The Project Gutenberg eBook of Eta Eyolf This ebook is for the use of anyone anywhere in the United States and most other parts of the world at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this ebook or online at www.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you will have to check the laws of the country where you are located before using this eBook. Title: Eta Eyolf Author: Henrik Ibsen Translator: Odd Tangerud Release date: December 13, 2007 [eBook #23837] Language: Esperanto Credits: Produced by Andrew Sly with thanks to Odd Tangerud for his continuing assistance in preparing his Ibsen translations for Project Gutenberg *** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK ETA EYOLF *** Produced by Andrew Sly with thanks to Odd Tangerud for his continuing assistance in preparing his Ibsen translations for Project Gutenberg HENRIK IBSEN ETA EYOLF (LILLE EYOLF) (1894) Dramo en tri aktoj Tradukis Odd Tangerud Eldono 1997 Jec Scandinavia a/s Postboks 28, N - 3401 Lier Tlf.. 32 85 50 03. Fax. 32 85 50 82 ISBN 82-91707-58-8 ETA EYOLF ROLOJ: ALFRED ALLMERS, bienulo, literaturisto, iama pohora instruisto. Sinjorino RITA ALLMERS, lia edzino. EYOLF, ilia infano; naux jarojn agxa. Frauxlino ASTA ALLMERS, pli juna duonfratino de Alfred. Ingxeniero BORGHEJM. RATO-FRAUxLINO. (La okazajxoj trovas lokon en la bieno de _Allmers_ cxe la fjordo, kelkajn mejlojn de la urbo.) UNUA AKTO (Bela, ricxe ekipita gxardena cxambro. Multaj mebloj, floroj, plantoj. En la fono malfermitaj vitraj pordoj al verando. Vasta elvido super la fjordon. Arbarkovritaj montetoj fore. Sur ambaux flankaj muroj estas pordoj; tiu dekstre estas duobla pordo kaj iom pli malantauxa. Antauxe dekstre estas sofo kun opaj kusenetoj kaj kovriloj. Segxoj kaj malgranda tablo cxe la sofoangulo. Antauxe maldekstre estas pli granda tablo kun apogsegxoj cxirkauxe. Sur la tablo staras kofreto. Estas frua somermateno en varma sunvetero.) (_Sinjorino Rita Allmers_ staras apud la tablo, kun la dorso dekstren, elprenante el la kofreto. Sxi estas bela, iom granda, sxvelbrusta, blonda sinjorino de proksimume 30 jaroj. Vestita en hela matenrobo.) (Iom poste _frauxlino Asta Allmers_ envenas tra la pordo dekstre, vestita en helbruna somerkostumo kun cxapelo, jako kaj sunsxirmilo. Sub la brako sxi havas suficxe grandan, sxlositan tekon. Sxi estas svelta, mezalta, kun malhelaj haroj kaj profundaj, seriozaj okuloj. 25 jara.) ASTA (enveninta tra la pordo) Bonan matenon, kara Rita. RITA (turnas la kapon kaj kapsignas al sxi) Jen, -- cxu estas vi, Asta! Cxu vi tiel frue venas el la urbo? Tiom foren al ni? ASTA (metas la vestajxojn sur segxon apud la pordo) Jes, mi havis ecx ne momentan kvieton. Sxajnis al mi, ke mi nepre _devis_ iri cxi tien kaj vidi etan Eyolf hodiaux. Kaj ankaux vin. (metas la tekon sur la tablon cxe la sofo) Kaj mi veturis per la vaporsxipo. RITA (ridetas al sxi) Kaj surborde vi eble renkontis iun aux alian bonan amikon? Tiel hazarde, mi pensas. ASTA (trankvile) Ne, mi tute ne renkontis iun konatulon. (rigardas en la kofreton) Sed, Rita, -- kio do tio estas? RITA (dauxre elpakas) La valizo de Alfred. Cxu vi ne rekonas gxin? ASTA (gxoja, proksimigxas) Cxu! Alfred revenis hejmen? RITA Jes, imagu, -- li venis tute neatendite per la nokta trajno. ASTA Ho, do estis _tio_, kion mi sentis! Estis _tio_, kio tiris min cxi tien! -- Kaj li nenion skribis antauxe? Ecx ne posxtkarton? RITA Ecx ne unu vorton. ASTA Ecx ne telegrafis? RITA Jes, horon antaux ol li venis. Tute mallonge kaj malvarme. (ridas) Cxu ne kutimas al li, Asta? ASTA Jes ja. Cxion li faras tiel senemocie. RITA Sed des pli gxuinde estis, kiam mi havis lin reen. ASTA Jes, mi ja komprenas. RITA Ecx dek kvar tagojn antaux ol mi atendis lin! ASTA Kaj li fartas bone? Ne deprimata? RITA (fermas la kofreton kaj ridetas al sxi) Li aspektis kvazaux transformita, kiam li envenis tra la pordo. ASTA Kaj ecx ne laca, cxu? RITA Jes, laca mi kredas ke li vere estis. Suficxe laca, jes. Sed, la kompatindulo, li ja iris piede preskaux la tutan vojon. ASTA Kaj la aero inter la altaj montoj certe estis iom akra por li. RITA Ne, tion mi vere ne opinias. Mi auxdis lin tusi ecx ne unu fojon. ASTA Jen, vi vidu! Do estis tamen bone, ke la kuracisto decidigis lin fari tiun ekskurson. RITA Jes, nun, kiam gxi fine estas finita, jen --. Sed komprenu, ke estis terura tempo por mi, Asta. Pri tio mi neniam volis paroli. Kaj vi ja malofte vizitis min -- ASTA Jes, eble ne estis juste de mi. Sed -- RITA Nu, nu, nu, -- vi havas ja la lernejon tie en la urbo. (ridetas) Kaj nia vojkonstruisto -- li estis ja forvojagxinta, ankaux li. ASTA Ho, lasu nun tion, Rita! RITA Nu ja do. Ni lasu la vojkonstruiston. -- Sed kiom mi sopiris por Alfred! Tia malpleneco! Forlasita, en dezerto! Hu, aspektis kvazaux iu estus enterigxinta en la domo --! ASTA Nu, bona Dio, -- nur ses aux sep semajnojn -- RITA Jes, sed memoru, ke Alfred neniam antauxe estis for de mi. Ecx ne tagnokton. Neniam en cxiuj tiuj dek jaroj -- ASTA Ne, sed tial mi opinias, ke vere ne tro frue estis, ke li cxi-jare iom elvenis. Li devus fari montaran ekskurson cxiun someron. Tion li estus devinta. RITA (duone ridetante) Ak do, vi facile parolas, vi. Se mi estus tiom -- tiom sagxa kiel vi, mi eble lasus lin libera pli frue -- eble. Sed sxajnis al mi, ke mi ne povis, Asta! Aspektis al mi, kvazaux mi neniam plu revidus lin. Cxu vi _tion_ ne komprenas? ASTA Ne. Sed eble estas pro tio, ke mi mem havas neniun por perdi. RITA (kun sxercema rideto) Vere neniun -- cxu? ASTA Ne laux mia scio. (interrompante) Sed diru, Rita, -- kie estas Alfred? cxu li ankoraux dormas? RITA Ho, ne. Li ellitigxis same frue hodiaux, kiel li kutimas. ASTA Nu, kaj do li versxajne ne estis tro laca. RITA Jes, cxi-nokte. Kiam li venis. Sed nun li havis Eyolf ene cxe si pli ol unu horon. ASTA La kompatinda, eta, pala knabo! Cxu li nun denove komencu lernadi kaj lernadi? RITA (levante la sxultrojn) Vi scias, ke estas kiel Alfred deziras. ASTA Jes, sed mi opinias, ke vi devus tion kontrauxstari, Rita. RITA (iom senpacienca) Ne, -- kiel do vi pensas, -- en tio mi vere ne povas min enmiksi. Tiujn rilatojn Alfred pli bone komprenas ol mi. -- Kaj pri kio vi opinias ke Eyolf sin okupigu? Li ja ne povas cxirkauxkuri kaj ludi, li, -- kiel aliaj infanoj. ASTA (decidite) Mi parolu kun Alfred pri tio cxi. RITA Jes, kara, tion faru. -- Nu, jen vidu -- (_Alfred Allmers_, en somerkostumo, permane kondukante _Eyolf_, envenas tra la pordo maldekstre. Li estas svelta, belstatura viro de 36-37 jaroj, kun placxaj okuloj, maldensa hararo kaj barbo. Lia vizagxo aspektas serioze kaj penseme. -- _Eyolf_ havas vestajxon de fasono kiel uniformo kun oraj sxnuroj kaj leonbutonoj. Li lamas kaj havas lambastonon sub la maldekstra brako. La gambo estas lama. Li estas malaltkreska, aspektas malsane, sed havas belajn, sagxajn okulojn.) ALLMERS (lasas _Eyolf_; gxoja aliras kaj donas al _Asta_ ambaux manojn) Asta! Karega Asta! Jen vi cxi tie en nia forejo! Kaj ke mi baldauxe vin vidus! ASTA Sxajnis al mi ke mi devus --. Bonvenon ree hejmen! ALLMERS (agitas sxiajn manojn) Dankon. RITA Cxu li ne aspektas admirinde? ASTA (fiksrigardas lin) Aminde! Vere aminde! Kun brilaj okuloj! Nu, do vi certe multe skribis dumvoje. (gxoje ekkriante) Cxu eble la tuta libro estas preta, Alfred? ALLMERS (sxultrotiras) La libro --? Ho, _gxi_ -- ASTA Jes, mi imagis, ke por vi pli facile farigxus, kiam vi elvenus. ALLMERS Tion ankaux mi opiniis. Sed vidu, -- farigxis tute alie, kara. Mi vere ecx ne skribis linion en la libro. ASTA Vi ne skribis --! RITA Nu tiel! Mi ne komprenis, kial la amaso da papero kusxas netusxita en la valizo. ASTA Sed, kara Alfred, pri kio vi do okupigxis dum tiu longa tempo? ALLMERS (ridetas) Nur promenadis kaj pensis kaj pensis kaj pensis. RITA (metas sian brakon cxirkaux lian sxultron) Iomete pensis pri tiuj, kiuj hejme sidis? ALLMERS Jes, kompreneble. Ecx multe. Cxiun opan tagon. RITA (lasas lin) Nu, do cxio estas ja en bona ordo. ASTA Sed nenion skribis en la libro? Kaj tamen vi jen povas aspekti tiom gxoja kaj kontenta? Tia vi ne alie kutimas esti. Ne kiam la laboro estas peza, mi opinias. ALLMERS Jen vi pravas. Cxar mi vere estis stulta antauxe, komprenu. La pensado, _gxi_ entenas la plej bonan en la homo. Kio skribigxas sur la paperon, ne multe tauxgas. ASTA (ekkriante) Ne multe tauxgas! RITA (ridas) Sed cxu vi frenezigxus, Alfred! EYOLF (fideme suprenrigardas al li) Ho jes, pacxjo, -- kion _vi_ skribas, tio tauxgas. ALLMERS (ridetas kaj glittusxas liajn harojn) Ja, ja, cxar _vi_ tion diras, do --. Sed kredu min, -- iu venos poste, kiu ecx pli tauxgos. EYOLF Kaj kiu li do estus? Ho, diru! ALLMERS Paciencu. Li certe venos kaj prezentos sin. EYOLF Kaj kion do vi jen faros? ALLMERS (serioze) Tiam mi denove iros en la montaron -- RITA Fi, hontu, Alfred! ALLMERS -- supren sur la altejojn kaj la altajn vastejojn. EYOLF Pacxjo, cxu vi ne kredas, ke mi baldaux estos tiom forta, ke mi povos akompani vin? ALLMERS (dolorige tusxata) Ho jes, eble, mia knabeto. EYOLF Cxar al mi aspektas tiom grande, ke ankaux mi povus grimpi la montojn. ASTA (deturnante) Jen, kiel bela kaj belvestita vi estas hodiaux, Eyolf! EYOLF Jes, cxu ne, onklino? ASTA Jes ja. Cxu estas pro pacxjo, ke vi metis la novajn vestajxojn? EYOLF Jes, mi petis panjon pri tio. Cxar mi volis ke pacxjo vidu min tia. ALLMERS (mallauxte al _Rita_) Vi ne devus doni al li tian kostumon. RITA (mallauxte) Ho, li tiom longe petegis min. Ege petis. Li ne lasis min en paco. EYOLF Kaj auxdu, pacxjo, -- Borghejm acxetis al mi pafarkon. Kaj ankaux trejnigis min pafi. ALLMERS Jen, jes, vere estas io por vi, Eyolf. EYOLF Kaj kiam li venontfoje revenos, mi ankaux petos lin instrui al mi nagxi. ALLMERS Nagxi! Ho, sed kial vi do tion volas! EYOLF Jes, cxar cxiuj knaboj malsupre sur la marbordo, ili scipovas nagxi. Estas nur mi, kiu ne scipovas. ALLMERS (kortusxita, metas la brakojn cxirkaux lin) Estas permesite lerni cxion kion vi volas! Cxion kion vi mem deziras lerni. EYOLF Jes, cxu vi scias kion mi pleje deziras, pacxjo? ALLMERS Nu? Diru? EYOLF Pleje mi deziras lerni farigxi soldato. ALLMERS Ho, eta Eyolf, estas multaj aliaj okupoj, kiuj estas pli bonaj ol tiu. EYOLF Jes, tamen kiam mi estos granda, tiam mi ja devas esti soldato. Tion vi ja scias. ALLMERS (premegas la manojn) Jes, jes, jes; ni vidos -- ASTA (eksidas cxe la tablo dekstre) Eyolf! Venu al mi, kaj mi ion al vi rakontos. EYOLF (iras al sxi) Kio estas, onklino? ASTA Imagu, Eyolf, mi vidis la Rato-frauxlinon. EYOLF Cxu! Vi vidis la Rato-frauxlinon! Ho, vi nur sxerctrompas min! ASTA Ne, estas vero. Mi vidis sxin hieraux. EYOLF Kie vi do vidis sxin? ASTA Mi vidis sxin sur la vojo, ekster la urbo. ALLMERS Ankaux mi vidis sxin ie en la kamparo. RITA (kiu sidas en la sofo) Eble ankaux ni vidos sxin, Eyolf. EYOLF Onklino, cxu ne estas strange, ke sxi estas nomita Rato-frauxlino? ASTA La homoj nur nomas sxin tiel, cxar sxi iras tra kamparo kaj laux bordoj forpelante cxiujn ratojn. ALLMERS Efektive sxi lauxdire estas nomita frauxlino Lup, mi kredas. EYOLF Lup? Tio ja signifas lupo. ALLMERS (Frapetas lin sur la kapon) Jen, ankaux _tion_ vi scias, Eyolf! EYOLF (pensema) Do eble estas vero, ke sxi estas lup-fantomo dum la nokto. Cxu vi tion kredas, pacxjo? ALLMERS Ho ne, tion mi ne kredas. -- Sed nun vi devus iri eksteren kaj iom ludi en la gxardeno. EYOLF Cxu vi ne opinias, ke estas pli bone ke mi kunportu kelkajn librojn? ALLMERS Ne, de nun neniujn librojn. Prefere iru malsupren al la aliaj knaboj sur la bordo. EYOLF (gxenata) Ne, pacxjo, mi ne volas malsupreniri al la knaboj hodiaux. ALLMERS Kaj kial ne? EYOLF Ne, cxar mi surhavas cxi tiujn vestajxojn. ALLMERS (sulkas la frunton) Cxu ili mokridas -- mokridas viajn belajn vestajxojn! EYOLF (eviteme) Ne, tion ili ne kuragxas. Cxar tiam mi batus ilin. ALLMERS Nu ja, -- kion do --? EYOLF Sed ili estas tiom malbonkondutaj, tiuj knaboj. Kaj ili diras, ke mi neniam povos farigxi soldato. ALLMERS (kun subpremata kolero) Kial ili do tion diras? EYOLF Eble ili estas enviemaj. Cxar, pacxjo, ili estas ja tiom malricxaj, ke ili devas iri nudpiede. ALLMERS (mallauxte, kun sufokata vocxo) Ho, Rita, -- kiom jeno turmentas mian koron! RITA (trankviligante, ekstaras) Nu, nu, nu! ALLMERS (minacante) Sed tiuj knaboj, iam ili lernos, kiuj estas majstroj tie malsupre sur la bordo! ASTA (auxskultante) Iu frapas. EYOLF Certe estas Borghejm! RITA Envenu! (La _Rato-frauxlino_ envenas silente kaj trankvile tra la dekstra pordo. Sxi estas malalta, maldika, kurba estajxo, maljuna, grizhara, kun akraj pikantaj okuloj. Vestita en malnovmoda, flordesegnita robo kun kufo kaj manteleto. Per la mano sxi tenas grandan, rugxan pluvsxirmilon, kaj sur la brako, en sxnuro, nigran saketon.) EYOLF (mallauxte, tenante la robon de _Asta_) Onklino! Eble estas sxi! RATO-FRAUxLINO (genufleksas cxe la pordo) Mi humile petas permeson, -- cxu la gesinjoroj havas ion rongxantan en la domo? ALLMERS Ni? Ne, mi ne kredas. RATO-FRAUxLINO Jes, cxar alie mi volonte sxatus helpi la gesinjorojn senigi sin de tio. RITA Jes, jes, ni komprenas. Sed ni havas neniujn tiajn. RATO-FRAUxLINO Estas vere malfelicxe. Cxar gxuste nun mi faras rondvojagxon. Kaj neniu scias, kiam mi revenos en tiu cxi regiono. -- Ho, kiom laca mi estas! ALLMERS (montras al segxo) Jes, vi tiel aspektas. RATO-FRAUxLINO Oni devus ja neniam farigxi laca bonfarante al la malfelicxaj etuloj, kiuj estas malamataj kaj persekutataj tiom severe. Sed la fortoj elcxerpigxas. RITA Eble vi volas sidi kaj iom ripozi? RATO-FRAUxLINO Multajn dankojn. (eksidas sur segxon inter la pordo kaj la sofo) Cxar la tutan nokton mi okupigxis en aferoj. ALLMERS Nu tiel? RATO-FRAUxLINO Jes, sur la insuloj. (klukridas) La homoj vere bezonis sendi por mi. Nu, ili ege malemis. Sed estis la nura rimedo. Ili tamen devis rongxi la acidan pomon. (rigardas _Eyolf_ kaj kapsignas) Acidan pomon, sinjoreto. Acidan pomon. EYOLF (senpere, iom timigita) Kial devis ili --? RATO-FRAUxLINO Kion? EYOLF Rongxi gxin? RATO-FRAUxLINO Fakte ili ne povis sin plu nutri. Pro la ratoj kaj cxiuj iliaj ratinfanoj; la juna sinjoro certe komprenas. RITA Hu! La kompatinduloj, cxu ili havas tiom da _ili_? RATO-FRAUxLINO Jes, svarmegis. (ridas silente kaj kontente) En la litoj ili svarmadis kaj