Title: Paĝoj el la Flandra Literaturo
Editor: Maurice Seynaeve
Raymond van Melckebeke
Release date: January 20, 2015 [eBook #48033]
Language: Esperanto
Credits: Produced by Andrew Sly, Brenda Lewis and the Online
Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net.
Thanks to the Esperanto-Fondajho Cesar Vanbiervliet for
providing the original book.
Kolektitaj kaj tradukitaj
DE
Dro Maurice SEYNAEVE
kaj
Dro Raym. VAN MELCKEBEKE.
AL
Nia Majstro Dro L. ZAMENHOF,
AL
Soj de BEAUFRONT kaj
Komandanto Ch. LEMAIRE,
APOSTOLOJ DE ESPERANTO,
LA JENAN VERKON NI DANKEME DEDIĈAS.
La Belga Literaturo, ĉar Belgujo dividiĝas en francan kaj flandran partojn, konsistas el francaj kaj flandraj verkoj.
La interrilatojn de la flandraj kaj holandaj verkistoj kiuj kune, uzante la saman lingvon, donas la Nederlandan Literaturon, oni vidos sur la sekvantaj paĝoj.
Prezentante la jenan libron al la Esperantistaro, ni celas konigi al ĝi en maniero iom plena la konindan flandran literaturon. Jam, el diversaj flankoj kaj precipe en la nuna tempo, oni presigis tradukaĵojn el apartaj verkistoj sed, neniam ĝis nun, oni publikigis aron da fragmentoj el samnaciaj literaturistoj, aron kapablan konigi, kion ne povis fari apartaj tradukaĵoj, la esencon, la emojn, la ecojn de ia nacia literaturo.
Nia verko neniel celas montri plenan vidaĵon de la flandra literaturo, neniel celas prezenti ĉiujn konindajn verkistojn, eĉ neniel celas prezenti ĉiujn plej bonajn: ĝi elektis ĉiuspecajn verkistojn, precipe inter tiuj kies famon jam firmigis la kritiko kaj la tempo, sed ankaŭ inter la nunaj plej junaj literaturistoj.
La tradukintoj plej zorge klopodis por traduki kiel eble plej laŭvorte la flandrajn fragmentojn, tiel prozajn kiel poeziajn.
La Esperanta versofarado povas uzi ĉiuspecajn taktojn de la ritmo kaj, en ĉi tiu rilato, ĝi alproksimiĝas plej multe al la plej harmoniaj lingvoj; sed, pro la esenco mem de nia lingvo, ĝi multe pli malfacile, precipe en la tradukado, povas uzi la rimojn: tio estas tute sengrava ĉar la ritmo treege superas la rimon kaj neniel bezonas ĝin.
En ĉi tiu libro, la versaĵoj estas ĝenerale verkitaj laŭ ritmo simila, eĉ kelkafoje tute identa al la ritmo de la originalo sed, nur en kelkaj versaĵoj, oni entute aŭ duone uzis la rimon.
La literaturistoj, kies verkojn ni ĉi tie tradukis, akceptu nian sinceran dankon tial ke ili afable permesis al ni la tradukon de siaj verkoj.
Ankaŭ ni plezure esprimas niajn plej korajn danksentojn al ĉiuj kiuj helpis nin por la kolektado de ĉi tiuj paĝoj. Speciale ni dankas sinjorojn A. Cassiers, L. Cogen, J. Goorieckx, L. Lucas, A. kaj Dro W. Van der Biest, W. Van Eeckhout, O. Van Schoor, kiuj ageme kunlaboris.
Ni esperas ke, laŭ nia unua ekzemplo, fremdlandaj samideanoj donacos la esperantistaron per similaj kolektoj el malmulte konataj literaturoj.
Se nia verko povus diskonigi en la fremdaj landoj nian belan Flandran Literaturon kaj ankaŭ klare montri tiel en Belgujo kiel eksterlande kiom multe utilos en la literaturo nia lingvo internacia, niaj kunlaborantoj kaj ni estus certe atingintaj tre kontentigan rezultaton.
Dro M. Seynaeve
Dro Raym. Van Melckebeke.
La 1an de Aŭgusto 1904.
La deveno de la Nederlanda Literaturo, kies mallongan priskribon ni intencas ĉi tie verki, datumiĝas je la XIIa jarcento.
En niaj flandraj provincoj ĝi komence malvolviĝas en formo de epopeo aŭ de kavalirtempa romano kaj poste de fabelo.
La XIVa jarcento alportis al ni siajn rapsodojn kiuj sonigis la amajn kantojn ĉe l’ princaj palacoj kaj ĉe la landsinjoraj kasteloj.
Alvenis la Burgundia epoko: estas la jarcento kiam la komercaj interrilatoj prezentas al la homa agemo novan laborejon; rapide la Flandranoj ekkaptas la komercadon; Antverpeno baldaŭ fariĝas centro por la internaciaj rilatoj kaj, ĉe la Bruĝa vendoplaco, sin interrenkontas ĉiuj Eŭropaj popoloj: estas granda, poste grandega riĉeco en niaj provincoj.
Sed tiun prosperecon ne ĝuis ĉiuj laŭ sama mezuro: la homaj klasoj pli multe, pli malkonfuze disiĝis: el tio devenis afektado, montrado de sciencaj konoj per kiuj la riĉaj klasoj celis, en la literaturo, diferenci de la popolo kaj kiuj malebligas ĉian naturan, simplan kaj originalan verkon; estas la tempo de l’ «Retorikaj Societoj[1]» kiuj, pretekstante plipurigon de la lingvo, longatempe sufokis ĉian poezian inspiraĵon, kunliginte la naturan emon per siaj senraciaj kaj mallarĝaj reguloj.
Ĝis nun la Nederlanda Literaturo havis sian ĉefan sidejon en niaj flandraj provincoj; sed, je l’ mezo de l’ XVIa jarcento, sekve de l’ religiaj militoj, multo da literaturaj eminentuloj migris al la Nordo, dezirante pli da sendanĝereco kaj da libereco: la literatura centro alilokiĝis. Cetere, la komerco ŝajnis laŭiri la saman vojon: Amsterdamo riĉiĝis malprofite de Antverpeno; al tio oni aldonu la tiaman naskiĝon de tiu nepereema skolo de holandaj pentristoj kies nekompareblajn majstraĵojn ĉiu konas, kaj oni prezentos al si tiun epokon gloregan por Holando, dum kiu ĝi definitive forĵetis la hispanan dependecon kaj humiligis la arogantan Albion’on per tiel egaj surmaraj venkoj. De tiu momento, Holando siavice regis la Nederlandan Literaturon.
La Nordaj provincoj estis disiĝintaj de la Sudaj: en la Nordaj ekkreskis originala, freŝa, sendependa literaturo, dum la Sudaj dum du jarcentoj elportos la fremdulan aŭtoritaton.
Ĉu nia literaturo eliris, difektita, el tiu longa dependeco: pri tio oni ne povas dubi! La francaj civilizacio kaj literaturo kune transiris niajn limojn: ilin gajkore akceptis la riĉa burĝaro ĉar ĝi estis blindigita de l’ tiama gloro de tiu granda Nacio kaj tiel celis distingiĝi de l’ malpli altranga klaso.
La popolo, kontraŭe, ne forĵetis la gepatran lingvon: la franca influo ne tiel profunde enpenetris kaj tiamaniere, kiam Willems, je l’ komenciĝo de la XIXa jarcento, faris alvokon por veki la nacian senton, ĉi tiun li trovis ankoraŭ vivoplenan ĉe la popolo sed dormetantan ĉe la riĉaj klasoj.
Kiam, en 1815, la frataj provincoj denove unuiĝis sub la aŭtoritato de Wilhelmo IIIa, ili certe memoris pri sia parenceco, sed longa dujarcenta disiĝo, dum kiu ili al malsamaj flankoj direktis sian civilizacion kaj sian spiritan malvolviĝadon, naskis inter ili profundan malsamecon.
Tial, oni povas paroli pri Flandra literaturo kaj pri Holanda literaturo: tiuj ambaŭ literaturoj fundamente kuniĝas en unu solan: la Nederlandan literaturon, sed ĉi tiu lasta, de la XIXa jarcento, reprezentas du malsamajn civilizaciojn: el kio devenas malgrandaj diferencoj en la esprimado kaj frazkonstruado, kiuj tuj distingigas en tiu literaturo du branĉojn: la branĉon flandran kaj la branĉon holandan.
De tiu unuiĝo, la animo de Flandro vekiĝis el sia longa dormado sub la alvokoj de Willems, de Ledeganck, de Conscience kaj nia literaturo povis libere moviĝi kaj atingi sian plenan kreskon antaŭ dudeko da jaroj. Ĝis tiam, esceptinte kelkajn eminentulojn, ni devas konsideri niajn literaturistojn nur kiel barilojn kontraŭ la francaj influoj pli kaj pli enpenetrantaj; sed de tiu tempo aperis vico da junaj sed kelkafoje plej indaj literaturistoj.
Antaŭ ĉiuj, ni citu la grandan poeton okcidentflandran: Guido Gezelle, kiun tuta Nederlando alsalutis kiel sian plej grandan lirikan poeton kaj kiu certe povas sin trovi inter la plej grandaj lirikaj poetoj el ĉiuj landoj kaj tempoj. Stijn Streuvels, nevo de Guido Gezelle, tute nekonata antaŭ ses jaroj, subite ekaperis en nefama okcidentflandra angulo kaj nun estas ŝatata kiel la plej granda flandra prozverkisto.
Oni trovos pli da detaloj en la malgrandaj biografioj, kiujn enhavas ĉi tiu verko.
Ni nur diru ke tiun junan aron karakterizas pli granda deziro de vereco kaj sincereco, la forlaso de l’ malnovaj «retorikaj» rezonoj, la reveno al la naturo rekte influanta sur impresiĝeman karakteron kaj en ĝi naskanta sentojn ĝuste kaj sincere esprimotajn.
Tiuj belaj flandraj verkoj estas do esence flandraj: ili portas la markon de la flandra naturo, de la ideoj, antaŭjuĝoj, moroj de l’ flandra popolo. Tio ne malhelpas ke niaj flandraj literaturistoj ĉiam intime rilatas al la holanda literaturo, kaj tiel same niaj verkistoj de longatempe transiris la «Moerdijk»[2] kaj en Holando estas ŝatataj tiel multe kiel la tieaj literaturistoj. Tiu literatura kuniĝo de l’ du partoj de l’ Nederlanda popolo, ĉiutage pli kaj pli kreskanta, por ĉiuj havos tre efikan rezultaton: Flandro donos la varmecon de siaj sentoj kune kun la simpleco kaj naiveco de sia poezio al Holando, kies literaturo tro pripensita kaj tro prilaborita suferas pro supermezura delikateco; aliparte, la Norda lando riĉigos la Sudan per altaj ideoj kaj donacos ĝin per pura kaj firmigita lingvaĵo. Tiele, ne unuiĝante, ambaŭ partoj de Nederlando klopodas por daŭrigi sian spiritan kuniĝon plejfavore por ĉiu el ili: jen estas la direkto de la nuna literaturo kaj ni opinias ke ĝi ebligas aliri plej konfideme al la estonteco.
Willem Van Eeckhout.
tradukis
Maurice Seynaeve.
Kanoniko Jan-Baptist David estis profesoro en la Antverpena Ateneo, estro de Mehlena kolegio kaj poste profesoro ĉe la Lovena Universitato. Ĉiam li incitadis ĉe siaj lernantoj amon al la patrujo kaj al la gepatra lingvo kaj tiel li tre helpis la revivigon de l’ Flandra Literaturo.
Li estas precipe ŝatata kiel filologo, kritikisto kaj skribisto de historiaj verkoj.
En la ĵurnalo «De Middelaar» (la Perilo) kiun li fondis li iafoje montris ke ia ŝerco ne maldecas ĉe la studo de la Historio.
La jena rakonteto estas specimeno de lia humoraĵa stilo.
La sekvanta rakonteto estas en Belgujo ĉie konata; la tradicio transdiris ĝin de generacio al generacio, kaj ankoraŭ nun oni trovus neniun kiu ne aŭdis ĝin. Kvankam la cirkonstancoj ne restis ĉiam nedifektitaj, kvankam oni preterlasis aŭ aldonis ion, tamen la ĉefa okazintaĵo ĉiam restas la sama. Nur oni ne konas plu tre precize ĝian devenon. La popolo kiu el la nomoj de la belgaj regintoj rememoriĝas nur unu: tiun de Imperiestro Karolo[3], alskribis ankaŭ al li tiun historion des pli facile ke ĉiuj scias ke tiu fama Gentano sin ofte per petolaĵoj amuzis. Tamen la okazintaĵo estas pli malnova: ĝi okazis dum la regno de Duko Filipo la Bona, kaj ĝi estas rakontita en la leteroj de Ludoviko Vives preskaŭ tiamaniere:
Filipo la Bona loĝis nenie kun pli granda plezuro ol en sia urbo Bruĝo. Tie li ĝuis la ĝojojn de l’ paco, tie li vivis senzorge laŭ la fantazioj de sia gajemeco, tie li pasigis la tempon per tiuj amuzaĵoj kiuj ripozigas plej bone la lacan spiriton: interparoladoj kaj ludadoj, ŝercoj, spritaĵoj ĉiuspecaj sed sen malico.
Iam, sidinte kun siaj plej fidelaj amikoj pli longe ol kutime je l’ manĝotablo, kaj ne sentante dormemon, kvankam la meznokto alproksimiĝis, li proponis al siaj kunuloj ke ĉiuj kune faru promenadeton tra la urbo. Tio nature estis aprobita de ĉiuj ĉar, se eble iu el la gastoj estis trinkinta troan pokalon kaj estis pro tio pli dormema ol amuziĝema, li tamen tion ne aperigis; plie oni antaŭsciis ke oni ridos, ĉar la duko kiam li estas ekscitita ĉiam elpensas ian ŝercaĵon.
La kunularo eliris do ŝercante kaj unu avertadis la alian ke ĉiu sin gardu pri nokta bruado por ke ili ne estu arestitaj de la policanoj kaj ne alvenu tiamaniere kune kun la duko en la malliberejon.
Trapromeninte kelkajn stratojn ili alvenis sur la placon, kaj jen! tie kuŝas viro kiu ŝajnas malaltranga, estas ebria kvazaŭ skolopo kaj ronkas kiel Turko. Neniu timas ĉar la drinkulo tre laŭte sciigas ke li ne estas oferaĵo de krimulo sed nur de tro seka hepato. Tamen li ne povis resti tie kuŝanta ĉar eble tio estus danĝera por li; sed ĉu oni skuis lin, ĉu oni tiris aŭ trenis lin oni ne sukcesis veki ĉe li ian signon de sento aŭ de movo.
Unu el la sinjoroj memorigis kiel dum la interparoladoj ĉe l’ tablo ili komparis la homan vivon kun sonĝo, kaj li proponis provi la verecon de tiu diro per ĉi tiu viro pro ebrieco nesentema. Tio plaĉis al la duko kiu tuj vokis kelkajn lakeojn, kiuj de malproksime sekvis la promenantojn, kaj ordonis ke ili forportu la drinkulon al la palaco. Tio fariĝis.
La servistoj prenis lin sur la ŝultrojn dum li eĉ ne malfermis okulon kaj ili paŝetadis al la palaco kie ili, laŭ ordono de l’ duko kuŝigis lin sur ia princa luksa lito en riĉe meblita dormoĉambro.
La drinkulo dormegadis. La servistoj metis sur lian kapon kufon kun ora glano, forŝiris liajn ĉifitajn kaj kotajn vestaĵojn, kaj tiujn ĉi iom puriginte per bonodoraĵoj, ili vestis lin per neĝblanka batista ĉemizo, per silka nokta surtuto kun grandaj floroj, ĉirkaŭis la kolon per atlasa koltuko kaj lasis lin ripozantan. Ĉiam dormegadis la drinkulo...
Lia nedeca ronkado estis ja iafoje interrompata aŭ anstataŭata per profunda sopiro; sed cetere li estis ĉiam sub la influo de la biervaporoj same kiel antaŭ unu horo sur la placo de Bruĝo.
Jam de longe venis la mateno antaŭ ol la ebrieco elvaporiĝis. La dormado fariĝis pli malprofunda. La almozulo ekmalkvietiĝis, kaj post ĉirkaŭ unu horo li malfermis duonan okulon. Nun ankoraŭ longan tempon li oscedis kaj dormetis antaŭ ol li rekonsciiĝis, kaj konstatis ke la taglumo estas reveninta. La viro miregis, rigardis ĉirkaŭaĵon kaj sin mem, ekkaptis sian nazon kaj pensis ke li ankoraŭ sonĝas. Interne li klare sentas ke li estas si mem sed ekstere li sin ne rekonas plu kaj ne sukcesas per tuta sia prudento certiĝi pri sia memeco.
Oni ne rakontas ĉu li iom bruetis dum ekvekiĝo sed tio estas kredebla ĉar tuj alkuris multaj servistoj kaj ĉambristoj por demandi ĉu plaĉas al Lia Moŝto (kiel ili kutimis nomi la dukon de Burgundio) sin levi kaj kian vestaĵon li deziras vesti la hodiaŭan tagon.
La viro malfermis okulojn kvazaŭ ia falko sed nesciis eldiri unu vorton kaj pinĉis en sian brakon por certiĝi ĉu li efektive estas vekiĝinta. Estis ja neeble ke pri tio li pli longe dubu. Li ne dormas plu sed li ne estas sufiĉe sagaca por ion kompreni pri la cetero. En lia kapo flugetis konfuza rememoro pri diboĉadoj dum la pasinta vespero, li konsciis ke Johano aŭ Nikolao (aŭ kiel li estis nomata) kiu hieraŭ tre soifis ekzistas ankoraŭ en si, sed li vidis antaŭ siaj okuloj ke tamen io estas ŝanĝita, kvankam li ne ĝuste scias kio, kiel aŭ kiam. Malgraŭ ĉio li ne povis malkonfesi ke la ŝanĝo fariĝis laŭ bona flanko kaj dum lia mirego, eĉ lia konfuzo, li ĝuis ja ian senton de kontenteco. Unuvorte, ŝajnis ke io diris en li mem: se devas esti tiel, estu! Kiam la servistoj, kiuj faris paŝon malantaŭen mordetante siajn lipojn, ree alproksimiĝis kaj ree demandis kian robon kaj kian kapuĉon li deziris, li senĝene respondis: «La plej bonan!»
Nun la ĉambristoj rapidis kaj kuregis por alporti ĉion por la vestado kaj la tualeto de la ensorĉita duko. Ĉi tiu estis tiel lavita, tondita, ŝmirita, pudrita ke li brilis kiel ŝinko kaj bonodoris kiel floraro. Tiamaniere ornamita li eliris el la dormoĉambro kiam la korteguloj alkuris renkonten, deziris al li bonan matenon kaj, post kelkaj aliaj komplimentoj kiuj ŝajnis plaĉi sufiĉe al la naivulo, ili kondukis lin al la palaca kapelo por plenumi liajn kristanajn devojn. Kvankam la ŝerco ne tiel bone decis, tamen ĉio simple kaj kredeble senskandale pasis. Li ĉeestis do en la Diservo, preĝis kiel eble plej atente sur siaj fingroj ĉar legi en la preĝaro kiu kuŝis sur lia seĝo, tio ne estis tiel rapide lernebla. Poste li estis sanktfumaĵita, oni prezentis al li la kisotan Evangelion, li ricevis la «Pax tecum»[4] kaj tiel plu, kiel kutimis la Duko de Burgundio. Ja pli longe tio daŭris, des pli la ŝajna duko akceptis ĉion serioze; kaj kiam li eliris el la kapelo li portis la kapon jam pli rekte kaj paradis kiel koko.
