The Project Gutenberg eBook of La Reĝo de la Montoj

This ebook is for the use of anyone anywhere in the United States and most other parts of the world at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this ebook or online at www.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you will have to check the laws of the country where you are located before using this eBook.

Title: La Reĝo de la Montoj

Author: Edmond About

Illustrator: Gustave Doré

Translator: Gaston Moch

Release date: July 14, 2021 [eBook #65835]

Language: Esperanto

Credits: Andrew Sly, Mark C. Orton, Marc Vanden Bempt, and the Online Distributed Proofreading Team at https://www.pgdp.net

*** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK LA REĜO DE LA MONTOJ ***
Esperanto: Kolekto de la Revuo.

EDMOND ABOUT

LA
REĜO DE LA MONTOJ

el la 153a milo de la franca eldono

kun permeso tradukis
GASTON MOCH
ESPERANTISTA AKADEMIANO

kun 158 ilustraĵoj de
GUSTAVE DORÉ

PARIS
LIBRAIRIE HACHETTE & Cie

79, BOULEVARD SAINT-GERMAIN, 79

1909

Tous droits réservés.

DEDIĈO DE L’ AŬTORO
AL
SINJORINO CHARLES BRAINNE

Vi estas, sinjorino, kiu aŭdis unua tiun novelon. Mi rakontis ĝin al vi, antaŭ tri monatoj, tuj post via edziniĝo, kiam mi mem ne ankoraŭ sciis ĝin perfekte. Vole, nevole, vi memoros dum via tuta vivo rakonton, kies dato protektos ĝin kontraŭ forgeso. Post kvarono da jarcento, kiam la juna virino, kiun ni admiras en vi, estos laŭgrade altiĝinta ĝis la avina rango, se la ĉionkonsumanta tempo ne estos detruinta la paĝojn de ĉi tiu mallonga libro, vi relegos ĝin apud la kameno, kaj la aventuroj de mia maljuna Palikaro memorigos al vi la feliĉan tempon, kiam vi havis dudek jarojn, sennuban estontecon, senzorgan nunecon kaj sindonajn amikojn.

Edm About.

Kampodomo Les Ternesy, 18 oktobro 1856.

ANTAŬNOTO DE L’ TRADUKINTO

Ĉe la reveno mem el sia studado en la supera arkeologia lernejo, kiun Francujo posedas en Ateno, Edmond About publikigis la volumon Nuntempa Grekujo («La Grèce contemporaine», 1851), kiu lokis tuj la dudektri-jaran aŭtoron en la unuan vicon de la Francaj literaturistoj.

Nuntempa Grekujo estas kurioza miksaĵo de serioza observado kun ŝercema satiro; ĝi enhavas multon da vero, sed montras precipe la tiamajn Grekojn kiel popolon, kiu, ĵus elirinte el longa sklaveco, ne povas ankoraŭ esti konsiderata kiel civilizita, kaj kies ĉefa okupo estas ekspluati senhonte la kulton de Eŭropo al ĝiaj antikvaj praavoj. La sukceso de tiu libro estis notinda ekster Grekujo, sed, en tiu lando mem, oni rimarkis precipe ĝiajn malicajn kritikojn, kaj oni gloris do malmulte la aŭtoron.

Kvin jarojn poste, en 1856, aperis La Reĝo de la Montoj. Ĉi tie, About estis lasinta plenan liberecon al sia petola fantazio, kaj prezentis, ne kompensante ĝin per iaj seriozaj detaloj, la kvintesencon de la ŝerca ideo, kiu trablovas lian unuan volumon.

Tiun fojon, la Grekoj plene ekkoleris. Kaj dum About trafis alilande sukceson, kiun atestas la ĝisnuna publikigo de 153.000 ekzempleroj de la Franca eldono, ili konsideris lin kiel malbonintencan kalumniinton, kiel publikan malamikon de ilia nacio. Ili ne volis rimarki, ke lia ironio, rekte deveninta de tiu de Voltaire, indulgas al neniu; ke, apud la operet-personoj, el kiuj konsistas la bando de Haĝi-Stavros kaj la ĝendarmaro de kapitano Perikles, li desegnis kun egala bonhumoro burleskan Anglinon, la ĉiam malsatan, fieregan, babileman Sinon Simons; naivegan Germanon, Hermann Schultz, kiu amas tiel arde, ke li estas konvinkita, ke li ne amas; kaj malŝatindan Francon, Hippolyte Mérinay, egoistan falsan scienculon, kies antipatiaj trajtoj montras, ke nenia nacia antaŭjuĝo diktis la ŝercojn de l’ aŭtoro. Eĉ About atingis tiun mirindaĵon, ke, en la fino de l’ verko, Haĝi-Stavros fariĝas simpatia persono: kiel ajn krimokovrita estas la maljuna rabisto, oni ne povas legi sen emocio la scenon en kiu, pro patra amo, li kapitulacas majeste al John Harris. Sed nenio helpis: la Grekoj furiozis, kaj, en okazo de nova vojaĝo al Ateno, la aŭtoro estus akceptita per ŝtonoj.

Tio pruvas nur, ke la tiamaj Grekoj ne estis Esperantistoj. Se ili estus praktikintaj nian lingvon kaj la internan ideon de Esperanto, ili estus komprenintaj, ke tiel talentplena kaj klasikema literaturisto neniam forgesis sian ŝuldon al la popolo, kiu iniciatis la Eŭropan kulturon; ke li havas plenan admiron al la herooj, kiuj, liberigante sian patrujon, montris sin la indaj idoj de Leonidas, Miltiado kaj Temistoklo; kaj ke lia ironio, vera tipo de la Franca spriteco, devas esti akceptata tiel bonvole, kiel la pli akra Brita «humoro» aŭ la pli senkaŝa moko de la Germanoj; kaj fine, ili estus akceptintaj lian verkon per «Homera ridego»!

Mi, persone, estas speciale kaj egale dankema al du tre malsamaj kategorioj de aŭtoroj: tiuj, kiuj instruis min pri iom da vero, kaj tiuj aliaj, al kiuj, post la seriozaj laboroj de l’ tago, mi ŝuldas momenton da sana, ripoziga rido; kaj inter tiuj lastaj bonfarintoj, About estas unu el la ĉefaj. Mi kuraĝas esperi, ke niaj Grekaj samideanoj konsentos kun mi, kaj indulgos do al Edmond About kaj al lia tradukinto.

Sed About ne estis sole kulpa: alia junulo, kiu meritis poste tutmondan famon, partoprenis en tiu gaja atenco al la nove naskiĝinta kaj tro ofendiĝema nacio: nome, Gustave Doré, kvin jarojn pli juna ol About, kaj kies talento, eble ne ankoraŭ plene matura, aŭ kelkafoje kontentiĝinta per iom facilaj senpretendaj skizoj, estas tamen jam tute rekonebla en la ilustraĵoj, kiujn li desegnis por La Reĝo de la Montoj. Certe la leganto, vidinte inter aliaj la Noktan feston en la tendaro (p. 93), la Foriron de la rabistoj (p. 123), Hermann inter du rabistoj (p. 163) kaj la bonan portreton de About, kiu malfermas la serion, ĝojos, ke la eldonisto prezentis al la Esperantista publiko Gustave Doré kune kun Edmond About: por li ankaŭ, li petos pardonon de la modernaj Grekoj.

G. Moch.

I

Sro HERMANN SCHULTZ

La 3an de julio de ĉi tiu jaro (1856), ĉirkaŭ la sesa matene, mi estis akvumanta miajn petuniojn senpripense, kiam min aliris alta, blonda, senbarba junulo, kapkovrita de germana ĉapo, kaj ornamita per oraĵaj okulvitroj. Vasta palto el lasting-lanaĵo flirtis melankolie ĉirkaŭ li, same, kiel velo laŭlonge de masto, kiam la vento ĉesas blovi. Li ne havis gantojn; liaj ŝuoj, el kruda ledo, staris sur potencaj plandoj, tiel larĝaj, ke trotuaretoj ĉirkaŭis la piedojn. En lia flanka poŝo, apud la koro, granda pipo el porcelano modeliĝis reliefe kaj desegnis malprecize sian profilon sub la brila ŝtofo. Mi eĉ ne havis la ideon demandi tiun nekonaton, ĉu li plenumis siajn studojn en la Germanaj universitatoj; mi demetis mian verŝilon, kaj salutis lin per bela: Guten Morgen.

«Sinjoro, diris li al mi France, sed kun malbonega akcento, mia nomo estas Hermann Schultz; mi ĵus pasigis kelkajn monatojn en Grekujo, kaj via libro[1] vojaĝis ĉien kun mi.»

Tiu enkonduko enpenetrigis mian koron de dolĉa ĝojo; la voĉo de la fremdulo ŝajnis al mi pli melodia ol la muziko de Mozart, kaj mi direktis al liaj oraĵaj okulvitroj rigardon radiantan pro dankemo. Vi ne povas imagi, amika leganto, kiom ni amas tiujn, kiuj faris la penon deĉifri nian skribaĵaĉon. Se iam mi deziris esti riĉa, tio estis pro la deziro certigi rentojn al miaj legintoj.

Mi prenis lin per la mano, tiun bonegan junulon. Mi sidigis lin sur la pli bonan benkon de la ĝardeno, ĉar ni posedas du. Li sciigis al mi, ke li estas botanikisto kaj ke li ricevis mision de la Hamburga Botanika Ĝardeno. Dum li kompletigis sian herbokolekton, li estis observinta kiel eble plej atente la landon, la bestojn kaj la homojn. Liaj naivaj priparoloj, liaj mallongaj sed ĝustaj opinioj memorigis iom al mi la manieron de la simplanima Herodoto. Li esprimis ilin peze, sed kun naiveco, kiu altrudis la konfidon; li apogis siajn parolojn per la tono de homo profunde konvinkita. Li povis doni al mi novaĵojn, se ne pri la tuta urbo Ateno, almenaŭ pri la ĉefaj personoj, kiujn mi nomis en mia libro. Dum la daŭro de la konversacio, li eldiris kelkajn ĝeneralajn ideojn, kiuj ŝajnis al mi des pli sagacaj, ke mi estis prezentinta ilin antaŭe. Post unu horo da interparolo, ni estis intimaj.

Mi ne scias, kiu el ni eldiris unua la vorton rabado. La vojaĝintoj, kiuj trakuris Italujon, parolas pri pentrarto; tiuj, kiuj vizitis Anglujon, parolas pri industrio: ĉiu lando havas sian specialaĵon.

«Mia kara sinjoro, demandis mi la karan nekonaton, ĉu vi renkontis rabistojn? Ĉu estas vere, kiel oni pretendis, ke ekzistas ankoraŭ rabistoj en Grekujo?

—Ĝi estas nur tro vera, respondis li serioze. Mi vivis dek kvin tagojn en la manoj de la terura Haĝi-Stavros, alnomata la Reĝo de la montoj; mi povas do paroli pri tio el sperto. Se vi havas tempon, kaj longa rakonto ne timigas vin, mi estas preta por doni al vi la detalojn de mia aventuro. Vi faros el ili tion, kio plaĉos al vi: romanon, novelon, aŭ pli ĝuste (ĉar tio estas historio) aldonan ĉapitron por tiu libreto, en kiun vi amasigis tiom da tiel kuriozaj veraĵoj.

—Vi estas vere tro bona, diris mi al li, kaj miaj oreloj estas ambaŭ je via dispono. Ni eniru mian skriboĉambron. Tie estos al ni malpli varme ol en la ĝardeno, kaj tamen la parfumo de la rezedoj kaj de la moskodoraj latiroj alvenos ĝis ni.»

Li sekvis min tre volonte, kaj marŝante kantetis en Greka lingvo popolan kanton:

Nigrokula Klepto malsupreniras al la ebenaĵoj;
Lia orumita pafilo sonas ĉiupaŝe;
Li diras al la vulturoj: «Min ne forlasu,
Mi donos al vi por manĝi la paŝahon de Ateno.»

Li sin instalis sur sofon, arkefleksis siajn krurojn sub si, kiel la Arabaj rakontistoj, demetis sian palton por malvarmiĝi, ekbruligis sian pipon, kaj komencis rakonti sian historion. Mi sidis ĉe mia skribotablo, kaj stenografiis dum lia diktado.

Mi ĉiam estis sen malfido, precipe al tiuj, kiuj faras al mi komplimentojn. Tamen, la afabla fremdulo rakontis al mi aferojn tiel mirigajn, ke mi demandis min diversfoje, ĉu li ne mokas min. Sed lia parolo estis tiel firma, liaj bluaj okuloj sendis al mi rigardon tiel diafanan, ke miaj skeptikaj ekpensoj tuj malaperis.

Li parolis senhalte ĝis duono post tagmezo. Se li sin interrompis du aŭ trifoje, ĝi estis nur por rebruligi sian pipon. Li fumis regule, per egalaj puŝoj, kiel kamentubo de vapormaŝino. Ĉiufoje kiam okaze mi levis la okulojn al li, mi vidis lin kvieta kaj ridetanta meze de nubo, kiel Zeŭso dum la kvina akto de Amfitriono.

Oni informis nin, ke la tagmanĝo estas sur la tablo. Hermann sidiĝis kontraŭ mi, kaj la malfortaj suspektoj, kiuj trakuris mian kapon, malaperis pro lia apetito. Mi pripensis, ke bona stomako akompanas malofte malbonan konsciencon. La juna Germano montris sin tro bona tablogasto por esti malfidela rakontanto, kaj lia englutemo garantiis al mi lian veremon. Frapite de tiu ideo, mi konfesis, prezentante al li fragojn, ke mi dubis momente pri lia bonfido. Li respondis al mi per anĝela rideto.

Mi pasigis la tagon sola kun mia nova amiko, kaj mi ne plendis pri la longeco de l’ tempo. Je la kvina vespere, li estingis sian pipon, surmetis sian palton, kaj premis mian manon dirante adiaŭ. Mi respondis: «Ĝis revido!

—Ne, rediris li skuante la kapon: mi forvojaĝos hodiaŭ per la vagonaro de la sepa, kaj mi ne kuraĝas esperi, ke mi revidos vin iam.

—Lasu al mi vian adreson. Mi ne rezignis ankoraŭ la plezuron vojaĝi, kaj eble mi trapasos Hamburgon.

—Bedaŭrinde, mi mem ne scias, kie mi starigos mian tendon. Germanujo estas vasta; ne estas certe, ke mi restos Hamburgano.

—Sed, se mi publikigos vian historion, konvenas ja almenaŭ, ke mi povu sendi ekzempleron al vi!

—Ne ĝenu vin tiel. Tuj kiam la libro estos aperinta, oni presos falsan eldonon de ĝi en Leipzig, ĉe Wolfgang Gerhard, kaj mi legos ĝin. Adiaŭ.»

Post lia foriro, mi relegis atente la rakonton, kiun li diktis al mi; mi trovis en ĝi kelkajn neversimilajn detalojn, sed nenion formale kontraŭan al tio, kion mi estis vidinta kaj aŭdinta dum mia restado en Grekujo.

Tamen, kiam mi estis tuj sendonta la manuskripton al la presisto, skrupulo min haltigis: se kelkaj eraroj sin enŝovis en la rakonton de Hermann! ĉu, eldonante ĝin, mi ne estas iugrade responda? Se mi publikigos sen kontrolo la historion de la Reĝo de l’ montoj, ĉu mi ne elmetos min al la patrecaj riproĉoj de la Journal des Débats, al la kontraŭdiroj de la Atenaj gazetistoj, kaj al la malĝentilaĵoj de la Spectateur de l’Orient? Tiu sagaca gazeto jam eltrovis, ke mi estas ĝibulo; ĉu mi devas liveri al ĝi okazon por min nomi blinda?

En tiuj hezitoj, mi decidis fari du kopiojn de l’ manuskripto. Mi sendis unu al konfidinda homo, Atenana Greko, Sro Patriotis Pseftis. Mi petis lin, ke li montru al mi, sen indulgo kaj kun Greka sincereco, la erarojn de mia juna amiko, kaj mi promesis presigi lian respondon ĉe la fino de l’ volumo.

Atendante, mi liveras al la publika sciemo la tekston mem de la rakonto de Hermann. Mi ne ŝanĝos unu vorton en ĝi, mi respektos eĉ ĝiajn plej kolosajn neverŝajnojn. Se mi korektus la junan Germanon, mi fariĝus, pro tio, lia kunlaborinto. Mi foriĝas diskrete; mi cedas al li lokon kaj parolon; mi havas nenian intereson en la afero: Hermann estas, kiu parolas al vi fumante sian porcelanan pipon kaj ridetante malantaŭ siaj oraĵaj okulvitroj.

II

FOTINI

Vi divenas, per la aĝo de mia vesto, ke mi ne havas dek mil frankojn da rento. Mia patro estas gastejisto, kiun ruinigis la fervojoj. Li manĝas panon dum la bonaj jaroj, kaj terpomojn dum la malbonaj. Aldonu, ke ni estas ses fratoj, ĉiuj bone dent-provizitaj. La tagon, kiam mi ricevis konkurse mision por la Botanika Ĝardeno, oni festis en la familio. Ne nur mia foriro pligrandigos la porcion de ĉiu mia frato, sed ankaŭ mi ricevos ducent kvindek frankojn ĉiumonate, plus kvincent frankojn da vojaĝpago. Tio estis riĉaĵo. De tiu momento, oni perdis la kutimon, min nomi la doktoro. Oni nomis min la bovvendisto, tiel riĉa mi ŝajnis! Miaj fratoj esperis ja, ke mi fariĝos profesoro en la universitato, tuj post mia reveno el Ateno. Mia patro havis alian ideon: li esperis, ke mi revenos edziĝinte. Kiel gastejisto, li estis ĉeestinta kelkajn romanojn, kaj estis konvinkita, ke belajn aventurojn oni renkontas nur vojaĝante. Li citis, almenaŭ trifoje ĉiusemajne, la geedziĝon de princino Ipsof kaj leŭtenanto Reynauld. La princino okupis la loĝejon No 1a, kun siaj du ĉambristinoj kaj sia kurieristo, kaj ŝi pagis po dudek guldenojn ĉiutage. La Franca leŭtenanto ennestiĝis en No 17a, sub la tegmento, kaj pagis po unu guldeno kaj duono, enkalkulante la manĝon; kaj tamen, post unu monato da restado en la hotelo, li estis forveturinta en kaleŝo kun la Rusa sinjorino. Nu, kial do princino forkondukus leŭtenanton en sia veturilo, se ne por edziniĝi je li? Mia bona patro, per siaj patraj okuloj, vidis min pli bela kaj eleganta ol leŭtenanton Reynauld; li ne dubis, ke mi renkontos baldaŭ-nebaldaŭ la princinon, kiu nin riĉigos. Se mi ne trovos ŝin ĉe la manĝotablo, mi ŝin vidos en la vagonaro; se la fervojoj ne estos favoraj al mi, restas ankoraŭ la vaporŝipoj. La vesperon de mia foriro, oni trinkis botelon da malnova Rhejnvino, kaj la hazardo volis, ke la lasta guto falu en mian glason. La bonulo ploris pro ĝojo: tio estis certa antaŭsigno, kaj nenio povos malhelpi, ke mi edziĝos dum la jaro mem. Mi respektis liajn iluziojn, kaj evitis rimarkigi al li, ke la princinoj ne vojaĝas en tria klaso. Pri la loĝejo, mia budĝeto kondamnis min elekti modestajn gastejojn, kie la princinoj ne restadas. Kaj efektive, mi elŝipiĝis en Pireo, ne skizinte la plej malgrandan romanon.

La okupada armeo estis plikariginta ĉion en Ateno. La Hotelo de Anglujo, la Hotelo de Oriento, la Hotelo de la Fremduloj, estis nealireblaj. La kanceliero de la Prusa senditaro, al kiu mi estis portinta rekomendan leteron, havis la afablecon serĉi loĝejon por mi. Li kondukis min al kukisto nomata Kristodulo, ĉe l’ angulo de strato Hermes kaj de placo de l’ Palaco. Tie mi trovis manĝon kaj loĝejon por cent frankoj ĉiumonate. Kristodulo estas maljuna palikaro, ordenita per la Fera Kruco, pro memoro al la milito de liberigo. Li estas leŭtenanto en la falankso kaj ricevas sian milit-salajron malantaŭ sia kastablo. Li surhavas la nacian kostumon, la ruĝan ĉapon kun blua kvasto, la arĝentbroditan jakon, la blankan fustenjupon kaj orumitajn gamaŝojn, por vendi glaciaĵojn kaj kukojn. Lia edzino, Marula, estas dikega, kiel ĉiuj Grekinoj pli ol kvindekjaraj. Ŝia edzo aĉetis ŝin, por okdek piastroj, dum la plej furioza periodo de la milito, en epoko kiam la virinoj estis iom multekostaj. Ŝi naskiĝis en la insulo Hidra, sed sin vestas laŭ Atena modo: jako el nigra veluro, helkolora jupo, fulardo plektita kun la haroj. Nek Kristodulo nek lia edzino scias unu vorton da Germana lingvo; sed ilia filo Dimitri, kiu estas publika komisiisto, kaj kiu sin vestas francamode, komprenas kaj parolas iomete ĉiujn dialektojn de Eŭropo. Cetere, mi ne bezonis interpretiston. Kvankam mi ne havas specialan kapablecon pri lingvoj, mi estas sufiĉe distinga poligloto, kaj mi parolaĉas Greke, tiel flue, kiel Angle, Itale kaj France.

Miaj gemastroj estis honestuloj; troviĝas pli ol tri tiaj en Ateno. Ili donis al mi ĉambreton blanke pentritan per kalko, tablon el blanka ligno, du pajloplektitajn seĝojn, bonan maldikegan matracon, kovrilon, kaj littukojn el kotono. Litkadro estas superfluaĵo, kiun la Grekoj rezignas facilanime, kaj ni vivis laŭ Greka moro. Mia matenmanĝo konsistis el taso da farunaĵo, mia tagmanĝo el unu plado da viando kun multaj olivoj kaj el fiŝpeklaĵo; vespere, mi ricevis legomojn, mielon kaj kukojn. Konfitaĵoj troviĝis sufiĉe en la domo, kaj, de tempo al tempo, mi rememorigis al mi la patrolandon, regalante min per ŝafida femuro kun konfitaĵo. Mi ne bezonas diri al vi, ke mi havis mian pipon, kaj ke la Atena tabako estas pli bona ol la via. Kio precipe utilis por min alklimatigi en la domon de Kristodulo, estas iu vino el Santorin, kiun li aĉetis, mi ne scias kie. Mi ne estas gustumisto, kaj la edukadon de mia palato, bedaŭrinde, oni malzorgis iom; tamen, mi kredas min rajtigita diri, ke tiu vino estus ŝatata ĉe la tablo de reĝo: ĝi estas flava kiel oro, diafana kiel topazo, radianta kiel la suno, ĝojiga kiel la rideto de infano. Mi kvazaŭ vidas ĝin ankoraŭ en ĝia larĝventra karafo, meze de la vakstolo, kiu utilis al ni kiel tablotuko. Ĝi lumigis la tablon, mia kara sinjoro, kaj ni povis vespermanĝi sen alia lumo. Mi neniam trinkis multon da ĝi, ĉar ĝi estas ebriiga; kaj tamen, je la fino de l’ manĝo, mi recitis versojn el Anakreono, kaj mi ektrovis restaĵojn de beleco sur la lunforma vizaĝo de la dika Marula.

Mi manĝis en familio kun Kristodulo kaj liaj pensiuloj. Ni estis kvar loĝantoj kaj unu eksterulo. La unua etaĝo dividiĝis en kvar ĉambroj, kies plej bonan okupis Franca arkeologiisto, Sro Hipolito Mérinay. Se ĉiuj Francoj similus al ĉi tiu, vi estus iom malmulte-valora nacio. Li estis malalta sinjoro, havanta aĝon inter dek ok kaj kvardek kvin jaroj, tre ruĝhara, tre dolĉa, tre babilema, kaj kies varmetaj kaj ŝvitetaj manoj ne ellasis lian kunparolanton. Liaj du ĉefaj pasioj estis arkeologio kaj filantropeco: tial li estis membro de diversaj scienculaj societoj kaj bonfaraj kunfrataroj. Kvankam li estis granda apostolo de bonfarado, kaj liaj gepatroj estis lasintaj al li belan renton, mi ne memoras, ke iam mi vidis lin donanta unu soldon al almozulo. Pri liaj arkeologiaj konoj, ĉio konjektigas min, ke ili estis pli gravaj ol lia amo al la homaro. Li estis premiita, de mi ne scias plu kiu provinca akademio, pro skribaĵo pri la prezo de l’ papero en la tempo de Orfeo. Kuraĝigite de tiu unua sukceso, li venis Grekujon por kolekti la materialojn por verko pli grava: la demando estis ŝateginda, nome, determini, kiom da oleo konsumis la lampo de Demosteno, dum li verkis sian duan Kontraŭfilipan parolon.

Miaj du ceteraj najbaroj ne estis tiel kleraj, certe ne, kaj zorgis malmulte pri la estintaĵoj. Giacomo Fondi estis malriĉa Maltano, oficisto en mi ne memoras plu kiu konsulejo; li ricevis monatan salajron da cent kvindek frankojn, por sigeli leterojn. Mi imagas, ke ia ajn alia ofico estus taŭginta pli bone por li. La naturo, kiu homhavigis la insulon Malto por ke la ŝarĝoportistoj neniam manku en Oriento, estis doninta al la plendinda Fondi la ŝultrojn, la brakojn kaj la manojn de iu Milono Krotonano: li estis naskiĝinta por manumi bastonegon, ne pecojn de sigelvakso. Tamen, li eluzis ĉiutage du aŭ tri da ili: la homo ne estas estro de sia destino. Tiu devojigita insulano reeniris sian elementon nur je la horo de l’ manĝo; li helpis Marula’n por prepari la manĝilaron, kaj vi divenas, sen mia diro, ke li alportis ĉiam la tablon per etendita brako. Li manĝis same, kiel heroo de l’ Iliado, kaj mi forgesos neniam la krakadon de lia larĝa dentaro, la plilarĝiĝon de liaj naztruoj, la brilon de liaj okuloj, la blankecon de liaj tridek du dentoj, timegindaj muelŝtonoj, kies muelejo li estis. Mi devas konfesi, ke lia konversacio lasis al mi malmulte da rememoroj; oni trovis facile la limojn de lia inteligento, sed oni konis neniam tiujn de lia apetito. Kristodulo gajnis nenion, gastigante lin dum kvar jaroj, kvankam li postulis de li plipagon da dek frankoj ĉiumonate, pro plimanĝo. La nesatigebla Maltano ensorbis, ĉiutage post la vespermanĝo, grandegan pladon da aveloj, kiujn li rompis inter siaj fingroj per simpla alproksimigo de la dika al la montra. Kristodulo, eks-heroo, sed homo pozitivema, observis tiun praktikon kun miksitaj admiro kaj timo; li tremis por sia deserto, kaj tamen li estis flatata, vidante ĉe sia tablo tiel miregindan nuksrompilon. La vizaĝo de Giacomo estus tute ĝustloka en unu el tiuj surprizskatoloj, kiuj tiel timigas la infanojn. Li estis pli blanka ol negro; sed la diferenco estis simpla nuanco. Liaj densaj haroj falis ĝis la brovoj, kiel ĉapo. Pro vere stranga kontrasto, tiu Caliban havis la plej beletan piedon, la plej maldikan maleolon, la plej bone desegnitan kaj elegantan kruron, kiujn oni povus prezenti kiel modelon al statuisto, sed tiuj detaloj impresis nin malmulte. Por iu ajn, kiu vidis lin manĝanta, lia persono komenciĝis ĉe la mezo de la tablo; la cetero ne estis kalkulinda.

La junan William Lobster mi citas nur pro memoro. Li estis dudekjara anĝelo, blonda, rozkolora, rondvanga, sed anĝelo el Usono. La firmo Lobster kaj filoj, el Nov-Jorko, estis sendinta lin al Oriento por studi la elportan negocon. Li laboris dum la tago ĉe fratoj Philip; vespere, li legis Emerson; matene, je la radianta horo de la sunleviĝo, li iris al la Domo de Sokrato, por pafi per pistolo.

La plej interesiga persono en nia kolonio estis, sen kontraŭdiro, John Harris, frato de la patrino de juna Lobster. La unuan fojon, kiam mi vespermanĝis kun tiu stranga individuo, mi komprenis Amerikon. John naskiĝis en Vandalia, ŝtato Illinois. Li spiris naskiĝante tiun aeron de l’ nova mondo, tiel vigligan, tiel junan, tiel ŝauman, ke ĝi kapturnas kiel ĉampanvino kaj oni ebriiĝas spirante ĝin. Mi ne scias, ĉu la familio de Harris estas riĉa, aŭ male; ĉu ĝi sendis sian filon al la kolegio, aŭ lasis lin eduki sin mem. La certo estas, ke, estante dudek-sep-jara, li fidas nur sin mem, atentas nur sin, miras nenion, kredas nenion neebla, retroiras neniam, kredas ĉion, esperas ĉion, provas ĉion, venkas ĉion, sin relevas se li falis, rekomencas se li malsukcesis, haltas neniam, senkuraĝiĝas neniam, kaj iras rekte antaŭen, fajfante sian kanton. Li estis terkulturisto, instruisto, juristo, ĵurnalisto, orserĉisto, industriisto, negocisto; li legis ĉion, vidis ĉion, praktikis ĉion, kaj travojaĝis pli ol duonon de la terglobo. Kiam mi ekkonis lin, li komandis militan vaporŝipon da sesdek homoj kaj kvar kanonoj, kiu restadis en Pireo; li pritraktis la Orientan demandon en la Revuo de Boston; li faris negocon kun firmo de indigo en Calcutta, kaj li trovis la tempon por veni, tri-kvarfoje en ĉiu semajno, vespermanĝi kun sia nevo Lobster kaj ni.

Unu fakto, el mil, sufiĉos por pentri al vi la karakteron de Harris. En 1853, li estis asociano de firmo en Filadelfio. Lia nevo, kiu estis tiam deksepjara, iras por viziti lin, kaj trovas lin, sur la placo Washington, staranta antaŭ brulanta domo. William frapas lian ŝultron; li sin turnas.

«Estas vi? li diras. Bontagon, Bill; vi alvenas en malbona momento, infano mia. Jen brulo, kiu min senhavigas. Mi havis kvardek mil dolarojn en la firmo; ni ne savos unu alumeton.

—Kion vi faros? demandis la junulo, konsternegite.

—Kion mi faros? Estas la dek-unua, mi malsatas, restas iom da oro en mia veŝtopoŝo; mi regalos vin tagmanĝe!»

Harris estas unu el la plej beltaliaj kaj elegantaj homoj, kiujn mi iam renkontis. Li havas viran mienon, altan frunton, klaran kaj fieran rigardon. Tiaj Amerikanoj estas neniam malfortikaj nek kriplaj, kaj ĉu vi scias, kial? Pro tio, ke ili ne sufokiĝas en la vindotukoj de mallarĝa civilizeco. Liaj spirito kaj korpo disvolviĝas oportune: kiel lernejon, ili havas la liberan aeron, kiel lerniganton, la praktikon, kiel nutristinon, la liberecon.

Mi neniam sukcesis tre ŝati Sron Mérinay; mi observis Giacomo Fondi kun la indeferenta videmo, kiun oni havas en menaĝerio de alilandaj bestoj; juna Lobster inspiris al mi malmulte da intereso; sed mi havis amikecon al Harris. Lia nekaŝema vizaĝo, liaj simplaj manieroj, lia ne sendolĉa krudeco, lia kolerema sed tamen kavalira karaktero, la strangecoj de lia humoro, la ardeco de liaj sentoj, ĉio tio min altiris des pli vive, ke mi estas nek arda nek pasia. Ni ŝatas ĉirkaŭ ni, kion ni ne trovas en ni. Giacomo vestis sin blanke, pro tio, ke li estas nigra; mi amegas la Usonanojn, pro tio, ke mi estas Germano.

La Grekojn mi konis tre malmulte post kvarmonata restado en Grekujo. Nenio estas pli facila, ol vivi en Ateno, ne ekrilatiĝante kun la enlanduloj. Mi ne iris en la kafejojn, mi legadis nek la Pandoron nek la Pallason, nek ian ajn lokan ĵurnalon; mi ne vizitadis la teatron, ĉar mi havas delikatan aŭdon, kaj falsa noto min ofendas pli kruele ol pugnobato; mi vivis dome kun miaj gemastroj, mia herbokolekto kaj John Harris. Mi povis prezentigi min en la palacon, dank’ al mia diplomatia pasporto kaj al mia oficiala titolo. Mi estis portinta mian vizitkarton al la ceremoniestro kaj al la ĉefestrino, kaj mi povis esperi inviton por la unua kortega balo. Mi rezervis por tiu cirkonstanco belan ruĝan veston, arĝente broditan, kiun mia onklino Rosenthal alportis al mi, la tagon antaŭ mia forveturo. Ĝi estis la uniformo de ŝia mortinta edzo, kiu estis preparisto de naturscienco en la Filomatika Instituto en Minden. Mia bona onklino, virino tre saĝa, sciis, ke uniformo trafas ĉiulande bonan akcepton, precipe kiam ĝi estas ruĝa. Mia plej maljuna frato rimarkigis, ke mi estas pli alta ol mia onklo, kaj ke la manikoj de lia frako ne atingas plene la ekstremaĵojn de miaj brakoj; sed patreto respondis vivece, ke la arĝenta brodaĵo estos admirata de ĉiuj, kaj ke la princinoj ne zorgos pri tiaj detaloj.

Bedaŭrinde, la kortego ne dancis dum la tuta sezono. La vintrajn plezurojn anstataŭis la florado de la migdal-, persik- kaj citron-arboj. Oni parolis malprecize pri balo, okazonta la 15an de majo; ĝi estis urba famo, kredigita de kelkaj duonoficialaj gazetoj, sed ne konfidinda.

Miaj studoj progresis same, kiel miaj plezuroj, paŝo post paŝo. Mi konis detale la Atenan botanikan ĝardenon, kiu estas nek tre bela, nek tre riĉa; ĝi estas sako facile malplenigebla. La reĝa ĝardeno prezentis pli da rimedoj: inteligenta Franco kolektis tien ĉiujn vegetaĵajn riĉaĵojn de la lando, de la insulaj palmarboj ĝis la saksifragoj de l’ promontoro Suniono. Mi pasigis tie bonajn tagojn meze de la plantaĵoj de Sro Bareaud. La ĝardeno estas publika nur je certaj horoj; sed mi parolis Greke al la gardostarantoj, kaj pro amo al la Greka oni lasis min eniri. Sro Bareaud ne enuis kun mi; li promenigis min ĉien, pro la plezuro paroli France. Kiam li forestis, mi aliris altan, maldikan ĝardeniston kun skarlataj haroj, kaj demandis lin Germane: utilas, esti poligloto.

Mi herbokolektis iom ĉiutage en la kamparo, sed neniam tiel malproksime, kiel mi estus dezirinta: la rabistoj kampadis ĉirkaŭ Ateno. Mi ne estas timema, kaj la daŭrigo de ĉi tiu rakonto ĝin pruvos al vi, sed mi ŝatas la vivon. Ĝi estas donaco, kiun mi ricevis de miaj gepatroj; mi volas konservi ĝin kiel eble plej longe, kiel rememoron al mia patro kaj al mia patrino. En aprilo 1856, estis danĝere eliri el la urbo; estis eĉ nesingardeme restadi en ĝi. Mi ne riskis min sur la deklivon de monto Likabeto, sen penso pri tiu plendinda Sino Daraud, kiu estis senigita tie en plena tagmezo. La montetoj Dafne rememoris al mi la kaptitecon de du Francaj oficiroj. Sur la vojo al Pireo, mi pensis nevole pri tiu rabistaro, kiu promenadis en ses fiakroj, kvazaŭ edziĝofestantoj, kaj pafadis al la pasantoj tra la pordetoj. La vojo al monto Penteliko memorigis al mi la areston de la dukino de Piacenza, aŭ la tute ĵusan aventuron de Harris kaj Lobster. Ili revenis el promenado sur du Persaj ĉevaloj apartenantaj al Harris: ili falas en embuskon. Du rabistoj, kun aldirektita pistolo, haltigas ilin meze de ponto. Ili rigardas ĉirkaŭ si kaj vidas malsupre, en la valeto, dekduon da sentaŭguloj, armitaj de l’ piedoj ĝis la kapo, kiuj gardis kvindek aŭ sesdek kaptitojn. Kiu ajn estis pasinta tie depost la sunleviĝo, estis senigita, poste ŝnurligita, por ke neniu kuru alarmi. Harris ne havis batalilon, nek lia nevo. Li diris Angle: «Ni ĵetu nian monon; oni ne rezignas la vivon por cent dolaroj.» La rabistoj relevas la monerojn ne ellasante la bridon de la ĉevaloj; poste, ili montras la valeton, kaj signas, ke oni devas malsupreniri en ĝin. Tiufoje Harris perdas paciencon; malplaĉas al li, esti ligita; li ne estas materio por branĉfasko. Li ĵetas rigardon al juna Lobster, kaj en la sama momento du paralelaj pugnobatoj ekfalas, kiel du kunkatenitaj kuglegoj, sur la kapojn de ambaŭ rabistoj. La kontraŭulo de William ruliĝas renverse, malŝargante sian pistolon; tiu de Harris, puŝite pli maldolĉe, transpasas super la randmuro kaj falas mezen de siaj kamaradoj. Harris kaj Lobster estis jam malproksime, senfeligante siajn ĉevalojn per la spronoj. La bando leviĝas unumove kaj pafas el ĉiuj siaj bataliloj. La ĉevaloj estas mortigataj, la rajdantoj sin liberigas, kuregas kaj informas la ĝendarmaron, kiu ekmarŝis la postmorgaŭan tagon frumatene.

Nia bonega Kristodulo eksciis kun vera ĉagreno la morton de ambaŭ ĉevaloj; sed li ne trovis unu mallaŭdan parolon pri la mortigintoj. «Kion vi volas? diris li kun ĉarma simpleco. Ĝi estas ilia metio.» Ĉiuj Grekoj konsentas iomete kun nia mastro. Ne pro tio, ke la rabistoj indulgas al siaj samlanduloj kaj rezervas sian severecon por la fremduloj; sed Greko, kiun senigis liaj fratoj, pensas kun iom da submetiĝo, ke lia mono ne eliras el la familio. La loĝantaro suferas la ŝteladon de la rabistoj, same kiel popolanino sin lasas bati de ŝia edzo, admirante, kiel bone li frapas. La enlandulaj moralistoj plendas pri la krimoj plenumitaj en la kamparo, kiel patro bedaŭras la malsaĝaĵojn de sia filo. Oni riproĉas lin laŭte, oni amas lin mallaŭte; oni ĉagrenus, se li similus al la filo de l’ najbaro, pri kiu kuris nenia malbona diro.

Tio estas tiel vera, ke, je l’ epoko de mia alveno, Ateno havis kiel heroon precize la skurĝon de Atenlando. En la salonoj kaj en la kafejoj, ĉe la barbiroj, kie amasiĝas la vulgara popolo, ĉe la farmaciistoj, kie kunvenas la burĝanaro, sur la ŝlimozaj stratoj de l’ bazaro, sur la polvoplena stratkruciĝo «Bela Grekujo», en la teatro, apud la dimanĉa koncerto, kaj sur la vojo al Patisja, oni parolis nur pri la granda Haĝi-Stavros, oni ĵuris nur per Haĝi-Stavros la nevenkebla, Haĝi-Stavros la timigilo al la ĝendarmoj, Haĝi-Stavros la Reĝo de l’ montoj! Oni povus (Dio min pardonu!) verki la litaniojn de Haĝi-Stavros.

Iun dimanĉon, dum John Harris vespermanĝis kun ni, malmulte post lia aventuro, mi kondukis la bonan Kristodulon al la temo pri Haĝi-Stavros. Nia gasto estis iam rilatinta multe kun li, dum la milito de liberigo, en epoko, kiam la rabado ne estis tiel pridiskutata, kiel hodiaŭ.

Li malplenigis sian glason da Santorina vino, ordigis siajn grizajn lipharojn, kaj komencis longan rakonton interrompatan de kelkaj sopiroj. Li sciigis al ni, ke Stavros estas filo de «papas», t. e. de pastro, el insulo Tino. Li naskiĝis, Dio scias en kiu jaro: la Grekoj de la bona epoko ne scias sian aĝon, ĉar vivoregistrado estas dekadenca inventaĵo. Lia patro, kiu lin destinis por la eklezio, lernigis lin legi. Ĉirkaŭ sia dudeka jaro, li vojaĝis al Jerusalemo, kaj aldonis al sia nomo la titolon Haĝi, kiu signifas pilgriminton. Haĝi-Stavros, revenante hejmen, estis kaptita de marrabisto. La venkinto trovis lin kapabla, kaj, el kaptito, faris lin ŝipisto. Tiamaniere li komencis militadi kontraŭ la Turkaj ŝipoj, kaj ĝenerale kontraŭ ĉiuj, kiuj ne posedas kanonojn. Post kelkjara servado, li trovis, ke li laboris sufiĉe por la ceteraj, kaj decidis eknegoci por sia propra konto. Li havis nek ŝipon, nek monon por aĉeti unu; tio lin devigis rabadi surtere. La ribelado de la Grekoj kontraŭ Turkujo ebligis al li fiŝkapti en malklara akvo. Neniam li sciis tute ĝuste, ĉu li estas rabisto aŭ ribelanto, kaj ĉu li komandas ŝtelistojn aŭ partianojn. Lia malamo al la Turkoj ne blindigis lin sufiĉe, ke, preterpasante Grekan vilaĝon, li ne vizitu kaj traesploru ĝin. Laŭ li, ĉiu ajn monero estas preninda, ĉu ĝi devenas de la amikoj aŭ de la malamikoj, de simpla ŝtelo aŭ de la glora rabado. Dank’ al tiel sagaca senpartieco, lia riĉeco kreskis rapide. La paŝtistoj alkuris lian standardon, kiam oni sciis, ke oni povas gajni multon kun li: lia famo havigis al li armeon. La regnoj protektantoj al la ribelintoj, eksciis liajn heroaĵojn, ne liajn ŝparaĵojn: en tiu tempo, oni vidis ĉion bela. Lordo Byron dediĉis odon al li, la Parizaj poetoj kaj retoroj lin komparis al Epaminondas kaj eĉ al Aristido. Aristokratinoj brodis standardon por li; oni sendis al li subvenciojn. Li ricevis monon el Francujo, Anglujo, Rusujo; mi ne ĵurus, ke li ne ricevis el Turkujo: li estis vera Palikaro! Je la fino de l’ milito, li estis sieĝata, kun la ceteraj estroj, en la Atena Akropolo. Li loĝis en la Propileoj, kune kun Margaritis kaj Ligandas, kaj ĉiu el ili konservis siajn trezorojn sub la kapkuseno de sia lito. Dum bela somera nokto, la tegmento falis tiel lerte, ke ĝi premegis ĉiujn, escepte Haĝi-Stavros, kiu fumis sian nargileon ekstere. Li kolektis la heredaĵon de siaj kunbatalintoj, kaj ĉiu opiniis, ke li bone meritis ĝin. Sed malfeliĉo, kiun li ne antaŭvidis, haltigis la iradon de liaj sukcesoj: la paco fariĝis. Haĝi-Stavros, foririnte kamparen kun sia mono, ĉeestis strangan spektaklon. La regnoj, kiuj liberigis Grekujon, provis fondi reĝolandon. Malbonsonaj vortoj zumis ĉirkaŭ la harozaj oreloj de l’ maljuna Palikaro: oni parolis pri registaro, armeo, publika ordo. Oni ridigis lin tre, informante lin, ke liaj bienoj estas enhavataj en subprefekta distrikto. Sed, kiam la fiska oficisto sin prezentis al li por enkasigi la ĉiujaran imposton, li fariĝis serioza. Li ĵetis la kolektiston tra la pordon, ne forgesinte liberigi lin de la tuta mono, kion li havis kun si. La juĝistaro lin ekĉikanis; li reforiris al la montoj. Cetere, li enuis ja en tia domo. Li komprenis, ĝis ia grado, ke oni povas posedi tegmenton, sed kondiĉe ke oni dormu sur ĝi.

Liaj kunbatalintoj estis disiĝintaj en la tuta reĝolando. La regno estis doninta al ili bienojn; ili kulturadis malbonhumore, kaj manĝis sen apetito la maldolĉan panon de la laboro. Kiam ili eksciis, ke ilia estro malpaciĝis kun la leĝoj, ili vendis siajn kampojn, kaj alkuris lin. Sed li kontentiĝis luigante siajn bienojn farme: li havas administran kapablecon.

La paco kaj senokupeco estis malsanigintaj lin. La aero de la montoj revigligis lin tiel bone, ke en 1840 li pensis pri edziĝo. Li estis certe pli ol kvindekjara, sed por homoj tiel harditaj, maljuneco ne ekzistas; eĉ la morto pripensas almenaŭ dufoje, antaŭ ol ilin ataki. Li edziĝis je riĉa heredontino, el unu el la plej bonaj familioj de Lakonio, kaj fariĝis tiamaniere bo-parenco de la ĉefaj personoj de l’ reĝolando. Lia edzino sekvis lin ĉien, donis al li filinon, enfebriĝis, kaj mortis. Li edukis mem sian infaninon, kun zorgoj kvazaŭ patrinaj. Kiam li saltigis la knabinon sur siaj genuoj, liaj kunrabistoj diris al li ridante: «Al ci mankas nur lakto».

La patra amo donis novan energion al lia spirito. Por kolekti reĝinan doton al sia filino, li studis la monan demandon, pri kiu li havis antaŭe tro primitivajn ideojn. Anstataŭ amasigi siajn monerojn en kofrojn, li procente-donis ilin. Li lernis la artifikojn kaj elturniĝojn de la spekulacio; li observis la kurson de la publikaj biloj en Grekujo kaj eksterlande. Oni pretendas eĉ, ke, frapite de la utiloj de la asocio, li havis la ideon organizi la rabadon per akcioj. Li faris kelkajn vojaĝojn tra Eŭropo, kondukite de Greko el Marseille, kiu utilis al li kiel interpretisto. Dum lia restado en Anglujo, li ĉeestis baloton en mi ne scias plu kiu «putra urbeto[2]» de Yorkshire: tiu bela spektaklo inspiris al li profundajn pripensojn pri la konstitucia regado kaj ĝiaj profitoj. Li revenis, decidinte, ke li ekspluatos la instituciojn de sia patrolando, kaj ĉerpos renton el ili. Li bruligis multon da vilaĝoj por utili al la opozicio: li detruis kelkajn aliajn pro la intereso de l’ konservativa partio. Kiam oni intencis renversi ministraron, oni bezonis nur sin turni al li: per nerefuteblaj argumentoj li pruvis, ke la polico funkcias malbone, kaj ke oni atingos iom da sendanĝereco nur ŝanĝante la kabineton. Sed kompense li donis energiajn lecionojn al la malamikoj de l’ ordo, punante ilin en la maniero mem, kiel ili pekis. Liaj politikaj talentoj konigis lin tiel bone, ke ĉiuj partioj havis altan estimon al li. Liajn konsilojn, rilate al balotoj, oni sekvis preskaŭ ĉiam; tiamaniere, ke, kontraŭe al la principoj de la riprezenta regado, laŭ kiu unu sola deputito esprimas la volon de multaj homoj, li estis riprezentata, li sola, de trideko da deputitoj. Inteligenta ministro, la famoza Rhalettis, ekpensis, ke homo, kiu tuŝas tiel ofte la risortojn de la registaro, eble malordigos fine la maŝinon. Li entreprenis ligi liajn manojn per ora fadeno. Li donis al li rendevuon en Karvati, inter montoj Himeto kaj Penteliko, en la kampara domo de fremda konsulo. Haĝi-Stavros venis, sen eskorto kaj sen bataliloj. La ministro kaj la rabisto, kiu konis unu alian de longe, tagmanĝis kune, kiel du malnovaj amikoj. Ĉe la deserto, Rhalettis proponis al li plenan amnestion por li kaj liaj kunuloj, patenton de divizia generalo, la titolon senatano kaj dek mil hektarojn da arbaro tutpropraĵe. La Palikaro hezitis iom da tempo kaj fine respondis per rifuzo. «Eble antaŭ dudek jaroj mi estus akceptinta, diris li, sed hodiaŭ mi estas tro maljuna. Mi ne povas, en mia aĝo, ŝanĝi mian vivmanieron. La polvo de Ateno ne estas saniga por mi; en la senato mi dormus, kaj, se ci donus al mi soldatojn komandotajn, mi estus kapabla malŝargi miajn pistolojn al liaj uniformoj, pro la forto de la kutimeco. Reiru do al ciaj aferoj, kaj lasu min zorgi pri la miaj.»

Rhalettis ne konsideris sin kiel venkitan. Li provis klarigi al la rabisto la malnoblecon de l’ metio, kiun li praktikas. Haĝi-Stavros ekridis, kaj diris al li kun afabla ĝentileco:

«Kamarado! la tagon, kiam ni skribos niaj pekojn, kiu el ni ambaŭ havos la pli longan liston?

—Pripensu fine, aldonis la ministro, ke ci ne povos eviti cian destinon; unu tagon aŭ alian, ci pereos per nenatura morto.

Allah Kerim! respondis li Turke. Nek ci nek mi legis en la steloj. Sed mi havas almenaŭ unu superecon: nome, miaj malamikoj surhavas uniformon, kaj mi rekonas ilin el malproksime. Ci ne povas paroli same pri la ciaj. Adiaŭ, frato.»

Ses monatojn poste, la ministro estis mortigata de siaj politikaj malamikoj; la rabisto vivas ankoraŭ.

Nia gasto ne rakontis al ni ĉiujn altajn agojn de lia heroo: la tagdaŭro ne estus sufiĉinta. Li nur denombris la plej rimarkindajn. Mi ne kredas, ke en iu ajn lando la kolegoj de Haĝi-Stavros faris ion pli artistan ol la kapto de la Niebuhr. Ĝi estas vaporŝipo de la «Aŭstria Lloyd», kiun la Palikaro derabis surtere, ĉirkaŭ la dek-unua matene. La Niebuhr venis el Konstantinoplo; ĝi lasis sian ŝarĝon kaj la pasaĝerojn en Kalamaki, oriente de Korinta istmo. Kvar ĉaregoj kaj du omnibusoj ricevis la pasaĝerojn kaj komercaĵojn, por ilin transporti al la alia flanko de l’ istmo, al la haveneto Lutraki, kie alia ŝipo atendis ilin. Ĝi atendis longatempe. Haĝi-Stavros, dum hela tago, sur bela vojo, en ebena kaj senarba lando, forprenis la komercaĵojn, la pakaĵojn, la monon de la vojaĝantoj, kaj la municiojn de la ĝendarmoj, kiuj eskortis la veturilaron. «Ĝi estis tago da ducent mil frankoj!» diris al ni Kristodulo kun iometo da envio.

Oni parolis multe pri la kruelaĵoj de Haĝi-Stavros. Lia amiko Kristodulo pruvis al ni, ke li ne faras malbonon por sia plezuro. Li estas sobra homo, kiu sin ebriigas per nenio, eĉ ne per sango. Se okazas, ke li varmigas iom tro la piedojn de riĉa kamparano, ĝi estas por scii, kie la avaregulo kaŝis sian monon. Ĝenerale, li agas dolĉe al la kaptitoj, de kiuj li esperas ricevi kompenson. Dum la somero de 1854, li alvenis unu vesperon, kun sia bando, ĉe riĉan komerciston de insulo Eŭbeo, Sron Voidi. Li trovis la familion kunvenintan, plus maljunan juĝiston de la tribunalo de Kalcis, kiu ludis kartojn kun la dommastro. Haĝi-Stavros proponis al la magistrato, priludi kun li lian liberecon: li perdis kaj pagis bonvole. Li forkondukis Sron Voidi kaj liajn gefilojn; li lasis la edzinon, por ke ŝi povu zorgi pri la reaĉeto. La tagon de la forpreno, la komercisto suferis pro podagro, lia filino havis febron, la knabo estis pala kaj ŝvela. Ili revenis du monatojn poste, ĉiuj resanigitaj per la ekzercado, la libera aero kaj la bona traktado. Tuta familio resaniĝis por kvindek mil frankoj: ĉu tio estis tro kare pagita?

«Mi konfesas, aldonis Kristodulo, ke nia amiko estas senkompata al kiu ne pagas. Kiam kompenso ne estas pagita je la fiksita dato, li mortigas siajn kaptitojn kun komercista akurateco: tia estas lia maniero protesti bilojn. Kia ajn estas mia admiro al li kaj la amikeco, kiu ligas niajn familiojn, mi ne pardonis ankoraŭ al li la mortigon de la du knabinoj el Mistra. Ili estis dekkvar-jaraj dunaskitinoj, tiel belaj, kiel du marmoraj statuetoj, fianĉiniĝintaj je du junuloj el Leondari. Ili tiel similis unu al alia, ke, vidante ilin kune, oni kredis, ke oni vidas duoble, kaj oni frotis al si la okulojn. Iun matenon, ili iris por vendi kokonojn al la ŝpinejo; ili portis duope grandan korbon, kaj kuris malpeze sur la vojo, kiel du kolombinoj jungitaj ĉe sama ĉaro. Haĝi-Stavros forprenis ilin sur la monton kaj skribis al ilia patrino, ke li redonos ilin kontraŭ dek mil frankoj, pagotaj je la fino de l’ monato. La patrino estis riĉeta vidvino, posedanta belajn morusarbojn, sed ne provizita per kontanta mono, kiel ni ĉiuj. Ŝi prunteprenis garantidonante siajn bienojn, kio estas neniam facila eĉ por dudek pro cento. Ŝi bezonis pli ol ses semajnojn por kunigi la sumon. Kiam ŝi fine havis la monon, ŝi metis ĝin sur mulon kaj piediris ĝis la tendaro de Haĝi-Stavros. Sed alvenante monton Tajgeton, ĉe la loko, kie oni trovas sep fontojn sub platano, la mulo, kiu antaŭiris, ekhaltis subite, kaj rifuzis marŝi unu paŝon. Tiam la malfeliĉa patrino vidis, sur la flanko de l’ vojo, siajn ambaŭ filinojn. Ili havis la kolon tranĉita ĝis la osto, kaj tiuj belaj kapoj preskaŭ ne plu alteniĝis al la korpo. Ŝi prenis ambaŭ plendindulinojn, metis ilin mem sur la mulon, kaj ilin rekondukis al Mistra. Neniam ŝi povis plori: pro tio, ŝi freneziĝis kaj mortis. Mi scias, ke Haĝi-Stavros bedaŭris sian agon: li kredis, ke la vidvino estas pli riĉa, kaj ke ŝi ne volas pagi. Li estis mortiginta la du infaninojn por la ekzemplo. Certe estas, ke, deposte, liaj enkasigoj fariĝis ĉiam akurate, kaj ke neniu kuraĝis plu lin atendigi.

Brutta carogna! kriis Giacomo frapante baton, kiu ŝancelis la domon kiel tertremo. Se iam li venos sub mia mano, mi prezentos al li kompensmonon da dek mil pugnobatoj, kiu ebligos al li forlasi la negocadon.

—Mi, diris juna Lobster kun sia kvieta rideto, mi deziras nur renkonti lin je kvindek paŝoj de mia revolvero. Kaj vi, onklo John?»

Harris fajfis inter la dentoj Amerikan arieton, akran kiel klingo de ponardeto.

«Ĉu mi kredos miajn orelojn? aldonis, per sia flutsona voĉo Sro Mérinay, harmonia mortulo. Ĉu estas eble, ke tiaj teruraĵoj estas plenumataj en jarcento kiel la nia! Mi scias ja, ke la Societo por la moraligo de la krimuloj ne fondis ankoraŭ filiojn en tiu ĉi reĝolando; sed, atendante, ĉu vi ne havas ĝendarmaron?

—Certe, respondis Kristodulo: 50 oficirojn, 152 kaporalojn kaj 1250 ĝendarmojn, el kiuj 150 rajdantaj. Ĝi estas la plej bona trupo de l’ reĝolando, post tiu de Haĝi-Stavros.

—Kio min mirigas, mi diris miavice, estas, ke la filino de l’ maljuna sentaŭgulo lasis lin agi.

—Ŝi ne estas kun li.

—Ja, bone! Kie ŝi estas?

—En edukejo.

—En Ateno?

—Vi demandas min tro multe; mi ne scias tiom. Kiel ajn estas, kiu edziĝos kun ŝi, estos trafinta belan partion.

—Jes, diris Harris. Oni certigas ankaŭ, ke la filino de Calcraft ne estas malbona partio.

—Kiu estas Calcraft?

—La Londona ekzekutisto.»

Ĉe tiuj vortoj, Dimitri, la filo de Kristodulo, ruĝiĝis ĝis la oreloj. «Pardonu, sinjoro, diris li al John Harris, ekzistas granda diferenco inter ekzekutisto kaj rabisto. La ekzekutista metio estas malnoblega; la rabista profesio estas honorata. La registaro devas gardi la Atenan ekzekutiston en la fortikaĵo Palamedo; se ne, oni lin mortigus; dum neniu deziras malbonon al Haĝi-Stavros, kaj la plej honestaj personoj en la reĝolando estas fieraj premi lian manon.»