cxirkauxkuris la tutan nokton. En la laktujojn ili falis. Kaj trans la plankojn ili siblante kuradis cxiudirekten. EYOLF (mallauxte, al _Asta_) Tien mi neniam volas vojagxi, onklino. RATO-FRAUxLINO Kaj jen _mi_ venis -- kaj krome iu alia. Kaj ni kunprenis ilin, cxiujn. La dolcxajn etulojn! Al ili cxiuj ni du metis finon. EYOLF (kriante) Pacxjo, -- jen, jen! RITA Bona Dio, Eyolf do! ALLMERS Kio okazas? EYOLF (montras) Estas io baraktanta en la saketo! RITA (maldekstren; krias) Hu do! Elpelu sxin, Alfred! RATO-FRAUxLINO Ho, karega sinjorino, ne timu tian etan figuracxon. ALLMERS Sed kio do tio estas? RATO-FRAUxLINO Estas nur Mopsulo. (malligas la saketon) Venu nun el la mallumo, vi karega amiko mia. (_Hundeto_ kun largxa, nigra muzelo metas sian kapon el la saketo.) RATO-FRAUxLINO (kape kaj mane signas al _Eyolf_) Proksimigxu nur fide, vi eta vundita batalanto! Gxi ne mordas. Alvenu! Alvenu! EYOLF (tenas sin al _Asta_) Ne, mi ne kuragxas. RATO-FRAUxLINO Cxu ne sxajnas al la juna sinjoro, ke gxi havas mildan kaj sxatindan aspekton? EYOLF (surprizita, montras) Tiu _jena_? RATO-FRAUxLINO Jes, gxuste gxi. EYOLF (duonlauxte, fiksrigardas la hundon seninterrompe) Sxajnas al mi ke gxi havas la plej teruran -- aspekton kiun mi iam vidis. RATO-FRAUxLINO (fermas la saketon) Ho, sxangxigxos, sxangxigxos. EYOLF (senpere proksimigxas, tute proksime, kaj facile glitfrapetas la saketon.) Delikata, -- delikata gxi tamen estas. RATO-FRAUxLINO (kun konsiderema vocxo) Sed nun gxi estas tiom laca kaj elcxerpita, la kompatindulo. Tiom ege laca gxi estas. (rigardas al _Allmers_) Cxar estas fortostrecxa, -- tia ludo, sinjoro komprenu. ALLMERS Kian ludon vi sugestas? RATO-FRAUxLINO La allogado. ALLMERS Aha, estas eble la hundo, kiu logas la ratojn. RATO-FRAUxLINO (kapsignas) Mopsulo kaj mi. Ni du kunlaboras. Kaj tio iras glate. Almenaux _aspekte_. Gxi ekhavas sxnuron ligitan al la kolringo. Kaj jen mi kondukas gxin tri fojojn cxirkaux la domon. Kaj ludas busxharmonikon. Kaj kiam _tion_ ili auxdas, tiam ili trudigxas supren el la keloj kaj malsupren de la subtegmentejoj kaj el le truoj, -- cxiuj tiuj benindaj, etaj kreajxoj. EYOLF Cxu tiam gxi mortmordas ilin? RATO-FRAUxLINO Ho, fore de tio! Ne, ni iras en la boaton, li kaj mi. Kaj ili sekvas post ni. La grandaj kaj iliaj etuloj. EYOLF (strecxita) Kaj jen kio --? Rakontu! RATO-FRAUxLINO Jen ni debordigxas. Kaj mi julas kaj ludas busxharmonikon. Kaj Mopsulo, gxi nagxas malantauxe (kun fajrer-sxutantaj okuloj) Kaj cxiuj tiuj kiuj svarmadis kaj cxirkauxkuris, ili sekvas, sekvas nin sur la profundan akvon. Jes, cxar tion ili devas! EYOLF Kial ili devas? RATO-FRAUxLINO Gxuste cxar ili ne _volas_. Cxar ili tiom timotremas antaux la akvo, -- tial ili trudigxas en gxin. EYOLF Cxu tiam ili dronas? RATO-FRAUxLINO Cxiu kreita opulo. (pli mallauxte) Kaj jen cxio estas tiom trankvila kaj bona kaj malluma por la sxatindaj etuloj, kiom ili nur povas deziri. Dormas tie malsupre en tia dolcxa kaj longa dormo. Cxiuj tiuj kiujn la homoj malamas kaj persekutas. (ekstaras) Nu, en pli fruaj tempoj mi ne bezonis Mopsulon. Tiam mi mem allogis. Mi sola. EYOLF Kion vi allogis? RATO-FRAUxLINO Homojn. Precipe unu. EYOLF (strecxita) Ho, diru al mi, kiu li estis! RATO-FRAUxLINO (ridas) Estis mia amato, tiu, vi eta cxarmulo! EYOLF Kie li do nun estas? RATO-FRAUxLINO (malmole) Malsupre cxe cxiuj tiuj ratoj. (denove milde) Sed nun mi devas denove eliri al la aferoj. Cxiam survoje. (al _Rita_) Cxu la gesinjoroj tute ne bezonas min hodiaux? Cxar tial mi povus finfari samtempe. RITA Dankon ne; mi opinias, ke ne estas bezonata. RATO-FRAUxLINO Nu-ja, plej kara sinjorino, oni neniam scias --. Se la gesinjoroj rimarkus, ke estas io kio rongxadas, -- kaj svarmas kaj cxirkauxkuras. -- jen sendu por mi kaj Mopsulo. -- Adiaux, adiaux milfoje. (Sxi eliras tra la pordo dekstre.) EYOLF (mallauxte triumfe al _Asta_) Onklino, jen pensu, ke ankaux _mi_ vidis la Rato-frauxlinon! (_Rita_ eliras sur la verandon kaj ventumas sin per posxtuko. Iom poste _Eyolf_ gardeme kaj nerimarkite eliras dekstren.) ALLMERS (prenas la tekon de la tablo cxe la sofo) Cxu estas _via_ teko, tiu cxi, Asta? ASTA Jes, mi havas kelkajn malnovajn leterojn en gxi. ALLMERS Nu, la familiajn leterojn -- ASTA Cxar vi ja petis min ordigi ilin por vi dum via foresto. ALLMERS (frapetas sxian kapon) Kaj jen por _tio_ vi trovis tempon, vi! ASTA Ho jes. Mi faris tion parte cxi tie kaj parte en la urbo cxe mi mem. ALLMERS Dankon, kara --. Cxu vi trovis ion apartan en ili? ASTA (suprajxe aludante) Nu, -- ion aux alian oni ja cxiam trovas en tiaj malnovaj paperoj, vi scias. (mallauxte, sincere) Tio en la teko, tio estas la leteroj de patrino. ALLMERS Do, tiujn vi ja kompreneble mem retenos. ASTA (kun sindevigo) Ne. Mi deziras, ke ankaux vi tralegu ilin, Alfred. Iam, -- pli malfrue en la vivo. -- Sed hodiaux mi ne kunprenis la sxlosilon de la teko. ALLMERS Ne estas bezonata, kara Asta. Cxar mi tamen neniam legos la leterojn de via patrino. ASTA (fiksrigardas lin) Do mi iam, -- tiel en hejmeca vespera horo, rakontu al vi ion de tio, kio tie estas rakontita. ALLMERS Jes, tion vi prefere faru. Sed gardu nur la leterojn de via patrino. Vi ne havas tro da memorajxoj post sxi. (Li donas la tekon al _Asta_. Sxi prenas gxin kaj metas gxin sur la segxon sub la supervestajxojn.) (_Rita_ reen venas en la cxambron.) RITA Hu, sxajnas al mi, ke tiu maljuna, terura virinacxo kvazaux kunportis kadavran odoron. ALLMERS Jes, iom timiginda sxi ja estis. RITA Mi preskaux sentis min malsana, dum sxi estis en la cxambro. ALLMERS Krome mi povas kompreni tiun trudan, logantan forton, pri kiu sxi parolis. La soleco supre inter la montopintoj kaj sur la vastaj altebenajxoj havas ion de la sama. ASTA (rigardas lin atenteme) Kio vere okazis en vi, Alfred? ALLMERS (ridetas) En mi? ASTA Jes, io estas. Kvazaux metamorfozo. Ankaux Rita rimarkis tion. RITA Jes, mi tion vidis tuj kiam vi revenis. Sed tio do nur estas por bono, tio, Alfred? ALLMERS _Devas_ esti por bono. Kaj estu kaj farigxu por bono. RITA (ekkrie) Vi ion spertis dum la vojagxo! Ne neu! Cxar mi vidas laux via aspekto! ALLMERS (skuas la kapon) Ecx nenion -- ekstere. Sed -- RITA (strecxita) Sed --? ALLMERS Interne en mi vere okazis eta metamorfozo. RITA Ho Dio --! ALLMERS (trankviligante, frapetas sxian manon) Nur por bono, kara Rita. Pri tio vi senzorge fidu. RITA (eksidas sur la sofon) Tion cxi vi nepre al ni tuj rakontu. Cxion! ALLMERS (turnas sin al _Asta_) Jes, ni eksidu, ankaux ni. Jen mi provos rakonti. Plej eble bone. (Li eksidas sur la sofon apud _Rita_. _Asta_ antauxentiras segxon kaj eksidas proksime apud li. Mallonga pauxzo.) RITA (rigardas lin kvazaux esperante) Jen do --? ALLMERS (rigardas antauxen) Kiam mi pripensas mian antauxan vivon -- kaj mian sorton -- dum la lastaj dek -- dekunu jaroj, gxi aspektas por mi kvazaux fabelo aux kvazaux revo. Cxu ne ankaux al vi tiel aspektas, Asta? ASTA Jes, multmaniere ankaux mi tion trovas. ALLMERS (dauxrigante) Kiam mi pensas pri tio, kion ni du estis pli frue, Asta. Ni du kompatindaj, malricxaj, orfoj -- RITA (senpacience) Nu do, tio okazis ja antaux longe. ALLMERS (sen sxin auxskultante) Kaj nun mi sidas cxi tie en ricxeco kaj pompo. Povis plenumi mian vivotaskon. Povis labori kaj studi, -- cxio laux propra emo. (etendas la manon) Kaj tiun tutan, nekompreneblan felicxon -- gxin ni sxuldas al vi, kara Rita. RITA (duone sxerce, duone senvole, ekfrapetas lin sur la manon) Nun vi bonvole cxesu pri tiu babilado. ALLMERS Mi ja nur tion mencias kiel ia enkonduko -- RITA Ho, transsaltu do tiun enkondukon! ALLMERS Rita, -- ne kredu, ke estis la konsilo de la kuracisto, kiu pelis min supren en la montaron. ASTA Vere ne, Alfred? RITA Kio do pelis vin? ALLMERS Estis tio, ke mi ne plu trovis trankvilon cxe mia labortablo. RITA Ne trankvilon! Kara, kiu do gxenis vin! ALLMERS (skuas la kapon) Neniu de ekstere. Sed mi havis senton en mi, ke mi rekte misuzis -- aux -- neglektis miajn plej bonajn talentojn. Ke mi malsxparis la tempon. ASTA (grandokule) Dum vi skribis la libron? ALLMERS (kapjesas) Cxar mi havas ja ne nur por tio talentojn. Mi eble povus fari ankaux ion alian. RITA Cxu pri tio vi sidis cerbumante? ALLMERS Jes, pleje tio. RITA Kaj tial vi laste farigxis nekontenta pri vi mem. Kaj ankaux pri ni aliuloj. Jes, cxar tia vi estis, Alfred! ALLMERS (rigardas antauxen) Tie mi sidis kurbigita super la tablo kaj skribis tagon post tago. Multfoje ankaux duonan nokton. Skribis kaj skribis sur la granda, dika libro pri "La homa respondeco". Hm! ASTA (metas sian manon sur lian brakon) Sed, kara, -- tiu libro estu ja la verko de via vivo. RITA Jes, tion vi ja suficxe ofte diris. ALLMERS Tiel mi pensis. Gxuste de la tempo kiam mi komencis farigxi plenkreska. (kun varma esprimo en la okuloj) Kaj jen vi igis min kapabla ekkomenci gxin, vi, kara Rita -- RITA Ho, bla, bla! ALLMERS (ridetas al sxi) -- vi kun via oro kaj viaj verdaj arbaroj -- RITA (duone ridante, duone cxagrenita) Se ankorauxfoje vi elbusxigas tiun stultajxon, mi batos vin. ASTA (rigardas lin maltrankvile) Sed la libro, Alfred? ALLMERS Gxi kvazaux komencigxis forigxi. Sed pli kaj pli altigxis la penso pri pli superaj devoj, kiuj prezentis postulojn al mi. RITA (radia, prenas lian manon) Alfred! ALLMERS La penso pri Eyolf, kara Rita. RITA (seniluziigita, malprenas lian manon) Nu ja, -- pri Eyolf! ALLMERS Pli kaj pli profunden eta Eyolf prenis lokon en mi. Post la fatala falo de la tablo --. Kaj pleje post kiam ni certigxis, ke estas nekuraceble -- RITA (insiste) Sed vi ja zorgas pri li laux cxiuj povoj, Alfred. ALLMERS Kiel lerneja instruisto, jes. Sed ne kiel patro. Kaj patro estas kio mi de nun volas esti por Eyolf. RITA (rigardas lin kaj skuas la kapon) Aspekte mi ne vere komprenas vin. ALLMERS Mi celas, ke mi el cxiuj miaj povoj volas provi igi lian nekuraceblan staton tiom milda kaj facila kiom elpenseble. RITA Ho, sed, vi, -- dank' al Dio, mi opinias, ke li ne sentas tion tiom profunde. ASTA (kortusxita) Ho jes, Rita, li sentas. ALLMERS Jes, estu certa, ke li sentas tion profunde. RITA (senpacience) Sed, kara, -- kion pli povas vi do por li fari? ALLMERS Mi volas provi lumigi cxiujn tiujn ricxajn eblecojn, kiuj aperas en lia infana animo. Cxio kion li havas en si de noblaj gxermoj, mi volas instigi al kresko, -- porti florojn kaj fruktojn. (pli kaj pli arde; ekstaras) Kaj mi volas pli ol _tio_! Mi volas helpi lin harmoniigi siajn dezirojn kaj tion, kio kusxas atingebla antaux li. Cxar tia li ne estas nun. Lia tuta aspiro celas tion, kio lian tutan vivon restos por li neatingebla. Sed mi volas krei senton de felicxo en lia animo. (Li pasxas kelkajn fojojn tien kaj reen sur la planko. _Asta_ kaj _Rita_ sekvas lin per la okuloj.) RITA Vi devus preni tiujn aferojn pli trankvilanime, Alfred! ALLMERS (haltas apud la tablo maldekstre kaj rigardas ilin) Eyolf dauxrigu la verkon de mia vivo. Se li tion volas. Aux li povas elekti ion, kio estas plene lia propra. Plej eble tio. -- Do, cxiuokaze mi lasas mian resti. RITA (ekstaras) Sed, plej kara Alfred, -- cxu vi ne povas labori por vi ambaux, vi kaj Eyolf? ALLMERS Ne, tion mi ne povas. Neeble! Mi ne povas dividi min mem. Kaj tial mi cedas. Eyolf estu la superulo en nia parencaro. Kaj mi faros _tion_ la verko de mia vivo fari lin la superulo. ASTA (ekstaris kaj iras al li) Tio cxi kostis por vi terure severan batalon, Alfred. ALLMERS Jes, efektive. Cxi-hejme mi ne estus reginta min mem. Neniam trudinta min mem al rezigno. Neniam cxi-hejme. RITA Tial vi do faris vojagxon cxi-somere? ALLMERS (kun lumantaj okuloj) Jes! Kaj jen mi atingis supren en la senfinan solecon. Vidis la sunlevigxon lumi sur la pintojn. Sentis min pli proksima al la steloj. Kvazaux en kompreno kaj komunumo kun ili. Kaj jen mi kapablis. ASTA (malgxoje) Sed neniam plu vi dauxrigos skribi la libron pri "La respondeco de la homo"? ALLMERS Ne, neniam, Asta. Mi ne povas dividi min inter du taskoj, mi ja diras. -- Sed mi volas realigi la respondecon de la homo -- en mia vivo. RITA (kun rideto) Cxu vi vere kredas ke vi povas subteni tiajn altajn intencojn cxi-hejme? ALLMERS (prenas sxian manon) Lige kun vi mi povas. (etendas la alian manon) Kaj lige ankaux kun vi, Asta. RITA (retiras sian manon) Do kun du. Vi tamen povas vin dividi. ALLMERS Sed plej kara Rita --! (_Rita_ foriras de li kaj haltas cxe la pordo de la gxardeno.) (Iu frapas facile kaj rapide sur la pordon dekstre. _Ingxeniero Borghejm_ rapide envenas. Li estas juna viro iom pli ol 30 jaroj. Hela kaj brava esprimo, Rekta staturo.) BORGHEJM Bonan matenon, bonan matenon, sinjorino! (Haltas gxoja je la vido de _Allmers_.) Ho ne, kion mi vidas! Jam reen hejme, sinjoro Allmers? ALLMERS (skuas lian manon) Jes, mi revenis cxi-nokte. RITA (gaje) Li ne plu havis forpermeson, sinjoro Borghejm. ALLMERS Ho ne, tio do ne estas vero, Rita -- RITA (venas pli proksimen) Jes, certe estas vero. Lia forpermeso finigxis. BORGHEJM Nu, vi tenas vian edzon per strecxaj bridoj, sinjorino? RITA Mi subtenas miajn rajtojn. Kaj cxio devas ja havi finon. BORGHEJM Ho, ne cxio, -- mi esperas. -- Bonan matenon, frauxlino Allmers! ASTA (eviteme) Bonan matenon. RITA (rigardas al _Borghejm_) Ne cxio, vi diras? BORGHEJM Jes, mi plene kaj fide kredas, ke almenaux _io_ en cxi tiu mondo ne havas finon. RITA Nun vi certe pensas pri amo -- aux tiajxo. BORGHEJM (varme) Mi pensas pri cxio tio, kio estas inda. RITA Kaj kio neniam finigxas. Jes, ke ni pensu pri tio. Ni cxiuj esperu pri tio. ALLMERS (proksimigxas al ili) Nun vi baldaux finfaris la vojlaboron cxi tie? BORGHEJM Mi _jam_ finfaris. Finfaris hieraux. Gxi dauxris suficxe longe. Sed, dank' al Dio, _tio_ do finigxis. RITA Kaj pri tio vi estas gxojega? BORGHEJM Jes, efektive mi estas! RITA Nu, tion mi diru -- BORGHEJM Kion, sinjorino? RITA Ne estas tute afable de vi, sinjoro Borghejm. BORGHEJM Cxu? Kial ne? RITA Ne, cxar tial vi poste ne ofte venos en niajn regionojn. BORGHEJM Ne, tio estas vero. Pri tio mi ne pensis. RITA Nu, foje kaj foje vi do certe povos tamen viziti nin. BORGHEJM Ne, bedauxrinde, tio neeblos por mi dum longa tempo. ALLMERS Cxu? Kial do? BORGHEJM Jes, cxar nun mi ricevis grandan, novan laboron, kiun mi devas tuj komenci. ALLMERS Cxu vere? (premas lian manon) Gxojigas min kore. RITA Gratulon, gratulon, sinjoro