Nun venis la horo por la tagmanĝo. La pordoj de la festa salono malfermiĝis kaj tie la tablo estis preparita kaj ŝarĝita per ĉio kion la tri tiam konataj terpartoj povis liveri plej bongustan kaj plej multekostan. La ŝajna mastro kiu laŭ la bonodoroj jam antaŭgustumis la festenon eksidiĝas en veluran apogseĝon, kaj korteguloj ĉirkaŭas lin, la tranĉisto refaldas siajn manikojn, ĉien kuradas aro da servistoj en solena livreo vestitaj kaj portantaj kukaĵojn po plenaj manoj. Paĝio servas lian moŝton kiu bedaŭrinde ne kutimis manĝi tian strangan nutraĵon kaj penadis engluti la pecojn. Pokalo da hipokraso[5] kaj glaso da vino ĉiam malplenigitaj kaj tuj replenigitaj helpis lin por forigi postgustumon kaj pli gravan malfeliĉon.
Unuvorte, la festeno pasis sufiĉe bone kaj la nova duko pensis: eble tio ankoraŭ pliboniĝos.
Nun la ĉambristo alportis la ludkartojn kaj starigis grandan amason da oraj ŝildmoneroj[6] je dekstra flanko de l’ duko kiu kun siaj nobelaj gastoj gaje ekludis, kaj uzis la kartojn eble pli lerte ol kuleron aŭ forkon.
Iom post iom la novulo pli kutimis kaj la vivmaniero ekplaĉis al li. Ĉirkaŭ la kvara aŭ kvina horo li faris promenadon tra la ĝardeno; poste li iris kun sia kunularo al la leporejo por ĝui la ĉason, kaj li finis la tagon per birdkaptado.
Je l’ vespero, novaj festoj!
Riĉa festeno allogis ĉiujn gastojn al la manĝosalono; la amuzaĵoj dum posttagmanĝo estis ekscitintaj la stomakojn kaj precipe elvokintaj soifon. La manĝaĵoj, kvazaŭ ili havas guston malpli strangan ol ĉe l’ tagmanĝo, malaperis kiel fumo; la Malvazio[7], la bonega Bon’a aŭ Romane’a vinoj[8] ŝajnis forflugantaj el la glasoj kaj tiom refortigantaj por la koro kaj la spirito ke jam la vido mem de la festeno donus veran ĝuon.
Dum la vespermanĝo oni alpendigis ankoraŭ novajn lumigilojn kun vakskandeloj. Nun eniris la muzikistoj; ilin sekvis, kun gajaj vizaĝoj, gedancontoj, ĉiuj gefiloj de la plej nobelaj familioj de l’ urbo. Oni kantis, ludis kaj dancis; la sinjoroj deklamis versaĵojn laŭ la kutimo de la Retorikejanoj[9], la sinjorinoj kantadis kvazaŭ ili volus hontigi la najtingalojn; ĉiuj kune prezentis spritajn ludaĵojn versitajn de la anoj de la Bruĝa Retorikejo «la tri Sanktulinoj.»
Unuvorte, en la tera Paradizo neniam okazis tia festo: ĝi forgesigus la ĉielon. La horoj forflugis kvazaŭ oni per vipoj forpelas ilin, kaj kiam la horloĝo sonoris dekdu frapojn ĉiu pensis ke ĝi eraras kaj mensogas almenaŭ pri tri horoj. Nun ankoraŭ oni trinkis je reaj bonfartoj; grandega pokalo plena je muskatvino rondiris kaj ĝi estis ĝis la fundo malplenigota de ĉiuj gastoj, komencante de l’ duko.
La duko drinkis senmezure, senkalkule; falis ja plengorĝo sur la apogilojn de lia seĝo, sed oni ne atentis je tio, ĉar tiun ĉi fojon, pro lia persono oni ne fiksis monpunon. Tiu gajega trinko finis la feston kaj estis ja tempo!
La ŝerco finiĝis; la feliĉa duko ne povis plu multe rakonti sed oscedis des pli laŭte, kaj fine sin dediĉis al la dolĉa nokta ripozo, kiu forpelas ĉian zorgon kaj sanigas ĉian vundon; la dormemo fermas liajn okulojn, li ekdormas; kaj, se post kelkaj minutoj la mondo estus detruiĝanta, li certe ne vekiĝus nek scius la okazintaĵon.
Ĝis tiu punkto estis daŭronta la ludo. Duko Filipo, kiu en fremdaj vestaĵoj ĉion ĉeestis kaj bonege sin amuzis, nun malensorĉigis la viron.
Oni forprenis la riĉe ornamitan robon, forportis la multekostan, nun iom ĉifitan, kapuĉon kaj ĉion kiun oni estis uzinta, kaj anstataŭe oni alportis la laboristan vestaĵon per kiu oni revestis la mizerulon: oni alligis lian eluzitan malbonodoran tolan pantalonon, oni metis liajn ŝtrumpetojn kaj lignajn ŝuojn kaj poste, vestitan kiel li estis la hieraŭan vesperon, oni reportis lin en la saman lokon kie oni kunprenis lin.
Ree kuŝis tie la drinkulo dormanta; eble ne tiel mole kiel sur la luksa lito en la palaco, sed kiel li ne ŝatis la lanugan matracon tiel li ne sentis nun la malmolecon de la ŝtona kapkuseno aŭ de la malglata pavimo sur kiu ripozis lia korpo.
Kredeble li vekiĝis iom pli frue ol la lastan matenon; sed nun li ĉirkaŭrigardis ne malpli miregante kiam li kvazaŭ kontuzita sidiĝis en la strata defluilo. Lia propra memeco ne kaŭzis tiun ĉi fojon dubon aŭ miron: li eĉ ne pensis pri tio; ĉar sen ia pripensado li sentis sin mem laŭ internaĵo kaj eksteraĵo la sama kiel li ĉiam konis sin. Tamen dum li frotis siajn dolorantajn kaj rigidajn membrojn, ĉio kio okazis la lastan tagon traflugis lian spiriton: tiu bela vestaĵo, tiuj korteguloj, tiuj respektaj salutoj, tiuj ceremonioj en preĝejo, tiu tagmanĝo, tiuj promenadoj, tiu ĉasado, tiu birdkaptado, tiu vespera festeno, tiuj bongustaj vinoj, tiu ludado, kantado, dancado de sinjoroj, sinjorinoj, gejunuloj, kaj tiu lukso, kaj tiu riĉeco de... li ne scias ĉu kies, ĉu kie? Tamen li ne dormis plu, ne, li estis vekiĝinta; li leviĝis laca, rigida kaj kun kapo peza kiel muelilŝtono. Kio do estis okazinta? Ĉu li ne estis reĝo, aŭ duko, aŭ io simila? Ĉu li ne sidis en apogseĝo? Ĉu li ne vidis centon da servistoj ĉirkaŭirantaj, ĉu li ne manĝis el ornamitaj teleroj kaj trinkis el kristalaj pokaloj? Jes, tion li memoris tiel vivoplene kvazaŭ tio okazas en la nuna momento. Sed, ĉu eble li estas sonĝinta? Li efektive sonĝis iam pri aferoj tiel neeblaj kiel fariĝi reĝo. Tio tamen estis malfacile kredebla, ĉar ĉio tiel longe daŭradis, li tiel bone aŭdis kaj vidis tion, kaj ĉio estis tiel belega, tiel mirinda kaj ankaŭ tiel agrabla?
Per tiaj pensoj li vane turmentis sian cerbon; ju pli li pripensis kaj pripensadis, des pli ĉio fariĝis pli malklara. Dume li trapaŝis la placon kaj aldirektiĝis al strateto kie li jam de longaj jaroj loĝas.
Dum la irado la rememoroj ĉirkaŭflugis lian spiriton kaj fine, konsiderinte ĉion, li konkludis ke li nur sonĝis.
Nun li rakontis kun ia elokventeco al sia edzino, al siaj infanoj, al genajbaroj la miregan sonĝon kun ĉiuj ĝiaj detaloj, kaj ĉiuj aŭdintoj unuvoĉe ekkriis: «Ho! kia bela sonĝo! sed sonĝo estas trompiĝo!»
Tradukis
Raym. Van Melckebeke.
[3] Karolo Va (Charles-Quint) 1500–1558.
[4] En solenaj Diservoj la pastro diris al la diakono, metante la manojn sur liajn ŝultrojn, «Pax tecum» (Pacon al vi). Same oni agis kontraŭ la duka moŝto.
[5] Vino kun cinamo kaj sukero, trinkaĵo tre ŝatata dum la Mezepoko.
[6] Moneroj sur kiuj estas gravurita ŝildo.
[7] Delikata vino el la ĉirkaŭaĵo de Greka urbo Napoli de Malvasia.
[8] Burgundvinoj de Beaune kaj Romanée.
[9] Rederykkamer, Chambre de Réthorique, Retorikejo, tiel oni nomis en Nederlando la literaturajn societojn kiuj sin okupis precipe pri la versfarado.
Ledeganck naskiĝis en Eekloo (Eklo) en 1805 kaj mortis en Gento en 1847. Li estis dum longaj jaroj kaj estas ankoraŭ nune la plej amata flandra poeto. Liaj versaĵoj estas plenaj je ĉarmega harmonio kaj senafekta amindeco; li per simpla, dolĉa, popola lingvaĵo priskribas plej amindajn subjektojn kaj li ludis vere en la flandra poezio la rolon kiun ludis H. Conscience en la proza literaturo: ambaŭ estis popolaj verkistoj. Ledeganck mortis tro juna, antaŭ ol li povis efektivigi kion esperigis liaj unuaj verkoj.
Lia majstraĵo estas: «La tri fratinaj urboj», en kiu li prikantas la devenon kaj la estontecon de la tri gloraj flandraj urboj: Bruĝo, Gento, Antverpeno. Jen estas la parto kiu prikantas Bruĝon: en ĝi la verkinto plendas pri la iama gloro de Bruĝo, kies morton kaŭzis la alpreno de la francaj lingvo kaj moroj; poste, vidinte ke Bruĝo estis baldaŭ starigonta kun granda festo statuon de unu el siaj plej gloraj idoj: Simon Stevin, tre fama matematikisto, li antaŭsentas la estontan reviviĝon kaj gloriĝon de tiu urbo.
(Aan Brugge).
Tradukis
Maurice SEYNAEVE.
[10] Vidu «Giaour» de Lord Byron.
[11] Aludo al la belegaj kupraj tomboj de «Charles-le-Téméraire» kaj «Marie de Bourgogne» en la ĉefpreĝejo de Bruĝo.
[12] Aludo al la sanga «Batalo de l’ Oraj Spronoj» kiu okazis ĉe la kamparo de Kortrejko (Courtrai).
[13] Aludo al la statuo de Simon Stevin, fama matematikisto, naskiĝinta en Bruĝo en 1571.
[14] «Gildo» = flandre kaj france: gilde; tiel oni nomis la antikvajn societojn da samprofesianoj.
Hendrik Conscience estas rajte ŝatata kiel la restariginto de la proza literaturo en nia Flandro. Li sukcesegas en skizado de scenoj el popola vivo. Li pentras la naturon kun mirindaj ĝusteco kaj simpleco per helaj kaj lumaj koloroj; tamen li apartenas pli al la idealista romanverkistaro ol al la realista: liaj herooj restas ĉiam iom super la reala proza vivo.
Per la esprimo, eĉ naiva, de la plej altaj kaj puraj sentoj, li ofte eligas larmon el okulo de la leganto. Liaj verkoj estas himno al kampara vivo; li enigis senton al boneco, al idealo, en la animon de l’ popolamaso kaj altiris kaj ravis ĝin. La Flandranoj sincere amas sian Conscience.
Malgraŭ la jaroj liaj verkoj restas ĉiam legataj kaj gazetoj ankoraŭ nun sukcese publikigas liajn romanojn kiel folietonojn.
Se ia romanverkisto—en kia ajn lingvo aŭ ĉe kia ajn popolo li skribis—estas rekomendinda al la gejunuloj, estas certe nia Conscience.
Apud la Zoersela arbaro staris, flanko ĉe flanko, du argilaj dometoj, izolitaj kaj nerimarkataj.
En unu el ili loĝis malriĉa vidvino kun sia filino; ili posedis, kiel solan bienon sur la tero, nur unu bovinon. En la alia dometo loĝis ankaŭ vidvino kun sia maljunega patro kaj du filoj el kiuj nur unu estis jam junulo.
Ili estis pli riĉaj ol iliaj najbaroj ĉar ili posedis bovon kaj bovinon, kaj ili farmluis pli vastan kampon. Tamen la loĝantoj de la du dometoj ŝajnis de longaj jaroj nur unu familio, amantaj unu la alian kaj donantaj al si laŭ bezono riciprokan helpon. Johano kaj lia bovo laboris ofte sur la kampo de la malriĉa vidvino; Katarino, siaflanke, kolektis herbaĵon por la bovo, kaj ŝi elsarkis la malutilajn kreskaĵojn ĉe siaj najbaroj, kaj helpis ilin dum la rikolto; kaj neniam tiuj kamparanoj ekpensis kalkuli kiu el ili pli helpis la alian.
Simplaj, nesciantaj ĉion kio okazas ekstere inter la laboradanta homaro, ili vivadis kontentaj je la peco da sekala pano donacita de Dio. Ilia mondo havis mallarĝajn limojn: unuflanke la vilaĝo kun ĝia humila preĝejeto, aliflanke la senfina erikejo, kaj super ĉio la senlima ĉielarkaĵo.
Kaj tamen ĉio ridis kaj kantis en kaj ĉirkaŭ la izolita loĝejo: tie ĉeestis plenmezure ĝojo kaj ĝuo, kaj neniu el tiuj malriĉuloj ekvolus interŝangi sian sorton kontraŭ alia ŝajne pli bona.
...Sed tiu ĉi kvieta, feliĉa vivado estis interrompita per la foriro de la rekrutoj. Johano ankaŭ devis foriri kun la aliaj junuloj. Li ofte skribadis al sia familio sed subite la korespondado ĉesis. La loĝantoj de la du dometoj pli kaj pli malkvietiĝis kaj tiam Katarino prenis la heroan decidon skribi leteron al Johano. Ŝi ja de longe estis forgesinta la lecionojn pri skribarto kiujn ŝi ricevis, sed ŝi reprenis siajn kajerojn el la malnova kesto kaj relernis la skribadon.
Poste ŝi aĉetis en la vilaĝo leterpaperon, inkon kaj plumon...
La du vidvinoj sidis apud la tablo, senpacience atendante la revenon de Katarino. La maljuna avo suferanta pro malvarmo kuŝis en la lito en la alkovo kaj montris la kapon el la kurtenoj por ĉeesti, almenaŭ per okuloj kaj oreloj, ĉe la grava ekfarota laboro.
Tuj kiam la filino sin montris sur la sojlo, la virinoj rapidege kolektis la diversajn objektojn kuŝantajn sur la tablo, kiun ili per antaŭtuko purigis.
«Venu, Katarino» diris la patrino de Johano «sidiĝu sur la seĝon de la avo; ĝi estas pli komforta.»
La junulino silente eksidiĝis apud la tablo, kuŝigis la paperfoliojn antaŭ si kaj, revanta, ŝi metis la pinton de la anserplumo inter siajn lipojn...
Dume la virinoj kaj la avo sciame alrigardis la pripensantan junulinon. La frateto estis apoginta la brakojn sur la tablo kaj mire rigardis ŝin por observi tion kion ŝi estas faronta per la plumo.
Sed Katarino sin levis kaj, ĉiam silente, prenis el la ŝranko taseton, verŝis en ĝin la inkon el la boteleto kaj residiĝis apud la tablo, kie ŝi multfoje turnis kaj returnis la paperon.
Fine ŝi glitigis la plumon en la inkon kaj kliniĝis kvazaŭ ŝi estis ekskribonta. Post momento ŝi levis la kapon kaj demandis:
«Nu, diru nun kion mi devas skribi?»
La du vidvinoj demande rigardis unu la alian kaj sin turnis al la malsana avo, kiu, streĉinta la kolon el la kurtenoj, fiksis nun la rigardon sur la manon de Katarino.
«Nu, skribu ke ni ĉiuj bone fartas...» diris la maljunulo tusante «letero ĉiam tiel komenciĝas.»
La junulino rimarkigis kun dolora rideto:
«Ho! kion vi volas! skribi ke ni ĉiuj bone fartas... kaj vi kuŝas tie malsana jam de dekkvin tagoj.»
«Sed vi povas tamen diri tion en la fino de la letero, Katarino.»
«Ne, filino, jen kiel vi devas fari» diris la patrino de Johano «komencu, demandante kiel li fartas. Kiam tio estos skribita, ni aldonos iom post iom aliajn novaĵojn.»
«Ne, infano mia,» diris la alia vidvino «skribu unue ke per la mano vi prenas la plumon por peti informojn pri lia saneco. Tiamaniere komenciĝis ankaŭ la letero de Baptisto, la filo de Petro-Johano, kiun hieraŭ mi aŭdis legatan ĉe la muelisto.»
«Tiel ja konsilis al mi Katarino, la filino de la ŝuisto, sed mi neniel faros tion ĉar tio estas tro ridinda infanaĵo,» senpacience diris la junulino «Johano nature scias ke mi ne povas skribi per la piedoj!»
«Skribu nun unue lian nomon supre sur la papero» diris la avo.
«Kian nomon? Braems?»
«Tute ne: Johano!»
«Vi estas prava, patro» respondis la junulino. «For, Paŭĉjo! formetu viajn brakojn de la tablo, kaj vi, patrino, sidiĝu iom malantaŭe, ĉar mi konvinkiĝas ke vi puŝos min.»
Ŝi direktis la plumon al la papero kaj, elektante la lokon kie ŝi ekskribos, ŝi mallaŭte silabis la nomon de la forestanta amiko.
La patrino de Johano subite stariĝis kaj kaptis la manon de la junulino dirante:
«Atendu iom, Katarino, ĉu vi ne opinias ke Johano tutsole ne taŭgas? Estas tiel mallonge; oni devus aldoni ion. Ĉu vi ne skribus prefere: Amata filo aŭ Kara infano?»
Katarino preskaŭ ne aŭdis tiujn vortojn; ŝi okupadis sin lekante la paperon,—kaj ŝi kriis iom kolere:
«Nu, jen estas la rezultato: grandega makulo sur la papero! kaj la lekado ne utilas: ĝi tamen ne malaperas. Mi uzos do alian folion.»
«Nu, kion vi diras pri tio: Amata filo? Ĉu tio ne estas multe pli bela?»
«Ne, tion ankaŭ mi ne volas skribi» murmuris malkontente Katarino. «Ĉu mi do skribus al Johano kvazaŭ mi estas lia patrino?»
«Sed kion vi skribos do?»