Harris malfermis la buŝon por respondi, kiam ni aŭdis la sonorilon de la butiko. Ĝi estis la servistino, kiu revenis domen kun junulino de dek kvin aŭ dek ses jaroj, vestita laŭ la lasta bildo de la Ĵurnalo de modoj. Dimitri sin levis dirante: «Ĝi estas Fotini!

—Sinjoroj, diris la kukisto, ni parolu pri io alia, mi petas. La rakontoj pri rabistoj ne estas por la fraŭlinoj.»

Kristodulo prezentis Fotini al ni kiel la filinon de unu el liaj kunbatalintoj, kolonelo Johano, ĉefkomandanto en Naŭplio. Ŝi estis do nomata Fotini Johanidino, laŭ la moro de la lando, kie, ĝustadire, ne ekzistas familinomoj.

La juna Atenanino estis malbela, kiel la naŭ dekonoj de la Atenaj fraŭlinoj. Ŝi havis beletajn dentojn kaj belajn harojn, sed nenion plie. Ŝia dika talio ŝajnis esti nekomforte en Pariza korseto. Ŝiaj piedoj, rondformaj kiel gladiloj, suferis verŝajne turmentegojn: ili estis kreitaj por treniĝi en babuŝoj, ne por premiĝi en botetoj de Meyer. Ŝia kapo memorigis tiel malmulte pri la Greka tipo, ke ĝi vere ne havis profilon; ĝi estis plata, kvazaŭ nesingardema nutristino estus mallerte sidiĝinta sur la vizaĝon de l’ infanino. La tualeto ne taŭgas por ĉiuj virinoj: ĝi preskaŭ igis ridinda la plendindan Fotini. Ŝia robo kun falbaloj, subtenata de potenca krinolino, rimarkigis la mallertecon de ŝia persono kaj la ĝenon de ŝiaj movoj. La juveloj el Parizo, per kiuj ŝi estis stelsemita, ŝajnis esti ekkriaj punktoj, destinitaj por atentigi pri la malperfektaĵoj de ŝia korpo. Vi estus kredinta, ke ŝi estas dika, malalta servistino, kiu sin dimanĉevestis per la vestaro de sia mastrino.

Neniu el ni miris, ke la filino de simpla kolonelo estas tiel multekoste vestita por pasigi la dimanĉon en la domo de kukisto. Ni konis sufiĉe la landon por scii, ke la tualetemo estas la plej nekuracebla vundo de la Greka societo. La vilaĝaninoj traborigas arĝentajn monerojn, kunkudras ilin en formon de kasko, per kiu ili sin kapkovras en la festotagoj. Ili portas sian doton sur la kapo. La urbaninoj elspezas tiun doton ĉe la komercistoj, kaj portas ĝin sur la tuta korpo.

Fotini loĝis en la Hetajrio. Tio estas, vi scias, edukejo fondita laŭ modelo de la Honora Legio[3], sed regata de leĝoj pli larĝaj kaj toleremaj. Oni edukas tie ne nur la filinojn de la militistoj, sed ankaŭ kelkafoje la heredontinojn de la rabistoj.

La filino de kolonelo Johano sciis iom da Franca kaj da Angla; sed ŝia ĝeniĝemeco ne ebligis, ke ŝi brilu en la konversacio. Mi eksciis poste, ke ŝia familio alkonfidis al ni la rolon, perfektigi ŝin pri la fremdaj lingvoj. Ŝia patro, aŭdinte, ke Kristodulo gastigas honestajn kaj instruitajn Eŭropanojn, estis petinta la kukiston, ke li elirigu ŝin ĉiudimanĉe el la edukejo, utilante al ŝi kiel zorganto. Tiu interkonsento ŝajnis plaĉi al Kristodulo, kaj precipe al lia filo Dimitri. La juna komisiisto rigardis avide la malgracian edukatinon, kiu ne rimarkis ĝin.

Ni estis projektintaj iri ĉiuj kune al la publika koncerto. Ĝi estas bela spektaklo, kiun la Atenanoj donas al si mem ĉiudimanĉe. La tuta popolo, en granda tualeto, kunvenas en polvokampon, por aŭdi valsojn kaj kvadrilojn ludatajn de regimenta muzikistaro. La malriĉuloj iras tien piede, la riĉuloj veture, la elegantuloj rajde. La kortego ne forrestus, eĉ por imperio. Post la lasta kvadrilo ĉiu reiras domen, kun polvokovrita vesto, kun kontenta koro, kaj oni diras: «Ni amuziĝis bone».

Certe estas, ke Fotini intencis sin montri ĉe la koncerto, kaj ŝia admiranto Dimitri ne estis malkontenta, vidigi sin tie kun ŝi; ĉar li surhavis novan redingoton, kiun li estis aĉetinta, konfekciitan, en la tenejo de la Belle-Jardinière. Bedaŭrinde la pluvo ekfalis tiel dense, ke ni devis resti dome. Por pasigi la tempon, Marula proponis al ni, ludi por bombonoj: ĝi estas distraĵo laŭmoda en la mezklasaj rondoj. Ŝi prenis glasvazon en la butiko, kaj donis al ĉiu el ni manplenon da indiĝenaj bombonoj, kariofilaj, anizaj, pipraj, kaj cikoriaj. Post tio, oni disdonis kartojn, kaj la unua, kiu sukcesis kolekti naŭ samkolorajn, ricevis tri sukeraĵojn de ĉiu el liaj kontraŭuloj. La Maltano Giacomo montris, per daŭra atento, ke li ne estas indiferenta pri la gajno. La hazardo lin favoris: li atingis riĉecon, kaj ni vidis lin engluti sep aŭ ok manplenojn da bombonoj, kiuj estis promenintaj en la manoj de ĉiuj kaj de Sro Mérinay.

Interesiĝante malpli pri la ludo, mi alcentrigis mian atenton al kurioza fenomeno, kiu okazis maldekstre de mi. Dum la rigardoj de la juna Atenano rompiĝis unu post alia ĉe la indiferenteco de Fotini, Harris, kiu ŝin ne rigardis, altiris ŝin per nevidebla forto. Li tenis siajn kartojn kun mieno sufiĉe neatenta, oscedis de tempo al tempo kun Amerikana naiveco, aŭ fajfis Yankee Doodle, sen respekto al la ĉeestantoj. Mi kredas, ke la rakonto de Kristodulo impresis lin, kaj ke lia spirito trotis sur la montaro, persekute al Haĝi-Stavros. Ĉiuokaze, se li pensis pri io, tio certe ne estis la amo. Eble la fraŭlino ankaŭ ne pensis pri ĝi, ĉar preskaŭ ĉiuj Grekaj virinoj havas en la fundo de l’ koro bonan pavimon de indiferenteco. Tamen ŝi rigardis mian amikon John, kiel alaŭdo rigardas la spegulon. Ŝi ne konis lin; ŝi sciis nenion pri li, nek lian nomon, nek lian landon, nek lian riĉecon. Ŝi ne estis aŭdinta lin parolantan, kaj eĉ se ŝi estus aŭdinta lin, ŝi certe ne estis kapabla juĝi, ĉu li estas sprita. Ŝi vidis lin tre bela, kaj tio sufiĉis. La antikvaj Grekoj adoris la belecon; ĝi estas la sola, el iliaj dioj, pri kiu neniam ekzistis ateistoj. La hodiaŭaj Grekinoj, malgraŭ la dekadenco, scias ankoraŭ malkonfuzi Apollon’on de simiovizaĝulo. Oni trovas en la kolekto de Sro Fauriel kanteton, kiu povas esti tradukata jene:

«Junuloj, ĉu vi deziras scii, junulinoj, ĉu vi deziras informiĝi, kiel amo nin eniras? Ĝi eniras tra la okuloj; de l’ okuloj, ĝi eniĝas en la koron; kaj en la koro ĝi enradikiĝas.»

Certe, Fotini konis tiun kanton; ĉar ŝi malfermis grandajn okulojn, por ke la amo povu eniri ne kliniĝante.

La pluvo ne ĉesis fali, nek Dimitri rigardadi la junulinon, nek la junulino konsideradi Harris, nek Giacomo krakmanĝi bombonojn, nek Sro Mérinay rakonti ĉapitron de antikva historio al juna Lobster, kiu ne aŭskultis. Je la oka, Marula pretigis la tablon por la vespermanĝo. Fotini sidis inter Dimitri kaj mi, kiu ne estis atentinda. Ŝi konversaciis malmulte kaj manĝis nenion. Ĉe la deserto, kiam la servistino parolis pri ŝia rekonduko, ŝi faris videblan penon, kaj diris en mian orelon:

«Ĉu Sro Harris havas edzinon?»

Mi trovis plezuron embarasi ŝin iomete, kaj respondis:

«Jes, fraŭlino; li edziĝis kun la vidvino de la doĝoj de Venezia.

—Ĉu eble! Kiun aĝon ŝi havas?

—Ŝi estas tiel maljuna, kiel la mondo, kaj eterna kiel ĝi.

—Ne moku min; mi estas simpla knabino, kaj ne komprenas viajn Eŭropanajn ŝercojn.

—Alivorte, fraŭlino, li edzigis kun la maro; li estas, kiu komandas la Usonan staran ŝipon the Fancy

Ŝi dankis min kun tia radiado pro ĝojo, ke ĝi malaperigis ŝian malbelecon, kaj mi trovis ŝin beleta dum almenaŭ unu sekundo.

III

MARY-ANN

La studoj dum mia juneco vastigis en mi pasion, kiu fine superis ĉiujn ceterajn: ĝi estas la deziro al la scienco, aŭ, se vi preferas ĝin nomi alie, la sciemo. Ĝis la tago, kiam mi foriris al Ateno, lerni estis mia sola plezuro; nescii, mia sola ĉagreno. La sciencon mi amis same, kiel karulinon, kaj neniu, ĝis tiam, estis konkurinta kun ĝi pri mia koro. Kompense, mi devas konfesi, ke mi ne estis karesema, kaj ke poezio kaj Hermann Schultz malofte trapasis kune la saman pordon. Mi promenis en la mondo, kiel en vasta naturscienca kolekto, kun grandigvitro en la mano. Mi observis la plezurojn kaj la suferojn de l’ aliaj homoj, kiel faktojn, kiuj meritas studon, sed ne envion aŭ kompaton. Mi ne enviis feliĉajn geedzojn, pli ol paron da palmarboj kunigitaj de l’ vento; mi havis precize tiom da kompato al koro disŝirita de l’ amo, kiom al geranio glaciigita de l’ frosto. Tiu, kiu dissekcis vivantajn bestojn, sentas malforte la kriojn de la tremetanta karno. Mi estus ĉeestinta kun diletanteco batalon de gladiatoroj.

La amo de Fotini al Harris estus kompatiginta ian ajn alian homon, ol naturaliston. La plendinda kreitaĵo amis blinde-senpripense, laŭ la esprimo de Henriko la Kvara; kaj estis evidente, ke ŝi amas vane. Ŝi estis tro timema por malkovri sian amon, kaj John estis tro malatenta por ĝin diveni. Eĉ se li estus rimarkinta ion, kiel estus espereble, ke li interesiĝos pri naiva malbelulino el la bordoj de l’ Ilisso? Fotini pasigis kvar aliajn tagojn kun li, la kvar dimanĉojn de aprilo. Ŝi rigardis lin, de l’ mateno ĝis la vespero, per konsumiĝaj, malesperaj okuloj; sed ŝi trovis neniam la kuraĝon malfermi la buŝon en lia ĉeesto. Harris fajfis kviete. Dimitri grumblis kiel juna dogo, kaj mi observis ridetante tiun strangan malsanecon, kontraŭ kiu mia konstitucio min ĉiam antaŭgardis.

Intertempe, mia patro skribis al mi, ke la negoco iradas tre malbone, ke la vojaĝantoj estas maloftaj, ke la vivo kostas multe, ke niaj kontraŭaj najbaroj ĵus elmigris, kaj ke, se mi trovis Rusan princinon, la plej bone estus, ke mi edziĝu kun ŝi senprokraste. Mi respondis, ke mi trovis neniun por forlogi, escepte la filinon de malriĉa Greka kolonelo; ke ŝi enamiĝis serioze, sed al alia ol mi; ke, kun iom da lerteco, mi povos eble fariĝi ŝia konfidenciulo, sed neniam ŝia edzo; cetere, mia sano estas bona, mia herbokolekto belega; miaj esploroj, ĝis nun enlimigitaj en la ĉirkaŭaĵo de Ateno, baldaŭ povos etendiĝi pli malproksimen; la sendanĝereco renaskiĝas, la rabistoj estas venkitaj de la ĝendarmaro, kaj ĉiuj ĵurnaloj sciigas la disĵeton de la bando de Haĝi-Stavros; post unu monato, maksimume, mi povos revojaĝi al Germanujo, kaj peti oficon, kiu havigos panon al mia familio.

Ni estis legintaj, dimanĉon la 28an de aprilo, en la Atena Jarcento, la grandan malvenkon de la Reĝo de l’ montoj. La oficialaj raportoj diris, ke dudek el liaj viroj estas trafitaj, lia tendaro bruligita, lia trupo disigita, kaj ke la ĝendarmaro lin persekutis ĝis Maratono.

Tiuj novaĵoj, tre agrablaj al ĉiuj fremduloj, ŝajnis doni malpli da plezuro al la Grekoj, kaj speciale al niaj domgemastroj. Kristodulo ne montris entuziasmon de falanksa leŭtenanto, kaj la filino de kolonelo Johano ploris preskaŭ, aŭskultante la malvenkon de l’ rabisto. Harris, kiu estis alportinta la ĵurnalon, ne kaŝis sian ĝojon. Kaj, ĉar la kamparo refariĝis trairebla por mi, mi estis kontentega. Jam la 30an matene, mi ekforiris kun mia herbujo kaj mia bastono. Dimitri vekis min ĉirkaŭ la kvara. Li estis tuj ironta demandi pri la ordonoj de Angla familio, loĝanta de kelkaj tagoj en la Hotelo de la Alilanduloj.

Mi sekvis straton Hermes ĝis la kruciĝo Bela Grekujo, kaj eniris straton Eolo. Pasante antaŭ la placo de Kanonoj, mi salutis la negravan artilerion de l’ reĝolando, kiu dormetas sub ŝirmejo sonĝante pri la preno de Konstantinoplo, kaj mi alvenis per kvar paŝoj al la promenejo Patisja. La melioj, kiuj ĝin borderas ambaŭflanke, ekmalfermetis siajn odorozajn florojn. La malpalblua ĉielo blankiĝis nesenteble inter montoj Himeto kaj Penteliko. Antaŭ mi, ĉe la horizonto, la supraĵoj de monto Parnis staris kiel breĉigita muro: ili estis la celpunkto de mia vojaĝo. Mi malsupreniris per mallongigejo ĝis la domo de grafino Janto Teotoki, kie loĝas la Franca senditaro; mi laŭiris la ĝardenojn de princo Mikaelo Sutzo kaj la Akademion de Platono, kiun iu prezidanto de l’ Areopago donis loterie, antaŭ kelkaj jaroj, kaj mi eniris la olivarbaron. La matenamaj turdoj kaj iliaj kuzoj la merloj saltetis en la arĝentaj foliaĵoj kaj babiladis ĝoje super mia kapo. Elirante el la arbareto, mi trairis altajn verdajn hordeojn, kie la Atenlandaj ĉevaloj, mallongaj kaj diktrunkaj, kiel tiuj de la malaltreliefoj de l’ Partenono, konsoliĝis pri la seka furaĝo kaj la mallaksiga nutraĵo de l’ vintro. Bandoj de turtoj forflugis ĉe mia alproksimiĝo, kaj la plumtufaj alaŭdoj supreniĝis vertikale al la ĉielo, kiel raketoj de artfajraĵo. De tempo al tempo, apatia testudo trairis la vojon kuntrenante sian domon. Mi kuŝigis ĝin zorge sur la dorson, kaj mi daŭrigis mian iron, lasante al ĝi la honoron eliri el embaraso. Post duhora marŝado, mi penetris en la dezerton. Ĉiuj postsignoj de kulturo malaperis; sur la senakva tero, oni vidis nur faskojn de malgrasa herbo, bulbojn de ornitogalo, aŭ longajn stipojn de sekiĝintaj asfodeloj. La suno leviĝis kaj mi vidis nete la abiojn, kiuj multope staras sur la flanko de monto Parnis. La vojeto, kiun mi estis elektinta, ne estis tre bona gvidisto, sed mi direktis min al aro da domoj dissemitaj sur la posta flanko de l’ monto, kaj kiuj ŝajnis esti la vilaĝo Kastia.

Per unu paŝego mi transpasis riveron Eleŭsina Kefizo, tre emociante la platajn testudetojn, kiuj saltis en la akvon, kiel simplaj ranoj. Post cent paŝoj, la vojo perdiĝis en larĝa kaj profunda kruta valeto, kiun fosis la pluvo de du aŭ tri mil vintroj. Mi konjektis, ne malprave, ke tiu valeto estas la vojo. Mi estis rimarkinta, dum miaj antaŭaj ekskursoj, ke la Grekoj rezignas fari vojon, ĉiufoje kiam la akvo bonvolis preni la taskon sur sin. En tiu lando, kie la homo ĝenas malmulte la laboradon de la naturo, la torentoj estas regnaj ŝoseoj; la riveretoj, departementaj vojoj; la defluiloj, intervilaĝaj vojetoj. La fulmotondroj plenumas la inĝenieran oficon, kaj la pluvo estas vojoficisto, kiu zorgas sen kontrolo pri la ĉefaj kaj flankaj komunikejoj. Mi enŝoviĝis do en la valeton, kaj daŭrigis mian promenadon inter du krutaj bordoj, kiuj kaŝis por mi la ebenaĵon, la monton kaj mian celon. Sed la kaprica vojo deturniĝis tiel ofte, ke baldaŭ estis malfacile al mi scii, kien mi marŝas, kaj ĉu mi ne montras la dorson al monto Parnis. La plej prudenta decido estus grimpi sur unu aŭ alian bordon kaj orienti min en la ebenaĵo; sed la deklivoj estis vertikalaj, mi estis laca kaj malsata, kaj mi sentis min komforte en la ombro. Mi sidiĝis sur platan marmorŝtonon, prenis el mia herbujo pecon da pano, rostitan ŝafidŝultron, kaj boteleton da tiu vino, pri kiu vi scias. Mi pensis: «Se mi estas sur vojo, iu pasos eble, kaj mi informiĝos.»

Efektive, dum mi refermis mian tranĉilon por min kuŝigi en la ombraĵo kun tiu dolĉa kvieteco, kiu sekvas la tagmanĝon de la vojaĝantoj kaj de la serpentoj, mi ekaŭdis paŝon de ĉevalo. Mi metis orelon teren, kaj mi ekkonis, ke du aŭ tri rajdantoj alvenas post mi. Mi ligis mian herbujon sur mian dorson, kaj min preparis por ilin sekvi, se okaze ili sin direktos al monto Parnis. Kvin minutojn poste, aperis du sinjorinoj, rajdantaj sur luitaj ĉevaloj kaj vestitaj kiel vojaĝantaj Anglinoj. Post ili marŝis piediranto, kiun mi facile rekonis: ĝi estis Dimitri.

Vi, kiu iom trakuris la mondon, certe rimarkis, ke la vojaĝanto ĉiam ekforiras sen ia zorgo pri la tualetaj vanaĵoj; sed ke, se li okaze renkontas sinjorinojn, eĉ pli maljunajn ol la kolombo de Noaho, li subite forlasas tiun indiferentecon, kaj ĵetas maltrankvilan rigardon al sia polvoza vestaĵo. Eĉ antaŭ ol percepti la vizaĝon de la du rajdantinoj malantaŭ iliaj vualoj el blua krepo, mi estis inspektinta mian tutan personon, kiu min sufiĉe kontentigis. Mi surhavis la vestojn, kiun vi vidas, kaj kiuj estas ankoraŭ akcepteblaj, kvankam ili utilas al mi depost preskaŭ du jaroj. Mi ŝanĝis nur mian kapkovrilon: ĉapo, eĉ tiel bela kaj bona, kiel ĉi tiu, ne protektas vojaĝanton kontraŭ la sunfrapoj. Mi havis larĝrandan ĉapelon el griza felto, sur kiu la polvo ne fariĝis rimarkebla.

Mi forprenis ĝin ĝentile ĉe la preterpaso de la du sinjorinoj, kiuj ŝajnis zorgi malmulte pri mia saluto. Mi prezentis la manon al Dimitri, kaj li donis al mi, per malmultaj vortoj, ĉiujn informojn, kiujn mi deziris.

«Ĉu mi estas sur la vojo al Parnis?

—Jes, ni iras tien.

—Ĉu mi povas iri kun vi?

—Kial ne?

—Kiuj estas tiuj sinjorinoj?

—Anglinoj. La milordo restis en la hotelo.

—Kiaspecaj personoj?

—Hum! bankierfamilio el Londono. La maljunulino estas Sino Simons, el la firmo Barley kaj Ko; la milordo estas ŝia frato; la fraŭlino, ŝia filino.

—Beleta?

—Laŭ la gustoj. Mi preferas Fotini.

—Ĉu ni iros ĝis la fortikaĵo File?

—Jes. Ili dungis min por unu semajno, po dek frankoj kaj manĝo ĉiutage. Mi estas, kiu organizos la promenadojn. Mi komencis per ĉi tiu, ĉar mi sciis, ke mi renkontos vin. Sed kion do ili havas?»

La maljuna sinjorino, ofendita pro tio, ke mi prunteprenis ŝian serviston, estis trotiginta sian rajdbeston sur irejo kie, de tempo memorebla al ĉevalo, neniu iam trotis. La alia besto, eksentante superemon, provis iri samrapide, kaj se ni estus interparolintaj kelkajn minutojn plue, ni estus postlasitaj. Dimitri kuris por reatingi la sinjorinojn, kaj mi aŭdis Sinon Simons, dirantan al li en Angla:

«Ne malproksimiĝu. Mi estas Anglino, kaj volas esti bone servata. Mi ne pagas vin, por ke vi konversaciu kun viaj amikoj. Kiu estas tiu Greko, kun kiu vi parolas?

—Li estas Germano, sinjorino.

—Ha!... Kion li faras?

—Li serĉas herbojn.

—Li estas do apotekisto?

—Ne, sinjorino: li estas scienculo.

—Ha!... Ĉu li scias Anglolingvon?

—Jes, sinjorino, tre bone.

—Ha!...»

La tri «ha!» de la maljuna sinjorino estis dirataj laŭ tri malsamaj tonoj, kiujn mi estus notinta kun plezuro, se mi scius la muzikon. Ili montris per bone senteblaj nuancoj la progresojn, kiujn mi estis farinta en la spirito de Sino Simons. Tamen, ŝi ne alparolis min, kaj mi sekvis la malgrandan karavanon, je distanco da kelkaj paŝoj. Dimitri ne kuraĝis plu paroli kun mi: li marŝis antaŭe, kiel militkaptito. Li povis fari nenion alian, ol ĵeti al mi du aŭ tri rigardojn, kiuj signifis Franclingve: «Kiel arogantaj estas tiuj Anglinoj!» Fraŭlino Simons ne deturnis la kapon, kaj mi ne estis kapabla juĝi, per kio ŝia malbeleco diferencas de tiu de Fotini. Kion mi povis vidi sen maldiskreteco, estas, ke ŝi estas alta kaj mirinde belkorpa. Ŝiaj ŝultroj estis larĝaj, ŝia talio, ronda kiel junko kaj fleksebla kiel kano. La malmulto videbla pri ŝia kolo estus pensiginta min pri la cignoj de la Zoologia Ĝardeno, eĉ se mi ne estus naturalisto.

Ŝia patrino sin deturnis por paroli al ŝi, kaj mi rapidis, pro la espero aŭdi ŝian voĉon. Ĉu mi ne informis vin, ke mi estas pasie sciema? Mi alvenis ĝustatempe por percepti la jenan konversacion:

«Mary-Ann!

—Patrineto?

—Mi estas malsata.

—Ĉu vi estas?

—Mi estas.

—Al mi, patrineto, estas varme.

—Ĉu estas?

—Estas.»

Vi kredas, eble, ke tiu esence Brita dialogo min igis rideti? Tute ne, sinjoro: mi estis ensorĉita. La voĉo de Mary-Ann estis sekvinta mi ne scias kian vojon, por penetri, mi ne scias kien; fakto estas, ke, aŭskultante ĝin, mi sentis kvazaŭ feliĉigan premdoloron, kaj mi estis tre agrable sufokita. En mia tuta vivo, mi ne estis aŭdinta ion pli freŝan, pli arĝentan ol tiun voĉeton. La sono de pluvo el oro, falinta sur la tegmenton de mia patro, estus ŝajninta malpli dolĉa al mi, vere. «Kia malfeliĉo, pensis mi, ke la plej melodiaj birdoj estas nepre la plej malbelaj!» Kaj mi timis vidi ŝian vizaĝon, kaj tamen mi mortis pro deziro ĝin rigardi, tiel potence la sciemo min regas.

Dimitri intencis havigi al la vojaĝantinoj tagmanĝon en la khan de Kalivia. Ĝi estas gastejo konstruita per malbone kunfiksitaj tabuloj; sed oni trovas tie, en ĉiuj sezonoj, felsakon da rezina vino, botelon da rhaki, t. e. da anizlikvoro, brunan panon, ovojn, kaj plenan regimenton da respektegindaj kovkokinoj, kiujn la morto aliformigas en kokidojn, per metempsikozo. Bedaŭrinde, la khan estis dezerta, kaj la pordo fermita. Eksciante tion, Sino Simons riproĉis tre akre Dimitri, kaj dum ŝi deturnis sin malantaŭen, ŝi vidigis al mi vizaĝon tiel angulozan, kiel estas la klingo de tranĉilo el Sheffield, kaj du vicojn da dentoj similajn al palisaroj. «Mi estas Anglino, diris ŝi, kaj mi pretendas manĝi, kiam mi malsatas.

—Sinjorino, respondis kompatinde Dimitri, vi tagmanĝos post horduono en la vilaĝo Kastia.»

Mi, kiu estis tagmanĝinta, faris melankoliajn pripensojn pri la malbeleco de Sino Simons, kaj murmuris inter miaj dentoj aforismon el la latina gramatiko de Fraugman: «Kia patrino, tia filino: Qualis mater, talis filia».

De la gastejo ĝis la vilaĝo, la vojo estas speciale malbonega. Ĝi estas mallarĝa deklivo, inter krutega roko kaj abismo, kiu kaŭzus kapturniĝon eĉ al la ĉamoj. Sino Simons, antaŭ ol eksekvi tiun diablan vojeton, kie la ĉevaloj trovis apenaŭ spacon por siaj kvar hufoj, demandis, ĉu ne ekzistas alia. «Mi estas Anglino, diris ŝi, kaj mi ne estas kreita por ruliĝi en la profundegaĵojn.» Dimitri laŭdis la vojon; li certigis, ke ekzistas aliaj, en la reĝolando, centfoje pli malbonaj. «Almenaŭ, rediris la bona sinjorino, tenu la bridon de mia ĉevalo. Sed kio fariĝos mia filino? Konduku la ĉevalon de mia filino. Tamen, ne konvenas, ke mi rompos mian kolon. Ĉu vi ne povas teni ambaŭ ĉevalojn samtempe? Tiu vojeto estas malbonega, laŭvere. Mi akceptas kredi, ke ĝi taŭgas sufiĉe por Grekoj, sed ĝi ne estas farita por Anglinoj. Ĉu ne vere, sinjoro?» aldonis ŝi turnante sin afable al mi.

Mi estis enkondukita. Regula aŭ ne, la prezento estis farita. Mi alvenis kun la patronado de persono bone konita en la romanoj de la mezepoko, kaj kiun la poetoj de la dek-kvara jarcento nomis Danĝero. Mi kliniĝis kun la tuta eleganteco, kiun la naturo allasis al mi, kaj mi respondis Angle:

«Sinjorino, la vojo ne estas tiel malbona, kiel ĝi ŝajnas al vi unuavide. Viaj ĉevaloj havas firman piedon; mi konas ilin, rajdinte sur ili. Fine, vi havas du gvidistojn, se vi bonvolas ĝin permesi: Dimitri por vi, min por la fraŭlino.»

Ĵus dirite, tuj farite: ne atendante respondon, mi iris rapide antaŭen, mi prenis la bridon de l’ ĉevalo de Mary-Ann turnante min al ŝi, kaj, ĉar ŝia blua vualo ĵus deflugis malantaŭen, mi vidis la plej adorindan vizaĝon, kiu iam konfuzegis la spiriton de Germana naturalisto.

Ĉarma Ĥina poeto, la fama A-Ŝol[4], pretendas, ke ĉiu homo havas en la koro aron de ovoj, el kiuj ĉiu enhavas unu amon. Por ilin ŝelrompi, sufiĉas virina rigardo. Mi estas tro klera por nescii, ke tiu hipotezo sin apogas sur neniu firma bazo, kaj ke ĝi formale kontraŭdiras ĉiujn faktojn konigitajn de l’ anatomio. Tamen, mi devas konstati, ke la unua rigardo de fraŭlino Simons kaŭzis al mi senteblan ŝancelon en la regiono de l’ koro. Mi sentis skuon tute nekutiman, kaj kiu tamen estis neniel doloriga, kaj ŝajnis al mi, ke io rompiĝis en la osta kaĝo de mia brusto, malsupre de l’ osto nomata sternumo. En la sama momento, mia sango kuris per fortaj ondoj, kaj miaj tempiaj arterioj batis tiel forte, ke mi povis komputi iliajn pulsobatojn.

Kiajn okulojn ŝi havis, mia kara sinjoro! Mi deziras, por via trankvileco, ke vi neniam renkontu similajn. Ili ne estis mirige grandaj, kaj ne uzurpis ion el la resto de l’ vizaĝo. Ili estis nek bluaj nek nigraj, sed el speciala kaj personeca koloro. Ĝi estis arda kaj velurŝajna bruno, kiu troviĝas nur ĉe la Siberia granatŝtono kaj ĉe kelkaj ĝardenaj floroj. Mi montros al vi skabiozon kaj alceon, kiuj memorigas, ne tamen redonante ĝin, la mirindan nuancon de tiuj okuloj. Se vi iam vizitis forĝejojn je noktomezo, vi rimarkis versimile la strangan lumaĵon, kiun elĵetas ŝtala plato, varmigita ĝis brunruĝo: jen tute ĝuste la koloro de ŝiaj rigardoj. Sed pri ilia ĉarmo, nenia komparo povas ĝin esprimi. La ĉarmo estas kapableco rezervita al malmultaj individuoj el la besta regno. La okuloj de Mary-Ann havis mi ne scias kion naivan kaj spritan, simplaniman vivecon, ĉampanŝaŭmadon de juneco kaj saneco, kaj iafoje kortuŝan sopiremon. La tuta virina scienco kaj la tuta infana senkulpeco estis legeblaj en ili, kvazaŭ en libro; sed tiun libron legante longatempe, oni fariĝus blinda. Ŝia rigardo bruligis, tiel vere, kiel mia nomo estas Hermann. Ĝi estus kapabla maturigi la persikojn de via ĝardeno.

Kiam mi pensas, ke tiu stulta Dimitri trovis ŝin malpli bela, ol Fotini’n! Vere, amo estas malsaneco, kiu mirinde idiotigas siajn suferantojn! Mi, kiu neniam senprudentiĝis, kaj kiu prijuĝas ĉion kun la saĝa indiferenteco de naturalisto, certigas al vi, ke la mondo neniam vidis virinon komparindan al Mary-Ann. Mi dezirus, ke mi povu montri al vi ŝian portreton, tian, kia ĝi restis en mia memoro. Vi vidus, kiel longaj estis ŝiaj okulharoj, kian gracian kurbon desegnis ŝiaj brovoj super ŝiaj okuloj, kiel eta estis ŝia buŝo, kiel la emajlo de ŝiaj dentoj ridis sub la sunlumo, kiel rozkolora kaj diafana estis ŝia oreleto. Mi studis ŝian belecon ĝis en la plej malgrandaj detaloj, pro tio, ke mi havas analizeman spiriton kaj mi kutimas observadi. Unu el la punktoj, kiuj plej frapis min, rilate al ŝi, estas la maldikeco kaj diafaneco de ŝia haŭto; ŝia epidermo estis pli delikata ol la velura membraneto, kiu kovras la belajn fruktojn. La koloroj de ŝiaj vangoj ŝajnis faritaj el tiu nepalpebla pulvoro, kiu pentras la flugilojn de la papilioj. Se mi ne estus doktoro de natursciencoj, mi estus timinta, ke la tuŝeto de ŝia vualo forprenos la kadukan brilon de ŝia beleco. Mi ne scias, ĉu vi ŝatas la palajn virinojn, kaj mi ne volus ofendi viajn ideojn, se okaze vi preferas tiun specon de eleganteco de mortanto, kiu estis laŭmoda dum kelka tempo; sed, pro mia scienculeco, mi admiras nenion tiel, kiel la sanecon, tiun ĝojon de la vivo. Se iam mi fariĝos kuracisto, mi estos homo ŝateginda por la familioj, ĉar mi certe neniam enamiĝos al unu el miaj suferulinoj. Vidi beletan, sanan, vivantan vizaĝon, estas preskaŭ tiel agrable al mi, kiel renkonti belan fortikan arbeton, kies floroj malfermiĝas gaje sub la sunradioj, kaj kies foliojn neniam ekmordis la raŭpoj kaj la majskaraboj. Tial do, kiam mi vidis unuafoje la vizaĝon de Mary-Ann, mi sentis fortan tenton premi ŝian manon kaj diri al ŝi: «Fraŭlino, kiel danka mi estas, ke vi fartas tiel bone!»

Mi forgesis diri al vi, ke al ŝiaj trajtoj mankis reguleco, kaj ke ŝi ne havis profilon de statuo. Eble Fidias estus rifuzinta fari ŝian buston; sed via Pradier estus petinta sur ambaŭ genuoj, ke ŝi pozu kelkafoje por li. Mi konfesos, ne timante detrui viajn iluziojn, ke sur ŝia maldekstra vango troviĝis kaveto, kiu tute mankis sur la dekstra, kio estas kontraŭ ĉiuj leĝoj de la simetrio. Sciu, plie, ke ŝia nazo estis nek rekta, nek agleca, sed decide suprenrigardanta, laŭ Franca tipo. Sed, ke tiu formo igis ŝin malpli bela, tion mi neus eĉ sur la eŝafodo. Ŝi estis tiel bela, kiel la Grekaj statuoj, sed alimaniere. La beleco ne estas mezurebla laŭ neŝanĝebla tipo, kvankam Platono tion asertis en siaj altegaj sensencaĵoj. Ĝi varias laŭ la epokoj, laŭ la popoloj, kaj laŭ la instruiteco de la spiritoj. Afrodito el Milo estis, antaŭ du mil jaroj, la plej bela unulino en la Insularo; mi ne kredas, ke en 1856 ŝi estus la plej beleta virino en Parizo. Konduku ŝin al kudristino, sur placo Vendôme, aŭ al modistino, sur strato de la Paco. En ĉiuj salonoj, kie vi ŝin prezentos, ŝi trafos malpli da sukceso ol sinjorino Tiu aŭ Alia, kiu havas malpli korektajn trajtojn kaj malpli rektan nazon. Oni povis admiri virinon geometrie belan, en la tempo, kiam la virino estis nur artobjekto destinita por plaĉi al la okuloj, ne turnante sin al la spirito, paradiz-birdo, kies plumaron oni rigardadis ne petante, ke ĝi kantu iam. Bela Atenanino estis tiel bone proporciigita, tiel blanka, tiel malvarma, kiel kolono de templo. Sro Mérinay montris al mi en iu libro, ke la Iona kolono estas nur aliformigita virino. La portiko de templo Erektejon, en Atena Akropolo, staras ankoraŭ sur kvar Atenaninoj el la jarcento de Perikles. La nuntempaj virinoj estas flugilhavaj estaĵetoj, malpezaj, moviĝemaj kaj precipe pensantaj, kreitaj, ne por porti templojn sur siaj kapoj, sed por veki la genion, gajigi la laboron, vigligi la kuraĝon, kaj lumigi la mondon per la fajreroj de sia spirito. Kion ni amas en ili, kaj kio faras ilian belecon, ĝi ne estas la cirkele desegnita reguleco de iliaj trajtoj, sed la viva kaj ŝanĝema esprimo de sentoj pli delikataj ol la niaj; ĝi estas la radiado de la penso ĉirkaŭ tiu malforta ŝelo, kiu ne sufiĉas por ĝin enteni; ĝi estas la vivega movado de vigla fizionomio. Mi ne estas skulptisto, sed, se mi scius uzi la modelilon, kaj oni komisius min fari la alegorian statuon de nia epoko, mi ĵuras al vi, ke ĝi havus kaveton sur la maldekstra vango, kaj suprenrigardantan nazon.

Mi kondukis Mary-Ann ĝis la vilaĝo Kastia. Tio, kion ŝi diris al mi dum la iro, kaj kion mi povis respondi al ŝi, ne lasis pli da postsignoj en mia spirito, ol la flugado de hirundo lasas en la aero. Ŝia voĉo estis tiel dolĉa aŭdaĵo, ke eble mi ne aŭskultis, kion ŝi diris al mi. Mi estis kiel en la operejo, kie la muziko ofte malhelpas, ke oni komprenu la parolojn. Kaj tamen ĉiuj cirkonstancoj de tiu unua intervidiĝo fariĝis neforigeblaj el mia spirito. Se nur mi fermas la okulojn, mi kredas, ke mi ĉeestas ankoraŭ. La aprila suno frapetis mian kapon. Malsuper kaj super la vojo, la montaj rezinarboj dissemis siajn aromatojn en la aeron. La pinoj, la tujoj kaj la terebentoj ŝajnis bruligi akran kaj kamparan aromon sub la paŝoj de Mary-Ann. Ŝi enspiris kun videbla feliĉeco tiun bonodoran donacon de la naturo. Ŝia sprita nazeto tremetis movante la flugilojn; ŝiaj okuloj, ŝiaj belaj okuloj kuris de unu objekto al alia kun radia ĝojo. Vidante ŝin tiel beleta, tiel viva kaj tiel feliĉa, vi estus nominta ŝin Driado elirinta el la arboŝelo. El ĉi tie, mi vidas ankoraŭ ŝian rajdobeston: ĝi estis Psari, blanka ĉevalo el la rajdejo Zimmerman. Ŝia rajda robo estis nigra; tiu de Sino Simons, kiu fermis al mi la horizonton, estis sufiĉe neordinare botelverda por atesti pri la nedependenco de ŝia gusto. Sino Simons havis nigran ĉapelon, laŭ tiu absurda kaj malgracia formo, kiun la viroj alprenis ĉiulande; ŝia filino surhavis la grizan feltĉapelon de la heroinoj de l’ Frondo. Ambaŭ havis gantojn el ŝamo. La mano de Mary-Ann estis iom granda, sed admirinde belforma. Mi, mi neniam povis uzi gantojn. Ĉu vi?

La vilaĝo Kastia troviĝis dezerta, same kiel la khan en Kalivia. Dimitri neniel povis kompreni tion. Ni desaltis teren apud la fontano, antaŭ la preĝejo. Ĉiu el ni iris por frapi de pordo al pordo: ne unu loĝanto. Neniu ĉe la papas, neniu ĉe la vilaĝestro. La aŭtoritatuloj estis foririntaj, sekvinte la loĝantaron. Ĉiuj domoj de la komunumo konsistas el kvar muroj kaj tegmento, kun du malfermaĵoj, el kiuj unu utilas kiel pordo kaj la alia kiel fenestro. La plendinda Dimitri penis por trapuŝi du aŭ tri pordojn kaj kvin aŭ ses fenestroklapojn, por konstati, ĉu la loĝantoj ne dormas dome. Tiuj multaj disrompoj utilis nur por liberigi malfeliĉan katon, forgesitan de sia mastro, kaj kiu forkuris al la arbaroj kiel sago.

Tiufoje, Sino Simons perdis paciencon. «Mi estas Anglino, diris ŝi al Dimitri, kaj oni ne mokas min senpune. Mi plendos ĉe la senditaro. Kion! mi dungas vin por promeno sur la monton, kaj vi igas min vojaĝi sur abismoj! Mi ordonas, ke vi alportu provizojn, kaj vi elmetas min al morto pro malsato! Ni devis matenmanĝi en la khan, kaj la khan estas forlasita! Mi havas la paciencon vin sekvi nemanĝinte, ĝis tiu abomena vilaĝo; kaj ĉiuj vilaĝanoj foriris! Ĉio tio ne estas natura. Mi vojaĝis en Svisujo; Svisujo estas montara lando, kaj tamen nenio mankis al mi en ĝi: mi ĉiam matenmanĝis tie je mia kutima horo, kaj mi manĝis trutojn, ĉu vi aŭdas?»

Mary-Ann provis kvietigi sian patrinon, sed la bona sinjorino ne havis plu orelojn. Dimitri klarigis al ŝi, kiel li povis, ke preskaŭ ĉiuj loĝantoj de l’ vilaĝo estas karbofaristoj, kaj ke ilia profesio disigas ilin ofte sur la montaro. Ĉiuokaze, oni perdis ankoraŭ neniom da tempo: ne estas pli ol la oka, kaj oni estas certa trovi, post dek minutoj da marŝado, loĝatan domon kaj tutpretan matenmanĝon.

«Kiun domon? demandis Sino Simons.

—La farmdomon de l’ monaĥejo. La monaĥoj de monto Penteliko posedas vastajn bienojn super Kastia. Tie, ili prizorgas abelojn. La bona maljunulo, kiu ekspluatas la farmejon, havas ĉiam vinon, panon, mielon kaj kokinojn: li donos al ni matenmanĝon.

—Li estos elirinta kiel la ceteraj.

—Se li eliris, li ne estas malproksime. La tempo de la abelmigroj estas baldaŭa, kaj li ne povas malproksimiĝi de siaj abelkorboj.

—Iru kaj vidu; mi vojaĝis sufiĉe tiun matenon. Mi ĵuras, ke mi ne surĉevaliĝos denove, antaŭ ol esti manĝinta.

—Sinjorino, vi ne bezonos rajdi, respondis Dimitri, kun gvidista pacienco. Ni povas ligi niajn ĉevalojn ĉe la trinkejo, kaj ni alvenos pli rapide piede.»

Mary-Ann decidigis sian patrinon. Ŝi mortis pro deziro, vidi la bonan maljunulon kaj liajn flugajn bestarojn. Dimitri fiksis la ĉevalojn apud la fontano, metante grandan pezan ŝtonon sur ĉiun bridon. Sino Simons kaj sia filino relevis siajn rajdrobojn, kaj nia malmulta anaro eniris krutan vojeton, certe tre agrablan al la kaprinoj de Kastia. La verdaj lacertoj, kiuj sin varmigis sub la suno, retiriĝis diskrete ĉe nia alproksimiĝo, sed ĉiu estis kaŭzo de vera aglobleko de Sino Simons, kiu ne povis toleri la rampajn bestojn. Post horkvarono da vokalkantoj, ŝi havis fine la ĝojon vidi malfermitan domon kaj homan vizaĝon. Ĝi estis la farmdomo kaj la bona maljunulo.

La farmdomo estis malgranda konstruaĵo el ruĝaj brikoj, kovrita per kvin kupoloj tutsame kiel vilaĝa moskeo. Vidite el malproksime, ĝi ne estis sen ia eleganteco. Pura ekstere, malpura interne, tia estas la devizo de l’ orientlandoj. Ĉirkaŭ ĝi, ŝirmata de timiankovrita monteto, aperis cento da abelkorboj el pajlo, simple metitaj teren kaj vicigitaj rektalinie, kvazaŭ tendoj en tendaro. La estro de tiu imperio, la bona maljunulo, estis dudekkvinjara junuleto, ronda kaj gajeta. Ĉiuj Grekaj monaĥoj estas ornamitaj per la honoriga titolo «bona maljunulo», tute egale, kia estas ilia aĝo. Li estis vestita kiel kamparano, sed lia ĉapo estis nigra, anstataŭ ruĝa: per tiu signo Dimitri lin ekkonis.

La hometo, vidante nin alkurantajn, levis la brakojn ĉielen, kaj montris profundan miregon. «Jen vera strangulo, diris Sino Simons; pro kio do li miras tiom? Ŝajnus, ke li neniam vidis Anglinojn!»

Dimitri, kiu kuris antaŭe, kisis la manon de la monaĥo, kaj diris al li, kun kurioza mikso de respekto kaj senĝeneco:

«Benu min, mia patro. Tordu la kolon al du kokinoj, oni cin pagos bone.

—Malfeliĉuloj! diris la monaĥo, por kion fari vi venas ĉi tien?

—Por matenmanĝi.

—Ĉu do ci ne vidis, ke la khan malsupre, estas forlasita?

—Mi vidis ĝin tiel bone, ke mi trovis ĝian pordon ŝlosita.

—Kaj ke la vilaĝo estas dezerta?

—Se mi estus renkontinta homojn en ĝi, mi ne estus grimpinta ĉi tien.

—Ci interkonsentis do kun ili?

—Ili? Kiuj?

—La rabistoj.

—Estas rabistoj sur monto Parnis?

—Depost antaŭhieraŭ.

—Kie ili estas?

—Ĉie!»

Dimitri sin turnis rapide al ni, dirante: «Ni ne havas unu minuton por perdi. La rabistoj estas sur la monto. Ni kuru al niaj ĉevaloj. Iom da kuraĝo, sinjorinoj; kaj rapidege, mi petas.

—Nu, tio estas troa, ekkriis Sino Simons: ne matenmanĝinte!

—Sinjorino, via matenmanĝo povus kosti tro kare al vi. Ni rapidu, pro amo al Dio!

—Sed ĝi estas do konspiro! Vi ĵuris, ke vi igos min morti pro malsano! Jen la rabistoj, nun! Kvazaŭ ekzistus rabistoj! Mi ne kredas la ekziston de rabistoj. Ĉiuj ĵurnaloj informas, ke ne ekzistas plu iuj! Cetere, mi estas Anglino, kaj se iu tuŝus haron sur mia kapo!....»

Mary-Ann estis multe malpli trankvila. Ŝi apogis sin sur mian brakon kaj demandis min, ĉu mi kredas, ke ni estas en danĝero de morto.

«De morto? Ne. De ŝtelo? Jes.

—Negrave! daŭrigis Sino Simons. Oni ĉion ŝtelu, kion mi havas sur mi, kaj oni prezentu al mi matenmanĝon!»

Mi eksciis poste, ke la plendindulino suferis pro iom malofta malsano, kiun la popolo nomas lupa malsato, kaj kiun ni, scienculoj, nomas latine inexplebilis fames, t. e. malsatego. Kiam ŝi ekmalsatis, ŝi estus doninta sian riĉaĵon por plado da lentoj.

Dimitri kaj Mary-Ann ekkaptis ŝin, ĉiu ĉe unu mano, kaj ŝin fortiris ĝis la vojeto, per kiu ni estis venintaj. La monaĥeto sekvis ŝin gestadante, kaj mi sentis fortan tenton, ŝin peli el malantaŭe; sed mallonga siblo, klara kaj truda, nin haltigis ĉiujn stare.

«St! St!»

Mi levis la okulojn. Du arbetaĵoj el lentiskoj kaj arbutarboj sin premis dekstre kaj maldekstre de l’ vojeto. El ĉiu arbettufo eliris tri aŭ kvar pafiltuboj. Voĉo kriis Greke: «Sidiĝu teren.» Tiu ago estis des pli facila al mi, ke miaj subgenuoj fleksiĝis sub mi. Sed mi konsoliĝis pensante, ke Ajakso, Agamemnono kaj Aĥilo la arda, en sama situacio, ne estus malakceptintaj la seĝon, kiun oni proponis al mi.

La pafiltuboj malleviĝis al ni. Mi kredis, ke mi vidas ilin plilongiĝantaj senlime, kaj ke iliaj ekstremaĵoj kunvenas ĉirkaŭ niaj kapoj. Ne imagu, ke la timo konfuzis mian vidon; sed mi estis neniam rimarkinta tiel senteble la malesperigan longecon de la Grekaj pafiloj. La tuta batalilaro alvenis baldaŭ en la vojon, kaj ĉiu pafilo vidigis sian ŝtipon kaj sian posedanton.

La sola malsimileco inter la diabloj kaj la rabistoj estas, ke la diabloj ne estas tiel nigraj, kiel oni diras, dum la rabistoj estas pli kotkovritaj, ol oni konjektas. La ok sentaŭguloj, kiuj formis rondon ĉirkaŭ ni, estis tiel malpuraj, ke mi estus dezirinta doni al ili mian monon per fajroprenilo. Oni divenis, per iom da penso, ke iliaj ĉapoj estis iam ruĝaj; sed eĉ lesivo ne estus kapabla retrovi la originalan koloron de iliaj vestoj. Ĉiuj ŝtonegoj de l’ reĝolando estis lasintaj ion de sia koloro sur iliaj fustenjupoj, kaj iliaj jakoj konservis specimenojn de la diversaj teroj, sur kiuj ili ripozis. Iliaj manoj, vizaĝoj, kaj eĉ iliaj lipharoj estis ruĝebrunaj, same kiel la teraĵo, kiu ilin portas. Ĉiu besto koloriĝas laŭ sia loĝejo kaj siaj kutimoj: la Groenlandaj vulpoj estas neĝkoloraj; la leonoj, dezertkoloraj; la perdrikoj, sulkkoloraj; la Grekaj rabistoj, reĝlandvojkoloraj.

La estro de la bandeto, kiu nin kaptis, diferencis per nenia videbla signo. Tamen, eble, liaj vizaĝo, manoj kaj vesto estis pli polvozaj ol tiuj de liaj kamaradoj. Li kliniĝis al ni, el la supro de sia alta korpo, kaj esploris nin tiel proksime, ke mi sentis la ektuŝon de liaj lipharoj. Vi estus komparinta lin kun tigro flaranta sian kaptaĵon, antaŭ ol ĝin provgustumi. Kontentiginte sian sciemon, li diris al Dimitri: «Malplenigu ciajn poŝojn!»

Dimitri ne igis lin ripeti. Li ĵetis antaŭ si tranĉilon, tabaksakon kaj tri Meksikajn piastrojn, kiuj faris monsumon da 16 frankoj ĉirkaŭe.

«Ĉu ĝi estas ĉio? demandis la rabisto.

—Jes, frato.

—Ci estas la servisto?

—Jes, frato.

—Reprenu unu piastron. Ci ne devas reiri en la urbon sen mono.»

Dimitri marĉandis: «Ci povus ja lasi du al mi, diris li. Mi havas du ĉevalojn malsupre; ili estas luitaj el la rajdejo; mi devos pagi la tagdaŭron.

—Ci klarigos al Zimmerman, ke ni prenis cian monon.

—Kaj se li volos tamen esti pagata?

—Respondu al li, ke li estas tro feliĉa, revidante siajn ĉevalojn.

—Li scias ja, ke vi ne prenas la ĉevalojn. Kion vi farus el ili sur la monto?

—Sufiĉe! Diru al mi, kiu estas tiu alta maldikulo, kiu sidas apud ci?»

Mi respondis mem: «Honesta Germano, kies kapteblaĵo ne riĉigos vin.

—Ci parolas bone la Grekan. Malplenigu ciajn poŝojn!»

Mi demetis sur la vojon dudekon da frankoj, mian tabakon, mian pipon kaj mian naztukon.

«Kio estas tio? demandis la inkviziciestro.

—Naztuko.

—Por kion fari?

—Por purigi mian nazon.

—Kial ci diris al mi, ke ci estas malriĉa? Nur la milordoj nazpurigas per tukoj. Prenu la ujon, kiu pendas malantaŭ cia dorso. Bone! Malfermu ĝin.»

Mia herbujo enhavis kelkajn vegetaĵojn, unu libron, unu tranĉilon, paketon de arseniko, kaj la restojn de mia matenmanĝo, kiu flamigis deziregan rigardon en la okuloj de Sino Simons. Mi kuraĝis prezenti ilin al ŝi, antaŭ ol mia pakaĵo transpropriĝos. Ŝi akceptis manĝeme, kaj komencis englutegi la panon kaj la viandon. Je mia granda miro, tio skandalis niajn rabistojn, kiuj murmuris inter si la vorton skismula! La monaĥo faris dekduoduonon da krucosignoj laŭ la rito de la Greka Eklezio.

«Ci havas sendube poŝhorloĝon, diris al mi la rabisto; metu ĝin kun la cetero.»

Mi liveris mian arĝentan horloĝon, heredan juvelon, kiu pezis kvar uncojn. La krimuloj pasigis ĝin de mano al mano, kaj trovis ĝin tre bela. Mi esperis, ke la admiro, kiu plibonigas la homon, inklinos ilin redoni ion al mi, kaj mi petis la estron, ke li lasu al mi mian herbujon el ferlado. Li silentigis min maldolĉe. «Almenaŭ, diris mi al li, redonu al mi du piastrojn por reiri al la urbo!» Li respondis kun sarkasma rido: «Ci ne bezonos ilin.»

La vico de Sino Simons estis alveninta. Antaŭ ol meti la manon en sian poŝon, ŝi alparolis niajn venkintojn en sia patra lingvo.

La Angla estas unu el la malmultaj idiomoj, kiujn oni povas paroli per manĝoplena buŝo. «Pripensu bone, kion vi tuj faros, diris ŝi kun minaca tono. Mi estas Anglino, kaj la Britaj regnanoj estas netuŝeblaj en ĉiuj landoj de l’ mondo. Kion vi prenos de mi, tio al vi utilos malmulte kaj kostos kare. Anglujo min venĝos, kaj vi estos ĉiuj pendigitaj, almenaŭ! Se nun vi volas mian monon, vi bezonas nur ĝin diri; sed ĝi bruligos al vi la fingrojn: ĝi estas Brita mono!

—Kion ŝi diras?» demandis la oratoro de la bando.

Dimitri respondis: «Ŝi diras, ke ŝi estas Anglino.

—Des pli bone! Ĉiuj Angloj estas riĉaj. Diru al ŝi, ke ŝi faru same, kiel vi.»

La kompatinda sinjorino malplenigis sur la sablon sian monujon, kiu enhavis dek du sterlingajn funtojn. Ĉar ŝia horloĝo ne estis videbla, kaj oni ne ŝajnis esti esploronta niajn vestojn, ŝi konservis ĝin. La indulgo de la venkintoj lasis al ŝi la naztukon.

Mary-Ann ĵetis sian horloĝon, kun tuta kolekto da amuletoj kontraŭ malbonŝancaj rigardoj. Ŝi ĵetis antaŭ si, per movo gracie ribela, sakon el grajnoledo, kiun ŝi portis ŝultrozone. La rabisto malfermis ĝin tiel rapideme, kiel doganisto. Li elprenis el ĝi malgrandan Anglan necesujon, boteleton da Angla salo, skatolon da Anglaj mentpasteloj kaj iom pli ol cent frankoj el Angla mono.

«Nun, diris la bela senpacienculino, vi povas lasi nin foriri: ni havas plu nenion vian.»

Oni komprenigis al ŝi, per minaca gesto, ke la kunsido ne estas ankoraŭ finita. La bandestro kaŭriĝis antaŭ niaj rabaĵoj, vokis la bonan maljunulon, komputis la monon dum lia ĉeesto, kaj donis al li kvardek kvin frankojn. Sino Simons ektuŝis mian kubuton: «Vi vidas, diris ŝi al mi, la monaĥo kaj Dimitri liveris nin: oni dividas kun ili.

—Ne, sinjorino, respondis mi tuj. Dimitri ricevis nur almozon el tio, kion oni ŝtelis de li. Ĉie oni agas same. Apud la bordoj de l’ Rhejno, kiam vojaĝanto ruiniĝis ĉe la ruleto, la ludmastro donas al li monon por reiri hejmen.

—Sed la monaĥo?

—Li kolektis la dekonimposton el la akiraĵoj, laŭ malnovega kutimo. Ne riproĉu lin pri tio, sed kontraŭe estu danka al li, ke li intencis savi nin, dum lia monaĥejo havas profiton el nia kaptiteco.»

Tiun diskuton interrompis la adiaŭoj de Dimitri. Oni ĵus redonis al li la liberecon. «Atendu min, diris ni al li, ni foriros kune.» Li skuis malgaje la kapon, kaj respondis al mi Angle, por ke la sinjorinoj komprenu:

«Vi estas malliberaj por kelkaj tagoj, kaj vi ne revidos Atenon antaŭ ol esti pagintaj reaĉeton. Mi tuj informos la milordon. Ĉu la sinjorinoj havas komisiojn por doni al mi por li?

—Diru al li, kriis Sino Simons, ke li kuru al la ambasadoro, ke li iru poste al Pireo viziti la admiralon, ke li plendu ĉe la «Foreign-Office», ke li skribu al lordo Palmerston! Oni fortiru nin el ĉi tie per la forto de la bataliloj aŭ per la aŭtoritato de la politiko; sed mi ne permesas, ke oni elspezu unu pencon por mia liberigo.