Borghejm! BORGHEJM Tsx, tsx, -- vere mi ne havas permeson paroli lauxte pri tio ankoraux! Sed mi ne povas reteni min! -- Estas granda vojlaboro -- supre en la nordo. Kun montaraj transpasejoj -- kaj kun la plej nekredeblaj malfacilajxoj por supervenki! (ekdire) Ho, vi granda, bela mondo, -- kia felicxo tio estas esti vojkonstruisto! RITA (ridetas kaj rigardas lin sxerce) Cxu estas nur por tiu vojlaboro, ke vi venas cxi tien tiel senrega pro gxojo hodiaux? BORGHEJM Ne, ne por tio sole. Sed por cxiuj la helaj promesplenaj esperoj, kiuj malfermas sin por mi. RITA (kiel antauxe) Aha, eble estas io pli delikata malantauxe! BORGHEJM (ekrigardas al _Asta_) Kiu scias! Kiam la felicxo unue alvenas, gxi kutimas veni kiel printempa inundo. (turnas sin al _Asta_) Frauxlino Allmers, cxu ni du faru etan promenadon kune? Kiel ni kutimas? ASTA (rapide) Ne, ne, dankon. Ne nun. Ne hodiaux. BORGHEJM Ho, venu do! Nur etan promenadon! Mi pensas, ke mi havas multon por priparoli kun vi, antaux ol mi forvojagxos. RITA Eble estas io pri kio vi ankoraux ne povas paroli lauxte. BORGHEJM Hm, nu dependas de -- RITA Jes, cxar vi povas ja ankaux flustri (duone mallauxte) Asta, kompreneble vi devas iri kun li. ASTA Sed kara Rita -- BORGHEJM (petante) Frauxlino Asta, -- memoru, ke tio cxi estus adiauxa promenado -- por longaj, longaj tempoj. ASTA (prenas sian cxapelon kaj sunsxirmilon) Nu do, ni iomete cxirkauxiru malsupre en la gxardeno. BORGHEJM Ho dankon, dankon por tio! ALLMERS Kaj samtempe iomete atentu pri Eyolf. BORGHEJM Jes, Eyolf, vere! Kie estas Eyolf hodiaux? Mi kunportis ion por li. ALLMERS Li estas ludanta ie malsupre. BORGHEJM Cxu vere! Li do nun komencis ludi? Alie li kutimas nur sidi interne legante. ALLMERS Tio havu finon. Vera liberaera knabo li farigxu. BORGHEJM _Jen_ gxuste! Elen en la liberan naturon ankaux _li_, la kompatindulo! Bona Dio, oni ne povas ja ion pli bonan fari ol ludi en cxi tiu benita mondo. Sxajnas al mi, ke la tuta vivo estas kiel ludo! -- Do venu, frauxlino Asta! (_Borghejm_ kaj _Asta_ eliras sur la verandon kaj malsupren tra la gxardeno.) ALLMERS (staras postrigardante ilin) Vi, Rita, -- cxu vi kredas, ke estas io inter la du? RITA Mi ne scias kion diri. Antauxe mi tion kredis. Sed Asta farigxis tiel neklarigebla, -- tiel tute nekomprenebla dum la lasta tempo. ALLMERS Nu? Cxu tiel? Dum mi estis for? RITA Jes, la lastajn kelkajn semajnojn, mi pensas. ALLMERS Kaj vi kredas, ke sxi ne plu iome pensas pri li? RITA Ne serioze. Ne tute kaj plene. Neniel reteneme. Tion mi ne kredas. (rigardas lin esplore) Cxu al vi estus kontrauxdezire, se sxi farus? ALLMERS Ne vere kontrauxdezire. Sed estus ja sendube maltrankviliganta penso -- RITA Maltrankviliganta? ALLMERS Jes, cxar memoru, ke mi havas respondecon por Asta. Por sxia felicxo en la vivo. RITA Ho kion -- respondeco! Asta do estas matura? Sxi certe komprenas elekti mem, mi opinias. ALLMERS Jes, tion ni esperu, Rita. RITA Mi almenaux ne havas iun malfidon al Borghejm. ALLMERS Ne, kara, -- tion ankaux mi ne havas. Kontrauxe. Sed tamen -- RITA (dauxrige) Kaj mi volonte vidus, ke farigxus paro de li kaj Asta. ALLMERS (malkontenta) Jes, sed kial nu efektive tio? RITA (en kreskanta animskuo) Jes, cxar tiam sxi devis longe foren vojagxi kun li! Kaj tiam sxi ne povus veni cxi tien al ni kiel nun! ALLMERS (rigardas sxin surprize) Kion! Cxu vi dezirus kvitigxi de Asta! RITA Jes, jes, Alfred! ALLMERS Sed kial je la mondo --? RITA (pasie jxetas la brakojn cxirkaux lian kolon) Jes, cxar tiam mi fine havus vin sola por mi mem! Tamen -- ecx ne tiam! Ne tute por mi! (ekploregas) Ho, Alfred, Alfred, -- mi ne povas malkapti vin. ALLMERS (milde liberigas sin) Sed plej kara Rita, -- estu do prudenta! RITA Ne, mi tute ne sxatas esti prudenta! Mi nur sxatas vin! Nur sole vin en la tuta mondo! (denove cxirkauxbrakas lian kolon) Vin, vin, vin! ALLMERS Lasu, lasu, -- vi sufokas min --! RITA (malkaptas lin) Je Dio se mi povus! (rigardas lin fajre) Ho, se vi scius, kiom mi estas vin malaminta --! ALLMERS Malaminta --! RITA Jes, -- kiam vi sidis tie ene cxe vi mem. Kovante sur via laboro. Gxis longe -- longe en la noktojn. (plendante) Tiom longe, -- tiel malfrue, Alfred. -- Ho, kiel mi malamis vian laboron! ALLMERS Sed nun estas ja finite pri tio. RITA (ridas trancxe) Jes, certe! Nun vi ja estas okupata pri tio, kio estas pli malinda. ALLMERS (ekscite) Pli malinda! Cxu vi nomas la infanon tio, kio estas pli malinda? RITA (impete) Jes, mi faras. En la rilato inter ni du, mi gxin tiel nomas. Cxar la infano, -- la infano, gxi aldone estas viva homo, gxi. (en kreskanta ekscitigxo) Sed mi tion ne toleras, Alfred! Mi ne toleras, -- mi jenon diras al vi! ALLMERS (rigardas sxin fikse kaj diras mallauxtete) Multajn fojojn mi preskaux timas vin, Rita. RITA (sombre) Mi foje ankaux timas min mem. Kaj gxuste tial vi ne devas veki la malicon en mi. ALLMERS Jes, sed je la nomo de Dio, -- cxu tion mi faras? RITA Jes, vi faras, -- kiam vi pecen sxiras la plej sanktan inter ni du. ALLMERS (emfaze) Sed pripensu do, Rita. Estas ja via propra infano, -- nia sola infano pri kiu temas. RITA La infano estas nur duone mia propra. (denove en eksplodo) Sed _vi_ estu sole mia! Tute mia vi estu! Tion mi rajtas postuli de vi! ALLMERS (ektiras la sxultrojn) Ho kara Rita, -- ne utilas ion postuli. Cxio devas esti donata libervole. RITA (rigardas lin strecxe) Kaj tion vi de nun eble ne povas? ALLMERS Ne, mi ne povas. Mi devas dividi min inter Eyolf kaj vi. RITA Sed se Eyolf neniam estus naskita? Kiel tiaokaze? ALLMERS (cedante) Nu, tiaokaze estus alie. Tiam mi ja havus nur vin por ami. RITA (malrapide; tremante) Do mi esperus, ke mi neniam estus lin naskinta. ALLMERS (eksaltas) Rita, vi ne scias mem kion vi diras! RITA (skuigxas de eksciteco) Mi naskis lin en la mondon sub nedirebla turmento. Sed mi portis cxion kun gxojego pro vi. ALLMERS (varme) Ho jes, jes, tion mi ja scias. RITA (decide) Sed per tio gxi havu finon. Mi volas vivi la vivon. Kune kun vi. Tute kun vi. Mi ne povas ekzisti nur kiel la patrino de Eyolf. Nur tio. Nenio pli. Mi ne _volas_, mi diras! Mi _ne povas_! _Mi_ volas esti _cxio_ por vi! Por vi, Alfred! ALLMERS Sed tio vi ja _estas_, Rita. Tra nia infano -- RITA Ho, nauxzigaj, tepidaj parolturnigxoj --. Nenio alia. Ne do, tiajxo ne estas por _mi_. Mi estis tauxga por _farigxi_ patrino al la infano, sed ne por _esti_ patrino de gxi. Vi devas preni min kiel mi estas, Alfred. ALLMERS Vi tamen kore sxatis Eyolf antauxe. RITA Mi kompatis lin. Cxar vi malzorgis lin. Nur igis lin legi kaj muele lerni. Preskaux neniam vidis lin. ALLMERS (kapsignas malrapide) Ne; mi estis blinda. La tempo ne estis por mi alveninta -- RITA (rigardas lin) Sed _nun_ gxi do estas veninta? ALLMERS Jes, nun fine. Nun mi vidas, ke la plej alta, kion mi havas por fari en la mondo, estas esti vera patro por Eyolf. RITA Kaj por _mi_? Kion vi volas esti por _mi_? ALLMERS (milde) Vin mi dauxrigos ami. En silenta intimeco. (Li provas kapti sxiajn manojn.) RITA (evitas lin) Mi ne sxatas vian silentan intimecon. Mi volas havi vin tute kaj plene! Kaj sola! Tiel kiel mi havis vin en la unuaj, ravaj, sxvelantaj tagoj. (impete kaj malmole) Neniam en la mondo mi lasas min regali per restajxoj kaj postlasajxoj, Alfred! ALLMERS (kvietanima) Sxajnas al mi, ke povus esti suficxe ricxe da felicxo cxi tie por cxiuj tri, Rita. RITA (moke) Sekve vi estas malpostulema. (eksidas cxe la tablo maldekstre) Auxskultu nun jenon. ALLMERS (alproksimigxas) Nu? Kio estas? RITA (rigardas lin per okulo perdinta la brilon) Kiam mi ricevis vian telegramon hieraux vespere -- ALLMERS Jes? Kaj kion? RITA -- mi vestis min blanke -- ALLMERS Jes, mi vidis ke vi estas blanke vestita, kiam mi venis. RITA Libere faligis la harojn -- ALLMERS Vian ricxe odorantan hararon -- RITA -- tiel ke gxi ondis malsupren laux la nuko kaj la dorso -- ALLMERS Mi vidis. Mi vidis. Ho kiel delikata vi estis, Rita. RITA Estis rozkoloraj sxirmiloj super ambaux lampoj. Kaj ni estis solaj, ni du. La solaj maldormaj en la tuta domo. Kaj estis cxampana vino sur la tablo. ALLMERS El gxi mi nenion trinkis. RITA (rigardas lin amare) Ne, estas vero. (ridas akre) "_Vi havis cxampanon, ecx ne tusxis gxin_", -- kiel estas skribite. (Sxi ekstaras de la apogsegxo kaj iras kvazaux laca al la sofo, kaj eksidas duone kusxanta.) ALLMERS (iras trans la planko kaj haltas antaux sxi) Mi estis tiel plena de sinceraj pensoj. Mi estis decidinta paroli kun vi pri nia estonta vivo, Rita. Kaj unue kaj cxefe pri Eyolf. RITA (ridetas) Tion vi ja ankaux faris, kara -- ALLMERS Ne, mi ne atingis. Cxar vi komencis malvesti vin. RITA Jes, kaj dume vi parolis pri Eyolf. Cxu vi ne memoras tion? Vi demandis kiel statas pri la stomako de eta Eyolf. ALLMERS (rigardas sxin riprocxe) Rita --? RITA Kaj vi kusxigis vin en via lito. Kaj dormis tiel ege bone. ALLMERS (skuas la kapon) Rita, -- Rita! RITA (kusxigas sin tute plate kaj rigardas lin) Vi? Alfred? ALLMERS Jes? RITA "_Vi havis cxampanon, ecx ne tusxis gxin_". ALLMERS (preskaux malmole) Ne, mi ne tusxis gxin. (Li foriras de sxi kaj starigas sin cxe la gxardena pordo. _Rita_ dum tempeto kusxas senmova kun fermitaj okuloj.) RITA (subite eksaltas) Sed unu aferon mi volas diri al vi, Alfred. ALLMERS (turnas sin cxe la pordo) Nu? RITA Vi ne sentus vin tiel sekura, vi! ALLMERS Ne sekura? RITA Ne, vi ne devus esti tiel senzorga! Ne tiel sekura, ke vi _havas_ min! ALLMERS (proksimigxas) Kion vi aludas per _tio_? RITA (kun tremantaj lipoj) Neniam per penseto mi estis malfidela al vi, Alfred! Neniam momenton. ALLMERS Ne, Rita, tion mi ja scias. Mi, kiu konas vin tiel bone. RITA (kun fulmantaj okuloj) Sed se vi rifuzas min --! ALLMERS Rifuzas --! Mi ne komprenas kien vi celas! RITA Ho, vi ne scikonas cxion tion, kio elmergus en mi, se -- ALLMERS Se --? RITA Se mi iam observis, ke vi ne plu sxatus min. Ne plu sxatus min kiel antauxe. ALLMERS Sed, vi mia karega Rita, -- la homa sxangxigxo tra la jaroj, -- gxi devas ja iam okazi ankaux en _nia_ kunvivo. Kiel en tiu de aliuloj. RITA Neniam en mi! Kaj mi ne akceptas iun sxangxon ecx en vi. Mi tion ne eltenus, Alfred. Mi volas havi vin por mi mem sola. ALLMERS (rigardas sxin zorgoplene) Vi havas terure jxaluzan animon -- RITA Mi ne povas krei min alia ol mi estas. (minacante) Se vi pecigas vin inter mi kaj iu alia -- ALLMERS Kio jen --? RITA Tiam mi vengxas min kontraux vi, Alfred! ALLMERS Per kio vi vengxus vin? RITA Mi ne scias. -- Ho jes, mi tamen scias! ALLMERS Nu? RITA Mi iros forjxeti min -- ALLMERS Vi iros forjxeti vin, vi diras! RITA Jes, mi tiel faros. Mi jxetos min rekte inter la brakojn de -- de la unua venanta! ALLMERS (rigardas sxin varme kaj skuas la kapon) Tion vi neniam faros, -- vi mia sincera, fiera, fidela Rita. RITA (metas la brakojn cxirkaux lian kolon) Ho, vi ne scias, kion mi povus farigxi, se vi, -- se vi ne plu sxatus min. ALLMERS Ne plu sxatus vin, Rita? Imagu ke vi povus diri tiajxon! RITA (duone en rido malkaptas lin) Mi povus ja eljxeti miajn retojn por li, -- tiu vojkonstruisto, kiu vagas cxi tie. ALLMERS (malpezigita) Ah, dank' al Dio, -- vi do sxercas. RITA Tute ne. Kial ne same bone li, kiel kiu ajn alia? ALLMERS Ne, cxar li jam estas suficxe ligita! RITA Des pli bone! Cxar tiaokaze mi prenus lin de iu alia. Estas ja la sama kion Eyolf faris kontraux mi. ALLMERS Cxu vi diras, ke nia eta Eyolf _tion_ faris? RITA (kun la montrofingro strecxita al li) Jen vidu! Jen vidu! Tuj kiam vi nur mencias la nomon de Eyolf, vi farigxas mola, kaj vibras la vocxon! (minacante pugnigas la manojn) Ho, mi preskaux tentigxus deziri ke -- nu! ALLMERS (rigardas sxin time) Kion vi dezirus, Rita -- RITA (impete foriras de li) Ne, ne, ne, -- tion mi ne diras al vi! Neniam! ALLMERS (proksimigxas al sxi) Rita, mi petegas al vi, -- pro vi kaj pro mi, ne lasu vin tenti al io malbona. (_Borghejm_ kaj _Asta_ venas de la gxardeno. Ambaux estas en regata animskuo. Aspektas serioze kaj timigitaj, _Asta_ restas staranta ekstere sur la verando. _Borghejm_ eniras la cxambron.) BORGHEJM Jen vidu. Nun frauxlino Allmers kaj mi iris nian lastan promenadon kune. RITA (ekmire) Ah! -- Kaj ne sekvas iu pli longa vojagxo post la promenado? BORGHEJM Jes, por mi. RITA Por vi sola? BORGHEJM Jes, por mi sola. RITA (ekrigardas sombre al _Allmers_) Cxu vi auxdas tion, Alfred? (turnas sin al _Borghejm_) Mi kuragxas veti, ke estas malicaj okuloj, kiuj ludis ruze pri vi. BORGHEJM (rigardas sxin) Malicaj okuloj? RITA (kapsignas) Malicaj okuloj, jes. BORGHEJM Cxu vi kredas pri malicaj okuloj, sinjorino Allmers? RITA Jes, mi komencis kredi pri malicaj okuloj nun. Pleje pri malicaj infanokuloj. ALLMERS (agitigita, flustras) Rita, -- kiel povas vi, --! RITA (duonlauxte) Estas vi kiu faras min malica kaj malbela, Alfred. (Fora, eturdita kriado auxdigxas de malsupre cxe la maro.) BORGHEJM (iras al la vitra pordo) Kia bruo estas tio --? ASTA (cxe la pordo) Vidu kiom da homoj, kiuj kuras malsupre sur la kajo! ALLMERS Kio tio povas esti? (Momenton li elrigardas.) Certe la stratbuboj, kiuj petolas. BORGHEJM (vokas elen trans la barilon) Auxdu vi knabetoj tie sube! Kio okazas? (Pluraj auxdigxas respondi malklare samtempe.) RITA Kion ili diras? BORGHEJM Ili diras ke estas infano, kiu dronis. ALLMERS Infano dronis? ASTA Eta knabo, ili diras. ALLMERS Ho, ili povas ja cxiuj nagxi. RITA (krias en timo) Kie estas Eyolf! ALLMERS Nur trankvile. Trankvile. Eyolf estas ja ludanta en la gxardeno. ASTA Ne, en la gxardeno li ne estas -- RITA (kun supren etendataj brakoj) Ho, ke ne estas _li_! BORGHEJM (auxskultas kaj vokas malsupren) Kies infano estas, vi diras? (Malklaraj vocxoj auxdigxas. _Borghejm_ kaj _Asta_ eligas sufokitan krion, kaj ekkuras malsupren tra la gxardeno.) ALLMERS (en anima timo) _Ne estas_ Eyolf! _Ne estas_ Eyolf, Rita! RITA (sur la verando, auxskultante) Tsx; silentu! Lasu min auxdi kion ili diras! (Rita fugxas kun trancxanta krio enen en la cxambron.) ALLMERS (post sxin) Kion ili diris? RITA (glitfalas apud la apogsegxo) Ili diris: La lambastono flosas! ALLMERS (preskaux lamigita) Ne! Ne! Ne! RITA (rauxke) Eyolf! Eyolf! Ho, ili _devas_ savi lin! ALLMERS (duone freneza) Aliajxo ne eblas! Tia kara vivo! Tia kara vivo! (Li kuregas malsupren tra la gxardeno.) DUA AKTO (Malgranda, malvasta valo en la arbaro de _Allmers_ malsupre