Ia rozkoloro aperis sur la vangoj de la junulino dum ŝi respondis:
«Se mi skribus: Kara Amiko? Ĉu tio ne ŝajnas al vi la plej bona esprimo?»
«Miaflanke mi ne volas tion» diris ŝia patrino «diru tiam prefere nur Johano.»
«Kara Johano?» demandis la junulino.
«Jes, tiel estas bone!» respondis ĉiuj kune, kvazaŭ ili estas ĝojaj pro la solvo de tiu malfacila problemo.
«Nun! ne tuŝu la tablon» kriis la junulino «kaj tenu Paŭĉjon por ke li ne puŝu min!»
Katarino eklaboris. Post unu minuto ŝvitgutetoj ekbrilis jam sur ŝia frunto; ŝi haltigis la spiradon kaj ŝia vizaĝo varmiĝis. Ŝi profunde ekspiris kaj, kvazaŭ liberigita de peza ŝarĝo, ŝi gaje ekkriis:
«Uf! Tiu K estas vere la plej malfacila letero el ĉiuj! Sed tamen ĝi kuŝas tie kun sia longa buklo!»
La ambaŭ virinoj leviĝis kaj mirantaj rigardis la literon, kiu estis almenaŭ tiel granda kiel fingroparto.
«Tio estas stranga!» kriis la patrino de Johano «ĝi estas objekto kiel vespo; kaj tio signifas Kara Johano! Skribi estas tamen mirinda scio; oni dirus preskaŭ ke tio estas sorĉaĵo!»
«Nu, nu, lasu min daŭrigi» diris Katarino kun kuraĝo «mi atingos la celon. Se tiu plumo ne tiel ŝprucigus!....»
Katarino, spiregante kaj ŝvitante, ree laboradis. Dume la avo tusetis, la virinoj silentis kaj ne kuraĝis movetiĝi; la frateto sin amuzis metante sian fingron en la inkon kaj punktante per nigraj makuloj sian nudan braketon.
Kiam, post kelka tempo, la unua linio estis plenskribita per grandaj literoj, la junulino haltis en sia laboro.
«Diru, Katarino, ĝis kie vi jam alvenis?» demandis la patrino de Johano «Vi legu do al ni ĉion kion vi jam skribis sur la papero.»
«Kiel vi rapidas!» ekkriis Katarino «Sur la papero sin trovas nur Kara Johano. Tio ŝajnas jam multe al mi. Vidu nur kiel la ŝvito ekelspruĉas! Mi preferas elpreni la sterkon el la stalo! Ĉu vi do pensas ke la skribado ne estas laboro?—Paŭĉjo, ne tuŝu plu la inkon, aŭ tuj vi elverŝos la taseton.»
«Sed vi daŭrigu nun, filino» rimarkigis la avo aŭ la letero ne estos skribita la proksiman semajnon.»
«Jes, mi scias tion» respondis Katarino «sed vi diru kion mi devas skribi.»
«Nu, demandu unue kiel li fartas.»
La junulino ree skribis dum kelka tempo, elviŝis du aŭ tri erarajn literojn per la fingro, ege klopodis por ekkapti ian hareton el sia plumo, murmuris kontraŭ la vendisto pro la tro malfluida inko kaj tiam laŭte legis:
«Kara Johano, kiel vi fartas nun?»
«Tiel estas bone;» diris la patrino «skribu nun ke ni, ĉiuj, homoj kaj brutoj, bone fartas, kaj ke ni salutas lin.»
Katarino iom pripensis kaj daŭrigis sian skribadon. Kiam ŝi estis fininta, ŝi legis:
«Dank’ al Dio ni ĉiuj ankoraŭ bone fartas kaj la bovo kaj la bovino ankaŭ, esceptinte tamen la avon, kiu estas malsana, kaj ni ĉiuj ni deziras al vi bonan tagon.»
«Sed, ho, ĉielo!» kriis ŝia patrino «Katarino, infano mia, kie vi lernis tion? La instruisto........»
«Ne alparolu al mi» interrompis la junulino «aŭ vi igas min ĉion forgesi. Nu, mi sentas ke nun la laboro akurate antaŭeniros.»
Dum duonhoro ĉiuj silentadis. Ŝajnis ke la laboro pli facile daŭriĝas, ĉar la junulino iafoje ridetis dum sia skribado.
Ŝin nur distris Paŭĉjo, kiu estis kolorinta sian tutan brakon nigra kaj metis nun siajn kvin fingrojn samtempe en la inkon. Jam dekfoje Katarino glitigis la taseton de unu al alia rando de l’ tablo, sed la knabeto estis tiel allogata de la inko ke estis neeble forteni lin de ĝi.
Tamen la du unuaj paĝoj de la papero estis plenskribitaj. Cedante al la postuloj de la virinoj, Katarino kun ia fiereco eklegis sian skribaĵon, kiu estis la jena:
Kara Johano.
«Kiel vi fartas nun? Dank’ al Dio ni ĉiuj ankoraŭ bone fartas kaj la bovo kaj la bovino ankaŭ, esceptinte tamen la avon, kiu estas malsana, kaj ni ĉiuj ni deziras al vi bonan tagon. Jam de ses monatoj ni nenion aŭdis pri vi. Sciigu do al ni, ĉu vi vivas ankoraŭ. Viaflanke ne estas ĝentile ke vi forgesas nin, kiuj tiel amis vin ke via patrino dum tuta la tago parolas pri vi, kaj ke mi ĉiunokte pri vi sonĝas ke vi estas malfeliĉa—kaj tiam mi aŭdas vian voĉon vokantan: Katarino, Katarino, tiel forte ke mi eksaltas en mia dormado... kaj la kompatinda bovo, kiu ĉiam el la stalo rigardas kaj tiel sopiras ke oni preskaŭ ekverŝus larmojn! kaj estas ega malĝojo tial ke neniu el ni ion scias pri vi: vi devas kompati je ni, Johano, ĉar via bona patrino pro tio certe ekmalsaniĝos; kiam la kompatinda malfeliĉulino aŭdas eĉ nur vian nomon, ŝi ekĝemas kaj tiel ploras ke mia koro disrompiĝas...»
Dum la legado de ĉi tiuj linioj, la okuloj de la aŭskultantoj iom post iom malsekiĝis; sed, ĉe la malĝoja tono de la lastaj vortoj, neniu povis kontraŭstari la kortuŝecon; kaj la junulino estis haltigita de la laŭtaj ĝemspirado kaj plorado.
La avo reklinis sian kapon sur la kapkusenon por kaŝi siajn larmojn, la patrino de Johano, troege kortrafita por venki siajn sentojn, eksaltis de sia seĝo kaj silente ĉirkaŭprenis la junulinon, kiu mirante rigardis la efikon de sia skribaĵo.
«Katanjo, Katanjo, kie vi ĉerpas la vortojn?» kriis la alia vidvino «Ho! ili estis kvazaŭ tranĉiloj, kiuj traboras la koron! Sed estas tamen belege!»
«Ho! tio estas nur la vero» ĝemis la patrino de Johano. «Ha! se li scius kion mi suferas en mia koro!... Daŭrigu vian legadon, kara Katarino; mi miregas pro tio kion vi skribis: neniam io simila estis aŭdata; viaj manoj estas certe tro lertaj por melki la bovinon aŭ labori en la kampo; sed Dio toleras multe en la mondo!...»
Gaja pro tiuj laŭdoj la junulino diris kun fiera rideto:
«Se la skribarto estus nur tio! Ĉiu ajn venu: mi skribos pli bone ol iu! Nun mi trovis la bonan vojon. Nu, aŭskultu, mia letero ne estas ankoraŭ finita:
«Ho! Johano, se vi scius tion, tuj vi donus al ni sciigojn! La trifolioj malsukcesis pro la malbona semo kaj plie tial ke ili estas frostitaj; sed nia spergulo[15] alridetas al vi: ĝi estas tiel mola kiel butero; kaj la sekalo suferis iom pro la sekeco, sed Nia Sinjoro donacis al ni belan herbaĵon kaj multe da frumaturaj terpomoj. Kaj la kampogardisto edziĝis kun vilaĝanino el Pulderbosch: ŝi estas straba sed posedas multe da mono. Francisko la masonisto falis de la tegmento de la bierfaristo sur la dorson de nia maljuna forĝisto, kaj la forĝisto estis preskaŭ mortigita, malfeliĉe!»
La junulino silentis.
«Ĉu tio estas ĉio?» demandis la patrino malĝoje. «Ĉu vi ne sciigus al li ke la bovino naskis idon?»
«Ho jes! tion mi forgesis... Jen, tio sin trovas jam sur la papero:
«Nia flavruĝa bovino naskis idon; ĉio bone sukcesis, kaj la bovido estas jam vendita.»
«Ĉu vi ne dirus ion pri niaj kunikloj, Katarino?» demandis la avo.
Post la ĉeso de sia skribado, la junulino legis:
«La avo konstruis kuniklejon en la stalo; ili estas tiel grasaj kiel marmotoj, sed la pli dika kuniklino devas vivadi ĝis kiam vi estos reveninta, Johano, tiam ni frande festenos!»
Ĉiuj gaje ekridis; la knabeto, vidante la komunan ĝojon kaj trafita per la vorto festeni, bruege ekaplaŭdis. Sed malfeliĉe lia maneto trafis tiel forte la taseton ke ĝi ruliĝis sur la tablo, elverŝante la inkon kiel nigran riveron sur la belan leteron.
La rido tuj malaperis de ĉiuj vizaĝoj; unu rigardis la alian timeme kaj silente; oni levis la okulojn ĉielen dum Paŭĉjo, timegante la baton, jam ekploregis kaj kriis tiel forte ke la oreloj estis surdigitaj.
Dum longa tempo oni riproĉis la knabeton kaj oni plendis malĝojege pri la katastrofo, ĝis kiam oni konkludis per la demando:
«Dio! kion ni faros nun?»
«Nu, nu,» diris Katarino kun decideco «la malfeliĉo ne estas tiel grava; mi intencis tamen reskribi la leteron, ĉar en la komenco la afero ne bone prosperis; la literoj estis tro grandaj kaj la skribaĵo estis tro malrekta. Nun mi faros tion pli bone, mi ja ekkuraĝiĝis. Lasu min rapide kuri al la vilaĝo por aĉeti paperon kaj inkon, kaj por ke oni ree tranĉu mian anserplumon ĉar ĝi fariĝis multe tro fleksebla.»
«Nun, tuj foriru, infano mia,» respondis la patrino «jen estas la kvinfranka monero de la bovido: vi ŝanĝigu ĝin ĉe la instruisto, ĉar mi devos kredeble sendi al mia kompatinda Johano almenaŭ du frankojn.
—Paŭĉjo, for! el la domo! kaj ne kuraĝu reveni antaŭ la vespero!»
Katarino, kun kontenta rideto sur la vizaĝo, elpaŝis rapide el la pordo, sin direktante al la vilaĝo. La triumfo kiun ŝi akiris, la konvinko ke de nun ŝi povos skribi al Johano kaj precipe ia fiereco pro sia scienco, plenigis ŝian koron je dolĉa ĝojo.
El «De Loteling» (La Rekruto.)
Tradukis
Raym. Van Melckebeke.
[15] Spergula arvensis, furaĝa kreskaĵo.
La kursoj en la vilaĝa lernejo finiĝis.
Jen hejmen iras Manjo, la aminda blonda knabino, portante sub brako sian skribardezon. La nigra buklhara Janko de la najbaraĵo ŝin sekvas.
Vojirante, ili deŝiras bluajn cejanojn kaj ruĝajn papavojn el la sekalaj kampoj...
Sur la ŝtona ŝtupo, apud la enirejo de la tombejo, ili kunsidas. Janko kunplektas kronon el la floroj. Ŝajnas al la knabino, ke tio tro longe daŭras, kaj ŝi aperigas sian malpaciencon por posedi la kronon.
Sed Janko laboradas kun fervora agemeco. Nesciante tion kio lin incitas, li ordigas, li interŝanĝas la florojn, li serĉas la harmonion de l’ koloroj, kaj diversfoje li mezuras la kronon sur la kapo de sia dolĉa kunulino. Ĉu ia amika aŭ ama sento tiel frue faris tiun knabon artisto?
Proksime de ĉi tiuj naivaj ludoj sin etendas la kampo de eterna dormado kun sia neinterrompita silento, kun siaj verdantaj tomboj kaj siaj falintaj krucetoj. Alte staras sur la kampo de la morto la humila preĝejeto: ĝia malnova turo, masiva kaj sengracia je sia malsupro, similas al maljunulo malgajanta pro la morto de infanoj; sed je la supro ĝiaj formoj maldikiĝas kaj ĝia pintforma tegmento, kvazaŭ sago, supreniras al la ĉielo kaj aperigas la oran esperan stelon, brilegantan super la mortintoj, kiuj dormas sub la verda herbaĵo.
La suno disverŝas sian gajigan lumon sur la tombejon; floroj balanciĝas sur la tomboj pro la varmeta venteto; birdoj kantas sur la tilioj superombrantaj la sanktan herbaron; diverskoloraj papilioj flirtas ĉirkaŭ la lignaj krucetoj.... sed nenio rompas la impresan silentadon aŭ la kortuŝantan solecon de la mortkampo.
Janko finis sian laboradon. Sur la kapo de Manjo paradas nun la ruĝablua krono, kiun li kunplektis por ŝi.
Ambaŭ eniras en la vojeton zigzagantan tra la tombejo.
Janko ekvidas floron de Sankta Johano[16] briletantan sur ia tombo kiel arĝenta stelo. Li flanken saltas, deŝiras la floron de ĝia trunketo kaj fiksas ĝin sur la frunton de sia amikineto.
Ĝi estas la centra juvelo en la diademo de reĝino, kies komenciĝanta regno estas la vivo, kies sceptro estas la beleco, kies trezoro estas la simpleco kaj la kredo.
Manjo ĝojante marŝas antaŭen; en ŝiaj bluaj okuloj brilas infana fiereco, kaj ili miksas sian dolĉan helon kun tiu de beletaj cejanoj balanciĝantaj sur ŝia frunto.
Sed ŝi haltas en la tombejo kaj ekrigardas ridetante lignan kruceton, kies freŝa florkrono montras tombon antaŭ nelonge plenŝutitan.
—«La krono, kiun vi portas, estas multe pli bela!» diras Janko.
—«Tie kuŝas entombigita Karolinjo de la ĉarfaristo» murmuras la revanta knabino.
—«Malfeliĉa Karolinjo» kompatas la knabeto «nun ŝi ne povos iri plu kun ni en la lernejon».
—«Ĉar ŝi estas, ĉu ne vere, en la ĉielo?»
—«Jes, ŝi estas en la ĉielo, domaĝe!»
—«Kial do vi estas malgaja, ĉar Karolinjo estas en la ĉielo?» demandas la knabino mirante «En la ĉielo estas tamen tiel bone! Tie oni povas promenadi de lama teno ĝis la vespero kun la karaj anĝeletoj! Tie oni ricevas sukeraĵojn po plenaj antaŭtukoj; tie ĉiu tago estas dimanĉo kaj oni ludadas kaj kantadas ĉiam;—kaj kiam oni laciĝis de ludado, tiam la bona Dio nin sidigas sur siajn genuojn kaj kisas nin ĝis ekdormo.»
—«Jes, jes, estos nepre bonege en la ĉielo!» sopirante murmuras Janko.
—«Mi vidis Karolinjon, kiam ŝi fariĝis jam anĝeleto kaj ŝi ankoraŭ dormis longan dormadon antaŭ ol ŝi estis flugonta al la ĉielo.» Reparolas Manjo «Ha! kiel bela ŝi estis! Vestita ŝi estis per freŝa blanka robeto, kaj ŝia vizaĝo kaj ŝiaj manetoj estis eĉ pli blankaj ol la robeto;—kaj sur sia kapo ŝi portis kronon el oraj kaj arĝentaj floroj kun steletoj kaj perloj, kiel la infaneto Jesuo en la preĝejo;—kaj Karolinjo ridetis tiel dolĉe dum sia dormado kvazaŭ ŝi jam sonĝis pri la ĉielo. Mi ne vidis ŝiajn flugilojn; sed mia patrino klarigis al mi, ke ili estas falditaj sub ŝia dorso, por ke ili ripozu por la longa vojaĝo.... Ĉar la ĉielo estas tre malproksime de ĉi tie, Janko.»
—«Venu, Manjo» murmuretas la knabeto, forigante ŝin de la tombeto «Mi tamen ne dezirus jam morti, ĉar tiam mi ne povus plu ludi kun vi....»
El «Het ijzeren graf» (La fera tombo.)
Tradukis
Raym. Van Melckebeke.
[16] Popola nomo de la lekanto.
En la unua etaĝo de la domo de Jakobo Van Artevelde fenestro estas malfermata.
Tie aperas nun la Saĝa Viro mem, apoganta sin sur la fera balkonbalustrado kaj faranta signon per mano ke li tuj ekparolos. Tial ke li estas hele lumata de la fajrbrilo de l’ torĉoj oni povus facile distingi sur lia vizaĝo kortuŝecon eĉ plej malgrandan. Sed nenia korpremeco, nenia timo estas sur ĝi videbla; ĝi atestas nur trankvilan ĉagrenon kaj sinceran kompaton.
En la komenco estis neeble ke li parolu sufiĉe laŭte por ke li estu komprenata; ĉar la popolamaso el ĉiuj flankoj kriegante alproksimiĝis, kaj levis minace torĉojn kaj armilojn.
Fine la bruegado ĉesas kaj Van Artevelde ekparolas:
«Kunuloj, kion vi deziras de mi? Kial vi estas tiel incititaj kontraŭ mi? Diru kion mi eble malbonfaris, mi rebonigos tion laŭ mia povo.»
«Ni postulas kalkulraporton pri la granda Flandra trezoro kiun vi rabis!» tumulte kriis ĉiuflanke la ribelantoj.
«Oni vin trompas, kunuloj,» respondis Van Artevelde, «el la Flandra trezoro mi neniam forŝtelis la plej malgrandan moneron. Returne iru hejmen kviete; mi petas vin, revenu morgaŭ dum la tago: por via kontentigo mi senkulpigos min pri ĉio kion vi povas deziri.—Vi konstatos ke oni vin trompis.»
«Ne, ne!» ekkriis Gerardo Denys, minacante Artevelde kaj perfide ridante, «ni volas tuj ricevi klarigojn! Ni scias ke vi ŝtelis la trezoron, kaj, kiel malnobla fripono, ĝin forsendis en Anglujon. Ni ne permesos ke vi forkuru! Vi devas morti, landperfidulo!»
«Li devas morti!» rekriegis la partianoj de Gerardo. «Malsupreniru kaj ne parolu plu de tiu altaĵo, tirano!» kriis brute alia ribelanta bando.
Artevelde, plifortigante kaj pliakcentante sian voĉon, reparolis:
«Ho, kunuloj, vi postulas mian morton! Ĉu vi ne memoras do plu, ke mi oferadis mian ripozon, mian bienon kaj mian vivon por la liberigo de Flandro kaj por via prospereco? Ĉu vi ne scias plu ke sur tiu ĉi sama placo, kie nun vi volas verŝi mian sangon, vi ĵuris defendi kaj helpi min ĝis la morto? Ĉu ne estas vi, kiuj petegis min, kun levitaj brakoj, doni al vi liberecon kaj negocon? Ho, atestu almenaŭ, kunuloj, ke mi plenumis mian promeson! Mi savis Flandron de la malsatego, mi liberigis ĝin el la sklaveco, mi revivigis kaj brilegis ĝin en prospero, en gloro kaj en grandeco...