—Mi, diris mi sen tiom da kolero, petas cin, ke ci diru al miaj amikoj, en kiaj manoj ci lasis min. Se kelkaj centoj da frankoj estas necesaj por reaĉeti naturalistan malmoŝton, ili trovos ilin facile. Tiuj ĉefvojaj sinjoroj ne povas taksi min tre kare. Al mi venas deziro demandi ilin, dum ci estas ankoraŭ ĉi tie, kiom mi valoras, laŭ la plej rabata prezo.

—Ne utile, kara sinjoro Hermann; ne ili estas, kiuj determinos la prezon de via reaĉeto.

—Nu, kiu do?

—Ilia estro, Haĝi-Stavros.»

IV

HAĜI-STAVROS

Dimitri remalsupreniris al Ateno; la monaĥo resupreniris al siaj abeloj; niaj novaj estroj puŝis nin en vojeton, kiu kondukis al la tendaro de ilia reĝo. Sino Simons montris sian nedependemon, rifuzante meti unu piedon antaŭ la alian. La rabistoj minacis, ke ili portos ŝin en siaj brakoj; ŝi deklaris, ke ŝi ne toleros esti portata. Sed ŝia filino kvietigis ŝin per la espero, ke ŝi trovos pretan tablon kaj matenmanĝos kun Haĝi-Stavros. Mary-Ann estis pli mirigita ol timigita. La subaj rabistoj, kiuj nin arestis, estis montrintaj ian ĝentilecon; ili enesploris la poŝojn de neniu, kaj ne ektuŝis la kaptitinojn. Anstataŭ nin senigi, ili estis petintaj, ke ni senigu nin mem; ili ne estis rimarkintaj, ke la sinjorinoj surhavis orelringojn kaj eĉ ne invitis ilin, ke ili demetu siajn gantojn. Ni ne rilatis do kun vojkaperistoj, kiel la Hispanaj aŭ Italaj, kiuj detranĉas fingron por akiri ringon, kaj fortiras la orellobon por preni perlon aŭ diamanton. Ĉiuj malfeliĉoj, kiuj nin minacis, konsistis do el pagota kompenso: kaj eĉ estis versimile, ke ni estos liberigitaj senpage. Kiel ni supozus, ke Haĝi-Stavros konservos nin senpune, je kvin mejloj de la ĉefurbo, de la kortego, de la Greka armeo, de unu bataliono de Ŝia Brita Reĝa Moŝto kaj de Angla stara ŝipo? Tiel rezonis Mary-Ann. Sed mi pensis nevole pri la historio de la knabinoj el Mistra, kaj mi sentis min enpenetrita de malgajeco. Mi timis, ke Sino Simons, per sia Brita obstineco, elmetos sian filinon al iu granda danĝero, kaj mi firme intencis, klarigi al ŝi la situacion. Ni marŝis unu post alia en mallarĝa vojeto, apartigitaj per niaj sovaĝaj kunvojaĝantoj. La iro ŝajnis al mi senfina, kaj mi demandis pli ol dekfoje, ĉu ni ne alvenos baldaŭ. La pejzaĝo estis malbelega: la nuda ŝtonego ellasis el siaj fendoj apenaŭ tufeton da verda kverko aŭ da dorna timiano, kiu alkroĉiĝis ĉe niaj kruroj. La venkintaj rabistoj montris neniun ĝojon, kaj ilia triumfa marŝo similis funebran promenon. Ili fumis silente cigaredojn tiel dikajn, kiel fingro. Neniu interparolis kun sia najbaro: nur unu, de tempo al tempo, psalmokantis specon de nazosona ario. Tiu popolo estas malgajega, kiel ruino.

Ĉirkaŭ la dek-unua, terura bojado konigis al ni la proksimecon de la tendaro. Dek aŭ dek du grandegaj hundoj, samaltaj kiel bovidoj, sin ĵetis al ni, montrante ĉiujn siajn dentojn. Niaj protektantoj akceptis ilin per ŝtonĵetado, kaj post horkvarono da malamikaĵoj, la paco fariĝis. Tiuj malgastamaj monstroj estas la antaŭ-gardostarantoj de la Reĝo de l’ montoj. Ili antaŭflaras la ĝendarmaron, kiel la hundoj de kontrabandistoj antaŭflaras la doganistojn. Sed tio ne sufiĉas al ili: tiel granda estas ilia fervoro, ke de tempo al tempo ili dispecigas neofendeman paŝtiston, elvojirintan vojaĝanton, aŭ eĉ kunulon de Haĝi-Stavros. La Reĝo ilin nutras, kiel iam la sultanoj konservis siajn Janiĉarojn, kun la konstanta timo, esti englutata.

La tendaro de l’ Reĝo estis plataĵo da sep- aŭ ok-cent kvadrataj metroj. Mi vane serĉis sur ĝi la tendojn de niaj venkintoj. La rabistoj ne estas sibaritoj, kaj ili dormas sub la ĉielo je la 30a de aprilo. Mi vidis nek amasigitajn kaptaĵojn nek kuŝantajn trezorojn, nek ion ajn el tio, kion oni esperas trovi en la ĉefsidejo de bando de ŝtelistoj. Haĝi-Stavros prenas sur sin, vendigi la akiraĵon; ĉiu viro ricevas sian pagon per mono, kaj uzas ĝin laŭ sia kaprico. Unuj partoprenas en negoco, aliaj prenas hipotekon el domoj en Ateno, aliaj aĉetas bienojn en siaj vilaĝoj, neniu malŝparegas la produktojn de la ŝtelado. Nia alveno interrompis la matenmanĝon de dudek kvin aŭ tridek viroj, kiuj alkuris al ni kun sia pano kaj fromaĝo. La estro nutras siajn soldatojn: oni disdonas al ili ĉiutage porcion da pano, oleo, vino, fromaĝo, kaviaro, pimento, maldolĉaj olivoj, kaj viando kiam la religio permesas. La delikatuloj, kiuj volas manĝi malvojn aŭ aliajn herbaĵojn, estas liberaj rikolti frandaĵojn sur la montaro. La rabistoj, same kiel la ceteraj popolaj klasoj, faras malofte fajron okaze de la manĝoj; ili manĝas la viandojn malvarmaj kaj la legomojn nekuiritaj. Mi rimarkis, ke ĉiuj, kiuj sin interpremis ĉirkaŭ ni, obeis religie la leĝon de abstinenco. Estis la tago antaŭ la Ĉieliro, kaj tiuj honestuloj, el kiuj la plej senkulpa havis almenaŭ unu hommortigon sur la konscienco, ne estus konsentintaj pezigi femuron de kokido sur sian stomakon. Aresti du Anglinojn per aldirektitaj pafiloj, ŝajnis al ili sensignifa kulpeto; Sino Simons estis pekinta multe pli grave, manĝante ŝafidon je la merkredo antaŭ Ĉieliro.

Niaj eskortintoj kontentigis sufiĉege la sciemon de iliaj kamaradoj. Oni premegis ilin per demandoj, kaj ili respondis pri ĉio. Ili elmetis sian kaptaĵon, kaj mia arĝenta horloĝo trafis denove sukceson, kiu flatis mian memestimon. La oran horloĝeton de Mary-Ann oni rimarkis malpli. En tiu unua intervidiĝo, la publika konsidero falis sur mian tempmezurilon, kaj parto de ĝi resaltis al mi. Laŭ tiuj simplanimuloj, la posedanto de tiel grava objekto ne povis esti malpli ol milordo.

La sciemo de la rabistoj estis teda, sed ne malĝentila. Neniu el ili ŝajnis esti agonta kontraŭ ni kiel soldato en kaptita urbo. Ili sciis, ke ni estas en iliaj manoj, kaj ke ili interŝanĝos nin pli-malpli baldaŭ por certa nombro da ormoneroj; sed al ili ne venis la ideo, sin apogi sur tian cirkonstancon por brute agi kontraŭ ni aŭ nin ofendi. La saĝo, tiu nedetruebla genio de la Greka popolo, vidigis nin al ili kiel la riprezentantojn de raso malsama kaj, ĝis ia grado, supera. La venkinta barbareco esprimis sekrete respekton al la venkita civilizeco. Kelkaj el ili vidis unuafoje Eŭropajn vestojn. Ĉi tiuj rondiris ĉirkaŭ ni, kiel la loĝantoj de la nova mondo ĉirkaŭ la kunuloj de Kristoforo Kolombo. Ili palpetis kaŝite la ŝtofon de mia palto, por ekscii el kia teksaĵo ĝi estas. Ili estus dezirintaj forpreni ĉiujn miajn vestaĵojn, por ilin ekzameni detale. Eble, eĉ, ili estus konsentintaj min disrompi en du aŭ tri pecojn, por studi la internan strukturon de milordo; sed mi estas certa, ke ili ne estus farintaj ĝin, forgesante esprimi bedaŭron kaj peti mian pardonon al ilia granda senĝeneco.

Sino Simons perdis baldaŭ paciencon; al ŝi malplaĉis esti ekzamenata, el tiel proksime, de tiuj fromaĝmanĝuloj, kiuj ne proponis al ŝi matenmanĝon. Ne ĉiu homo ŝatas prezenti sin spektakle. La rolo de vivanta kuriozaĵo tedegis la bonan sinjorinon, kvankam ŝi estus kapabla ĝin ludi en ĉiuj landoj de l’ terglobo. Mary-Ann, siaflanke, falis pro laceco. Seshora marŝo, malsato, emocio, surprizo, estis facile senfortigintaj tiun delikatan naturon. Imagu junan fraŭlinon edukitan en vato, kutimantan marŝi sur la tapiŝoj de la salonoj aŭ sur la herbobedoj de la plej belaj parkoj. Ŝiaj botetoj estis jam ŝiritaj de la malglataĵoj de l’ vojo, kaj la arbetaroj estis franĝigintaj la malsupron de sia robo. La antaŭan tagon, ŝi estis trinkinta teon en la salonoj de la Brita senditaro, trarigardante la admirindajn albumojn de Sro Wyse: ŝi vidis sin subite transportita mezen de terura pejzaĝo kaj de bandaĉo de sovaĝuloj, kaj ŝi ne havis la konsolon pensi: «Ĝi estas sonĝo»; ĉar ŝi nek kuŝis nek sidis, sed staris, kun granda sufero ĉe ŝiaj piedetoj.

Nova trupo alvenis, kiu igis nian situacion netolerebla. Ĝi ne estis trupo de rabistoj, sed io multe pli malbona. La Grekoj portas sur si plenan menaĝerion de rapidmovaj, kapricemaj, nekapteblaj bestetoj, kiuj faras societon al ili dum tago kaj nokto, okupas ilin eĉ en la dormo, kaj, per siaj saltoj kaj pikvundoj, plirapidigas la movadon de la humoroj kaj la iradon de l’ sango. La rabistaj puloj, el kiuj mi povas montri al vi kelkajn specimenojn en mia entomologia kolekto, estas pli fortikaj, fortaj, kaj viglaj, ol la urbanaj: la libera aero havas ja tiel potencan efikon! Sed mi rimarkis baldaŭ, ke ili ne estas kontentaj pri sia sorto, kaj ke ili trovas pli da regalo sur la maldika haŭto de juna Germano, ol sur la tanita ledo de siaj mastroj. Armita migrantaro sin direktis al miaj kruroj. Mi sentis, komence, vivan jukadon ĉirkaŭ la maleoloj: ĝi estis la militproklamo. Du minutojn poste, antaŭgvardia divizio sin ĵetis sur mian dekstran tibikarnon. Mi almetis rapide la manon tien. Sed, per helpo de tiu falsatako, la malamiko antaŭeniris per duoblaj etapoj al mia maldekstra flankaĵo, kaj okupis pozicion sur la altaĵoj de l’ genuo. Mi estis superita, kaj iu ajn kontraŭstaro fariĝis neutila. Se mi estus sola, en izolita angulo, mi estus provinta kun iom da sukceso la ĉikanmiliton. Sed la bela Mary-Ann staris antaŭ mi, tiel ruĝa, kiel ĉerizo, kaj kredeble ankaŭ turmentata de iu sekreta malamiko. Mi kuraĝis nek plendi nek min defendi; mi toleris heroe miajn dolorojn, ne levante la okulojn al fraŭlino Simons; kaj mi suferis por ŝi martirecon, pri kiu ŝi estos neniam danka al mi. Fine, perdinte paciencon kaj decidite eviti per fugo la suprenfluantan ondegon de la invado, mi petis, ke oni konduku min al la Reĝo. Tiu parolo memorigis al niaj gvidantoj ilian devon. Ili demandis, kie estas Haĝi-Stavros. Oni respondis, ke li laboras en siaj oficejoj.

«Fine, diris Sino Simons, mi povos do sidiĝi en apogseĝon.».

Ŝi prenis mian brakon, prezentis la sian al sia filino, kaj marŝis per neŝanceliĝa paŝo al la direkto, kien la amaso nin kondukis. La oficejoj ne estis malproksime de la tendaro, kaj ni atingis ilin en malpli ol kvin minutoj.

La oficejoj de l’ Reĝo similis al oficejoj same, kiel la tendaro de la ŝtelistoj similis al tendaro. Tie oni vidis nek tablojn, nek seĝojn, nek iaspecan meblaron. Haĝi-Stavros sidis laŭ tajlora modo sur kvadrata tapiŝo, en la ombro de abio. Kvar sekretarioj kaj du servistoj grupiĝis ĉirkaŭ li. Dekses- aŭ dekok-jara junulo sin okupis, senĉese plenigante, ekbruligante kaj purigante la ĉibukon de l’ estro. Li portis ĉe la zonumo tabaksakon, broditan per oro kaj perloj, kaj arĝentan prenilon utilantan por preni la karberojn. Alia servisto pasigis la tagon preparante la tasojn da kafo, la glasojn da akvo, kaj la sukeraĵojn, destinitajn por refreŝigi la reĝan buŝon. La sekretarioj, sidante sur la nuda roko, skribis sur siaj genuoj per altranĉitaj kanoj. Ĉiu el ili havis apud la mano longan kupran skatolon, kiu enhavis kanojn, tranĉileton kaj inkujon. Kelkaj cilindraj ujoj el ferlado utilis kiel arkivtenejo. La papero ne estis landodevena, pro bona motivo. Ĉiu folio portis la nomon Bath en grandaj literoj.

La Reĝo estis bela maljunulo, en mirinde vigla stato, rekta, maldika, elasta kiel risorto, pura kaj brila kiel nova sabro. Liaj longaj blankaj lipharoj pendis sub la mentono kiel du marmoraj stalaktitoj. La cetero de l’ vizaĝo estis zorge razita, la kranio estis nuda ĝis la okcipito, kie longa ligaĵo el blankaj haroj volviĝis sub la ĉapo. La esprimo de liaj trajtoj ŝajnis al mi kvieta kaj pripensema. Paro da helbluaj okuletoj kaj kvadrata mentono konigis neŝanceleblan volecon. La vizaĝo estis longa, kaj la aranĝo de la sulkoj plilongigis ĝin ankoraŭ. Ĉiuj faldoj de la frunto rompiĝis ĉe la mezo kaj ŝajnis sin direkti al la intersekco de la brovoj; du larĝaj kaj profundaj sulkoj malsupreniĝis perpendikulare al la lipaj komisuroj, kvazaŭ la pezo de la lipbarbo estus kuntirinta la vizaĝajn muskolojn. Mi vidis multajn deksepjarulojn; eĉ mi dissekcis unu, kiu estus atinginta la centjarecon, se la poŝtveturilo el Osnabruck ne estus pasinta sur li; sed mi ne memoras, ke mi iam vidis maljunecon pli viglan kaj fortikan, ol tiun de Haĝi-Stavros.

Li surhavis veston laŭ modo de Tino kaj de ĉiuj insuloj de l’ Insularo. Lia ruĝa ĉapo formis malsupre larĝan faldon ĉirkaŭ la frunto. Li havis la jakon el nigra drapo, pasamentitan per nigra silko, la grandegan bluan pantalonon, kiu postulas pli ol dudek metrojn da katuno, kaj la grandajn botojn el Rusa ledo, fleksebla kaj fortika. La sola riĉaĵo de lia kostumo estis zonumo brodita per oro kaj gemoj, kiu valoris eble du aŭ tri mil frankojn. Ĝi enpremis en siaj faldoj monsakon el brodita kaŝmiro, ponardon el Damasko en arĝenta ingo, longan pistolon ornamitan per oro kaj rubenoj, kaj la kunkonvenan ŝargvergeton.

Senmova meze de siaj oficistoj, Haĝi-Stavros movis nur la ekstremaĵon de la fingroj kaj de la lipoj: la lipojn, por dikti sian korespondadon, kaj la fingrojn, por komputi la erojn de sia rozario. Ĉi tiu estis unu el tiuj belaj rozarioj el laktokolora sukceno, kiuj ne utilas por preĝi, sed por amuzi la majestan senokupecon de la Turkoj.

Li levis la kapon, kiam ni alproksimiĝis, divenis per unu ekrigardo la akcidenton, kiu nin alkondukis, kaj diris al ni kun seriozeco neniel ironia: «Vi estas bonvenaj. Sidiĝu.

—Sinjoro, ekkriis Sino Simons, mi estas Anglino, kaj...»

Li interrompis la parolon klakigante sian langon ĉe la makzelaj dentoj, belegaj dentoj, laŭvere. «Post momento, diris li, nun mi estas okupata.» Li sciis nur la Grekan, kaj Sino Simons nur la Anglan; sed la fizionomo de l’ Reĝo parolis tiel, ke la bona sinjorino komprenis facile sen helpo de interpretisto.

Ni sidiĝis en la polvon. Dek kvin aŭ dudek rabistoj kaŭris ĉirkaŭ ni, kaj la Reĝo, kiu ne havis kaŝotajn sekretojn, diktis trankvile siajn familiajn kaj aferajn leterojn. La estro de tiu trupo, kiu estis arestinta nin, venis por doni al li sciigon en la orelon. Li respondis kun aroganta tono: «Kia graveco? eĉ se la milordo komprenus? Mi faras nenion malbonan, kaj ĉiu povas min aŭdi. Ci iru sidiĝi.—Ci, Spiro, skribu: ĝi estas por mia filino.»

Li purigis tre lerte sian nazon per la fingroj, kaj diktis per basa kaj dolĉa voĉo:

«Miaj karaj okuloj (mia kara infanino), la edukejestrino skribis al mi, ke cia farto refirmiĝis, kaj ke tiu malbona kataro foriris kune kun la vintraj tagoj. Sed oni ne estas same kontenta pri cia diligenteco, kaj oni plendas, ke ci ne studas plu tre, depost la komenco de aprilo. Sino Mavros diras, ke ci fariĝas neatenta, kaj oni vidas cin kubutapoginta sur cia libro, rigardanta supren, kvazaŭ ci pensus pri io alia. Mi ne scias tro diri al ci, ke ci devas labori diligente. Sekvu la ekzemplojn de mia tuta vivo. Se mi estus ripozinta, kiel tiom da aliaj homoj, mi ne estus atinginta la rangon, kiun mi okupas en la societo. Mi volas, ke ci estu inda de mi, kaj tial mi faras ja tiel grandajn oferojn por cia edukado. Ci scias, ĉu mi iam rifuzis al ci la instruistojn aŭ la librojn, kiujn ci petis de mi; sed necese estas, ke mia mono produktu. La verkaro de Walter Scott alvenis Pireon, same kiel la Robinson kaj ĉiuj Anglaj libroj, kiujn ci esprimis la deziron legi: sendu por ili al la dogano niajn amikojn el la strato Hermes. Samokaze ci ricevos la brakringon, kiun ci petis, kaj tiun maŝinon el ŝtalo por ŝveligi la jupojn de ciaj roboj. Se cia fortepiano el Vieno ne estas bona, kiel ci diras, kaj ci absolute bezonas instrumenton de Pleyel, ci ricevos ĝin. Mi vizitos unu aŭ du vilaĝojn post la vendo de la rikoltaĵoj, kaj la diablo estos vere ruza, se mi ne trovos tie la monon por bela fortepiano. Mi opinias, konsente kun ci, ke ci bezonas scii la muzikon; sed, kion ci devas lerni antaŭ ĉio, estas la fremdaj lingvoj. Uzu ciajn dimanĉojn laŭ la maniero, kiun mi diris al ci, kaj profitu la komplezon de niaj amikoj. Ci devas fariĝi kapabla paroli France, Angle, kaj precipe Germane. Ĉar ci ne estas ja destinita por vivi en tiu ridinda landeto, kaj mi preferus vidi cin mortinta, ol edzino de Greko. Filino de reĝo, ci povas edziniĝi nur kun princo. Mi ne parolas pri kontrabanda princo kiel ĉiuj niaj Fanaranoj, kiuj fanfaronas, ke ili devenas de la imperiestroj de Oriento, kaj kiujn mi ne akceptus kiel servistojn, sed pri reganta kaj kronita princo. Oni trovas tre taŭgajn en Germanujo, kaj mia riĉeco kapabligas min, elekti unu por ci. Se la Germanoj povis veni por reĝi en Grekujo, mi ne vidas kial ci ne irus por reĝi ciavice en Germanujo. Rapidu do ellerni ilian lingvon, kaj diru al mi en cia proksima letero, ke ci faris progresojn. Kaj nun, infanino mia, mi kisas cin tre ameme, kaj mi sendas al ci, kun cia kvaronjara rento, miajn patrajn benojn.»

Sino Simons kliniĝis al mi kaj diris en mian orelon:

«Ĉu nian verdikton li diktis al siaj rabistoj?»

Mi respondis: «Ne, sinjorino. Li skribas al sia filino.

—Pri nia kapto?

—Pri fortepiano, krinolino kaj Walter Scott.

—Tio povas daŭri longe. Ĉu li invitos nin por matenmanĝi?

—Jen lia servisto jam alportas al ni refreŝigilojn.»

La kafeĝi de l’ Reĝo staris antaŭ ni kun tri tasoj da kafo, skatolo da rahat-lokum kaj poto da konfitaĵo. Sino Simons kaj ŝia filino forĵetis la kafon naŭze, ĉar ĝi estis farita laŭ Turka maniero, kaj tiel densa, kiel kaĉo. Mi malplenigis mian tason kiel vera Orienta frandemulo. La konfitaĵo, kiu estis ŝorbeto el rozoj, estis nur mezebone ŝatata, ĉar ni devis manĝi ĝin triope per unu nura kulero. La delikatuloj estas malfeliĉaj en tiu lando de simplanimeco. Sed la rahat-lokum, tranĉita en pecoj, estis bongusta al la palato de la sinjorinoj sen troa ofendo al iliaj kutimoj. Ili prenis manplene tiun gelaton de parfuma amelo, kaj malplenigis al skatolon ĝisfunde, dum la Reĝo diktis la jenan leteron:

Sroj Barley kaj Ko, 31 Cavendish-square, en Londono.

«Mi vidis per via estimata de la 5a de aprilo kaj per la kuranta konto, kiu ĝin akompanas, ke mi havas nuntempe 22.750 sterlingajn funtojn en mia kredito. Vi bonvolos procentedoni tiun kapitalon, duone por Angla tri pro cento, kaj duone por akcioj de la Banko do Moveblaĵoj, antaŭ la detranĉo de la kupono. Vendu miajn akciojn de la reĝa Banko de Britujo: mi ne konfidas plu tiom al tiu bilo. Prenu por mi, interŝanĝe, Londonajn Omnibusojn. Se vi povos ricevi 15.000 funtojn kontraŭ mia domo sur la strato Strand (ĝi valoris tiom en 1852), vi aĉetos por mi egalan sumon da Malnova-Monto. Sendu al fratoj Rhalli 100 gineojn (2645 frankojn): ĝi estas mia monofero por la Greka lernejo en Liverpool. Mi meditis serioze pri la propono, per kies prezento vi honoris min, kaj post maturaj pripensoj, mi decidis persisti en mia kondutregulo, kaj negoci ekskluzive kontante. La aĝiotaj kontraktoj havas hazardan karakteron, kiu devas inspiri malfidon al ĉiu bona familipatro. Mi scias ja, ke vi elmetus miajn kapitalojn nur kun la singardemo, kiu karakterizis ĉiam vian firmon; sed, eĉ se la profitoj, pri kiuj vi parolas al mi, estus certaj, mi devas konfesi, ke kun ia antipatio mi lasus al miaj heredontoj riĉaĵon pligrandigitan per la ludo.

«Akceptu, k.t.p.

«Haĝi-Stavros, bienposedanto.»

«Ĉu la temo estas pri ni? diris Mary-Ann al mi.

—Ne ankoraŭ, fraŭlino. Lia Reĝa Moŝto laŭliniigas ciferojn.

—Ciferojn ĉi tie? Mi kredis, ke oni ciferas nur en nia domo.

—Ĉu via sinjoro patro ne estas asociano de banka firmo?

—Jes; de la firmo Barley kaj Ko.

—Ĉu ekzistas du samnomaj bankieroj en Londono?

—Ne, laŭ mia scio.

—Ĉu vi aŭdis, ke la firmo Barley negocas kun Oriento?

—Ja kun la tuta mondo!

—Kaj vi loĝas sur placo Cavendish?

—Ne, tie estas nur la oficejoj. Nia domo estas sur Piccadilly.

—Dankon, fraŭlino. Permesu, ke mi aŭskultu la daŭrigon. Tiu maljunulo havas plej interesan korespondadon.»

La Reĝo diktis seninterrompe longan raporton al la akciuloj de sia bando. Tiu kurioza dokumento estis adresata al Sro Georgo Micrommati, adjutantoficiro, en la Reĝa Palaco, por ke li legu ĝin ĉe ilia ĝenerala kunveno.

Raporto pri la agado de la Nacia Kompanio de la Reĝo de l’ montoj.

Bilancjaro 1855-56.

«Reĝa Tendaro, 30 aprilo 1856.

«Sinjoroj,

«La administranto, kiun vi honoris per via konfido, prezentas hodiaŭ al via aprobo, por la dek-kvara fojo, la resumon de siaj laboroj de l’ jaro. De la tago, kiam la fonda akto de nia societo estis subsignita en la oficejo de magistro Cappas, reĝa notario en Ateno, neniam nia entrepreno renkontis pli da bariloj, neniam la irado de niaj laboroj estis ĝenata de pli da gravaj malfacilaĵoj. Dum ĉeesto de fremda garnizono, sub la okuloj de du armeoj, se ne malamikaj, almenaŭ malbonvolaj, ni devis konservi la regulan funkciadon de esence nacia institucio. En Pireo, militista okupado, ĉe la Turka landlimo, observado, kies severeco estas senantaŭa en la historio, enfermis nian agadon en mallarĝa rondo, kaj trudis netransireblajn limojn al nia fervoro. Plie, en tiu malvastigita zono, niaj rimedoj estis malpligrandigitaj de la ĝenerala seneco, la mona malmulteco, la nesufiĉeco de la rikoltoj. La olivarboj ne plenumis siajn promesojn, la produkto de la grenoj estis nealta, kaj la vinberarbo ne estas ankoraŭ liberigita de la ojdio. En tiuj cirkonstancoj, estis ja malfacile profiti la toleremon de la aŭtoritatoj kaj la dolĉecon de patreca registaro. Nia entrepreno estas tiel intime ligita kun la interesoj de la lando, ke ĝi povas flori nur dum la ĝenerala prospereco, kaj ĝi suferas la rebaton de ĉiuj publikaj malfeliĉegoj; ĉar al tiu, kiu posedas nenion, oni povas preni nenion, aŭ malmulton.

«La fremdaj vojaĝantoj, kies videmo estas tiel utila al la reĝolando kaj al ni, estis tre malmultaj. La Anglaj turistoj, kiuj konsistigis iam gravan branĉon de niaj profitoj, mankis tute. Du junaj Amerikanoj, arestite sur la Pentelika vojo, friponis al ni sian reaĉetpagon. Spirito de malkonfido, subtenata de kelkaj Francaj kaj Anglaj gazetoj, malproksimigas de ni la personojn, kies kapto estus al ni la plej utila.

«Kaj tamen, sinjoroj, tia estas la vivpovo de nia institucio, ke ĝi kontraŭstaris al tiu pereiga krizo, pli bone ol terkulturado, industrio kaj komerco. Viaj kapitaloj, alkonfiditaj al mi, profitis ne tiom, kiom mi deziris, sed multe pli, ol iu ajn povis esperi. Mi ne diros ion plu; mi lasas la parolon al la ciferoj. La aritmetiko estas pli elokventa ol Demosteno!

«La societa kapitalo, unue enlimigita en la modesta valoro da 50.000 frankoj, plialtiĝis ĝis 120.000 per tri intersekvaj elvendadoj de akcioj po 500 fr.

«Niaj malnetaj enspezoj, de la 1a de majo 1855 ĝis la 30a de aprilo 1856, atingas 261.482 frankojn.

«Niaj elspezoj dividiĝas kiel sekvas:

Dekonimposto pagita al la preĝejoj kaj monaĥejoj26.148
Procento al la kapitalo, laŭ leĝa proporcio da 10 p. 10012.000
Transportote38.148
Transportite38.148
Pago kaj nutrado al 80 viroj, po 650 fr.52.000
Materialo, bataliloj, k. t. p.7.056
Riparo de la vojo al Tebo, kiu fariĝis netrairebla, kaj sur kiu oni ne renkontis plu vojaĝantojn por aresti2.540
Kosto de observado sur la ĉefvojoj5.835
Skribilaraj elspezoj3
Subvencioj al kelkaj ĵurnalistoj11.900
Kuraĝigo al diversaj administraciaj kaj juĝistaraj oficistoj18.000
Sume135.482
Se oni forprenas tiun monsumon el la bruta sumo de niaj enspezoj, oni trovas netan profiton da126.000
Konforme al la fonda regularo, tiu restaĵo estas dividita jene: 
Rezerva kapitalo, deponita en la Banko de Ateno6.000
Triono alskribita al la administranto40.000
Partigote inter la akciuloj80.000
T. e., por ĉiu akcio, po fr. 333,33. 

«Aldonu al tiuj 333 fr. 33 c., procenton da 50 frankoj kaj la 25 frankojn de la rezerva kapitalo, kaj vi ricevas sumon da fr. 408,33 por ĉiu akcio. Via mono produktas do preskaŭ 82 p. 100.

«Tiaj estas, sinjoroj, la rezultoj de la lasta bilancjaro. Prijuĝu nun la estontecon, kiu nin atendas, en la tago, kiam la fremda okupo ĉesos pezi sur nia lando kaj sur nia agado!»

La Reĝo diktis tiun raporton ne konsultante notojn, ne hezitante pri unu cifero, kaj ne serĉante unu esprimon. Mi estus neniam kredinta, ke maljunulo en lia aĝo povas havi tiel precizan memoron. Li surmetis sian sigelon: tia estas lia maniero subsigni. Li legas flue; sed li trovis neniam la tempon por lerni la skribarton. Same estis, oni raportas, pri Karolo la Granda kaj Alfredo la Granda.

Dum la regnaj subsekretarioj kopiis lian hodiaŭan korespondadon, por ĝin deponi en la arkivojn, li donis aŭdiencon al tiuj el la subulaj oficiroj, kiuj revenis dum tiu tago kun siaj taĉmentoj. Ĉiu el ili sidiĝis antaŭ lin, salutis lin apogante la manon ĉe la koron, kaj prezentis sian raporton per malmultaj vortoj, kun respekta lakoneco. Mi ĵuras al vi, ke Sankta Ludoviko, sub sia kverko, ne inspiris pli profundan respektegon al la loĝantoj de Vincennes.

La unua, kiu sin prezentis, estis malalta, malbonmiena homo; vera vizaĝo por krimtribunalo. Li estis insulano el Korfu, persekutita pro kelkaj dombruligoj; oni estis bone akceptinta lin, kaj pro siaj talentoj li estis rangaltiĝinta. Sed lia estro kaj liaj soldatoj ŝatis lin malmulte. Oni suspektis, ke li konservas por si parton de l’ akiraĵo. Kaj la Reĝo estis ja nefleksebla pri honesteco. Kiam li surprizis kulpinton, li elpelis lin hontige, dirante kun premeganta ironio: «Iru, kaj fariĝu juĝisto!»

Haĝi-Stavros demandis la Korfuanon: «Kion ci faris?

—Mi iris, kun miaj dek kvin viroj, al la valeto de la Hirundoj, sur la vojo al Tebo. Mi renkontis taĉmenton de linio: dudek kvin virojn.

—Kie estas iliaj pafiloj?

—Mi lasis ilin al la soldatoj. Nur perkutpafiloj, kiuj ne povas utili al ni, pro manko de kapsuloj.

—Prave. Poste?

—Ĝi estis foira tago: mi arestis la revenantojn.

—Kiom?

—Cent kvardek du personojn.

—Kaj ci alportas?...

—Mil ses frankojn, kvardek tri centimojn.

—Po sep frankoj por kapo! Ĝi estas malmulte.

—Ĝi estas multe. Kamparanoj!

—Ili ne estis do vendintaj siajn produktojn?

—Unuj estis vendintaj, aliaj aĉetintaj.»

La Korfuano malfermis pezan sakon, kiun li portis sub la brako; li ŝutis ĝian enhavon antaŭ la sekretariojn, kiuj komencis komputi la sumon. La enspezo konsistis el tridek aŭ kvardek Meksiklandaj piastroj, kelkaj plenmanoj da Aŭstriaj dudek-krejceroj, kaj grandega kvanto da kupraj moneroj. Kelkaj ĉifitaj paperoj vagadis meze de la mono. Ili estis dekfrankaj bankbiletoj.

«Ci ne havas juvelojn? demandis la reĝo.

—Ne.

—Ne ĉeestis do virinoj?

—Mi trovis nenion alportindan.

—Kion mi vidas ĉe cia fingro?

—Ringon.

—Oran?

—Aŭ kupran; mi ne scias.

—De kie ĝi venas?

—Mi aĉetis ĝin antaŭ du monatoj.

—Se ci estus aĉetinta ĝin, ci scius, ĉu ĝi estas el kupro aŭ oro. Donu ĝin!»

La Korfuano senigis sin malvolonte. La ringo estis tuj enkasigata en kesteton plenan de juveloj.

«Mi pardonas al ci, diris la Reĝo, pro cia malbona edukiteco. La homoj el cia lando senhonorigas la ŝteladon, miksante al ĝi la friponecon. Se mi havus nur Ionianojn en mia trupo, mi estus devigita metigi turnkrucojn sur la vojoj, kiel ĉe la pordoj de la Londona Ekspozicio, por komputi la vojaĝantojn kaj enspezi la monon. Nun alia!»

La sekvanta estis dika bonfarta junulo, kun plej aminda fizionomio. Liaj rondaj okuloj, samsurfacaj kun la frunto, signifis senartifikecon kaj animosimplecon. Liaj duone malfermitaj lipoj montris, tra sia rideto, du vicojn da belegaj dentoj; li ĉarmis min unuavide, kaj mi pensis, ke, erare aliĝinta al malbona societo, li certe reiros, pli-malpli baldaŭ, sur la bonan vojon. Mia vizaĝo plaĉis ankaŭ al li, ĉar li salutis min tre ĝentile antaŭ ol sidiĝi antaŭ la Reĝon.

Haĝi-Stavros diris al li: «Kion ci faris, mia Vasili?

—Mi alvenis hieraŭ kun miaj ses viroj en Pigadia, la vilaĝon de senatano Zimbelis.

—Bone.

—Zimbelis forestis, kiel ĉiam; sed liaj parencoj, farmistoj kaj luintoj estis ĉiuj dome, kaj enlite.

—Bone.

—Mi eniris en la khan; mi vekis la khanĝi; mi aĉetis de li dudek kvin faskojn da pajlo, kaj, pro pago, mi mortigis lin.

—Bone.

—Ni portis la pajlon ĉe la piedon de la domoj, kiuj estas ĉiuj el tabuloj aŭ el salikaĵo, kaj ni fajrigis, en sep lokoj samtempe. La alumetoj estis bonaj: la vento venis de l’ nordo, ĉio ekflamiĝis.

—Bone.

—Ni retiriĝis senbrue al la putoj. La tuta vilaĝo vekiĝis samtempe, kriante. La viroj venis kun siaj siteloj el ledo por ĉerpi akvon. Ni dronigis kvar el ili, kiujn ni ne konis; la ceteraj forkuris.

—Bone.

—Ni reiris al la vilaĝo. En ĝi restis nur infano, forgesita de siaj gepatroj, kaj krianta kiel juna korvo, kiu falis el la nesto. Mi ĵetis ĝin en brulantan domon, kaj ĝi diris plu nenion.

—Bone.

—Tiam ni prenis brulaĵojn, kaj ni ekflamigis la olivarbojn. La afero sukcesis bone. Ni ekforiris al la tendaro; ni vespermanĝis kaj dormis je vojmezo, kaj ni revenis je la naŭa, ĉiuj sanaj, sen unu brulvundo.

—Bone. Senatano Zambelis ne diros plu paroladon kontraŭ ni. Nun alia!»

Vasili foriris salutante min tiel ĝentile, kiel antaŭe; sed tiufoje mi ne respondis al lia saluto.

Lin anstataŭigis tuj la granda diablo, kiu nin kaptis. Pro stranga kaprico de la hazardo, la ĉefa aŭtoro de la dramo, en kiu mi estis ludonta rolon, havis nomon Sofoklis. En la momento, kiam li komencis sian raporton, mi sentis ion malvarman, kiu fluas en miaj vejnoj. Mi petegis Sinon Simons, ke ŝi ne risku unu senpripensan parolon. Ŝi respondis, ke ŝi estas Anglino, kaj ke ŝi scias, kiamaniere konduti. La Reĝo petis, ke ni silentu kaj lasu la parolon al la oratoro.

Ĉi tiu, por komenci, elmetis teren la propraĵojn, kiujn li forprenis de ni; poste, li prenis el sia zonumo kvardek Aŭstriajn dukatojn, kiuj konsistigis sumon da kvarcent sepdek frankoj, laŭ la kurso de fr. 11,75.

«La dukatoj, diris li, venas el la vilaĝo Kastia; la ceteron donis al mi la gemilordoj. Ci estis ordoninta, ke mi esploru la ĉirkaŭaĵon; mi vizitis unue la vilaĝon.

—Malprave, respondis la Reĝo. La loĝantoj de Kastia estas niaj najbaroj, ci devis ilin lasi. Kiel ni vivos en sendanĝereco, se ni kreos al ni malamikojn tute apud ni? Cetere, ili estas bonuloj, kiuj povas helpi nin okaze.

—Ho! mi prenis nenion de la karbofaristoj! Ili malaperis en la arbarojn, ne lasante al mi la tempon, ilin alparoli. Sed la vilaĝestro suferis pro podagro; mi trovis lin dome.

—Kion ci diris al li?

—Mi petis monon de li; li pretendis, ke li ne havas. Mi enfermis lin en sakon kun lia kato; kaj mi ne scias, kion la kato faris al li, sed li ekkriis, ke lia trezoro kuŝas post la domo, sub granda ŝtono. Tie mi trovis la dukatojn.

—Ci estis malprava. La vilaĝestro ekscitos la tutan loĝantaron kontraŭ ni.

—Ho! ne. Forlasante lin, mi forgesis malfermi la sakon, kaj la kato versimile manĝis al li la okulojn.

—Nu do, bonege!... Sed aŭdu min ĉiuj bone: mi ne volas, ke oni maltrankviligu niajn najbarojn. Ci foriru.»

Nia demandado estis komenciĝonta. Haĝi-Stavros, anstataŭ voki nin al si, leviĝis malrapide kaj venis sidiĝi teren apud nin. Tiu montro de respekto ŝajnis al ni bonaŭgura. Sino Simons sin preparis por lin alparoli belmaniere. Mi, antaŭvidante nur tro bone, kion ŝi povos diri, kaj konante la malmoderecon de ŝia lango, proponis al la Reĝo miajn interpretistajn servojn. Li dankis min malvarme, kaj vokis la Korfuanon, kiu sciis la Anglan.

«Sinjorino, diris la Reĝo al Sino Simons, vi ŝajnas kolera. Ĉu vi havas motivon por plendi pri la viroj, kiuj kondukis vin ĉi tien?

—Ĝi estas abomenaĵo! diris ŝi. Viaj sentaŭguloj min arestis, ĵetis en la polvon, senigis, lacegigis kaj malsategigis.

—Volu akcepti miajn pardonpetojn. Mi estas devigita laborigi virojn needukitajn. Kredu, sinjorino, ke ili ne agis tiel pro miaj ordonoj. Vi estas Anglino?

—Anglino el Londono!

—Mi vojaĝis Londonon; mi konas kaj ŝatas la Anglojn. Mi scias, ke ili havas bonan apetiton, kaj vi povis rimarki, ke mi rapidis prezentigi al vi refreŝigilojn. Mi scias, ke la sinjorinoj el via lando ne kuras volonte sur la ŝtonegoj, kaj mi bedaŭras, ke oni ne lasis vin marŝi laŭ via paŝo. Mi scias, ke la personoj el via nacio kunportas, vojaĝante, nur la objektojn, kiujn ili bezonas, kaj mi ne pardonos al Sofoklis, ke li senigis vin, precipe se vi estas altranga persono.

—Mi apartenas al la plej bona societo en Londono.

—Bonvolu repreni la monon, kiu estas via. Vi estas riĉa?

—Certe.

—Ĉu tiu necesujo ne estas el viaj pakaĵoj?

—Ĝi apartenas al mia filino.

—Reprenu ankaŭ tion, kio estas posedaĵo de via filina Moŝto. Vi estas tre riĉa?

—Tre riĉa.

—Ĉu tiuj objektoj ne apartenas al via fila Moŝto?

—La sinjoro ne estas mia filo; li estas Germano. Ĉar mi estas ja Anglino, kiel mi povus havi Germanan filon?

—Pravege. Ĉu eble vi havas dudek mil frankojn da rento?

—Plimulte.

—Unu tapiŝon al la sinjorinoj! Ĉu vi estas do riĉa po tridek mil frankoj da rento?

—Ni havas pli.

—Sofoklis estas maldelikatulo, kiun mi punos. Logoteto, diru, ke oni preparu la tagmanĝon de la sinjorinoj. Ĉu estas eble, sinjorino, ke vi estas milionulino?

—Mi estas.

—Ho! mi hontas pri la maniero, kiel oni agis kontraŭ vi. Sendube vi havas altrangajn konatojn en Ateno?

—Mi konas la Britan senditon, kaj se vi estus kuraĝinta...

—Ho! sinjorino!... Ĉu vi konas ankaŭ komercistojn, bankierojn?

—Mia frato, kiu estas en Ateno, konas kelkajn bankierojn en la urbo.

—Tio ravas min. Sofoklis, venu ĉi tien! Petu pardonon de la sinjorinaj Moŝtoj.»

Sofoklis murmuris inter siaj dentoj kelkajn pardonpetajn parolojn. La Reĝo daŭrigis:

«La sinjorinoj estas distingaj Anglinoj; ili posedas pli ol unu milionon; ili estas akceptataj en la Brita senditejo; ilia frato, kiu estas en Ateno, konas ĉiujn bankierojn en la urbo.

—Bone do!» ekkriis Sino Simons. La Reĝo daŭrigis:

«Ci devis agi kontraŭ la sinjorinoj kun la tuta respekto ŝuldata al ilia riĉeco...

—Bone! diris Sino Simons.

—Ilin konduki ĉi tien dolĉe....

—Por kion fari? murmuris Mary-Ann.

—Kaj cin deteni de tuŝo al ilia pakaĵo. Kiam oni havas la honoron, renkonti sur la montoj du sinjorinojn tiel altrangajn, kiel estas iliaj Moŝtoj, oni salutas ilin respekte, alkondukas ilin ĝentile al la tendaro, oni gardas ilin kun zorgo, kaj oni prezentas al ili ĉiujn aferojn necesajn por la vivo, ĝis kiam ilia frato aŭ ilia ambasadoro sendos al ni reaĉetmonon da cent mil frankoj.»

Plendinda Sino Simons! kara Mary-Ann! Nek unu, nek la alia atendis tiun konkludon. Sed min ĝi ne mirigis. Mi sciis, kun kia ruza sentaŭgulo ni traktas. Mi prenis maltime la parolon! kaj mi diris rekte al li: «Ci povas konservi ĉion, kion ciaj viroj forŝtelis de mi, ĉar ĝi estas ĉio, kion ci ricevos de mi. Mi estas malriĉa, miaj gepatroj posedas nenion, miaj fratoj havas ofte nur panon por manĝi, mi konas nek bankierojn nek ambasadorojn, kaj se ci nutros min pro la espero de reaĉeto, ci perdos ciajn elspezojn, mi ĵuras ĝin!»

Murmuro de nekredemo leviĝis en la aŭdantaro, sed la Reĝo ŝajnis kredi min laŭparole.

«Se estas tiel, diris li al mi, mi ne faros la mallertaĵon, konservi vin ĉi tie malgraŭ vi. Mi preferas resendi vin al la urbo. La sinjorino alkonfidos al vi leteron por sia frata Moŝto, kaj vi foriros jam hodiaŭ. Se tamen vi bezonus resti unu tagon aŭ du sur la montaro, mi volonte gastigus vin; ĉar mi supozas, ke vi ne venis ĉi tien, kun tiu granda skatolo, nur por rigardi la pejzaĝon.»

Tiu mallonga parolo kvietigis min notinde. Mi promenigis, ĉirkaŭ mi, rigardon de kontenteco. La Reĝo, liaj sekretarioj kaj liaj soldatoj ekŝajnis al mi multe malpli timigaj; la najbaraj ŝtonegoj ekvidiĝis al mi pli pentrindaj, konsiderate per la okuloj de gasto, ne de malliberulo. Mia deziro, revidi Atenon, malpligrandiĝis subite, kaj mi kutimiĝis al la ideo, pasigi du aŭ tri tagojn sur la monto. Mi sentis, ke miaj konsiloj ne estos neutilaj al la patrino de Mary-Ann. La bona sinjorino estis en stato de eksciteco, kiu povos ŝin pereigi. Se okaze ŝi obstinus rifuzi la reaĉeton! Antaŭ ol Anglujo sendos helpon, ŝi havos tempon por altiri malfeliĉon al certa ĉarma kapo. Mi ne povis foriri, ne rakontinte al ŝi, por ŝia instruo, la historion de la knabinoj el Mistra. Kion mi diros plue? Vi konas mian pasion al la botaniko. La floraro de monto Parnis estas ja tre alloga, je la fino de aprilo. Oni trovas tie kvin aŭ ses vegetaĵojn tiel maloftajn kiel famajn. Unu precipe: la boryana variabilis, kiun ektrovis kaj baptis Sro Bory de Saint-Vincent. Ĉu mi devis lasi tian mankon en mia herbokolekto, kaj prezenti min en la Hamburgan Muzeumon, sen la boryana variabilis?

Mi respondis al la Reĝo: «Mi akceptas cian gastigon, sed sub unu kondiĉo.

—Kiu?

—Ci redonos al mi mian skatolon.

—Nu, estu; sed ankaŭ sub unu kondiĉo.

—Ni vidu?

—Vi diros al mi, por kio ĝi utilas al vi.

—Tre volonte! Ĝi utilas por loki en ĝin la vegetaĵojn, kiujn mi kolektas.

—Kaj kial vi kolektas vegetaĵojn? Por ilin vendi?

—Fi do! Mi ne estas komercisto; mi estas scienculo.»

Li prezentis al mi la manon, dirante kun videbla ĝojo: «Mi estas ravita de tio. La scienco estas bela afero. Niaj praavoj estis kleraj; niaj idoj eble estos tiaj. Sed al ni, la tempo mankis. Ĉu la scienculoj estas tre ŝatataj en via lando?

—Treege.

—Oni donas al ili bonajn situaciojn?

—Kelkafoje.

—Oni pagas ilin bone?

—Iom.

—Oni surmetas rubandetojn sur iliajn brustojn?

—De tempo al tempo.

—Ĉu estas vere, ke la urboj interdisputas, kiu ilin posedos?

—Ĝi estas vera en Germanujo.

—Kaj ke oni konsideras ilian morton kiel publikan malfeliĉegon.

—Certe.

—Mi ĝojas pro via diro. Do, vi ne havas motivon por plendi pri viaj samlandanoj?

—Tute kontraŭe! Ilia donacemo estas, kiu ebligis al mi, veni en Grekujon.

—Vi vojaĝas per ilia elspezo?

—Jam ses monatojn.

—Vi estas do tre instruita?

—Mi estas doktoro.

—Ĉu ekzistas supera rango en la scienco?

—Ne.

—Kiom da doktoroj troviĝas en via urbo?

—Mi ne scias precize, sed ne ekzistas tiom da doktoroj en Hamburgo, kiom da generaloj en Ateno.

—Hoho! mi ne senigos vian urbon je homo tiel neordinara. Vi reiros Hamburgon, sinjoro doktoro. Kion oni dirus tie, se oni ekscius, ke vi estas mallibera sur niaj montoj?

—Oni dirus, ke ĝi estas malfeliĉo.

—Nu! Plivole ol perdi tian homon, kia vi estas, la urbo Hamburgo faros ja oferon da dek kvin mil frankoj. Reprenu vian ujon, kuru, serĉu, herbokolektu, kaj daŭrigu viajn studojn. Kial vi ne remetas ĉi tiun monon en vian poŝon? Ĝi estas via, kaj mi ŝatas tro la scienculojn por ilin senigi. Sed via lando estas sufiĉe riĉa por pagi sian gloron. Feliĉa junulo! Vi ekkonas hodiaŭ, kiom la doktora titolo aldonas al via persona valoro! Mi ne estus petinta unu centimon por reaĉeto, se vi estus ignoranto kiel mi.»

La Reĝo aŭskultis nek miajn kontraŭparolojn, nek la interjekciojn de Sino Simons. Li fermis la kunsidon, kaj montris al ni per la fingro nian manĝoĉambron. Sino Simons malsupreniris tien, proklamante, ke ŝi englutos la manĝon, sed pagos neniam la kalkulon. Mary-Ann ŝajnis tre senkuraĝigita; sed tia estas la ŝanĝemo de la juneco, ke ŝi eklaŭtigis ĝojan krion, vidante la plaĉan lokon, kie nia manĝo estis aranĝita. Ĝi estis nesteto el verdaĵo, enkadrigita en la griza ŝtonego. Maldika kaj densa herbo konsistigis la tapiŝon; kelkaj densejoj el ligustroj kaj laŭrarboj utilis kiel tapetoj, kaŝante la krutegajn murojn. Bela blua volbo etendiĝis super niaj kapoj: du longkolaj vulturoj, kiuj ŝvebis en la aero, ŝajnis esti alpendigitaj por plezurigi la vidon. En angulo de la ĉambro, fonto tiel diafana, kiel diamanto, ŝveliĝis silente en sia kampa kaliko, verŝiĝis super la randoj kaj ruliĝis, kvazaŭ arĝenta bedo, sur la glita deklivo de l’ monto. Tiuflanke, la vido etendiĝis senfine ĝis la fruntaĵo de monto Penteliko, la vasta blanka palaco, kiu superas Atenon, la mallumaj olivarbaroj, la polvoza ebenaĵo, la grizatra dorso de monto Himeto, rondigita kiel spino de maljunulo, kaj tiu admirinda Saronika golfo, tiel blua, ke ĝi ŝajnas kvazaŭ disŝiraĵo falinta el la ĉielo.

Certe, la spirito de Sino Simons ne estis admirema, kaj tamen ŝi konfesis, ke la luprezo de tia vidaĵo estus alta en Londono aŭ Parizo.

La tablo estis aranĝita kun heroa simpleco. Bruna pano, kuirita en kampara forno, fumis sur la herbotapiŝo, kaj impresis la flaron per sia pikanta odoro. Kazeigita lakto tremetis en granda ligna tasego. Dikaj olivoj kaj verdaj pimentoj amasiĝis sur malbone ebenigitaj tabuletoj. Lanuga vinsako rondigis sian larĝan ventron apud naive ĉizita pokalo el ruĝa kupro. Fromaĝo el ŝafina lakto kuŝis sur la tuko, kiu estis preminta ĝin, kaj kies stampon ĝi konservis. Kvin aŭ ses allogaj laktukoj prezentis al ni belan salaton, sed sen ia ajn spico. La Reĝo estis metinta je nia dispono sian militiran manĝilaron, konsistantan el kuleroj skulptitaj per tranĉilo, kaj ni havis, kiel aldonan luksaĵon, la forkon de niaj kvin fingroj. La toleremo de niaj gastigantoj ne iris ĝis prezenti viandon al ni, sed, kompense, la orkolora tabako el Almiros promesis al mi admirindan digestadon.

Reĝa oficiro estis komisiita nin servi kaj aŭskulti. Ĝi estis tiu abomena Korfuano, la viro kun la ora ringo, kiu sciis la Anglan. Li distranĉis la panon per sia ponardo, kaj disdonis al ni ĉiujn nutraĵojn per plenaj manoj, petante, ke ni ŝparu nenion. Sino Simons, ne interrompante sian manĝadon, faris al li kelkajn arogantajn demandojn. «Sinjoro, diris ŝi, ĉu via estro kredis serioze, ke ni pagos al li cent mil frankojn por reaĉeto?

—Li estas certa pri tio, sinjorino.

—Li ne konas do la Anglan nacion.

—Li konas ĝin bone, sinjorino, kaj mi ankaŭ. En Korfu, mi interrilatis kun kelkaj distingaj Angloj: juĝistoj![5]

—Mi gratulas vin pri tio; sed diru al tiu Stavros, ke li proviziĝu per pacienco, ĉar li atendos longe la cent mil frankojn, kiujn li promesis mem al si.

—Li komisiis min, diri al vi, ke li atendos ilin ĝis la 15a de majo, je tagmezo precize.

—Kaj se ni ne estos pagintaj, la 15an de majo, je tagmezo?

—Li havos la malplezuron senkapigi vin, kaj ankaŭ la fraŭlinon.»

Mary-Ann lasis fali la panon, kiun ŝi estis levanta al sia buŝo. «Donu al mi iom da vino por trinki,» diris ŝi. La rabisto prezentis al ŝi la plenan pokalon; sed ĵus trempinte la lipojn en ĝin, ŝi ellasis krion de naŭzo kaj de timo. La kompatinda knabino imagis, ke la vino estas venena. Mi trankviligis ŝin, malplenigante la pokalon per unu sola engluto. «Timu nenion, diris mi al ŝi: la rezinon vi gustumis.

—Kiun rezinon?

—La vino ne konserviĝus en la felsakoj, se oni ne aldonus al ĝi certan dozon da rezino, kiu malhelpas, ke ĝi difektiĝu. Tiu miksaĵo ne igas ĝin tre agrabla, sed vi vidas, ke ĝi estas sendanĝere trinkebla.»

Malgraŭ mia ekzemplo, Mary-Ann kaj ŝia patrino petis akvon. La rabisto kuris al la fonto kaj revenis per tri paŝoj. «Vi komprenas, sinjorinoj, diris li ridetante, ke la Reĝo ne farus la mallertaĵon, veneni personojn tiel karajn, kiel vi estas.» Li aldonis, turnante sin al mi: «Pri vi, sinjoro doktoro, mi ricevis ordonon sciigi al vi, ke vi havas tridek tagojn por plenumi viajn studojn kaj pagi la monsumon. Mi donos al vi, kaj al la sinjorinoj, kompletan skribilaron.

—Dankon, diris Sino Simons. Ni pensos pri tio post ok tagoj, se ni ne estos liberigitaj.

—Kiu do vin liberigos, sinjorino?

—Anglujo!

—Ĝi kuŝas malproksime.

—Aŭ la ĝendarmaro.

—Tiun feliĉon mi deziras al vi. Atendante, ĉu vi bezonas ion, kion mi povas doni al vi?

—Mi volas unue dormoĉambron.

—Ni havas, proksime de ĉi tie, grotojn, kiujn oni nomas la Staloj. Ili estus malkomfortaj por vi; oni metis ŝafojn en ili dum la vintro, kaj la odoro restis. Mi sendos por du tendoj ĉe la paŝtistoj, kiuj loĝas malsupre, kaj vi kampados ĉi tie... ĝis la alveno de la ĝendarmoj.

—Mi volas ĉambristinon.

—Nenio estas pli facila. Niaj viroj malsupreniros en la ebenaĵon, kaj kaptos la unuan vilaĝaninon, kiu pasos..., se nur la ĝendarmaro permesos.

—Mi bezonas vestojn, tolaĵon, tualet-tukojn, sapon, spegulon, kombilojn, parfumojn, kanvas-stablon, kaj...

—Vi postulas multon, sinjorino, kaj por ĉion havigi al vi, ni devos kapti Atenon. Sed oni faros kiel eble plej bone. Konfidu al mi, kaj ne tro konfidu al la ĝendarmoj.

—Dio kompatu nin!» diris Mary-Ann.

Forta eĥo respondis: Kirie Eleison! Ĝi estis la bona maljunulo, kiu venis por viziti nin, kaj kantis marŝante por konservi regulan spiradon. Li salutis nin, demetis vazon plenan de mielo sur la herbon, kaj sidiĝis apud nin. «Prenu kaj manĝu, diris li: miaj abeloj prezentas al vi la deserton.»