cxe la marbordo. Altaj, maljunaj arboj maldekstre klinas sin super la loko. Malsupren laux la deklivo en la fono fluegas rivereto, kiu malaperas inter la sxtonoj cxe la rando de la arbaro. Vojeto serpentumas apude laux la rivereto. Dekstre staras nur kelkaj opaj arboj, inter kiuj videtigxas la fjordo. Antauxe vidigxas la angulo de boatejo kun surteren tirita boato. Sub la maljunaj arboj maldekstre staras tablo kun benko kaj kelkaj segxoj, cxio farita el maldikaj betultrunkoj. Estas peza, pluvema tago kun drivantaj nebulnuboj.) (_Alfred Allmers_, vestita kiel antauxe, sidas sur la benko apogante la brakojn sur la tablo. Lia cxapelo kusxas antaux li. Li fiksrigardas senmove kaj spirite forestante rekte antauxen super la akvon.) (Iom poste venas _Asta Allmers_ malsupren laux la arbara vojeto. Sxi portas malfalditan pluvsxirmilon.) ASTA (proksimigxas al li silente kaj gardeme) Vi ne devus sidi cxi tie malsupre en la nuba vetero, Alfred. ALLMERS (kapsignas malrapide sen respondo) ASTA (kunfaldas la pluvsxirmilon) Mi iris longe por sercxi vin. ALLMERS (senesprime) Dankon. ASTA (translokigas segxon kaj sidigas sin apud li) Cxu vi longe sidis cxi tie? La tutan tempon? ALLMERS (ne respondas; post iom li diras:) Ne, mi ne povas tion imagi. Sxajnas al mi, ke estas tute neebla, -- tio cxi. ASTA (konsolante metas la manon sur lian brakon) Vi malfelicxa Alfred. ALLMERS (fiksrigardas sxin) Estas do vero, cxu, Asta? Aux cxu mi farigxis freneza? Aux mi nur songxas? Ho, se estus nur songxo! Imagu kiom felicxege, se mi nun vekigxus! ASTA Ho, se mi vere povus vin veki. ALLMERS (rigardas super la akvon) Kiom senkora aspektas la fjordo hodiaux. Kusxas peza kaj dormema. Plumbogriza, -- kun flavaj ekflagroj, kaj spegulas la pluvnubojn. ASTA (petante) Ho, Alfred, ne sidadu tie fikse rigardante la fjordon! ALLMERS (sen sxin auxskultante) La suprajxon, jes. Sed en la profundo, -- tie fluas la forta subfluo -- ASTA (timeme) Ho, pro Dio en la cxielo, -- ne pensu pri la profundo! ALLMERS (rigardas sxin milde) Vi certe kredas, ke li kusxas tie gxuste eksterborde, vi? Sed tion li ne faras, Asta. Ne kredu tion. Memoru, kiel cxi tiu fluo torentas foren. Rekte en la maron. ASTA (jxetas sin plorante sur la tablon kun la manoj antaux la vizagxo) Ho, Dio, -- ho Dio! ALLMERS (peze) Tial nun eta Eyolf forigxis tiom longe -- longe for de ni, la liaj. ASTA (rigardas lin petante) Ho, Alfred, ne diru do tiajxon! ALLMERS Jes, vi povas mem elkalkuli. Vi kiu estas tiel lerta --. En dudek ok -- dudek naux -- horoj. Konsideru --! Konsideru --! ASTA (krias kaj kovras la orelojn) Alfred --! ALLMERS (premegas la manon forte kontraux la tablon) Sed cxu vi komprenas la sencon en io tia? ASTA (rigardas lin) En kio? ALLMERS En tio cxi, farita kontraux mi kaj Rita. ASTA La sencon en tio? ALLMERS (senpacience) Jes, La sencon, mi diras. Cxar senco devas ja trovigxi en gxi. La vivo, la ekzistado, -- la sorto estu do ne tiel tute sensenca. ASTA Ho, kiu povas diri ion certe kaj decide pri tiuj aferoj, kara Alfred? ALLMERS (ridas amare) Ne-ne; vi eble vere pravas. Eble cxio iras tiel hazarde, Asta. Prizorgante sin mem, kiel rompita sxipo sen stirilo. Vere povas esti tiel. -- Almenaux tiel aspektas. ASTA (pensema) Se nur aspektis --? ALLMERS (impete) Nu? Cxu vi povas klarigi por mi? Cxar _mi_ ne povas. (pli milde) Jen Eyolf preta eniri spirit-konscian vivon. Enhavas en si senfinajn eblecojn. Ricxajn eblecojn, eble. Plenumus mian ekzistadon kun gxojo kaj fiero. Kaj jen bezonigxas nur freneza, maljuna virinacxo venanta -- montranta hundon en saketo -- ASTA Sed ni ja ne scias, kiel tio vere okazis. ALLMERS Jes, ni scias. La knaboj vidis sxin remanta foren sur la fjordo. Ili vidis Eyolf staranta sola sur la egxo de la kajo. Vidis lin fiksrigardi post sxin -- kaj kvazaux sveni. (tremetanta) Kaj jen li ekfalis malsupren, -- kaj malaperis. ASTA Jes, jes. Sed tamen -- ALLMERS Sxi tiris lin en la profundon. Pri tio estu certe, Asta. ASTA Sed, kara, kial sxi tion farus? ALLMERS Jes, -- _jen_ estas la afero! Kial sxi faris? Estas neniu vengxo kasxita. Neniu pentofaro, mi pensas. Eyolf neniam faris al sxi malbonon. Neniam fikriis post sxin. Neniam jxetis sxtonon al sxia hundo. Li ecx ne vidis sxin aux sxia hundo antaux siaj okuloj antaux hieraux. Neniu vengxo do. Tiel senkauxza cxio. Tiel tute sensenca, Asta. -- Kaj tamen la monda ordo tion bezonas. ASTA Cxu vi parolis kun Rita pri tiuj pensoj? ALLMERS (skuas la kapon) Sxajnas al mi ke mi pli facile povas paroli kun _vi_ pri tiajxoj. (spiras pene) Kaj ankaux pri cxio alia. (_Asta_ prenas kudrajxojn kaj paketon en papero el la posxo. _Allmers_ sidas spiritforesta kaj rigardas sxin.) ALLMERS Kion jen vi havas, Asta? ASTA (prenas lian cxapelon) Pecon da nigra krepo. ALLMERS Ho, pro kio tiajxo? ASTA Rita petis min. Permesu? ALLMERS Ho jes; volonte por mi. (Sxi kudras la krepon sur la cxapelon.) ALLMERS (sidas sxin rigardante) Kie estas Rita? ASTA Sxi iom promenadas supre en la gxardeno, mi kredas. Borghejm estas kun sxi. ALLMERS (iom surprizita) Cxu? Borghejm estas cxi tie ankaux hodiaux? ASTA Jes. Li venis per la meztaga trajno. ALLMERS Tion mi ne atendis. ASTA (kudras) Li tiom kore sxatis Eyolf. ALLMERS Borghejm estas fidela ulo, Asta. ASTA (kun silenta varmo) Jes, fidela _li_ vere estas. _Tio_ certas. ALLMERS (fiksas la rigardon sur sxin) Funde vi vere sxatas lin. ASTA Jes, mi sxatas. ALLMERS Sed tamen vi ne povas decidigi vin --? ASTA (interrompante) Ho, kara Alfred, ne parolu pri _tio_! ALLMERS Jes, jes, -- diru al mi nur kial vi ne povas --? ASTA Ho ne, ne! Mi petas vin sincere. Ne demandu min. Cxar estas malagrable por mi. -- Jen. Nun la cxapelo estas preta. ALLMERS Dankon. ASTA Kaj jen estas la maldekstra brako. ALLMERS Cxu ankaux tiu havu krepon? ASTA Jes, tio estas konveneco. ALLMERS Nu, -- do faru kion vi volas. (Sxi proksimigxas kaj komencas kudri.) ASTA Tenu la brakon trankvila. Por ke mi ne piku vin. ALLMERS (kun duona rideto) Tio estas kiel frue en antauxaj tagoj. ASTA Jes, sxajnas al vi, cxu? ALLMERS Kiam vi estis malgranda knabino, vi ankaux sidis tiel pretigante miajn vestajxojn. ASTA Kiom eble bone, jes. ALLMERS La unua ajxo, kiun vi kudris por mi, -- ankaux gxi estis nigra krepo. ASTA Cxu? ALLMERS Cxirkaux la studentan cxapon. Kiam patro formortis de ni. ASTA Cxu mi tiam kudris? Imagu, tion mi ne memoras. ALLMERS Ho ne; tiam vi ja estis malgranda. ASTA Jes, tiam mi estis malgranda. ALLMERS Kaj du jarojn poste, -- kiam ni perdis vian patrinon, -- vi kudris grandan brakkrepon ankaux por mi. ASTA Mi opiniis ke tiel estu. ALLMERS (frapetas sxian manon) Jes, jes, estus ja ankaux tiel, Asta. -- Kaj kiam ni jen staris solaj en la mondo, ni du --. Cxu vi jam finis? ASTA Jes. (kunmetas la kudrajxojn) Estis tamen felicxa tempo por ni, Alfred. Ni du solaj. ALLMERS Jes, estis. Ecx se severe ni penegis. ASTA Vi penegis. ALLMERS (pli vivece) Ho, vi vere penegis viamaniere, ankaux vi, -- (ridetas) vi, mia kara fidela -- Eyolf. ASTA Hu, -- ne memorigu al mi tiun stultajxon pri tiu nomo. ALLMERS Nu, se vi naskigxus knabo, vi nomigxus Eyolf. ASTA Jes, okaze se, jes. Sed kiam vi farigxis studento --. (ridetas senpere) Imagu ke vi tamen povis esti tiel infaneca. ALLMERS Cxu estis mi, kiu estis infaneca! ASTA Jes, vere sxajnas al mi tiel nun, kiam mi rememoras. Cxar vi hontis cxar vi ne havis fraton. Nur fratinon. ALLMERS Ne; vere estis vi, kara. Vi hontis. ASTA Nu ja, iom, ankaux mi, eble. Kaj mi kvazaux bedauxris vin -- ALLMERS Jes, vi certe faris. Kaj jen vi retrovis miajn malnovajn knabovestajxojn -- ASTA La belajn dimancxvestajxojn, jes. Cxu vi memoras la bluan bluzon kaj la genupantalonojn? ALLMERS (liaj okuloj ripozas sur sxi) Kiom bone mi memoras, kiam vi surtiris kaj portis ilin. ASTA Jes, sed tion mi nur faris, kiam ni estis solaj hejme. ALLMERS Kaj kiom seriozaj kaj gravaj ni estis, Asta. Kaj mi cxiam nomis vin Eyolf. ASTA Tamen Alfred, tion cxi vi neniam rakontis al Rita, cxu? ALLMERS Jes, mi opinias, ke iam mi rakontis. ASTA Ne do, Alfred, kiel povis vi fari! ALLMERS Ho, jen vidu, -- oni ja rakontas cxion al sia edzino -- preskaux. ASTA Jes, oni ja eble tion faras, mi komprenas. ALLMERS (kvazaux vekigxanta, premas sian frunton kaj eksaltas) Ha, -- ke mi povas sidi kaj -- ASTA (ekstaras, rigardas lin maltrankvile) Kio estas al vi? ALLMERS Li preskaux malaperis de mi. Li tute forigxis. ASTA Eyolf! ALLMERS Jen mi sidis vivante en la memoroj. Kaj li ne kunestis. ASTA Jes do, Alfred, -- eta Eyolf estis malantaux cxio. ALLMERS Li ne estis. Li forglitis el mia animo. El miaj pensoj. Mi vidis lin ecx ne momenton dum ni kunparolis. Tute forgesis lin tiun longan tempon. ASTA Ho, vi tamen devas iom ripozi el la funebro. ALLMERS Ne, ne, ne, -- gxuste tion mi ne devas. Mi ne rajtas. -- Ne rajtas. -- Kaj ecx ne koron por tio mi havas. (iras ekscitita dekstren) Al _mi_ estu nur vizie vidi lin tie, kie li kusxas drivanta en la profundo! ASTA (post lin, lin kaptanta) Alfred, -- Alfred! Ne al la fjordo! ALLMERS Mi nepras al li! Lasu min, Asta! Mi prenos la boaton. ASTA (terurigxita) Ne al la fjordo, mi diras! ALLMERS (cedante) Ne, ne, -- mi ne iros. Lasu min nur. ASTA (kondukas lin al la tablo) Vi _devas_ lasi vian menson ripozi, Alfred. Jen venu, kaj sidigxu. ALLMERS (volas sidigi sin sur la benkon) Jes, jes, -- kiel vi do volas. ASTA Ne, vi ne sidu _tie_. ALLMERS Jes, lasu min. ASTA Ne; ne faru! Cxar jen vi sidas nur rigardante sur la fjordon -- (devigas lin sidi sur segxo kun la dorso dekstren) Jen vidu. Nun vi sidas bone. (Sxi mem sidigas sin sur la benkon.) Kaj nun ni dauxrigu iom kunparoli. ALLMERS (spiras auxdeble) Mildigxis iom la sento de perdo kaj funebro momenton. ASTA Vi devas, Alfred. ALLMERS Sed cxu ne sxajnas al vi, ke mi estas terure laca kaj apatia, -- _povante_ forgesi? ASTA Ho ne do. Cxar certe neeblas cxiam turnadi cxirkaux unu sola penso. ALLMERS Jes, por mi neeblas. Antaux ol vi venis malsupren al mi, mi sidis lamentante tiom nepriskribeble en cxi pelanta, rongxanta funebro -- ASTA Jes? ALLMERS Kaj cxu vi kapablas kredi, Asta -- Hm --? ASTA Nu? ALLMERS Meze en la angoro mi kaptis min mem en la penso diveni kion ni havu por tagmangxo hodiaux. ASTA (trankviligante) Jes, jes, se nur estas ripozo en gxi, do -- ALLMERS Jes, pensu kara, -- mi trovis, ke estas kvazaux ripozo en gxi. (etendas al sxi la manon trans la tablon) Kiom bone estas, ke mi havas vin, Asta. Pri tio mi gxojas, gxojas -- meze en la funebro. ASTA (rigardas lin serioze) Unue vi estu gxoja pro tio, ke vi havas Rita. ALLMERS Jes, memkompreneble. Sed Rita ne estas parenca al mi. Ne estas kiel havi fratinon. ASTA (atenta) Cxu tion vi diras, Alfred? ALLMERS Jes, nia parencaro estas io aparta. (duone sxerce) Cxiam ni elektis helajn antauxliterojn en niaj nomoj. Cxu vi memoras, kiom ofte ni parolis pri tio antauxe? Kaj cxiuj parencoj, -- cxiuj ili estas same malricxaj. Kaj cxiuj havas ni egalajn okulojn. ASTA Cxu vi trovas, ke ankaux mi havas --? ALLMERS Ne, vi parencas ja tute al via patrino, vi. Tute ne similas al ni aliaj. Ecx ne al patro. Sed tamen -- ASTA Tamen --? ALLMERS Jes, mi kredas ke la kuna vivo tamen premis nin ambaux reciproke laux niaj bildoj. En la menso, mi sugestas. ASTA (varme emocia) Ho, tion vi neniam diru, Alfred. Estas mi, kiu stampigxis laux vi. Kaj estas al vi, ke mi cxion sxuldas, cxion bonan en la mondo. ALLMERS (skuas la kapon) Vi sxuldas al mi nenion, Asta. Kontrauxe -- ASTA Cxion mi sxuldas al vi! Tion vi ja povas diri al vi mem. Neniu ofero estis tro peza por vi -- ALLMERS (interrompante) Cxu do -- ofero! Ne prezentu tiajxon. -- Mi nur amis vin, Asta. Ekde kiam vi estis infaneto. (post mallonga pauxzo) Kaj mi cxiam pensadis, ke estas tiom da maljusteco, kiom mi devis kompensi. ASTA (surprizita) Maljusteco! Vi? ALLMERS Ne precize pro mi. Sed -- ASTA (atente) Sed --? ALLMERS Pro patro. ASTA (duone ekstaras de la benko) Pro -- patro! (ree eksidas) Al kio vi aludas, Alfred? ALLMERS Patro neniam estis vere bonvola kontraux vi. ASTA (ekscitita) Ho, tion do ne diru! ALLMERS Jes, cxar estas vero. Li ne amis vin. Ne tiel kiel li devus. ASTA (evitante) Ne, eble ne tiel, kiel li amis vin. Estis ja tute kompreneble. ALLMERS (dauxrigas) Kaj severa li ofte estis ankaux kontraux via patrino. Almenaux la lastajn jarojn. ASTA (kviete) Patrino estis ja multege pli juna ol li. Memoru tion. ALLMERS Vi ne kredas, ke ili interharmoniis, cxu? ASTA Eble ili ne tion faris. ALLMERS Jes, sed tamen --. Patro, kiu alie estis tiel milda kaj molkora --. Tiel afabla al cxiuj homoj -- ASTA (silente) Ecx patrino ne cxiam estis tia, kia sxi devus. ALLMERS Cxu via patrino ne estis! ASTA Eble ne cxiam. ALLMERS Kontraux patro, vi aludas? ASTA Jes. ALLMERS Tion mi ja neniam rimarkis. ASTA (batalante kontraux la ploro, ekstaras) Ho, kara Alfred, -- lasu ilin ripozi, tiuj, kiuj estas for. (Sxi iras dekstren.) ALLMERS (ekstaras) Jes, lasu ilin ripozi. (tordas la manojn) Sed tiuj kiuj estas for, -- ili ne lasas nin ripozi, Asta. Nek tagon nek nokton. ASTA (rigardas lin varme) Post dauxro de la tempo cxio sentigxos pli milde, Alfred. ALLMERS (rigardas sxin senhelpe) Jes, ankaux vi kredas tion, cxu ne? -- Sed kiel mi supervenku tiujn terurajn, unuajn tagojn --. (rauxke) Ne, tion mi ne komprenas. ASTA (petante, metas la manojn sur liajn sxultrojn) Iru al Rita. Ho, mi petegas vin -- ALLMERS (ekscitita, formovigxas) Ne, ne, ne, -- ne parolu al mi pri tio! Cxar mi ne povas, komprenu. (pli trankvila) Lasu min resti cxi tie kune kun vi. ASTA Jes, mi ne foriros de vi. ALLMERS (prenas sxian manon kaj tenas gxin firme) Dankon! (rigardas momenton sur la fjordon) Kie estas nun mia eta Eyolf? (ridetas al sxi peze) Cxu tion vi povas diri al mi, -- vi, mia granda, sagxa Eyolf? (agitas la kapon) Neniu en la tuta mondo povas tion al mi diri. Al mi la nura scio estas, ke mi ne plu havas lin. ASTA (rigardas supren maldekstren kaj retiras sian manon) Nun ili venas. (_Sinjorino Allmers_ kaj _ingxeniero Borghejm_ venas promenante malsupren la arbaran vojeton; sxi antauxe; li malantaux sxi. Sxi estas nigre vestita, kun nigra vualo super la kapo. Li portas pluvsxirmilon sub la brako.) ALLMERS (iras sxin renkonte) Kiel statas pri vi, Rita? RITA (preterpasas lin) Ho, ne demandu. ALLMERS Kion jen vi volas? RITA Nur sercxi vin. Pri kio vi okupetadas? ALLMERS