«Ĉu vi volus nun maljuste mortigi min, trempi viajn manojn en sangon de senkulpulo?
«Malĝoja rekompenco de l’ bono kiun mi penadis fari, kaj kiun mi plenumis dank’ al Dia helpo!
«Disponi je mia vivo vi povas, ĉar mi estas tute sola kontraŭ ĉiuj: sed mi petegas vin, kunuloj, antaŭ ol malhonori vin per tia krimo, pripensu kies ilo vi estas; atestu ke la malamikoj de nia libereco vin trompas, por interne disigi nian karan Flandron, por ke ĝi falu senforta kaj ke ĝi neniigita kurbiĝu sub la plej hontinda jugo. Ĉu vi ne estas do plu idoj de Flandro? Ĉu Gento ne enhavis viajn lulilojn? Kial do vi forĵuras patrujon, liberecon kaj gloron por amuzi vin verŝante fratan sangon?
«Ne, ne, vi ankoraŭ aŭskultos min; la kriego de mortanta Flandro el mia buŝo ankoraŭ resonos en viaj koroj. Ĝi fortiregos de viaj okuloj blindigintan vualon kaj al vi rememorigos la plej sanktan devosenton.
«Ve! Ve! por ni, kunuloj, se surdaj vi estas por tiu ĉi solena voko...»
Jam la elokventa parolado de Van Artevelde ekkaptis la atenton de l’ aŭskultantoj kaj potence ekkvietigis la pasiojn.
Envia bedaŭro kovris la vizaĝon de Gerardo Denys, kiu, kolerege, rimarkis ke lia ofero foriĝos.
Denys kun siaj konspirantoj, nerimarkite, alproksimiĝis al la malantaŭa pordo de l’ Artevelda domo, kaj tie ili ekbruegis kaj ekatakis la malfortikan pordon per marteloj kaj hakiloj.
En ĉambro, kies pordo troviĝis flanke de l’ strateto nomata: «Paddenhoek» (angulo de la bufoj), la Arteveldaj amikoj atendis tenante armilon en pugno, kaj decidinte morti por lia defendo.
Atentege kaj sin incitante reciproke al kuraĝo, ili aŭdis la fortegajn martelbatojn kaj la kriegojn, kiuj tiel minace resonis antaŭ la eksterpordo de l’ Paddenhoek.
Fine la mortigontoj dispecigis la pordon kaj triumfe ensaltegis la koridoron. Nun ili ekatakis per siaj marteloj la pordon de l’ ĉambro kaj ĝin eligis el la hokoj. Post malmultaj momentoj la malforta barikado falis sur la pargeton, donante trairejon al la furiozaj atakantoj.
La glavo de Ghelnot[17] tendis la kapon de l’ unua, la ponardo de Lieven[17] traboris la bruston de l’ dua. Tuj ĉiu el iliaj amikoj elektis mortigoton: preskaŭ samtempe kvin aŭ ses ribelantoj falis teren en sango.
Vidante tion, la aliaj rapide ekiris returnen. Ĉar la atakantoj povis enpaŝi nur duope aŭ triope la mallarĝan koridoron, ili estis trafotaj antaŭ ol ili povos uzi siajn armilojn; ili do bone komprenis ke nur malmultaj penetros en la ĉambron, kaj ke ili renkonten iras al certa morto, volante alveni ĝis Artevelde per tiu vojo. Sekve ili volis reeliri..... sed, plimalproksime en la koridoro, bruegis antaŭenpuŝanta maso, kiu kun nevenkebla penado enpuŝis la plejantaŭestantojn en la ĉambron, kiel faleganta fluo.
Kvankam Ghelnot kaj liaj amikoj furioze faligis teren la unuajn malamikojn kaj per glavoj fendis iliajn kapojn aŭ per ponardoj traboris iliajn brustojn, la atakantoj estis tro multnombraj, por ke la amikoj de Van Artevelde kontraŭstaru la puŝon de l’ korpoj: ili devis paŝi malantaŭen kaj lasi sian favoran lokon.
Baldaŭ la ĉambro estis plenigita de mortigantoj. Ghelnot kaj liaj kunbatalantoj ĉirkaŭataj ĉiuflanke, venkataj kaj puŝataj kontraŭ la muron, sin defendis kiel leonoj, kaj frapadis kaj tranĉadis kvankam la sango disfluis el vundoj multnombraj.
Kelkaj partianoj kaj servistoj de Artevelde, vidante ke la aliaj estas blokitaj, atakis la ribelantojn je l’ posta flanko.
Sed malgraŭ ĉiuj kuraĝaj kaj heroaj miregindaĵoj, kiujn ili faris, ili ne povis havi la plej malgrandan esperon pri la venko. Ili devis kontraŭbatali tro multe da malamikoj.
Gerardo Denys kun triumfa ĝojo rimarkis ke la ŝtuparo fariĝis alirebla.
Lasante la batalon, li marŝis al tiu direkto kaj ekkriis:
«Ni supreniru! ni supreniru!»
Li antaŭiris antaŭ siaj kunuloj sur la ŝtuparon.
Enirante la ĉambron, li vidis Artevelde’n ankoraŭ parolantan al la popolo.
En lia gorĝo stertoris kriego simila al blekado de tigro, kiu sentas sangadantan tremantan kaptaĵon sub siaj piedegoj; furioza rido, kiel tiu de demono, iluminis lian vizaĝon per infera brilo. Triumfante li saltis al Artevelde, kaj frapis lin per sia hakilo tiel forte, ke Jakobo falis, kun fendita kapo, sur la balustradon.
La senkulpa sango, elfluanta el larĝa vundo, ŝprucis sur la aŭskultantan popolamason.
«Popolo!... Gento!... Flandro!...» tia estis la lasta ĝemo de l’ Saĝa Viro!
El «Jacob Van Artevelde.»
Tradukis
E. Lucas.
[17] Amiko de Artevelde.
Doktoro Renier Snieders estis kuracisto en Turnhout (en la Antverpena provinco). Liaj grandnombraj rakontoj, ĉiuj bonmoraj kaj interesaj, estas skribitaj en pura flandra lingvo, kaj la plimulto el ili estas kalkulindaj inter la bonaj produktaĵoj de nia literaturo. Precipe en la priskribo de la vivo de vilaĝanoj li ofte proksimiĝas al Conscience.
Dum kelkaj minutoj tien kaj tien ĉi kurinte, mi subite ekvidis sur ia larĝa, vasta placo du lueblajn kaleŝojn. Mi estis tro rapide kurinta por ke mi povu laŭte kriegi, tial mi ekfajfis per miaj du fingroj (kiam mi estis knabo mi estis ĉiam amanto de la fingrofajfado) kaj per mia deprenita ĉapelo mi alvokis unu el la veturigistoj.
Ŝajnis ke ili bone komprenis mian signalon, ĉar mi vidis ke tuj la du veturigistoj alprenas rapide la falintajn bridojn, sursaltas sur la seĝon kaj algalopas al mi.
«Mi bezonas nur unu kaleŝon!» alkriis mi jam de malproksime.
La veturigistoj vipis la ĉevalojn kaj kriegis kiel frenezuloj por ke la bestoj pli rapide kuru. Ambaŭ haltis samtempe antaŭ mi.
«Eniru, sinjoro,» diris unu, kiu portis sur la kapo grizan ĉifitan feltan ĉapelon, kaj li desaltis de la seĝo kaj malfermis la pordeton.
«Min la sinjoro alvokis!» kriis la alia, ia malĝentila viro vestita per velkita verda livreo.
«Ne! min li alvokis!» rekriegis la alia.
«Cetere mi alvenis la unua» aldonis la livrevestito.
«Vi kun via lama besto!» ŝercis la felta ĉapelo.
«Kion vi scias pri mia ĉevalo? vi, kiu per malsato mortigas vian maljunan eluzitan beston» kontraŭŝercis la alia «kaj ree: mi alvenis la unua. Sinjoro, kiun vi alvokis? kaj kiu alvenis la unua al vi?» demandis la alia, iom pli malrektigante sian ĉifitan ĉapelon.
Mi estis devigita respondi per ŝultromovo.
«Enpaŝu nur, sinjoro» diris al mi la felta ĉapelo delikate min puŝante al la pordeto de sia kaleŝo.
«Malbonulo!» ekkriis lia kontraŭulo «Ĉu vi ne lasos la sinjoron libera?»
«Ne, vi mem estas malbonulo!» kriis la felta ĉapelo «Eniru do, sinjoro.»
Dum mi eniris la veturilon, mi aŭdis ke unu vipas la alian. La atakito rebatis per la pugno kaj, kriante ĉiuspecajn malbenojn kaj alnomojn, ili forĵetis la reciprokajn ĉapelojn, frapis la okulojn bluaj kaj fine teren ruliĝis sub la ĉevalojn.
La ĉifita ĉapelo, kiu estis la pli malgranda sed ankaŭ la pli vigla, forrampis inter la radoj kaj eksaltis sur la seĝon de sia veturilo en kiu mi iom timema sidis rigardante la iradon de la batalo.
«Kaj tamen vi ne veturos!» kriis la per verda livreo vestita veturigisto, tuj distranĉante per rapidega movo unu el la tirŝnuroj.
La ĉifita ĉapelo blekegante kiel sovaĝa besto, desaltis de la seĝo, ekkaptis je la gorĝo sian kontraŭulon: tiam la batalo fariĝis tiel furioza kvazaŭ oni interbatalus ĝis morto.
«Mi pagos al vi ambaŭ, sed pro l’ amo al ĉielo, ne sufoku unu la alian!» ekkriis mi, saltante el la veturilo.
Mi pagis al ĉiu la salajron difinitan laŭ la urba regularo, kaj aldirektis min al la alia veturilo.
«Antaŭe vi pagos mian tirŝnuron!» kriis la ĉifita ĉapelo, kaj li prenis sian kontraŭulon je la brako.
«Forveturu senprokraste, ĉar tre urĝas!» kriis mi el la veturilo. «Forveturu! Al la Ekspozicio!»
«Unue vi pagos mian tirŝnuron!» rekriegis la ĉifita ĉapelo.
«For!» mi ordone komandis «tre urĝas!»
«Ne, unue pagi!» kriis la ĉifita ĉapelo: li elprenis sian tranĉilon kaj siavice kaptis unu el la ŝnuroj por ĝin detranĉi.
«Ne tuŝu mian jungaĵon» kriis la livrevestito, dum li minace svingis sian tranĉilon...
«Pagu mian tirŝnuron!...» kriegis obstinege la alia...
Ĉar mi klare vidis ke la malamikaĵoj rekomencis, mi saltis el la kaleŝo kaj intermetis min kiel arbitracionto inter la du veturigistoj.
«Nu,» diris mi al la ĉifita ĉapelo «kiom kostas tiu tirŝnuro?»
«Kvar frankojn» respondis li «sed, ĉar mi povas rebonigi mian jungaĵon, mi kontentiĝas per du frankoj.»
«Du frankoj!» mokis la alia «la tuta via jungaĵo ne valoras kvinfrankan moneron!»
«Ĉu iam vi surmetis sur vian ĉevalon alian ol ŝtelitan jungaĵon?» riproĉis la alia.
«Li forkuru al la luno! sinjoro, ne permesu ke li vin tiel trompu!... aŭ ĉu eble ia ligotubero plia difektos lian jungaĵon?»
«Mi ne toleros tion pli longe!» kriegis la ĉifita ĉapelo, ruĝa je kolerego.
Vidante la monujon kiun mi prenis el mia poŝo, li ekkvietiĝis.
«Jen estas du frankoj» mi diris «kaj nun forveturigu min rapidege!»
La viro tuj sin montris tiel ĝentila ke li deprenis sian ĉapelon antaŭ mi, malfermis la pordeton kaj, kiam mi sidis, refermis ĝin. Ambaŭ estis paciĝintaj kaj fine mi povis forveturi.
«Ĉu mi renkontos vin hodiaŭ vespere ĉe la vespermanĝo?» demandis la ĉifita ĉapelo, kvazaŭ nenio malagrabla okazis.
«Ĉu vi gajnis la veton?» sciame demandis la alia.
«Certe! Vi zorgu ke vi frue ĉeestu!»
«Konfidu je tio!»
«Atendu iom por ke mi alligu la ĉeneton de via brido.—Nu, antaŭen veturu!»
«Ĝis hodiaŭ vespere!»
La kaleŝo ekruliĝis.
La amikaj paroloj, kiujn la du veturigistoj interŝanĝis je l’ disiro, treege mirigis min. Antaŭ du minutoj la agado de tiuj maldelikatuloj estis tiel minaca, ke mi jam ektimis malfeliĉojn; apenaŭ ili interpaciĝis, kaj tuj ĉio ŝajnas forgesita kaj la interparolado refariĝis ordinara kaj konfida—kaj tamen mi devis konfesi ke la veturigistoj agis nur tiel kiel la potenculoj, kies agadon ni ĉiutage malsprite admiras. Unu reĝo distranĉas la tirŝnuron de la ŝtatveturilo de la alia, zorge batas lin kaj la sekvantan tagon nomas lin tre amike: «Mia frata Moŝto! Mia kuza Moŝto!» Ĉu ne tiel la regantoj sin nomas reciproke?
Tradukis
Raym. Van Melckebeke.
Tiu ĉi verkisto estis precipe popola kantisto. Se liaj versoj estas iafoje nepoluritaj kaj malglataj laŭ vidpunkto de la gramatiko, ili estas ĉiam naturaj kaj vivoplenaj.
Liaj kantoj enhavas ofte pikemajn ŝercojn kontraŭ tiuj, kiuj malŝatas sian gepatran lingvon; tiel li incitis la popolon al revivigo kaj glorigo de l’ Flandra lingvo.
(Jan Zonderland).
Tradukis
Dro W. Van der Biest.
Jan Van Beers estas unu el la plej gloraj poetoj kaj verkistoj de flandra lando. Liaj versoj estas simplaj, graciaj kaj belsonaj. Tre ofte li pentras la simplan vivon de vilaĝanoj, iom poetigitan; sed ĉiam eĉ en la plej vivoplenaj rakontoj aperas io revema, io dolĉe malgajeta. La verkoj de Van Beers estas tre legataj en Belgujo kaj en Holando.
(De zieke jongeling).
Fojnigita jam estis la herbo, kaj rikoltita la greno; la aŭtuna suno per festa helo brilis: estis festtago en la vilaĝo; la blondaj vilaĝaninoj akompanis al la danco la gajegajn junulojn.
Kaj tie, ĉe la fenestro, sidis malfeliĉa je ftizo malsana junulo, kiu de Kristnasko ne eliris plu. Apud li patrino lia preĝis rozarion, kviete rigardante jen sian filon, jen la ĉielan arkaĵon, kaj ŝi ploris.
La junulo ekparolis, dum sur liaj palaj lipoj aperis ia malĝoja rideto: «Ho! kia bela tago, patrineto! Rigardu: kiel blua estas la ĉielo, kiel varma la sunbrilo! Estas vera festtago! Rigardu, kiel gajaj ili tie estas, kiel ili ĉirkaŭ la budoj ĉirkaŭiradas! Jen komencas jam la danco!—Ha! tio estas bela!—Ĉu estas vere, patrineto, ke mi estas jam mortonta?»
Kaj ŝi ekĝemis, la malfeliĉa patrino: «Henriĉjo, mia kara, ne parolu tiel. Dio estas bona kaj ĉiozorganta. Efektiviĝu lia sankta volo!...»
Kaj la junulo reparolis: «Patrineto, jes, la Dia boneco ĉion ordigas; sed tamen ne kredigu min, ke mi ankoraŭ resaniĝos! Rigardu miajn manojn, kiel malgrasaj, kiel diafanaj ili estas!—Ha! mi sentas, ke mi malrapide, malrapide formortadas, dum mi sidas en mia seĝo, ĉar... mi havas ftizon, patrineto! kaj tamen... mi estas nur dudekjara;—kaj, la pasintan jaron, rememoru, je la sama tago, estis ankaŭ festtago,—tie mi ankaŭ partoprenis en la danco, gaja kaj freŝkolora, kantema, dancema, plena je espero kaj kuraĝo;—kaj nun... Ha! tiuj laŭtaj ĝojkriadoj, kaj tiu dancado premas kaj vundas mian koron, patrineto, kiel kruela ŝerco!»
Kaj ŝi ploris, la malfeliĉa patrino: «Henriĉjo, silentu, mi petas, ne malbenu! Pensu ke Dio tion volas! Efektiviĝu lia sankta volo!»
Kaj li reparolis: «Jes, mi devus peni plikvietiĝi, vi estas prava. Sed, dum ĉi tiu festtago ĉiam mi pensas pri tiu de la lasta jaro: kaj,—neniam, patrineto, mi kuraĝis tion al vi diri—sed, ĉu vi ne konas Rozinjon, la plej junan filinon de la muelisto? Ĉu jes?... Nu, mi nur kun ŝi ĉiam dancis; sed kiam alproksimiĝis la nokto, ŝi diris: «Henriĉjo, mi devas reiri hejmen» kaj mi ŝin kondukis. Ni ambaŭ iris silente. Ho! mi volus ekparoli, sed mi ne povis, ĉar mia koro tiel forte batis! Fine, kiam ni alvenis tien apud la kapelo de la Sankta Virgulino en la arbaro: «Henriĉjo,» ŝi diris, «nun adiaŭ!» Sed mi ĉiam premis ŝiajn manojn kaj mi petege alrigardis ŝin, kaj ŝi ekruĝiĝis;—kaj niaj du koroj unu la alian subite komprenis. Ni amis... kaj nun, patrineto, kiam mi estos mortinta, ĉu vi tiam Rozinjon konsolos? Ĉu vi fariĝos ŝia patrino?»
Kaj li reparolis: «Ho! kiu scias, ĉu eble ŝi ne sidas sola revante pri la pasinta jaro, ĉu tie ŝi ne ploras kaj preĝas en la kapelo de la Sankta Virgulino, kaj kiu scias ankaŭ, ĉu eble ŝi ne forgesis min!—Sed, ho ĉielo! ne, tio ne, neniam! ĉar ŝi..... sed..... vidu tien! patrino, patrineto, ĉu tie ne partoprenas ŝi en la danco? Ha!... forgesita antaŭ ol mi estas mortinta..... Dio!... lasu min morti nun!»
Kaj lia kapo svene falis posten en lia apogseĝo, kaj lia patrino ĝemis: «Henriĉjo, Henriĉjo!... Dio!... li ne parolas plu!...»
Estis je l’ vespero;—kviete kaj majeste la luno en la orienta arkaĵo leviĝis, dolĉe superlumante la tutan vilaĝeton per arĝenta magia brilo. Kaj ankaŭ tien tra la vitretoj de la mallarĝa fenestro, kie sidis Henriko kun sia patrino, eniĝis ĝia melankolia lumo, malvarma kaj hela; kaj se iu, reirante de la festado, ekstarus tie, li povus ekvidi certe korŝirantan vidaĵon.