Mi premis lian manon; Sino Simons kaj ŝia filino sin deturnis kun abomeno. Ili persistis konsideri lin kiel kunkulpulon de la rabistoj. La simplanima hometo ne estis tiel malica. Li sciis nur kanti siajn preĝojn, varti siajn bestetojn, vendi sian rikoltaĵon, enkasigi la enspezojn de la monaĥejo kaj vivi en paco kun ĉiuj. Lia inteligento estis malvasta, lia scio nenia, lia konduto senkulpa kiel tiu de bone muntita maŝino. Mi ne kredas, ke li sciis malkonfuzi klare la bonon de la malbono, kaj ke li vidis grandan diferencon inter ŝtelisto kaj honestulo. Lia saĝo konsistis manĝi kvar manĝojn ĉiutage, kaj trinki vinon tiel singardeme, kiel fiŝo trinkas akvon. Li estis, cetere, unu el la plej bonaj monaĥoj el sia kunfrataro.

Mi honoris la donacon alportitan de li. Tiu kvazaŭ sovaĝa mielo similis al tiu, kiun vi manĝas en Francujo, kiel viando de kapreolo similas al tiu de ŝafido. Ŝajnis, kvazaŭ la abeloj estus distilintaj en nevidebla aparato ĉiujn parfumojn de la monto. Mi forgesis, manĝante mian mielpanon, ke mi havas nur unu monaton por trovi dek kvin mil frankojn aŭ morti.

La monaĥo, siavice, petis de ni la permeson, sin refreŝigi iomete, kaj ne atendinte respondon, li prenis la pokalon, kaj ĝin plenigis. Li trinkis intersekve por la sano de ĉiu el ni. Kvin aŭ ses rabistoj, altiritaj de la videmo, enŝoviĝis en la ĉambron. Li alparolis ilin per iliaj nomoj, kaj trinkis por ĉiu el ili, pro justecemo. Mi malbenis baldaŭ lian viziton. Unu horo post lia alveno, duono de la bando sidis laŭronde ĉirkaŭ nia tablo. Pro la foresto de l’ Reĝo, kiu ripozis en sia skribejo, la rabistoj venis, unu post alia, konatiĝi pli bone kun ni. Unu proponis al ni siajn servojn, la alia alportis ion al ni, alia eniĝis sen preteksto kaj sen ĝeno, kiel homo, kiu sentas sin dome. La plej senceremoniaj petis min amike, ke mi rakontu al ili nian historion; la plej timemaj staris post siaj kamaradoj kaj puŝis ilin laŭgrade ĝis ni. Kelkaj, satiĝinte de nia aspekto, kuŝiĝis sur la herbon kaj ronkis nekokete apud Mary-Ann. Kaj la puloj grimpis senĉese, kaj la ĉeesto de iliaj antaŭaj mastroj igis ilin tiel maltimemaj, ke mi surprizis du aŭ tri sur la dorso de mia mano. Neeble disputi al ili la paŝtorajton: mi ne estis plu homo, sed komunuma paŝtejo. Tiumomente, mi estus volonte doninta la tri plej belajn vegetaĵojn de mia herbaro kontraŭ horkvarono da soleco. Sino Simons kaj ŝia filino estis tro diskretaj por sciigi al mi siajn impresojn, sed ili pruvis, per kelkaj nevolaj eksaltoj, ke ni pensas tute idente. Eĉ mi ekvidis inter ili malesperan rigardon, kiu signifas klare: la ĝendarmoj liberigos nin de la rabistoj, sed kiu forprenos de ni la pulojn? Tiu muta plendo vekis kavaliran senton en mia koro. Mi suferis kun submetiĝo, sed vidi la turmenton de Mary-Ann, tio superis miajn fortojn. Mi stariĝis decideme kaj diris al niaj ĝenantoj:

«Foriru vi ĉiuj! La Reĝo loĝigis nin ĉi tien, por ke ni vivu trankvile ĝis la alveno de nia reaĉetpago. La luprezo estas sufiĉe alta, por ke ni rajtu resti solaj. Ĉu vi ne hontas amasiĝi ĉirkaŭ tablo, kiel parazitaj hundoj? Vi havas nenion por fari ĉi tie. Ni ne bezonas vin; ni bezonas, ke vi ne ĉeestu. Ĉu vi kredas, ke ni povas forkuri? Tra kie? Tra la akvofalo? Aŭ tra la skribejo de l’ Reĝo? Lasu nin do trankvilaj. Korfuano, forpelu ilin eksteren, kaj mi helpos cin, se ci volos!»

Mi aldonis la agon al la parolo. Mi puŝis la malrapidantojn, mi vekis la dormantojn, mi skuis la monaĥon, mi altrudis al la Korfuano, ke li helpu min, kaj baldaŭ la rabista brutaro, armita per ponardoj kaj pistoloj, cedis al ni la lokon kun ŝafeca obeemo, kvankam baraktante, marŝante per malgrandaj paŝoj, kontraŭstarante per la ŝultroj kaj returnante la kapon, laŭ la maniero de la lernantoj, kiujn oni pelas al la studoĉambro, kiam sonoris la fino de la ludotempo.

Fine ni restis solaj, kun la Korfuano. Mi diris al Sino Simons: «Sinjorino, nun ni estas dome. Ĉu plaĉas al vi, ke ni dupartigu la loĝejon? Mi bezonas nur anguleton por starigi mian tendon. Malantaŭ tiuj arboj, mi estos ne tro malbone, kaj al vi apartenos la tuta cetero. Vi havos la fonton apud vi, kaj tiu proksimeco ne ĝenos vin, ĉar la akvo defalas ja kaskade sur la deklivon de l’ monto».

Mia propono estis akceptata iom malbonvole. La sinjorinoj estus dezirintaj konservi ĉion por si kaj sendi min dormi inter la rabistoj. Vere estas, ke la Brita cant ricevus kontentigon per tiu disiĝo, sed mi estus perdinta la vidon al Mary-Ann. Kaj cetere, mi estis tute decidinta, dormi malproksime de la puloj. La Korfuano apogis mian proponon, kiu faciligis al li la observadon. Li havis ordonon, gardi nin nokte kaj tage. Oni interkonsentis, ke li dormos apud mia tendo. Mi postulis, ke distanco da ses Anglaj futoj nin apartigu.

Post konkludo de l’ traktato, mi instalis min en angulo por ekĉasi mian intiman ĉasaĵon. Sed mi estis ĵus blovinta la unuan halali, kiam la videmuloj reaperis ĉe la horizonto, sub la preteksto, alporti al ni la tendojn. Sino Simons aŭdigis laŭtajn kriegojn, vidante, ke ŝia domo konsistas el simpla tendo el maldelikata felta ŝtofo, faldita laŭmeze, fiksita tere ĉe la ekstremaĵoj, kaj malfermita al la vento ambaŭflanke. La Korfuano ĵuris, ke ni estos loĝigitaj kiel princoj, escepte en okazo de pluvo aŭ de forta vento. La tuta trupo komencis planti la palisetojn, starigi niajn litojn kaj alporti la kovrilojn. Ĉiu lito konsistis el tapiŝo, kovrita per dika mantelo el kaprinfelto. Je la sesa, la Reĝo venis kontroli persone, ĉu io mankas al ni. Sino Simons, pli furioza ol iam, respondis, ke ĉio mankas al ŝi. Mi postulis formale la elpelon de ĉiuj neutilaj vizitantoj. La Reĝo starigis severan regularon, kiun oni obeis neniam. Disciplino estas Franca vorto tre malfacile tradukebla en la Grekan.

La Reĝo kaj liaj regatoj foriris je la sepa, kaj oni alportis al ni vespermanĝon. Kvar torĉoj el rezina ligno lumigis la tablon. Ilia ruĝa kaj fumoza lumo kolorigis strange la iom paliĝintan vizaĝon de Fino Simons. Ŝiaj okuloj ŝajnis estingiĝi kaj refajriĝi en la fundo de la orbitoj, kiel la eklipsaj lumturoj. Ŝia voĉo, rompita pro laceco, reprenis intermite strangan forton. Dum mi aŭskultis ŝin, mia spirito vagadis en la supernatura mondo, kaj al mi sin prezentis rememoroj, mi ne scias kiaj, de ĥimeraj rakontoj. Najtingalo ekkantis, kaj al mi ŝajnis, kvazaŭ ĝia arĝentsona kanto flirtadas ĉe la lipoj de Mary-Ann. Sed la tago estis rompinta niajn fortojn, kaj mi mem, kiu donis al vi brilajn pruvojn pri mia apetito, ekkonis baldaŭ, ke mi malsatas nur pri dormo. Mi deziris bonvesperon al la sinjorinoj, kaj foriĝis sub mian tendon. Tie, mi forgesis tuj najtingalon, danĝeron, reaĉeton, pikvundojn; mi fermis la okulojn por duobla ŝloso, kaj ekdormis.

Terura pafado vekis min subite. Mi leviĝis tiel rapide, ke mia kapo ektuŝegis unu el la palisoj de mia tendo. En la sama momento, mi aŭdis du virinajn voĉojn, kiuj krias: «Ni estas savitaj! La ĝendarmoj!» Mi vidis du aŭ tri fantomojn, kiuj kuris konfuze tra la nokto. Pro ĝojo, pro emocio, mi kisis la unuan ombron, kiu pasis apud mi: ĝi estis la Korfuano.

«Haltu! kriis li; kien vi kuras, volu diri?

—Hundo ŝtelisto, respondis mi viŝante mian buŝon, mi iras por vidi, ĉu la ĝendarmoj estos baldaŭ pafmortigintaj la lastan el ciaj kamaradoj».

Sino Simons kaj ŝia filino, gvidite de mia voĉo, alvenis apud nin. La Korfuano diris:

«La ĝendarmoj ne vojaĝas hodiaŭ. Estas la Ĉieliro kaj la 1a de majo: duobla festo. La bruo, kiun vi aŭdis, estas la signalo por la ĝojadoj. Estas pli ol noktomezo; ĝis morgaŭ je la sama horo, niaj kunuloj trinkos vinon, manĝos viandon, dancos la romaikon kaj bruligos pulvon. Se vi volus rigardi tiun belan spektaklon, vi farus plezuron al mi. Mi gardus vin pli agrable apud la rostaĵo, ol ĉe la fonto.

—Vi mensogas! diris Sino Simons. Ĝi estas la ĝendarmoj!

—Ni iru por vidi», aldonis Mary-Ann.

Mi sekvis ilin. La bruego estis tia, ke ĉiu provo por dormi estus perdita peno. Nia gvidanto kondukis nin tra la skribejo de l’ Reĝo, kaj ni vidis la tendaron de la ŝtelistoj, lumigitan kvazaŭ pro dombrulo. Tutaj pinoj flamis, de loko al loko. Kvin aŭ ses grupoj, sidantaj ĉirkaŭ la fajro, rostis ŝafidojn trapikitajn de bastonoj. Meze de l’ amaso, vico de dancantoj serpentiris malrapide kun akompano de terura muziko. Pafoj estis delasataj al ĉiuj direktoj. Unu venis al ni, kaj mi aŭdis kuglon siblantan je kelkaj coloj de mia orelo. Mi petis la sinjorinojn, ke ili rapidu, esperante, ke apud la Reĝo ni estos pli malproksime de la danĝero. La Reĝo, sidante sur sia eterna tapiŝo, prezidis solene la amuziĝon de sia popolo. Ĉirkaŭ li, la vinsakoj malpleniĝis kiel simplaj boteloj; la ŝafidojn oni distranĉis kiel perdrikojn; ĉiu kunmanĝanto prenis femuron aŭ ŝultron, kaj forportis ĝin per plena mano. La orkestro konsistis el surda tambureto kaj kriema flaĝoleto: la tambureto estis surdiĝinta pro ofta aŭdado al la flaĝoleto. La dancantoj estis formetintaj siajn ŝuojn por esti pli facilmovaj. Ili agitiĝis surloke kaj krakigis siajn ostojn laŭtakte, aŭ proksimume. De tempo al tempo, unu forlasis la balon, englutis pokalon da vino, demordis ion el peco da viando, ellasis pafon, kaj reiris al la danco. Ĉiuj, escepte la Reĝo, trinkis, manĝis, kriegis, saltis: mi ne vidis eĉ unu ridanta.

Haĝi-Stavros pardonpetis ĝentile, ke oni vekis nin.

«Ne mi estas kulpa, diris li, sed la kutimo. Se la 1a de majo pasus sen pafoj, tiuj bonuloj ne kredus, ke la printempo revenis. Mi havas ĉi tie nur simplanimajn homojn, edukitajn en la kamparo kaj kore ligitaj al la malnovaj moroj de la lando. Mi edukas ilin, kiel eble plej bone mi povas, sed mi mortos antaŭ ol esti civilizinta ilin. La homojn oni ne povas refandi en unu tago, kiel manĝilojn el arĝento. Mi mem, tia, kian vi min vidas, mi trovis iam plezuron en tiuj maldelikataj amuzoj; mi trinkis kaj dancis tutsame, kiel iu alia. Mi ne konis la Eŭropan civilizecon: kial do mi tiel malfrue komencis vojaĝi? Mi donus multon por esti juna kaj havi nur kvindek jarojn. Mi havas reformemajn ideojn, kiuj estos neniam plenumataj, ĉar kiel Aleksandro, mi vidas min sen heredonto inda je mi. Mi revas pri nova organizo de rabado, sen malordo, sen agitado, sen bruo. Sed mi ne estas helpata. Mi devus havi precizan liston de ĉiuj loĝantoj de la reĝolando, kun la proksimuma etato de iliaj moveblaj kaj nemoveblaj posedaĵoj. Pri la fremduloj, kiuj elŝipiĝas en Grekujon, agento instalita en ĉiu havenurbo konigus al mi iliajn nomojn kaj vojaĝplanon, kaj, laŭeble, ilian riĉecon. Tiamaniere, mi scius, kiom ĉiu povas doni al mi; mi ne havus plu la riskon, peti tro malmulte. Mi starigus, sur ĉiun vojon, gvardion da puraj, bone edukitaj kaj bele vestitaj oficistoj; por kio utilas do, timigi per malagrabla eksteraĵo kaj malafabla mieno? En Francujo kaj en Anglujo mi vidis ŝtelistojn elegantajn, eĉ supermezure elegantajn: ĉu pro tio ili malpli prosperigis sian negocon?

«De ĉiuj miaj subuloj mi postulus ĉarmajn manierojn, precipe de la oficistoj en la fako de arestadoj. Por distingaj kaptitoj, kiel vi, mi havus komfortajn loĝejojn en saniga aero, kun ĝardenoj. Kaj ne kredu, ke tio kostus pli kare al ili: tute kontraŭe! Se ĉiuj, kiuj vojaĝas en la reĝlando, alvenus senmanke en miajn manojn, mi povus taksi ĉiun pasanton po sensignifa monsumo. Ĉiu indiĝeno kaj ĉiu alilandulo donu al mi nur unu kvaronon pro cento el sia posedaĵo; mi profitos pro ilia multeco. Tiam, la rabado estos nur simpla imposto de cirkulado; imposto justa, ĉar ĝi estos proporcia; imposto normala, ĉar ĝi estis ĉiam kolektata, depost la heroaj tempoj. Ni plisimpligos ĝin, se bezone, per jarabonoj. Kontraŭ sumo, pagita unufoje en la jaro, la indiĝenoj ricevos paspermeson, kaj la alilanduloj, stampon sur sian pasporton. Vi kontraŭparolos, ke, laŭ la konstitucio, neniu imposto povas esti starigata sen voĉdono de ambaŭ ĉambroj. Ha! sinjoro, se mi havus la tempon! Mi aĉetus la tutan senaton; mi balotus deputitan ĉambron tute mian! La leĝo estus tuj akceptita: se bezone, oni kreus ministrejon de la ĉefvojoj. Tio kostus al mi du aŭ tri milionojn pro fondaj elspezoj: sed en kvar jaroj mi retrovus mian antaŭpagon..., kaj plie mi zorgus senpage pri la konservo de la vojoj!»

Li sopiris solene, kaj daŭrigis: «Vi vidas, kun kia konfido mi rakontas al vi miajn aferojn. Ĝi estas malnova kutimo, kiun mi forlasos neniam. Mi vivis ĉiam ne nur en la libera aero, sed en la hela taglumo. Nia profesio estus malhonoriga, se oni praktikus ĝin kaŝite. Mi ne kaŝas min, ĉar mi timas neniun. Kiam vi legos en la ĵurnaloj, ke oni min serĉas, diru decideme, ke tio estas parlamenta fikcio: oni scias ĉiam, kie mi estas. Mi timas nek la ministrojn, nek la armeon, nek la tribunalojn. Ĉiuj ministroj scias, ke per unu gesto mi povas ŝanĝi la kabineton. La armeo staras por mi: ĝi liveras al mi la rekrutojn, kiujn mi bezonas. Soldatojn mi prunteprenas de ĝi, oficirojn mi redonas. Pri la sinjoroj juĝistoj, ili konas miajn sentojn al ili. Ilin mi ne estimas, sed plendas. Malriĉaj kaj malbone pagataj,—oni ne povas postuli, ke ili estu honestaj. Mi nutradas kelkajn el ili, mi vestadas kelkajn aliajn; mi pendigis tre malmultajn en mia vivo: mi estas do bonfarinto al la juĝistaro.»

Per majesta gesto li montris al mi la ĉielon, la maron kaj la landon: «Ĉio tio, diris li, estas mia. Kiu ajn spiras en la reĝlando, obeas min pro timo, amikeco aŭ admiro. Mi plorigis multajn okulojn, kaj tamen ne ekzistas unu patrino, kiu ne volus havi filon similan al Haĝi-Stavros. Tago venos, kiam la doktoroj de via speco skribos mian historion, kaj la insuloj de l’ Insularo interdisputos pri la honoro esti vidinta mian naskiĝon. Mia portreto estos en la dometoj, kune kun la sanktaj bildoj, kiujn oni aĉetas sur monto Atos. En tiu tempo, la idoj de mia filino, eĉ se ili estos regantaj princoj, parolos fierege pri sia praavo, la Reĝo de la montoj!»

Eble vi ridos pri mia Germana simpleco; sed parolo tiel stranga kortuŝis min profunde. Mi admiris kontraŭvole tiun grandecon en la krimo. Mi ne estis, ĝis tiam, renkontinta majestan kanajlon. Tiu diabla homo, kiu estis senkapigonta min je la fino de l’ monato, inspiris al mi kvazaŭ respekton. Lia granda marmora vizaĝo, serena meze de l’ orgio, ŝajnis al mi kiel la nefleksebla eksteraĵo de la fatalo. Mi ne povis deteni min de la respondo: «Jes, vi estas vere Reĝo.»

Li respondis ridetante:

«Efektive, ĉar mi havas ja flatantojn, eĉ inter miaj malamikoj. Ne protestu! Mi scias legi sur la vizaĝoj, kaj vi rigardis min tiumatene kiel homon, kiun oni deziras vidi pendigita.

—Ĉar vi petas sincerecon de mi, mi konfesas, ke mi sentis ekmovon al kolero. Vi petis de mi supermezuran reaĉetmonon. Preni cent mil frankojn de tiuj sinjorinoj, kiuj ilin posedas, estas afero natura kaj apartenanta al via metio; sed ke vi postulas dek kvin mil frankojn de mi, kiu havas nenion, pri tio mi neniam konsentos.

—Tamen, nenio estas pli simpla. Ĉiuj alilanduloj, kiuj venas en nian landon, estas riĉaj, ĉar la vojaĝo estas multekosta. Vi pretendas, ke vi ne vojaĝas per propra elspezo; mi volas vin kredi. Sed tiuj, kiuj sendis vin ĉi tien, donas al vi almenaŭ tri aŭ kvar mil frankojn ĉiujare. Se ili faras tiun elspezon, ili havas siajn motivojn, ĉar oni faras nenion pro nenio. Vi figuras do, laŭ ili, kapitalon da sesdek ĝis okdek mil frankoj. Do, se ili reaĉetos vin por dek kvin mil, ili havos profiton.

—Sed la institucio, kiu min pagas, ne havas kapitalon; ĝi havas nur jarenspezojn. La budĝeto de la Botanika Ĝardeno estas fiksita ĉiujare de la Senato; ĝiaj rimedoj estas malgrandaj; neniam oni antaŭvidis tian okazon; mi ne scias, kiel klarigi al vi... vi ne povas kompreni....

—Kaj eĉ se mi komprenus, interrompis li kun fierega tono, ĉu vi kredas, ke mi tion reprenus, kion mi diris? Miaj paroloj estas leĝoj; se mi volas, ke oni respektu ilin, mi ne devas ilin malobei mem.

—Mi havas la rajton esti maljusta; mi ne havas la rajton esti cedema. Miaj maljustaĵoj malutilas nur al la ceteraj; unu cedo min perdus. Se oni scius min fleksebla, miaj kaptitoj serĉus preĝojn por min venki anstataŭ serĉi monon por min pagi. Mi ne estas unu el viaj Eŭropaj rabistoj, kiuj miksas rigorecon kun grandanimeco, teorion kun nesingardemo, senkaŭzan kruelecon kun nepardonebla kortuŝiĝo, por finiĝi malprudente sur la eŝafodo. Mi diris publike, ke mi havos dek kvin mil frankojn aŭ vian kapon. Faru, kion vi povos; sed, laŭ unu aŭ alia maniero, mi estos pagata. Aŭskultu: en 1854, mi kondamnis du knabinojn, samaĝajn kiel mia kara Fotini. Ili direktis plorante la brakojn al mi, kaj iliaj krioj sangadigis mian patran koron. Vasili, kiu mortigis ilin, malsukcesis pli ol unu fojon: lia mano tremis. Kaj tamen mi restis nefleksebla, ĉar la reaĉeto ne estis pagita. Ĉu vi kredas, ke post tio mi pardonos al vi? Por kio utilis al mi, ke mi mortigis ilin, la kompatindajn kreitaĵojn, se oni ekscius, ke mi forsendis vin senpage?»

Mi klinis la kapon, ne trovante unu vorton por respondi. Mi estis milfoje prava; sed mi sciis kontraŭmeti nenion al la senkompata logiko de la maljuna turmentisto. Li fortiris min el mia pripensoj per amika manfrapo sur la ŝultron: «Kuraĝon, diris li al mi. Mi vidis la morton el pli proksime ol vi, kaj mi fartas kiel kverko. Dum la milito de Liberigo, Ibrahim mortpafigis min de sep Egiptoj. Ses kugloj perdiĝis; la sepa tuŝis mian frunton ne penetrante. Kiam la Turkoj venis por relevi mian kadavron, mi estis malaperinta en la fumo. Vi vivos eble pli longe, ol vi kredas. Skribu al ĉiuj viaj Hamburgaj amikoj. Vi ricevis edukon: doktoro devas havi amikojn por pli ol dek kvin mil frankoj. Miaflanke, mi dezirus ĝin. Mi ne malamas vin; neniam vi malutilis al mi; via morto kaŭzus al mi neniun plezuron, kaj estas agrable al mi, konfidi, ke vi trovos la rimedojn por pagi per mono. Atendante, iru ripozi kun la sinjorinoj. Miaj viroj trinkis iomete tro, kaj ili rigardas la Anglinojn per okuloj, kiuj promesas nenion bonan. Tiuj plendinduloj estas kondamnitaj je severmora vivo, kaj ili ne estas sepdekjaraj, kiel mi. En ordinara tempo, mi kvietigas ilin per lacigo; sed post unu horo, se la fraŭlino restus ĉi tie, mi respondus pri nenio.»

Efektive, minaca rondo formiĝis ĉirkaŭ Mary-Ann, kiu konsideris tiujn strangajn vizaĝojn kun naiva videmo. La rabistoj, kaŭrante antaŭ ŝi, interparolis laŭte unu en la orelon de alia, kaj laŭdis ŝin per terminoj, kiujn ŝi feliĉe ne komprenis. La Korfuano, kiu estis rekaptinta la perditan tempon, prezentis al ŝi pokalon da vino, kiun ŝi forpuŝis fiere, kaj kiu respruĉis sur la ĉeestantaron. Kvin aŭ ses drinkuloj, pli ekscititaj ol la ceteraj, puŝis unu alian, baraktis, interŝanĝis fortajn pugnofrapojn, kvazaŭ por sin flamigi kaj kuraĝigi al aliaj heroaĵoj. Mi faris signon al Sino Simons: ŝi leviĝis kun sia filino. Sed en la momento, kiam mi prezentis la brakon al Mary-Ann, Vasili, ruĝa pro vino, antaŭeniris ŝanceliĝante, kaj faris la geston, ŝin preni ĉe la talio. Ĉe tiu vido, mi ne scias kia kolervaporo eniĝis mian cerbon. Mi saltis sur la kanajlon, kaj faris al li kravaton el miaj dek fingroj. Li metis la manon ĉe sian zonumon, kaj serĉis palpetante la tenilon de ponardo; sed antaŭ ol li trovos ion, mi vidis lin fortirita el miaj manoj kaj ĵetita dek paŝojn malantaŭen, de la granda potenca mano de l’ maljuna Reĝo. Murmuro bruis en la profundaĵo de la ĉeestantaro. Haĝi-Stavros plilaŭtigis sian voĉon super la bruo kaj kriis: «Silentu! Montru, ke vi estas Grekoj, ne Albanianoj!» Li daŭrigis mallaŭte: «Ni, marŝu rapide; Korfuano, ne forlasu min; sinjoro Germano, diru al la sinjorinoj, ke mi dormos antaŭ la pordo de ilia ĉambro.»

Li foriris kun ni, antaŭirata de sia ĉibuĝi, kiu lin forlasis nek tage nek nokte. Du aŭ tri ebriuloj komencis, lin sekvi: li forpuŝis ilin maldolĉe. Ni ne estis je cent paŝoj de l’ amaso, kiam kuglo pasis siblante meze de ni. La maljuna Palikaro eĉ ne bontrovis deturni la kapon. Li rigardis min ridetante kaj diris mezvoĉe: «Ni devas indulgi; estas la tago do Ĉieliro.» Survoje, mi profitis la senatentecon de la Korfuano, kiu faletis ĉiupaŝe, por peti de Sino Simons apartan interparolon. «Mi havas, diris mi, gravan sekreton por sciigi al vi. Permesu, ke mi ŝovu min ĝis via tendo, dum nia observanto dormos kiel Noaho.»

Mi ne scias, ĉu tiu Biblia komparo ŝajnis al ŝi malrespektema; sed ŝi seke respondis, ke, laŭ sia scio, ŝi ne havas sekretojn por dividi kun mi. Mi insistis; ŝi persistis. Mi diris, ke mi trovis la rimedon por savi nin ĉiujn senpage. Ŝi direktis al mi malkonfidan rigardon, konsultis sian filinon, kaj fine konsentis. Haĝi-Stavros faciligis nian rendevuon, gardante la Korfuanon apud si. Li portigis sian tapiŝon sur la supraĵon de la kampa ŝtuparo, kiu kondukis al nia kampadejo, demetis siajn batalilojn apud sia mano, kuŝigis la ĉibuĝi je sia dekstra flanko kaj la Korfuanon je la maldekstra, kaj deziris al ni orajn sonĝojn.

Mi restis singardeme sub mia tendo ĝis la momento, kiam tri malkonfuzaj ronkadoj certigis al mi, ke niaj gardantoj dormas. La bruo de la festo estingiĝis notinde. Nur du aŭ tri malfruantaj pafiloj interrompis de tempo al tempo la noktan silenton. Nia najbaro la najtingalo daŭrigis trankvile sian komencitan kanton. Mi rampis laŭlonge de la arboj ĝis la tendo de Sino Simons. La patrino kaj la filino atendis min sur la malseka herbo: la Anglaj moroj malpermesis al mi la eniron en ilian dormoĉambron.

«Parolu, sinjoro, diris al mi Sino Simons; sed rapidu. Vi scias, kiom ni bezonas ripozon.»

Mi respondis sentime: «Sinjorino, tio, kion mi havas por diri al vi, valoras ja unu horon da dormo. Ĉu vi volas esti liberaj post tri tagoj?

—Sed, sinjoro, tiaj ni estos morgaŭ: se ne, Anglujo ne estus plu Anglujo! Mi konjektas, ke Dimitri informis mian fraton ĉirkaŭ la kvina; mia frato vidis nian senditon je la horo de l’ vespermanĝo; oni donis la ordonojn antaŭ la nokto; la ĝendarmoj ekiris, kion ajn diris la Korfuano, kaj ni estos liberigitaj morgaŭ antaŭ nia matenmanĝo.

—Ni ne trompu nin per iluzioj; urĝas. Mi ne konfidas al la ĝendarmaro; niaj venkintoj parolas pri ĝi tro malserioze, por ĝin timi. Mi ĉiam aŭdis, ke, en ĉi tiu lando, ĉasanto kaj ĉasaĵo, ĝendarmo kaj rabisto interkonsentas tre bone. Mi supozas, allaseble, ke oni sendos kelkajn virojn al nia helpo: Haĝi-Stavros vidos ilin venantajn, kaj kondukos nin, per kaŝitaj vojoj, en alian rifuĝejon. Li konas la landon detale; ĉiuj ŝtonegoj estas liaj kunkulpuloj, ĉiuj arbetaĵoj liaj kunliganoj, ĉiuj valetoj liaj ŝtelkaŝistoj. Monto Parnis staras por li kontraŭ ni; li estas la Reĝo de la montoj!

—Brave, sinjoro! Haĝi-Stavros estas Dio, kaj vi estas lia profeto. Li estus kortuŝita, se li aŭdus, kun kia admiro vi parolas pri li. Mi estis jam diveninta, ke vi estas el liaj amikoj, vidante kiel li manfrapis vian ŝultron kaj parolis al vi konfidencie. Ĉu ĝi ne estas li, kiu sugestis al vi la planon de fugo, kiun vi nun proponas al ni?

—Jes, sinjorino, li estas; aŭ pli ĝuste, ĝi estas lia korespondado. Tiumatene, dum li diktis siajn leterojn, mi trovis la senmankan rimedon por liberigi nin senpage. Volu skribi al sinjoro via frato, ke li kolektu sumon da cent dek kvin mil frankoj, cent por via reaĉeto, dek kvin por la mia, kaj li sendu ilin ĉi tien, kiel eble plej baldaŭ, per konfidinda homo, per Dimitri.

—Per via amiko Dimitri, al via amiko la Reĝo de la montoj? Belan dankon, mia kara sinjoro! Tia estas la pago, kontraŭ kiu ni estos liberigataj senpage!

—Jes, sinjorino. Dimitri ne estas mia amiko, kaj Haĝi-Stavros senkapigus min sen ia skrupulo. Sed mi daŭrigas: interŝanĝe kun la mono, vi postulos, ke la Reĝo subskribu al vi ricevateston.

—Tio estos por ni utila bileto!

—Kun tiu bileto, vi reprenos viajn cent dek kvin mil frankojn, ne perdante unu centimon, kaj vi tuj vidos, kiamaniere.

—Bonan nokton, sinjoro. Ne faru la penon, paroli plue. De la momento, kiam ni elŝipiĝis en tiun feliĉigan landon, ĉiuj nin friponis. La doganistoj de Pireo nin friponis; la veturigisto, kiu nin kondukis Atenon, nin friponis; nia gastigisto nin friponis; nia publika servisto, kiu ne estas via amiko, ĵetis nin en la manojn de la ŝtelistoj; ni renkontis respektindan monaĥon, kiu dividis niajn propraĵojn kun la ŝtelistoj; ĉiuj tiuj sinjoroj, kiuj trinkas ĉi supre, estas ŝtelistoj; tiuj, kiuj dormas apud nia pordo por nin protekti, estas ŝtelistoj; vi estas la sola honestulo, kiun ni renkontis en Grekujo, kaj viaj konsiloj estas la plej bonaj en la mondo; sed bonan nokton, sinjoro; bonan nokton!

—Je l’ nomo de la ĉielo, sinjorino!... Mi ne pledos por mi; pensu pri mi, kion vi volos. Sed lasu min nur diri al vi, kiamaniere vi reprenos vian monon.

—Kiel do vi volas, ke mi ĝin reprenu, se la tuta ĝendarmaro de la reĝlando ne estas kapabla repreni nin mem? Ĉu Haĝi-Stavros ne estas ja la Reĝo de la montoj? Ĉu li ne konas plu kaŝitajn vojojn? Ĉu la valetoj, la arbetaroj, la ŝtonegoj ne estas plu liaj ŝtelkaŝistoj kaj liaj kunkulpuloj? Bonan nokton, sinjoro; mi donos ateston pri via fervoro; mi diros al la rabistoj, ke vi plenumis ilian komision; sed, unu fojon por ĉiuj, bonan nokton!»

La bona sinjorino puŝis min ĉe la ŝultroj, kriante bonan nokton tiel akratone, ke mi tremis, ke ŝi vekos niajn gardantojn, kaj mi rifuĝis malgaje sub mian tendon. Kia tago, sinjoro! Mi entreprenis resumi ĉiujn okazaĵojn, kiuj hajlis sur mian kapon depost la horo, kiam mi foriris el Ateno por serĉadi la boryana variabilis. La renkonton kun la Anglinoj, la belajn okulojn de Mary-Ann, la pafilojn de la rabistoj, la hundojn, la pulojn, Haĝi-Stavros, dek kvin mil frankojn pagotajn, mian vivon kontraŭ tiu prezo, la orgion de la Ĉielira tago, la kuglojn siblantajn apud miaj oreloj, la ebrian vizaĝon de Vasili, kaj, por plenfini la feston, la maljustaĵojn de Sino Simons! Post tiom da malfeliĉoj, mi bezonis ankoraŭ esti konsiderata mem kiel ŝtelisto! La dormo, kiu konsolas pri ĉio, ne alportis helpon al mi. Mi estis lacegigita de la fariĝoj, kaj la forto mankis al mi por dormo. La tago leviĝis dum miaj doloraj meditoj. Mi sekvis per malvigla okulo la sunon, kiu supreniris super la horizonto. Konfuzaj bruoj postvenis iom post iom la silenton de la nokto. Mi ne havis la kuraĝon rigardi mian horloĝon pri la horo, aŭ deturni la kapon por vidi, kio okazas ĉirkaŭ mi. Ĉiuj miaj sentoj estis malakrigitaj pro laceco kaj senkuraĝiĝo. Mi kredas, ke se oni estus rulinta min malsupren de la monto, mi ne estus disetendinta la brakojn por min haltigi. En tiu neniiĝo de miaj kapablecoj, mi havis vizion, kiu devenis samtempe de revo kaj de halucino, ĉar mi estis nek maldormanta nek dormanta kaj miaj okuloj estis nek fermitaj nek malfermitaj. Ŝajnis al mi, ke oni estas enteriginta min vivantan; ke mia tendo el nigra felta ŝtofo estas florornamita katafalko, kaj ke oni kantas super mia kapo la preĝojn por la mortintoj. La timo min kaptis; mi volis krii; la parolo haltis en mia gorĝo aŭ estis superata de la voĉo de la kantistoj. Mi aŭdis sufiĉe klare la versetojn kaj la respondojn por ekkoni, ke mia funebra ceremonio estas farata en Greka lingvo. Mi faris fortan penon por movi mian dekstran brakon: ĝi estis el plombo. Mi etendis la maldekstran: ĝi cedis facile, ektuŝis la tendon, kaj faligis ion, kio similas al bukedo. Mi frotas miajn okulojn, mi sidiĝas, mi ekzamenas tiujn florojn, kiuj falis el la ĉielo, kaj mi ekkonas en la amaso belegan ekzempleron de la boryana variabilis. Ĝi mem! Mi tuŝis ĝiajn lobhavajn foliojn, ĝian gamosepalan kalikon, ĝian korolon konsistantan el kvin oblikvaj petaloj kunigitaj ĉe la bazo de stamena filamento, ĝiajn dek stamenojn, ĝian kvinloĝian ovarion: mi tenis en la mano la reĝinon de la malvacoj! Sed pro kiu hazardo ĝi troviĝis en la fundo de mia tombo? Kaj kiel mi sendos ĝin, el tiel malproksime, al la Hamburga Botanika Ĝardeno? En tiu momento, viva doloro atentigis min pri mia dekstra brako. Ŝajnis, kvazaŭ ĝi estus kaptaĵo de multego da nevideblaj bestetoj. Mi skuis ĝin per la maldekstra mano, kaj iom post iom ĝi reatingis sian normalan staton. Ĝi estis portinta mian kapon dum kelkaj horoj, kaj rigidiĝinta pro la premado. Mi vivis do, ĉar la doloro estas ja unu el la privilegioj de la vivo! Sed, tiuokaze, kion signifis tiu funebra kanto, kiu zumis obstine en miaj oreloj? Mi leviĝis. Nia loĝejo estis en la sama stato, kiel je la antaŭvespero. Sino Simons kaj Mary-Ann dormis profunde. Granda bukedo, sama kiel la mia, pendis ĉe la supraĵo de ilia tendo. Mi memoris fine, ke la Grekoj kutimas ornami ĉiujn domojn per floroj dum la nokto al la 1a de majo. Tiuj bukedoj kaj la boryana variabilis devenis do de la donacemo de la Reĝo.

La funebra kanto daŭris min persekuti. Mi supreniris la ŝtuparon, kiu kondukas al la skribejo de Haĝi-Stavros, kaj mi ekvidis spektaklon pli kuriozan ol ĉion, kio min mirigis la antaŭtagon. Altaro estis starigita sub la reĝa abio. La monaĥo, vestita per belegaj ornamoj, prikantis la Diservon kun impona indeco. Niaj drinkuloj de la pasinta nokto, unuj starante, aliaj surgenue en la polvo, ĉiuj religie senĉapiĝinte, estis metamorfozitaj en sanktuletojn: unu kisis pie bildon pentritan sur lignotabuleto, alia signadis sin kruce, seninterrompe kaj kvazaŭ pro pagita tasko; la plej fervoraj ĵetis la frunton teren kaj balais la polvon per siaj haroj. La juna ĉibuĝi de l’ Reĝo cirkaŭiris tra la vicoj portante pleton kaj dirante: «Donu almozon! kiu donacas al la Eklezio, tiu pruntas al Dio.» Kaj la centimoj pluvis antaŭ li, kaj la hajlobruo de kupro falanta sur kupron akompanis la voĉon de l’ pastro kaj la kantojn de la ĉeestantoj. Kiam mi alvenis ĉe la kunsidantajn preĝantojn, ĉiu el ili salutis min kun diskreta afableco, kiu memorigis la unuajn epokojn de la Eklezio, Haĝi-Stavros, kiu staris apud la altaro, faris lokon al mi ĉe sia flanko. Li tenis grandan libron en la mano, kaj imagu, kiel mi miris vidante, ke li psalmokantas altavoĉe la legotaĵojn. La rabisto diris la meson! Li estis ricevinta dum sia juneco la duan el la minoraj ordenoj, li estis anagnosto, t. e. lektoro. Kun unu plia grado, li estus desorĉisto kaj havus la povon forpeli la demonojn! Certe, sinjoro, mi ne estas unu el tiuj vojaĝantoj, kiuj miras pri ĉio, kaj mi praktikas sufiĉe energie la devizon nil admirari, sed mi restis tute mirigita kaj sufokiĝinta, ĉe tiu stranga ceremonio. Vidante la genufleksojn, aŭdante la preĝojn, oni povis supozi, ke la agantoj estas kulpaj nur pro iom da idoladorado. Ilia fido ŝajnis viva, kaj ilia konvinko, profunda; sed mi, vidinte ilin laborantajn, kaj sciante kiel malmulte kristanaj ili estas tiaokaze, ne povis malhelpi min, memdemandi: «Kiun oni trompas ĉi tie?»

La Diservo daŭris ĝis kelkaj minutoj post tagmezo. Unu horon poste, la altaro estis malaperinta, la rabistoj drinkis denove, kaj la «bona maljunulo» konkuris kun ili.

Haĝi-Stavros vokis min aparten, kaj demandis min, ĉu mi skribis. Mi promesis, ke mi faros ĝin tuj, kaj li donigis al mi kanojn, inkon kaj paperon. Mi skribis al John Harris, al Kristodulo, kaj al mia patro. Mi petegis Kristodulon, ke li sin intermetu ĉe sia maljuna kamarado, kaj diru al li, kiel nekapabla mi estas, trovi dek kvin mil frankojn. Mi rekomendis min al la kuraĝo kaj inventemo de Harris, kiu ne estis homo, kiu lasas amikon en embaraso. «Se iu povas min savi, skribis mi al li, ĝi estas vi. Mi ne scias, kiel vi faros, sed mi esperas en vi per mia tuta animo: vi estas tiel granda frenezulo! Mi ne esperas, ke vi trovos dek kvin mil frankojn por min reaĉeti: estus necese, ilin pruntepreni de Sro Mérinay, kiu ne kutimas prunti. Cetere, vi estas tro Amerikana por akcepti tian negocon. Agu, kiel plaĉos al vi; ekbruligu la reĝlandon; mi aprobas ĉion antaŭe; sed ne perdu tempon. Mi sentas, ke mia kapo estas senforta, kaj ke la prudento povus min forlasi antaŭ la fino de l’ monato.»

Al mia malfeliĉa patro, mi gardis min diri, kia estas mia situacio. Por kio utilus, mortigi lian koron, montrante al li danĝerojn, de kiuj li ne povas liberigi min? Mi skribis al li, kiel mi kutimis fari je la unua de ĉiu monato, ke mi fartas bone, kaj ke mi deziras, ke mia letero trovu la familion sana. Mi aldonis, ke mi vojaĝas surmonte, ke mi trovis la boryana variabilis kaj junan Anglinon pli belan kaj pli riĉan ol tiu princino Ipsof, kiu memorigis al ni tian romanon. Mi ne sukcesis ankoraŭ inspiri amon al ŝi, pro manko de favoraj cirkonstancoj, sed eble mi trovos baldaŭ okazon por fari al ŝi iun grandan servon, aŭ montri min al ŝi en la nekontraŭstarebla kostumo de mia onklo Rosenthaler. «Tamen, aldonis mi kun sento de nevenkebla malgajeco, kiu scias, ĉu mi ne mortos fraŭlo? En tia okazo, la rolo de Frantz aŭ de Johano-Nikolao estus, riĉigi la familion. Mia sano estas pli bona ol iam, kaj miaj fortoj ne estas ankoraŭ difektitaj; sed Grekujo estas perfida lando, kiu facile faligas eĉ la plej fortikan homon. Se mi estus destinita por neniam revidi Germanujon kaj perei ĉi tie, pro ia neantaŭvidita bato, je la fino de mia vojaĝo kaj de miaj laboroj, kredu bone, kara kaj bonega patro, ke mia lasta bedaŭro estus morti malproksime de mia familio, kaj ke mia lasta penso alflugus vin.»

Haĝi-Stavros ekvenis en la momento, kiam mi forviŝis larmon, kaj mi kredas, ke tiu signo de malforteco malutilis al mi en lia spirito.

«Nu, junulo, diris li al mi, kuraĝon! Ne estas ankoraŭ la momento, plori pri vi mem. Kion, diable! ŝajnas, kvazaŭ vi estus sekvanta vian enterigiron! La Angla sinjorino ĵus skribis leteron da ok paĝoj, kaj ŝi ne lasis unu larmon fali en la inkujon. Iru kaj faru al ŝi societon; ŝi bezonas distraĵon. Ha! se vi estus homo de mia hardeco! Mi ĵuras al vi, ke en via aĝo kaj en via loko, mi ne estus restinta longe mallibera. Mia reaĉeto estus pagita antaŭ du tagoj, kaj mi scias bone, kiu estus doninta la monon. Vi ne havas edzinon?

—Ne.

—Nu? Ĉu vi ne komprenas? Reiru al via loĝejo, kaj estu aminda! Mi liveris al vi belan okazon por riĉiĝi. Se vi ne profitos ĝin, vi estos mallertulo, kaj se vi ne kalkulos min inter viaj bonfarintoj, vi estos maldankulo!»

Mi trafis Mary-Ann kaj ŝian patrinon sidantaj apud la fonto. Atendante la promesitan ĉambristinon, ili laboris mem por mallongigi siajn rajdrobojn. La rabistoj estis liverintaj al ili fadenon, aŭ pli ĝustadire ŝnureton, kaj kudrilojn taŭgajn por kudri veltolon. De tempo al tempo, ili interrompis sian laboron por direkti rigardon al la domoj de Ateno. Estis ĉagrenige, vidi la urbon tiel proksima, kaj povi aliri ĝin nur kontraŭ elspezo da cent mil frankoj! Mi demandis ilin, kiel ili dormis. La sekeco de ilia respondo pruvis al mi, ke ili tre volonte rezignus mian konversacion. En tiu momento mi rimarkis por la unua fojo la harojn de Mary-Ann; ŝi estis sen ĉapelo, kaj, plene lavinte sin ĉe la rivereto, ŝi lasis sian hararon sekiĝi sub la suno. Mi estus neniam kredinta, ke unu sola virino povas havi tian kvantegon da silkaj bukloj. Ŝiaj longaj kastankoloraj haroj falis laŭlonge de la vangoj kaj malantaŭ la ŝultroj. Sed ili ne pendis malsprite kiel tiuj de ĉiu ajn virino, kiu ĵus eliris el la bano. Ili kurbiĝis en densaj ondoj, kiel la surfaco de lageto, kiun frizas la vento. La lumo, glitante, tra tiu vivanta arbaro, koloris ĝin per dolĉa kaj velura brilo; ŝia vizaĝo, tiel enkadrigita, similis per ĉiuj trajtoj al muska rozo. Mi diris al vi, sinjoro, ke mi estis neniam aminta virinon, kaj certe, mi ne estus elektinta, kiel unuan amatinon, fraŭlinon, kiu min konsideras kiel ŝteliston. Sed mi povas konfesi, ne kontraŭdirante min, ke mi estus volinta oferi mian vivon por savi tiujn belajn harojn el la manoj de Haĝi-Stavros. Mi elpensis subite planon de riska, sed ne neebla fugo.

Nia loĝejo havis du elirejojn: ĝi komunikis kun la skribejo de l’ Reĝo kaj kun la abismo. Foriri tra la skribejo de Haĝi-Stavros, estis absurde: ni devus poste trairi la tendaron de la rabistoj kaj la duan defendan linion, kiun gardas la hundoj. Restis la abismo. Kliniĝante super ĝi, mi rimarkis, ke la ŝtonego, preskaŭ vertikala, prezentas sufiĉe da kavaĵoj, da herbotufoj, da arbetoj kaj da ĉiuspecaj malebenaĵoj, por ke oni povu malgrimpi, ne frakasiĝante. Kio igis la foriron danĝera tiuflanke, estis la kaskado. La rivereto, kiu eliris el nia ĉambro, kovris la deklivon de l’ monto per terure glitiga akvaro. Cetere, estis malfacile konservi sian kvietecon kaj malsupreniri ekvilibre kun tia duŝo sur la kapo.

Sed ĉu ne ekzistis rimedo por deturni la torenton? Eble. Esplorante pli zorge nian loĝejon, mi rimarkis, ke, sen ia dubo, la akvo restadis en ĝi, antaŭ ol ni loĝis tie. Nia ĉambro estis nur senakvigita lageto. Mi sublevis parton de la tapiŝo, kiu kreskas sub niaj piedoj, kaj trovis dikan sedimenton, kiun lasis la akvo de la fonto. Iam, ĉu pro tio, ke la tertremoj, tiel oftaj sur la montoj, rompis ie la digon, aŭ tial ke ŝtonvejno, pli mola ol la ceteraj, tralasis la fluon, la tuta fluida amaso ĵetis sin eksteren. Por fermi tiun kluzon, malfermitan de multaj jaroj, kaj malliberigi la akvon en ĝian antaŭan kuŝejon, ni ne bezonos du horojn da laboro. Unu horo, maksimume, sufiĉos por ke la malseka ŝtonego elgutigu: la nokta venteto baldaŭ sekigos la vojon. Nia foriĝo, tiel preparite, ne postulos pli ol dudek kvin minutoj. Alveninte ĉe la piedon de la monto, ni havos Atenon antaŭ ni, la steloj nin gvidos; la vojoj estas malbonegaj, sed ni ne riskos renkonti unu rabiston sur ili. Kiam la Reĝo venos, matene, viziti nin por ekscii, kiel ni pasigis la nokton, li vidos, ke ni pasigis ĝin kurante; kaj ĉar oni instruiĝas en ĉiu aĝo, li ekscios per propra elspezo, ke oni devas konfidi nur al si mem, kaj ke kaskado ne taŭgas kiel gardisto de kaptitoj.

Tiu projekto ŝajnis al mi tiel admirinda, ke mi tuj konigis ĝin al tiu, kiu ĝin inspiris. Mary-Ann kaj Sino Simons aŭskultis min, komence, kiel singardemaj konspirantoj aŭskultas instigan policagenton. Tamen, la juna Anglino mezuris sentreme la profundecon de la valo: «Oni povus malsupreniri, diris ŝi. Ne sola, sed kun helpo de fortika brako. Ĉu vi estas forta, sinjoro?»

Mi respondis, nesciante kial: «Mi estus tia, se vi konfidus al mi». Tiuj paroloj, al kiuj mi ligis neniun specialan sencon, enhavis verŝajne ian malspritaĵon, ĉar ŝi ruĝiĝis deturnante la kapon. «Sinjoro, daŭrigis ŝi, povas esti, ke ni juĝis vin nejuste: la malfeliĉo maldolĉigas. Mi kredus volonte, ke vi estas honesta junulo.»

Ŝi estus povinta trovi ion pli afablan por diri; sed ŝi ŝovis al mi tiun kvazaŭ-komplimenton per tiel dolĉa voĉo kaj kun tiel penetra rigardo, ke mi estis tuŝata ĝis en la fundo de l’ animo. Tiel vere estas, sinjoro, ke la ario akceptigas la kanton!

Ŝi prezentis al mi sian ĉarman manon, kaj mi etendis jam miajn kvin fingrojn por ĝin preni, kiam ŝi alipensis subite kaj diris, frapante sian frunton: «Kie vi trovos materialojn por digo?

—Sub niaj piedoj: la herbaĵon!

—La akvo ĝin forportos.

—Ne antaŭ du horoj. Post ni, la superakvego!

—Bone, diris ŝi.» Tiun fojon, ŝi liveris al mi ŝian manon, kaj mi alproksimigis ĝin al miaj lipoj. Sed tiu kapricema mano foriĝis subite. «Ni estas gardataj nokte kaj tage: ĉu vi pripensis tion?» Mi ne pripensis ĝin eĉ unu momenton, sed mi estis jam tro antaŭenirinta por retroiri pro la kontraŭaĵoj. Mi respondis kun decidemo, kiu mirigis min mem: «La Korfuano? Mi scias, kion fari. Mi ligos lin ĉe arbotrunkon.

—Li krios.

—Mi lin mortigos.

—Per kiaj bataliloj?

—Mi ŝtelos kelkajn.» Ŝteli, mortigi, ĉio tio ŝajnis natura al mi, de l’ momento, kiam mi kvazaŭ kisis ŝian manon. Prijuĝu, sinjoro, je kio mi estus kapabla, se iam mi enamiĝus!

Sino Simons aŭskultis min kun iom da bonvolo; kaj ŝajnis al mi, ke ŝi aprobas min per rigardo kaj gesto. «Kara sinjoro, diris ŝi al mi, via dua ideo estas pli bona ol la unua; jes, treege pli bona. Mi estus neniam konsentinta pagi reaĉeton, eĉ kun la certeco, ke mi reenspezos ĝin. Mi petas, rediru do al mi, kion vi intencas fari por nin savi.»

—Mi respondas pri ĉio, sinjorino. Mi havigos al mi ponardon jam hodiaŭ. Tiun nokton, niaj rabistoj kuŝiĝos frue, kaj ili dormos profunde. Mi leviĝos je la deka, mi premligos nian gardiston, mi buŝoŝtopos lin, kaj, se necese, lin mortigos. Tio ne estos krimmortigo, sed ekzekuto: li meritis dudek mortojn, ne unu. Je la duono post la deka, mi forlevos kvindek kvadratajn futojn da herbaĵo, vi portos ĝin al la rivereto, mi konstruos la digon: sume, unu horo kaj duono. Estos noktomezo. Ni laboros por plifortigi nian konstruaĵon, dum la vento sekigos al ni la vojon. La unua sonoras; mi prenas la fraŭlinon sub mian maldekstran brakon; ni glitas kune ĝis tiu fendo, ni subtenas nin per tiuj du herbotufoj, ni atingas tiun sovaĝan figarbon, ni ripozas ĉe tiu verda kverko, ni rampas laŭlonge de tiu elstaraĵo ĝis la grupo de ruĝaj rokoj, ni saltas en la valon, kaj ni estas liberaj!

—Bone! Kaj mi?»

Tiu mi falis sur mian entuziasmon kiel sitelo da glacia akvo. Oni ne ekpensas pri ĉio, kaj mi estis forgesinta la savon de Sino Simons. Reiri por ŝin serĉi, tio ne estis imagebla. La supreniro estis neebla sen ŝtupetaroj. La bona sinjorino rimarkis mian konfuzecon. Ŝi diris al mi, kun pli da kompato ol da ofenditeco: «Mia malfeliĉa sinjoro, vi vidas, ke al la romanemaj projektoj mankas ĉiam io. Permesu al mi, resti ĉe mia unua ideo, kaj atendi la ĝendarmaron. Mi estas Anglino, kaj kutimiĝis de longe konfidi al la leĝo. Cetere, mi konas la Atenanajn ĝendarmojn; mi vidis ilin paradantajn sur la placo de l’ Palaco. Ili estas belaj homoj, kaj sufiĉe puraj rilate al ilia Grekeco. Ili havas longajn lipharojn kaj perkutpafilojn. Kion ajn vi pensas, ili estas, kiuj nin fortiros de ĉi tie.»

La Korfuano alvenis ĝustatempe, por ke mi ne bezonu respondi. Li alkondukis la ĉambristinon de la sinjorinoj. Ĝi estis Albanianino sufiĉe bela, malgraŭ ŝia stumpa nazo. Du rabistoj, kiuj vagis sur la monto, estis kaptintaj sin tute dimanĉevestitan, inter ŝia patrino kaj ŝia fianĉo. Ŝi aŭdigis kriojn kapablajn trafendi marmoron, sed oni konsolis ŝin per la promeso, ke oni liberigos ŝin kun pago antaŭ du semajnoj. Ŝi submetiĝis bravuline, kaj ĝojis preskaŭ pri malfeliĉo, kiu pligrandigos ŝian doton. Feliĉa lando, kie la vundoj de la koro estas kuraceblaj per kvin-frankaj moneroj! Tiu servistino filozofo ne utilis tre al Sino Simons: el ĉiuj laboroj de sia sekso, ŝi sciis nur la plugarton. Kaj al mi, ŝi igis la vivon netolerebla, pro ŝia kutimo, maĉeti ajlan bulbon pro frandemo kaj koketeco, kiel la Hamburgaj sinjorinoj sin amuzas per manĝetado de bombonoj.

La tago finiĝis sen alia okazaĵo. La posta tago ŝajnis al ni ĉiuj netolereble longa. La Korfuano ne malproksimiĝis de ni je unu futo. Mary-Ann kaj lia patrino serĉis la ĝendarmojn sur la horizonto, kaj vidis neniun. Mi, kutimante ageman vivon, konsumiĝis pro senokupeco. Al mi estis permesite kuri sur la monto kaj herbokolekti, bone gardate; sed io, mi ne scias kio, restigis min apud la sinjorinoj. Dum la nokto, mi dormis malbone; mia projekto pri fugo trakuris obstine mian kapon. Mi estis rimarkinta la lokon, kien la Korfuano metas sian ponardon antaŭ ol kuŝiĝi; sed mi estus kredinta, ke mi fidrompas, se mi foriĝus sen Mary-Ann.

Sabaton matene, nekutima bruo altiris min al la reĝa skribejo. Mia tualeto daŭris mallonge: mi dormis ja vestite.

Haĝi-Stavros, starante meze de sia trupo, prezidis tumultan militkonsiliĝon. Ĉiuj rabistoj estis en milita kostumo, armitaj de la piedoj ĝis la kapo. Dek aŭ dek du kestegoj, kiujn mi ne estis vidinta antaŭe, kuŝis sur portiloj. Mi divenis, ke ili enhavas la pakaĵojn, kaj ke niaj kaptintoj sin preparas por foriri. La Korfuano, Vasili kaj Sofoklis konsiliĝis laŭtege kaj parolis ĉiuj samtempe. Oni aŭdis, malproksime, la antaŭajn gardostarantojn, kiuj bojas. Estafeto en ĉifonaĵoj kuris al la Reĝo, kriante: «La ĝendarmoj!»

V

LA ĜENDARMOJ

La Reĝo ne ŝajnis tre emociita. Tamen, liaj brovoj montriĝis pli kuntiritaj ol kutime, kaj la sulkoj de liaj frunto formis akutan angulon inter ambaŭ okuloj. Li demandis la ĵus alveninton:

«Tra kie ili suprenvenas?

—Tra Kastia.

—Kiom da kompanioj?

—Unu.

—Kiu?

—Mi ne scias.

—Ni atendu.»

Dua kuriero alvenis rapidege por alarmi. Haĝi-Stavros kriis al li el tiel malproksime, kiel li povis lin ekvidi: «Ĉu ĝi estas la kompanio de Perikles?»