Nenio. Asta venis al mi. RITA Jes, sed antaux ol Asta venis? Vi forestis de mi la tutan antauxtagmezon. ALLMERS Mi sidis rigardante eksteren sur la akvon. RITA Hu, -- cxu vi eltenas! ALLMERS (senpacience) Prefere mi nun estu sola! RITA (maltrankvila pasxadas cxirkauxe) Kaj jen sidi trankvile! Sur unu kaj la sama loko! ALLMERS Mi havas ja nenion en la mondo kion postsopiri. RITA _Mi_ eltenas nenie. Precipe ne cxi tie, -- kun la fjordo gxuste antauxe. ALLMERS Gxuste pro tio, ke la fjordo estas tiom proksima. RITA (al _Borghejm_) Cxu ne ankaux vi trovas, ke li supreniru kun ni aliaj? BORGHEJM (al _Allmers_) Mi opinias, ke estus pli bone por vi. ALLMERS Ne, ne, -- lasu min do sidi, kie mi estas. RITA Do mi restu cxe vi, Alfred. ALLMERS Nu ja, do faru tion. -- Restu ankaux vi, Asta. ASTA (flustras al _Borghejm_) Lasu ilin solaj! BORGHEJM (kun komprenema rigardo) Frauxlino Allmers, -- cxu promenadon -- laux la marbordo? La finan fojon? ASTA (prenas sian pluvsxirmilon) Jes, venu. Ni iru iom pluen. (Asta kaj Borghejm iras kune malantaux la boatejon.) (Allmers iom pasxadas cxirkauxe. Poste li sidigas sin sur sxtono sub la arboj antauxe maldekstre.) RITA (proksimigxas kaj staras antaux li kun interplektitaj, pendantaj manoj) Cxu vi eblas imagi, Alfred, -- ke ni perdis Eyolf? ALLMERS (rigardas peze malsupren antaux si) Al la penso ni kutimigxu. RITA Mi ne povas. Mi ne povas. Mi vidis tiun teruran vidajxon, kiu staros antaux mi tra mia tuta vivo. ALLMERS (suprenrigardas) Kiun vidajxon? Kion vi vidis? RITA Mi mem nenion vidis. Nur auxdis la rakonton. Ho --! ALLMERS Diru do prefere tuj. RITA Mi iris kun Borghejm al la kajo -- ALLMERS Kion vi tie volis? RITA Demandi al la knaboj, kiel tio okazis. ALLMERS Tion ni ja scias. RITA Ni eksciis pli. ALLMERS Nu! RITA Ne estas vero, ke li tuj tute malaperis. ALLMERS Cxu nun ili _tion_ diras? RITA Jes. Ili diras, ke ili vidis lin kusxanta sur la fundo. Profunde malsupre en la klara akvo. ALLMERS (dentgrincigante) Kaj ili ne savis lin! RITA Eble ili ne povis. ALLMERS Ili scipovas nagxi -- cxiuj --. Cxu ili diris kiel li kusxas, dum ili vidis lin? RITA Jes. Ili diris, ke li kusxas surdorse. Kaj kun grandaj, malfermitaj okuloj. ALLMERS Malfermitaj okuloj. Sed tute trankvila? RITA Jes, tute trankvila. Kaj jen io venis kondukante lin foren. Ili nomis gxin marfluo. ALLMERS (kapsignas malrapide) _Tio_ do estis la lasta vido de li. RITA (plorsufokite) Jes. ALLMERS (kun apatia vocxo) Kaj neniam, -- neniam ni plu vidos lin. RITA (lamentante) Tagon kaj nokton li staros antaux mi tiel, kiel li kusxis tie sube. ALLMERS Kun la grandaj, malfermitaj okuloj. RITA (sxokita) Jes, kun la grandaj malfermitaj okuloj. Mi vidas ilin! Mi vidas ilin antaux mi! ALLMERS (starigxas malrapide kaj rigardas sxin silente minace) La okuloj, cxu ili estis malicaj, Rita? RITA (paligxas) Malicaj --! ALLMERS (tute proksime al sxi) La okuloj, kiuj fiksrigardis supren, cxu ili estis malicaj? De tie profunde? RITA (sin retirante) Alfred --! ALLMERS (sekvas) Respondu al mi! cxu estis malicaj infanokuloj? RITA (krias) Alfred! Alfred --! ALLMERS Nun estas por ni, -- kiel vi deziris, Rita. RITA _Mi_! Kiel deziris _mi_? ALLMERS Ke Eyolf ne estus cxi tie. RITA Neniam en la mondo mi tion deziris! Ke Eyolf ne starus inter ni du, -- _tion_ mi deziris. ALLMERS Nu ja, -- de nun li ja tion ne faros. RITA (malrapide, rigardante antauxen) Eble de nun ankoraux pli. (skuigxas) Ho, tiu terura vidajxo! ALLMERS (kapsignas) La malicaj infanokuloj, jes. RITA (timigita, retirigxas) Lasu min, Alfred! Mi timas vin! Tia mi neniam vidis vin antauxe. ALLMERS (rigardas sxin malmole kaj malvarme) Aflikto igas malica kaj abomena. RITA (timigita sed tamen obstina) Jen kiel ankaux mi sentas. (_Allmers_ iras dekstren kaj rigardas foren sur la fjordon. _Rita_ sidigas sin cxe la tablo. Mallonga pauxzo.) ALLMERS (turnas la kapon al sxi) Vi neniam vere kaj sincere amis lin. Neniam! RITA (malvarme, sinrega) Eyolf neniam lasis al mi gajni sin tute kaj komplete. ALLMERS Cxar vi ne volis. RITA Ho jen do. Mi volis pli ol volonte. Sed iu staris bare. Ecx de la komenco. ALLMERS (turnas sin tute) _Mi_, mi staris bare, vi sugestas? RITA Nu ne. Ne de la komenco. ALLMERS (proksimigxas) Kiu do? RITA La onklino. ALLMERS Asta. RITA Jes. Asta, -- sxi kaptis lin -- tuj post kiam okazis -- la malfelicxa falo. ALLMERS Se sxi lin kaptis, sxi faris el amo. RITA (impete) Gxuste tio! Mi ne toleras dividi ion kun aliulo! Ne en amo. ALLMERS Ni du devus dividi lin inter ni en amo. RITA (rigardas lin moke) Ni? Ho, vi funde neniam vere amis lin, ecx ne vi. ALLMERS (rigardas sxin surprizite) _Mi_ ne, cxu! RITA Ne, vi lin ne amis. Unue vi estis ja tiom kaptita de tiu libro -- pri la respondeco. ALLMERS (forte) Jes, mi estis. Sed gxuste gxin, Rita, -- gxin mi oferis pro Eyolf. RITA Ne pro amo al li. ALLMERS Kial do, vi pensas? RITA Cxar vi vagis cxi tie kaj mordigxis de malfido al vi mem. Cxar vi komencis dubi, cxu vi havas iun grandan vivotaskon, por kiu vivi en la mondo. ALLMERS (esplorante) Cxu vi observis ion tian sur mi? RITA Jes ja, -- iom post iom. Kaj jen vi bezonis ion novan, kiu povus plenigi vin. -- _Mi_, mi versxajne ne plu estis por vi suficxe. ALLMERS Estas la legxo de transformo, Rita. RITA _Tial_ do vi volis fari mirindan infanon el kompatinda eta Eyolf. ALLMERS Tion mi ne volis. Mi volis fari el li felicxan kreajxon. Sole tion mi volis. RITA Sed ne pro amo al li. Esploru vin mem! (kun gxenataj okuloj) Kaj esploru cxion, kio kusxas sube -- kaj malantauxe. ALLMERS (evitas sxiajn okulojn) Estas io, kion vi volas ignori. RITA Ankaux vi. ALLMERS (rigardas sxin penseme) Se estas kiel vi pensas, ni du vere neniam posedis nian propran infanon. RITA Ne. Ne en profunda amo. ALLMERS Kaj tamen ni nun lamentadas lin tiom amare. RITA (amare) Jes, cxu ne estas strange tion pensi? Lamentadi tiel pri eta, fremda knabo. ALLMERS (ekkriante) Ho, ne nomu lin fremda! RITA (peze agitas la kapon) Ni neniam al ni gajnis la knabon, Alfred. Ne mi. Nek vi. ALLMERS (tordas la manojn) Kaj nun estas tro malfrue. Tro malfrue! RITA Kaj komplete malkonsolebla -- cxio. ALLMERS (subite ekkolerema) Jen _vi_ kulpas! RITA (ekstaras) Mi! ALLMERS Jes, vi! Estas _via_ kulpo, ke li farigxis, -- tia kia li farigxis! Estas via kulpo, ke li ne povis savi sin el la akvo. RITA (deturnante) Alfred, -- ne jxetu la kulpon sur _min_! ALLMERS (pli kaj pli ekster si mem) Jes, jes, mi faras! Estis vi kiu lasis la bebon kusxi sur la tablo sen atento. RITA Li kusxis tiom mole en la kusenetoj. Kaj dormis senriske. Kaj vi ja promesis varti la infanon. ALLMERS Jes, mi promesis. (malaltigas la vocxon) Sed jen vi venis, vi, vi, -- kaj logis min enen al vi. RITA (rigardas lin obstine) Ho, diru prefere, ke vi forgesis kaj infanon kaj cxion alian. ALLMERS (en subpremita kolero) Jes, vero. (pli trankvile) Mi forgesis la infanon -- inter viaj brakoj! RITA (ekscitita) Alfred! Alfred, -- estas abomene de vi! ALLMERS (mallauxte, pugnigas la manojn kontraux sxi) En tiu momento vi kondamnis al morto la etan Eyolf. RITA (sovagxe) Ankaux vi! Ankaux vi; -- se tiel estas! ALLMERS Nu jes, -- postulu ankaux de mi respondecon, -- se vi jen volas. Ambaux ni krimis. -- Kaj tial tamen vere _estis_ vengxo en la morto de Eyolf. RITA Vengxo? ALLMERS (pli sinrega) Jes. Jugxo super vi kaj mi. Nun ni iras cxi tie laux merito. En kasxita, malkuragxa pento ni lasis nin fortimigi de li, dum li vivis. Ne eltenis vidi tiun, -- tiun, kiun li devis kuntreni -- RITA (mallauxte) La lambastonon. ALLMERS Jes, gxuste gxin. -- Kaj tio, kion ni nun nomadas funebro kaj aflikto, -- tio estas rongxanta konscienco, Rita. Nenio alia. RITA (rigardas lin konfuzite) Sxajnas al mi ke tio portos nin en malesperon, -- rekte en frenezon por ni ambaux. Cxar ni povas ja neniam, -- neniam ripari. ALLMERS (kaptita de silenta animstato) Mi songxis pri Eyolf cxinokte. Sxajnis al mi, ke li venas supren de la kajo. Li povis kuri, kiel aliaj knaboj. Nenio estis do al li okazinta. Nenio. La sufokanta realo do estas nur songxo, mi pensis. Ho, kiom mi dankis kaj benis -- (haltas) hm -- RITA (rigardas lin) Kiun? ALLMERS (eviteme) Kiun --? RITA Jes; kiun vi dankis kaj benis? ALLMERS (repusxante) Mi kusxis dormante, vi auxdas -- RITA Iun, je kiu vi mem ne kredas? ALLMERS Gxi tamen hantis min. Mi ja dormis -- RITA (riprocxante) Vi ne devus igi min dubema, Alfred. ALLMERS Cxu estus gxuste de mi se mi lasus vin travivi kun malplenaj iluzioj? RITA Estus pli bone por mi. Cxar jen mi havus ion por konsolo. Nun mi vagas nesciante cxu elen cxu enen. ALLMERS (rigardas sxin akre) Se vi nun povus elekti --. Se vi povus sekvi Eyolf tien, kie li nun estas --? RITA Jes. Jen kio? ALLMERS Se vi estus tute konvinkita, ke vi retrovus lin, -- konus lin, -- komprenus lin --? RITA Jes, jes; jen kio? ALLMERS Cxu vi libervole volus fari la salton transen al li? Libervole forlasi cxion jenan? Rezigni pri la tuta tera vivo? Cxu vi tion volus, Rita? RITA (silente) Nun tuj? ALLMERS Jes; hodiaux. En cxi horo. Respondu al mi. Cxu vi volus? RITA (hezitante) Ho, mi ne scias Alfred. -- Ne; mi kredas, ke unue mi volus resti iom da tempo cxi tie cxe vi. ALLMERS Pro mi? RITA Jes, nur pro vi. ALLMERS Sed jen poste? Cxu tiam --? Respondu! RITA Ho, kion mi respondu al tiajxo? Mi ja ne _povus_ foriri de vi. Neniam! Neniam! ALLMERS Sed okaze ke mi irus al Eyolf? Kaj vi estus plene konvinkita, ke tie vi renkontus kaj lin kaj min. Cxu jen vi volus transiri al ni? RITA Mi certe volus. Ho, volonte! Volonte! Sed -- ALLMERS Nu? RITA (gxemas mallauxte) Mi ne povus, -- mi sentas. Ne, ne; mi tute ne povus! Ne por cxiuj gloroj de la cxielo! ALLMERS Ecx mi ne. RITA Ne, cxu ne vere, Alfred! Ecx vi ne povus! ALLMERS Ne, cxar cxi tie, en la tera vivo, ni vivantaj havas hejmon. RITA Jes, cxi tie estas tia felicxo, kian ni komprenas. ALLMERS (sombre) Ho, la felicxo, -- la felicxo, Rita -- RITA Vi do sugestas, ke la felicxo -- gxin ni neniam plu retrovos. (rigardas lin demande) Sed okaze --? (impete) Ne, ne; mi ne kuragxas tion diri! Ecx ne pensi. ALLMERS Jen diru. Diru do, Rita. RITA (hezitante) Cxu ni provu --? Cxu eblus lin forgesi? ALLMERS Forgesi Eyolf. RITA Forgesi la penton kaj la riprocxon, mi sugestas. ALLMERS Cxu tion vi dezirus? RITA Jes. Se estus eble. (ekkrie) Cxar cxi tiun staton, -- mi gxin ne longe eltenos! Ho, cxu ne eblas ion elpensi, en kio estas forgeso? ALLMERS (skuas la kapon) Kio tio do estus? RITA Cxu eblus provi vojagxante tre foren? ALLMERS De la hejmo? Vi kiu nenie sentas vin komforta, se ne estas tie cxi. RITA Nu, do inviti multajn homojn al ni? Gastamece vivi. Jxeti nin en ion, kio mildigus kaj kvietigus. ALLMERS Tia vivo ne konvenas al mi. -- Ne, -- mi prefere provus rekomenci mian laboron. RITA (akre) Vian laboron? Tiun, kiu staradis kiel vando kaj muro inter ni? ALLMERS (malrapide, rigardas sxin fikse) De nun cxiam estu vando kaj muro inter ni du. RITA Kial estu --? ALLMERS Kiu scias cxu ne grandaj, malfermitaj infanokuloj rigardos nin nokte kaj tage. RITA (silente; timotremanta) Alfred, -- estas terure tion imagi! ALLMERS Nia amo estis kiel konsumanta fajro. _Nun_ gxi estu estingita -- RITA (kontraux lin) Estingita! ALLMERS (malmole) Gxi jam _estas_ estingita, -- en unu el ni. RITA (kiel sxtonigita) Kaj _tion_ vi kuragxas diri al mi! ALLMERS (pli milde) Gxi estas morta, Rita. Sed en tio, kion mi nun, en kuna kulpo kaj pentodeziro, sentas por vi, -- en tio mi kvazaux videtas relevigxon -- RITA (impete) Ho, mi ne interesigxas pri iu relevigxo! ALLMERS Rita! RITA Mi estas varmkora homo, mi! Ne cxirkauxvagas dormetante, -- kun fisxsango en la vejnoj. (tordas la manojn) Kaj jen esti enfermita tutvive -- en pento kaj riprocxo! Enfermita kun iu, kiu ne plu estas mia, mia, mia! ALLMERS _Tiel_ devis ja foje finigxi, Rita. RITA Cxu _tiel_ devus finigxi! Tio, kio komencis inter ni en tia kune akceptanta amo! ALLMERS Mia amo ne estis kune akceptanta de la komenco. RITA Kion vi do sentis por mi unue? ALLMERS Timo. RITA Mi komprenas. Sed kiel mi tamen gajnis vin? ALLMERS (mallauxte) Vi estis tiom rave delikata, Rita. RITA (rigardas lin esploreme) Nur tio do? Diru, Alfred! Sole tio? ALLMERS (sindevige) Ne; flanke estis ankaux io alia. RITA (ekkrie) Mi suspektas kio estis! Estis "oro kaj verdaj arbaroj", kiel vi diradas. Jen, cxu estis, Alfred? ALLMERS Jes. RITA (rigardas lin profunde riprocxe) Kiel vi povis -- kiel vi tion povis! ALLMERS Mi devis pensi pri Asta. RITA Asta, jes! (amare) Estis do efektive Asta, kiu kunigis nin du. ALLMERS Sxi nenion sciis. Ecx ne hodiaux sxi suspektas. RITA (repusxante) Tamen estis Asta! (ridetas per rikana okuljxeto flanken) Aux ne, -- estis eta Eyolf. Eta Eyolf, jen vi! ALLMERS Eyolf --? RITA Jes, cxu vi ne nomis sxin Eyolf antauxe? Sxajnas al mi, ke vi iam tion diris, en intima momento. (proksimigxas) Cxu vi memoras gxin -- la tentantan, ravan momenton, Alfred? ALLMERS (retiras sin kvazaux en teruro) Mi memoras nenion! Volas nenion memori! RITA (sekvas lin) Estis en la momento, -- kiam via alia Eyolf farigxis kriplulo! ALLMERS (obtuze, apogas sin al la tablo) La vengxo. RITA (minacante) Jes, la vengxo! (_Asta_ kaj _Borghejm_ revenas cxe la boatejo. Sxi portas kelkajn nimfeojn en la mano.) RITA (sinrege) Nu, Asta, -- jen, cxu vi kaj sinjoro Borgstrom ekhavis okazon funde kunparoli? ASTA Nu jes, -- certagrade. (Sxi formetas la pluvsxirmilon kaj metas la florojn sur segxon.) BORGHEJM Frauxlino Allmers estis tre parol-avara dum la promenado. RITA Vere tia? Jen do, Alfred kaj mi kunparolis tiom profunde ke suficxas -- ASTA (rigardas ambaux strecxite) Kio estas --? RITA -- ke suficxas por la tuta vivo, mi diras. (interrompante) Sed jen venu, kaj ni iru supren, cxiuj kvar. De nun ni devas havi homojn cxirkaux ni. Alfred kaj mi ne eltenas solaj. ALLMERS Jes, nur iru antauxe vi aliaj. (turnas sin) Sed kun vi mi devas unue intersxangxi kelkajn vortojn, Asta. RITA (rigardas lin) Nu? -- Jen jes, venu do vi kun mi, sinjoro Borghejm. (_Rita_ kaj _Borghejm_ iras supren laux la arbara vojeto.) ASTA (timeme) Alfred, kio okazis! ALLMERS (sombre) Estas tio, ke mi ne plu eltenas cxi tie. ASTA Cxi tie! Kune kun Rita, vi sugestas? ALLMERS Jes. Rita kaj mi ne povas dauxrigi la kunan vivon. ASTA (agitas lian brakon) Sed, Alfred, -- ne diru do ion tiel teruran! ALLMERS Estas vero, kion