Jen kuŝas Henriko pala kaj senmova sur la malriĉa lito; kaj tie sur la tero genufleksas, ankaŭ senmova, lia patrino, kaj nenio eĉ bruetas en la ĉambro, kien la luno direktas siajn lumradiojn, nur iafoje voĉo: «Dio!... Mia filo!... Mia filo mortis!...»
Tradukis
Raym. Van Melckebeke.
(Van ’t Merelnestje).
Tradukis
Dro W. Van der Biest.
Abato Guido Gezelle estas la plej rimarkinda poeto kiun posedis Flandro dum ĉi tiuj lastaj jaroj; li estis ankaŭ renoviganto de la poezia literaturo kaj fondis skolon kiun gloradas aliĝantoj ĉiutage pli grandnombraj. Li estis juna profesoro de la Poezia Klaso ĉe la Kolegio de Ruslaro[20] kiam li publikigis siajn unuajn verkojn: forlasinte la principojn ĝis tiam instruitajn kaj devigantajn priskribi per severa kaj streĉa lingvo klasikajn subjektojn, li kuraĝis prikanti per sia gepatra lingvo: la idiomo okcidentaflandra, ĉiujn subjektojn, kiujn la naturo, ne fremda aŭ neklara naturo sed la flandra naturo, prezentis antaŭ liaj okuloj. Sed tiu maltimo, kiun montris ankaŭ liaj lecionoj, malplaĉis al liaj estroj, kiuj lin forsendis en Kortrejkon[21] por tie plenumi sengloran funkciadon. Dum dekoj da jaroj, li tie vivadis silente, akre suferante ĉar li ne estis komprenata, konsoliĝante apud kelkaj fidelaj amikoj kaj per malavareco kiun ankoraŭ ne forgesis la Kortrejkaj malriĉuloj. Kiom da fojoj mi lin renkontis, jam maljunan, malĝoje laŭirantan la gajan bordon de la Lejo[22] kiun li tiel ofte gloris en siaj kantoj. Sed, je l’ fino de lia vivo, li denove publikigis verkojn skribitajn per lingvo matura, nekonsumeble riĉa kaj kiu disvastigis lian famon. Li mortis en 1899 kaj, jam en 1903, liaj samlandanoj feste starigis lian statuon en Kortrejko. Ĉiuj verkoj de Gezelle preskaŭ tute konsistas el sola glorado de la naturo, en kiu senĉese li serĉas kaj gloras la manon de sia Dio. Li amegis la florojn, la birdojn kaj ĉiujn aliajn estaĵojn kaj pri ili li verkis admirindajn poeziojn, ankoraŭ ne sufiĉe konatajn eĉ en Flandro.
La unuaj poezioj sube presitaj devenas de la unua periodo de lia literatura vivo, la lastaj devenas de la dua.
[20] Ruslaro = france: Roulers, flandre: Rousselaere.
[21] Kortrejko = france: Courtrai, flandre: Kortrijk.
[22] Lejo = rivero trairanta Kortrejkon; flandre = Leij, france = Lys.
(Uit: Kerkhofbloemen).
Sur la unuaj paĝoj de tiu libro, la verkisto priskribas la enterigon, en flandra vilaĝo, de unu el siaj lernantoj, je la tempo kiam li estis Kolegia profesoro. Kune kun siaj lernantoj, li alestis tiun enterigon kaj en kortuŝanta maniero ĝin poste rakontis. Jen fragmento el tiu rakonto: tiu parto komenciĝas per la momento kiam ili de la stacio aliras la kamparan domon de la mortinto:
Iom post iom, ni alproksimiĝis al la domo de l’ mortinto. La suno bataladis kontraŭ la nokta nebulo kaj ŝajnis al ni ne klare ĉu ĝi povos venke sin montri; sed la saĝaj kamparanoj, kiuj de sur sia kampo rigardadis nin pasantajn kaj interŝanĝis kun ni «al ĉiu bonan tagon», tre konvinkite certigis al ni, pro sia ĉiutaga kunvivado kun la ventoj kaj vetero de Dio, ke Nia Sinjoro donacos al la laboremulo belan tagon. Tio okazis. Dume, en la duba mallumo de la nebulo, al ni ekaperis la farmodomo kaj ni jam vidis la blankan kovrilon de l’ veturilo, kiu estis preta por, laŭ antikva flandra kutimo, alveturigi al la preĝejo, la mortinton kune kun ĝia ploranta kaj preĝanta familio.
(Het Schrijverke).
[23] Flandra nomo de malgranda nigra besteto: Gyrinus natans, kiu per tre rapidaj movoj ĉiuflanken glitadas sur la akvo.
(Uit Tijdkrans: Dollemaand)
(Uit Tijdkrans: Wonnemaand).
(De winden).
(Wintermuggen).
Tradukis
Maurice Seynaeve.
[24] Tero personigata.
Frans De Cort sin dediĉis pli al la ĵurnalismo ol al la literaturo; li estis ĉefredaktoro de diversaj gazetoj; la ĉiutagaj artikoloj ensorbis preskaŭ tute lian tempon. Li ne skribis grandampleksajn verkojn sed nur mallongajn versaĵojn, precipe en la formo de kantetoj.
Kvankam li ne estas granda poeto, liaj kantoj estas tamen ŝatataj kiel skribitaj en facila kaj pura lingvo.
(De oude zangster).
Tradukis
Maurice Seynaeve.
Tony Bergmann, advokato en Liero, dediĉis sian libertempon al la literaturo, skizante figurojn kaj scenojn el la ĉirkaŭanta vivado. Lia ĉefverko «Ernest Staas» estas nek romano nek poeziigita rakonto, sed ĝi konsistas el pentraĵoj aŭ rememoroj el liaj junaj jaroj. Ili estas tiel nature, tiel simple rakontitaj, kun tiu respekto kiun ni sentas por antikvaĵoj, ke ĉiu leganto plezure retrovas en ili ion el sia pasinta juneco. Tio eble kaŭzis la sukceson de tiu verko, ĉar ni ordinare rimarkas tiujn simplajn, ĉiutagajn okazintaĵojn nur kiam ili jam de longe estas pasintaj kaj sin montras al ni kun la sorĉigaj koloroj de l’ forfluginta feliĉo.
...Dume, mia provtempo proksimiĝis al sia fino, kaj kiam mi reiris Bruselon, mi devis ekloĝiĝi kiel Majstro Staas, advokato.
Mi elektis ĉambraron je l’ angulo de l’ Imperiestrostrato, ĉe Monsieur Lefinaud, tailleur de Paris, naskiĝinta en Schaarbeek[25], kiu sin vestadis kvazaŭ ambasadoro, kaj akceptadis siajn klientojn en salono kun tapiŝoj, orumitaj speguloj kaj veluraj seĝoj.
En la unua etaĝo li havis ĉambraron lueblan, konsistantan el du grandaj apudaj ĉambroj, flanke de la strato, kaj malgranda ĉambreto, je l’ alia flanko.
Tiu ĉi divido estis bonege farita. La unua ĉambro, havanta amerikledajn meblojn, tapetita per bruna papero kaj malhelaj kurtenoj, estos la parolejo. En la duan ĉambron oni povas meti bibliotekon kaj, meze, skribotablon: tiu ĉi estos la studoĉambro de l’ advokato, kiu dormos en la ĉambreto.
Je l’ unua ekvido mi estis venkita.
Monsieur Lefinaud tuj vidis tion.
—«Vi ne povus loĝi plibone, Sinjoro,» li diris tiel konvinke, ke li permesis nenian kontraŭdiron. «Via Sinjora Moŝto diris al mi, ke Li estas advokato. Nu, bonvolu nur elvidi tra tiu ĉi fenestro: la marmoraj kolonoj, kiujn vi vidas tie, estas la enirejo en la juĝejon. Ĉiu, kiu havas ian rilaton kun la juĝistaro, devas antaŭpasi tie ĉi, kaj, kompreneble, sonorigas ĉe l’ unua leĝisto, kiun li renkontas sur sia vojo.»
Ĉu tio estas tiel klare komprenebla, estas alia demando, sed la argumento faris impreson sur mian onklinon, kiu entreprenis, por mia ekloĝiĝo, la grandan vojaĝon al Bruselo. Ŝi kuraĝis fari nur malgrandan rimarkon pri la prezo. Ŝi devis marĉandi, kiel ĉiuj virinoj.
Monsieur Lefinaud metis siajn dikfingrojn sub la brakojn kaj ekludis per la aliaj fingroj galopon sur sia fajroruĝa veŝto.
—«Sed la situacio, Sinjorino!» li ekkriis. «Mi diras al vi nur tiun ĉi unu vorton: la situacio! Tio estas ĉio en granda urbo. Bona situacio: riĉeco;—malbona: malriĉiĝo kaj bank...roto!»—Kaj la tajloro, fiera, ĉar li konas tiajn sonorajn vortojn, kiel eble plej multe longigis la vorton.
—«Kaj bankroto!» li diris denove, dum liaj fingroj reekludis sian dancon sur la ruĝa veŝto.
Mia onklino ŝanceliĝis; la prezo superis ŝiajn kalkulaĵojn; kaj ŝi ekrigardis ĉirkaŭ si, por vidi ĉu nenio estas kritikebla aŭ mallaŭdebla.
Monsieur Lefinaud vidis ke la momento venis por frapi grandan frapon.
—«Sinjorino», li diris grave, levante siajn fingrojn kaj ĉesigante ĉian malseriozan movon, «nur por via profito mi ja parolas. Luigi mian ĉambraron mi povas centfoje, se mi volas. Sed tio estus bedaŭrinda. Tiuj ĉi ĉambroj estas kvazaŭ faritaj por leĝisto. Antaŭe, ankaŭ nova advokato loĝis tie ĉi. Li estis nekonata kaj devis atendi klientaron, sed li estis laborema kaj lerta kiel Via Moŝto,—kaj ĉiu, kiu konas la ĉefurbon, povos diri al vi, kia fama advokato Sro Duruisseau fariĝis, kiu humile komencis tie ĉi.»
Tiu ĉi argumento estis decidiga.
Tie, kie Majstro Duruisseau fariĝis fama, kial ne sukcesus Ernest Staas? Mia onklino konsentis: la nova advokato ekloĝiĝis.
Apud la muro estis metita la biblioteko, en la mezo de l’ ĉambro la skribotablo, kaj malantaŭ ĝi en larĝa apogseĝo la leĝisto, havanta la plumon sur la orelo, la leĝolibron en la mano, preta por doni avizojn, skribi aktojn, fari procesojn, redakti konkludojn kontraŭ ĉiu.
Nur mankis al li... aferoj kaj klientoj.
Certe, la situacio estis bonega.
Li vidis la kolonojn de l’ juĝejo, li vidis la pli maljunajn kunfratojn suprenirantajn la ŝtupojn, kliniĝante sub la pezo de la procesaktoj; li vidis eĉ la procesantojn... preterpasantajn lian domon; sed tio estis ĉio: neniu frapis ĉe lia pordo.
La kvaronjaro proksimiĝis al sia fino.
Monsieur Lefinaud alportis sian kalkulon, sed devis ankoraŭ anonci la unuan vizitanton.
—«Eble la situacio ne estas tiom bona kiom vi pensis», mi rimarkis.
—«Ho, Monsieur!» respondis la tajloro.
—«La klientoj tamen ne ŝajnas koni la tien kondukantan vojon», mi diris ridetante.
—«Tio ne povas veni tiel rapide,» rediris la dommastro, «sed se Via Moŝto ĝin permesas al mi—estas nur demando—ĉu Via Moŝto ne tenas sin tro humile, tro trankvile? En granda urbo oni bezonas iom da bruo, iom da orumaĵo, da pligrandigo. Vidu, Sinjoro, kiam mi tie ĉi komence loĝiĝis, okazis al mi samaĵo kiel al vi. Ŝajnas al mi, ke dum dek-kvar tagoj mi ne prenis mezuron eĉ por du personoj, mi, kiu havis en Schaarbeek tiajn bonajn klientojn...» kaj Monsieur Lefinaud ĉarme ekludis kun sia metra rubando, kiu ĉiam pendis ĉirkaŭ lia kolo.
—«Sed, amiko Lefinaud,» diris al mi unu el ili, «mi eraris almenaŭ trifoje, antaŭ ol trovi vian domon. Kiu, ĉielo! povas diveni, ke vi loĝas tie ĉi?»
«Tiu ĉi rimarko estis por mi lumradio.»
«La sekvantan tagon, ĉiuj fenestroj estis plenaj je modfiguroj kaj sur mia pordo brilis kupra lado kun la vortoj: Tajloro por civiluloj kaj militistoj... kaj de tiu tago mi igis alpentri ankoraŭ multon germane kaj angle,» diris ridante la tajloro.
—«Mi tamen ne povas anonci Advokato por civiluloj kaj militistoj,» mi rimarkis.
—«Tion ja mi scias, Sinjoro, io simila estas bona por nia metio. Advokato devas agi pli diskrete, kaj lado ŝajnus tro komerca. Sed vi pentrigus ekzemple per malgrandaj literoj vian nomon ĉirkaŭ la sonorileto aŭ sur la pordfosto, tiel ke tio ŝajnus pli averto por personoj, kiuj povus erari, ol alvoko al la publiko. Se Via Moŝto volas?...»
Mi iom kontraŭparolis, sed Monsieur Lefinaud opiniis, ke li povas preterpasi, kaj la sekvantan tagon oni legis, ĉirkaŭ la domsonorileto, en skribitaj literoj: Sonorigu dufoje por Sro E. Staas, Advokato.
Du horoj ne estis pasintaj, kiam mi aŭdis la sonorileton tinti dufoje, kaj ĉe la ŝtuparo eksonis la voĉo de Monsieur Lefinaud: «Sinjoro Advokato, en la unua etaĝo.»
Mi sidiĝis rapide malantaŭ mia skribotablo, malfermis multepezan Roman leĝolibron kaj metis la manojn en la hararon, kiu, malordigita kaj interplektita, atestis zorgadon kaj studon.
Ia sinjoro, kun granda paperujo sub la brako, alproksimiĝis, tenante sian ĉapelon en la mano.
Mi stariĝis duone el la apogseĝo kaj petis mian vizitanton ke li sidiĝu kaj klarigu al mi sian aferon.
—«Sinjoro,» li diris iom time, «mi estas la riprezentanto de l’ firmo Raibaud kaj Kio, el Parizo, kiu eble estas konata de vi.»
«Bonege!» mi pensis, «Pariza firmo kiel unua kliento, tio faros min konata de ĉiu.»
—«Certe,» mi aprobis, «tiu ĉi nomo ne estas nekonata de mi,» kvankam mi sciis nenion pli pri la firmo Raibaud, ol se ĝi estus sur la luno.
—«Ni havas,» li daŭrigis, «ĉiujn verkojn pri la leĝoscienco kaj estas la ĉefaj vendantoj de l’ granda Enciklopedio de la Leĝoscienco, la ĝenerala leĝa vortaro, kiun ĉiu advokato, ĉiu juĝisto, eĉ ĉiu juĝa persekutisto bezonas» kaj li ekrigardis ironie mian bibliotekon, en kiu kelke da verketoj maldikaj kaj malnoviĝintaj havis pli ol la necesan spacon.
Mi ne volis nei la utilon de l’ Enciklopedio, sed en la tiama momento mi opiniis, ke mi ne tiom bezonas ĝin.
Kiel ĉiuj verkoj pri leĝoscienco, la Enciklopedio estis treege multekosta. Tiu sinjoro estis sufiĉe senhonta por proponi ĝin al mi por okcent frankoj. Okcent frankoj! kaj mia onklino faris tiom da malfacilaj oferoj por aĉeti miajn mebletojn!
—«Se vi ne prenas la Enciklopedion, vi sendube bezonas la Novan Komentarion pri la civila leĝaro?»
—«Senutile,» mi respondis.
—«Binditan, kun ĉiuj notoj?»
—«Ankaŭ ne.»
—«Almenaŭ la Klarigojn pri la punleĝaro kun ĉiuj raportoj... aŭ la Verkojn pri la propreco... aŭ ĉiuokaze la Novan Hipotekleĝon kun ĉiuj paroladoj kaj diskutoj... aŭ...»
Mi ĉiam kape neis; sed li ne tiel facile ĉesis, kaj mi estis devigata aŭdi ankoraŭ la titolojn de dudeko da verkoj, ĉiuj necesegaj por advokatoj kaj juĝistoj, notarioj kaj juĝaj persekutistoj, binditaj kaj ne binditaj, kun kaj sen notoj, antaŭ ol li kolektis siajn paperojn kaj foriris, lasante sur mia tablo dekon da prospektoj.
—«Nu?»—Kaj Monsieur Lefinaud pasigis sian buklharan kapon tra la pordofendo.—«Kion mi diris al vi? Ĉu la literoj ne faras sian impreson?»
Li frotis siajn manojn kaj ridante paŝis tra la ĉambro.
—«Jes, sen bruo, sen reklamo,» li daŭrigis, «oni restas forgesita, perdita en la mondo. La anonco estas la reĝo de nia centjaro kaj la ladeto estas lia ĉefministro!» Kaj Sinjoro Lefinaud fine haltis, atendante ke mi festos kun li la venkon de la nompentrigo.
Estis tre malagrable por mi, ke mi devis forpreni la iluzion de la ravita viro.
Kaj kiam mi klarigis al li, ke la sinjoro, kiun li anoncis tiel brue, estis nur librovendisto, kiu volis perlabori ion—akurate kiel mi,—lia entuziasmo subite falis kaj li ne sciis, kion li devas eltrovi por ke mi daŭrigu mian konfidon al liaj rimedoj.
Tiaj klientoj ne mankis plu al mi.
Pianistoj kiuj organizas koncerton, verkistoj kiuj presigas sian unuan libron, Flamingantoj[26] kun monoferlisto, Izraelidoj kun nova eltrovaĵo, vinvendistoj ĵus alvenintaj el Bordeaux, malfeliĉuloj kiuj nur sincere petas almozon, malriĉuloj kiuj tiras je ĉiu sonorileto,—neniu el ili preterpasis la Imperiestrostraton, ne sonorigante dufoje al Sro E. Staas, Advokato.
El Ernest Staas.
Tradukis
A. Van der Biest-Andelhof.
Estas neeble en biografia skizo apartigi tiujn du fratinojn kiuj dum la tuta vivo havis samajn emojn, saman vivmanieron, saman celon. La subjektoj, pri kiuj ili ambaŭ verkis, ne multe diferencas kaj la stilo estas ankaŭ preskaŭ la sama.
Kutime la poetinoj delikate priskribas scenojn el ordinara vivo. Simpleco kaj freŝeco estas la ĉefa karaktero de iliaj verkoj. Bedaŭrinde ia religia aŭ supreniga sento preskaŭ tute mankas: tial iliaj verkoj ne estas ĉiuj legindaj.
(Het geschenk).
Tradukis
Raym. Van Melckebeke.
(Het Weeskind).
Tradukis
Maurice Seynaeve.
(Grootmoeders portret).
Tradukis
Raym. Van Melckebeke.
(Het geschenk des harte.)
Ian belan posttagmezon en komenco de l’ septembra monato ili traveturis la arbaron, sidante en malkovrita veturilo: la riĉa orfino apud sia zorganto, kaj kontraŭ ili la franca oficiro, ŝia fianĉo.