La rabisto respondis: «Mi ne povas diri: mi ne scias legi la ciferojn.» Pafo eksonis malproksime. «Silentu!» diris la Reĝo prenante sian poŝhorloĝon. La ĉeestantoj silentis religie. Kvar pafoj intersekvis de minuto al minuto. La lastan sekvis eksplodbruo tiel forta, ke ĝi similis al plena salvo. Haĝi-Stavros remetis ridetante sian horloĝon en la poŝon.

«Bone, diris li; reportu la pakaĵojn en la tenejon, kaj donu al ni vinon el Egino; ĝi estas la kompanio de Perikles.»

Li ekvidis min en mia angulo, precize kiam li estis finanta sian frazon. Li vokis min mokeme:

«Venu, sinjoro Germano, vi ne estas troa. Estas bone leviĝi frumatene: oni vidas kuriozajn aferojn. Ĉu via soifo ankaŭ vekiĝis? Vi trinkos glason da Egina vino kun niaj bravaj ĝendarmoj.»

Kvin minutojn poste, oni alportis tri grandajn vinsakojn, prenitajn el iu sekreta konservejo. Malfruiĝinta gardostarinto venis por diri al la Reĝo:

«Bona novaĵo! La ĝendarmoj de Perikles!»

Kelkaj rabistoj rapidis renkonten al la trupo. La Korfuano, lerta oratoro, kuris alparoladi la kapitanon. Baldaŭ oni aŭdis la tamburon; la blua standardo ekaperis, kaj sesdek bone armitaj ĝendarmoj paradmarŝis duvice ĝis la skribejo de Haĝi-Stavros. Mi rekonis Sron Perikles, ĉar mi estis admirinta lin sur la promenejo Patisja. Li estis juna tridekkvin-jara oficiro, bruna, koketa, ŝatata de la sinjorinoj, bela valsamanto ĉe la kortego, kaj portanta gracie la ferladajn epoletojn. Li remetis sian sabron en la ingon, kuris al la Reĝo de la montoj, kaj kisis lin ĉe la buŝo, dirante: «Bontagon, baptopatro!

—Bontagon, knabo, respondis la Reĝo karesante lian vangon per la dorso de la mano. Ci fartis ĉiam bone?

—Dankon. Kaj vi?

—Kiel ci vidas. Kaj la familio?

—Mia onklo la episkopo suferas pro febro.

—Alkonduku lin al mi ĉi tien; mi resanigos lin. Ĉu la polica prefekto fartas pli bone?

—Iom; li sendas al ci multajn komplimentojn; la ministro ankaŭ.

—Kio nova?

—Balo en la palaco, la venontan 15-an. Ĝi estas decidita: La Jarcento ĝin sciigis.

—Ci dancas do ĉiam? Kaj kio ĉe la borso?

—Ĝenerala malkariĝo.

—Brave! Ĉu ci havas leterojn por mi?

—Jes; jen ili estas. Fotini ne estis preta. Ŝi skribos al ci per la poŝto.

—Glason da vino.... Je cia sano, infano!

—Dio cin benu, baptopatro! Kiu estas tiu Franko, kiu nin aŭskultas?

—Nenio: negrava Germano. Ĉu ci scias ion por konsili al ni?

—La ĝenerala pagisto sendas dudek mil frankojn al Argos. La mono pasos morgaŭ tra la Scironaj ŝtonegoj.

—Mi estos tie. Ĉu mi bezonos multajn virojn?

—Jes: la kaso havas eskorton da du kompanioj.

—Bonaj aŭ malbonaj?

—Malbonegaj. Homoj kapablaj kontraŭstari ĝis morto.

—Mi kunprenos mian tutan personaron. Dum mia foresto, ci gardos niajn kaptitojn.

—Kun plezuro. Sed sciu, oni ricevis la plej severajn ordonojn. Ciaj Anglinoj skribis al sia ambasadoro. Ili vokas la tutan armeon por helpo.

—Kaj mi estas, kiu donis al ili la paperon! Oni konfidu do al la homoj!

—Mi devos verki mian raporton en rilato kun tio. Mi rakontos furiozan batalon.

—Ni redaktos ĝin kune.

—Jes. Tiun fojon, baptopatro, mi estos, kiu venkis.

—Ne!

—Jes do! Mi volas ricevi ordenon.

—Ci ricevos ĝin alifoje. Kia nesatigebla homo! Mi faris cin kapitano antaŭ malpli ol unu jaro!

—Sed komprenu do, kara baptopatro, ke malvenko utilos al ci. Kiam oni scios, ke cia bando estas disigita, la konfido renaskiĝos, la vojaĝantoj venos, kaj ci faros oran profiton.

—Jes, sed se mi estos venkita, la borso supreniĝos, kaj mi spekulacias malkariĝon.

—Tio estas alia afero! Almenaŭ, lasu min buĉi dek-duon da ciaj viroj!

—Estu! Tio malutilos al neniu. Miaflanke, mi bezonas mortigi dek el la ciaj.

—Kiel? Oni vidos ja, kiam ni revenos, ke la kompanio estas kompleta.

—Tute ne. Ci lasos ilin ĉi tie; mi bezonas rekrutojn.

—Tiuokaze, mi rekomendas al ci la junan Spiro, mian adjutant-serĝenton. Li studis en la lernejo de «Evelpidoj», li estas instruita kaj inteligenta. La plendidulo ricevas nur sepdek ok frankojn ĉiumonate, kaj liaj gepatroj ne estas feliĉaj. Se li restos en la armeo, li ne fariĝos subleŭtenanto antaŭ kvin aŭ ses jaroj; la oficiraro estas tro multnombra. Sed li distingigu sin en cia trupo: oni proponos al li subaĉeton, kaj li havos sian promocion antaŭ ses monatoj.

—Mi havas nenion kontraŭ juna Spiro! Ĉu li scias la Francan?

—Sufiĉe.

—Eble mi gardos lin. Se li taŭgos, mi donos al li procenton en la entrepreno; li fariĝos akciulo.—Ci portos nian tiujaran raporton al ĝia adreso. Mi donas 82 pro cento.

—Brave! miaj ok akcioj estos produktintaj al mi pli ol mia kapitana salajro. Ha! baptopatro, kia metio estas la mia!

—Kion ci volas? Ci estus rabisto, sen la ideoj de cia patrino. Ŝi pretendis ĉiam, ke la inklino mankas al ci. Je cia sano! Je la via, sinjoro Germano! Mi prezentas al vi mian baptofilon, kapitanon Perikles, ĉarman junulon, kiu scias kelkajn lingvojn, kaj kiu bonvolos anstataŭi min apud vi dum mia foresto. Mia kara Perikles, mi prezentas al ci sinjoron, kiu estas doktoro kaj valoras dek kvin mil frankojn. Ĉu ci povas kredi, ke tiu granda doktoro, kiel ajn doktoro li estas, ne ankoraŭ sciis pagigi sian reaĉeton de niaj Anglinoj! La mondo degeneras, infano: ĝi estis pli perfekta en mia tempo.»

Tiel parolinte, li leviĝis vigle, kaj kuris doni kelkajn ordonojn pri la foriro. Ĉu pro plezuro ekmilitiri, aŭ pro ĝojo kaŭzita de la vizito de lia baptofilo, li ŝajnis tute rejuniĝinta; li havis dudek jarojn malplie, li ridis, li ŝercis, li skuis sian reĝan majestecon. Mi estus neniam kredinta, ke la sola okazaĵo kapabla gajigi rabiston, estas la alveno de la ĝendarmaro. Sofoklis, Vasili, la Korfuano kaj la ceteraj estroj diskonigis en la tendaron la volojn de la Reĝo. Ĉiu estis baldaŭ preta por foriri, dank’ al la tiumatena alerto. La juna adjutant-serĝento Spiro kaj la naŭ viroj elektitaj inter la ĝendarmoj interŝanĝis siajn uniformojn kontraŭ la pentrinda rabista vestaro. Ĝi estis vera ĵonglo: la militministro, se li estus ĉeestinta, sentus de l’ aliformiĝo nur aerpuŝon. La novaj rabistoj montris nenian bedaŭron al sia antaŭa metio. Nur tiuj murmuris, kiuj restis sub la standardo. Du aŭ tri veteranoj diris laŭte, ke oni favoras tro per «elekto», ne enkalkulante sufiĉe la «seniorecon». Kelkaj grumbluloj[6] fanfaronis pri siaj heroaĵoj kaj pretendis, ke ili pasigis jam unu servotempon en la rabistaro. La kapitano trankviligis ilin kiel eble plej bone, promesante, ke ilia vico venos.

Haĝi-Stavros, antaŭ ol foriri, donis ĉiujn ŝlosilojn al sia anstataŭonto. Li montris al li la vinogroton, la farunkavernon, la ŝtonfendon por fromaĝo, kaj la arbotrunkon, en kiun oni enfermas la kafon. Li konigis al li ĉiujn antaŭzorgojn, kiuj povas malhelpi nian forkuron kaj konservigi tiel altvaloran kapitalon. La bela Perikles respondis ridetante: «Kion ci timas? Mi estas akciulo.»

Je la sepa matene, la Reĝo ekiris kaj liaj regatoj marŝis unu post alia malantaŭ li. La tuta bando malproksimiĝis norden, montrante la dorson al la Scironaj ŝtonegoj. Ĝi revenis, per vojo iom longa sed oportuna, ĝis la fundo de la valo, kiu pasis sub nia loĝejo. La rabistoj kantis altavoĉe, vadante en la akvo de la kaskado. Ilia milita marŝo estis kvarversa kanto, juneca verko de Haĝi-Stavros:

Nigrokula Klepto malsupreniras al la ebenaĵoj.
Lia orumita pafilo.., k. t. p.

Vi certe konas ĝin; la Atenaj knaboj kantas nenion alian, irante al la katekismo.

Sino Simons, kiu dormis apud sia filino kaj sonĝis pri ĝendarmoj, kiel ĉiam, vekiĝis subite kaj kuris al la fenestro, t. e. al la kaskado. Ŝi havis kruelan elreviĝon vidante malamikojn, tie, kie ŝi esperis savantojn. Ŝi rekonis la Reĝon, la Korfuanon, kaj multajn aliajn. Kio ŝin mirigis ankoraŭ pli, estis la multeco de la partoprenantoj en tiu matena militiro. Ŝi komputis ĝis sesdek viroj, kiuj sekvas Haĝi-Stavros. «Sesdek! pensis ŝi: nur dudek restas do por nin gardi!» La ideo de fugo, kiun ŝi malakceptis antaŭ-hieraŭ, revenis kun iom da aŭtoritateco en ŝian spiriton. Meze de siaj pripensoj, ŝi vidis neatenditan post-gvardion, kiu pasas. Dek ses, dek sep, dek ok, dek naŭ, dudek viroj! Restas do plu neniu en la tendaro! Ni estas liberaj! «Mary-Ann!» ekkriis ŝi. La viciro ĉiam daŭradis. La bando konsistis el okdek rabistoj; naŭdek foriris! Dekduo da hundoj postmarŝis; sed ŝi ne faris la penon, ilin komputi.

Mary-Ann leviĝis ĉe la krio de sia patrino, kaj rapidis el la tendo.

«Liberaj! kriis Sino Simons. Ĉiuj foriris. Kion mi diras? ĉiuj! Foriris pli da ili, ol ekzistis. Ni kuru, filino!»

Ili kuris al la ŝtuparo kaj vidis la reĝan tendaron, okupitan de la ĝendarmoj. La Greka standardo flirtis triumfe ĉe la pinto de l’ abio. La lokon de Haĝi-Stavros okupis Sro Perikles. Sino Simons flugis en liajn brakojn kun tia fervoro, ke li malfacile sukcesis eviti ŝian kison.

«Anĝelo de Dio, diris ŝi al li, la rabistoj foriris!»

La kapitano respondis en Angla: «Jes, sinjorino.

—Vi forkurigis ilin?

—Estas vere, sinjorino, ke, sen ni, ili estus ankoraŭ ĉi tie.

—Bonega junulo! La batalo estis certe terura!

—Ne tro: batalo sen larmoj. Mi bezonis nur diri unu parolon.

—Kaj ni estas liberaj!

—Sendube.

—Ni povas reiri Atenon!

—Kiam plaĉos al ni.

—Nu, ni foriru!

—Neeble, tiumomente.

—Kion ni faras ĉi tie?

—Nian devon de venkintoj: ni gardas la batalkampon!

—Mary-Ann, premu la manon de la sinjoro.»

La juna Anglino obeis.

«Sinjoro, daŭrigis Sino Simons, Dio vin sendis. Ni estis perdintaj ĉiun esperon. Nia sola defendanto estis juna Germano el meza rango, scienculo, kiu kolektas herbojn kaj volis nin savi tra la plej absurdaj vojoj. Fine, vi alvenis! Mi estis certa, ke la ĝendarmaro nin liberigos. Ĉu ne, Mary-Ann?

—Jes, patrineto.

—Sciu, sinjoro, ke tiuj rabistoj estas la lastaj el la homoj. Por komenci, ili prenis ĉion, kion ni kunportis.

—Ĉion? demandis la kapitano.

—Ĉion, escepte mian horloĝon, kiun mi estis singarde kaŝinta.

—Vi estis prava, sinjorino. Kaj ĉu ili konservis, kion ili prenis de vi?

—Ne, ili redonis al ni tricent frankojn, arĝentan necesujon, kaj la horloĝon de mia filino.

—Tiuj objektoj estas do ankoraŭ en viaj manoj?

—Ja certe.

—Ĉu oni prenis viajn fingro- kaj orel-ringojn?

—Ne, sinjoro kapitano.

—Havu la komplezon, ilin doni al mi.

—Kion doni al vi?

—Viajn fingro- kaj orel-ringojn, arĝentan necesujon, du horloĝojn kaj monsumon da tricent frankoj.»

Sino Simons protestis vive: «Kiel! sinjoro, vi volas repreni de mi, kion redonis la rabistoj?»

La kapitano respondis indece: «Sinjorino, mi faras mian devon.

—Via devo estas, nin senigi!

—Mia devo estas, kolekti ĉiujn konvinkigajn objektojn, necesajn por la proceso de Haĝi-Stavros.

—Li estos do juĝata?

—Tuj kiam ni estos kaptintaj lin.

—Al mi ŝajnas, ke niaj juveloj kaj nia mono utilos por nenio, kaj ke vi havas sufiĉe da pruvoj por igi lin pendigita. Unue, li kaptis du Anglinojn: kion oni bezonas plie?

—Estas necese, sinjorino, obei la kutimojn de la juĝado.

—Sed, kara sinjoro, inter la objektoj, kiujn vi petas de mi, estas kelkaj, kiujn mi ŝategas.

—Des pli forta motivo, sinjorino, por ilin alkonfidi al mi.

—Sed se mi ne havos pli horloĝon, mi scios neniam....

—Sinjorino, mi estos ĉiam feliĉa, diri al vi, kioma horo estas.»

Mary-Ann siavice rimarkigis, ke ŝi malvolonte demetus siajn orelringojn.

«Fraŭlino, respondis la ĝentila kapitano, vi estas sufiĉe bela por ne bezoni ornamaĵojn. Vi restos pli facile sen juveloj, ol viaj juveloj sen vi.

—Vi estas tro afabla, sinjoro, sed mia arĝenta necesujo estas necesega objekto. La vorto necesujo montras ja objekton, kiun oni ne povas forlasi.

—Vi estas milfoje prava, fraŭlino. Tial do mi petegas, ke vi ne insistu pri tiu punkto. Ne duobligu la bedaŭron, kiun mi jam sentas senigante laŭleĝe du tiel distingajn personojn. Ho ve! fraŭlino, ni militistoj estas la sklavoj de la ordonaro, la instrumentoj de la leĝo, la homoj de la devo. Bonvolu akcepti mian brakon: mi havos la honoron konduki vin al via tendo. Tie, ni faros la inventaron, kun via afabla permeso.»

Mi ne estis preterlasinta unu vorton de tiu dialogo, kaj detenis min ĝis la fino; sed kiam mi vidis, ke tiu fripona ĝendarmo prezentas sian brakon al Mary-Ann por ŝin senigi ĝentile, mi ekbolis, kaj marŝis rekte al li, por diri al li liajn veraĵojn. Versimile, li legis sur miaj okuloj la komencon de mia parolo, ĉar li ĵetis minacan rigardon al mi, forlasis la sinjorinojn ĉe la ŝtuparo al ilia ĉambro, metis gardostaranton antaŭ la pordon, kaj revenis al mi dirante:

«Nun, ni parolu!»

Li fortiris min, ne aldonante unu vorton, ĝis la fundo de la reĝa skribejo. Tie, li starigis sin kontraŭ min, rigardis min inter miaj okuloj, kaj diris:

«Sinjoro, vi komprenas la Anglan?»

Mi konfesis mian scion. Li daŭrigis:

«Vi scias ankaŭ la Grekan?

—Jes, sinjoro.

—Tiuokaze, vi estas tro klera. Ĉu estas kompreneble, ke mia baptopatro tute trankvile rakontas niajn aferojn antaŭ vi? Akcepteble, tamen, pri la liaj: li ne bezonas sin kaŝi. Li estas reĝo, li dependas nur de sia sabro. Sed mi, diable! metu vin en mian lokon. Mia situacio estas delikata, kaj mi devas atenti multajn cirkonstancojn. Mi ne estas riĉa, mi posedas nur mian salajron, la estimon de miaj estroj, kaj la amikecon de la rabistoj. La maldiskreteco de unu vojaĝanto povas perdigi al mi du trionojn de mia posedaĵo.

—Kaj vi esperas, ke mi silentos pri viaj malnoblaĵoj!

—Kiam mi esperas ion, sinjoro, mia konfido estas vere malofte trompata. Mi ne scias, ĉu vi forlasos vivanta tiujn montojn, kaj ĉu via reaĉeto estos iam pagita. Se mia baptopatro senkapigos vin, mi estos trankvila, vi ne babilos. Se kontraŭe, vi repasos tra Ateno! mi konsilas al vi amike, silentu pri tio, kion vi vidis. Imitu la diskretecon de la mortinta sinjorino dukino de Piacenza, kiu estis arestita de Bibiĥi, kaj mortis post dek jaroj ne rakontinte al iu la detalojn de sia aventuro. Ĉu vi konas proverbon, kiu diras: «La lango senkapigas»? Primeditu ĝin serioze, kaj ne risku la danĝeron, konstati ĝian ĝustecon.

—La minaco....

—Mi ne minacas, sinjoro. Mi estas homo tro bone edukita por iri ĝis minaco: mi avertas vin. Se vi babilus, ne estas mi, kiu venĝus min. Sed ĉiuj soldatoj de mia kompanio havas fervoregon al sia kapitano. Ili defendas miajn interesojn pli varme ol mi mem, kaj ili estus senkompataj, je mia granda bedaŭro, al la nesingardemulo, kiu estus kaŭzinta al mi ian malagrablaĵon.

—Kion vi timas, se vi havas tiom da kunkulpantoj?

—Mi timas nenion de la Grekoj, kaj en ordinara tempo mi insistus malpli forte pri miaj konsiloj! Laŭvere, inter niaj estroj troviĝas kelkaj frenezuloj, kiuj pretendas, ke oni devas agi same kontraŭ la rabistoj, kiel kontraŭ la Turkoj; sed mi trovus ankaŭ konvinkitajn defendantojn, se la demando estus pridiskutota en familia rondo. La malbono estas, ke la diplomatoj povus eble sin intermeti, kaj ke la ĉeesto de fremda armeo malutilus versimile al la sukceso de mia afero. Se, pro via kulpo, malfeliĉo min trafus, vidu, sinjoro, al kio vi estus elmetata! Oni ne povas fari kvar paŝojn en la reĝlando, ne renkontante ĝendarmon. La vojo de Ateno al Pireo estas sub la observo de tiuj koleruloj, kaj akcidento okazas facile.

—Bone, sinjoro; mi pripensos tion.

—Vi promesas al mi la sekretecon?

—Vi havas nenion por peti de mi, kaj mi havas nenion por promesi al vi. Vi informas min pri la danĝereco de la maldiskretaĵoj. Mi notas ĝin, kaj ĝin memoros.

—Kiam vi estos en Germanujo, vi povos ĉion rakonti, kio plaĉos al vi. Parolu, skribu, presigu; tute egale. La verkoj, kiujn oni publikigas kontraŭ ni, malutilas al neniu, escepte eble al siaj aŭtoroj. Vi estas libera, provi la entreprenon. Se vi pentros fidele, kion vi vidis, la bonaj Eŭropanoj akuzos vin pri kalumnio al glora kaj subpremita popolo. Niaj amikoj—kaj ni havas multajn inter la sesdek-jaraj homoj—nomos vin neserioza, kapricema kaj eĉ maldankema. Oni rememorigos al vi, ke vi estis gasto de Haĝi-Stavros kaj de mi; oni riproĉos vin pri manko al la sanktaj leĝoj de la gastamo. Sed la plej amuza, en la tuta afero, estas, ke oni ne kredos vin. La publiko konfidas nur al verŝajnaj mensogoj. Provu do konvinki la stratvagantojn de Parizo, Londono aŭ Berlino, ke vi vidis ĝendarmaran kapitanon, kiu kisas estron de rabistoj! Kompanion de elektita trupo, kiu gardostaras ĉirkaŭ la kaptitoj de Haĝi-Stavros por doni al li tempon por ŝteli la kason de l’ armeo! La plej altajn oficistojn de l’ regno, kiuj fondas akcian kompanion por rabadi la vojaĝantojn! Vi povus tiel bone rakonti al ili, ke la musoj de Atenlando kontraktis interligon kun la katoj, kaj ke niaj ŝafidoj prenas sian nutraĵon el la buŝo de la lupoj! Ĉu vi scias, kio protektas nin kontraŭ la malkontenteco de Eŭropo? La neverŝajno de nia civilizeco. Feliĉe por la reĝlando, ĉio vera, kion oni skribos kontraŭ ni, estos ĉiam tro forta por trafi kredon. Mi povas citi al vi mallongan libron, kiu ne estas laŭdema por ni, kvankam ĝi estas ĝusta de l’ komenco ĝis la fino[7]. Oni legis ĝin preskaŭ ĉie; en Parizo oni trovis ĝin kurioza, sed mi scias nur unu urbon, kie ĝi ŝajnis vera: Ateno! Mi ne malpermesas, ke vi aldonu al ĝi duan volumon, sed atendu ĝis vi estos foririnta; se ne, troviĝos eble guto da sango sur la lasta paĝo.

—Sed, respondis mi, se maldiskretaĵo okazos antaŭ mia forveturo, kiel vi scios, ke ĝi venis de mi?

—Vi sola konas mian sekreton. La Anglinoj estas konvinkitaj, ke mi liberigas ilin de Haĝi-Stavros. Mi prenas sur min, daŭrigi ilian eraron ĝis la reveno de l’ Reĝo. Tio postulos nur du tagojn, maksimume tri. Ni estas je distanco da kvardek «novstadioj» de la Scironaj ŝtonegoj; miaj amikoj atingos ilin tiunokte. Ili faros sian aferon morgaŭ vespere, kaj, venkite aŭ venkinte, ili estos ĉi tie lundon matene. Oni scios konvinki la kaptitinojn, ke la rabistoj nin surprizis. Dum la foresto de mia baptopatro, mi protektos vin kontraŭ vi mem, gardante vin malproksime de la sinjorinoj. Mi prunteprenas vian tendon. Vi certe vidas, sinjoro, ke mi havas la haŭton pli delikata, ol tiu bona Haĝi-Stavros, kaj ke mi ne povas elmeti mian vizaĝkoloron al la malkonstanteco de l’ aero. Kion oni dirus, la 15an, ĉe la kortega balo, se oni vidus min brunigita kvazaŭ kamparano. Cetere, mi devas fari societon al tiuj kompatindaj ĉagrenantinoj: ĝi estas mia devo de liberiganto. Viaflanke, vi dormos ĉi tie, meze de miaj soldatoj. Permesu, ke mi donu ordonon, kiu vin koncernas. Janni! kaporalo Janni! Mi alkonfidas al ci, gardi la sinjoron. Metu ĉirkaŭ li kvar gardostarantojn, kiuj observos lin nokte kaj tage, kaj akompanos lin ĉien, portante pafilon. Ĝi anstataŭigos ilin je ĉiu dua horo. Marŝu!»

Li salutis min kun iom ironia ĝentileco, kaj malsupreniris kantetante la ŝtuparon al Sino Simons. La gardostaranto salutis lin per pafilporto.

De tiu momento komenciĝis por mi turmentado, pri kiu la homa spirito ne povas koncepti ideon. Ĉiu scias aŭ divenas, kio malliberejo povas esti; sed provu imagi vivantan kaj migrantan karceron, kies kvar muroj iras kaj revenas, malproksimiĝas kaj reproksimiĝas, turniĝas kaj returniĝas, frotas siajn manojn, ungoskrapas sin, nazpurigas, sin skuas, agitiĝas, kaj fiksas obstine ok grandajn nigrajn okulojn al la kaptito! Mi provis promeni: mia okpieda karcero reguligis sian paŝon laŭ la mia. Mi iris ĝis la limo de la tendaro: la du soldatoj, kiuj min antaŭiris, haltis subite, kaj mi alfrapiĝis per la nazo al iliaj uniformoj. Tiu akcidento klarigis al mi surskribon, kiun mi ofte vidis, ne komprenante ĝin, apud la fortikaĵaj urboj: Limo de la garnizono. Mi revenis: miaj kvar muroj aksturniĝis, kiel sceneja dekoracio dum videbla ŝanĝo. Fine, tedite de tiu irmaniero, mi sidiĝis. Mia karcero ekmarŝis ĉirkaŭ mi: mi similis al ebria homo, kiu vidas sian domon rondiranta. Mi fermis la okulojn; la ritma bruo de la militista paŝo lacigis baldaŭ mian timpanon. «Almenaŭ, se tiuj kvar militistoj bonvolus konversacii kun mi! Mi alparolos ilin en Greka: tio estas delogrimedo, kiu ĉiam sukcesis al mi kontraŭ la gardostarantoj.» Mi provis, sed vane. La muroj havis eble orelojn, sed uzi la voĉon estis malpermesita al ili: oni ne parolas dum armita deĵoro! Mi provis la subaĉeton. Mi prenis el mia poŝo la monon, kiun Haĝi-Stavros redonis al mi kaj la kapitano forgesis preni. Mi disdonis ĝin al la kvar kardinalpunktoj de mia loĝejo. La mallumaj kaj malbonhumoraj muroj ekmontris ridan fizionomion, kaj mia karcero eklumiĝis kiel pro suna radio. Sed, kvin minutojn poste, la kaporalo venis por anstataŭigi la gardostarantojn: precize de du horoj mi estis mallibera! La tago ŝajnis al mi longa; la nokto, senfina. La kapitano estis aljuĝinta al si mian kuŝejon samtempe kun mia loĝejo, kaj la roko, kiu utilis al mi kiel lito, ne havis la molecon de plumo. Pluveto, tiel penetrema kiel acido, komprenigis al mi, ke la tegmentoj estas bela elpensaĵo, kaj ke la tegmentistoj faras verajn servojn al la societo. Se, de tempo al tempo, mi sukcesis ekdormi, mi estis preskaŭ tuj vekata de kaporalo Janni, kiu donis la signaldiron. Fine, ĉu mi diros tion al vi? maldormante kaj dormante, mi kredis, ke mi vidas Mary-Ann kaj ŝian respektindan patrinon, kiuj premas la manon de sia liberiginto. Ha! sinjoro, kiel mi komencis pardoni la bonan maljunan Reĝon de la montoj! Kiel mi forprenis la malbenojn, kiujn mi estis ĵetinta al li! Kiel mi bedaŭris lian dolĉan kaj patrecan regadon! Kiel mi sopiris por lia reveno! Kiel varme mi rekomendis lin en miaj preĝoj! «Mia Dio, diris mi fervore, donu la venkon al via servanto Haĝi-Stavros! Faligu antaŭ li ĉiujn soldatojn de l’ reĝlando! Metu en liajn manojn la kason kaj eĉ la lastan moneron de tiu infera armeo! Kaj resendu al ni la rabistojn, por ke ni estu liberigitaj de la ĝendarmoj!»

Kiam mi estis finanta tiun preĝon, forta pafaro aŭdiĝis en la tendaro. Tiu surprizo renoviĝis kelkafoje dum la daŭro de la tago kaj de la posta nokto. Ĝi estis ankoraŭ artifiko de Sro Perikles. Por erarigi pli bone Sinon Simons kaj konvinki ŝin, ke li defendas ŝin kontraŭ armeo de rabistoj, li ordonis, de tempo al tempo, pafekzercon.

Okazis preskaŭ, ke tiu fantazio kostis kare al li. Kiam la rabistoj alvenis ĉe la tendaron, je lundo frumatene, ili kredis, ke ili trovas antaŭ si verajn malamikojn, kaj respondis per kelkaj kugloj, kiuj, bedaŭrinde, trafis neniun.

Mi estis neniam vidinta venkegitan armeon, kiam mi ĉeestis la revenon de la Reĝo de l’ montoj. Tiu spektaklo havis do por mi la plenan ĉarmon de unua prezento. La Ĉielo estis malbone plenuminta miajn preĝojn. La Grekaj soldatoj estis defendintaj sin kun tia fervoro, ke la batalo daŭris ĝis la nokto. Ordigitaj kvadrate ĉirkaŭ la du muloj, kiuj portis la kason, ili respondis komence per regula pafado al la pafistoj de Haĝi-Stavros. La maljuna Palikaro, komprenante, ke li ne sukcesos faligi, unu post alia, cent-dudek homojn, kiuj ne cedas, estis atakinta la trupon per blankbataliloj. Liaj kunuloj certigis al ni, ke li faris heroaĵojn, kaj la sango, kiu lin kovris, montris, ke li elmetis sin persone. Sed la bajoneto havis la lastan vorton. La trupo mortigis dek kvar rabistojn, inter kiuj unu hundon. Kuglo haltigis la rangaltiĝon de la juna Spiro, tiu oficiro de tiel bela estonteco! Mi vidis alveni sesdekon da homoj lacigitaj, polvozaj, sangokovritaj, kontuzitaj kaj vunditaj. Sofoklis havis kuglon en la ŝultro: oni portis lin. La Korfuano kaj kelkaj aliaj postrestis, unu ĉe la paŝtistoj, alia en vilaĝo, alia sur la nuda ŝtono, rande de vojo.

La tuta bando estis malgajega kaj senkuraĝigita. Sofoklis kriegis pro doloro. Mi aŭdis kelkajn murmurojn pri la nesingardemo de la Reĝo, kiu danĝerigis la vivon de siaj kunuloj por sensignifa monsumo, anstataŭ senigi trankvile la riĉajn kaj kvietemajn vojaĝantojn.

La plej bonfarta, la plej fortika, la plej kontenta, la plej vigla el la trupo estis la Reĝo. Oni legis sur lia vizaĝo la fieran kontentecon pri la plenumita devo. Li rekonis min tuj meze de mia kvaro, kaj prezentis kore la manon al mi. «Kara kaptito, diris li, vi vidas reĝon en vere malbona stato. Tiuj hundecaj soldatoj ne volis delasi la kason. Ĝi estis ilia mono: ili ne estus oferintaj sian vivon por la propraĵo de aliuloj. Mia promenado al la Scironaj ŝtonegoj enkasigis nenion al mi, kaj mi elspezis dek kvar batalantojn, krom kelkaj vunditoj, kiuj ne resaniĝos. Sed negrave: mi batalis bone. Tiuj sentaŭguloj estis pli multaj ol ni, kaj ili havis bajonetojn. Se ne...! Nu, tiu tago min rejunigis. Mi pruvis al mi mem, ke mi havas ankoraŭ sangon en la vejnoj.»

Kaj li kantetis la unuan verson de sia preferata kanto: «Nigrokula Klepto....» Li daŭrigis: «Per Zeŭs! (kiel diris lordo Byron), mi ne volus, por aliaj dudek mil frankoj, esti restinta dome depost sabato. Oni metos ankoraŭ tion en mian historion. Oni rakontos ke, pli ol sepdek-jara, mi ĵetis min kun teruraj sabrobatoj mezen de la bajonetoj, ke mi trafendis propramane tri aŭ kvar soldatojn, kaj ke mi marŝis dek mejlojn en la montaro por reveni ĉi tien trinki mian kafon. Kafedji, infano mia, faru cian devon: mi faris la mian. Sed kie, diable! estas Perikles?»

La bela kapitano ripozis ankoraŭ sub sia tendo. Janni kuris por lin venigi, kaj alkondukis lin tute dormantan, kun malfrizita lipbarbo, kaj kun kapo zorge envolvita en naztuko. Laŭ mia sperto, nenio estas tiel kapabla veki iun, kiel glaso da malvarma akvo aŭ malbona novaĵo. Kiam Sro Perikles eksciis, ke juna Spiro kaj du aliaj ĝendarmoj kuŝas sur la batalejo, mi vidis belan malesperon. Li fortiris sian fulardon, kaj se ne estus la amema respekto, kiun li havis al sia persono, li estus deŝirinta siajn harojn.

«Mi estas perdiĝinta homo, ekkriis li. Kiel mi klarigos ilian ĉeeston inter vi? Kaj krome, en rabista kostumo! Oni certe rekonis ilin: la aliaj konservis la batalkampon! Ĉu mi diros, ke ili transkuris por eniri viajn vicojn? Aŭ, ke vi kaptis ilin? Oni demandos, kial mi silentis pri tio. Mi atendis cin por redakti mian grandan raporton. Mi skribis hieraŭ vespere, ke mi premsekvas cin sur monto Parnis, kaj ke ĉiuj miaj soldatoj estas admirindaj. Sankta Virgulino! mi ne kuraĝos montri min, dimanĉon, ĉe Patisja! Kion oni diros, la 15an, en la kortega balo? La tuta diplomataro sin okupos pri mi. Oni kunvokos la juĝantaron. Ĉu mi estos eĉ invitita?

—Al la juĝantaro? demandis la rabisto.

—Ne; al la balo de l’ kortego!

—Kia dancamanto!

—Dio mia! Dio mia! kiu scias, kion oni faros? Se la temo estus nur pri tiuj Anglinoj, mi ne prizorgus. Anglinoj! Ekzistas sufiĉe da ili. Sed pruntedoni miajn soldatojn por ataki la kason de l’ armeo! Sendi Spiro’n kontraŭ la trupon de linio! Oni montros min per la fingro; mi ne dancos plu.».

Kiu frotis siajn manojn dum tiu monologo? La filo de mia patro, inter siaj kvar soldatoj.

Haĝi-Stavros, trankvile sidanta, trinketis sian kafon per malgrandaj glutoj. Li diris al sia baptofilo: «Kia embaraso! Restu kun ni. Mi promesas al ci minimuman salajron da dek mil frankoj ĉiujare, kaj mi dungos ciajn soldatojn. Ni revenĝos kune.»

Tiu propono estis alloga. Du tagojn antaŭe, ĝi estas ricevinta, en voĉdono, multajn voĉojn. Kaj tamen ĝi ŝajnis plaĉi malmulte al la ĝendarmoj, kaj tute ne al la kapitano. La soldatoj silentis; ili rigardis siajn eks-kamaradojn; ili konsideris la vundon de Sofoklis, ili pensis pri la hieraŭaj mortintoj, kaj ili plilongigis la nazon en la direkto al Ateno, kvazaŭ por flari el pli proksime la bonegan odoron de la kazerno.

Siaflanke, Perikles respondis kun videbla embaraso:

«Mi dankas cin, sed mi bezonas pripensi. Mi kutimas vivi en la urbo, mia temperamento estas malforta; la vintroj, kredeble, estas maldolĉaj sur la montoj; jam mi malvarmumis. Mia foresto estus rimarkata en ĉiuj kunvenoj; oni ŝatas min tre en Ateno; oni proponis ofte al mi belajn pariĝojn. Cetere, la danĝero ne estas eble tiel granda, kiel ni kredas. Kiu scias, ĉu oni rekonis la tri mallertulojn? Ĉu la informo pri la okazintaĵo alvenos antaŭ ni? Mi iros unue al la ministrejo; mi volas flari la aeron de la oficejoj. Neniu venos por min kontraŭdiri, ĉar la du kompanioj daŭrigas sian marŝadon al Argos.... Decide, mi bezonas iri tien; mi devas agi persone. Flegu ciajn vunditojn.... Adiaŭ!»

Li faris signon al sia tamburisto.

Haĝi-Stavros leviĝis, stariĝis antaŭ min kun sia baptofilo, kiun li superis je la tuta kapo, kaj diris al mi: «Sinjoro, jen hodiaŭa Greko; mi estas Greko de l’ estinta tempo. Kaj la junuloj pretendas, ke ni estas en progresado!»

Tamburado eksonis, kaj la muroj de mia karcero disiĝis, kiel la remparoj de Jeriĥo. Du minutojn poste, mi estis antaŭ la tendo de Mary-Ann. La patrino kaj la filino vekiĝis subite. Sino Simons ekvidis min unua, kaj kriis al mi:

«Nu! ni foriras?

—Ho ve! sinjorino, ni ne ankoraŭ atingis tion!

—Kion do ni atingis? La kapitano donis al ni sian honorulan parolon por tiu mateno.

—Kia vi trovis lin, la kapitanon?

—Ĝentila, eleganta, ĉarma! Iom tro sklavo de la disciplino; tio estas vere lia sola difekto.

—Kanajlo kaj fripono, malkuraĝulo kaj fanfaronulo, mensoganto kaj ŝtelisto! jen liaj veraj nomoj, sinjorino, kaj mi pruvos ĝin al vi.

—He, sinjoro! kion faris al vi la ĝendarmaro?

—Kion ĝi faris al mi, sinjorino? Bonvolu veni kun mi, nur ĝis la supro de l’ ŝtuparo.»

Sino Simons alvenis ĝustatempe por vidi la soldatojn paradmarŝantajn kun tamburisto antaŭe, la rabistojn instalitajn anstataŭ ili, kaj la kapitanon kaj la Reĝon, buŝo ĉe buŝo, interŝanĝantajn la adiaŭan kison. La surprizo estis tro forta. Mi ne estis sufiĉe indulginta la bonan sinjorinon, kaj mi ricevis punon, ĉar ŝi svenis laŭlonge, ĝis rompi miajn brakojn. Mi portis ŝin al la fonto; Mary-Ann frapis en ŝiajn manojn; mi ĵetis plenmanon da akvo sur ŝian vizaĝon. Sed mi kredas, ke nur la furiozeco rekonsciigis ŝin.

«Kia kanajlo! kriis ŝi.

—Li senigis vin, ĉu ne? Li ŝtelis viajn horloĝojn, vian monon?

—Mi ne bedaŭras miajn juvelojn; li konservu ilin! Sed mi donus dek mil frankojn por repreni la manpremojn, kiujn mi donis al li. Mi estas Anglino, kaj mi ne premas la manon de ĉiu homo!» Tiu bedaŭro de Sino Simons eltiris el mi fortan sopiron. Ŝi daŭrigis ankoraŭ pli vive, kaj faligis sur min la pezon de sia kolero. «Vi estas la kulpinto, diris ŝi. Ĉu vi ne povis averti min? Vi devis diri al mi, ke la rabistoj estas, kompare, sanktuletoj!

—Sed, sinjorino, mi antaŭdiris al vi, ke vi ne devas konfidi al la ĝendarmoj.

—Vi diris ĝin al mi; sed vi diris ĝin senenergie, peze, flegme. Ĉu mi povis kredi vin? Ĉu mi povis diveni, ke tiu homo utilas al Haĝi-Stavros kiel gardisto? Ke li haltigas nin ĉi tie por lasi al la rabistoj la tempon por reveni? Ke li timigas nin per imagaj danĝeroj? Ke li diras sin sieĝata, por esti admirata de ni? Ke li ŝajnigas noktajn atakojn por kredigi al ni, ke li nin defendas? Nun mi divenas ĉion, sed diru, ĉu vi sciigis ion!

—He! sinjorino, mi diris, kion mi scias, kaj faris, kion mi povas!

—Sed, Germano, kiu vi estas! en via loko, Anglo estus oferinta sian vivon por mi, kaj mi estus doninta al li la manon de mia filino!»

La sovaĝaj papavoj estas vere ruĝaj, sed mi fariĝis pli ruĝa, aŭdante la ekkrion de Sino Simons. Mi sentis min tiel konfuzita, ke mi kuraĝis nek levi la okulojn, nek respondi, nek demandi la karan sinjorinon, kion ŝi intencas diri per tiuj vortoj. Ĉar kio do decidigis personon tiel rigidan, paroli tiamaniere en ĉeesto de sia filino kaj de mi? Tra kiu pordo tiu ideo pri edzigo eniris ŝian spiriton? Ĉu vere Sino Simons estis kapabla aljuĝi sian filinon, kiel taŭgan rekompencon, al la unua alveninta savinto? Tio ne estis verŝajna. Ĉu pli ĝuste ĝi ne estis kruela ironio pri miaj plej sekretaj pensoj?

Kiam mi esploris mian konsciencon, mi konstatis kun pravigita fiereco la senkulpan senpasiecon de ĉiuj miaj sentoj. Mi alskribis al mi tiun justecon, ke la fajro de la pasioj ne plialtigis po unu grado la temperaturon de mia koro. En ĉiu momento de la tago, mi ekzercadis pensi pri Mary-Ann, por sondi min mem. Mi konstruadis en la aero kastelojn, kies mastrino ŝi estis. Mi fabrikis romanojn, en kiuj ŝi estis la heroino, kaj mi la heroo. Mi supozis laŭkaprice la plej absurdajn cirkonstancojn. Mi imagis fariĝojn tiel neverŝajnajn, kiel la historio de princino Ipsof kaj leŭtenanto Reynauld. Mi iris ĝis prezenti al mi la beletan Anglinon, sidanta dekstre de mi en poŝtkaleŝo, kaj cirkaŭmetanta sian belan brakon al mia longa kolo. Ĉiuj tiuj flataj supozoj, kiuj estus profunde agitintaj animon malpli filozofeman ol la mian, ne interrompis mian serenecon. Mi ne sentis la alternadojn de timo kaj espero, kiuj estas la karakterizaj simptomoj de l’ amo. Neniam, absolute neniam mi eksentis tiujn grandajn konvulsiojn de l’ koro, pri kiuj parolas la romanoj. Sekve, mi ne amis Mary-Ann, mi estis neriproĉebla homo, kaj mi rajtis marŝi kun levita kapo. Sed Sino Simons, kiu ne estis leginta en mia penso, estis ja kapabla erari pri la naturo de mia sindonemo. Kiu scias, ĉu ŝi ne suspektas min pri amo al ŝia filino, ĉu ŝi ne interpretas laŭ malbona senco mian konfuzecon kaj mian timemon, ĉu ŝi ne ellasis tiun vorton edzigo, por ke mi malkovru min nevole? Mia fiereco ribelis kontraŭ suspekto tiel maljusta, kaj mi respondis al ŝi per firma voĉo, ne tamen rigardante ŝin vizaĝen:

«Sinjorino, se mi havus la feliĉon, fortiri vin de ĉi tie, mi ĵuras al vi, ke ĝi ne estus por edziĝi kun via fraŭlino filino.

—Kaj kial do? diris ŝi per ofendita tono. Ĉu mia filino ne meritas, ke oni edziĝu kun ŝi? Mi trovas vin stranga, laŭvere! Ĉu ŝi ne estas sufiĉe beleta? aŭ sufiĉe riĉa? aŭ el sufiĉe bona familio? Ĉu mi edukis ŝin malbone? Kaj ĉu vi scias ion por kritiki pri ŝi? Edziĝi kun Fino Simons, mia sinjoreto! tio estas bela revo; kaj ĝi kontentigus eĉ la plej postuleman homon.

—Ho ve! sinjorino, respondis mi, vi komprenis min vere malbone. Mi konfesas, ke la fraŭlino estas perfekta, kaj sen ŝia ĉeesto, kiu igas min timema, mi dirus al vi, kian pasian admiron ŝi inspiris al mi tuj de la unua tago. Precize pro tio mi ne arogas pensi, ke iu ajn hazardo povos plialtigi min ĝis ŝi.»

Mi esperis, ke mia humileco kompatigos tiun fulmofrapan patrinon. Sed ŝia kolero ne malaltiĝis po tonduono:

«Kial? daŭrigis ŝi. Kial vi ne meritas mian filinon? Respondu do!

—Sed, sinjorino, mi estas malriĉa kaj sen situacio.

—Kia grava afero! Sen situacio! Vi havus situacion, sinjoro, se vi edziĝus kun mia filino. Esti mia bofilo, ĉu do tio ne estas situacio? Vi estas malriĉa! Ĉu iam ni petis monon de vi? Ĉu ni ne havas sufiĉe por ni, kaj por multaj aliaj? Cetere, ĉu la homo, kiu nin fortiros de ĉi tie, ne faros al ni donacon da centmil frankoj? Tio estas malmulto, mi konfesas, sed ĝi estas io. Ĉu vi diros, ke centmil frankoj estas malŝatinda monsumo? Fine do, kial vi ne meritas edziĝi kun mia filino?

—Sinjorino, mi ne estas....

—Nu, kio vi ne estas? Vi ne estas Anglo!

—Ho! tute ne.

—Ĉu do vi kredas, ke ni estas sufiĉe ridindaj por riproĉi vin pri via naskiĝo? He! sinjoro, mi scias ja, ke ne estas donacite al ĉiu homo, esti Anglo. La tuta terglobo ne povas esti Angla... almenaŭ antaŭ kelkaj jaroj. Sed oni povas esti honestulo kaj inteligentulo, ne pozitive naskiĝinte en Anglujo.

—Pri la honesteco, sinjorino, ĝi estas propraĵo, kiun ni transdonas al ni de patro al filo. Inteligenton mi posedas ĝuste sufiĉe por esti doktoro. Sed bedaŭrinde mi ne iluzias pri la difektoj de mia eksteraĵo....

—Vi volas diri, ke vi estas malbela, ĉu ne? Ne, sinjoro, vi ne estas malbela. Vi havas inteligentan vizaĝon. Mary-Ann, ĉu la sinjoro havas inteligentan vizaĝon?

—Jes, patrineto,» diris Mary-Ann. Ĉu ŝi ruĝiĝis respondante, ŝia patrino vidis pli bone ol mi, ĉar miaj okuloj estis obstine fiksitaj teren.

«Cetere, aldonis Sino Simons, eĉ se vi estus dekfoje pli malbela, vi ne estus tiel malbela, kiel mia mortinta edzo. Kaj tamen, volu kredi ke mi estis same gracia, kiel mia filino, kiam mi donis al li mian manon. Kion vi respondos al tio?

—Nenion, sinjorino, se ne, ke vi superdonacas min, kaj ke, kiom ajn dependos de mi, vi estos morgaŭ sur la vojo al Ateno.

—Kion vi intencas fari? Tiun fojon, penu por trovi rimedon malpli ridindan, ol antaŭ kelkaj tagoj!

—Mi esperas, ke vi estos kontenta pri mi, se vi bonvolos aŭskulti min ĝisfine....

—Jes, sinjoro....

—Ne interrompante min.

—Mi ne interrompos vin. Ĉu iam oni vin interrompis?

—Jes.

—Ne.

—Jes do!

—Kiam?

—Neniam. Sinjorino, ĉiuj kapitaloj de Haĝi-Stavros estas deponitaj ĉe Sroj Barley kaj Ko.

—Ĉe ni!

—Placo Cavendish, 31, en Londono. Merkredon lastan, li diktis antaŭ ni aferan leteron adresitan al Sro Barley.

—Kaj vi ne diris tion al mi pli frue!

—Vi neniam lasis al mi la tempon.

—Sed tio estas monstra! Via konduto estas neklarigebla! Ni estus liberaj jam de ses tagoj! Mi estus irinta rekte al li; mi estus kompreniginta al li niajn rilatojn.

—Kaj li estus postulinta de vi ducent aŭ tricent mil frankojn! kredu min, sinjorino, plej bone estas silenti pri tio. Pagu vian reaĉeton; postulu ricevateston, kaj post du semajnoj, sendigu al li kurantan konton kun la jena noto:

«Plie, 100.000 frankoj pagitaj persone per Sino Simons, nia asocianino, kontraŭ kvitanco.»

Tiamaniere, vi reakiros vian monon, sen helpo de la ĝendarmaro. Ĉu ĝi estas klara?»

Mi levis la okulojn, kaj mi vidis la gracian rideton de Mary-Ann, tute radian pro dankemo. Sino Simons levis furioze la ŝultrojn, kaj ŝajnis emociita nur de malkontentiĝo.

«Laŭvere, diris ŝi, vi estas miriga homo! vi proponis al ni akrobatan forrampon, kiam ni havis rimedon tiel simplan! Kaj vi scias tion de merkredo matene! Mi neniam pardonos, ke vi ne diris ĝin je la unua tago.

—Sed sinjorino, volu memori, ke mi invitis vin, skribi al via sinjoro frato por peti de li cent dek kvin mil frankojn.

—Kial cent dek kvin?

—Mi volas diri cent mil.

—Ne, cent dek kvin. Tio estas justa. Ĉu vi estas certa, ke Haĝi-Stavros ne konservos nin ĉi tie, post ricevo de la mono?

—Tion mi garantias. La rabistoj estas la solaj Grekoj, kiuj neniam vort-rompas. Vi komprenas, ke se ili nur unufoje konservus la kaptitojn, ricevinte la monon, neniu sin reaĉetus plu.

—Prave. Sed kia stranga Germano vi estas, ke vi ne parolis pli frue!

—Vi ĉiam interrompis mian parolon.

—Vi devis paroli malgraŭ ĉio.

—Sed, sinjorino....

—Silentu, kaj konduku nin al tiu malbenita Stavros.»

La Reĝo matenmanĝis rostitajn turtojn, sub sia tribunala arbo, kun la nevunditaj oficiroj, kiuj restis al li. Li estis tualetinta, nome forlavinta la sangon de siaj manoj kaj surmetinta alian veston. Li serĉis kun siaj kunmanĝantoj la plej rapidan rimedon por plenigi la mankojn, kiujn la morto faris en liaj vicoj. Vasili, kiu estis el Janina, proponis sin por iri dungi tridek virojn en Epiro, kie la observado de la Turkaj aŭtoritatoj senokupigis pli ol mil rabistojn. Alia, el Lakonio, volis, ke oni aĉetu per sufiĉa pago la malgrandan bandon de la Spartano Pavlos, kiu ekspluatas la regionon Mani, apud Kalamata. La Reĝo, ĉiam penetrita de la Anglaj ideoj, pensis organizi la rekrutigon per la forto, kaj kapti ĉiujn paŝtistojn de Atenlando. Tiu sistemo ŝajnis des pli bona, ke ĝi okazigus neniun elspezon, kaj ke oni ricevus la brutarojn plie.

Interrompite meze de la konsiliĝo, Haĝi-Stavros akceptis siajn kaptitinojn glacie. Li ne prezentis eĉ glason da akvo al Sino Simons, kiu, ne matenmanĝinte, ofendiĝis pri tiu forgeso de la decreguloj. Mi prenis la parolon je la nomo de l’ Anglinoj, kaj pro la foresto de la Korfuano, la Reĝo estis devigata akcepti min kiel interpretiston. Mi diris al li, ke, post la hieraŭa malfeliĉego, li estos kontenta, eksciante la decidon de Sino Simons, ke ŝi pagos senprokraste sian reaĉeton kaj la mian; ke la mono estos deponata morgaŭ, kontraŭ ricevatesto, ĉu en la Bankon de Ateno, aŭ en iun alian lokon, kiun li elektos laŭplaĉe.

«Mi ĝojas, diris li, ke tiuj virinoj rezignis kunvoki la Grekan armeon al ilia helpo. Diru al ili, ke oni donos al ili denove kompletan skribilaron: sed ili ne malbonuzu plu mian konfidon! ili ne alvoku la soldatojn ĉi tien! Se nur unu kepo aperos sur la monton, mi detranĉigos al ili la kapon. Mi ĵuras ĝin per la Virgulino de Megaspileon, skulptita de la propra mano de sankta Luko!

—Suspektu nenion. Mi garantidonas la parolon de la sinjorino kaj la mian. Kien vi volas, ke oni deponu la monon?

—En la Nacian Bankon de Grekujo. Ĝi estas la sola, kiu ankoraŭ ne bankrotis.

—Ĉu vi havas konfidindan homon por porti la leteron?

—Mi havas la «bonan maljunulon». Oni vokos lin. Kioma horo estas? La naŭa matene. Lia monaĥa Moŝto ne trinkis ankoraŭ sufiĉe por esti ebria.

—Prenu do la monaĥon! Kiam la frato de Sino Simons estos paginta la sumon kaj preninta vian kvitancon, la monaĥo revenos sciigi vin.

—Kiun kvitancon? Kial kvitancon? Mi neniam donis. Kiam vi estos ĉiuj liberaj, oni vidos ja, ke vi pagis, kion vi ŝuldis al mi.

—Mi kredis, ke tia homo, kia vi estas, traktas la aferojn laŭ Eŭropa modo. Laŭ bona administro....

—Mi traktas la aferojn laŭ mia plaĉo, kaj mi estas tro maljuna por ŝanĝi mian metodon.

—Kiel plaĉos al vi. Mi petis tion de vi por la utilo de Sino Simons. Ŝi estas zorgantino de sia neplenaĝa filino, kaj ŝuldos konton al ŝi pri la tuto de ŝia propraĵo.

—Tute egale! Mi zorgas pri ŝia utilo kiel ŝi pri la mia. Eĉ se ŝi pagus por sia filino, kia malfeliĉo! Mi neniam bedaŭris, kion mi elspezis por Fotini. Jen papero, inko kaj kanoj. Havu la komplezon observi la redakton de la letero. Vi riskas ankaŭ vian kapon.»

Mi leviĝis tute konfuza kaj mi sekvis la sinjorinojn, kiuj divenis mian embarason ne penetrante ĝian kaŭzon. Sed subita inspiro rekondukis min al la Reĝo. Mi diris al li: «Decide, vi estis prava rifuzante la kvitancon, kaj mi ne devis peti ĝin. Vi estas pli prudenta ol mi; la junuloj estas nesingardemaj.

—Kion ĝi signifas?

—Vi estas prava, mi ripetas al vi. Oni devas ĉion antaŭvidi. Kiu scias, ĉu vi ne suferos duan malvenkon, pli teruran ol la unua? Ĉar vi ne havos ĉiam viajn krurojn de dudekjarulo, la soldatoj povus vin kapti vivantan.

—Min!

—Oni juĝus vin, kvazaŭ vi estus simpla krimulo; la juĝistoj ne timus vin plu. En tia cirkonstanco, kvitanco por cent dek kvin mil frankoj estus premega pruvo. Ne donu batalilojn al la tribunaloj kontraŭ vi. Eble Sino Simons aŭ ŝiaj heredontoj intervenus en la proceson por repostuli, kion oni prenis de ŝi. Neniam subskribu kvitancon!»

Li respondis per tondra voĉo: «Mi subskribos unu! Kaj plivole du ol unu! mi subskribos tiom da ili, kiom oni volos! Mi ĉiam subskribos kvitancojn, kaj al ĉiuj homoj. Ha! la soldatoj imagas, ke ili min submetos facile, pro tio, ke unufoje la hazardo kaj la plimulteco donis al ili la venkon! Ili kaptus min vivantan, min, kies brako estas ŝirme kontraŭ laceco, kaj la kapo ŝirme kontraŭ la kugloj! Mi irus sidiĝi sur benkon, antaŭ juĝiston, kiel kamparano, kiu ŝtelis brasikojn! Junulo, vi ne konas ankoraŭ Haĝi-Stavros. Estus pli facile elradikigi monton Parnis kaj transloki ĝin sur la supron de monto Tajgeto, ol fortiri min el miaj montoj por min ĵeti sur tribunalan benkon! Skribu al mi la nomon de Sino Simons per Grekaj literoj! Bone. Ankaŭ la vian!

—Ne estas necese, kaj....

—Skribu tamen. Vi scias mian nomon, kaj mi estas certa, ke vi ne forgesos ĝin. Mi volas havi la vian, por ĝin memori.»

Mi skribaĉis mian nomon kiel eble plej bone en la harmonia lingvo de Platono. La leŭtenantoj de la Reĝo aplaŭdis lian firmecon ne antaŭvidante, ke ĝi kostos al ili cent dek kvin mil frankojn. Mi kuris, kontenta pri mi, kaj kun malpeza koro, al la tendo de Sino Simons. Post horduono, ŝi prezentis al mia aprobo la jenan leteron:

«El monto Parnis, meze de la demonoj de tiu Stavros.