mi diras. Ni iradas cxi tie kaj igas unu la alian malicaj kaj fiaj. ASTA (vunde tusxita) Ho, neniam, -- neniam mi suspektus ion tian! ALLMERS Ecx mi ne tion vidis antaux hodiaux. ASTA Kaj nun vi volas --! Jen, kion vi vere volas, Alfred? ALLMERS Mi volas forvojagxi de cxio jena. Forege de cxio. ASTA Kaj jen stari tute sola en la mondo? ALLMERS (kapsignas) Kiel iam antauxe, jes. ASTA Sed vi ne tauxgas por stari sola! ALLMERS Ho jes. Antauxe mi almenaux tauxgis. ASTA Jes, antauxe, jes. Tiam vi ja havis min cxe vi. ALLMERS (volas preni sxian manon) Jes. Kaj estas hejmen al vi, Asta, ke mi nun rifugxas. ASTA (evitas lin) Al mi! Ne, ne, Alfred! Tute neeblas. ALLMERS (rigardas sxin peze) Borghejm do tamen staras en la vojo? ASTA (fervore) Ne, ne; li ne faras! En tio vi mispensas. ALLMERS Bone. Do mi venos al vi, -- vi kara, kara fratino. Mi _devas_ reveni al vi. Hejmen al vi por purigxi kaj nobligxi de la kunvivo kun -- ASTA (ekscitita) Alfred, -- vi pekas kontraux Rita! ALLMERS Mi _estas_ pekinta kontraux sxi. Sed ne en tio cxi. Ho, pripensu do, Asta! Kia do estis la kuna vivo inter vi kaj mi? Cxu ne estis kiel nura alta, sankta tago de komenco gxis fino? ASTA Jes, estis, Alfred. Sed ne estas revivebla. ALLMERS (amare) Cxu vi opinias, ke la geedzeco tiom neripareble degenerigis min? ASTA (trankvile) Ne, tion mi ne opinias. ALLMERS Jen do, ni du volas revivi nian iaman vivon. ASTA (decide) Ni ne _povas_, Alfred. ALLMERS Jes, ni povas. Cxar amo de frato kaj fratino -- ASTA (strecxita) Kio pri _gxi_? ALLMERS Tiu rilato estas la sola, kiu ne estas sub la legxo de transformo. ASTA (malrapide; tremetanta) Tamen, se tiu rilato ne -- ALLMERS Ne --? ASTA -- ne estas _nia_ rilato? ALLMERS (rigardas sxin fikse kaj surprizita) Ne _nia_? Kara, kion vi per tio sugestas? ASTA Plej bone ke mi tuj al vi diras, Alfred. ALLMERS Jes, jes, jen diru! ASTA La leteroj de patrino --. Tiuj kiuj kusxas en la teko --. ALLMERS Nu jes? ASTA Tiujn vi legu -- kiam mi estos forvojagxinta. ALLMERS Kial mi faru? ASTA (batalante kun si mem) Jes, kaj jen vi vidos, ke -- ALLMERS Nu! ASTA -- ke mi ne rajtas porti -- la nomon de via patro. ALLMERS (sxanceligxante malantauxen) Asta! Kion vi diras! ASTA Legu la leterojn. Jen vi vidos. Kaj komprenu. -- Kaj eble havu pardonon -- por patrino, ankaux. ALLMERS (manpremas sian kapon) Mi ne povas kapti jenon. Ne fikse teni la penson. Vi, Asta, -- ne estus -- ASTA Vi ne estas mia frato, Alfred. ALLMERS (rapide, duone obstine, rigardas sxin) Nu, sed kion do vere tio sxangxas en la rilato inter ni du? Funde nenion. ASTA (agitas la kapon) _Cxion_ gxi sxangxas, Alfred. Nia rilato ne estas tia de frato kaj fratino. ALLMERS Ne-ne. Sed _tamen_ same sankta. Restos cxiam same sankta. ASTA Ne forgesu, -- ke gxi estas sub la legxo de transformo, -- kiel vi jxus diris. ALLMERS (rigardas sxin esplore) Cxu per tio vi sugestas, ke --? ASTA (kviete, varme emociigita) Ne pliajn vortojn, -- vi kara, kara Alfred. -- (prenas la florojn de la segxo) Jen vidu tiujn nimfeojn! ALLMERS (kapsignas malrapide) Estas el tiuj, kiuj supren strecxas sin, -- de la profundo. ASTA Mi plukis ilin en la lago. Tie kie gxi fluas en la fjordon. (strecxigas ilin antauxen) Cxu vi ilin volas, Alfred? ALLMERS (prenas ilin) Dankon. ALLMERS (rigardas sxin) De Eyolf tie fore? Aux de vi? ASTA (kviete) De ambaux. (prenas la pluvombrelon) Jen do venu supren al Rita. (Sxi iras supren laux la arbara vojeto.) ALLMERS (prenas sian cxapelon de la tablo kaj flustras peze) Asta. Eyolf. Eta Eyolf --! (Li sekvas supren laux la vojeto.) TRIA AKTO (Arbetajxaro sur altajxeto en la gxardeno de Allmers. Kruta deklivo kun barajxo kontraux la fono; sxtuparo suben maldekstre. Vasta elvidajxo super la fjordo, kiu kusxas profunde sube. Flagstango kun sxnuroj, sed sen flago staras cxe la barajxo. Antauxe dekstre estas pavilono, kovrata de grimpantaj plantoj kaj ampelopsoj. Benko ekstere. Estas malfrua somervespero kun klara cxielo. Kreskanta krepusko.) (_Asta_ sidas sur benko kun la manoj sur la genuoj. Sxi portas supervestojn kaj cxapelon, havas sian sunsxirmilon apud si kaj malgrandan vojagxsakon pendanta per rimeno de la sxultro.) (_Borghejm_ suprenvenas de la fono maldekstre. Ankaux li havas vojagxsakon pendanta de la sxultro. Sur la brako li portas kunruligitan flagon.) BORGHEJM (ekvidas _Asta_) Ho, cxi supre vi do sidadas. ASTA Mi sidas rigardante fjorden la lastan fojon. BORGHEJM Do estas bone, ke mi vizitetis ankaux _cxi tie_. ASTA Cxu vi min sercxadis? BORGHEJM Jes, mi faris. Mi volis adiauxi vin -- cxi tiun fojon. Ne la lastan, mi esperas. ASTA (ridetas preskaux nevideble) Vi estas fervora, vi. BORGHEJM Vojkonstruisto tia devas esti. ASTA Cxu vi vidis Alfred? Aux Rita? BORGHEJM Jes, ambaux mi vidis. ASTA Kune? BORGHEJM Ne. Ili ambaux iris sian apartan flankon. ASTA Kion vi faros pri tiu flago? BORGHEJM Sinjorino Rita petis min suprenlevi gxin. ASTA Suprenlevi flagon nun? BORGHEJM Duonstange. Gxi flirtu noktojn kaj tagojn, sxi diris. ASTA (ekgxemas) Kompatinda Rita. Kaj kompatinda Alfred. BORGHEJM (okupata pri la flago) Cxu via koro permesas al vi forvojagxi de ili? Jes, mi demandas. Cxar mi vidas, ke vi estas vojagxvestita. ASTA (kun malforta vocxo) Mi devas forvojagxi. BORGHEJM Nu ja, cxar vi devas, do -- ASTA Kaj ankaux vi ja forvojagxos cxi-nokte. BORGHEJM Ankaux mi devas? Mi iros per la trajno. Cxu ankaux vi? ASTA Ne, mi iros per la vaporsxipo. BORGHEJM (ekrigardas al sxi) Cxiu sian apartan vojon do. ASTA Jes. (Sxi sidas rigardante, dum li suprenlevas la flagon duone sur la stangon. Fininte li iras al sxi.) BORGHEJM Frauxlino Asta, -- Vi ne povas imagi kiom mi funebras pro eta Eyolf. ASTA (suprenrigardas al li) Jes, mi certigxas, ke vi faras. BORGHEJM Sentigxas dolorige. Cxar funde ne konvenas por mi funebri. ASTA (rigardas al la flago) Kun la tempo cxio fordrivas, -- cxio. Cxiuj sentoj de funebro. BORGHEJM Cxiuj? Jenon vi opinias? ASTA Kiel pluvondo. Kiam vi nur estas suficxe foren veninta, tiam -- BORGHEJM Devus esti ege fora, jeno. ASTA Kaj vi ja ankaux ja havas la grandan, novan vojkonstruadon. BORGHEJM Sed neniun por helpi min en gxi. ASTA Nu jes, certe vi havas. BORGHEJM (agitas la kapon) Neniun. Neniun kun kiu dividi la gxojon. Cxar plej ofte temas pri gxojo. ASTA Kaj ne la peno kaj embarasoj? BORGHEJM Pa, -- el tiajxoj oni verdire eltiras sin sola. ASTA Sed la gxojo, -- tiun oni devas dividi kun iu, vi opinias? BORGHEJM Jes, kia felicxo alie estus en tio esti gxoja? ASTA Nu ja, povas esti iu senco en tio. BORGHEJM Kompreneble oni povas iradi dum tempo kaj esti gxoja interne en si mem. Sed ne tauxgas longtempe. Ne, la gxojo, gxi estas por du kune. ASTA Cxiam nur du? Neniam pluraj? Neniam multaj? BORGHEJM Nu, vidu, -- jen kio estas alia afero. -- Frauxlino Asta, -- cxu vi do vere ne povas decidigi vin dividi felicxon kaj gxojon kaj -- kaj penon kaj embarasojn kun unu, -- sole unu sola? ASTA Mi provis -- fojon. BORGHEJM Cxu provis _vi_? ASTA Jes, dum tiu tempo, kiam mia frato, -- kiam Alfred kaj mi logxis kune. BORGHEJM Nu, kun via frato, jes. Tio estas ja io tute alia. Aspektas al mi pli kiel paco ol kiel felicxo. ASTA Gxuinda tio tamen do estis. BORGHEJM Jen vidu, -- ecx tio aspektis por vi gxuinda. Sed jen imagu, -- se li nun ne estus via frato! ASTA (volas ekstari, sed restas sidanta) En tiu kazo ni neniam vivus kune. Cxar tiam mi estis nur infano. Kaj ankaux li, preskaux. BORGHEJM (iom poste) Cxu gxi vere estis tiom gxuinda, tiu tempo? ASTA Jes, kredu, gxi estis. BORGHEJM Cxu vi do tiam travivis ion vere serenan kaj felicxan? ASTA Ho jes, multege. Nekredeble multege. BORGHEJM Rakontu al mi iom pri tio, frauxlino Asta. ASTA Vere nur etaj okazajxoj. BORGHEJM Kiaj --? Nu? ASTA Kiel tiam kiam Alfred plenumis sian ekzamenon. Kaj bone sukcesis. Kaj kiam li iom poste ricevis postenon en iu lernejo. Aux kiam li sidis skribante artikolon. Kaj lauxtlegis gxin por mi. Kaj poste sukcesis presigi gxin en periodajxo. BORGHEJM Jes, mi bone komprenas, ke estis bonega, paca vivo. Du gefratoj, kiuj dividas la gxojon, (agitas la kapon) Kompreni mi ne kapablas, ke via frato rezignis pri vi, Asta! ASTA (en subpremita emocio) Alfred ja edzigis sin. BORGHEJM Cxu ne estis dolorige por vi? ASTA Jes; en la komenco. Sxajnis al mi, ke mi tute perdis lin samtempe. BORGHEJM Nu, felicxe, tiel ja ne okazis. ASTA Ne. BORGHEJM Sed tamen. Sed ke li _povis_. Edzigi sin, mi sugestas. Cxar li ja povus havi vin sola cxe si! ASTA (rigardas antauxen) Li eble estis sub la legxo de transformo, mi pensas. BORGHEJM La legxo de transformo? ASTA Alfred nomas gxin tiel. BORGHEJM Pa, -- kia stulta legxo tiu estus! Tiun legxon mi neniel fidas. ASTA (ekstaras) Post tempo povos okazi ke vi fidos gxin. BORGHEJM Neniam en la mondo! (insiste) Sed jen auxskultu, frauxlino Asta! Estu sagxa -- almenaux unu fojon. En tiu rilato, mi celas -- ASTA (interrompante) Ho ne, ne -- ni ne rekomencu _jenon_! BORGHEJM (dauxrigas kiel antauxe) Ja, Asta, -- mi nepre ne lasas vin tiel facile. Nun via frato ja havas por si cxion kiel li pleje sxatas. Vivas sian vivon suficxe kontenta sen vi. Tute ne bezonas vin. -- Kaj krome _tio_ -- _tio_, kio eksxangxas vian tutan situacion cxi tie fore -- ASTA (skuigxas) Kion vi sugestas pri tio? BORGHEJM La infano, kiu fortirigxis. Kio alie? ASTA (sinregas) Eta Eyolf estas for, jes. BORGHEJM Kaj kio pli estas por vi cxi tie farenda? Vi ne plu povas zorgi pri la kompatinda knabeto. Neniujn devojn, -- neniujn taskojn cxi tie en iu rilato -- ASTA Ho, mi petas vin, kara Borghejm, -- ne insistu al mi tiom impete! BORGHEJM Ja; mi estus freneza, se mi ne provis gxis la ekstremo. Unu tagon mi forvojagxos de la urbo. Eble ne renkontos vin tie. Eble ne revidos vin dum longa, longa tempo. Kaj kiu scias, kio povos okazi intertempe? ASTA (ridetas serioze) Cxu eble vi tamen timas la legxon de transformo? BORGHEJM Ne, certe ne. (ridas amare) Kaj estas ja ankaux nenio sxangxinda. Ne en vi, mi pensas. Cxar vi ja ne suficxe sxatas min, mi komprenas. ASTA Vi bone scias, ke mi faras. BORGHEJM Jes, sed mankas multe por esti _suficxe_. Ne tiel, kiel mi jenon deziras. (pli impete) Pro Dio, Asta, -- frauxlino Asta, -- estas ja tiom malprudente de vi, ke ne eblas kompreni! Trans hodiaux kaj morgaux eble kusxas la plena vivfelicxo atendanta. Kaj jen vi lasas gxin kusxi! Cxu ni ne _tion_ pentos, Asta? ASTA (silente) Ne scias. Sed ni tamen devas lasi kusxantaj cxiujn helajn eblecojn. BORGHEJM (rigardas sxin sinrege) Mi do konstruu miajn vojojn sola? ASTA (varme) Ho, se mi vere povus sekvi vin en tio! Helpi vin en la peno. Dividi la plezuron kun vi -- BORGHEJM Cxu vi volus, -- se vi povus? ASTA Jes. Tiam mi volus. BORGHEJM Sed vi ne povas? ASTA (rigardas malsupren antaux si) Cxu vi kontentigxus havi min duone? BORGHEJM Ne. Tute kaj komplete mi volas vin. ASTA (rigardas lin kaj diras kviete) Do mi ne povas. BORGHEJM Adiaux do, frauxlino Asta. (Li volas foriri. _Allmers_ supren venas al la altajxeto de maldekstre el la fono. _Borghejm_ haltas.) ALLMERS (ankoraux cxe la suprenirejo; mallauxte; montras) Rita, cxu sxi sidas tie en la pavilono? BORGHEJM Ne; neniu alia ol frauxlino Asta cxeestas. (_Allmers_ proksimigxas.) ASTA (al li renkonte) Mi malsupreniru por sercxi sxin, cxu? Eble kunpreni sxin cxi tien? ALLMERS (deturnante) Ne, ne, ne, -- ne faru. (al _Borghejm_) Cxu estas vi, kiu suprenlevis tiun flagon? BORGHEJM Jes. Sinjorino Rita petis min fari. Tial mi cxi tien supreniris. ALLMERS Kaj cxi-nokte vi ja forvojagxos? BORGHEJM Jes. Cxi-nokte mi definitive forvojagxos. ALLMERS (kun ekrigardo al _Asta_) Kaj akiris al vi bonan kunvojagxanton, mi komprenas. BORGHEJM (agitas la kapon) Mi vojagxos sola. ALLMERS (ekmire) Sola! BORGHEJM Tiom komplete sola. ALLMERS (distrite) Jen tiel? BORGHEJM Kaj ankaux _restos_ sola. ALLMERS Estas io terura en tio, resti sola. Kvazaux frostas tra mi -- ASTA Ho sed, Alfred, vi ja ne estas sola, vi! ALLMERS Povas esti io terura ankaux en _tio_, Asta. ASTA (timeteme) Ho, ne parolu tiel! Ne pensu tiel! ALLMERS (sen sxin auxskulti) Sed cxar vi ja ne vojagxos kun --? Cxar estas nenio, kio ligas vin, kial vi do ne restos cxi tie cxe mi -- kaj cxe Rita? ASTA (maltrankvila) Ne, cxar tion mi ne povas. Mi nepre devas al la urbo nun. ALLMERS Sed nur al la urbo, Asta. cxu? ASTA Jes. ALLMERS Kaj vi promesas al mi baldaux reveni. ASTA (rapide) Ne, ne, tion mi ne kuragxas promesi nun. ALLMERS Bone. Kiel vi volas. Do ni renkontigxos en la urbo. ASTA (petante) Tamen, Alfred, vi ja devas resti hejme cxe Rita nun! ALLMERS (sen respondi, turnas sin al _Borghejm_) Estus eble pli bone por vi, ke vi ankoraux ne havas kunvojagxanton. BORGHEJM (malema) Ho, kial vi povas diri tiajxon! ALLMERS Ja, cxar vi neniam scias, kiun vi eble renkontos poste. Survoje. ASTA (senpere) Alfred! ALLMERS La gxusta vojagxkamarado. Kiam estos tro malfrue. Tro malfrue. ASTA (silente, tremante) Alfred! Alfred! BORGHEJM (rigardas ilin lauxvice) Kion tio signifas? Mi ne komprenas -- (_Rita_ suprenvenas de maldekstre de la fono.) RITA (plende) Ho, ne foriru de mi, cxiuj! ASTA (al sxi renkonte) Vi ja preferis esti sola, vi diris -- RITA Jes, tamen mi ne kuragxas. Komencas tiom malbele malheligxi. Sxajnas al mi, ke estas grandaj, malfermitaj okuloj, kiuj rigardas min! ASTA (mole, kunsentanta) Se tiel do estus, Rita? Tiujn okulojn vi ne timu. RITA Ke vi tion povas diri! Ne timu! ALLMERS (petege) Asta, mi petas vin, -- por cxio en la mondo, -- restu -- cxe Rita! RITA Jes! Kaj ankaux cxe Alfred! Restu! Restu, Asta! ASTA (batalante) Ho, mi dezirus ege volonte -- RITA Nu, do jen tion faru! Cxar Alfred kaj mi _ne povas_ solaj travivi la funebron kaj aflikton. ALLMERS (sombre) Prefere diru -- tra la riprocxo kaj turmento. RITA Jes, kion ajn vi preferas nomi jenon, -- ni ne portas gxin solaj, ni du. Ho, Asta, mi petas vin elkore! Restu, kaj helpu nin! Estu por ni en la loko de Eyolf -- ASTA (retiras sin) De Eyolf --! RITA Jes, cxu ne, sxi povas, Alfred? ALLMERS Se sxi volas kaj povas. RITA Antauxe vi ja nomis sxin via eta Eyolf. (prenas sxian manon) De nun vi estu _nia_ Eyolf, Asta! Eyolf kiel vi antauxe estis. ALLMERS (en kasxata emocio) Restu -- kaj dividu la vivon kun ni, Asta. Kun Rita. Kun mi. Kun mi, via frato! ASTA (decide, retiras sian manon) Ne. Mi ne povas. (turnas sin) Borghejm, -- kiam ekveturos