De kelkaj jaroj ŝi pasigis la libertempajn tagojn en la domo de sia zorganto, kaj tiamaniere, de la morto de ŝia patro, ŝi eĉ ne vizitis plu la gepatran kastelon.
Nun ili veturis tra la arbaro kun ĝiaj altaj kverktrunkoj, ĝia densa arbetaro kaj ĝiaj larĝaj aleoj. Jen ili rigardis la ombron kaj la sunlumon sur la verda je l’ vojrando kreskanta herbaro, kiu, tie ĉi en septembro, estas dolĉa kiel veluro; jen ili vidis la pigojn forflugantajn el la altaj arboj kaj la leporojn triope aŭ kvarope saltantajn ĉe la flankaj aleoj aŭ, kun stariĝintaj oreloj, sidantajn sur la sablo.
La ĉevaloj paŝe marŝadis.
La junulino estis ravata: «Ho» ŝi diris, «kiom da fojoj, kiam mi estis malgranda, tie ĉi mi rajdis sur mia ĉevaleto laŭlonge la aleoj ĝis la domo de l’ arbaristo!... Rigardu», kaj ŝi montras per fingro malgrandan ruiniĝantan loĝejon, kiu staris je kelkaj paŝoj pli malproksime, inter la densa ombro ĉe la vojrando, kie la tero fariĝis ondema, kaj kie komencis la malhelaj abiaroj, «Rigardu, tie ĝi staras, kaj ŝajnas al mi ke la maljuna Tomas’o ankoraŭ sidas ĉe la pordo kiel antaŭe».
Ĝi estis li mem... Eble li estis vidinta la alvenantan veturilon, kaj apenaŭ ŝi eksilentis, kiam la maljunulo kun sia ĉapeto en la mano proksimiĝinte al la veturila pordeto goje ekkriis:
«Bonvenon! Bonvenon!» kaj kvazaŭ propramove la veturigisto haltigis la ĉevalojn, kaj la juna oficiro elsaltis el la veturilo kaj helpis sian fianĉinon kaj ŝian onklon por la elpaŝo.
«Kiom vi grandiĝis, mia juna kara mastrino» diris la arbaristo tute kortuŝita, kaj ŝi pensis. «Kompatinda viro! kiom vi ŝajnas maljuna kaj malfortiĝinta».
«Ho», li daŭrigis, «mi ja sciis ke vi intencis veni tien ĉi, de l’ momento kiam la gardisto al mi diris ke vi intencas viziti hodiaŭ la kastelon post via longa forestado. Al tiu ĉi malgranda bubo mi ankoraŭ diris antaŭ duonhoro ke vi ne forgesis Tomas’on», kaj ĉe tiuj vortoj li, ridante, skuegis per lia ŝultro sian okjaran nepon, kiu miregis ke lia avo alitempe ĉiam tiom silenta, nun estas tiom vivega kaj bruema.
«Ne, ne, Tomas’o», diris la junulino, afable ridante, «mi certe ne forgesis tion, kiel vi bone scias», kaj ŝi elparolis tiun ĝentilan mensogon kun sincera memriproĉo, ĉar ŝi ektimis pensante ke nur okazo kondukis ŝin tien ĉi, kaj ŝi preskaŭ forgesis la bonan viron, kiu plenumis nur malgrandan rolon ĉe la memoraĵoj el ŝia infaneco kaj kiu tamen estis tiom sindonema por ŝi.
La franca oficiro kiu ne komprenis tion kion ili diris, sed rimarkis la amikan manieron per kiu ŝi parolis al la arbaristo, tuŝetis lian ŝultron kaj prezentis al li cigaron.
«Li estas ŝia fianĉo», diris la zorganto.
«Jes, mi jam pensis tion, mi aŭdis pri tio», diris la maljunulo kun ruza rideto, kvazaŭ li volis montri ke ĉiuj novaĵoj koncerne ŝin penetris ĝis li; kaj sin turnante al ŝi, li daŭrigis:
«Rakontu do al li kiel vi venis tien ĉi, kiam vi ankoraŭ estis veturigata per via malgranda ĉareto, kaj kiel vi rajdis sur miaj genuoj, kaj kiel Tomas’o tiam ĉerpis por vi glason da akvo el la fonto... Jes, ekrakontu tion al li...»
«La fonto», interrompis la junulino, kaj kelkaj duonforgesitaj okazintaĵoj el ŝia infana vivo klarege reviviĝis en ŝia memoro, «Ho, jes, Tomas’o, la fonton mi volas vidi», kaj tiam, sekvata de ĉiuj aliaj, per ŝi faris kelkajn paŝojn malantaŭ la domon ĝis malgranda lageto ombraĵita per branĉaĵoj, kaj el kiu la klara akvo defluis de la ŝtona bordo kovrita per musko, kaj riverete forfluis tra l’ abiaro.
«Kie estas la buksarbeto? Kie estas mia buksarbeto?» demandis la junulino, «ĉar ŝi memoris ke, iam, tie kreskis granda buksarbeto, kiun la arbaristo nomis la ŝia, ĉar ŝi tiel amis ĝin.
«La bukso estas sekiĝinta kaj elterigita», diris la maljunulo, «sed atendu momenton», kaj per rapidaj, faletantaj paŝoj li eniris la domon tra la malantaŭa pordo.
Tuj li revenis, tenante en sia mano malgrandan, dubeflavan, lignan pokaleton. «Tio», li diris, «estas eltranĉita el la buksa ligno, kaj ĝi estas por vi».
Kaj kiam la junulino volis danki lin kaj esprimis sian plezuron pri la donaco, li diris: «Jes, eble vi pensis ke Tomas’o ne povas fari ion belan?» kaj memkontente li frotis siajn manojn. «Rigardu», kaj li montris kelkajn literojn senarte entranĉitajn en la pokaleto «tio estas via nomo, mia kara juna mastrino».
Poste li subakvigis la pokaleton en la fonton, ĝin tenis dum unu momento en la mano antaŭ ol prezenti ĝin al ŝi kaj diris: «Trinku tion, mia kara infano, je via feliĉa edziniĝo, via longdaŭronta vivo, kaj nia malnova amikeco!»
Kaj eble neniam ia elokventa tosto estis elparolata kun pli granda bonkoreco, kaj eble ankaŭ ia glaso da vino multekosta neniam estis prezentata kun pli da grandanimo, ol la plengorĝo da fontakvo de l’ malriĉa arbaristo!
La juna fianĉino ankoraŭ tenis la pokaleton en sia mano kiam ili diris adiaŭ, kaj ree sidiĝis en la veturilon.
«Tio estas donaco de l’ bona maljunulo», elparolis ŝia fianĉo, kaj afable ŝi respondis:
«Jes, vere tutkora donaco!»
Pro sia edziniĝo la riĉa orfino estis sufiĉege dotigita per donacoj: luksaj aĵoj malavare donacitaj de onkloj kaj onklinoj, donacoj de gravegaj amikoj kun fiereco elmontritaj de ŝia zorganto, donacoj pro humana respekto kaj sociala devigo prezentitaj kun kaŝita kontraŭvolo kaj ŝajna koreco kaj akceptitaj kun kaŝita embaraso, kaj eĉ ankaŭ donacoj kaj donacetoj pro amemo de amikinoj, sed el ĉiuj eble troviĝis neniu kiu estis prezentita al ŝi el pli sincera korsento kaj kiun ŝi akceptis kun pli dankema surprizo, ol la buksligna pokaleto el la manoj de l’ malriĉulo!
Tradukis
A. Cassiers.
G. Th. Antheunis, nune honora pacjuĝisto en Bruselo, estas unu el la plej bonaj «lirikaj» poetoj en la Nederlanda Literaturo. Li inter aliaj verkis aron da amaj kantoj kaj da familiaj pentraĵetoj, kompareblaj kun la plej bonaj tiaspecaj versaĵoj de l’ aliaj lingvoj; ankaŭ liaj infanaj kantoj plejmulte estas brilaj majstraĵoj. Per sia edziĝo, li fariĝis la bofilo de la fama flandra verkisto, H. Conscience.
(Bij de wieg).
(De sneeuw).
Tradukis
Maurice Seynaeve.
Dro E. Van Oye (loĝas en Ostendo) publikigis pasintatempe kelkajn bonegajn poeziajn verkojn, rimarkindajn pro la belsoneco de l’ versoj kaj la ĉarmo de l’ priskribitaj subjektoj. Li prefere malvolvas la dolorajn kaj amajn sentojn.
(Heimelijk leven).
(Uit: Sterrelooze nachten).
Tradukis
Maurice Seynaeve.
Naskiĝis en Deerlijk; estas fama paroladanto, tre ŝatata en Holando kaj Flandro. Li publikigis nur malmultajn verkojn sed ĉi tiuj montras la samajn ecojn kiel liaj paroladoj: lia stilo estas tute speciala, karakteriza, originala kaj eĉ stranga, plena je vivo kaj brilo; li plejsukcese priskribas la pejzaĝojn kaj la kamparajn strangulojn.
(Dolende Schaduwboorden).
Ĉu vi konas tiun maljunuleton, kiu, de tiom da jaroj, en la daŭro de preskaŭ sia tuta vivo, en ĉiuj tagoj trapaŝadas la ĉirkaŭaĵon kaj ĉie petadas pri almozo.
Ronda ĉapeleto, kiu falas ĝis sur lian nukon kaj surkovras liajn okulojn; malstreĉa kravato, kiu pendas aŭ balanciĝas sur lia brusto aŭ liaj ŝultroj; ia longmanika jako; moviĝanta kaj iom dika pantalono, tro longa, tro larĝa, kaj malpura kie ĉio alia; truitaj treniĝantaj ŝuoj.
Sur siaj kurbiĝantaj ŝultroj, li portas grandan sakon kutime duone plenan je terpomoj, pano, napoj kaj ĉio ajn imagebla.
La vireton, tiun vireton oni ne renkontas, ne rimarkante lin. Sub tiu ĉapeleto kaŝiĝas dika, ronda vizaĝo, streĉa kaj tamen sulkita, griza, bruna, kun ruĝaj makuloj. Du malgrandaj okuloj briletas duone malfermitaj, kaj dikaj lipoj murmuradas. El l’ ekstremo de l’ manikoj aperas malgrandaj, grasaj, sulkitaj manoj: bufomanoj. «Li englutis la straton»[28].
Li estas maljuna, tre maljuna.
Li paŝadas balanciĝante kaj dolĉe kapmovetante, kaj malrigidiĝas liaj kruroj kaj genuoj. Li babiletas kaj murmuras mallaŭte en si mem, kaj haltas unu momenton de tempo al tempo, bonhumore, kaj pensas, kaj paroletas.
Kiam li ricevas bierglason aŭ prefere brandglaseton, li facile ebriiĝas kaj iradas kun kvazaŭ eklumiĝo ĉirkaŭ la kapo kaj varmego en sia brusto. Se tiam li renkontas min, li levas la kapon flanken, rigardas min per palpebrumantaj okuloj, haltas, ĵetas eksteren la manon ĝis la ĉapeleto kaj diras iom salutante: Serviteur, Mesieur, Serviteur![29] Li reekbabiletas, foriras, levas per rigida brako la bastonon en la aeron, ĝin subtenas sur alteco de l’ kapo per premanta pugno, kaj ŝajnas laŭ muzikludo per pugno kaj bastono sekvi ian takton kaj ritmon.
Stranga vireto!
Li havas konstantan loĝejon ĉe malriĉaj laboristoj, je l’ malsupro de l’ monto. Sed kutime li dormas en la garbejoj; li vagas, vagadas ĉie, kaj lin minacas la danĝero ke ian matenon oni lin trovos mortintan en fosaĵo laŭlonge de l’ strato.
La malsaton li suferas kelkafoje, ne ofte; sed li manĝas modere, tre modere. Soifanta li estas kaj deziranta bierglason kaj prefere ankoraŭ brandglaseton, ĉiam; sed li ne trinkas tro multege. Malbonajn vestojn li portas dum la varmo kaj malvarmo.
Vagista vivado!
—Ĉu li ne povus eniri maljunulejon?
—Tie li trovus komforton kaj bonajn zorgojn.
Por nenio en la mondo li tion ĉi konsentus.
«Li englutis la straton» kaj kreskis en kaj laŭ tiu vivado.
Tiuj longaj ŝtonvojoj estas alligitaj al liaj okuloj. Tiuj stratoj kaj vojetoj, kun maldeklivoj kaj deklivoj, alkreskis al liaj piedoj. Tiuj arboj, tiuj trunkoj, tiuj branĉobariloj, tiuj kampoj fariĝis parto de lia korpo, kaj koro, kaj animo.
La somersuno lin devas bruligi; la vintra malvarmo lin tremigi; la vento sibli ĉirkaŭ lia kapo, lia ĉapelo kaj tra liaj vestoj; la pluvo devas lin akvumi; se ne, li estas en senkomforto.
Kiam de rondvagado en la somervarmego li estas laca, li deziras ke li povu sidi, pendigante la krurojn en la fosaĵon sub la alnotrunkoj, malfermi sian sakon kaj malrapide tramordi buterpanon.
Dum vintraj tempoj, kiam ventas, kaj pluvas, kaj neĝas, li devas ankoraŭ vagadi, dorlote vestita en siaj ĉifonaĵoj. Li nek serĉas, nek deziras ŝirmilon aŭ protekton, sed, vespere, li eniras kamparan farmodometon, kie li povas sidi en la angulo de l’ fajrejo kaj dormi sur la fojno.
Li estas timema, timema, timema ke iu penetrus en lian vivadon, kaj volus aranĝi, aŭ reguligi, aŭ ŝanĝi ion de lia farado aŭ nefarado, de lia bon- aŭ malbonfarto, de lia irado aŭ ripozado, de lia parolado aŭ murmurado, de lia dormado aŭ maldormado, de lia pureco aŭ malpureco.
Li vivadas sola, sola, sola, kaj tamen ne sola, ĉie en la mondo, sur la stratoj, apud la domoj, kaj en la popolo: «Serviteur, Mesieur, Serviteur!»
Sed li foriras kiam kaj kiel li volas; aŭ plibone, kiam nekonata interna naturo lin premas, aŭ devigas, aŭ kiam ekstera naturo signodonas, aŭ lin alvokas.
Kiel li en tiu naturo kreskis?
Kiel li en tiu malriĉeco kreskis?
Kiel li en tiu vivado kreskis?
Li portas kun si kaj en si mem la aeron supran, la malproksimaĵojn, la ebenaĵojn, la montetojn kaj valojn.
Enŝlosiĝi aŭ vivadi sub tegmento estus malliberejo aŭ tombejo.
Li portas en si la kampojn kun iliaj verdaĵoj, kaj herbejoj, kaj branĉobariloj, kaj anguloj;
La arbarojn, la arbojn, kaj arbetojn;
La birdojn, la kornikojn, kaj pigojn, kaj paserojn, kaj la tutan kantantan kaj krietantan flugantaron;
La katojn kaj hundojn de la tuta regiono, ĉio estas por li konato kaj amiko.
Tra la kampoj li vagas, laŭlonge de l’ stratoj kaj vojetoj: li konas kaj alparolas ĉion: Al sekalo, kaj tritiko, kaj aveno kiu kliniĝas kaj kies spikoj frapas lian vizaĝon, li ĝemas: «Tro da pluvo, tro da pluvo, ĉu ne?» Sian bastonon li trenas tra la terpomkampoj «Tro malseke, ne vere?» La nigra korniko krias al li «Ŝparu» kaj tra la ruĝa nazo li nazkrias gajkore «Ŝparu vi mem, vi nigra korniko!» La pigon kiu laŭte krias en la arboj je l’ maldekstra flanko de la strato, kaj antaŭdiras malbonan tagon, li malamas: «Ho, vi malbela sorĉistino!»
La kato estas lia amiko: «Ho, vi beleta besteto, ruza Katcĵo!» Kaj la hundon, kiu bojas kaj kriegas, li alparolas: «Sst, sst, ĉu vi mordus do? Sst, sst, Barono? Sst, sst, trankvile!»
Li portas en sia kapo kaj koro la domojn kaj farmobienojn, kaj stalojn kaj garbejojn, kaj la almozojn, kaj monerojn kaj pantranĉaĵojn, kaj la bonan parolon, la murmuron kaj la malfavoran «Vin Dio konservu»[30].
Tio estas pli multe ol lia vestaĵo;
Estas pli ol lia haŭto;
Estas lia karno, kaj ostoj, kaj cerbo.
Li sentas per ĝi, kaj ĉion-ĉi aŭ parton de tio forpreni, estus lin senhaŭtigi, estus lin dissekci, kaj tute distranĉi.
Al kio estas li fiksita?
En tiu grandega, nemezurebla mondo ĉio estas kunligita, ĉio havas sian lokon, kaj estas direktata kaj regata de potencoj kaj leĝoj. Ĉio balanciĝas kaj moviĝas egalpeze «in pondere et mensura»: la irantaj sunoj, la flugantaj nuboj kaj la polvero en la aero; sed tie ĉi aŭ tie kuras, je la plej malproksimaj limoj de l’ universaj potencoj, vaganta stelo aŭ ŝtono.
En nia komuneco kaj societo, ĉio vivadas kune kaj solidare, ĝuste almezurita, subtenata kaj apogata, libera kaj interligita, harmonie kaj egalpeze «in pondere et mensura», en bonfarto kaj feliĉo aŭ en penado kaj doloroj, laŭ rajta mezuro aŭ malrajta perforte superanta premado. Sed ĉi-tie aŭ tie, je l’ ekstrema rando de l’ regantaj potencoj, estaĵo vagadas interne kaj ekstere de l’ komuneco. Ĝi ŝajnas aparteni al nenio, kaj estas al nenio fiksita.
«—Vidu lin! Tie li min renkontas ree antaŭ la monaĥejeto: Serviteur, Mesieur, Serviteur!»
Li murmuras, kaj foriras iom malrapide sur la deklivo.
Mi rigardas posten.—Li tenas ree la bastonon supre, kaj turnas kaj returnas la streĉan pugnon laŭ la takto de muzikaĵo kiu, el la malproksimo de lia juneco, en lia memoro zumas.
Li staras sur la supro, kaj desegniĝas nigre, kiel nigra aranea moviĝado, sur la ruĝa brilo de la kuŝiĝanta suno.
Tradukis
J. Goorieckx.
[27] El la libro: Regenboog (Ĉielarko). En tiu verko, H. Verriest priskribas diversajn kamparanajn pentraĵetojn, kies titoloj estas, rilate al la naturo de l’ priskribo, unu el la koloroj aŭ nuancoj de la ĉielarko.
[28] Engluti ion: = flandra imaga esprimo signifanta: tre ami ion, france: être entiché de....
[29] = Via servisto, sinjoro, servisto.
[30] Flandra esprimo kiun oni uzas kiam oni rifuzas almozon al malriĉulo.
Albrecht Rodenbach gloris la plej gravajn agojn de la historio de Flandro, en versaĵoj kies stilo estas brilanta kaj energia. Li skribis ankaŭ versaĵetojn diversajn tre poezioplenajn.
Lia precipa verko estas historia dramo en versoj: «Gudrun». Tiu ĉi tre promesoplena poeto, kiu dum sia tuta vivo laboris por revivigi Flandron, naskiĝis en Roeselare (Roulers) kaj mortis bedaŭrinde en la 24a jaro de sia ekzisto.