«Mia kara frato,

«La ĝendarmoj, kiujn vi sendis al mia helpo, perfidis kaj elrabis nin abomene. Mi tre rekomendas al vi, ke vi igu ilin pendigitaj. Por ilia kapitano Perikles mendu pendigilon altan je cent futoj. Mi plendos speciale pri li en la depeŝo, kiun mi intencas sendi al lordo Palmerston, kaj mi dediĉos al li plenan paragrafon de la letero, kiun mi skribos al la redaktoro de la Times, tuj kiam vi estos liberiginta nin. Oni povas esperi nenion de la lokaj aŭtoritatoj. Ĉiuj enlanduloj interkonsentas kontraŭ ni, kaj, la tagon post nia foriro, la Greka popolo kunvenos en iun angulon por dividi niajn ŝtelitajn posedaĵojn. Feliĉe, ili havos malmulton. Mi eksciis per juna Germano, kiun mi konsideris komence kiel spioniston, kaj kiu estas tre honesta sinjoro, ke tiu Stavros, alnomata Haĝi-Stavros, deponis siajn kapitalojn ĉe nia firmo. Volu kontroli tiun fakton; kaj, se ĝi estas vera, nenio malhelpas, ke ni pagu la reaĉeton, kiun oni postulas el ni. Pagigu al la Banko de Grekujo 115.000 frankojn (4.600 sterlingajn funtojn) kontraŭ regula kvitanco sigelita per la ordinara sigelo de tiu Stavros. Oni enskribos la sumon en lian kalkulon, kaj ĉio estos en ordo. Nia farto estas bona, kvankam la montara vivo tute ne estas komforta. Estas abomene, ke du Anglinoj, regnaninoj de la plej granda imperio en la mondo, estas devigataj manĝi sian rostaĵon sen mustardo kaj sen pickles, kaj trinki puran akvon, kvazaŭ la lasta el la fiŝoj.

«Esperante, ke vi rekondukos min baldaŭ al nia kutima vivo, mi estas, mia kara frato,

«Tre sincere via  
«Rebecca Simons

«Lundon, 5 majo 1856.»

Mi portis mem al la reĝo la aŭtografon de la bona sinjorino. Li prenis ĝin malfide kaj konsideris ĝin per tiel penetra rigardo, ke mi tremis, ke li komprenos ĝian sencon. Mi estis tamen certega, ke li ne scias unu vorton el la Angla. Sed tiu diabla homo inspiris al mi superstiĉan timegon, kaj mi kredis lin kapabla fari miraklojn. Li ŝajnis kontenta, nur kiam li alvenis al la nombro 4.600 funtoj. Tiam li vidis, ke la temo ne estas pri ĝendarmoj. La leteron oni metis kun aliaj paperoj en ferladan cilindron. Oni venigis la «bonan maljunulon», kiu estis trinkinta ĝuste sufiĉe da vino por vigligi siajn krurojn, kaj la reĝo donis al li la leterujon kun precizaj instrukcioj. Li foriris, kaj mia koro kuris kun li ĝis la limo de lia vojaĝo. Horacio ne sekvis per pli sentema rigardo la ŝipon, kiu portis Virgilion.

La Reĝo dolĉiĝis tre, kiam li povis konsideri tiun gravan aferon kiel finitan. Li mendis por ni veran festenon; li disdonigis al siaj soldatoj duoblan porcion da vino; li iris viziti la vunditojn kaj eltiri propramane la kuglon de Sofoklis. Ĉiuj rabistoj ricevis ordonon agi kontraŭ ni kun la respekto ŝuldata al nia mono.

La matenmanĝo, kiun mi ensorbis sen ĉeestantoj, en la societo de la sinjorinoj, estas unu el la plej ĝojaj manĝoj, kiujn mi memoras. Ĉiuj miaj suferoj finiĝis do! Mi estos libera post du tagoj da dolĉa kaptiteco. Eble eĉ, post foriro el la manoj de Haĝi-Stavros, adorinda kateno!... Mi sentis min poeto laŭ la maniero de Gessner. Mi manĝis tiel fervore, kiel Sino Simons, kaj mi trinkis certe pli soife. Mi pruvis mian estimon al la blanka vino el Egino, kiel iam al la vino el Santorin. Mi trinkis je la sano de Mary-Ann, je la sano de ŝia patrino, je la sano de miaj bonaj gepatroj kaj de princino Ipsof. Sino Simons volis aŭdi la historion de tiu nobela fremdulino, kaj, vere, mi ne kaŝis ĝin al ŝi. La bonaj ekzemploj estas neniam tro konataj! Mary-Ann atentis plej ĉarme mian rakonton. Ŝi esprimis la opinion, ke la princino estis prava, kaj ke virino devas preni sian feliĉon tie, kie ŝi trovas ĝin. Kia bela parolo! La proverboj estas la saĝo de la popoloj kaj kelkafoje ilia feliĉo. Mi estis sur la deklivo al ĉiuj prosperecoj, kaj mi sentis min ruliĝanta, al mi ne scias kiu surtera paradizo. Ho Mary-Ann! la ŝipanoj, kiuj veturas sur la Oceano, havis neniam, kiel gvidilojn, du stelojn similajn al viaj okuloj!

Mi sidis antaŭ ŝi. Pasigante al ŝi flugilon de kokido, mi alproksimiĝis tiel, ke mi vidis mian vizaĝon dufoje rebrilantan miniature inter ŝiaj nigraj palpebroharoj. Mi trovis min bela, sinjoro, unuafoje en mia vivo. La kadro valorigis tiel bone la bildon! Stranga ideo trapasis mian spiriton. Mi kredis, ke mi ekvidas, per tiu okazaĵo, decidon de la destino. Ŝajnis al mi, ke la bela Mary-Ann havas en la fundo de la koro la vizaĝon, kiun mi rimarkas en ŝiaj okuloj.

Ĉio tio ne estis amo, mi scias bone, kaj mi intencas nek riproĉi nek laŭdi min pri sento, kiun mi neniam konis; sed ĝi estis amikeco fortika, kaj kiu sufiĉas, laŭ mia opinio, al tiu, kiu estas edziĝonta. Nenia agiteca emocio movigis la fibrojn de mia koro, sed mi sentis ĝin malrapide fluidiĝanta, kiel vaksa tavolo sub la varmeco de suno tiel dolĉa.

Sub la influo de tiu kvieta ekstazo, mi rakontis al Mary-Ann kaj al ŝia patrino mian tutan vivon depost mia unua tago. Mi pentris al ili la gepatran domon, la grandan kuirejon, en kiu ni manĝis ĉiuj kune, la kaserolojn el kupro alpendigitajn ĉe la muro laŭ vico de grandeco, la girlandojn de ŝinkoj kaj kolbasoj malvolviĝantajn en la interno de l’ kameno, nian modestan kaj tre ofte malfacilan vivon, la estontecon de ĉiu el miaj fratoj: Henriko estos la posteulo de patreto; Frederiko lernas la tajloran metion; Frantz kaj Johano-Nikolao soldatiĝis je sia dek-oka jaro: unu estas kavaleria kaporalo, la alia portas jam serĝentan galonon. Mi rakontis al ili miajn studojn, miajn ekzamenojn, miajn universitatajn sukcesetojn, la belan profesoran estontecon, kiun mi povas aspiri, kun almenaŭ tri mil frankoj da salajro. Mi ne scias, ĝis kia punkto mia rakonto interesis ilin, sed mi ricevis de ĝi grandegan plezuron, kaj de tempo al tempo mi verŝis al mi por trinki.

Sino Simons ne reparolis al mi pri niaj edziĝaj projektoj, kaj mi estis tre kontenta pro tio. Pli bone estis silenti pri ili, ol ilin priparoli neserioze, dum ni konas ankoraŭ tiel malbone unu la alian. La tago forfluis por mi kvazaŭ unu horo; mi volas diri, unu horo da plezuro. La posta tago ŝajnis iom longa al Sino Simons; miaflanke, mi estus volinta haltigi la kuradon de la suno. Mi instruis Mary-Ann pri la unuaj elementoj de la botaniko. Ha! sinjoro! la homoj ne scias, kiom da amemaj kaj delikataj sentoj oni povas esprimi per unu leciono de botaniko.

Fine, merkredon matene, la monaĥo aperis sur la horizonto. Li estis leviĝinta antaŭ la tago por alporti al ni la liberecon en sia poŝo. Li donis al la Reĝo leteron de l’ bankestro, kaj al Sino Simons bileton de ŝia frato. Haĝi-Stavros diris al Sino Simons: «Vi estas libera, sinjorino, kaj vi povas forkonduki vian fraŭlinon filinon. Mi deziras, ke vi ne kunportu de niaj ŝtonegoj tro malbonan rememoron. Ni donis al vi ĉion, kion ni posedas; se la kuŝejo kaj la manĝo ne estis indaj de vi, nur la cirkonstancoj estas kulpaj. Tiumatene mi havis ekmovon de malpacienco, pri kiu mi petas vian forgeson: oni devas pardoni ion al venkita generalo. Se mi kuraĝus prezenti negravan donacon al la fraŭlino, mi petus, ke ŝi akceptu antikvan ringon, kiun oni povos plimallarĝigi laŭ la mezuro de ŝia fingro. Ĝi ne devenas de la rabado; mi aĉetis ĝin ĉe butikisto, en Naŭplio. La fraŭlino montros tiun juvelon en Anglujo, rakontante sian viziton ĉe la kortego de la Reĝo de l’ montoj.»

Mi tradukis fidele tiun paroleton, kaj mi ŝovis mem la ringon de l’ Reĝo sur la fingron de Mary-Ann.

«Kaj mi, demandis mi la bonan Haĝi-Stavros, ĉu mi forportos nenion pro memoro al vi?

—Vi, kara sinjoro? Sed vi restos kun ni. Via reaĉeto ne estas pagita!»

Mi turnis min al Sino Simons, kiu prezentis al mi la jenan leteron:

«Kara fratino,

«Post kontrolo, mi donis la 4.000 sterlingajn funtojn kontraŭ la kvitanco. Mi ne povis pagi la 600 aliajn, pro tio, ke la kvitanco ne portis vian nomon, kaj ke estus neeble, ilin reenspezi. Mi estas, atendante vian karan ĉeeston,

«Kore via,  
«Edward Sharper

Mi tro bone predikis al Haĝi-Stavros. Pro bona administro, li kredis sin devigita sendi du kvitancojn!

Sino Simons diris al mi en la orelon: «Vi ŝajnas en embaraso! Ĉu ekzistas motivo por fari tian grimacon? Montru do, ke vi estas viro, kaj forlasu tiun fizionomion de malsekiĝinta kokino. La plej malfacila estas atingita, ĉar ni estas savitaj senpage, mia filino kaj mi. Pri vi, mi estas trankvila: vi scios ja forkuri. Via unua plano, kiu tute ne taŭgis por du virinoj, fariĝos admirinda, de kiam vi restos sola. Nu, je kiu tago ni akceptos vian viziton?»

Mi dankis ŝin kore. Ŝi donis al mi tiel belan okazon por montri miajn personajn kvalitojn kaj meriti triumfe la estimon de Mary-Ann! «Jes, sinjorino, diris mi; konfidu al mi. Mi eliros el ĉi tie kuraĝule, kaj se mi elmetas min al ioma danĝero, des pli bone. Mi estas kontenta, ke mia reaĉeto ne estas pagita, kaj mi dankas vian sinjoron fraton pri tio, kion li faris por mi. Vi vidos, ĉu Germano ne scias eliri el embaraso. Jes, vi ricevos baldaŭ sciigojn pri mi.

—Kiam vi estos for de ĉi tie, ne manku vin prezentigi ĉe ni.

—Ho! sinjorino!

—Kaj nun, petu tiun Stavros, ke li donu al ni eskorton da kvin aŭ ses rabistoj.

—Kial do, bona Dio?

—Nu, por protekti nin kontraŭ la ĝendarmoj!»

VI

LA FUGO

Meze de niaj adiaŭoj, disĵetiĝis ĉirkaŭ ni ajla odoro, kiu incitis mian gorĝon. Ĝi estis la ĉambristino de la sinjorino, kiu venis por sin rekomendi al ilia donacemo. Tiu kreitaĵo estis montrinta sin pli ĝena ol utila, kaj de du tagoj oni estis liberiginta ŝin de ĉia servo. Tamen Sino Simons bedaŭris la neeblecon, ion doni al ŝi, kaj petis, ke mi rakontu, kiel oni estis forpreninta ŝian tutan monon. Haĝi-Stavros ŝajnis nek surprizita, nek skandalita. Li levis simple la ŝultrojn, kaj diris inter siaj dentoj: «Tiu Perikles!... malbona edukiteco.... La urbo.... la kortego.... Mi devis antaŭvidi tion.» Li aldonis laŭte: «Petu la sinjorinojn, ke ili zorgu pri nenio. Mi donis al ili servistinon, mi devas ŝin pagi. Diru al ili, ke, se ili bezonas iom da mono por reiri urben, mia monujo estas je ilia dispono. Mi akompanigos ilin ĝis la piedo de l’ montoj, kvankam ili riskas nenian danĝeron. La ĝendarmoj estas malpli timindaj, ol oni kredas ĝenerale. Ili trovos matenmanĝon, ĉevalojn kaj gvidiston en la vilaĝo Kastia: ĉio estas antaŭvidita kaj pagita. Ĉu vi kredas, ke ili faros al mi la plezuron premi mian manon, kiel atesto de repaciĝo?»

Sino Simons ne konsentis facile, sed ŝia filino prezentis decideme la manon al la maljuna Palikaro. Ŝi diris al li en Angla, kun sufiĉe amuza petoleco: «Grandan honoron vi faras al ni, tre interesiga sinjoro, ĉar en tiu momento ni estas la Kleptoj, kaj vi estas la viktimo.»

La Reĝo respondis ne kompreninte: «Dankon, fraŭlino; vi estas tro bona.»

La bela mano de Mary-Ann estis bruniĝinta kiel peco de rozkolora atlaso, kiu restis dum tri someraj monatoj en montra fenestro. Volu tamen kredi, ke ŝi ne bezonis peti min, por ke mi surmetu al ĝi miajn lipojn. Mi kisis poste la rigidan metakarpeon de Sino Simons. «Bonan kuraĝon! sinjoro,» kriis la maljuna sinjorino malproksimiĝante. Mary-Ann diris nenion; sed ŝi ĵetis al mi ekrigardon, kapablan elektrizi armeon. Tiaj rigardoj egalvaloras proklamon.

Post la malapero de la lasta eskortano, Haĝi-Stavros kondukis min aparten kaj diris: «Nu! Ĉu ni faris do ian mallertaĵon?

—Ho ve! jes. Ni ne estis lertaj.

—Via reaĉeto ne estas pagita. Ĉu ĝi estos? Mi kredas ĝin. La Anglinoj ŝajnas havi la plej bonajn rilatojn kun vi.

—Estu trankvila, antaŭ tri tagoj mi estos malproksime de monto Parnis.

—Nu, bonege! mi bezonegas monon, kiel vi scias. Niaj perdoj de pasinta lundo faris breĉon en nia budĝeto. Mi devos rekompletigi la personaron kaj la ilaron.

—Vi povas plendi! vi ĵus enkasigis cent mil frankojn per unu sola fojo!

—Ne, naŭdek mil: la monaĥo jam deprenis la dekonimposton. El tiu sumo, kiu ŝajnas al vi grandega, ne restos dudek mil frankoj por mi. Kio okazus do, se la ĝenerala kunveno de la akciuloj decidus fondi Invalidejon, laŭ jam farita propono? Mankus ankoraŭ, ke ni devus pagi renton al la vidvinoj kaj orfanoj de la rabistaro! Ĉar la febroj kaj la pafoj forprenas de ni po tridek homoj ĉiujare, vi vidas, kien tio nin kondukus. Ni kovrus apenaŭ niajn elspezojn; mi devus doni el mia mono, mia kara sinjoro!

—Ĉu okazis iam, ke vi malgajnis pro iu afero?

—Nur unufoje. Mi estis enspezinta kvindek mil frankojn por la konto de la societo. Unu el miaj sekretarioj, kiun mi pendigis poste, forkuris en Tesalion kun la kaso. Mi devis anstataŭigi la deficiton: mi estas responda. Mia parto estis da sep mil frankoj; mi perdis do kvardek tri mil. Sed la sentaŭgulo, kiu min ŝtelis, pagis ĝin kare. Mi punis lin laŭ Persa kutimo. Antaŭ ol lin pendigi, oni fortiris ĉiujn liajn dentojn, kaj oni plantis ilin per martelo en lian kranion... por la bona ekzemplo, vi komprenas? Mi ne estas malbona, sed mi ne toleras, ke oni malutilu al mi.»

Mi ĝojis pensante, ke la Palikaro, kiu ne estas malbona, malgajnos okdek mil frankojn el la reaĉeto de Sino Simons, kaj ke li ekscios ĝin kiam mia kranio kaj miaj dentoj ne estos plu trafeblaj de li. Li ŝovis sian brakon sub la mian, kaj diris al mi kvazaŭ familie:

«Kiel vi faros por pasigi la tempon ĝis via foriro? La sinjorinoj mankos al vi, kaj la domo ŝajnos al vi granda. Ĉu vi volas trarigardi la ĵurnalojn el Ateno? la monaĥo alportis ilin. Jen la Oficiala Gazeto, la Espero, la Palikaro, la Karikaturo. Ĉiuj, versimile, parolas pri ni. Plendindaj abonintoj! Mi lasas vin. Se vi trovos ion kuriozan, vi rakontos ĝin al mi.»

La Espero, redaktata France, kaj destinita por iluziigi Eŭropon, dediĉis longan artikolon por nei la lastajn novaĵojn pri la rabado. Ĝi mokis sprite la naivajn vojaĝantojn, kiuj vidas ŝteliston en ĉiu vestaĉita kamparano, armistan bandon en ĉiu polvonubo, kaj petas pardonon de la unua arbetaĵo, kiu ilin haltigis ĉe la maniko de ilia vesto. Tiu verema folio laŭdis la sendanĝerecon de la vojoj, gloris la malprofitemecon de la indiĝenoj, prikantis la trankvilecon kaj la facilan meditadon, kiujn oni nepre trovas sur ĉiuj montoj de l’ reĝolando.

La Palikaro, redaktata sub la inspiro de kelkaj amikoj de Haĝi-Stavros, enhavis elokventan biografion de sia heroo. Ĝi rakontis, ke tiu Tezeo de la modernaj tempoj, la sola homo en nia jarcento, kiu estis neniam venkata, provis fari fortan militesploron apud la Scironaj ŝtonegoj. Nesukcesinte pro la timemo de siaj kunuloj, li retiriĝis kun sensignifaj perdoj. Sed, kaptite de profunda naŭzo al degenerinta profesio, li rezignas de nun la praktikon de la rabado kaj forlasos la Grekan teron; li ellandiĝos al Eŭropo, kie lia glore akirita riĉeco ebligas al li, vivi kvazaŭ princo. «Kaj nun, aldiris la Palikaro, iru, venu, kuru en la ebenaĵon kaj en la montaron! Bankieroj kaj negocistoj, Grekoj, fremduloj, vojaĝantoj, vi havas plu nenion por timi: kiel Karolo la Kvina, la Reĝo de la montoj volis rezigni atinginte la supron de la gloro kaj de sia potenco.»

En la Oficiala Gazeto oni legis:

«Dimanĉon, la 3an de l’ kuranta, je la kvina vespere, la militista kaso, kiun oni kondukis al Argos, kun sumo da dudek mil frankoj, estis atakata de la bando de Haĝi-Stavros, konata sub la nomo Reĝo de la montoj. La rabistoj, je nombro da tri aŭ kvar cent, sin ĵetis sur la eskorton kun nekredebla furiozeco. Sed la unuaj kompanioj de la 2a bataliono de l’ 4a linia regimento, komandataj de la brava majoro Nikolaidis, kontraŭstaris heroe. La sovaĝaj atakantoj estis forpuŝataj bajonete, lasante la batalejon kovrita per mortintoj. Haĝi-Stavros estas, laŭdire, grave vundita. Niaj perdoj estas sensignifaj.

«La saman tagon, je la sama horo, la trupoj de Lia Reĝa Moŝto trafis alian venkon, je dek mejloj da distanco. Apud la supro de monto Parnis, je kvar stadioj de Kastia, la 2a kompanio de la 1a bataliono de ĝendarmaro venkis la bandon de Haĝi-Stavros. Tie ankaŭ, laŭ la raporto de la brava kapitano Perikles, la Reĝo de la montoj estas pafvundita. Bedaŭrinde, tiu sukceso estas kare pagita. La rabistoj, ŝirmataj de la rokoj kaj arbetaĵoj, mortigis aŭ vundigis grave dek ĝendarmojn. Juna oficiro de granda estonteco, Sro Spiro, eks-lernanto de la lernejo de Evelpidoj, trovis gloran morton sur la batalkampo. Ĉe tiel grandaj malfeliĉoj, estas konsole pensi, ke tie, kiel ĉie, la venko restis al la leĝo.»

La ĵurnalo Karikaturo enhavis malbone desegnitan litografion, sur kiu mi rekonis tamen la portretojn de kapitano Perikles kaj de la Reĝo de la montoj. La baptofilo kaj la baptopatro ĉirkaŭbrakis unu alian. Sub tiu bildo, la artisto estis skribinta la jenan klarigon:

KIAMANIERE ILI BATALAS!

«Ŝajnas, pensis mi, ke mi ne konas sola la konfidencion, kaj ke la sekreto de Perikles similos baldaŭ al la sekreto de Pulĉinelo.»

Mi refaldis la ĵurnalojn, kaj atendante la revenon de la Reĝo, mi meditis pri la situacio, en kiu Sino Simons lasis min. Certe, estos glore ŝuldi mian liberecon nur al mi mem, kaj mi preferos eliri el la karcero por kuraĝaĵo, ol per ruzo de lernanto. Mi povos, en unu tago, fariĝi romanheroo kaj admiraĵo por ĉiuj fraŭlinoj de Eŭropo. Nenia dubo, ke Mary-Ann min ekamegos, kiam ŝi vidos min savita kaj sana post tiel danĝera fugo. Tamen, mi povos fari malrektan paŝon dum tiu terura glitado. Se mi rompos al mi brakon aŭ kruron, ĉu Mary-Ann rigardos favore laman aŭ brakokriplan heroon? Plie, oni certe gardos min nokte kaj tage. Kiel ajn sagaca estas mia plano, ĝi estas efektivigebla nur post la morto de mia gardanto. Mortigi homon ne estas bagatelo, eĉ por doktoro. Ĝi estas nenio laŭparole, precipe kiam oni parolas al sia amatino. Sed, depost la foriro de Mary-Ann, mi ne havis plu la kapon returnita. Ŝajnis al mi malpli facile, havigi al mi batalilon, kaj malpli oportune, ĝin uzi. Ponardofrapo estas ĥirurgia operacio, kiu devas doni anserhaŭton al ĉiu honestulo. Kion vi diras pri tio, sinjoro? Miaflanke, mi opiniis, ke mia estonta bopatrino agis eble iom senpripense kontraŭ sia bofilo en espero. Ne estus kare por ŝi, sendi al mi dek kvin mil frankojn da reaĉeto, kondiĉe ke ŝi dekalkulos ilin poste el la doto de Mary-Ann. Dek kvin mil frankoj estus malmulto por mi, la tagon de l’ edziĝo. Ili estis multo en mia nuna situacio, unu tagon antaŭ ol buĉi homon, kaj malsupreniri kelkajn centojn da metroj per ŝtuparo sen ŝtupoj. Mi iris ĝis malbeni Sinon Simons tiel kore, kiel la plimultaj bofiloj malbenas sian bopatrinon en ĉiuj civilizaj landoj. Ĉar malbenoj kostis nenion al mi, mi direktis ankaŭ kelkajn al mia bonega amiko John Harris, kiu forlasis min al mia sorto. Mi pensis, ke, se li estus en mia loko kaj mi en lia, mi ne lasus lin ok longajn tagojn sen sciigoj. Konvene pri Lobster, kiu estas tro juna; pri Giacomo, kiu estas neinteligenta forto, pri Sro Mérinay, kies fortikan egoismon mi konas! Oni pardonas facile fidrompon al la egoistoj, ĉar oni kutimiĝis atendi nenion de ili. Sed Harris, kiu danĝerigis sian vivon por savi maljunan negrinon el Boston! Ĉu mi ne egalvaloras negrinon? Mi kredis laŭ bona justeco, kaj sen aristokrata antaŭjuĝo, ke mi valoras almenaŭ du aŭ tri.

Haĝi-Stavros venis kaj ŝanĝis la iradon de miaj ideoj, prezentante al mi fugrimedon pli simplan kaj malpli danĝeran. Ĝi postulis nur krurojn, kaj dank’ al Dio, tiu propraĵo ne mankas al mi. La Reĝo surprizis min, dum mi oscedis kiel la plej humila el la bestoj.

«Vi enuas? diris li al mi. La legado estas kaŭzo. Mi neniam sukcesis malfermi libron sen danĝero por mia makzelo. Mi vidas plezure, ke la doktoroj ne kontraŭstaras pli bone ol mi. Sed kial vi ne pasigas pli utile la tempon, kiu restas al vi? Vi venis ĉi tien por kolekti la montajn vegetaĵojn; ne ŝajnas, ke via ujo pleniĝis dum tiuj ok tagoj. Ĉu vi volas, ke mi sendu vin por promeni, sub observo de du viroj? Mi estas tro bonvola princo por rifuzi al vi tiun malgrandan favoron. Ĉiu devas fari sian metion en ĉi tiu malsupra mondo. Al vi la herbaĵoj, al mi la mono. Vi diros al tiuj, kiuj vin sendis ĉi tien: «Jen herboj rikoltitaj en la reĝlando de Haĝi-Stavros!» Se vi trovus unu vere belan kaj kuriozan, kaj pri kiu oni neniam aŭdis ion en via lando, vi devus doni al ĝi mian nomon, kaj bapti ĝin la Reĝinon de la montoj.

—Sed jen! pensis mi, se mi estus je unu mejlo de ĉi tie, inter du rabistoj, ne estus tre malfacile, ilin preterkuri. La danĝero duobligus miajn fortojn, nedubeble. Tiu, kiu pli rapide kuras, estas tiu, al kiu kuri estas pli utile. Kial la leporo estas la plej rapidira el ĉiuj bestoj? Tial, ke ĝi estas la plej minacata.»

Mi akceptis la proponon de l’ Reĝo, kaj li tuj dediĉis du korpogardistojn al mia persono. Li ne donis al ili detalajn instrukciojn. Li diris simple:

«Jen milordo, valoranta dek kvin mil frankojn: se vi perdos lin, vi devos lin repagi aŭ anstataŭigi.»

Miaj akompanontoj tute ne similis al invalidoj: ili havis nek vundon, nek kontuzon, nek iaspecan difekton; iliaj subgenuoj estis el ŝtalo, kaj ne estis espereble, ke iliaj piedoj estos ĝenataj de la ŝuoj, ĉar ili surhavis tre larĝajn sandalojn, kiuj lasis la kalkanojn videblaj. Inspektante ilin, mi rimarkis, ne sen bedaŭro, du pistolojn, tiel longajn, kiel pafiloj por infanoj. Tamen, mi ne malkuraĝiĝis. Pro sufiĉa rilatiĝo kun malbona societo, mi estis kutimiĝinta la sibladon de la kugloj. Mi rimenligis mian herbujon sur miajn ŝultrojn kaj foriris.

«Multan plezuron! kriis al mi la Reĝo.

—Adiaŭ, via Moŝto.

—Ne, mi petas: ĝis revido!»

Mi forkondukis miajn kunulojn laŭ la direkto al Ateno: tio estis jam antaŭprofito. Ili ne kontraŭparolis, kaj permesis, ke mi iru, kien mi volis. Tiuj rabistoj, multe pli bone edukitaj ol la ĝendarmoj de Perikles, lasis al miaj movoj ĉiun dezireblan liberecon. Mi ne sentis je ĉiu paŝo iliajn kubutojn interniĝantaj en miajn flankojn. Ili kolektis herbojn, siaflanke, por la vespermanĝo. Mi montris min tre laborema: mi forŝiris dekstre kaj maldekstre tufojn da herbo, kiuj estis vere senkulpaj; mi ŝajne elektis herberon en la amaso kaj metis ĝin zorgege en la fundon de mia ujo, atentante por ne troŝarĝi min: ĉar mi portis jam sufiĉan pezon. Mi estis rimarkinta, ke, en ĉevalkurado, bonega ĵokeo estis malgajninta, pro superŝarĝo da kvin kilogramoj. Mia atento ŝajnis fiksita teren, sed vi povas kredi, ke ne estis tiel. En tia cirkonstanco, oni ne plu estas botanikisto, oni estas malliberulo. Pellisson ne estus ludinta kun araneoj, se li posedus nur unu najlon por segi siajn fenestrobarojn. Mi renkontis eble, en tiu tago, nekonatajn vegetaĵojn, kiuj estas kapablaj alporti la gloron al naturesploranto; sed mi zorgis pri ili, kiel pri flava levkojo. Mi estas certa, ke mi pasis apud admirinda ekzemplero de boryana variabilis; ĝi pezis funtduonon, kun la radikoj. Mi ne honoris ĝin per unu rigardo; mi vidis nur du aferojn: Atenon ĉe la horizonto, kaj la rabistojn ĉe miaj flankoj. Mi subobservis la okulojn de miaj sentaŭguloj, esperante, ke favora malatento liberigos min de ilia kontrolo; sed, ĉu estante apud mia mano, aŭ je dek paŝoj de mi, ĉu rikoltante sian salaton aŭ rigardante la flugadon de la vulturoj, ili havis ĉiam almenaŭ unu okulon direktita al miaj movoj.

Venis al mi la ideo, krei por ili seriozan okupon. Ni estis sur vojeto sufiĉe rekta, kiu kondukas evidente al Ateno. Mi ekvidis je mia maldekstra flanko belan tufon da stipo, kiun la prizorgo de la Providenco kreskigis sur la supro de ŝtonego. Mi ŝajnigis, ke mi deziregas ĝin, kvazaŭ trezoron. Mi surrampis kvin- aŭ ses-foje la krutan deklivon, kiu ĝin protektas. Mi penis tiom, ke unu el miaj gardantoj kompatis al mia embaraso, kaj proponis al mi la helpon de siaj ŝultroj. Tio ne estis precize, kion mi deziris. Mi devis tamen akcepti liajn servojn; sed, grimpante sur lian dorson, mi kontuzis lin tiel kruele per miaj ferumitaj ŝuoj, ke li kriegis pro doloro, kaj lasis min fali teren. Lia kamarado, kiu interesiĝis pri la sukceso de l’ entrepreno, diris al li: «Atendu! mi grimpos anstataŭ la milordo, ĉar miaj ŝuoj estas sennajlaj.» Ĵus dirite, tuj farite; li suprensaltas, ekprenas la vegetaĵon ĉe la trunko, ĝin skuas, ŝancelas kaj forŝiras, kaj ellasas krion. Mi kuris jam, ne rigardante malantaŭen. Ilia mirego donis al mi dek plenajn sekundojn da antaŭeco. Sed ili ne perdis tempon riproĉante unu alian, ĉar baldaŭ mi aŭdis iliajn paŝojn, kiuj sekvas min malproksime. Mi duobligis mian rapidecon: la vojo estis bela, ebena, glata, kreita por mi. Ni malsupreniris krutan deklivon. Mi iris rapidege, fiksinte la kubutojn ĉe la korpo, ne sentante la ŝtonojn, kiuj ruliĝas post mi, kaj ne rigardante, kien mi metas la piedojn; la ŝtonegoj kaj arbetaĵoj ŝajnis kuri al kontraŭa direkto, ambaŭflanke de la vojo; mi estis senpeza, mi estis rapida, mia korpo estis nemateria, mi havis flugilojn. Sed tiu bruo de kvar piedoj lacigis miajn orelojn. Subite, ili haltis, mi aŭdis plu nenion. Ĉu ili estas lacaj, min persekuti? Nubeto de polvo leviĝas, dek paŝojn antaŭ mi. Iom pli malproksime, blanka makulo ekmetiĝas sur grizan ŝtonegon. Samtempe aŭdiĝas du eksplodbruoj. La rabistoj estis ĵus malŝargintaj siajn pistolojn, mi estis suferinta la pafadon de l’ malamiko, kaj mi daŭris kuri. La persekuto rekomenciĝas; mi aŭdas du spiregantajn voĉojn, kiuj krias al mi: «Haltu! Haltu!» Mi ne haltas. Mi perdas la vojon, kaj mi kuras senĉese, ne sciante, kien mi iras. Fosaĵo vidiĝas, larĝa kvazaŭ rivero; sed mi havas tro da rapideco por mezuri la distancojn. Mi saltas: mi estas savita. Mia ŝelko rompiĝas: mi estas perdita!

Vi ridas! Mi volus ja vidi vin kurantan sen ŝelko, tenantan per ambaŭ manoj la zonumon de via pantalono! Kvin minutojn poste, sinjoro, la rabistoj estis rekaptintaj min. Ili kuniĝis por meti al mi mankatenojn kaj piedligilojn, kaj puŝis min per fortaj bastonfrapoj al la tendaro de Haĝi-Stavros.

La Reĝo akceptis min kiel bankrotinton, kiu forportis de li dek kvin mil frankojn. «Sinjoro, diris li, mi havis alian opinion pri vi. Mi kredis, ke mi estas homokonanto; via fizionomio trompis min tre. Mi estus neniam kredinta, ke vi estus kapabla malutili al ni, precipe pro la maniero, kiel mi agis kontraŭ vi. Ne miru, ke mi alprenas de nun severajn aranĝojn: vi estas, kiu devigas min. Vi estos internigita en via ĉambro ĝis nova ordono. Unu el miaj oficiroj faros societon al vi sub via tendo. Tio, ankoraŭ, estas nur antaŭrimedo. En okazo de rekulpo, punon vi devus atendi. Vasili, al ci mi konfidas gardadi la sinjoron.»

Vasili salutis min kun sia kutima ĝentileco.

«Ha! kanajlo! pensis mi, ci estas, kiu ĵetas la infanetojn en la fajron! ci estas, kiu tuŝis la talion de Mary-Ann! ci estas, kiu volis ponardfrapi min, je la tago de la Ĉieliro. Nu! mi preferas rilati kun ci, ol kun iu alia.»

Mi ne rakontos al vi la tri tagojn, kiujn mi pasigis en mia ĉambro kune kun Vasili. Tiu sentaŭgulo havigis al mi dozon da enuo, kiun mi volas dividi kun neniu. Li deziris al mi nenion malbonan; li havis eĉ ian simpation al mi. Mi kredas, ke, se li estus kaptinta min por sia propra konto, li estus forlasinta min sen reaĉeto. Mia vizaĝo estis plaĉinta al li unuavide. Mi memorigis al li pli junan fraton, kiun li perdis ĉe la krima juĝistaro. Sed liaj certigoj pri sia amikeco tedis min centfoje pli ol la plej malbonaj agoj. Li ne atendis la sunleviĝon por saluti min per «bontagon»; ĉe la noktiĝo, li forgesis neniam deziri al mi prosperecojn, kies listo estis longa. Li skuis min, kiam mi ripozis plej profunde, por ekscii, ĉu mi estas bone kovrita. Ĉe la manĝo, li servis min kiel bona servisto; por la deserto, li rakontis al mi historiojn, aŭ petis, ke mi diru al li kelkajn. Kaj ĉiam la mano antaŭen por premi la mian! Mi prezentis al lia bonvolo fervoran kontraŭstaron. Krom tio, ke ŝajnis al mi neutile enskribi rostiston de infanoj sur la liston de miaj amikoj, mi sentis nenian deziron, premi la manon de homo, kies morton mi estis decidinta. Mia konscienco permesis al mi, lin mortigi: ĉu mi ne estis en okazo de necesa sindefendo? sed estus skrupulige por mi, lin mortigi perfide, kaj mi devis almenaŭ atentigi lin per malamika, minaca sintenado. Repuŝante liajn allogojn, malatentante liajn ĝentilaĵojn, malakceptante liajn afablaĵojn, mi observis zorge okazon por foriĝi; sed lia amikeco, pli diligenta ol la malamo, ne ĉesis min vidi eĉ unu momenton. Kiam mi kliniĝis super la kaskado por gravuri en mian memoron la malebenaĵojn de l’ grundo, li forprenis min el mia rigardado kun patrina zorgemo: «Atentu! diris li tirante min ĉe la piedoj: se pro malfeliĉo ci falus, mi riproĉus min dum mia tuta vivo.» Kiam, nokte, mi provis leviĝi nerimarkite, li saltis el sia lito demandante, ĉu mi bezonas ion. Nenian oni vidis pli viglan friponon. Li rondiris ĉirkaŭ mi, kiel enkaĝigita sciuro.

Pli ol io ajn, min malesperigis lia konfido al mi. Mi esprimis foje la deziron ekzameni liajn batalilojn. Li metis sian ponardon en mian manon. Ĝi estis Rusa ponardo, el damaskenita ŝtalo, el la fabrikejo en Tula. Mi tiris la klingon el la ingo, mi provis la pinton kontraŭ mia fingro, mi direktis ĝin al lia brusto, elektante la lokon, inter la kvina ripo kaj la sesa. Li diris al mi ridetante: «Ne apogu, ci mortigus min». Certe, sinjoro, se mi estus apoginta iomete, mi estus farinta juston al li, sed io detenis mian brakon. Estas bedaŭrinde, ke la honestuloj mortigas tiel malfacilanime la krimulojn, kiuj mortigas tiel facilanime la honestulojn. Mi remetis la ponardon en la ingon. Vasili prezentis al mi sian pistolon, sed mi rifuzis preni ĝin, kaj diris, ke mia sciemo estas kontentigita. Li streĉis la ĉanon, montris al mi la prajmon, apogis la tubon kontraŭ sian kapon, kaj diris al mi: «Jen! ci ne havus plu gardanton.»

Neniun gardanton plu! He! per Dio! tion precize mi volis. Sed la okazo estis tro bela, kaj la pendigindulo paralizis min. Se mi estus mortiginta lin en tia momento, mi ne estus povinta toleri lian lastan rigardon. Pli bone estis procedi dum la nokto. Sed malfeliĉe, anstataŭ kaŝi siajn batalilojn, li demetis ilin videble inter sia lito kaj la mia.

Fine mi trovis rimedon por fugi, ne vekante nek buĉante lin. Tiu ideo venis al mi dimanĉon, 11an de majo, je la sesa. Mi estis rimarkinta, la Ĉieliran tagon, ke Vasili estas drinkema kaj toleras malbone la vinon. Mi invitis lin por vespermanĝi kun mi. Tiu pruvo de amikeco ekscitis lin: la vino de Egino kompletigis la kapturniĝon. Haĝi-Stavros, kiu ne estis plu honorinta min per unu vizito, ĉar mi perdis lian estimon, daŭris agi kiel donacema gastiganto. Mia tablo estis pli bone provizita ol la lia. Mi estus povinta trinki plenan felsakon da vino kaj barelon da rhaki. Vasili, akceptita kiel partoprenanto en tiuj bonaĵoj, komencis la manĝon kun kortuŝa humileco. Li restis je tri futoj de la tablo, kiel vilaĝano invitita ĉe sia landsinjoro. Iom post iom, la vino malgrandigis la interspacon. Je la oka vespere, mia gardanto klarigis al mi sian karakteron. Je la naŭa, li rakontis balbutante la aventurojn de sia juneco, kaj serion da heroaĵoj, kiuj estus starigintaj la harojn de esplora juĝisto. Je la deka, li falis en la filantropecon; tiu koro el trempita ŝtalo fluidiĝis en la rhaki, kiel la perlo de Kleopatro en la vinagro. Li ĵuris al mi, ke li fariĝis rabisto pro amo al la homaro; ke li volas riĉiĝi en dek jaroj, fondi hospitalon per siaj ŝparaĵoj, kaj rifuĝi poste en monaĥejon sur monto Atos. Li promesis ne forgesi min en siaj preĝoj. Mi profitis tiujn bonajn inklinojn por englutigi al li grandegan tason da rhaki. Mi estus povinta prezenti al li brulantan peĉon: li estis tro mia amiko por rifuzi ion de mi. Baldaŭ li perdis la voĉon; lia kapo kliniĝis dekstren kaj maldekstren kun pendola reguleco; li prezentis al mi la manon, renkontis reston de rostaĵo, premis ĝin kore, falis renversen, kaj komencis dormi same profunde, kiel la sfinksoj de Egiptujo, kiujn la Francaj kanonoj ne vekis.

Mi ne havis unu momenton por perdi: la minutoj estis el oro. Mi prenis lian pistolon, kiun mi ĵetis en la valon. Mi ekkaptis lian ponardon, kaj mi estis tuj ekspedonta ĝin al la sama direkto, kiam mi pripensis, ke ĝi povos utili al mi por tranĉi bulojn de herbaĵo. Mia dika horloĝo montris la dek-unuan. Mi estingis la du fajrojn el rezina ligno, kiuj lumigis nian tablon: la lumo povis altiri la atenton de la Reĝo. La vetero estis bela. Ne pli da luno ol sur mia mano, sed multego da steloj: ĝi estis vere tiu nokto, kiun mi bezonis. La herbo, detranĉita laŭ longaj bedoj, estis fortirebla kiel peco de drapo. Miaj materialoj estis pretaj post unu horo. Dum mi portis ilin al la fonto, mi tuŝis Vasili per la piedo. Li levis sin peze kaj demandis min, pro kutimo, ĉu mi bezonas ion. Mi lasis mian ŝarĝon fali, mi sidiĝis apud la drinkemulo, kaj petis, ke li trinku ankoraŭ unufoje por mia sano. «Jes, diris li, mi soifas.» Mi plenigis al li por la lasta fojo la kupran pokalon. Li trinkis duonon de ĝi, disverŝis la reston sur sian mentonon kaj sian kolon, provis leviĝi, refalis kun vizaĝo malsupre, etendis la brakojn antaŭen, kaj ne moviĝis plu. Mi kuris al mia digo, kaj, kiel ajn novulo mi estis, la rivereto estis fortike barita post kvardek kvin minutoj: estis tri kvaronoj post noktomezo. La bruon de la kaskado anstataŭis profunda silento. Timo ekkaptis min. Mi pripensis, ke verŝajne la Reĝo dormas malpeze, kiel ĉiuj maljunuloj, kaj ke tiu nekutima silento povos lin veki. En la tumulto de la ideoj, kiuj plenigis mian cerbon, mi memoris scenon de la Barbiro de Sevilla, en kiu Bartholo vekiĝas, tuj kiam li ĉesas aŭdi la fortepianon. Mi ŝovis min laŭlonge de la arboj ĝis la ŝtuparo, kaj mi trarigardis la skribejon de Haĝi-Stavros. La Reĝo ripozis pace apud sia ĉibuĝi. Mi rampis ĝis dek futoj de lia abio, mi aŭskultis: ĉio dormas. Mi revenis al mia digo tra marĉaĵeto de malvarmega akvo, kiu atingis jam miajn maleolojn. Mi kliniĝis super la abismo.

La flanko de la monto rebrilis nesenteble. Oni vidis tie kaj tie kelkajn kavaĵojn, en kiuj la akvo estis restadinta. Mi notis ilin atente: ili estis tiom da lokoj, kien mi povos meti la piedon. Mi reiris al mia tendo, mi prenis mian herbujon, kiu estis alpendigita super mia lito, kaj mi ligis ĝin sur miajn ŝultrojn. Pasante tra la loko, kie ni estis vespermanĝintaj, mi relevis pankvaronon kaj pecon da viando, kiujn la akvo ne ankoraŭ malsekigis. Mi enfermis tiujn provizojn en la ujon por mia morgaŭa matenmanĝo. La digo rezistis bone, la venteto estis versimile sekiginta mian vojon; estis preskaŭ la dua. Mi estus dezirinta kunporti la ponardon de Vasili, por okazo de malbona renkonto. Sed ĝi estis sub la akvo, kaj mi ne perdis mian tempon por ĝin serĉi. Mi demetis miajn ŝuojn, ilin kunligis per la ŝnuroj kaj alpendigis ĉe la rimenojn de mia ujo. Fine, ĉion pripensinte, doninte lastan rigardon al miaj teramasoj, elvokinte la rememorojn pri la patra domo, kaj sendinte kison al la direkto al Ateno kaj Mary-Ann, mi transigis unu kruron super la parapeto, kaptis per ambaŭ manoj arbeton, kiu pendas super la abismo, kaj ekvojaĝis, konfidante al Dio.

Ĝi estis malfacila laboro, pli malfacila ol mi estis konjektinta el tie supre. La ankoraŭ akvumita roko sentigis al mi malsekan malvarmon, kiel la kontakto de serpento. Mi estis malbone taksinta la distancojn, kaj la apogpunktoj estis multe pli maloftaj, ol mi esperis. Dufoje mi elvojiĝis, direktante min maldekstren. Mi devis reveni, tra nekredeblaj malfacilaĵoj. La espero forlasis min ofte, sed ne la volo. La tero ekmankis al mia piedo: mi konfuzis ombron kun elstaraĵo, kaj mi falis dek kvin aŭ dudek futojn, algluigante miajn manojn kaj mian korpon al la flanko de la monto, ne trovante punkton por min haltigi. Radiko de figarbo alkroĉis min ĉe la maniko de mia palto: ĉi tie vi vidas ĝiajn signojn. Iom poste, birdo, kaŭrinta en kavaĵo, forflugis tiel subite inter miaj kruroj, ke la timo faligis min preskaŭ renversen. Mi marŝis per la piedoj kaj per la manoj, precipe per la manoj. Miaj brakoj estis rompitaj, kaj mi aŭdis ĉiujn tendenojn, vibrantajn kiel la kordoj de harpo. Miaj ungoj doloris tiel, ke mi ne sentis plu ilin. Eble mi estus havinta pli da forto, se estus eble mezuri la vojon, kiu restas trairota; sed kiam mi provis turni la kapon malantaŭen, la kapturniĝo min kaptis, kaj mi sentis, ke mi svenas. Por subteni mian kuraĝon mi admonis min mem; mi alparolis min laŭte inter miaj kunpremitaj dentoj: «Ankoraŭ unu paŝon por mia patro! ankoraŭ unu paŝon por Mary-Ann! ankoraŭ unu paŝon por la konfuzigo de la rabistoj kaj la furiozigo de Haĝi-Stavros!»

Fine miaj piedoj stariĝis sur pli larĝa plataĵo. Ŝajnis al mi, ke la tero ŝanĝis sian koloron. Mi fleksis la subgenuojn, mi sidiĝis, mi turnis timeme la kapon. Mi estis nur je dek futoj de la rivereto: mi estis atinginta la ruĝajn ŝtonegojn. Ebena surfaco, borita de mil truetoj, en kiuj restis ankoraŭ akvo, ebligis al mi respiri kaj ripozi iom. Mi rigardis mian horloĝon: estis nur la dua kaj duono. Mi estus kredinta, vere, ke mia vojaĝo daŭris tri noktojn. Mi palpis miajn brakojn kaj krurojn, por vidi, ĉu mi estas kompleta; en tiaj ekspedicioj, oni scias, kio foriras, sed oni nescias, kio alvenas. Mi havis bonŝancon, mi kvitiĝis kun kelkaj kontuzoj kaj du aŭ tri defrotaĵoj. La plej malsana estis mia palto. Mi levis la okulojn supren, ne ankoraŭ por danki la ĉielon, sed por min konvinki, ĉu io moviĝas en mia antaŭa loĝejo. Mi aŭdis nur kelkajn akvogutojn, kiuj filtriĝas tra mia digo. Ĉio estis en ordo; la malantaŭo estis sendanĝera; mi sciis, kie mi trovos Atenon; adiaŭ, do, al la Reĝo de la montoj!

Mi estis tuj saltonta en la fundon de la valo, kiam blanketa formo stariĝis antaŭ mi, kaj mi aŭdis la plej furiozan bojon, kiu iam vekis la eĥojn je tia horo. Ho ve! sinjoro, mi estis forgesinta la hundojn de mia gastiganto. Tiuj malamikoj al la homo vagadis ĉiuhore ĉirkaŭ la tendaro, kaj unu el ili estis flarinta min. Kiom da furiozeco kaj malamo mi sentis renkontante ĝin, estas nedireble; neniu iam malamis tiugrade malsaĝan estaĵon! Mi estus preferinta stari antaŭ lupo, tigro aŭ blanka urso, noblaj bestoj, kiuj manĝus min silente, sed ne denuncus min. La sovaĝaj bestoj iras ĉasi por si mem; sed kion pensi pri tiu abomena hundo, kiu englutos min bruege por flati la maljunan Haĝi-Stavros? Mi kovris ĝin per insultoj; mi pluvigis sur ĝin la plej malafablajn nomojn; sed kion ajn mi faris, ĝi parolis pli laŭte ol mi. Mi ŝanĝis mian tonon, mi provis la efikon de la bonaj paroloj, mi alparolis ĝin dolĉe en Greka, en la lingvo de ĝiaj geavoj; ĝi sciis nur unu respondon al ĉiuj miaj diroj, kaj ĝia respondo ŝancelis la monton. Mi silentis, tio estis bona ideo; ĝi silentis. Mi kuŝiĝis meze de la ŝlimakvo; ĝi sterniĝis apud la piedo de l’ ŝtonego, grumblante inter siaj dentoj. Mi ŝajnigis, ke mi dormas; ĝi dormis. Mi lasis min gliti nesenteble al la rivereto; ĝi leviĝis per unu salto, kaj mi havis nur la tempon regrimpi sur mian piedestalon. Mia ĉapelo restis inter la manoj, aŭ pli ĝuste inter la dentoj de la malamiko. Unu momenton poste, ĝi estis nur pasto, marmelado, kaĉo el ĉapelo! Plendinda ĉapelo! mi kompatis al ĝi, mi metis min en ĝian lokon. Se mi estus povinta eliri el embaraso, suferante kelkajn mordojn, mi ne marĉandus tre, mi donus al la hundo sian parton. Sed tiuj monstroj ne kontentiĝas mordante, ili elmanĝas la homojn!

Mi ekpensis, ke verŝajne ĝi malsatas; ke, se mi trovos por ĝin satigi, kredeble ĝi mordos min ankoraŭ, sed ne manĝos min. Mi havis provizojn, mi oferdonis ilin; mia sola bedaŭro estis, ke mi ne havas centfoje pli. Mi ĵetis al ĝi duonon de mia pano; ĝi englutis ĝin kiel profundegaĵo: imagu ŝtoneton, kiu falas en puton. Mi estis malgaje rigardanta la malmulton, kiu restas al mi por doni al ĝi, kiam mi rekonis, ĉe la fundo de la herbujo, blankan paketon, kiu inspiris ideojn al mi. Ĝi estis malgranda provizo de arseniko, destinita al miaj zoologiaj preparaĵoj. Mi uzis ĝin por pajloŝtopi birdojn, sed neniu leĝo malpermesis ke mi ŝovu kelkajn gramojn da ĝi en la korpon de hundo. Mia kunparolanto, ricevinte apetiton, deziris nur daŭrigi sian manĝon. «Atendu, diris mi al ĝi, ci ricevos manĝaĵon laŭ mia preparo!...» La paketo enhavis ĉirkaŭ tridek kvin gramojn da beleta pulvoro, blanka kaj brila. Mi ŝutis kvin aŭ ses en malgrandan kvanton da klara akvo, kaj remetis la reston en mian poŝon. Mi disŝlimigis zorge la parton de la besto; mi atendis, ĝis kiam la arsenoza acido estos bone solvita; mi trempis en la solvaĵon pecon de pano, kiu sorbis ĉion, kiel spongo. La hundo antaŭensaltis bonapetite kaj englutis la morton per unu gluto.

Sed kial mi ne estis provizita per iom da striknino, aŭ per ia ajn bona veneno, pli fulmofrapa ol arseniko? Estis pli ol la tria, kaj mi devis atendi longe la efektojn de mia elpenso. Ĉirkaŭ la duono, la hundo komencis blekegi per ĉiuj siaj fortoj. Tio ne estis granda profito por mi: bojoj aŭ blekoj, krioj pro furiozeco aŭ pro doloro, iris ĉiam al la sama celpunkto, tio estas al la oreloj de Haĝi-Stavros. Baldaŭ la besto tordiĝis en teruraj konvulsioj; ĝi ŝaŭmis, ĝi naŭziĝis, ĝi faris fortegajn penojn por elpeli la venenon, kiu ĝin konsumas. Ĝi estis vere dolĉa spektaklo por mi, kaj mi ĝue gustumis la plezuron de la dioj; sed nur la morto de l’ malamiko povis min savi, kaj la morto obeis al mi malbonvole. Mi esperis, ke, venkite de la doloro, la hundo fine lasos min pasi; sed ĝi obstinegis kontraŭ mi, ĝi montris sian ŝaŭmantan kaj sangokovritan buŝon, kvazaŭ por riproĉi min pri miaj donacoj kaj diri al mi, ke ĝi ne mortos nevenĝite. Mi ĵetis al ĝi mian naztukon: ĝi disŝiris ĝin tiel vigle, kiel mian ĉapelon. La ĉielo jam ekklariĝis, kaj mi antaŭsentis, ke mi faris neutilan mortigon. Ankoraŭ unu horo, kaj la rabistoj estos sur miaj ŝultroj. Mi levis la kapon al tiu malbenita ĉambro, kiun mi forlasis sen deziro al reveno, kaj kien la potenco de hundo min baldaŭ rekondukos. Terura akvofalego renversis min, la vizaĝo kontraŭ tero.

Herbaĵbuloj, ŝtonetoj, fragmentoj de roko ruliĝis ĉirkaŭ mi kun torento de glacia akvo. La digo estis rompita, kaj la tuta lago malpleniĝis sur mian kapon. Tremado min ekkaptis: ĉiu ondo pasante forportis kelkajn gradojn el mia animala varmeco, kaj mia sango fariĝis tiel malvarma, kiel sango de fiŝo. Mi rigardas la hundon: ĝi estas ĉiam ĉe la piedo de mia ŝtonego, batalanta kontraŭ la morto, kontraŭ la fluo, kontraŭ ĉio, kun malfermita buŝo kaj okuloj direktitaj al mi. Estis necesege fini. Mi malligis mian herbujon, prenis ĝin per la du rimenoj, kaj frapis tiun abomenan beston tiel furioze, ke la malamiko forlasis al mi la batalejon. La torento kaptis ĝin flanke, rulis ĝin du- aŭ tri-foje, kaj ĝin portis, mi ne scias kien.

Mi saltas en la akvon: ĝi altiĝis ĝis mezkorpo; mi alkroĉiĝas ĉe la ŝtonegoj de l’ bordo; mi eliras el la fluo; mi albordiĝas, mi skuas min, kaj mi krias: Hura por Mary-Ann!

Kvar rabistoj elstariĝas el la tero kaj kaptas min ĉe la kolumo, dirante: «Jen do ci estas, mortigisto! Venu ĉiuj! ni tenas lin! la Reĝo estos kontenta! Vasili estos venĝita!»

Ŝajnas, ke, nescie, mi estis droniginta mian amikon Vasili.

En tiu tempo, sinjoro, mi estis ankoraŭ mortiginta neniun: Vasili estis mia unua viktimo. Poste, mi faligis multajn aliajn, tute kontraŭvole, kaj nur por defendi mian vivon; sed Vasili estas la sola, kiu okazigis al mi penton, kvankam lia pereo rezultis de vere senkulpa nesingardo. Vi scias, kio estas unua paŝo! Neniu mortiginto, trovita de la polico, kaj kondukata inter du ĝendarmoj ĝis la loko de lia krimo, mallevis la kapon pli humile ol mi. Mi ne kuraĝis levi la okulojn al la honestuloj, kiuj min arestis; mi ne sentis la forton, toleri iliajn malaprobajn rigardojn; mi antaŭsentis, tremante, timegindan provon: mi estis certa, ke mi estos prezentata al mia juĝonto kaj kondukata apud mian viktimon. Kiel mi staros antaŭ la brovoj de l’ Reĝo de la montoj, post tia ago? Kiel mi revidos, ne mortante pro honto, la senvivan korpon de l’ malfeliĉa Vasili? Pli ol unufoje miaj genuoj fleksiĝis sub mi, kaj mi estus restinta sur la vojo, sen la piedfrapoj, kiuj sekvis min.

Mi trairis la senhoman tendaron, la skribejon de la Reĝo, okupitan de kelkaj vunditoj, kaj mi malsupreniris, aŭ pli ĝuste mi falis de la ŝtuparo en mian ĉambron. La akvo estis forfluinta lasante ŝlimajn makulojn ĉe ĉiuj muroj kaj arboj. Lasta marĉero restis en la loko, kie mi forprenis la herbon. La rabistoj, la Reĝo kaj la monaĥo staris, laŭronde, ĉirkaŭ griza kaj kotoza objekto, kies vido starigis la harojn sur mia kapo: ĝi estis Vasili. La ĉielo vin gardu, sinjoro, iam vidi kadavron fasonitan de vi! La akvo, kaj la koto, forfluante, estis demetintaj abomenan ŝmiraĵon ĉirkaŭ li. Ĉu vi vidis iam dikan muŝon kaptitan depost tri aŭ kvar tagoj en araneaĵo? La ŝpinbesto, ne povante forigi tian gaston, vindas ĝin per volvaĵo de grizaj fadenoj, kaj ŝanĝas ĝin en senforman kaj nerekoneblan mason; tia estis Vasili, kelkajn horojn post kiam li vespermanĝis kun mi. Mi retrovis lin je dek paŝoj de la loko, kie mi estis adiaŭinta lin. Mi ne scias, ĉu la rabistoj lin translokis, aŭ ĉu li mem ruliĝis tien en la konvulsioj de l’ agonio; tamen mi inklinas konjekti, ke la morto estis dolĉa al li. Plena de vino, kiel mi lasis lin, li pereis versimile sen batalo pro forta cerba sangalfluo.