la vaporsxipo? BORGHEJM Nun baldaux. ASTA Jen mi devas preni la sxipon. Vi volas kuniri, cxu? BORGHEJM (mallauxta gxojkrio) Se mi volas! Jes, jes, jes! ASTA Jen do venu. RITA (malrapide) Ha, tiel. Jes, _do_ vi ja ne povas resti cxe ni. ASTA (jxetas sin cxirkaux sxian kolon) Dankon pro cxio, Rita! (aliras kaptante la manon de Allmers) Alfred, adiaux! Mil, mil fojojn adiaux! ALLMERS (Mallauxte, strecxite) Kio estas tio cxi, Asta? Aspektas ja kiel forkuro. ASTA (en silenta timo) Jes, Alfred, -- ja estas ankaux forkuro. ALLMERS Forkuro de -- _mi_! ASTA (flustre) Forkuro de vi -- kaj de mi mem. ALLMERS (sin retirante) Ha --! (_Asta_ rapidas malsupren en la fono. _Borghejm_ svingas la cxapelon kaj sekvas sxin.) (_Rita_ apogas sin al la enirejo de la pavilono. _Allmers_ iras en forta ekscito al la barajxo kaj staras tie rigardante malsupren. Pauxzo.) ALLMERS (turnas sin kaj diras kun sinrego, batale akirita) Jen la vaporsxipo. _Jen_ rigardu, Rita. RITA Mi ne kuragxas rigardi gxin. ALLMERS Vi ne kuragxas? RITA Ne. Cxar gxi havas unu rugxan okulon. Kaj ankaux unu verdan. Grandajn ardantajn okulojn. ALLMERS Ho, estas ja nur la lanternoj, vi scias. RITA De nun ili estas okuloj. Por mi. Ili fikse rigardadas el la mallumo. -- Kaj ankaux enen en la mallumon. ALLMERS Nun gxi albordigxas. RITA Kie gxi albordigxas cxi-vespere? ALLMERS (pli proksime) Cxe la kajo, kiel kutime, kara -- RITA (rektigas sin) Ho, kiel gxi do _povas_ albordigxi _tie_! ALLMERS Gxi ja devas. RITA Sed estas ja _tie_, ke Eyolf --! Kiel do _povas_ tiuj homoj albordigxi tie? ALLMERS Jes, la vivo estas senkora, Rita. RITA La homoj estas senkoraj. Senkonsideraj. Al vivantaj kaj mortintaj. ALLMERS Jen vi pravas. La vivo, gxi antauxen marsxadas, gxuste kvazaux nenio okazis. RITA (rigardas antauxen) Okazis ja vere nenio. Ne por la aliuloj. Nur por ni du. ALLMERS (en vekigxanta doloro) Jes, Rita, -- tiel senutile estis, ke vi naskis lin en doloro kaj plendo. Cxar nun li ree estas for -- sen postsigno. RITA Nur la lambastono savigxis. ALLMERS (impete) Silentu do! Ne auxdigu al mi tiun vorton? RITA (Plendante) Ho, mi ne eltenas la penson, ke ni lin ne plu havas. ALLMERS (malvarme kaj amare) Vi kontente senestis de li dum vi lin havis. Tutajn duontagojn vi ne vidis lin antaux viaj okuloj. RITA Ne, cxar tiam mi sciis, ke mi povis vidi lin, kiam ajn mi deziris. ALLMERS Jes, tiel ni maluzis la mallongan kunvivon kun eta Eyolf. RITA (auxskultas, timeme) Cxu vi auxdas, Alfred! Denove sonoras! ALLMERS (rigardas foren) Estas la vaporsxipo, kiu sonorigas. Gxi debordigxos. RITA Ho, ne estas pri _tiu_ sonorilo ke mi pensas. La tutan tagon mi auxdis sonoradon cxe la oreloj. -- Nun denove sonoradas! ALLMERS (al sxi) Vi misauxdas, Rita. RITA Ne, mi auxdas gxin tiel klare. Sonas kiel funebraj sonoriloj. Malrapide. Malrapide. Kaj cxiam la samajn vortojn. ALLMERS Vortojn? Kiujn vortojn? RITA (kapsignas la takton) "Lam-bas-to-no flo-sas." "Lam-bas-to-no flo-sas." Ho, sxajnas al mi, ke ankaux vi povus tion auxdi. ALLMERS (agitas la kapon) Mi auxdas nenion. Kaj ecx nenio estas. RITA Ja, ja, diru kion vi volas, vi. Mi tion auxdas tre klare. ALLMERS (rigardas trans la barajxon) Nun ili estas sursxipe, Rita. Cxar nun la sxipo veturas enen al la urbo. RITA Cxu vere, ke vi ne tion auxdas! "Lam-bas-to-no flo-sas." "Lam-bas-ton-- --". ALLMERS (iras antauxen) Ne staru auxskultante ion, kio ne ekzistas. Mi diras, ke nun Asta kaj Borghejm estas sursxipe. Jam survoje. -- Asta estas for. RITA (rigardas lin eviteme) Jen do ankaux vi baldaux estos for, Alfred? ALLMERS (rapide) Al _kio_ vi aludas? RITA Ke vi sekvos vian fratinon. ALLMERS Cxu sxi ion diris? RITA Ne. Sed vi ja mem diris, ke estis pro Asta, ke -- ke ni du trovis unu la alian. ALLMERS Jes, tamen vi mem ligis min. Per la kunvivado. RITA Ho, por via animo mi ne plu estas -- ne plu tia -- rave delikata. ALLMERS La legxo de la transformo tamen povus eble kunteni nin. RITA (kapsignas malrapide) _Okazas_ transformo en mi nun. Tion mi dolorige sentas. ALLMERS Dolorige? RITA Jes, cxar estas kvazaux ia nasko ankaux en _tio_. ALLMERS Jes estas. Aux relevigxo. Transiro al pli supera vivo. RITA (rigardas senkuragxe antaux si) Jes, -- sed pereo de la tuta, tuta felicxo de la vivo. ALLMERS Tiu pereo, gxi estas ja vere la gajno. RITA (impete) Ho, parolturnoj! Bona Dio, ni estas ja tamen teraj homoj. ALLMERS Ni iom parencas ankaux al maro kaj cxielo, Rita. RITA Eble vi. Ne mi. ALLMERS Ho jes. _Vi_ pli ol vi mem scietas. RITA (pasxon pli proksimen) Auxskultu, Alfred, -- cxu vi ne volus pensi rekomenci vian laboron? ALLMERS Tiun laboron, kiun vi malamis? RITA Mi farigxis facile kontentigebla nun. Mi estas preta dividi vin kun la libro. ALLMERS Kial? RITA Nur por reteni vin cxi tie cxe mi. Proksime. ALLMERS Ho, mi vere ne povas helpi vin, Rita. RITA Sed eble mi povus helpi vin. ALLMERS Pri la laboro, vi celas? RITA Ne. Pri la vivado. ALLMERS (agitas la kapon) Sxajnas al mi, ke mi ne havas vivon vivindan. RITA Nu, do por subporti la vivon. ALLMERS (sombre, antauxen) Mi opinias, ke estus pli bone por ni ambaux, ke ni rompus la geedzecon. RITA (rigardas lin esplore) Kien vi rifugxus? Eble tamen al Asta? ALLMERS Ne. De nun neniam al Asta. RITA Kien do? ALLMERS Supren en la solecon. RITA Supren inter la montojn? Cxu _tion_ vi sugestas? ALLMERS Jes. RITA Sed jeno estas ja nur fantaziajxoj, Alfred! Tie supre vi ja ne povas vivi. ALLMERS Tamen tien mi nun tirigxas. RITA Kial? Diru al mi! ALLMERS Eksidu. Jen mi rakontos ion al vi. RITA Ion, kio okazis al vi tie supre? ALLMERS Jes. RITA Kaj pri kio vi silentis antaux Asta kaj mi? ALLMERS Jes. RITA Ho, vi silentas pri cxio. Vi ne devus. ALLMERS Eksidu tien. Kaj jen mi rakontos al vi. RITA Jes, jes, -- mi auxskultos! (Sxi sidigas sin sur la benkon cxe la pavilono.) ALLMERS Mi estis sola tie supre. Meze inter la montegoj. Jen mi venis al vasta, dezerta montara lago. Kaj mi devis transiri tiun lagon. Sed mi ne povis. Cxar trovigxis nek boato nek homoj. RITA Nu? Kaj sekve kio? ALLMERS Jen mi iris sola en flankan valon. Cxar tie, mi opiniis, ke mi venus trans la montodorsojn kaj inter la pintojn. Kaj poste malsupren al la alia bordo de la lago. RITA Ho, kaj jen vi certe eraris pri la vojo, Alfred! ALLMERS Jes; mi misprenis pri la direkto. Cxar vojo aux vojeto tie ne trovigxis. Kaj mi iris la tutan tagon. Kaj ankaux la tutan sekvantan nokton. Kaj fine mi kredis, ke mi neniam plu trovus vojon al homoj. RITA Ne hejmen al ni? Ho, jen mi scias, ke viaj pensoj iris al ni. ALLMERS Ne, -- ili tion ne faris. RITA Cxu ne? ALLMERS Ne. Estis strange. Sxajnis al mi, ke vi kaj Eyolf, vi ambaux farigxis tiom foraj, foraj de mi. Kaj ankaux Asta. RITA Sed pri kio vi do pensis? ALLMERS Mi ne pensis. Mi tiradis min laux la deklivoj, -- kaj gxuis la pacon kaj placxan senton de la percepto de morto. RITA (eksaltas) Ho, ne uzu tiajn vortojn pri tiu terurajxo! ALLMERS Tiel mi sentis. Tute ne timo. Sxajnis al mi, ke mi kaj la morto kuniris kvazaux du bonaj kamaradoj. Estis tiom nature, -- tiom simple, cxio, sxajnis al mi tiam. En mia parencaro la homoj ne kutimas farigxi maljunaj -- RITA Ho, silentu pri tiajxoj, Alfred! Cxar vi ja tamen sekure elvenis. ALLMERS Jes; kaj jen subite mi atingis la celon. Sur la alia bordo de la lago. RITA Estus nokto en teruro por vi, Alfred. Sed nun poste vi ne volas konfesi tion por vi mem. ALLMERS Tiu nokto suprenlevis min al decido. Kaj jen okazis, ke mi turnis kaj iris rekte hejmen. Al Eyolf. RITA (mallauxte) Tro malfrue. ALLMERS Jes. Kaj kiam jen -- la kamarado venis kaj prenis lin --. Jen blovacxis teruro de li. De la tuto. De _cxio_, -- kion ni tamen ne kuragxas forlasi. Tiom terligitaj ni ambaux estas, Rita. RITA (kun brileto de gxojo) Jes, cxu ne vere! Ankaux vi! (pli proksime) Ho, ni vivu do la vivon kune plej eble longe! ALLMERS (levas la sxultron) Vivi la vivon. Jes! Kaj ecx nenion havi por gxin plenigi. Dezerto kaj malpleneco cxio. Kien ajn mi rigardas. RITA (timigita) Ho, frue aux malfrue vi foriros de mi, Alfred! Mi tion sentas! Kaj mi ankaux vidas laux via aspekto! Vi foriros de mi! ALLMERS Kun la vojkamarado, vi aludas? RITA Ne, mi aludas tion, kio ankoraux pli acxa estas. Libervole vi foriros de mi. Cxar estas nur cxi tie, cxe mi, ke vi ne trovas, ke vi havas vivotaskon. Respondu al mi! Cxu ne tiel vi pensas? ALLMERS (rigardas sxin firme) Kaj se nun mi pensis --? (Bruo kaj kriado kvazaux de koleraj, ekscititaj vocxoj auxdigxas de fore malsupre. _Allmers_ iras al la barajxo.) RITA Kio estas? (ekkriante) Ho, vidu, ili lin trovis! ALLMERS Li neniam estos trovata. RITA Sed kio do estas? ALLMERS (antauxeniras) Nur interbatado, -- kiel kutime. RITA Malsupre sur la marbordo? ALLMERS Jes. La tuta marborda vilagxo devus esti forigata. Nun la edzoj venas hejmen. Ebriaj kiel kutime. Drasxas la infanojn. Auxdu kiel la knaboj ululas! La virinoj kriacxas pri helpo por ili -- RITA Jes, cxu ni ne sendu iun malsupren por helpi ilin? ALLMERS (malmole kaj kolere) Helpi ilin, kiuj ne helpis Eyolf! Ne, lasu ilin perei, -- kiel ili lasis Eyolf perei! RITA Ho, ne parolu tiel, Alfred! Ne pensu tiel! ALLMERS Mi ne povas alimaniere pensi. Cxiuj tiuj domacxoj devus esti malkonstruataj. RITA Kaj kio do farigxus de tiuj multaj malricxaj homoj? ALLMERS Ili rifugxu aliloken. RITA Kaj la infanoj? ALLMERS Cxu gravas, kie ili pereas. RITA (silente, riprocxe) Vi trudas vin mem al tia malmoleco, Alfred. ALLMERS (impete) De nun mi _rajtas_ esti malmola! Estas ankaux mia _devo_! RITA Via devo? ALLMERS Mia devo al Eyolf. Li ne kusxu senvengxita. Jen, mallonge, Rita! Mi al vi diras! Malkonstruu la tutan lokon kaj ebenigu la bordon, -- kiam mi estos for. RITA (rigardas lin profunde) Kiam vi estos for? ALLMERS Jes, cxar jen vi almenaux per _io_ plenigos vian vivon. Kaj taskon vi havu. RITA (firme kaj decide) Vi rajtas. Mi havu. Sed cxu vi povas diveni, per kio mi okupos min -- kiam vi estos for? ALLMERS Nu, kio tio do estos? RITA (malrapide, decide) Tuj kiam vi estos for, mi iros malsupren al la marbordo kaj kunprenas cxiujn tiujn malricxajn, malsatajn infanojn supren al nia hejmo. Cxiujn tiujn petolacxajn knabojn -- ALLMERS Kion vi faros kun ili cxi tie! RITA Mi volas adopti ilin. ALLMERS _Vi_, vi volas? RITA Jes, tion mi volas. De la tago kiam vi estos forvojagxinta, ili estu cxi tie, cxiuj, -- kvazaux ili estus miaj propraj. ALLMERS (ekscitita) En la loko de nia eta Eyolf! RITA Jes, en la loko de nia eta Eyolf. Ili logxu en la cxambroj de Eyolf. Ili legu liajn librojn. Ludu per liaj etaj ajxoj. Ili lauxvice sidu en lia segxo cxe la tablo. ALLMERS Auxdi tion estas ja kompleta frenezajxo! Mi ne konas homon en la tuta mondo, kiu estas malpli tauxga por tiajxo ol vi. RITA Mi do eduku min al tio. Lernigu min. Ekzercu min. ALLMERS Se estas via sincera decido, -- cxion kion vi jen diras, okazigis transformo en vi. RITA Vere okazigis, Alfred. Pri tio _vi_ zorgis. Vi kreis malplenan lokon ene en mi. Kaj gxin mi devas provi per io plenigi. Io kio similus al ia amo. ALLMERS (staras momenton pensante; rigardas sxin) Funde ni ne faris multe por la povruloj tie malsupre. RITA Ni faris nenion por ili. ALLMERS Apenaux pensis pri ili. RITA Neniam pensis pri ili en kunsento. ALLMERS Ni, kiuj havis "la oron kaj la verdajn arbarojn" -- RITA Ni havis por ili fermitajn manojn. Kaj ankaux fermitajn korojn. ALLMERS (kapsignas) Do estas ja kompreneble, ke ili ne riskis la vivon por savi etan Eyolf. RITA (silente) Pripensu, Alfred. Cxu vi estas certa, ke -- ke ni mem tion kuragxus? ALLMERS (maltrankvile repusxante) Sed ne dubu pri _tio_, Rita! RITA Ho, ni estas homoj el la mondo, ni du. ALLMERS Kion vi vere intencas fari por tiuj kompatindaj infanoj? RITA Mi eble devus provi, se mi povus mildigi -- nobligi ilian vivosorton. ALLMERS Se _tion_ vi povos, Eyolf ne naskigxis senutile. RITA Kaj li ne estas senutile de ni forprenita. ALLMERS (rigardas sxin firme) Sed komprenu la kialon, Rita. Ne estas amo, kiu igas vin tion fari. RITA Ne, tute ne. Almenaux ne ankoraux. ALLMERS Nu, kaj jen kio do estas? RITA (duone cedante) Vi ja ofte parolis kun Asta pri la homa respondeco -- ALLMERS Pri la libro, kiun vi malamis. RITA Mi malamas tiun libron ecx nun. Sed mi sidis auxskultante, kiam vi rakontis. Kaj nun mi volas mem pluen provi. En _mia_ maniero. ALLMERS (agitas la kapon) Ne estas pro la nefinita libro -- RITA Ne, mi havas kroman kialon. ALLMERS Jen kiun? RITA (silente, pezanime ridetante) Mi volas akiri la pardonon de du grandaj malfermitaj okuloj, vidu. ALLMERS (frapite, fiksas la rigardon sur sxin) Eble vi permesus al mi kunlabori? Kaj helpi vin, Rita? RITA Cxu vi volus? ALLMERS Jes, -- se mi nur scius, ke mi povus. RITA (hezitante) Sed tiuokaze vi devus ja resti cxi tie. ALLMERS (silente) Ni provu, cxu tio sukcesos. RITA (preskaux neauxdeble) Ni provu, Alfred. (Ambaux silentas. Poste _Allmers_ iras al la stango kaj levas la flagon tute supren. _Rita_ staras apud la pavilono kaj rigardas lin silente.) ALLMERS (revenas antauxen) Estos peza labortago por ni, Rita. RITA Vi vidos, -- tiam foje falos dimancxtrankvilo super nin. ALLMERS (silente, tusxita) Tiam ni perceptos viziton de la spiritoj, eble. RITA (flustrante) La spiritoj? ALLMERS (kiel antauxe) Jes. Tiam ili eble cxirkauxas nin, tiuj kiujn ni perdis. RITA (kapsignas malrapide) Nia eta Eyolf. Kaj ankaux via granda Eyolf. ALLMERS (fiksrigardas antauxen) Eble ni ankoraux foje -- sur la vivovojo -- kvazaux ekvidos ilin. RITA Kien ni rigardu, Alfred --? ALLMERS (fiksas la okulojn sur sxin) Supren. RITA (kapsignas konsente) Jes, jes, -- supren. ALLMERS Supren, al la pintoj. Al la steloj. Kaj al la granda kvieto. RITA (etendas al li la manon) Dankon! *** END OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK ETA EYOLF *** Updated editions will replace the previous one—the old editions will be renamed. Creating the works from print editions not protected by U.S. copyright law means that no one owns a United States copyright in these works, so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United States without permission and without paying copyright royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to copying and distributing Project Gutenberg™ electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG™ concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you charge for an eBook, except by following the terms of the trademark license, including paying royalties for use of the Project Gutenberg trademark. If you do not charge anything for copies of this eBook, complying with the trademark license is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports, performances and research. Project Gutenberg eBooks may be modified and printed and given away—you may do practically ANYTHING in the United States with eBooks not protected by U.S. copyright law. Redistribution is subject to the trademark license, especially commercial redistribution. START: FULL LICENSE THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK To protect the Project Gutenberg™ mission of promoting the free distribution of electronic works, by using or distributing this work (or any other work associated in any way with the phrase “Project Gutenberg”), you agree to comply with all the terms of the Full Project Gutenberg™ License available with this file or online at www.gutenberg.org/license. Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg™ electronic works 1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg™ electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to and accept all the terms of this license and intellectual property (trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy all copies of Project Gutenberg™ electronic works in your possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project Gutenberg™ electronic work and you do not agree to be bound by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. 1.B. “Project Gutenberg” is a registered trademark. It may only be used on or associated in any way with an electronic work by people who agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few things that you can do with most Project Gutenberg™ electronic works even without complying with the full terms of this agreement. See paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project Gutenberg™ electronic works if you follow the terms of this agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg™ electronic works. See paragraph 1.E below. 1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation (“the Foundation” or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project Gutenberg™ electronic works. Nearly all the individual works in the collection are in the public domain in the United States. If an individual work is unprotected by copyright law in the United States and you are located in the United States, we do not claim a right to prevent you from copying, distributing, performing, displaying or creating derivative works based on the work as long as all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope that you will support the Project Gutenberg™ mission of promoting free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg™ works in compliance with the terms of this agreement for keeping the Project Gutenberg™ name associated with the work. You can easily comply with the terms of this agreement by keeping this work in the same format with its attached full Project Gutenberg™ License when you share it without charge with others. 1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in a constant state of change. If you are outside the United States, check the laws of your country in addition to the terms of this agreement before downloading, copying, displaying, performing, distributing or creating derivative works based on this work or any other Project Gutenberg™ work. The Foundation makes no representations concerning the copyright status of any work in any country other than the United States. 1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: 1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate access to, the full Project Gutenberg™ License must appear prominently whenever any copy of a Project Gutenberg™ work (any work on which the phrase “Project Gutenberg” appears, or with which the phrase “Project Gutenberg” is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, copied or distributed: This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and most other parts of the world at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you will have to check the laws of the country where you are located before using this eBook. 1.E.2. If an individual Project Gutenberg™ electronic work is derived from texts not protected by U.S. copyright law (does not contain a notice indicating that it is posted with permission of the copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in the United States without paying any fees or charges. If you are redistributing or providing access to a work with the phrase “Project Gutenberg” associated with or appearing on the work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg™ trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.3. If an individual Project Gutenberg™ electronic work is posted with the permission of the copyright holder, your use and distribution must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked to the Project Gutenberg™ License for all works posted with the permission of the copyright holder found at the beginning of this work. 1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg™ License terms from this work, or any files containing a part of this work or any other work associated with Project Gutenberg™. 1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this electronic work, or any part of this electronic work, without prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with active links or immediate access to the full terms of the Project Gutenberg™ License. 1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any word processing or hypertext form. However, if you provide access to or distribute copies of a Project Gutenberg™ work in a format other than “Plain Vanilla ASCII” or other format used in the official version posted on the official Project Gutenberg™ website (www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon request, of the work in its original “Plain Vanilla ASCII” or other form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg™ License as specified in paragraph 1.E.1. 1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, performing, copying or distributing any Project Gutenberg™ works unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing access to or distributing Project Gutenberg™ electronic works provided that: • You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from the use of Project Gutenberg™ works calculated using the method you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed to the owner of the Project Gutenberg™ trademark, but he has agreed to donate royalties under this paragraph to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid within 60 days following each date on which you prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty payments should be clearly marked as such and sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in Section 4, “Information about donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation.” • You provide a full refund of any money paid by a user who notifies you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he does not agree to the terms of the full Project Gutenberg™ License. You must require such a user to return or destroy all copies of the works possessed in a physical medium and discontinue all use of and all access to other copies of Project Gutenberg™ works. • You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the electronic work is discovered and reported to you within 90 days of receipt of the work. • You comply with all other terms of this agreement for free distribution of Project Gutenberg™ works. 1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg™ electronic work or group of works on different terms than are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing from the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the manager of the Project Gutenberg™ trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below. 1.F. 1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread works not protected by U.S. copyright law in creating the Project Gutenberg™ collection. Despite these efforts, Project Gutenberg™ electronic works, and the medium on which they may be stored, may contain “Defects,” such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by your equipment. 1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the “Right of Replacement or Refund” described in paragraph 1.F.3, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project Gutenberg™ trademark, and any other party distributing a Project Gutenberg™ electronic work under this agreement, disclaim all liability to you for damages, costs and expenses, including legal fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE PROVIDED IN PARAGRAPH 1.F.3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH DAMAGE. 1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a written explanation to the person you received the work from. If you received the work on a physical medium, you must return the medium with your written explanation. The person or entity that provided you with the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a refund. If you received the work electronically, the person or entity providing it to you may choose to give you a second opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy is also defective, you may demand a refund in writing without further opportunities to fix the problem. 1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth in paragraph 1.F.3, this work is provided to you ‘AS-IS’, WITH NO OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTABILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. 1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any provision of this agreement shall not void the remaining provisions. 1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone providing copies of Project Gutenberg™ electronic works in accordance with this agreement, and any volunteers associated with the production, promotion and distribution of Project Gutenberg™ electronic works, harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, that arise directly or indirectly from any of the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg™ work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any Project Gutenberg™ work, and (c) any Defect you cause. Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg™ Project Gutenberg™ is synonymous with the free distribution of electronic works in formats readable by the widest variety of computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from people in all walks of life. Volunteers and financial support to provide volunteers with the assistance they need are critical to reaching Project Gutenberg™’s goals and ensuring that the Project Gutenberg™ collection will remain freely available for generations to come. In 2001, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure and permanent future for Project Gutenberg™ and future generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 and the Foundation information page at www.gutenberg.org. Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non-profit 501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal Revenue Service. The Foundation’s EIN or federal tax identification number is 64-6221541. Contributions to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by U.S. federal laws and your state’s laws. The Foundation’s business office is located at 809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887. Email contact links and up to date contact information can be found at the Foundation’s website and official page at www.gutenberg.org/contact Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation Project Gutenberg™ depends upon and cannot survive without widespread public support and donations to carry out its mission of increasing the number of public domain and licensed works that can be freely distributed in machine-readable form accessible by the widest array of equipment including outdated equipment. Many small donations ($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt status with the IRS. The Foundation is committed to complying with the laws regulating charities and charitable donations in all 50 states of the United States. Compliance requirements are not uniform and it takes a considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up with these requirements. We do not solicit donations in locations where we have not received written confirmation of compliance. To SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any particular state visit www.gutenberg.org/donate. While we cannot and do not solicit contributions from states where we have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition against accepting unsolicited donations from donors in such states who approach us with offers to donate. International donations are gratefully accepted, but we cannot make any statements concerning tax treatment of donations received from outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. Please check the Project Gutenberg web pages for current donation methods and addresses. Donations are accepted in a number of other ways including checks, online payments and credit card donations. To donate, please visit: www.gutenberg.org/donate. Section 5. General Information About Project Gutenberg™ electronic works Professor Michael S. Hart was the originator of the Project Gutenberg™ concept of a library of electronic works that could be freely shared with anyone. For forty years, he produced and distributed Project Gutenberg™ eBooks with only a loose network of volunteer support. Project Gutenberg™ eBooks are often created from several printed editions, all of which are confirmed as not protected by copyright in the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper edition. Most people start at our website which has the main PG search facility: www.gutenberg.org. This website includes information about Project Gutenberg™, including how to make donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.