Li estas la kuzo de la franclingva verkisto belga, ankaŭ jam inter la mortintoj: Georges Rodenbach.
Tradukis
L. Cogen.
Pol de Mont, profesoro ĉe la Antverpena Ateneo estas talenta poeto havanta vivan imagon kaj rimarkindan facilecon por la versfarado. Li verkas prefere mallongajn versaĵojn, scenojn el ordinara vivo, en kies priskribo li ofte uzas la infanajn aŭ popolajn naivajn esprimojn. Tio okazas precipe en liaj ĉarmaj junecaj versaĵoj, kiuj estas plenaj je poezio kaj belete verkitaj.
Iuj riproĉas al liaj verkoj, almenaŭ al la lastaj ke ili ne ĉiam suprenigas la koron aŭ la spiriton kaj estas sencelaj priskriboj.
(Valavond).
(Sneeuwdag).
Tradukis
Maurice Seynaeve.
Per tiu nomo estas konata la Antverpena poetino Mathilda Ramboux. Tiu talenta verkistino donacis al la flandra literaturo aron da delikataj poezioj, plenaj je delikatkoloraj pentraĵoj kaj suprenigaj sentoj; ŝiaj prozaj noveletoj diferencas nur de ili laŭ la formo. La temoj de ŝiaj verkoj estas ĉerpitaj precipe el la vivo de infanoj. Hilda Ram pentras tial ke nature ŝi estas pentristino: ŝi pentras eĉ kiam ŝi rakontas.
(De Graanmakelaar).
La makleristo Holdings, kruciginte la brakojn, sidiĝis pripensanta en la domo de Schrikkel, en lia specimenĉambro. Li pripensadis kaj tio ne ofte okazis. Kutime li ne havis tempon por pensi. Komercisto li estis, grenkomercisto, kaj ĝis antaŭ kelkaj monatoj en tuta la mondo estis nur unu afero, kiu posedis la eblecon interesi lin, kaj tiu afero estis greno. Li estis ĉirkaŭata per la greno ĝis super la oreloj; nur grenon li konis; la mondo por li estis greno.
Greno, greno, ĉiam greno. Ne nur lia specimenĉambro sed lia skribotablo, liaj ŝrankoj kaj tabuletoj estis superŝutitaj per ĝi; la greno estis dissemita tra lia ĉambro; ĝis en lia kuŝejo oni trovis grenon. Kiam li elpoŝigis sian naztukon, la greno ekpluvis; kiam li forprenis sian ĉapelon, la greneroj falis el la ĉapelbordoj, kaj la servistino, kiu brosis liajn ŝuojn, kutimis zorge skui ĉiun ŝuon antaŭ ol meti la manon en ĝin kaj ekbrosi. Ĉu do estas mirige ke ankaŭ en lia kapo restis loko nur por greno? Lia malgrasa, seka, pergamena vizaĝo estis por la komercistoj, kiuj kun li interrilatis, pli bona sciigilo ol ĉiaj eblaj komercaj telegramoj kaj borsaj avizoj. Sur lia vizaĝo, ĉia plikariĝo aŭ malplikariĝo estis legebla kiel nigre sur blanke; efektive, lia pinta mentono iris supren aŭ malsupren laŭ la greno, kaj mallongigis aŭ plilongigis lian vizaĝon, tiel farante ĝin pli aŭ malpli severa, ĉar serioze streĉita ĝi restis ĉiam.
Kaj tamen, tiu homo estis ankoraŭ en la floreco de la jaroj, en la tempo kiun la aliaj homoj uzas por la plezuroj, por nehaltigebla ĉaso al diversaj kontentiĝoj kaj vanaĵoj. Li estis apenaŭ tridekjara. Sed, de liaj plejjunaj jaroj, la greno senigis lin je ĉia vivoĝojo. Li estis unu el tiuj homoj kiuj povas vivi nur por unu afero, kies spiritakreco ne estas sufiĉe forta por atingi larĝan horizonton; li konis nur unu aferon: Greno, greno. Tiu viro sin trovis do en la ĉambro kaj pripensadis. Kaj tiufoje ne pri greno li pensis; li pensis pri virino! Pri virino jes! Li estis edziĝonta, li devis edziĝi, li ne povis fari alie.
Antaŭ kelkaj monatoj lia patrino estis mortinta. Kiam ŝi sentis ke la fino alproksimiĝas, ŝi alvokis sian filon kaj diris al li:
«Antonio, mia filo, mi baldaŭ lasos vin sola sed aŭskultu mian konsilon kaj sekvu ĝin. Ne lasu ekspluati vin de fremduloj: via nescieco pri mastraĵaj aferoj povos kaŭzi tro da malprofito al vi. Serĉu seriozan, fervoran edzinon, ne tro junan, ne tro superegan al via rango; virinon kiu okupas sin tute pri sia mastraĵo. En la trovo de tia virino, mia filo, sin trovos por vi la feliĉo.»
Kaj Holdings, kiel bona filo, akceptis la patrinan konsilon, kaj nun li estis baldaŭ plenumonta ŝian deziron. Unue li ne sciis kiel entrepreni la aferon. Li ja renkontis tie aŭ tie ĉi fraŭlinojn kiuj ŝajnis plenumi ĉiajn postulojn, sed kiamaniere akiri certecon? Holdings, kiel ĉiu honesta komercisto, ne amis spekulaciojn. Edziĝi kun iu ajn, je l’ trafo, tio tute ne allogis lin. Cetere, li estis timema rilate la virinojn. Li ne sciis kiel alproksimiĝi al ili, kiel ekinterrilati. Tio estis malagrabla tempo por Holdings: por la unua fojo vekiĝis en li la konscio ke ekzistas en la mondo io alia krom greno.
Tradukis
O. Van Schoor.
El «De Familie Schrikkel.»
(La familio Sĥrikel.)
(Sinter Klaas).
Tradukis
Raym. Van Melckebeke.
[31] Laŭ legendo Sankta Nikolao, dum la nokto de la 6a Decembro, traflugas l’ aeron kaj ĵetas en la kamentubojn donacojn por la bonkondutaj infanoj, kiuj metas ŝuon aŭ korbon en la kameno; al la malbonaj li donas vergojn.
J. Noterdaeme (loĝas en Bruĝo) presigis kelkajn poeziajn verkojn, kiuj ĉarmas la spiriton per la freŝeco kaj amindeco de la ideoj kaj la ecoj de l’ versoj.
(Wat wilt gij?)
Tradukis
Maurice Seynaeve.
Frank Lateur, pseŭdonome Stijn Streuvels, estas juna panisto loĝanta en la malgranda urbeto: Avelghem, ĉe la bordo de l’ Skeldo[32]. Li estas la nevo de G. Gezelle, glora flandra poeto. De kvin aŭ ses jaroj, li publikigas prozajn verkojn kiuj ĝuas entuziasman sukceson, precipe en Holando. Kaj, efektive, la verkoj de tiu miriga panisto meritas tiun sukceson: liaj rakontoj estas skribitaj per lingvo tre riĉa je impresaj vortoj kaj figuroj, ĉarmoplena kaj belsona. Li sekvas en la proza literaturo la vojon, kiun majstre montris por la poezio G. Gezelle, sed li tute ne imitas la religian idealismon de sia glora parenco: kelkaj eĉ jam riproĉis al li liajn materialistajn emojn. Ŝajnas ke oni povos konsideri lin kiel iniciatoron de nova, vivoplena kaj glora skolo en la proza flandra literaturo.
En la verko «La Rikolto», Stijn Streuvels priskribas la vojiradon kaj teruran laboradon de l’ flandraj laboristoj kiuj, ĉiujare, piedire iras Francujon por tie, dum varmegaj longaj tagoj, fari la rikolton de l’ vastegaj francaj kampoj. Sendube, la Esperantistoj de Norda Francujo memoras pri tiuj grupoj da rapidantaj homoj kiuj, ĉirkaŭ la jarmezo, ŝarĝitaj per pakaĵoj kaj rikoltiloj, sentime marŝas al nekonata lando celante perlabori la necesan monon por travivi, en siaj vilaĝoj, la longajn vintrojn. Nuntempe, plimulto da ili uzas la vagonarojn.
Sur la unuaj paĝoj de la verko, la aŭtoro priskribas la enamiĝon de timema junulo: Rik, al Lida, fratino de lia amiko: Wies[33]. Poste Rik, kvankam tro juna kaj tro senforta, obstinas akompani Wies’on kaj grupon da vilaĝanoj, direktataj de Krauwel[34], al Francujo. La virinoj akompanas la grupon ĝis la limoj de l’ vilaĝo kaj tie, post longaj adiaŭaĵoj, lasas la forirantojn:
«Tiele, ili kuraĝe paŝadis el sia vilaĝo en alian, ĉiam antaŭen dum la tuta tago ĝis kiam, vespere kaj jam en nekonata lando, ili petis fremdan farmulon pri loko por dormi.
Rik sentis kun teruro kiel la interspaco ĝis lia hejmo pligrandiĝas; li plejofte paŝadis mute kaj premite kune kun la grupo, pensante pri la fremda lando kien li venis kaj pri ĉiuj ĝiaj teruraĵoj, kiujn liaj kunuloj sentime priparolis; tiam ree li sonĝis pri la hejmo kaj pri ĉio kio nun vivadis tie dum lia forestado. Tio ŝajnis nun al li tiel kvieta, feliĉa loko, en kiu li dum la lasta mallonga antaŭsomero travivis sian tutan feliĉon. Tiujn vesperojn ĉiujn li sentis kun ilia feliĉiga dolĉeco, kaj ĉi tie, en la nekonata senhoma lando, atakis lin granda ĉagreno pro tiu pasinta ĝuado.—«Kion ili faros al mi?» li pensis, kaj la grandaj okazontaĵoj de l’ malfacila somero, kun ĝia terura brulego, ekaperis antaŭ li. Boele[35] estis rakontinta al li timigajn aferojn pri la sundancado sur la grenkampo! Sed poste, li trovis ree novan kuraĝon pro la forta konfido de l’ kunuloj kiuj apud li marŝadis. «Ha, ha!» ekridis Wies, «ni estas la du plej junaj, ili iom indulgos nin kaj kiam ni ne povos plue elporti, ni faligos nin kaj ŝajnigos nin mortintaj dum duono da tago!»
La aliaj paŝadis, antaŭenpuŝataj de l’ deziro komenci la laboron.
—«Tie ni povos fine doni liberecon al la brakoj! Ĉi tie ĉiujn grenkampojn ni alrigardas kaj, antaŭ ol komenciĝus la ludo, ĉio estus jam rikoltita! Tie estas io alia,—greno, ĉie greno vaste kiel maro!»
Rik mirigita rigardis tiujn virojn en iliajn okulojn: ili ĉiuj nun fariĝis liaj grandaj fratoj kaj de ili li esperis grandan helpadon. Unu longan vojirtagon sekvis alia: ili mallongigis la noktojn kaj frue rapidis, ĉiam puŝataj malproksimen al Sudo. Sur la ebena erika vojo, ili ŝajnis nigra moviĝo de homoj, forpelitaj vagistoj ĉasantaj la feliĉon. Ili laciĝis fine, kaj bruoj kaj kantoj jam ĉesis de longe; ili paŝadis nerigardante kaj malofte parolis. Post ĉiuj tiuj tagoj de irado, ili vidis dekstre kaj maldekstre, flanke de l’ larĝa vojo, senlimon da neriĉaj fruktokampoj kaj en ili, ĉi tie kaj tie dislokitaj, ĉie samajn preĝejturojn altiĝantajn el aro da malaltaj domoj. Pli malproksime, la spacoj estis malplenaj kaj la horizonto etendiĝis super nemezureblaj riĉaj kampoj kaj marĉejoj. Ili iradis, en ĉiuj intersekvaj tagoj, laŭ la sama direkto, ne haltante, manĝis je fiksitaj horoj sur la vojo kaj dormis en grenejo aŭ sub la ĉielo. Tage la suno fariĝis timinde varma, la noktoj fariĝis nemalvarmaj kaj, pli kaj pli, ili sentis ke la Sudalando jam ne kuŝis malproksime. Je l’ tagiĝo de ia tago, ili vidis la turojn de urbo tra la nebulo;—laŭ la diro de Krauwel, ili devas ĝin lasi je l’ maldekstra flanko, poste ili devos trairi alian pli grandan kaj, post ĝi, kuŝis la kampoj kie ili estas falĉontaj kaj rikoltontaj.
Kun granda sciamo, la rikoltistoj eniris tiun urbon; per grandegaj okuloj ili rigardis tiujn riĉajn stratojn, ne povis plu spiradi meze de ĉiuj tiuj homoj kaj domoj. Ili volus ĉi tie restadi longatempe kaj ĉiujn tiujn mirindaĵojn ĉiel rigardadi, sed la laboro atendis pli malproksime kaj Krauwel ordonis ne disiĝi por ke neniu perdiĝu. Post la urbo, ili eniris novan landon; la bluaĵo de l’ ĉielo pendis ŝajne pli alte super spacego plena je fruktoj: larĝaj gren-, aven- kaj horde-kampoj kaj herbejoj, ne limigitaj per vojetoj aŭ limfostoj, dekstre kaj maldekstre de la larĝa vojo kiun borderis kvar vicoj da arbegoj: ili ŝajnis marŝadi sub la navo de grandega preĝejo kaj, inter la trunkoj, staris la altaj fenestrofostoj, post kiuj kuŝis tiu tuta sunplena mondo.
Je l’ fino de l’ tago, ili alvenis al farmodomo.
—«Ĉi tie,» diris Krauwel, «ni komencas la unuan laboron» kaj li rakontis multe da detaloj pri la farmulo kun kiu preskaŭ ĉiuj estis konatiĝontaj».
(Tiam la aŭtoro priskribas la falĉadon de kampoj de trifolioj; poste la grupo aliras alian farmodomon kie ĝi komencos la veran rikoltadon.)
«Estis ankoraŭ meze en la nokto kiam ili, leviĝinte, ree staris ekster la dormotendo, tute pretaj por la laboro, vestitaj per sia larĝa mallonga pantalono kaj blua lana kamizolo, kiu la larĝan bruston senpreme ĉirkaŭprenis kaj ĝin kun la rondaj brakoj lasis nudaj.
Ĉi tie kaj tie, iu frotis la dormodeziron for el l’ okuloj kaj demande rigardis al la ĉielo. La lastaj steloj ankoraŭ montriĝis kaj ankaŭ senlaca luno, en la vasta palebluaĵo super iliaj kapoj.
—«Rapide, viroj, ekkaptu viajn rikoltilojn, ni ekiras.»
Freŝeta blankaĵo etendiĝis super la kampoj kaj ne unu grena ŝtipeto moviĝis; kelkafoje grilo ekgrincis kaj en la malproksimo kriis arbarstrigo.
—«Ni estas ĉi tie tute solaj», diris Kretse[36].
—«Jes, kaj en nian aron venos tuj la suna moŝto», moke ekridis Sneyer[36], «ĉu vi vidas tie kiel ĝia pordo malfermiĝas?»
Li montris la ruĝiĝan brilon kiu, simila al altiĝanta polvofumo, en la Oriento kolorigis la ĉielon.
—«Mi unua!» diris Boele, kaj lia rikoltilo deĵetis plenbrakon da grenŝtipetoj.
Tio estis la signalo: ĉiu faris krucosignon por bona komenco, kraĉis en la manojn kaj jen komenciĝis la ĉiea batalado de l’ rikoltilo kaj de l’ zumanta deĵetata greno. La viroj staris laŭ longa vico, tre malproksime unu de la alia, tiel ke ili apenaŭ povis sin reciproke vidi, kliniĝantaj al sia laboro en senĉesa korpa balanciĝo. La taglumo jam suprenrampis super iliaj dorsoj, dum ili ne aliigis la rigardon aŭ la spiradon. Malrapide alvenis la suno kiu ensorbis la matenfreŝeton kaj la varmego baldaŭ komencis pezi sur iliaj korpoj. Kun la elŝpruco de la ŝvito, la rikoltistoj unuafoje sentis la alvenon de sia tuta forto; ili firmigis la krurojn, tenis la kapon rekta super la kurbigita korpo kaj de nun la ŝvito povis facile deflui de ili; neniaj varmofortoj povis ĝin difekti. Ili balancegis la brakojn movitajn de potenca ekmovo: la maldekstra hokis la ondefluantan grenon, dum la dekstra ĵetis la rikoltilon per fulma movo supren, kaj kun subita zumo malsupren, tiel ke la tuta plenhoko detranĉita zumante defalis teren. Bestojn similis ili, tiel starantaj, kvarpiede moviĝantaj en sia libera lerta agado, ekscitataj kaj superŝutataj de la turmentanta brulego de l’ suno, ĉiam antaŭenrampantaj kaj frapantaj, terure frapantaj sen ia plej mallonga ĉeso, ĝis la rikoltilo malakriĝis. Tiam ili ĝin batis per la martelo, akrege bruigis la ŝtalon per la akrigilo kaj rekomencis per reakrigita ilo.
Dum la posttagmezoj, estis terure. La tuta kampo estis trabrulegata de krieganta suno, kiu nun kiel brulanta fajro rekte defalis de la ĉielo. La plej junaj rikoltistoj ĉiufoje sentis timan korpremon, kiam ili devis aliri al tiu brulego kaj ekataki tiun varmegon kaj la grenan forton. La aliaj nenion pripensis kaj kviete iris antaŭen; ili tiris la randon de l’ ĉapelo antaŭ la okulojn kaj, kun klinita kapo, ili sin ĵetis antaŭen kaj per la hoko kaptis la grenon, por pligrandigi la breŝon en la dika muro de fojnŝtipoj, kiu, kun homa alto kaj ĉiam netravidebla, tie antaŭ ili staradis.
—«Kie vi preferus nun vin trovi, Kretse,» mokante demandis Sneyer, «flanke de via Karolinjo kun freŝa bierglaso en la «Herbeja Floro[37]» aŭ ludante en la Skeldaj ondoj, vespere, apud la hejmo?»
Neniu havis sufiĉe da kuraĝo por ridi pro la ŝerco de Sneyer;—la suno ĉi tie fajlis tiel terure, ilia gorĝo fariĝis tiel seka ke ili ne povis plu spiradi, kaj la ŝvito degutis fluante el la haŭto. Kiu estis la sensaĝulo kiu nun ekparolis pri biero, pri tiu bona, malvarmeta, ŝaŭmanta biero el la freŝa kelo de la «Herbeja Floro» kaj pri la dolĉaj Skeldaj ondoj en la vespero! Dio de l’ ĉielo! Vidu kiel ili penas por ne fali.
Rik spiregis kiel kuradinta hundo, li ne sentis plu la teron sub siaj piedoj; liaj okuloj ne vidis la brilan lumon de l’ tago kaj lia korpo estis tute rostata. Liaj brakoj senĉese balanciĝadis, sed li ne sciis kiu movas ilin. De tempo al tempo, li viŝis per la ĉemizmanikoj la tedan ŝviton el la okuloj kaj rigardis dekstren kaj maldekstren, por vidi ĉu apud li neniu kunulo falis mortinta.
—«Ĉu neniam pluvas en ĉi tiu lando?» li mallaŭte diris al Labbe[38] kiu, simila al vivanta diablo, je lia dekstra flanko svingegis la brakojn.