Malbonsigna murmuro salutis mian alvenon. Haĝi-Stavros, pala kaj kun frunto kuntirita, marŝis rekte al mi, kaptis min ĉe la maldekstra manradiko, kaj tiris min tiel fortege, ke li kvazaŭ elartikigis mian brakon. Li ĵetis min mezen de la rondo tiel vive, ke mi preskaŭ metis la piedon sur la korpon de mia viktimo: mi reĵetis min rapide malantaŭen.

«Rigardu! kriis li al mi per tondra voĉo; rigardu, kion vi faris! ĝuu vian ellaboraĵon! satigu viajn okulojn per via krimo. Malfeliĉulo! sed kie do vi haltos? Kiu estis dirinta al mi, en la tago, kiam mi akceptis vin ĉi tie, ke mi malfermas mian pordon al mortigisto?»

Mi balbutis kelkajn klarigojn; mi provis montri al la juĝanto, ke mi estas kulpa nur pro nesingardo. Mi konfesis sincere, ke mi ebriigis mian gardanton por liberigi min de lia observado, kaj forkuri neĝenate el mia karcero; sed mi defendis min pri la krimo de hommortigo. Ĉu mi estas kulpa, ke la plialtiĝo de l’ akvo lin dronigis, unu horon post mia foriro? La pruvo, ke mi deziris nenion malbonan al li, estas, ke mi ne donis al li eĉ unu ponardfrapon dum li estas morte ebria kaj mi havas liajn batalilojn en miaj manoj. Oni povas lavi lian korpon, kaj kontroli, ke ĝi estas senvunda.

«Almenaŭ, diris la Reĝo, konfesu, ke via nesingardemo estas ja tre egoista kaj kulpa! Kiam via vivo ne estis minacata, kiam oni gardis vin ĉi tie nur pro monsumo, vi forkuris pro avareco; vi pripensis nur la ŝparon de kelkaj piastroj, kaj vi ne okupis vin pri tiu plendindulo, kiun vi lasas morti malantaŭ vi! Vi ne zorgis pri mi, kiun vi senigos de necesega helpanto! Kaj kiun momenton vi elektis por fidrompi al ni? la tagon, kiam ĉiuj malfeliĉoj atakas nin kune; kiam mi perdis miajn plej bonajn soldatojn; kiam Sofoklis estas vundita, kiam la Korfuano estas mortanta, kiam la juna Spiro, en kiu mi esperis, perdis la vivon, kiam ĉiuj miaj viroj estas lacaj kaj senkuraĝigitaj! En tia momento vi havis la kuraĝon forpreni de mi mian Vasili! Ĉu vi ne havas do homajn sentojn? Ĉu ne estis centfoje preferinde, pagi honeste vian reaĉeton, kiel decas al bona kaptito, plivole ol lasi diri, ke vi oferis la vivon de unu homo pro dek kvin mil frankoj?

—He! diable! ekkriis mi miavice, vi mortigis ja multajn aliajn, kaj pro malpli multo.»

Li respondis kun indeco: «Ĝi estas mia profesio, sinjoro: ĝi ne estas la via. Mi estas rabisto, kaj vi estas doktoro. Mi estas Greko, kaj vi estas Germano.»

Al tio, mi havis nenion por respondi. Mi sentis ja, pro la tremado de ĉiuj fibroj de mia koro, ke mi estas nek naskiĝinta nek edukita por la hommortigista profesio. La Reĝo, pravigite de mia silento, plialtiĝis sian voĉon je unu tono, kaj daŭrigis jene:

«Ĉu vi scias, malŝatinda junulo, kia estis la bonega estaĵo, kies morton vi kaŭzis? Li devenis de tiuj famegaj rabistoj el Suli, kiuj daŭrigis tiel terurajn militojn por la religio kaj la patrujo kontraŭ Ali el Tebelen, paŝaho de Janina. De kvar generacioj, ĉiuj liaj avoj estas pendigitaj aŭ senkapigitaj; ne unu mortis en sia lito. Ne pasis ankoraŭ ses jaroj, de kiam lia propra frato pereis en Epiro sekve de kondamno je morto: li estis mortiginta mahometanon. La pieco kaj la kuraĝo estas heredaj en tiu familio. Neniam Vasili forgesis siajn religiajn devojn. Li donacis al la preĝejoj, li donis al la malriĉuloj. La Paskan tagon, li bruligis pli dikan kandelegon ol ĉiuj ceteraj. Li estus mortinta plivole ol malobei la fastan leĝon, aŭ ol manĝi viandon en abstinenca tago. Li ŝparis por rifuĝi en monaĥejon de monto Atos. Ĉu vi sciis tion?»

Mi konfesis humile, ke mi ĝin sciis.

«Ĉu vi sciis, ke li estas la plej brava el tiuj miaj kunuloj? Mi volas depreni nenion el la persona merito de miaj aŭskultantoj, sed Vasili havis blindan sindonemon, kuraĝegan obeemon, fervoron nedetrueblan de iu ajn cirkonstanco. Nenia tasko estis tro kruta laŭ bontrovo de lia kuraĝo; nenia ekzekuto tedis lian fidelecon. Li estus buĉinta la tutan reĝolandon, se mi estus ordoninta, ke li faru ĝin. Li estus elŝirinta okulon de sia plej bona amiko, pro simpla signo de mia malgranda fingro. Kaj vi formortigis lin de mi! Malfeliĉa Vasili! kiam mi havos vilaĝon por bruligi, avarulon por meti sur rostilon, virinon por dispecigi, infanon por senhaŭtigi vivantan, kiu cin anstataŭos?»

Ĉiuj rabistoj elektrizitaj de tiu funebra parolo, ekkriis unuanime: «Ni! Ni!» Unuj etendis la brakojn al la Reĝo, la aliaj elingigis siajn ponardojn; la plej fervoraj alcelis min per siaj pistoloj. Haĝi-Stavros haltigis ilian entuziasmon: li kovris min per sia korpo, kaj daŭrigis sian parolon kiel sekvas:

«Konsoliĝu, Vasili, ci ne restos nevenĝita. Se mi aŭskultus nur mian doloron, mi oferdonus al cia animo la kapon de la mortiginto; sed ĝi valoras dek kvin mil frankojn, kaj tiu penso detenas min. Ci mem, se ci povus ekparoli, kiel ci faris iam en niaj konsiliĝoj, ci petus, ke mi ŝparu liajn tagojn; ci malakceptus tiel multekostan venĝon. Ne en la cirkonstancoj, en kiuj nin lasis cia morto, konvenas fari malsaĝaĵojn kaj ĵeti la monon tra la fenestroj.»

Li haltis momenton; mi spiris.

«Sed, daŭrigis la Reĝo, mi scios kunigi la utilon kaj la justecon. Mi punos la kulpulon, ne riskante la kapitalon. Lia puno estos la plej bela ornamo de cia funebra ceremonio; kaj el supre de la lasta Palikarejo, kien forflugis cia animo, ci rigardos kun ĝojo elpagigan turmentadon, kiu ne kostos al ni unu soldon.»

Tiu parolfino ravis la aŭdantaron. Ĉiuj estis ĉarmitaj, escepte mi. Mi rompis al mi la kapon por diveni, kion la Reĝo rezervas al mi, kaj mi estis tiel maltrankvila, ke miaj dentoj klakis ĝisrompe. Certe, mi devis juĝi min feliĉa, ke mia vivo estas savita, kaj la konservo de mia kapo ne ŝajnis al mi malŝatinda rezulto; sed mi konis la elpenseman imagon de la Grekaj vojrabistoj: Haĝi-Stavros, ne mortigante min, povos trudi al mi tian punon, ke mi ekmalamos la vivon. La maljuna kanajlo rifuzis sciigi al mi, al kia turmento li destinas min. Li kompatis tiel malmulte al mia sufero, ke li devigis min, ĉeesti la funebran ceremonion de lia leŭtenanto.

La korpon oni senvestigis, transportis apud la fonton, kaj plene lavis. La trajtoj de Vasili estis apenaŭ difektitaj; la kvazaŭ oscedanta buŝo havis ankoraŭ la malfacilan rideton de l’ ebrieco; liaj malfermitaj okuloj konservis malspritegan rigardon. La membroj perdis nenion el sia fleksebleco; la kadavra rigideco alvenas malfrue ĉe la homoj, kiuj mortis akcidente.

La kafeĝi de l’ Reĝo kaj lia ĉibuk-portisto faris la tualeton de l’ mortinto. Haĝi-Stavros pagis la elspezon, ĉar li heredis. Vasili ne havis plu familion, kaj ĉiuj liaj propraĵoj estis apartenontaj al la Reĝo. Oni vestis la korpon per maldika ĉemizo, jupo el bela perkalo kaj arĝentbrodita jako. Oni kovris liajn malsekajn harojn per ĉapo preskaŭ nova. Oni enfermis en gamaŝojn el ruĝa silko liajn krurojn, kiuj ne kuros plu. Oni piedvestis lin per babuŝoj el Rusa ledo. Dum sia tuta vivo, la malfeliĉa Vasili neniam estis tiel pura kaj bela. Oni ŝmiris karminon sur liajn lipojn; oni kolorigis lin blanke kaj ruĝe, kiel junamiston, kiu tuj eniros la scenejon. Dum la tuta faro, la orkestro de la rabistoj ludis funebran arion, kiun vi certe aŭdis pli ol unufoje sur la stratoj de Ateno. Mi ĝojas, ke mi ne mortis en Grekujo, ĉar ĝi estas abomena muziko, kaj mi konsoliĝus neniam, se mi estus enterigita kun tiu akompano.

Kvar rabistoj komencis fosi tombon meze de la ĉambro, sur la loko de la tendo de Sino Simons, tie, kie Mary-Ann estis dorminta. Du aliaj kuris al la tenejo por preni kandelegojn, kiujn ili disdonis al la ĉeestantaro. Mi ricevis unu; kiel ĉiuj. La monaĥo ekkantis la Diservon por la mortintoj. Haĝi-Stavros psalmodiris la respondojn per firma voĉo, kiu tuŝis min ĝis en la fundo de l’ animo. Venteto blovis, kaj la vakso de mia kandelego falis sur mian manon kiel bruliga pluvo; sed tio estis, ho ve! tre malmulte, kompare kun tio, kio min atendis. Mi estus volonte aboninta tiun ĉi doloron, se estus eble, ke la ceremonio neniam finiĝos.

Ĝi finiĝis tamen. Kiam la lasta preĝo estis dirita, la Reĝo alproksimiĝis solene al la brakportilo, sur kiu kuŝis la korpo, kaj kisis ĉi tiun ĉe la frunto. La rabistoj, unu post alia, sekvis lian ekzemplon. Mi tremegis pensante, ke mia vico venos tuj. Mi kaŝis min malantaŭ tiuj, kiuj jam ludis sian rolon, sed la Reĝo vidis min kaj diris: «Estas via vico. Marŝu do! vi ŝuldas ja tion al li.»

Ĉu tio estas fine la puno, je kiu li minacis min? Justema homo estus kontentiĝinta malpli koste. Mi ĵuras al vi, sinjoro, ke ne estas infana ludo, kisi la lipojn de kadavro, precipe kiam oni riproĉas sin pro ĝia mortigo. Mi antaŭeniris al la portilo, mi rigardis rekten tiun vizaĝon, kies malfermitaj okuloj ŝajnis ridi pri mia embaraso; mi kliniĝis la kapon, mi tuŝetis la lipojn. Ŝercema rabisto apogis la manon sur mian nukon. Mia buŝo platiĝis sur la malvarma buŝo; mi sentis la kontakton de liaj glaciaj dentoj, kaj mi releviĝis kaptite de teruro, kunportante mi ne scias kian guston de morto, kiu premas ankoraŭ mian gorĝon en la momento, kiam mi parolas al vi. La virinoj estas vere feliĉaj: ili havas la rimedon sveni.

Tiam oni mallevigis la kadavron en la teron. Oni ĵetis sur ĝin plenmanon da floroj, unu panon, unu pomon, kaj kelkajn gutojn da vino el Egino. Tio estis, kion li malplej bezonis. La fosaĵo estis rapide fermita, pli rapide ol mi estus dezirinta. Rabisto rimarkigis, ke oni bezonus du bastonojn por fari krucon. Haĝi-Stavros respondis al li: «Estu trankvila; oni metos la bastonojn de la milordo.» Mi lasas vin imagi, ĉu mia koro bruegis en mia brusto. Kiajn bastonojn? Kio estas komuna inter la bastonoj kaj mi?

La Reĝo faris signon al ŝia ĉibuĝi, kiu kuris al la oficejoj kaj revenis kun du longaj stangoj el Apolona laŭro. Haĝi-Stavros prenis la funebran portilon kaj portis ĝin sur la tombon. Li apogis ĝin sur la ĵus ŝovelitan teron, levigis unu el ĝiaj ekstremaĵoj dum la alia restis tere, kaj diris al mi kun rideto. «Por vi, mi laboras. Senŝuigu vin, mi petas.»

Li legis verŝajne en miaj okuloj demandon plenan de angoro kaj timego, ĉar li respondis al la paroloj, kiujn mi ne kuraĝis diri:

«Mi ne estas malbona, kaj mi ĉiam malamis la neutilajn severaĵojn. Pro tio mi volas trudi al vi punon, kiu utilos al ni, liberigante nin, de nun, de via gardado. De kelkaj tagoj, vi havas obstinan forkuremon. Mi esperas, ke, kiam vi estos ricevinta dudek bastonfrapojn sur la piedplandoj, vi ne bezonos plu gardanton, kaj via amo al la vojaĝoj kvietiĝos por kelka tempo. Ĝi estas turmento, kiun mi konas; la Turkoj suferigis ĝin al mi dum mia juneco, kaj mi scias pro sperto, ke ĝi ne mortigas. Ĝi doloras tre; vi krios, mi informas vin pri tio. Vasili aŭdos vin el la fundo de sia tombo, kaj li estos kontenta pri ni.»

Ĉe tiu ekscio, mia unua ideo estis uzi miajn krurojn, dum mi disponas ilin ankoraŭ. Sed kredinde mia voleco estis tre malsana, ĉar estis al mi neeble meti unu piedon antaŭ la alian. Haĝi-Stavros sublevis min tiel facile, kiel ni kolektas insekton sur vojo. Mi sentis, ke oni ligas kaj senŝuigas min, antaŭ ol unu penso, elirinta el mia cerbo, havis la tempon atingi la ekstremaĵon de la membroj. Mi scias, nek sur kion oni apogis miajn piedojn, nek kiel oni malhelpis, ke ili retroiru ĝis mia kapo ĉe la unua bastonfrapo. Mi vidis ambaŭ stangojn turniĝadi antaŭ mi, unu dekstre, la alia maldekstre; mi fermis la okulojn, kaj atendis. Mi certe ne atendis dum dekono da sekundo, kaj tamen, dum tiel mallonga daŭro, mi havis la tempon sendi benon al mia patro, kison al Mary-Ann, kaj pli ol cent mil malbenojn dividotajn inter Sino Simons kaj John Harris.

Mi ne svenis eĉ unu momento; ĝi estas kapablo, kiu mankas al mi, mi jam diris al vi. Tial, nenio perdiĝis. Mi sentis ĉiujn frapojn, unu post la alia. La unua estis tiel furioza, ke mi kredis, ke la ceteraj povos fari nenion plie. Ĝi trafis min meze de la piedplando, sub tiu elasta arkaĵeto, kiu estas antaŭ la kalkano kaj portas la korpon. Ne estas la piedo, kiu sentis doloron, tiun fojon; sed mi kredis, ke la ostoj de miaj malfeliĉaj kruroj dispeciĝos. La dua trafis min pli malsupre, precize sub la kalkanoj; ĝi donis al mi profundan, fortegan skuon, kiu ŝancelis la tutan vertebraron, kaj plenigis per terura tumulto mian kranion kvazaŭ diskrevontan. La tria tuŝis rekte la fingrojn kaj produktis akran kaj pikan senton, kiu trakuris la tutan antaŭan parton de l’ korpo kaj kredigis al mi dum momento, ke la ekstremaĵo de l’ bastono relevis la pinton de mia nazo. Tiu momento estas, mi kredas, kiam la sango spruĉis unuafoje. La frapoj intersekvis laŭ sama vico kaj sur la samaj lokoj, post egalaj intertempoj. Mi havis sufiĉe da kuraĝo por silenti ĉe la du unuaj; mi kriis ĉe la tria, mi blekegis ĉe la kvara, mi ĝemis ĉe la kvina kaj la postaj. Ĉe la deka, la karno mem ne havis plu sufiĉan forton por plendi: mi silentis. Sed la neniigo de la korpa forto malpligrandigis neniel la klarecon de miaj perceptoj. Mi ne estis kapabla levi la palpebroj, kaj tamen la plej malforta bruo atingis tro bone miajn orelojn. Mi ne perdis unu vorton de tio, kion oni diris ĉirkaŭ mi. Tio estas observo, kiun mi memoros iam, se mi praktikos la medicinon. La kuracistoj ne ĝenas sin por kondamni malsanulon, je kvar paŝoj de lia lito, ne pripensante, ke la plendindulo havas eble ankoraŭ sufiĉan aŭdon por ilin kompreni. Mi aŭdis junan rabiston, kiu diras al la Reĝo: «Li mortis. Kial ni lacigas du virojn sen profito por iu?» Haĝi-Stavros respondis: «Timu nenion. Mi ricevis sesdek intersekve, kaj du tagojn poste, mi dancis la Romaikon.

—Kiel ci faris?

—Mi uzis la ŝmiraĵon de Itala renegato, nomita Luiĝi-Bej’.... Kien ni alvenis? Kiom da frapoj?

—Dek sep.

—Ankoraŭ tri, infanoj; kaj zorge preparu la lastajn.»

La bastono vane falis. La lastaj frapoj trafis sangokovritan, sed sensentan materion. La doloro estis preskaŭ paralizinta min.

Oni forprenis min el la portilo; oni malligis la ŝnurojn; oni vindis miajn piedojn per kompresoj de malvarma akvo, kaj ĉar mi sentis soifon de vundito, oni donis al mi grandan glason da vino. La kolero revenis al mi antaŭ la forto. Mi ne scias, ĉu vi estas konstruita kiel mi, sed mi konas nenion tiel humiligan, kiel estas korpa puno. Esti naskiĝinta dum la 19a jarcento, uzi la vaporon kaj la elektron, posedi duonon el la sekretoj de la naturo, koni plene ĉion, kion la scienco eltrovis por la bonstato kaj la sendanĝereco de la homo, scii, kiel oni kuracas la febron, kiel oni malhelpas la variolon, kiel oni rompas ŝtonon en la veziko, kaj ne esti kapabla sin defendi kontraŭ bastonfrapo, tio estas iom troa, laŭvere! Se mi estus soldato kaj submetita al korpaj punoj, mi nepre mortigus miajn estrojn.

Kiam mi vidis min sidanta sur la algluanta tero, kun piedoj enkatenitaj de l’ doloro, kun malvivaj manoj; kiam mi ekvidis ĉirkaŭ mi la homojn, kiuj min batis, tiun, kiu min batigis, kaj tiuj, kiuj rigardis dum oni batas min, la kolero, la honto, la sento de mia ofendita indeco, de la malrespektita justeco, de la brute suferigita inteligento, enblovis, en mian senfortan korpon, plenecon de malamo, de ribelo kaj de venĝemo. Mi forgesis ĉion, kalkulon, utilon, singardon, estontecon; mi ellasis ĉiujn veraĵojn, kiuj min sufokis; torento da insultoj suprenvenis rekte al miaj lipoj, dum la eksterŝutita galo superfluis kiel flava ŝaŭmo ĝis en miaj okulblankoj. Certe, mi ne estas oratoro, kaj miaj solecaj studoj ne kutimigis min al la uzo de la parolo; sed la indigno, kiu naskis poetojn, pruntis al mi dum horkvarono la sovaĝan elokventecon de tiuj Kantabraj kaptitoj, kiuj elspiris la animon kun insultoj kaj kraĉis sian lastan sopiron al la vizaĝo de la venkintaj Romanoj. Ĉion, kio povas ofendi homon en lia fiereco, en lia amemo kaj en liaj plej karaj sentoj, mi diris al la Reĝo de la montoj. Mi metis lin en la rangon de la malpuregaj bestoj kaj rifuzis al li eĉ la nomon de homo. Mi insultis lin en lia patrino, kaj en lia edzino, kaj en lia filino, kaj en lia tuta geidaro. Mi dezirus ĉion ripeti laŭtekste al vi, kion aŭdi mi lin devigis, sed la vortoj mankas al mi hodiaŭ ĉar mi estas malvarmsanga. Tiumomente, mi fabrikis ĉiuspecajn esprimojn, kiuj ne troviĝas en la vortaro, kaj kiujn oni komprenis tamen, ĉar la rabista aŭdantaro blekegis sub miaj paroloj, kiel ĉashundaro sub la vipoj de la kondukistoj. Sed vane mi rigardis la maljunan Palikaron, mi observis ĉiujn muskolojn de lia vizaĝo, mi esploris avide la plej malgrandajn sulkojn de lia frunto, mi ne konstatis ĉe li signeton de emocio. Haĝi-Stavros ne brovumis pli ol busto el marmoro. Li respondis al ĉiuj miaj ofendoj per la senmova insulto de la malŝato. Lia sintenado incitegis min ĝis frenezeco. Mi havis momenton de deliro. Nubo, ruĝa kiel sango, pasis antaŭ miaj okuloj. Mi leviĝas subite sur miaj kontuzitaj piedoj, mi ekvidas pistolon ĉe la zonumo de rabisto, mi eltiras ĝin, mi levas la ĉanon, mi alcelas la Reĝon el proksimege, la pafo sonas, kaj mi falas renversen murmurante: «Mi estas venĝita!»

Li estas, kiu min relevis. Mi rigardis lin kun tiel profunda mirego, kvazaŭ mi vidus lin elirinta el la infero. Li ne ŝajnis emociita, kaj ridetis kviete, kiel senmortulo. Kaj tamen, sinjoro, mi ne maltrafis lin. Mia kuglo tuŝis lin ĉe la frunto, unu centimetron super la maldekstra brovo: sanga signo ĝin pruvis. Sed, ĉu tial, ke la pistolo estis malbone ŝargita, aŭ ke la pulvo estis malbona, aŭ pli versimile ke la kuglo glitis sur la osto de l’ kranio, mia pistolpafo produktis nur defrotaĵon!

La nevundebla monstro sidigis min zorge sur la teron, kliniĝis al mi, tiris mian orelon, kaj diris: «Kial vi provas la neeblon, junulo? Mi antaŭsciigis vin, ke mia kapo ne estas trapafebla, kaj vi scias, ke mi neniam mensogas. Ĉu oni ne rakontis ankaŭ al vi, ke Ibrahim min alpafigis de sep Egiptoj, kaj mi savis mian haŭton? Mi esperas, ke vi ne pretendas esti pli lerta ol sep Egiptoj! Sed aŭskultu: kvankam vi estas homo el la Nordo, vi havas la manon rapida! Tio estas via afero! Diable! se mia patrino, pri kiu vi ĵus parolis tiel senpripense, ne estus konstruinta min fortike, mi estus homo enterigota. Iu ajn, en mia loko, estus mortinta, ne dirante dankon. Miaflanke, tiaj okazaĵoj min rejunigas. Ili memorigas al mi mian bonan tempon. Je via aĝo, mi elmetis mian vivon kvarfoje en ĉiu tago, kaj mi digestis nur des pli bone. Nu, mi ne koleras kontraŭ vi, kaj mi pardonas vian movon de malpacienco. Sed pro tio, ke ĉiuj miaj regatoj ne estas netrapafeblaj, kaj ke vi povus cedi denove al via nesingardemo, ni uzos por viaj manoj la saman kuracon, ol por viaj piedoj. Nenio malhelpus nin, komenci tuj: tamen mi atendos ĝis morgaŭ, pro intereso al via sano. Vi vidas, ke la bastono estas ĝentila batalilo, kiu ne mortigas: vi mem ĵus pruvis, ke bastonfrapita homo egalvaloras du. La morgaŭa ceremonio okupos vin. La kaptitoj ne scias, kiamaniere pasigi sian tempon. La senokupeco estas, kiu donis al vi malbonajn konsilojn. Cetere, estu trankvila: tuj post alveno de via reaĉeto, mi kuracos viajn defrotaĵojn. Restas ankoraŭ al mi iom da ŝmiraĵo de Luiĝi-bej. Nenio vidiĝos plu post du tagoj, kaj vi povos valsi en la balo de la palaco, ne sciigante al viaj kundancantinoj, ke ili apogas sin sur la brako de elbatita sinjoro.»

Mi ne estas Greko, mi, kaj la insultoj vundas min tiel grave, kiel la batoj. Mi montris la pugnon al la maljuna pendindulo, kaj mi kriis per ĉiuj miaj fortoj:

«Ne, kanajlo, mia reaĉeto estos neniam pagita! ne! mi petis monon de neniu! Ci ricevos el mi nur mian kapon, kiu neniel utilos al ci. Prenu ĝin tuj, laŭ cia bontrovo. Ci faros servon al mi, kaj al ci ankaŭ. Ci ŝparigos al mi du semajnojn da turmentoj, kaj la naŭzon pro cia vido, kiu estas la plej grava el tiuj turmentoj. Kaj ci mem ŝparos mian dusemajnan nutradon. Ne hezitu, ci ne ricevos alian profiton de mi!»

Li ridetis, levis la ŝultrojn kaj respondis: «Ta! ta! ta! ta! Jen vere miaj junuloj! ili iras ĉiam tro antaŭen! Ĉe la unua malhelpo, ili ĉion forlasas. Se mi aŭskultus vin, mi bedaŭrus ĝin antaŭ ok tagoj, kaj vi ankaŭ. La Anglinoj pagos, mi estas certa. Mi konas ankoraŭ la virinojn, kvankam delonge mi vivas izole. Kion oni dirus, se mi mortigus vin hodiaŭ kaj la reaĉeto alvenus morgaŭ? Oni diskonigus la famon, ke mi malrespektis mian parolon, kaj miaj estontaj kaptitoj suferus buĉadon kiel ŝafidoj, ne petante unu centimon de siaj parencoj. Ni ne malbonigu la metion!

—Ha! Ci kredas, lerta homo, ke la Anglinoj cin pagis! Jes, ili pagis cin, kiel ci meritis!

—Vi estas tro afabla.

—Ilia reaĉeto kostos al ci okdek mil frankojn, ĉu ci aŭdas? Okdek mil frankojn el cia poŝo!

—Ne diru do tiajn parolojn! Oni kredus, ke la bastonoj trafis vin ĉe la kapon.

—Mi tion diras, kio estas. Ĉu ci memoras la nomon de ciaj kaptitinoj?

—Ne, sed mi havas ĝin skribe.

—Mi helpos cian memoron. La sinjorino estas nomata Simons.

—Nu?

—Asocianino de la firmo Barley, en Londono.

—Mia bankiero?

—Ĝuste.

—Kiel ci scias la nomon de mia bankiero?

—Kial ci diktis cian korespondadon en mia ĉeesto?

—Cetere, tute egale? Ili ne povas friponi min; ili ne estas Grekoj, ili estas Angloj; la tribunaloj.... Mi faros proceson!

—Kaj ci perdos. Ili havas kvitancon.

—Estas vere. Sed pro kiu fataleco mi donis al ili kvitancon?

—Pro tio, ke mi konsilis ĝin al ci, plendinda homo!

—Kanajlo! malbone baptita hundo! infera skismano! ci senhavigis min! ci perfidis min! ci friponis min! Okdek mil frankoj! Mi havas la respondecon! Se almenaŭ Barley kaj Ko estus la bankieroj de la Kompanio! mi perdus nur mian parton. Sed ili havas nur miajn kapitalojn, mi perdos ĉion. Ĉu vere ci estas certa, ke ŝi estas el la firmo Barley?

—Same, kiel certa, ke mi mortos hodiaŭ.

—Ne, ci mortos nur morgaŭ. Ci ne suferis sufiĉe. Oni trudos al ci doloron por okdek mil frankoj. Kian turmenton mi elpensos? Okdek mil frankoj? Okdek mil mortoj estus malmulto. Kion do mi faris al tiu perfidulo, kiu ŝtelis de mi kvardek mil? Pfu! Infana ludo, ŝerco! Li ne kriegis du horojn! Mi trovos ion pli konvenan. Sed, se ekzistus du samnomaj firmoj?

—Placo Cavendish, 31!

—Jes, tia estas la adreso. Malspritulo! kial ci ne informis min, anstataŭ min perfidi? Mi estus postulinta de ili la duoblon. Ili estus pagintaj; ili estas sufiĉe riĉaj. Mi ne estus doninta kvitancon: mi ne donos plu tian.... Ne, ne! tiu fojo estas la lasta!... Ricevite: cent mil frankojn de Sino Simons! Kia malsprita frazo! Ĉu vere mi estas, kiu diktis tion?... Sed mi pripensas! mi ne subsignis!... Jes, sed mia sigelo valoras subskribon: ili havas dudek leterojn de mi. Kial ci petis de mi tiun kvitancon? Kion ci atendis el tiuj du virinoj? Dek kvin mil frankojn por cia reaĉeto.... Ĉie, la egoismo!... Ci devis alkonfidi cin al mi: mi estus resendinta cin senpage; mi estus eĉ paginta cin. Se ci estas malriĉa, kiel ci diras, ci devas scii, kiel bona estas la mono. Ĉu ci imagas nur, kio estas sumo da okdek mil frankoj? Ĉu ci scias, kioman volumenon ĝi faras en ĉambro? kiom da ormoneroj ĝi enhavas? kaj kiom da mono oni povas gajni en la negoco per okdek mil frankoj? Ĝi estas riĉaĵo, kanajlo! Ci ŝtelis de mi riĉaĵon! Ci senigis mian filinon, la solan estaĵon, kiun mi amas en la mondo. Ŝi estas, por kiu mi laboras. Sed, se ci konas miajn aferojn, ci scias, ke mi trakuras la montaron dum plena jaro por gajni kvardek mil frankojn. Ci forprenis du jarojn el mia vivo: estas, kvazaŭ mi dormis du jarojn!»

Mi estis do fine trovinta la vundeblan lokon! La maljuna Palikaro estis trafita ĉe la koro. Mi sciis, ke mia konto estas fermita, mi esperis neniun pardonon, kaj tamen mi sentis maldolĉan ĝojon pro la konfuziĝo de tiu kvietega vizaĝo kaj de tiu masko el ŝtono. Plezure mi sekvis, sur la sulkoj de lia vizaĝo, la konvulsian movon de la pasio, same kiel la ŝippereinto, vaganta sur furioza maro, admiras malproksime la ondon, kiu lin englutos. Mi estis simila al la pensanta kano, kiun la bruta universo premegas per sia maso, kaj kiu mortante konsoliĝas pro la fiera konscio pri sia supereco[8]. Mi pensis fierege: «Mi pereos en la turmentoj, sed mi estas estro de mia estro, kaj turmentisto de mia turmentisto».

VII

JOHN HARRIS

La Reĝo konsideradis sian venĝon, kiel homo, fastinte tri tagojn, rigardas bonan manĝon. Li esploris intersekve ĉiujn pladojn, mi volas diri, ĉiujn turmentojn; li pasigis la langon sur siaj sekiĝintaj lipoj, sed li ne sciis, per kio li komencos, nek kion li elektos. Ŝajnis, kvazaŭ pro troa malsato li estus perdinta la apetiton. Li pugnofrapis sian kapon, kvazaŭ por ŝprucigi ion el ĝi; sed la ideoj eliris tiel rapide kaj tiel kunpremite, ke estis malfacile kapti unu el ili ĉe ĝia paso. «Parolu do! kriis li al siaj regatoj. Konsilu al mi. Por kio vi estas utilaj, se vi ne estas kapablaj doni konsilon? Ĉu mi atendos, ĝis kiam la Korfuano estos reveninta, aŭ kiam Vasili aŭdigos sian voĉon el la fundo de la tombo? Trovu al mi, brutuloj, kiuj vi estas, turmenton, kiu valoru okdek mil frankojn!»

La juna ĉibuĝi diris al sia estro: «Al mi venas ideo. Unu el ciaj oficiroj mortis, unu forestas, tria estas vundita. Faru konkurson por iliaj oficoj. Promesu, ke tiuj, kiuj scios venĝi cin la plej bone, anstataŭos Sofoklis, la Korfuanon kaj Vasili.»

Haĝi-Stavros ridetis kompleze pri tiu elpenso. Li karesis la mentonon de l’ knabo kaj diris:

«Ci estas ambicia, hometo! Bonege! La ambicio estas la risorto de l’ kuraĝo. Konsentite pri la konkurso! Ĝi estas moderna ideo el Eŭropo; tio plaĉas al mi. Por cin rekompenci, ci opinios unua, kaj se ci trovos ion bela, Vasili ne havos alian heredonton, ol cin.

—Mi volus, diris la knabo, eltiri kelkajn dentojn de la milordo, meti enbuŝaĵon en sian buŝon, kaj kurigi lin, bridumitan, ĝis kiam li falos pro laceco.

—Liaj piedoj estas tro malsanaj: li falus ĉe la dua paŝo. Viavice, nun! Tamburis, Mustakas, Koltzida, Milotis, parolu, mi aŭskultas vin.

—Mi, diris Koltzida, rompus bolantajn ovojn sub liaj akseloj. Mi provis jam tion ĉe virino el Megara, kaj mi ricevis multe da plezuro.

—Mi, diris Tamburis, kuŝigus lin teren kun ŝtono da kvincent funtoj sur la brusto. Oni elstreĉas la langon kaj oni kraĉas sangon; ĝi estas sufiĉe bela spektaklo.

—Mi, diris Milotis, metus vinagron en liajn naztruojn, kaj enpuŝus dornojn sub liajn ungojn. Oni ternas rave, kaj oni ne scias, kien meti siajn manojn.»

Mustakas estis unu el la kuiristoj de la bando. Li proponis, ke oni kuiru min malrapide. La vizaĝo de l’ Reĝo heliĝis.

La monaĥo ĉeestis la konferencon kaj lasis paroli, ne esprimante sian opinion. Tamen, li kompatis min, kiom ebligis lia sentemeco, kaj helpis min, proporcie al lia inteligento. «Mustakas, diris li, estas tro malbonkora. Oni povas ja turmenti la milordon, ne bruligante lin vivantan. Se vi nutrus lin per peklaĵo, ne permesante, ke li trinku, li daŭrus longe, li suferus multe, kaj la Reĝo kontentigus sian venĝemon, ne elvokante tiun de Dio. Tute neprofiteman konsilon mi donas al vi; ĝi produktos nenion al mi; sed mi volus, ke ĉiuj estu kontentaj, ĉar la monaĥejo enspezis ja la dekonimposton.

—Haltu! interrompis la kafeĝi. «Bona maljunulo», mi havas ideon, kiu egalvaloras la cian. Mi kondamnas la milordon je morto pro malsato. La ceteraj faros al li tiom da malbono, kiom ili volos; mi pretendas malhelpi nenion. Sed mi gardostaros antaŭ lia buŝo, kaj mi zorgos por ke nek guto da akvo nek peceto da pano ĝin eniru. La laceco duobligos lian malsaton, la vundoj ekbruligos lian soifon kaj la tuta laboro de la ceteraj utilos fine al mia profito. Kion ci diras pri tio, cia Reĝa Moŝto? Ĉu mi rezonis bone kaj ci donas al mi la heredaĵon de Vasili?

—Iru ĉiuj al la diablo! diris la Reĝo. Vi rezonus malpli kviete, se la malnoblulo estus ŝtelinta de vi okdek mil frankojn! Forportu lin en la tendaron, kaj amuzu vin per li. Sed ve al la mallertulo, kiu mortigus lin pro nesingardo! Tiu ĉi homo devas morti nur per mia mano. Mi volas, ke li repagu al mi per plezuro ĉion, kion li forprenis de mi permone. Li verŝos gutope la sangon de siaj vejnoj, kiel malbona ŝuldanto, kiu elpagas soldope.»

Vi ne povas kredi, sinjoroj, per kiaj krampoj la plej malfeliĉa homo estas ankoraŭ ligita kun la vivo. Certe, mi estis avidega morti; kaj nenio pli feliĉa povis okazi al mi, ol perei per unu sola fojo. Tamen, io ĝojis en mi ĉe tiu minaco de Haĝi-Stavros. Mi benis la longecon de mia turmentado. Espera instinkto tiklis la fundon de mia koro. Se bonfarulo estus proponinta al mi, pafi en mian kapon, mi estus hezitinta.

Kvar rabistoj prenis min ĉe kapo kaj kruroj, kaj portis min, kiel blekegantan pakon, tra la skribejo de l’ Reĝo. Mia voĉo vekis Sofoklis sur lia kuŝejo. Li vokis siajn kunulojn, rakontigis al si la novaĵojn, kaj petis vidi min el proksime. Ĝi estis kaprico de malsanulo. Oni ĵetis min teren apud li:

«Milordo, diris li al mi, ni estas ambaŭ en tre malbona stato; sed oni povas veti multon, ke mi releviĝos antaŭ vi. Ŝajnas, ke oni pripensas jam por doni al mi posteulon. Kiel maljustaj estas la homoj! Mia ofico en konkurso! Nu mi volas ankaŭ konkursi kaj stariĝi kiel kandidato. Vi atestos por mi, kaj vi pruvos per viaj ĝemoj, ke Sofoklis ne mortis ankoraŭ. Oni tuj ligos viajn kvar membrojn, kaj mi prenas sur min, turmenti vin per unu sola mano tiel vigle, kiel la plej bonfarta el tiuj sinjoroj.»

Por komplezi al la sentaŭgulo, oni ligis miajn brakojn. Li petis, ke oni turnu lin al mi, kaj komencis fortiri miajn harojn, unu post alia, kun la pacienco kaj la reguleco de profesia senharigistino. Kiam mi vidis, ĝis kio malgraviĝas tiu nova turmento, mi kredis, ke la vundito, tuŝite de mia mizero kaj kompatante pro siaj propraj suferoj, volas liberigi min de siaj kamaradoj kaj havigi al mi unu horon da ripozo. La fortiro de unu haro estas multe malpli dolora ol pinglopiko. La dudek unuaj foriris unu post la alia ne lasante bedaŭron al mi, kaj mi deziris kore bonan vojaĝon al ili. Sed mi devis baldaŭ kanti laŭ alia tono. La kranihaŭto, incitite de multego da nesenteblaj vundoj, inflamis. Juko malpreciza, poste iom pli akra, poste netolerebla, kuris ĉirkaŭ mia kapo. Mi volis almeti la manojn tien; mi komprenis, pro kia intenco la sovaĝulo min ligigis. La senpacienco pligrandigis la suferon; mia tuta sango alfluis al la kapo. Ĉiufoje, kiam la mano de Sofoklis alproksimiĝis al mia hararo, doloroza tremado disvastiĝis en la tutan korpon. Mil neklarigeblaj jukoj turmentis miajn krurojn kaj brakojn. La nervaro, ĉiuloke incitegita, envolvis min per reto pli dolora ol la tuniko de Dejaniro. Mi ruliĝis tere, mi kriis, mi petis pardonon, mi bedaŭris la bastonbatojn sur la piedplandoj. La turmentisto kompatis min, nur kiam liaj fortoj estis komsumitaj. Kiam li sentis sian vidon malklara, sian kapon peza kaj sian brakon laca, li faris lastan penon, enŝovis la manon en miajn harojn, ekkaptis plenan tufon da ili, kaj lasis sin refali sur sian kuŝejon, eltirante el mi krion de malespero.

«Venu kun mi, diris Mustakas. Ci juĝos, apud mia fajro, ĉu mi tiom valoras, kiom Sofoklis, kaj ĉu mi meritas leŭtenantan oficon.»

Li levis min, kiel plumon, kaj portis min en la tendaron, antaŭ amason de rezina ligno kaj dornaĵaro. Li malligis la ŝnurojn, forprenis miajn vestaĵojn kaj ĉemizon, lasante al mi nur la pantalonon. «Ci estos, diris li, mia kuireja helpanto. Ni ekbruligos fajron kaj preparos kune la manĝon de l’ Reĝo.»

Li ekflamigis la ŝtiparon kaj etendis min laŭdorse, je du futoj de monto el flamoj. La ligno kraketis; la brulruĝaj karboj falis hajle ĉirkaŭ mi. La varmo estis netolerebla. Mi trenis min per la manoj iom pli malproksimen, sed li revenis kun pato, kaj repuŝis min per la piedo ĝis la loko, kien li estis metinta min.

«Rigardu atente, diris li, kaj profitu miajn lecionojn. Jen la internaĵo de tri ŝafidoj: ĝi sufiĉas por nutri dudek homojn. La Reĝo elektos la plej delikatajn partojn; li disdonos la reston al siaj amikoj. Ci ne estas tiumomente inter ĉi tiuj, kaj se ci gustumos mian kuiraĵon, ĝi estos nur per la okuloj.»

Mi aŭdis baldaŭ la fritaĵon, kiu bolas, kaj tiu bruo memorigis al mi, ke mi fastas de hieraŭ. Mia stomako enviciĝis inter miajn turmentistojn, kaj mi havis unu plian malamikon. Mustakas prezentis la paton sub miajn okulojn, kaj briligis antaŭ miaj rigardoj la apetitdonan koloron de la viando. Li skuis sub miaj naztruoj la allogaj parfumoj de la rostita ŝafido. Subite, li rimarkis, ke li forgesis ian spicon, kaj kuris por preni salon kaj pipron, alkonfidante la paton al mia diligenteco. La unua ideo, kiu venis al mi, estis, ŝteli pecon da viando; sed la rabistoj estis nur je dek paŝoj; ili estus malhelpintaj min ĝustatempe. «Se, almenaŭ, pensis mi, mi havus ankoraŭ mian pakon de arseniko!» Kion mi faris el ĝi? Mi ne estis remetinta ĝin en la herbujon. Mi metis la manojn en ambaŭ poŝojn. Mi prenis el ili malpuran paperon kaj plenmanon da tiu bonfaronta polvo, kiu eble min savos kaj almenaŭ min venĝos.

Mustakas revenis en la momento, kiam mia dekstra mano estis malfermita super la pato. Li ekkaptis mian brakon, enigis sian rigardon ĝis la fundo de miaj okuloj, kaj diris per minaca voĉo: «Mi scias, kion ci faris.»

Mia brako falis senkuraĝigite. La kuiristo daŭrigis:

«Jes, ci ĵetis ion sur la manĝon de la Reĝo.

—Kion do?

—Sorĉaĵon. Sed tute egale. Iru, mia malfeliĉa milordo, Haĝi-Stavros estas pli lerta sorĉisto ol ci. Mi tuj servos al li la manĝon. Mi havos mian parton de ĝi, kaj ci ne gustumos ĝin.

—Ĝi multe utilu al ci!»

Li lasis min antaŭ la fajro, rekomendinte min al dekduo da rabistoj, kiuj manĝis brunan panon kaj maldolĉajn olivojn. Tiuj Spartanoj faris societon al mi dum unu aŭ du horoj. Ili aranĝis mian fajron kun flegista atentado. Se foje mi provis rampi iom pli malproksimen de mia turmento, ili ekkriis: «Atentu, ci malvarmumiĝus!» Kaj ili puŝis min ĝis en la flamo per fortaj batoj de brulantaj bastonoj. Mia dorso estis striita de ruĝaj makuloj, mia haŭto ŝvelis en brulumaj veziketoj, miaj okulharoj friziĝis pro la varmeco de l’ fajro, miaj haroj haladzis odoron de bruligita karno, kiu min naŭzis; kaj tamen mi frotis miajn manojn pensante, ke la Reĝo manĝos el mia kuiraĵo, kaj ke io nova okazos sur monto Parnis antaŭ la finiĝo de l’ tago.

Baldaŭ la kunmanĝintoj de Haĝi-Stavros reaperis en la tendaro, kun plena stomako, brila okulo, hela vizaĝo. «Bone, pensis mi, via ĝojo kaj via sano falos simile al masko, kaj vi malbenos sincere ĉiun plenbuŝon el la festeno, kiun mi spicis por vi!» La fama Lokusto, mi konjektas, pasigis agrablajn momentojn en sia vivo. Kiam oni havas motivon por malami la homojn, estas iom dolĉe vidi fortikan estaĵon, kiu iras, venas, kantas, portante en la intesto ĝermon de morto, kiu kreskos kaj lin konsumos. Ĝi estas proksimume tiu sama ĝojo, kiun sentas bona kuracisto vidante mortanton, kiun li scias revivigi. Lokusto praktikis kontraŭmanieran medicinon, kaj mi ankaŭ.

Miajn malamemajn pripensojn interrompis stranga tumulto. La hundoj bojis ĥore, kaj sufokiĝanta sciigisto aperis sur la plataĵo kun la tuta hundaro post li. Ĝi estis Dimitri, la filo de Kristodulo. Kelkaj ŝtonoj, ĵetitaj de la rabistoj, liberigis lin de lia eskorto. Li kriis el kiel eble plej malproksime: «La Reĝon! mi bezonas paroli al la Reĝo!» Kiam li estis je dudek paŝoj de mi, mi vokis lin per plenda voĉo. Li estis terurita de la stato, en kiu li trovas min, kaj li ekkriis: «Ho nesingarduloj! Plendinda junulino!

—Mia bona Dimitri! diris mi al li, el kie ci venas? ĉu eble min reaĉeto estas pagita?

—La temo estas vere pri reaĉeto! sed timu nenion, mi alportas bonajn novaĵojn. Bonajn por vi, malfeliĉajn por mi, por li, por ŝi, por ĉiuj! Mi bezonas vidi Haĝi-Stavros. Ne unu minuto estas perdota. Ĝis mia reveno, ne permesu ke oni suferigu vin: ŝi mortus pro tio! Vi aŭdas, vi ceteraj! ne tuŝu la milordon. Ĝi kostus al vi la vivon. La Reĝo distranĉigus vin en pecojn. Konduku min al la Reĝo!»

La mondo estas tiamaniere aranĝita, ke kiu ajn parolas kiel estro, estas preskaŭ certa, ke oni lin obeos. Tiom da aŭtoritateco aŭdiĝis en la voĉo de tiu servisto, kaj lia pasio parolis por tiel komandema tono, ke miaj gardantoj, mirigitaj kaj timegigitaj, forgesis restigi min apud la fajro. Mi rampis iom malproksimen, kaj ripozigis dolĉege mian korpon sur malvarma ŝtonego ĝis la alveno de Haĝi-Stavros.

Li ŝajnis nek malpli emociita nek malpli agitita ol Dimitri. Li prenis min en siajn brakojn, kiel malsanan infanon, kaj forportis min rekte ĝis la fundo de tiu fatala ĉambro, kie Vasili estas enterigita. Li metis min sur sian propran tapiŝon kun patrinaj zorgoj; li faris du paŝojn malantaŭen, kaj rigardis min kun stranga miksaĵo de malamo kaj de kompato. Li diris al Dimitri: «Mia infano, por la unua fojo mi lasos tian krimon nepunita. Li mortigis Vasili, tio estas nenio. Li volis mortigi min mem, mi pardonas ĝin al li. Sed li friponis min, la sentaŭgulo! Okdek mil frankoj malplie en la doto de Fotini? Mi estis serĉanta turmenton egalan al lia krimo. Ho! estu certa! Mi estus trovinta!... Mi malfeliĉulo! Kial mi ne venkis mian koleron? Mi agis vere maldolĉe kontraŭ li. Ŝi estas, kiu pagos pro tio. Se ŝi ricevus dudek bastonfrapojn sur siaj piedetoj, mi ne revidus ŝin. La viroj ne mortas pro tio, sed virino! Dek kvin jara infanino!»

Li forsendis el la ĉambro ĉiujn rabistojn, kiuj amasiĝis ĉirkaŭ ni. Li malligis zorgatente la sangomakulitajn tolaĵojn, kiuj kovris miajn vundojn. Li sendis sian ĉibuĝi por la ŝmiraĵo de Luiĝi-Bej. Li sidiĝis antaŭ mi sur la malsekan herbon, prenis miajn piedojn en siajn manojn kaj rigardadis miajn vundojn. Nekredebla fakto: li havis larmojn en la okuloj!

«Malfeliĉa infano! diris li, vi certe suferas terure. Pardonu al mi. Mi estas maljuna brutulo, monta lupo, Palikaro! Mi estas edukita al krueleco, jam de mia dudeka jaro. Sed vi vidas, ke mia koro estas bona, ĉar mi bedaŭras ja, kion mi faris. Mi estas pli malfeliĉa ol vi, ĉar vi havas sekajn okulojn, dum mi ploras. Mi tuj liberigos vin, ne perdante unu minuton; sed, ne, vi ne povas foriri en tia stato. Mi volas antaŭe resanigi vin. La balzamo estas efikega, mi flegos vin kvazaŭ filon, la saneco revenos baldaŭ. Necese estas, ke vi estu kapabla marŝi morgaŭ. Ŝi ne povas resti unu tagon plie en la manoj de via amiko.

«Je la nomo de l’ ĉielo, rakontu al neniu nian hodiaŭan disputon! vi scias, ke mi ne malamis vin; mi diris ĝin ofte al vi; mi havis simpation al vi, mi konfidis al vi. Mi diris al vi miajn plej intimajn sekretojn. Memoru, ke ni estis du amikoj ĝis la morto de Vasili. Unu momento da kolero ne devas forgesigi al vi dek du tagojn da bonaj agoj. Vi ne volas, ke mia patra koro estu ŝirita. Vi estas bona junulo; via amiko devas esti tiel bona, kiel vi.

—Sed kiu do? ekkriis mi.

—Kiu? Tiu malbenata Harris! tiu infera Amerikano! tiu malaminda kaperisto! tiu rabisto de infanoj! tiu mortiganto de junulinoj! tiu malnoblulo, kiun mi volus teni kune kun ci por premegi vin en miaj manoj, frapi vin unu kontraŭ alian, kaj ĵeti vin, pulvorigitajn, al la vento de miaj montoj! Vi estas ĉiuj samaj, Eŭropanoj, raso de perfiduloj, kiuj ne kuraĝas ataki la virojn, kaj havas kuraĝon nur kontraŭ la infanoj. Ci legu, kion li ĵus skribis al mi, kaj respondu, ĉu ekzistas turmentoj sufiĉe kruelaj por puni krimon similan al la lia!»

Li ĵetis brutece al mi ĉifitan leteron. Mi rekonis la skribon unuavide, kaj mi legis:

«Dimanĉon, la 11an de majo, sur la ŝipo Fancy, en la rodo apud Salamino.

«Haĝi-Stavros, Fotini estas sur mia ŝipo, gardate de kvar Usonaj kanonoj. Mi konservos ŝin kiel garantiulinon tiel longe, kiel Hermann Schultz estos mallibera. Kiel ci agos kontraŭ mia amiko, same mi agos kontraŭ cia filino. Ŝi pagos haron pro haro, denton pro dento, kapon pro kapo. Respondu al mi senprokraste, se ne, mi vizitos cin.

«John Harris»

Legante tion, mi tute ne povis haltigi mian ĝojon. «Tiu bona Harris! ekkriis mi laŭte. Kaj mi akuzis lin! Sed klarigu do al mi, Dimitri, kial li ne helpis min pli frue.

—Li forestis, sinjoro Hermann; li persekutis la kaperistojn. Li revenis hieraŭ matene, tre malfeliĉe por ni. Kial do li ne restis surmare!

—Bonega Harris! li ne perdis unu solan tagon! Sed kie do li eltrovis la filinon de tiu maljuna kanajlo?

—En nia domo, sinjoro Hermann. Vi konas ŝin ja, Fotini. Vi vespermanĝis pli ol unufoje kun ŝi.

—La filino de la Reĝo de l’ montoj estis do tiu edukatino kun plata nazo, kiu sopiris por John Harris!»

El tio mi konkludis silente, ke la forlogo okazis sen uzo de forto.

La ĉibuĝi revenis kun paketo da tolo kaj boteleto plena de flavatra ŝmiraĵo. La Reĝo bandaĝis miajn du piedojn kiel sperta ĥirurgiisto, kaj mi sentis tuj ian kvietiĝon. Haĝi-Stavros estis tiumomente bela objekto por psikologia studo. En liaj okuloj estis tiom da bruteco, kiom da delikateco en liaj manoj. Li volvis tiel dolĉe la bandaĝojn ĉirkaŭ mia piedartiko, ke mi sentis apenaŭ ion; sed lia rigardo diris laŭte: «Kiel volonte mi premus cian kolon per ŝnuro!» Li enigis la pinglojn kun virina lerteco; sed kun kioma plezuro li plantus sian kanĝiaron mezen de mia korpo!

Kiam la aparato estis metita, li etendis la pugnon al la maro, kaj diris kun kolera kriego:

«Mi ne estas do plu la Reĝo, ke estas malpermesite al mi, satigi mian koleron! Mi, kiu ĉiam ordonis, obeas al minaco. Tiu, kiu tremigis milionon da homoj, hodiaŭ timas! Ili fanfaronos sendube; ili diros ĝin al ĉiuj. Neeble estas, silentigi tiujn babilemajn Eŭropanojn! Oni metos tion en ĉiujn ĵurnalojn, eble eĉ en la librojn. Mi meritis tion! Kial mi edziĝis? Ĉu tia homo, kia mi estas, devas havi idaron? Mi estas kreita por distranĉi soldatojn, ne por luli knabinojn. La tondro ne havas idaron; kanono ne havas idaron. Se ili havus, oni ne timus plu la fulmon, kaj la kuglegoj ekhaltus survoje. Tiu John Harris, certe, ridegas pri mi! Se mi proklamus al li militon! Se mi suratakus lian ŝipon! Mi kaptis ja pli ol unu alian, kiam mi estis kaperisto, kaj mi atentis pri dudek kanonoj kiel pri nenio! Sed mia filino ne estis sur tiuj ŝipoj. Karulineto! Vi konis ŝin do, sinjoro Hermann! Kial vi ne diris al mi, ke vi loĝas ĉe Kristodulo? Mi estus postulinta nenion de vi; mi estus forlasinta vin tuj, pro amo al Fotini. Ĝuste, mi volas, ke ŝi ellernu vian lingvon. Ŝi estos princino en Germanujo, iam aŭ tiam. Ĉu ne vere, ŝi estos beleta princino? Sed mi pensas! Ĉar vi konas ŝin, vi malpermesos, ke via amiko ŝin suferigu. Ĉu vi tolerus vidi larmon falantan el ŝiaj karaj okuloj? Ŝi faris nenion al vi, la malfeliĉa senkulpulino. Se iu devas punpagi viajn suferojn, ĝi estas mi. Diru al Sro John Harris, ke vi senhaŭtigis viajn piedojn sur la vojoj; poste, vi tiom suferigos min, kiom plaĉos al vi!»

Dimitri haltigis tiun parolfluon. «Estas tre bedaŭrinde, diris li, ke Sro Hermann estas vundita. Fotini ne estas sendanĝera meze de tiuj herezuloj, kaj mi konas Sron Harris: li estas kapabla je ĉio!»

La Reĝo sulkigis la brovojn. La suspektemo de amanto eniĝis rekte en sian patran koron. «Foriru, diris li al mi; se necese, mi portos vin ĝis la piedo de l’ monto; vi atendos en iu vilaĝo ĉevalon, veturilon, portilon; mi provizos, kion vi bezonos. Sed sciigu al li jam hodiaŭ, ke vi estas libera, kaj ĵuru al mi, per la kapo de via patrino, ke vi parolos al neniu pri la doloroj truditaj al vi!»

Mi ne tre sciis, kiel mi elportos la laciĝojn de l’ transporto; sed ĉio ŝajnis al mi preferinda, ol la kompanio de miaj turmentintoj. Mi timis, ke nova barilo ekstariĝos inter mi kaj la libereco. Mi diris al la Reĝo: «Ni foriru. Mi ĵuras al ci, per ĉio plej sankta, ke oni ne tuŝos unu haron de cia filino.»

Li levis min en siaj brakoj, ĵetis min sur sian ŝultron, kaj supreniris la ŝtuparon al sia skribejo. La tuta bando alkuris renkonten, kaj baris al ni la vojon. Mustafa, plumbeviola kiel ĥolerulo, diris al li: «Kien ci iras? La Germano ensorĉis la fritaĵon. Ni suferas ĉiuj kiel inferuloj. Ni tuj krevos pro lia kulpo, kaj ni volas, ke li mortu, antaŭ ol ni mortos.»

Mi falis tute laŭlonge el la supro de miaj esperoj. La alveno de Dimitri, la providenca intermeto de John Harris, la ŝanĝiĝo de Haĝi-Stavros, la humiliĝo de tiu fierega kapo antaŭ la piedoj de lia kaptito, tiom da fariĝoj amasiĝintaj dum kvarono da horo, estis konfuzigintaj mian cerbon: mi forgesis jam la estintecon, kaj ĵetis min senpripense en la estontecon.

La vido de Mustakas rememorigis al mi la venenon. Mi sentis, ke ĉiu minuto rapidigos teruran okazaĵon. Mi ligis min al la Reĝo de l’ montoj, mi ĵetis miajn brakojn ĉirkaŭ lian kolon, mi petegis, ke li forportu min senprokraste. «La demando, diris mi al li, estas pri cia gloro. Pruvu al tiuj rabiuloj, ke ci estas la Reĝo! Ne respondu: la paroloj estas neutilaj. Ni surmarŝu ilin. Ci mem ne scias, kiom ci bezonas savi min. Cia filino amas John Harris; mi estas certa pri tio, ŝi konfesis ĝin al mi!