—«Jes, pluvi, knabo, povas ĉi tie pluvegi dum kvin semajnoj, tiel same kiel hejme, sen ĉeso, kaj tiam ni povas nin etendi en la tendo kaj konsumi nian tutan monon. La vetero estas bona, knabo, iom akra sed kun la tempo vi certe kutimos je ĝi».
—«Pluvi, ho, se pluvus nur unu tagon!» deziris Rik, «mi ne scias kiom multe mi donus por unu guto da akvo el la ĉielo aŭ fragmento da nubo antaŭ la suno».
Sed la brulegantaj radioj akre kriegis kiel insultkria turmentado.
La junulo tamen estis konsolita de Labbe kaj li ekhavis novan kuraĝon ĉar li esperis ke, post iom da tempo, li hardiĝos kontraŭ tiu suferego de l’ varmo kaj ke li povos facile laboradi kiel la aliaj rikoltistoj.
Lida, la hejmo kaj lia tuta amo, ĉio jam estis ennebuliĝinta, duone droninta en netuŝebla malproksima pasinteco; li jam ne trovis ian momenton aŭ plezuron por pripensi tiajn objektojn; la tagoj estis ne nur varmaj kaj lacigaj sed tiel ege longaj: la tutan tagon ili devis labori kaj, post kelka tempo, li fariĝis tiel lacega kaj lamigita ke li ekmiris ke la kruroj sub lia korpo ne malfirmiĝis; li estis turmentata de grandega dormodeziro kaj jam petis nenion alian ol ripozon; krom tio ĉio montriĝis vana kaj senracia: dormi, dormi, dormadi! fariĝis lia sola deziro. «Metu min ien sub arbo aŭ sur la sterkamason, por ke mi mortu, sed ripozi, ho ripozadi mi povu!» li pensis, sed nenion diris, ĉar li volis, kiel la aliaj, montri sin forta.
—«Ĉu la suno nun jam dancis?» li demandis Wies’on. Ŝajnis al li neeble ke pli varme fariĝos. Eĉ nokte ili ne trovis plu la sanigan freŝecon; neniu guto da akvo falis plu el la polvoplena aero. Estis kvazaŭ tempo sen tagoj: longa daŭro de brulega sunbrilado sen vespero aŭ matendolĉo. La mallumo kaj la steloj, kiuj antaŭe tiel bone povis estingi la varmegfajron, nun sulfuriĝis kaj la ĉielo malfermiĝis kaj refermiĝis, ŝirita de timigaj fulmosagoj. Antaŭ la tago kaj la lumo, ree alvenis la nova varmo, kiu nenie trovis venton aŭ truon por esti forblovita kaj ĉiam amasiĝis, kiel en hejtata forno. Kiam alvenos liberigo aŭ freŝeco? aŭ ĉu ni ĉiuj bruliĝos ĉi tie, Dio mia? Kaj nenie ia ĉeso aŭ fino; ili restis ĉiam enŝlositaj per tiu terura ĉirkaŭbarilo de l’ greno: ŝajnis ke ĝi senĉese el la tero kreskadis, dum ili antaŭ si ĝin deĵetis.
Neniu rikoltisto ankoraŭ parolis aŭ rakontis dum la laborado: ili timis tiun potencan supran malamikon kaj mute daŭrigis labori, dum ili timante atendis ĝis unu el tiuj radioj alportos la morton.
Rik sentis, ĉi tiun tagon, ke li malsaniĝis kaj ke granda malforto lin subpremis. Vespere, li malrapide sekvis la grupon al la pajla tendo kaj tie falis senforta sur sian liton.
—«Mi povu longe restadi ĉi tie ne vidante denove la tagan lumon», li deziris.
Tiuj malmultaj horoj estis por li tiel strangaj: li ne sciis plu ĉu lia estado estis dormo aŭ maldormo. Li loĝis denove en sia vilaĝo sed ne kuraĝis tion kredi.
Mirinde: tie, apud la tilio, li estis atendanta Lida’n. Li vidis ŝin alvenantan en la blanka, hela sunlumo kaj rimarkis tiel klare la kliniĝon de ŝia talio kaj la moviĝadon de ŝiaj vestaĵoj dum la marŝo. Majeste blovis ĉi tie la vento tra la nova printempo; estis saniga freŝeco en la ombro sub la verdaj folioj.
Vento kaj ombro! ĉu de longe ĉio tio ne neniiĝis? Lida staris kaj ekzamenis lin per siaj mirinde profundaj okuloj, demandantaj lin kion li estas dironta. Ŝi ne estis plu tiu Lida, la kaprica knabino, kiu kelkfoje lin malhumile alrigardis, sed la bona aldonita fratino, kiu konsentis doni al li ĉion kion li deziris, Lida kiu lin amis ekstreme kaj, dum lia tuta vivo, estis lin intime koninta. Li serĉis apogon sur ŝi kaj ĉirkaŭprenis per sia brako tiun gracian talion. Tie ili nun staris, vizaĝo ĉe vizaĝo, tiel ke li sentis ŝian frunton kiu premis lian. Ŝiaj du manoj tenis liajn ŝultrojn kaj li fermis la okulojn, ĉar li ne povis elporti nek sorbi ŝian fortan rigardon nek ĝian bonecon. Sento de amemo freŝigis lian internaĵon: estis la multekosta plengorĝo da akvo—kiel freŝa!—post tiu longa soifiga tago.
—«Lida, Lida, kiel bona por mi vi estas! dum tiu varmega somero, mi estis sufokiĝanta for de vi».
Nun, kiam li estis satigita, li malfermis la brakojn kaj ŝi murmuris ĉe lia orelo:
—«Rik, kial de longe vi ne diris al mi ke vi suferis pro soifo: mi atendis por trinkigi vin».
Tie ili ambaŭ sidis kune sur la benko. Lida sin klinis posten kaj krucigis la manojn sur sia levigita genuo, kiu ĉarme montriĝis sub la faldoj de ŝia vestaĵo. Tie ili estis tute solaj; someris ekstere sed ĉi tie pendis la saniga someraero kaj ili sentis la certiĝon, ke neniu ĝenus ilin dum ilia kunestado.
—«Tio treege plaĉas al mi» pensis Rik, «kaj ni longatempe restados ĉi tie».
Multefoje li aŭdis, el la malproksimo, la voĉon de Wies kiu lin alvokis, sed:
—«Ni lasos lin krii kaj ni ne aŭskultos lin, ĉu ne, Lida?»
Lida jesis kaj nun li vidis ŝiajn belajn okulojn, plenajn je sufero.
Li frotis la restantan dormodeziron kaj tutan la feliĉon el siaj okuloj kaj, anstataŭ Lida, Wies staris antaŭ li, lin skuante kaj kriante:
—«Nu, knabo! la kamaradoj jam de longe ekiris al la kampo».
Dum la unua momento de ektimiĝo, li preferus esti mortinta por povi vivadi en sia sonĝa mondo. Tamen li volonte akompanis kaj sekvis Wies’on. Senĉese li sentis en sia korpo la sanigon kaj freŝecon de tiu granda feliĉo, kaj esperis ke hodiaŭ li elportos pli facile la varmegon, ĉar li certiĝis pri la granda aldoniteco de Lida al li.
—«Ĉu vi restis por atendi la sunon?» mokis Sieper[39].
Rik diris nenion; li kaptis rapide sian rikoltilon kaj kuraĝe ekfrapis por kompensi la malfruon.
—«Vidu, tie ĝi ekmontras sin», diris Boele, «ĝi brilis tiel ruĝe ĉi tiun matenon; ĝi dancos hodiaŭ; fortaj fariĝu, viroj! ĝi portas sian oreborderitan kufon, vidu ĝin!»
Flamsimile blanka estis la aero kaj tie, inter la ondefluanta herbaro, ekbrilis duona suno, ĉirkaŭita de pura ora hararo. Kaj ĝi rapide kaj videble kreskis, ĝi tute eniris la malplenan ĉielon kaj plenigis ĝin per akraj sagoj.
—«Nun certe fariĝos gajige», kriis Sneyer. «Mi kontraŭ la suno! unu kontraŭ unu; vespere ni vidos kiu gajnis kaj meritis premion; lasu ĝin premadi: ni des pli forte frapados!»
Kaj la suno fortege ekpremis, sed la rikoltistoj ne malfortiĝis. Ili sentis ĝin piki tra la malpezaj, larĝaj vestaĵoj kaj mordi iliajn kapojn, sed tamen ili kontraŭstaris; ili klinis la kapon kaj la rikoltilo, supren kaj malsupren ĵetita, ĉe ĉiu frapo fulmebrilis. Kun la kreskanta varmego eniĝis furiozeco en iliajn brakojn, kaj ili streĉis la membrojn. Ankoraŭ pli malalte ili kliniĝis al la tero, kunpremis la dentojn kaj lasis la ŝviton libere deflui. Unu fojon Rik kuraĝis levi la kapon sed li ektimegis pro tio kion vidis liaj okuloj. La suno estis ne plu la mordanta ronda fajrbulo ĉe ia punkto de la ĉielo sed la tuta granda ĉielkupolo estis flamanta: nenio alia ol ĉielo kaj fajro! Ne pluvis varmego: estis rekte desegnitaj flamoj kiuj, en la alto, moviĝis kaj malsupreniris por ludi inter la greno, ĉirkaŭ kaj apud li kaj super la tuta tondita kampo.
La viroj, Sieper kaj Boele kaj la aliaj, ĉie kien li rigardis sur la tuta vico, ili frapis laboreme kaj kriis sian kanton per raŭka gorĝo. Ilia ilo batis timeginde, ili naĝis en sia ŝvito, sed la brakoj des pli rapide balanciĝis, dum la flamoj ĉirkaŭprenis ilian korpon.
—«Nun dancas la suno», pensis Rik, «kio mi nun fariĝos?!»
Forta vento alvenis kaj disĵetis tiujn flamojn: ili bukliĝis kaj treniĝante turniĝis supren! alte eksplodantaj en akrajn fulmosagojn, fortaj kiel festa fajro.
Li profunde kaŝis la kapon en la grenon kiu, kiel mirinde! tie en la flamoj netuŝite balanciĝadis.—Li eĉ ne sciis plu ĉu li ankoraŭ laboris aŭ ĉu de longe li deĵetita ripozadis. La kanto de l’ viroj ĉiam terure sonadis kaj, kiam li ree ĉirkaŭrigardis, li vidis ilin laborantajn, senvestiĝintajn, kun nudaj kruroj kiuj alte dancadis laŭ la takto de l’ rikoltilo. Ĉio ŝajne movetiĝis ĉirkaŭ li, ekmovita de l’ potenca vento kun ĝiaj, kelkfoje, tremebruantaj batoj. Tiu kruromoviĝado kaj kantado fariĝis tiel sensaĝaj, tiel mirindaj en tiu terurega brulado, kiu per akrekrieganta fulmolumo surŝutis la tutan mondon. Li provis voki al Wies, al Boele, al Krauwel por esti helpata kaj kuraĝigata en sia timego, sed la kunuloj staris malproksime je mejloj de li kaj ne aŭdis lian voĉon. La tero formoviĝis de liaj piedoj kaj liaj oreloj rompiĝis pro timinda bruego. Jen estis la granda sunofesto, la somerdancado, la interfrapego de l’ mondo kaj de l’ suno kiu, tie proksimege ĉirkaŭflamigis la grenon.
Rik sentis ke ĉio tuj finiĝos en lia vivo; fajrosago ekfrapegis lin kaj, fulmotuŝite, li falis posten—tiam, nenio plu.
Tradukis
Maurice Seynaeve.
(Uit «De Oogst».)
[32] Skeldo = riverego; flandre = Schelde, france = Escaut.
[33] Elparolu: Ŭis.
[34] Elparolu: Kraŭèl.
[35] Elparolu: Bulè.
[36] Elp.: Kretsè, Snejèr.
[37] Trinkejo.
[38] Elp. Labè.
[39] Elp.: Sipèr.
Juna poeto kies jam eldonitaj verkoj pravigas gravan esperon por la estonteco. Li plej bone priskribas la kamparajn vidaĵojn kaj la kamparanan vivadon. Lia stilo, iafoje iom triviala, same bonege sin almezuras al ideala sentado kaj popola dirado aŭ farado. Li tamen kun speciala lerteco verkas popolajn ĉu energiajn kamparanajn ĉu ĉarmajn knabinajn kantojn. Li nune ĝuas grandan sukceson en sia lando.
Jen du fragmentoj el unu el liaj lastaj kaj plej rimarkindaj verkoj: «La Linkampo» (De Vlasgaard).
Tradukis
Maurice Seynaeve.
Juna pentristo el Derdermond’o; kiel li poete pentras per peniko, tiel ankaŭ li pentras per la plumo la kampajn aŭ vilaĝajn scenojn en kies mezo li vivas.
(Stille regen).
Tradukis
Raym. Van Melckebeke.
La ritmon oni ricevas en Esperanto per la harmonia alternado de silaboj akcentitaj kaj neakcentitaj, kunigitaj en «piedojn».
La kuniĝo de unu silabo akcentita (ˉ) kun unu aŭ kelkaj silaboj neakcentitaj (˘) estas nomata «piedo».
La plej uzataj piedoj estas: troĥeo ˉ ˘, iambo ˘ ˉ, daktilo ˉ ˘ ˘, amfibraĥo ˘ ˉ ˘, anapesto ˘ ˘ ˉ.
Versaĵo povas esti skribita aŭ per piedoj unuspecaj (ĉiuj piedoj estas samspecaj) aŭ per piedoj miksitaj (la piedoj estas diversaspecaj): ĉi tie sennombraj kombinoj estas eblaj.
La antaŭlasta silabo de la vortoj estas ĉiam akcentita: Ekz.: vo̅rto, paro̅l’.
Estas ĉiam neakcentitaj la silaboj kiuj kuŝas antaŭ aŭ post akcentita silabo. Ekz.: ărba̅rŏ.
En vortoj havantaj pli ol 3 silabojn, la silaboj (krom la 3 lastaj) estas akcentataj laŭvole; sed ĉiam staras la ĝenerala regulo: ke ne povas esti akcentitaj la silaboj kiuj kuŝas antaŭ aŭ post akcentita silabo. Ekz.: oni povas uzi: so̅nŏri̅lŏ kaj sŏnŏri̅lŏ.
La unusilabaj vortoj estas akcentataj aŭ neakcentataj laŭvole.
Kiam unusilaba vorto antaŭiras dusilaban, la akcento de la dusilaba vorto povas esti forportata sur la unusilaban vorton. Ekz.:
(Dro Zamenhof—En sonĝo).
Tiu ĉi lasta regulo, laŭ nia opinio, devas esti rigardata kiel poezia permeso, kiun oni devas uzi kiel eble plej malofte kaj nur kiam la senco de la frazo aljuĝas gravan signifon al la unusilaba vorto.
Ekzemploj.
a/ Versaĵo unuspeca: nur troĥeoj (ˉ ˘); ĉiuj versoj estas similaj:
(Paĝoj el fl. literat.; paĝo 72).
b/ Versaĵo mikspieda: 2 daktiloj (ˉ ˘ ˘) kaj 1 troĥeo (ˉ ˘). Ĉiuj versoj estas similaj:
(Paĝoj el fl. literat.; paĝo 73).
c/ Versaĵo mikspieda kun versoj regule malsimilaj: estas similaj la versoj 1 + 3 (: 1 amfibraĥo ˘ ˉ ˘, 1 daktilo ˉ ˘ ˘ kaj 1 troĥeo ˉ ˘) kaj la versoj 2 + 4 (: 1 daktilo kaj 1 troĥeo).
(Paĝoj el fl. literat.; paĝo 129).
K. c., k. c.[40].
[40] Tiuj ĉi reguloj estas ĉerpitaj el la verkoj de Dro Zamenhof; ankaŭ el la regularo proponita de Sro Vaillant en «Elektitaj Fabloj de Lafontaine».
Paĝo | |
---|---|
Antaŭparolo | 5 |
Rapida ĉirkaŭrigardo de la Nederlanda Literaturo en Flandro, W. Van Eeckhout | 7 |
J.-B. David (1801–1866). | |
Duko Filipo kaj la drinkulo, R. Van Melckebeke | 11 |
K. Ledeganck (1805–1847). | |
Al Bruĝo, M. Seynaeve | 19 |
H. Conscience (1812–1883). | |
La letero al la rekruto, R. Van Melckebeke | 27 |
En vilaĝa tombejo, R. Van Melckebeke | 36 |
La mortigo de Van Artevelde, E. Lucas | 39 |
R. Snieders (1812–1888). | |
La Bruselaj veturigistoj, R. Van Melckebeke | 44 |
Jan Van Ryswyck (1814–1869). | |
Johano Senpatrujo, W. Van der Biest | 48 |
Jan Van Beers (1821–1889). | |
La malsana junulo, R. Van Melckebeke | 54 |
La merlonesto, W. Van der Biest | 58 |
Guido Gezelle (1830–1899). | |
El «Tombejaj Floroj», M. Seynaeve | 63 |
La skribisteto, M. Seynaeve | 67 |
Birdoj, forflugu! M. Seynaeve | 68 |
Unuaj folioj, M. Seynaeve | 70 |
La ventoj, M. Seynaeve | 72 |
Vintromuŝetoj, M. Seynaeve | 73 |
F. De Cort (1834–1878). | |
La maljuna kantistino, M. Seynaeve | 75 |
Tony Bergmann (1835–1874). | |
La unuaj klientoj, A. Van der Biest | 77 |
R. Loveling (1834–1875). | |
La donaco, R. Van Melckebeke | 84 |
La orfa knabo, M. Seynaeve | 86 |
V. Loveling (1836). | |
La portreto de l’ avino, R. Van Melckebeke | 87 |
La tutkora donaco, A. Cassiers | 88 |
G. Antheunis (1840). | |
Apud la lulilo, M. Seynaeve | 92 |
La neĝo, M. Seynaeve | 94 |
E. Van Oye (1840). | |
Sekreta vivado, M. Seynaeve | 96 |
El «Noktoj Senstelaj», M. Seynaeve | 98 |
Hugo Verriest (1840). | |
Vagantaj ombrorandoj, J. Goorieckx | 99 |
A. Rodenbach (1856–1880). | |
Fantazio, L. Cogen | 105 |
Ho, nokto! L. Cogen | 107 |
La lasta ventego, L. Cogen | 108 |
Pol de Mont (1857). | |
Krepusko, M. Seynaeve | 109 |
Neĝa tago, M. Seynaeve | 110 |
Hilda Ram (1858–1901). | |
La grenmakleristo, O. Van Schoor | 111 |
Sankta Nikolao, R. Van Melckebeke | 114 |
J. Noterdaeme (1862). | |
Kion vi deziras, M. Seynaeve | 116 |
Stijn Streuvels (1871). | |
Fragmentoj el «La Rikolto», M. Seynaeve | 118 |
R. De Clercq (1877). | |
Fragmentoj el «La Linkampo», M. Seynaeve | 129 |
H. Broeckaert (1878). | |
Pluvetado, R. Van Melckebeke | 131 |
Aldono pri la Esperanta Versofarado. |
Noto de transskribinto:
Diversajn mispresaĵojn de la originalo mi senrimarke ĝustigis.