—Atendu, respondis li. Ni pasos unue; ni parolos poste.»

Li demetis min zorge teren kaj kuris, kun fermitaj pugnoj, mezen de la bandanoj. «Vi estas frenezaj! kriis li. La unua, kiu tuŝos la milordon, devos paroli kun mi. Kiun sorĉaĵon vi imagas, faritan de li? mi manĝis kun vi; ĉu mi estas malsana? Lasu lin foriri; li estas honestulo; li estas mia amiko!»

Subite lia vizaĝo ŝanĝiĝis; liaj kruroj fleksiĝis sub la pezo de lia korpo. Li sidiĝis apud mi, kliniĝis al mia orelo, kaj diris al mi kun pli da doloro ol da kolero:

«Nesingardulo! Kial vi ne informis min, ke vi nin venenis?»

Mi kaptis la manon de l’ Reĝo: ĝi estis malvarma. Liaj trajtoj estis dismetitaj; lia marmora vizaĝo estis terkolore pala. Ĉe tiu vido, la forto forlasis min tute, kaj mi sentis min mortanta. Mi havis plu nenion por esperi en la mondo: ĉu mi ne kondamnis min mem, mortigante la solan homon, kies utilo estas, min savi? Mi lasis la kapon fali sur mian bruston, kaj mi restis senmova apud la palega kaj glaciigita maljunulo.

Jam Mustakas kaj kelkaj aliaj etendis la manojn por min preni kaj igi min partopreni en la doloroj de ilia agonio. Haĝi-Stavros ne havis plu forton por min defendi. De tempo al tempo, terura singulto skuis tiun grandan korpon, kiel la hakilo de arbaristo ŝancelas centjaran kverkon. La rabistoj estis konvinkitaj, ke li estas pereanta, kaj ke la maljuna nevenkeblulo fine falos tuj, venkite de la morto. Ĉiuj ligiloj, kiuj ligis ilin al ilia estro, ligiloj de utilo, de timo, de espero kaj de dankemo, rompiĝis kiel araneofadenoj. La Grekoj estas la plej malobeema nacio en la mondo. Ilia moviĝema kaj malmoderema vanteco fleksiĝis kelkafoje, sed kiel risorto preta por resalti. Ili scias, se necese, sin apogi sur iu pli forta, aŭ sin ŝovi modeste post iu pli lerta, sed neniam ili pardonas al la estro, kiu ilin protektas aŭ riĉigas. Depost tridek jarcentoj kaj plie, tiu popolo konsistas el egoistaj kaj enviemaj unuoj, kiujn la neceseco kunigas, dum la inklino ilin disigas, kaj neniu homa forto estas kapabla ilin fandi en tutaĵon.

Haĝi-Stavros eksciis per propra sperto, ke oni ne estras senpune sesdek Grekojn. Lia aŭtoritateco ne postvivis dum unu minuto lian moralan viglecon kaj lian korpan forton. Dum la malsaniĝintoj montris al ni la pugnon, riproĉante nin pri siaj suferoj, la sanuloj grupiĝis antaŭ sia rajta Reĝo, ĉirkaŭ dika bruta kamparano, nomata Koltzida. Li estis la plej babilema kaj senhonta el la bando, senskrupula mallertulo sen talento nek kuraĝo, el tiuj, kiuj sin kaŝas dum la batalo kaj portas la standardon post la venko; sed, en tiaj okazoj, la sukceso estas por la senhontuloj kaj babilemuloj. Koltzida, fiera pri siaj pulmoj, ĵetis plenŝovelilojn da insultoj sur la korpon de Haĝi-Stavros, kiel fosisto ĵetas teron sur la ĉerkon de mortinto: «Jen do ci estas, lerta homo, nevenkebla generalo, ĉionpova reĝo, nevundebla mortulo! Ci vere meritis cian gloron, kaj ni estis bone inspiritaj, kiam ni konfidis al ci! Kion ni gajnis kun ci? Por kio ci utilis al ni? Ci donis al ni salajraĉon po kvindek kvar frankoj ĉiumonate, taglaboristan pagon! Ci nutris nin per bruna pano kaj ŝimita fromaĝo, kiun la hundoj malakceptus, dum ci riĉiĝis kaj sendis al ĉiuj fremdaj bankieroj ŝipojn ŝarĝitajn per oro. Kion ni ricevis el niaj venkoj kaj el tiu brava sango, kiun ni verŝis sur la montaro? Nenion. Ci gardis ĉion por ci, rabaĵon, akiraĵojn, kaj reaĉeton de la kaptitoj! Vere estas, ke ci lasis al ni la bajonetvundojn: ili estas la sola profito, en kiu ci neniam partoprenis. De du jaroj, kiujn mi pasigis kun ci, mi ricevis ĉe la dorso dek kvar vundojn, kaj ci ne havas eĉ unu cikatron por montri! Se almenaŭ ci scius nin konduki! Se ci estus elektinta la bonajn okazojn, kiuj prezentas malmulte da risko kaj multe da profito! Sed ci igis nin draŝataj de la trupo de linio; ci fariĝis la ekzekutisto de niaj kamaradoj; ci kondukis nin en la buŝon de la lupo! Ci atendas do tiel senpacience eksiĝon kaj pension! Al ci urĝas do tre, ke ni estu ĉiuj enterigitaj apud Vasili, ĉar ci liveras nin al tiu malbenata milordo, kiu ĵetis sorĉaĵon al niaj plej bravaj soldatoj! Sed ne esperu eviti nian venĝon. Mi scias, pro kio ci volas, ke li foriru: li pagis sian reaĉeton. Sed por kio utilos al ci tiu mono? Ĉu ci kunportos ĝin en la alian mondon? Ci estas vere malsana, mia malfeliĉa Haĝi-Stavros. La milordo ne indulgis al ci: tuj ci mortos ankaŭ, kaj estas juste! Miaj amikoj, ni estas niaj estroj. Ni obeos plu neniun, ni agos laŭ nia bontrovo, ni manĝos la plej bonajn pecojn, ni eltrinkos la Eginan vinon, ni bruligos tutajn arbarojn por kuiri tutajn brutarojn, ni rabados la reĝolandon! ni prenos Atenon, kaj ni kampados en la ĝardenoj de l’ Palaco! Vi bezonos nur lasi konduki vin; mi konas la bonajn lokojn. Por komenci, ni ĵetu la maljunulon en la valon kun lia amegata milordo; poste, mi diros al vi, kion ni havas por fari!»

La elokventeco de Koltzida ja preskaŭ kostis al ni la vivon, ĉar ĉiuj aplaŭdis. La malnovaj kunbatalintoj de Haĝi-Stavros, dek aŭ dek du sindonaj Palikaroj, kiuj povus helpi lin, estis manĝintaj la restaĵojn el lia tablo: ili tordiĝis pro koliko. Sed popola oratoro ne povas altiĝi al la potenco, ne naskante envion. Kiam ŝajnis videble, ke Koltzida fariĝos estro de la bando, Tamburis kaj kelkaj aliaj ambiciuloj returniĝis kaj stariĝis por ni. Kiel kapitanon, ili preferis tiun, kiu scias ilin konduki, ol la tromemfidan babilemulon, kies senvaloreco malplaĉis al ili. Cetere, ili antaŭsentis, ke la Reĝo ne vivos plu longe, kaj ke li elektos sian posteulon inter la fideluloj, kiuj restos ĉirkaŭ li. Tio ne estis negrava. Estis tre versimile, ke la akciuloj akceptos plivole la elekton faritan de Haĝi-Stavros, ol revolucian baloton. Ok aŭ dek voĉoj aŭdiĝis por ni. Mi diras «ni», ĉar ni estis, de nun, nedisigeblaj. Mi alkroĉiĝis al la Reĝo de la montoj, kaj li mem ĉirkaŭigis mian kolon per unu brako. Tamburis kaj liaj amikoj konsiliĝis per kvar vortoj; ili improvizis planon de defendo; tri viroj profitis la bruon por kuri kun Dimitri al la batalilejo de la bando, por kolekti batalilojn kaj municiojn, kaj ŝuti, tra la vojon, longan linion de pulvo. Ili revenis miksante sin diskrete en la amason. Ambaŭ partioj malkonfuziĝis de minuto al minuto; la insultoj flugis de unu grupo al la alia. Niaj probatalantoj, apogante sin dorse kontraŭ la ĉambro de Mary-Ann, gardis la ŝtuparon, kovris nin per sia korpo, kaj forpuŝis la malamikojn al la skribejo de l’ Reĝo. Dum la puŝado, pistolpafo aŭdiĝis. Fajra rubando kuris tra la polvo, kaj la ŝtonegoj dissaltis kun terura bruego.

Koltzida kaj liaj partianoj, surprizite de la eksplodbruo, kuris ĉiuj al la batalilejo. Tamburis ne perdas unu minuton; li forprenas Haĝi-Stavros, malsupreniras la ŝtuparon per du paŝoj, demetas lin en sendanĝeran lokon, revenas al mi, forportas min, kaj min ĵetas ĉe la piedojn de l’ Reĝo. Niaj amikoj sin ŝirmas en la ĉambro, faligas arbojn, baras la ŝtuparon, kaj organizas la defendon, antaŭ ol Koltzida revenis de sia promenado kaj de sia surprizo.

Tiam, ni komputas nin. Nia armeo konsistis el la Reĝo, liaj du servistoj, Tamburis kun ok rabistoj, Dimitri kaj mi: sume, dek kvar viroj, el kiuj tri ne batalkapablaj. La kafeĝi estis venenita kune kun sia estro, kaj eksentis jam la unuajn atakojn de l’ malsano. Sed ni havis po du pafiloj por ĉiu viro, kaj kartoĉojn laŭvole, dum niaj malamikoj posedis nur la batalilojn kaj municiojn, kiujn ili surhavis. Ili estis superaj rilate al nombro kaj loko. Ni ne sciis ĝuste, kiom da bonfartaj viroj ili havas, sed ni devas atendi dudek kvin aŭ tridek atakantojn. Mi ne bezonas priskribi al vi la sieĝatan fortikaĵon: vi konas ĝin de longe. Kredu tamen, ke la aspekto de la lokoj estis tre ŝanĝita, depost la tago, kiam mi matenmanĝis tie por la unua fojo inter Sino Simons kaj Mary-Ann, sub la rigardo de la Korfuano. Niaj belaj arboj havis siajn radikojn en la aero, kaj la najtingalo estis malproksime. Kion vi bezonas scii, estas ke, dekstre kaj maldekstre, ni estis defendataj de ŝtonegoj nealireblaj, eĉ por nia malamiko. Li atakis nin el supre, el la skribejo de l’ Reĝo, kaj observis nin el la fundo de la valo. Ĉe unu flanko, lia pafado malsuprenvenis al ni; ĉe la alia, ni povis malsuprenpafi al liaj gardostarantoj, sed tiel malproksimen, ke tia pafado estus perdo de pulvo.

Se Koltzida kaj liaj kunuloj estus havintaj ian ajn sperton pri milito, estus finite pri ni. Ili devis ataki la barikadon, eniri perforte, puŝi nin kontraŭ muron, aŭ nin faligi en la valon. Sed la malspritulo, kiu havis pli ol du virojn kontraŭ unu, volis ŝpari siajn municiojn, kaj dislokis kiel svarmistojn dudek mallertulojn, kiuj ne sciis pafi. La niaj ne estis multe pli lertaj. Tamen, pli bone komandataj kaj pli prudentaj, ili konvene rompis kvin kapojn antaŭ la komenco de la nokto. Ĉiu batalanto konis la nomojn de l’ aliaj. Ili sin alparolis el malproksime, laŭ la maniero de la Homeraj herooj. Unu provis konverti la alian alcelante lin, la alia respondis per kuglo kaj per rezono. La batalo estis nur diskuto de armitoj, en kiu de tempo al tempo la pulvo diris sian vorton.

Miaflanke, kuŝante en angulo ŝirmata kontraŭ la kugloj, mi provis malfari mian fatalan faraĵon kaj revivigi la malfeliĉan Reĝon de la montoj. Li suferis kruele; li plendis pri arda soifo kaj forta doloro ĉe la epigastro. Liaj malvarmegaj manoj kaj piedoj kuntiriĝis fortege. La pulso estis malofta, la spirado neregula. Lia stomako ŝajnis batali kontraŭ interna malamiko, ne sukcesante lin elpeli. Tamen al lia spirito mankis nenio el ĝia viveco kaj sagaceco; lia vigla kaj penetra rigardo serĉis ĉe la horizonto la Salaminan rodon kaj la flotantan karceron de Fotini.

Li diris al mi, kuntiriĝe premante mian manon per la sia: «Resanigu min, mia kara infano! Vi estas doktoro, vi devas min resanigi. Mi ne riproĉas vin pri tio, kion vi faris al mi; vi havis plenan rajton; vi estis prava mortigante min, ĉar mi ĵuras, ke, sen via amiko Harris, mi ne estus maltrafinta vin! Ĉu ekzistas nenio por estingi la fajron, kiu min konsumas? Mi ne ŝategas la vivon, kredu min; mi vivis ja sufiĉe; sed, se mi mortos, ili mortigos vin, kaj mia malfeliĉa Fotini estos buĉata. Mi suferas. Palpu miajn manojn; al mi ŝajnas, ke jam ili ne estas plu miaj. Sed ĉu vi kredas, ke tiu Amerikano kuraĝos efektivigi siajn minacojn? Kion vi diris tuj al mi? Fotini lin amas? La plendindulino! Mi estis edukinta ŝin, por ke ŝi fariĝu reĝedzino. Mi preferus vidi ŝin mortinta ol.... Ne, mi ĝojas, entute, ke ŝi havas amon al tiu junulo; eble li kompatos al ŝi. Kio vi estas al li? amiko, nenio plie: vi eĉ ne estas lia samlandano. Oni havas tiom da amikoj, kiom oni volas; oni ne povas trovi du tiajn virinojn, kia estas Fotini. Certe, mi sufokus ĉiujn miajn amikojn, se mi trovus per tio profiton; sed neniam mi mortigus virinon, kiu havus amon al mi. Se almenaŭ li scius, kiel riĉa ŝi estas! La Usonanoj estas pozitivemaj homoj, almenaŭ oni diras tiel. Sed la malfeliĉa naivulino ne konas sian riĉecon. Mi estus devinta informi ŝin. Nuntempe, kiel mi povus sciigi al ŝi, ke ŝi havos kvar milionojn da doto? Ni estas la kaptitoj de iu sinjoro Koltzida! Resanigu min do, per ĉiuj sanktuloj de l’ paradizo, por ke mi premegu tiun bestaĉon.»

Mi ne estas kuracisto, kaj mi scias nur la malmulton da toksikologio, kiu estas lernebla en la elementaj gvidlibroj; tamen mi memoris, ke la veneniteco per arseniko estas kuracebla per metodo, kiu similas iom al tiu de doktoro Sangrado[9]. Mi tiklis la ezofagon de la malsanulo por liberigi lian stomakon de la pezo, kiu lin turmentas. Miaj fingroj anstataŭis por li emetikon, kaj baldaŭ mi povis esperi, ke la veneno estas grandaparte elpelita. La reagaj fenomenoj okazis poste; la haŭto fariĝis varmega, la pulso akcelis sian iradon, la vizaĝo koloriĝis, en la okuloj aperis ruĝaj linietoj. Mi demandis lin, ĉu unu el liaj viroj estas sufiĉe lerta por sangeltiri al li. Li bandaĝis mem sian brakon, kaj kviete malfermis al si vejnon, sub la bruo de la pafado kaj meze de la perditaj kugloj, kiuj resaltis ĝis li. Li ĵetis teren tutan funton da sango kaj demandis min per dolĉa kaj kvieta voĉo, kion plie li devas fari. Mi ordonis, ke li trinku, kaj trinku ankoraŭ, kaj ĉiam trinku, ĝis kiam la lastaj eroj de l’ arseniko estos forportitaj de la torento de l’ trinkaĵo. Precize, la felsako da blanka vino, kiu kaŭzis la morton de Vasili, estis ankoraŭ en la ĉambro. Tiu vino, en kiun ni miksis akvon, utilis por revivigi la reĝon. Li obeis al mi kiel infano. Eĉ mi kredas, ke, kiam por la unua fojo mi prezentis al li la pokalon, lia malfeliĉa maljuna malsana Reĝa Moŝto prenis mian manon por ĝin kisi.

Ĉirkaŭ la deka vespere, li fartis pli bone, sed lia kafeĝi estis mortinta. La plendindulo povis nek liberiĝi de la veneno nek revarmiĝi. Oni ĵetis lin en la valon, de la supro de la kaskado. Ĉiuj niaj defendantoj ŝajnis en bona stato, sen unu vundo, sed malsataj kiel lupoj en decembro. Miaflanke, mi fastis depost dudek kvar horoj, kaj mia stomako plendegis. La malamikoj, por nin moki, pasigis la nokton trinkante kaj manĝante super niaj kapoj. Ili ĵetis al ni ŝafostojn kaj malplenajn vinsakojn. La niaj respondis per kelkaj pafoj, laŭhazarde. Ni aŭdis klare la kriojn pro ĝojo kaj la mortminacajn kriojn. Koltzida estis ebria; la vunditoj kaj la malsanuloj kriegis kune; Mustakas ne kriis longe. La tumulto igis min maldormi la tutan nokton apud la maljuna Reĝo. Ha! sinjoro, kiel longaj ŝajnas la noktoj al tiu, kiu timas, ke li mortos morgaŭ!

La mateno de mardo estis malluma kaj pluva. La ĉielo kovriĝis je la sunleviĝo, kaj griza pluvo falis senpartie sur niajn amikojn kaj malamikojn. Sed, dum ni estis sufiĉe viglaj por ŝirmi niajn batalilojn kaj municiojn, la armeo de generalo Koltzida ne estis zorginta same. La unua ekbatalo estis tute favora al ni. La malamiko sin kaŝis malbone, kaj pafis per ebria mano. La ludo ŝajnis al mi tiel facila, ke mi prenis pafilon, same kiel la ceteraj. Kio okazis, tion mi skribos al vi post kelkaj jaroj, se mi estos akceptita kiel kuracisto. Mi jam konfesis al vi sufiĉe da mortigoj, ĉar ĝi ne estas ja ankoraŭ mia metio. Haĝi-Stavros volis sekvi mian ekzemplon; sed liaj manoj rifuzis la servon; liaj ekstremaĵoj estis ŝvelintaj kaj doloraj, kaj mi informis lin kun mia kutima sincereco, ke tiu labornekapableco daŭros eble tiel longe, kiel li.

Ĉirkaŭ la naŭa, la malamiko, kiu ŝajnis tre diligenta por respondi al ni, turnis subite la dorson. Mi aŭdis senhaltan pafadon ne direktatan al ni, kaj mi konkludis, ke magistro Koltzida lasis surprizi sin el malantaŭe. Kiu estas la nekonata amiko, kiu utilas al ni tiel bone? Ĉu estas konsilinde kuniĝi kun li, disĵetante niajn barikadojn? Mi deziris nenion alian, sed la Reĝo pensis pri la trupo de linio, kaj Tamburis mordis sian lipbarbon. Niaj duboj malaperis baldaŭ. Voĉo, bone konata de mi, kriis: All right! Tri junuloj, armitaj de piedoj ĝis kapo, sin ĵetis antaŭen kiel tigroj, supersaltis la barikadon, kaj falis mezen de ni. Harris kaj Lobster tenis en ĉiu mano sesŝargan revolveron. Giacomo svingis militregulan pafilon kun suprenlevita ŝtipo, kiel bastonegon: nur tiamaniere li komprenas la uzadon de fajrobataliloj.

La tondro, tombante en la ĉambron, estus produktinta malpli magian efekton, ol la eniro de tiuj viroj, kiuj disdonis kuglojn tiel riĉege, kaj ŝajnis havi plenmanojn da morto. Miaj tri kungastoj, ebriaj pro bruo, movo kaj venko, ekvidis nek Haĝi-Stavros, nek min; ili vidis nur homojn mortigotajn, kaj Dio scias, ĉu ili rapidis sian laboron. Niaj malfeliĉaj defendintoj, surprizitaj, malkvietegaj, falis ne havinte tempon por sin defendi aŭ reprudentiĝi. Mi mem, kiu volus savi ilian vivon, vane kriis el mia angulo; mia voĉo estis kovrata de la bruo de l’ polvo kaj de la ekkrioj de la venkantoj. Dimitri, ŝovkaŝate inter Haĝi-Stavros kaj mi, kunigis vane sian voĉon al la mia. Harris, Lobster kaj Giacomo pafis, kuris, frapis, komputante la batojn, ĉiu en sia lingvo.

One! diris Lobster.

Two! respondis Harris.

Tre! quatro! cinque! kriegis Giacomo. La kvina estis Tamburis. Lia kapo diskrevis sub la pafilo kiel freŝa nukso sub ŝtono. La cerbo elspruĉis ĉirkaŭen, kaj la korpo malleviĝis en la fonton, kiel paketo de ĉifonaĵoj, kiun lavistino ĵetas apud la rivero. Miaj amikoj estis belaj por vidi, en ilia terura laboro. Ili mortigis ebriece, ili plezuriĝis en sia venĝo. Ili estis senĉapeligitaj pro vento kaj kurado; iliaj haroj ondiĝis malantaŭe; iliaj rigardoj radiis per tiel mortiga brilo, ke oni ekkonis malfacile, ĉu la morto eliras el iliaj okuloj aŭ manoj. Ŝajnis, kvazaŭ la Detruo sin enkorpigis en tiun spiregantan triunuon. Kiam ĉio estis ebenigita ĉirkaŭ ili, kaj ili ne vidis plu aliajn malamikojn, ol tri aŭ kvar tere rampantajn vunditojn, ili spiris. Harris, unua, memoris min. Giacomo havis nur unu zorgon: li ne sciis, ĉu, inter aliaj, li rompis la kapon de Haĝi-Stavros. Harris kriis per ĉiuj siaj fortoj: «Hermann, kie vi estas?»

—Ĉi tie!» respondis mi; kaj la tri detruistoj alkuris al mia voĉo.

La Reĝo de la montoj, kiel ajn malforta li estis, apogis manon sur mian ŝultron kaj la dorson ĉe la ŝtonegon, rigardis fikse tiujn virojn, kiuj mortigis tiom da homoj nur por alveni ĝis li, kaj diris al ili per firma voĉo: «Mi estas Haĝi-Stavros».

Vi scias, de kiom da tempo miaj amikoj atendis la okazon por puni la maljunan Palikaron. Ili promesis al si lian morton, kiel feston. Ili volis venĝi la knabinojn el Mistra, mil aliajn viktimojn, kaj min, kaj sin mem. Kaj tamen, mi ne bezonis deteni iliajn brakojn. En tiu elfalinta heroo estis tioma resto de grandeco, ke ilia kolero kvietiĝis propramove kaj lasis lokon al la miro. Ili estis ĉiuj junaj, en tiu aĝo, kie oni ne trovas plu siajn batalilojn kontraŭ malarmita malamiko. Mi sciigis al ili per kelkaj vortoj, kiel la Reĝo defendis min kontraŭ sia tuta bando, kvankam li estis mortanta, kaj en la tago mem, kiam mi estis veneninta lin. Mi klarigis al ili la batalon, kiun ili interrompis, la barikadojn, kiujn ili ĵus superpasis, kaj tiun strangan militon, en kiun ili intervenis por mortigi niajn defendantojn.

«Tute egale! diris John Harris. Tutsame kiel la Justeco, ni havis bandaĝon sur la okuloj. Se la sentaŭguloj havis bonan ekmovon antaŭ ol morti, ĝi estos alskribita al ili en la ĉielo; al tio mi ne kontraŭstaras.

—Pri la helpantoj, je kiuj ni senigis vin, diris Lobster, ne zorgu. Kun du revolveroj en la manoj kaj du aliaj enpoŝe, ĉiu el ni valoras dudek kvar homojn. Ni mortigis ĉi tiujn; la ceteraj revenu, se ili volas! Ĉu ne, Giacomo?

—Mi, diris la Maltano, elbatus armeon da bovviroj: mi havas bonan ŝancon! Ĉu ne estas bedaŭrinde, ke, kun du tiaj manoj, mi estas devigita sigeli leteroj!»

Sed la malamiko, rekonsciinte el sia mirego, estis rekomencinta la sieĝon. Tri aŭ kvar rabistoj estis ŝovintaj la nazon super niaj remparoj, kaj vidintaj la buĉadon. Koltzida ne sciis, kion pensi pri tiuj tri skurĝoj, kiujn li estis vidinta frapantajn blinde sur liajn amikojn kaj malamikojn; sed li konjektis, ke la fero aŭ la veneno liberigis lin de la Reĝo de l’ montoj. Li ordonis, ke oni disĵetu singarde niajn defendajn konstruaĵojn. Ni estis ekster lia vido, ŝirmite kontraŭ muro, je dek paŝoj de la ŝtuparo. La bruo de la falantaj materialoj avertis niajn amikojn, ke ili reŝargu siajn batalilojn. Haĝi-Stavros ne malhelpis ilin. Poste, li diris al John Harris:

«Kie estas Fotini?

—Sur mia ŝipo.

—Vi ne suferigis ŝin?

—Ĉu mi prenis lecionojn de vi por turmenti la junulinojn?

—Vi estas prava, mi estas malestiminda maljunulo; pardonu al mi. Promesu, ke vi pardonos al ŝi!

—Kion, diable, mi farus al ŝi? Ĉar mi nun retrovis Hermann, mi redonos ŝin al vi, kiam vi volos.

—Sen reaĉeto?

—Maljuna stultulo!

—Vi tuj vidos, diris la Reĝo, ĉu mi estas maljuna stultulo.»

Li metis la maldekstran brakon ĉirkaŭ la kolon de Dimitri, etendis sian kuntiritan kaj tremantan manon al la tenilo de sia sabro, tiris klopode la klingon el la ingo, kaj marŝis al la ŝtuparo, kien la ribelantoj de Koltzida sin riskis hezitante. Ili retroiris vidante lin, kvazaŭ la tero estus malfermiĝinta por ellasi la grandan juĝanton de l’ inferoj. Ili estis dek kvin aŭ dudek, ĉiuj armitaj: neniu el ili kuraĝis sin defendi, peti pardonon, aŭ forkuri. Ili staris tremantaj antaŭ la terura vizaĝo de la reviviĝinta Reĝo. Haĝi-Stavros marŝis rekte al Koltzida, kiu sin kaŝis, pli pala kaj pli timigita ol ĉiuj ceteraj. Li ĵetis la brakon malantaŭen per nemezurebla peno, kaj per unu frapo detranĉis tiun kapon, abomenan pro timego. La tremado rekaptis lin poste. Li lasis sian sabron fali apud la kadavron, kaj ne bontrovis relevi ĝin.

«Ni iru, diris li, mi kunportos mian glavingon senenhavan. La klingo ne estas plu taŭga por io, nek mi ankaŭ; mi finis.»

Liaj eks-kunuloj alproksimiĝis al li por peti pardonon. Kelkaj petegis, ke li ne forlasu ilin; ili ne sciis, kion fari sen li. Li ne honoris ilin per unu responda vorto. Li petis nin, ke ni konduku lin al Kastia por preni ĉevalojn, kaj al Salamino por retrovi Fotini.

La rabistoj lasis nin foriri sen kontraŭstaro. Post kelkaj paŝoj, miaj amikoj vidis, ke mi trenas min malfacile; Giacomo subtenis min; Harris demandis, ĉu mi estas vundita. La Reĝo ĵetis al mi petegan rigardon: la plendindulo! Mi rakontis al miaj amikoj, ke mi provis danĝeran fugon, dum kiu miaj piedoj difektiĝis. Ni malsupreniris malrapide la vojetojn de l’ monto. La krioj de la vunditoj kaj la voĉoj de la konsiliĝantaj bandanoj persekutis nin ĝis duono da mejlkvarono. Laŭ tio, ke ni alproksimiĝis al la vilaĝo, la vetero plibeliĝis, la vojoj sekiĝis sub niaj paŝoj. Kiel bela ŝajnis al mi la unua sunradio! Haĝi-Stavros atentis malmulte la eksteran mondon: li rigardis en sin mem. Ne estas malmulto, forlasi kvindekjaran kutimon.

Ĉe la unuaj domoj de Kastia, ni renkontis la monaĥon, kiu transportas abelaron en sako. Li prezentis al ni siajn ĝentilaĵojn, kaj petis pardonon, ke li ne vizitis nin depost hieraŭ. La pafoj estis timigintaj lin. La Reĝo salutis lin permane kaj preterpasis.

La ĉevaloj de miaj amikoj atendis ilin kun ilia gvidisto apud la fonto. Mi demandis, kial ili havas kvar ĉevalojn. Ili sciigis al mi, ke Sro Mérinay partoprenis en la ekspedicio, sed ke li estis desaltinta por konsideri kuriozan ŝtonon, kaj ne reaperis.

Giacomo Fondi portis min sur mian selon, kompreneble per etendita brako: ĝi estas nevenkebla kutimo. La Reĝo, helpate de Dimitri, supreniĝis malfacile sur la sian. Harris kaj lia nevo saltis sur siajn ĉevalojn; la Maltano, Dimitri kaj la gvidisto marŝis antaŭe.

Rajdante, mi alproksimiĝis al Harry, kaj li rakontis al mi, kiel la filino de la Reĝo venis sub lian potencon.

«Imagu, diris li, ke mi alvenis de mia krozado, sufiĉe kontenta pri mi, kaj tute fiera, ĉar mi estis droninta seson da kaperŝipoj. Mi elĵetas ankron ĉe Pireo, dimanĉon je la sesa, kaj alteriĝas; kaj ĉar mi vivis de unu semajno sola kun mia stabo, mi promesis al mi konversacian festeton. Mi dungas fiakron sur la haveno, kaj mi luas ĝin por la tuta vespero. Mi alvenas al Kristodulo, meze de ĝenerala konsterno: mi estus neniam kredinta, ke tiom da enuo povas enspaciĝi en domo de kukisto. Ĉiuj estis kunvenintaj por la vespermanĝo, Kristodulo, Marula, Dimitri, Giacomo, William, Sro Mérinay, kaj la ĉiudimanĉa knabino, pli dimanĉevestita ol iam. William rakontis al mi vian aventuron. Ĉu mi kriegis, mi ne bezonas ĝin diri. Mi estis furioza, ke mi ne ĉeestis. La junulo certigas al mi, ke li ĉion faris, kion li povis. Li trakuris la tutan urbon por kolekti dek kvin mil frankojn, sed liaj gepatroj malfermis al li tre malgrandan krediton; unuvorte, li ne trovis la sumon. Li turnis sin, malesperante pri sukceso, al Sro Mérinay; sed la dolĉa Mérinay certigas, ke lia tuta mono estas pruntita al intimaj amikoj, malproksime de ĉi tie, tre malproksime; pli malproksime ol ĉe l’ ekstremaĵo de l’ mondo.

«He! diable, diris mi al Lobster, per mono el plumbo ni devas pagi la maljunan krimulon. Pro kio utilas al ci, esti pli lerta ol Nemrod, se ci uzas cian talenton nur por senanguligi la domon de Sokrato? Ni organizu ĉason kontraŭ Palikaroj! Mi rifuzis iam fari vojaĝon al Centra Afriko, kaj mi bedaŭras ĝin ankoraŭ. Estas duoble plezure pafi al ĉasaĵo, kiu sin defendas. Provizu nin per pulvo kaj kugloj, kaj morgaŭ matene ni ekmilitiros.» William konsentas, Giacomo donas grandan pugnobaton sur la tablon; vi konas la pugnobatojn de Giacomo. Li ĵuras, ke li akompanos nin, se nur ni havigos al li unuŝargan pafilon. Sed la plej ekscitegita estis Sro Mérinay. Li volis kolorigi siajn manojn per la sango de la kulpuloj. Oni akceptis liajn servojn, sed mi proponis al li, ke mi aĉetos la tutan ĉasaĵon, kiun li reportos. Li ŝvelis plej ridige sian voĉeton, kaj diris, montrante siajn junulinajn pugnojn, ke Haĝi-Stavros vidos, kiu li estas.

«Mi ridis bonhumore, ĉar oni estas ĉiam gaja, la antaŭtagon de batalo. Lobster fariĝis tute vigla, pensante, ke li montros al la rabistoj, kiajn progresojn li faris. Giacomo ne povis halti pro ĝojo; la anguloj de lia buŝo atingis liajn orelojn; li rompis siajn avelojn montrante vizaĝon de Nurnberga nuksrompilo. Sro Mérinay havis radiojn ĉirkaŭ la kapo. Li ne estis plu homo, sed artfajraĵo.

«Ĉiuj ceteraj kunmanĝantoj havis vizaĝojn longajn je unu ulno. La dika kukistino signadis sin kruce seninterrompe; Dimitri levis la okulojn al la ĉielo, la falanksa leŭtenanto konsilis al ni, ke ni pripensu dufoje antaŭ ol ataki la Reĝon de la montoj. Sed la knabino kun platigita nazo, tiu, kiun vi baptis per la nomo Crinolina invariabilis, montris ĉagrenon vere komikan. Ŝi eklaŭtigis sopirojn de lignohakisto, ŝi manĝis nur pro sintenado, kaj mi povus enmeti en mian maldekstran okulon la tutan vespermanĝon, kiu trairis ŝian buŝon.

—Ŝi estas bona knabino, Harris.

—Bona knabino, kiom vi volos; sed mi trovas, ke via indulgo al ŝi transpasas la limojn. Mi povis neniam pardoni al ŝi ŝiajn robojn, kiuj enŝovas sin obstine sub la piedoj de mia seĝo, la odoron de paĉolo, kiun ŝi disĵetas apud mi, kaj la svenajn rigardojn, kiujn ŝi promenigas ĉirkaŭ la tablo. Ŝajnus, je la honoro, ke ŝi ne estas kapabla rigardi karafon ne okuladante ĝin. Sed se vi ŝatas ŝin tian, kia ŝi estas, mi havas nenion por diri. Ŝi foriris je la naŭa al sia edukejo; mi deziris al ŝi bonan vojaĝon. Dek minutojn poste, mi premas la manon de niaj amikoj, ni interkonsentas pri rendevuo por la posta tago, mi eliras, mi vekas mian veturigiston, kaj divenu do, kiun mi trovas en la fiakro? Crinolina invariabilis, kun la servistino de l’ kukisto.

«Ŝi apogas fingron sur sian buŝon, mi eniras silente, kaj ni forveturas. «Sinjoro Harris», diras ŝi al mi, en sufiĉe bona Angla, laŭvere! «sinjoro Harris, ĵuru al mi, ke vi rezignos viajn projektojn kontraŭ la Reĝo de l’ montoj.»

«Mi ekridas, ŝi ekploras. Ŝi ĵuras, ke mi estos mortigata; mi respondas, ke mi estas, kiu kutimas mortigi la aliajn; ŝi malpermesas, ke oni mortigu Haĝi-Stavros; mi volas scii, kial; kaj fine, konsuminte sian elokventecon, ŝi ekkrias, kiel en la kvina akto de dramo: «Li estas mia patro!» Tiam, mi komencas pripensi serioze: unu fojo ne faras kutimon. Mi pensas, ke estas al mi eble regajni perditan amikon ne riskante du aŭ tri aliajn, kaj mi diras al la juna Palikarino:

«Ĉu via patro vin amas?

—Pli ol sian vivon.

—Ĉu li iam rifuzis ion al vi?

—Nenion bezonatan de mi.

—Kaj se vi skribus al li, ke vi bezonas Sron Hermann Schultz, ĉu li sendus lin al vi per revenanta poŝto?

—Ne.

—Vi estas certa pri tio?

—Tute.

—Se estas tiel, fraŭlino, restas al mi nur unu rimedo. Kontraŭ rabisto, duobla rabisto. Mi kunportos vin sur mian ŝipon, kaj mi konservos vin kiel garantiulinon ĝis la reveno de Hermann.

—Mi estis tuj propononta ĝin al vi, diris ŝi. Tiupreze, patreto redonos vian amikon.»

Ĉe tiu vorto mi interrompis la rakonton de John Harris.

«Nu! diris mi, ĉu vi ne admiras la plendidulinon, kiu vin amas sufiĉe por liveri sin inter viajn manojn?

—Grava afero! respondis li; ŝi volis savi sian honorindan patron, kaj ŝi sciis ja, ke, se la milito estos proklamita, ni ne maltrafos lin. Mi promesis, ke mi agos kontraŭ ŝi kun la tuta respekto, kiun ĝentilulo ŝuldas al virino. Ŝi ploris ĝis Pireo, mi konsolis ŝin laŭ mia povo. Ŝi murmuris inter siaj dentoj: «Mi estas perdita junulino!» Mi pruvis al ŝi per A plus B, ke ŝi retroviĝos. Mi igis ŝin deiri el la veturilo, mi enŝipigis ŝin kun la servistino en mian grandan boaton, tiun saman, kiu nin atendas tie. Mi skribis al la maljuna rabisto precizegan leteron, kaj mi resendis la virinon al la urbo kun bileto por Dimitri.

«De tiu momento, la bela plorantino ĝuas mian loĝejon sendivide. Ordono, agi kontraŭ ŝi, kvazaŭ kun reĝidino. Mi atendis ĝis lundo vespere la respondon de la patro; poste, mi perdis paciencon; mi revenis al mia unua ideo; mi prenis miajn pistolojn, faris signon al miaj amikoj, kaj vi scias la reston. Nun, viavice! vi devas havi tutan volumon por rakonti.

—Mi estas je via dispono, diris mi. Sed antaŭe, mi devas enŝovi unu vorton en la orelon de Haĝi-Stavros.»

Mi alproksimiĝis al la Reĝo de la montoj, kaj diris al li mallaŭte: «Mi ne scias, kial mi rakontis al vi, ke Fotini amas John Harris. Ŝajnas, ke la timo konfuzigis mian cerbon. Mi ĵus konversaciis kun li, kaj mi ĵuras al vi per la kapo de mia patro, ke ŝi estas tiel indiferenta kontraŭ li, kvazaŭ ili neniam interparolis.»

La maljunulo dankis min permane, kaj mi reiris al John, por rakonti al li miajn aventurojn kun Mary-Ann. «Brave! ekkriis li. Mi trovis, ke la romano ne estas kompleta, pro manko de iom da amo. Jen multo da ĝi, kio difektas nenion.

—Pardonu, diris mi. Ne ekzistas amo en ĉio tio: bona amikeco unuflanke, iom da dankemo aliparte. Sed tio sufiĉas, laŭ mi, por fari konvene harmonian edzparon.

—Edziĝu, amiko, kaj prenu min kiel ĉeestanton de via feliĉo.

—Vi ja meritis ĝin, John Harris.

—Kiam vi revidos ŝin? Mi donus multon por ĉeesti la intervidon.

—Mi volus fari al ŝi surprizon, kaj renkonti ŝin kvazaŭ pro hazardo.

—Bona ideo! Postmorgaŭ, ĉe la kortega balo! Vi estas invitita, mi ankaŭ. La letero atendas vin sur via tablo, ĉe Kristodulo. Ĝis tiam, amiko, vi devos resti sur mia ŝipo por vin ripari iomete. Viaj haroj estas bruletitaj kaj viaj piedoj difektitaj: ni havas la tempon por ĉion rebonigi.»

Estis la sesa, kiam la granda boato de la Fancy kondukis nin surŝipen. Oni portis la Reĝon de la montoj ĝis sur la ferdeko: li ne povis plu sin subteni. Fotini ĵetis sin en liajn brakojn plorante. Estis ĝojige por ŝi, konstati, ke ĉiuj, kiujn ŝi amas, postvivas la batalon, sed ŝi trovis, ke ŝia patro plimaljuniĝis po dudek jaroj. Eble ankaŭ ŝi suferis pro la indiferenteco de Harris. Li liveris ŝin al la Reĝo kun tute Amerikana senĝeno, dirante: «Ni estas kvitaj. Vi redonis al mi mian amikon, mi redonas al vi la fraŭlinon. Kontante, kontante. Ĝustaj kalkuloj faras bonajn amikojn. Kaj nun, honoreginda maljunulo, sub kiun ĉielbenitan klimaton vi iros serĉi tiun, kiu vin pendigos? Vi ne estas homo, kiu povos ĉesigi la negocon!

—Pardonu, respondis li kun ia nobleco: mi diris adiaŭ al la rabado, kaj por ĉiam. Kion mi farus sur la montoj? Ĉiuj miaj viroj estas senvivaj, vunditaj aŭ disigitaj. Mi povus dungi aliajn; sed tiuj ĉi manoj, kiuj klinigis tiom da kapoj, rifuzas nun servadon. La junuloj prenu mian lokon; sed mi vetas, ke ili ne egalos mian sukceson kaj mian famon. Kion mi faros el tiu restaĵo da maljuneco, kiun vi lasis al mi? Mi ne scias ankoraŭ; sed estu certaj, ke miaj lastaj tagoj estos bone plenigitaj. Mi devas edzinigi mian filinon, dikti miajn rememorojn. Eble ankaŭ, se la skuoj de tiu semajno ne lacigis tro mian cerbon, mi dediĉos miajn talentojn kaj sperton al la utilo de la regno. Dio donu al mi la spiritan sanecon: antaŭ ses monatoj, mi estos ĉefministro.»

VIII

LA KORTEGA BALO.

Ĵaŭdon la 15an de majo, je la sesa vespere, John Harris, en granda uniformo, rekondukis min al Kristodulo. La kukisto kaj lia edzino akceptis min feste, ne sen kelkaj sopiroj direktataj al la Reĝo de l’ montoj. Miaflanke, mi kisis ilin volonte. Mi estis feliĉa vivi, kaj ĉie mi vidis nur amikojn. Miaj piedoj estis resaniĝintaj, miaj haroj tonditaj, mia stomako kontentigita. Dimitri certigis al mi, ke Sino Simons, ŝia filino kaj ŝia frato estas invititaj al la kortega balo, kaj ke la lavistino ĵus portis robon al la Hotelo de la Fremduloj. Mi antaŭĝuis la surprizon kaj la ĝojon de Mary-Ann. Kristodulo prezentis al mi glason da Santorina vino. Mi imagis, ke, kun tiu adorinda trinkaĵo, mi glutas la liberecon, la riĉecon kaj la feliĉecon. Mi supreniris la ŝtuparon al mia ĉambro, sed antaŭ ol eniri, mi kredis, ke mi devas alfrapi la pordon de Sro Mérinay. Li akceptis min meze de amasego de libroj kaj paperoj. «Kara sinjoro, diris li, vi vidas homon pereigitan de laboro. Pli supre ol vilaĝo Kastia, mi trovis antikvan surskribon, kiu senigis min de la plezuro, batali por vi, kaj kiu, de du tagoj, min turmentegas. Ĝi estas absolute neeldonita, mi ĵus kontrolis tion. Neniu vidis ĝin antaŭ mi; mi havos la honoron de la eltrovo; mi intencas kunligi mian nomon kun ĝi. La ŝtono estas malgranda monumento el konkoza kalkŝtono, alta 35 centimetrojn kaj larĝa 22, kaj staranta hazarde apud la vojo. La literoj estas el la bona epoko kaj tute perfekte skulptitaj. Jen la surskribo, kopiita sur mia notlibreto:

S.T.X.X.I.I.
M.D.C.C.C.L.I.

«Se mi sukcesos ĝin klarigi, mi atingos la gloron. Mi estos membro de la Akademio de Surskriboj kaj Beletrisko en Pont-Audemer! Sed la tasko estas longa kaj malfacila. La antikva epoko konservas siajn sekretojn kun ĵaluza zorgo. Mi timas tre, ke mi renkontis monumenton rilatan al la misteroj en Eleŭzis. Tiuokaze, ekzistas eble du klarigoj, unu «demotika», t. e. vulgara, la alia «hieratika», t. e. sankta. Mi bezonos koni vian opinion.

—Mia opinio, respondis mi, estas tiu de malklerulo. Mi opinias, ke vi trovis limŝtonon, kiel oni vidas multajn laŭlonge de la vojoj, kaj ke la surskribo, kiu okazigis al vi tiom da penoj, povas sen ia malkonveno esti tradukata jene: «Stadio 22a, 1851.» Bonvesperon, kara sinjoro Mérinay; mi ĵus skribos al mia patro kaj surmetos mian belan ruĝan veston.»

Mia letero al miaj gepatroj estis odo, himno, kanto de feliĉeco. La ravo de mia koro fluis sur la paperon inter ambaŭ pintoj de mia plumo. Mi invitis la familion al mia edziĝofesto, ne forgesante la bonan onklinon Rosenthaler. Mi petis mian patron, ke li vendu sian gastejon, eĉ, se necese, por malalta prezo. Mi postulis, ke Frantz kaj Johano-Nikolao forlasu la militservon; mi petegis, ke miaj aliaj fratoj elektu aliajn profesiojn. Mi prenis ĉion sur min; mi garantiis la estonton de ĉiuj niaj. Ne perdante unu momenton, mi sigelis la leteron kaj portigis ĝin tuj eksprese al Pireo, sur vaporŝipo de la «Aŭstria Lloyd», kiu foriros vendredon matene je la sesa. «Tiamaniere, pensis mi, ili ĝuos mian feliĉecon preskaŭ samtempe kun mi.»

Je tri kvaronoj post la oka, precizege, mi eniris la palacon kun John Harris. Nek Lobster, nek Sro Mérinay, nek Giacomo estis invititaj. Mia trikorna ĉapelo havis nesenteble ruĝetan rebrilon, sed, sub la lumo de la kandeloj, tiu negrava difekto ne estis videbla. Mia spado estis sep aŭ ok centimetrojn tro mallonga; sed tute egale: oni ne mezuras la kuraĝon laŭ la longeco de la spado, kaj, sen fanfaronado, mi havis la rajton esti konsiderata kiel heroo. La ruĝa frako estis iom mallarĝa; ĝi ĝenis min sub la brakoj, kaj la refaldaĵo de la manikoj restis iom malproksime de miaj manradikoj; sed la brodaĵo faris belan efekton, kiel patreto estis antaŭdirinta.

La balsalono, ornamita ne senguste, kaj belege lumigita, dividiĝis en du partoj. Unuflanke estis la apogseĝoj rezervitaj por la sinjorinoj, post la tronoj de la gereĝoj; ĉe l’ alia flanko estis la seĝoj destinitaj al la malbela sekso. Mi ĉirkaŭrigardis avide la spacon okupitan de la sinjorinoj. Mary-Ann ne ĉeestis ankoraŭ.

Je la naŭa, mi vidis la eniron de la gereĝoj, kiujn antaŭiris la ĉefestrino, la palacmarŝalo, la adjutantoj, la honorsinjorinoj, kaj la helpoficiroj, inter kiuj oni montris al mi Sron Georgo Mikrommatis. La Reĝo estis en belega kostumo de Palikaro, kaj la reĝino surhavis riĉegan robon, kies perfektaj elegantaĵoj povis veni nur el Parizo. La lukso de la roboj kaj la brilo de la naciaj kostumoj ne blindigis min tiel, ke mi forgesu Mary-Ann. Miaj rigardoj estis fiksitaj ĉe la pordo, kaj mi atendis.

La membroj de la diplomataro kaj la plej eminentaj invititoj ordigis sin laŭrende ĉirkaŭ la gereĝoj, kiuj disdonis al ili afablajn parolojn dum proksimume horduono. Mi estis en la lasta vico, kun John Harris. Oficiro, kiu staris antaŭ mi, retroiĝis tiel mallerte, ke li marŝis sur mian piedon kaj mi eklaŭtigis krion. Li deturnis la kapon, kaj mi rekonis kapitanon Perikles, tute freŝe kavalirigita per la ordeno de l’ Savinto. Li petis mian pardonon, kaj demandis min pri mia farto. Mi ne povis deteni min de la respondo, ke ĝi ne koncernas lin. Harris, kiu sciis mian historion de l’ komenco ĝis la fino, diris ĝentile al la kapitano:

«Ĉu ĝi ne estas Sro Perikles, kiun mi havas la honoron alparoli?

—Li mem.

—La renkonto min ĉarmas. Ĉu vi havus la komplezon akompani min dum momento en la ludsalonon? Ĝi estas ankoraŭ dezerta, kaj ni estos solaj.

—Je viaj ordonoj, sinjoro.»

Sro Perikles, pli pala ol soldato, kiu eliras el la hospitalo, sekvis nin ridetante. Alveninte, li haltis kontraŭ John Harris, kaj diris al li: «Sinjoro, mi atendas vian bontrovon.»

Kiel sola respondo, Harris forŝiris lian ordenon kun la nova rubando, kaj metis ĝin en sian poŝon dirante: «Jen, sinjoro, ĉio, kion mi havis por diri al vi.

—Sinjoro! diris la kapitano retroirante unu paŝon.

—Ne faru bruon, sinjoro, mi petas. Se vi ŝategas tiun ludilon, bonvolu sendi por ĝi du el viaj amikoj al Sro John Harris, komandanto de la Fancy.

—Sinjoro, diris Perikles, mi ne scias laŭ kiu rajto vi forprenas de mi ordenon, kies valoro estas dek kvin frankoj, kaj kiun mi devos anstataŭigi per mia elspezo.

—Ne grave, sinjoro: jen sterlinga funto kun figuraĵo de la Brita reĝino: dek kvin frankoj pro la ordeno, dek pro la rubando. Se restos io, mi petas, ke vi trinku ĝin je mia sano.

—Sinjoro, diris la oficiro enpoŝigante la moneron, al mi restas la devo, vin danki.» Li salutis nin ne aldonante unu vorton, sed liaj okuloj promesis nenion bonan.

«Mia kara Hermann, diris Harris al mi, vi estos singarda forlasante tiun landon kiel eble plej baldaŭ kun via fianĉino. Tiu ĝendarmo havas, laŭ mi, la ŝajnon de perfekta rabisto. Miaflanke, mi restos ok tagojn, por lasi al li la tempon, respondi al mi; poste, mi plenumos la ordonon, kiu min sendas al la Japanaj maroj.

—Mi bedaŭras tre, respondis mi, ke via viveco kondukis vin tiel antaŭen. Mi ne volis forlasi Grekujon sen unu aŭ du ekzempleroj de la Boryana variabilis. Mi havis unu nekompletan, sen la radikoj, kaj mi forgesis ĝin tie supre kun mia ferlada herbujo.

—Lasu desegnaĵon de via vegetaĵo al Lobster aŭ al Giacomo. Ili faros pilgrimon pro vi sur la monton. Sed, pro Dio! rapidu sendanĝerigi vian feliĉecon!»

Atendante, mia feliĉeco ne alvenis en la balon, kaj mi mortigis miajn okulojn rigardadante ĉiujn dancantinojn. Ĉirkaŭ la dek-dua, mi perdis la esperon. Mi eliris el la granda salono, kaj stariĝis melankolie antaŭ vistotablo, kie kvar spertaj ludantoj kurigis la kartojn kun admirinda lerteco. Mi komencis interesiĝi pri tiu ĵongla ludo, kiam arĝentsona ekrido saltigis mian koron. Mary-Ann estis tie, malantaŭ mi. Mi ne kuraĝis turni min al ŝi, sed mi sentis, ke ŝi ĉeestas, kaj la ĝojo premis mian gorĝon sufoke. Kio kaŭzis ŝian ridon, tion mi sciis neniam. Eble iu ridinda kostumo: tiajn oni renkontas ĉiulande en la oficialaj baloj. La ideo venis al mi, ke spegulo estas antaŭ mi. Mi levis la okulojn, kaj nevidate vidis ŝin inter ŝia patrino kaj ŝia onklo, pli bela kaj pli radia ol en la tago, kiam ŝi aperis al mi unuafoje. Tri vicoj de karesemaj perloj ondiĝis mole ĉirkaŭ ŝia kolo kaj sekvis la dolĉan konturon de ŝiaj diecaj ŝultroj. Ŝiaj belaj okuloj brilis sub la flamo de la kandeloj, ŝiaj dentoj ridis kun neesprimebla gracio, la lumo ludis pasie en la arbaro de ŝiaj haroj. Ŝia robo estis la sama, kiel tiu de ĉiuj fraŭlinoj; ŝi ne surhavis, kiel Sino Simons, paradizbirdon sur la kapo, sed tio igis ŝin ankoraŭ pli bela; ŝia jupo estis ornamita per kelkaj bukedoj de naturaj floroj; ŝi havis florojn ĉe la korsaĵo kaj en la haroj, kaj kiajn florojn, sinjoro? Divenu, mi petas. Mi kredis, ke mi mortos pro ĝojo, rekonante sur ŝi la Boryana variabilis. Ĉio samtempe falis al mi de la ĉielo. Ĉu ekzistas io pli dolĉa, ol herbokolekti inter la haroj de la amatino? Mi estis la plej feliĉa el la homoj kaj el la naturesplorantoj! La troa feliĉeco forkondukis min trans la limoj de la decreguloj. Mi turnis min subite al ŝi, prezentis al ŝi la manojn, kaj kriis: «Mary-Ann! ĝi estas mi!»

Ĉu vi kredos, sinjoro? ŝi retrosaltis kvazaŭ terurigita, anstataŭ fali en miajn brakojn. Sino Simons levis la kapon tiel alten, ke ŝajnis al mi, ke ŝia paradizbirdo suprenflugas al la plafono. La maljuna sinjoro prenis min ĉe la mano, kondukis min aparten, ekzamenis min kvazaŭ kuriozan beston, kaj diris al mi: «Sinjoro, ĉu vi estas prezentita al la sinjorinoj?

—La temo estas ja vere pri tio, mia respektinda sinjoro Sharper! mia kara onklo! Mi estas Hermann! Hermann Schultz! ilia kunkaptito! ilia savinto! Ha! mi trapasis belajn momentojn, vere! post ilia foriro. Mi rakontos tion al vi dome.

Yes, yes, respondis li. Sed la Angla kutimo, sinjoro, postulas absolute, ke oni estu prezentita al la sinjorinoj, antaŭ ol diri rakontojn al ili.

—Sed ili konas min ja, mia bona kaj bonega Sro Sharper! ni vespermanĝis kune pli ol dekfoje! Mi faris al ili servon da cent mil frankoj! vi scias ĝin ja? ĉe la Reĝo de l’ montoj?

Yes, yes; sed vi ne estas prezentita.

—Sed ĉu vi ne scias do, ke mi elmetis min al mil mortoj por mia kara Mary-Ann?

—Tre bone; sed vi ne estas prezentita.

—Sed fine, sinjoro, mi devas edziĝi kun ŝi; ŝia patrino ĝin permesis. Ĉu oni ne diris al vi, ke mi edziĝos kun ŝi?

—Ne antaŭ ol esti prezentita.

—Prezentu min do mem!

Yes, yes; sed antaŭe, estas necese, ke vi prezentigu vin al mi.

—Atendu!»

Mi kuris kiel frenezulo tra la balo; mi ektuŝegis pli ol ses grupojn de gedancantoj; mia spado implikiĝis kun miaj kruroj, mi glitis sur la pargeto kaj mi falis skandale laŭlonge. John Harris estas, kiu min relevis.

«Kiun vi serĉas? diris li.

—Ili estas ĉi tie, mi vidis ilin; mi edziĝos kun Mary-Ann; sed antaŭe, estas necese, ke mi estu prezentita al ili. Ĝi estas la Angla modo. Helpu min! Kie ili estas? Ĉu vi ne vidis altan sinjorinon kun paradizbirdo?

—Jes, ŝi ĵus forlasis la balon kun vere bela fraŭlino.

—Ŝi forlasis la balon! sed, mia amiko, ŝi estas la patrino de Mary-Ann!

—Kvietiĝu, ni retrovos ŝin. Mi vin prezentigos de la Usona sendito.

—Bonege. Mi tuj montros al vi mian onklon Edward Sharper. Mi lasis lin ĉi tie. Kien, diable, li forkuris? Li ne povas esti malproksime!»

Onklo Edward estis malaperinta. Mi fortrenis Harris ĝis sur placo de l’ Palaco, antaŭ la Hotelo de la Fremduloj. La loĝejo de Sino Simons estis lumigita. Post kelkaj minutoj, la lumoj estingiĝis. Ĉiuj estis en la lito.

«Ni faru same, diris Harris. La dormo kvietigos vin. Morgaŭ, inter la unua kaj la dua, mi aranĝos viajn aferojn.»

Mi pasigis nokton pli malbonan ol tiuj de mia kaptiteco. Harris dormis apud mi, t. e. ne dormis. Ni aŭdadis la veturilojn el la balo, kiuj malsupreniris la straton Hermes ŝarĝite de uniformoj kaj balroboj. Ĉirkaŭ la kvina, la laceco fermis miajn okulojn. Tri horojn poste, Dimitri eniris mian ĉambron, dirante: «Grandaj novaĵoj!

—Kio?

—Viaj Anglinoj ĵus forvojaĝis.

—Kien?

—Al Triesto.

—Fatalulo! ĉu ci estas vere certa pri tio?

—Mi estas, kiu kondukis ilin al la ŝipo.

—Mia malfeliĉa amiko, diris Harris premante miajn manojn, la dankeco estas trudebla, sed ne la amo.

—Ho, ve!» diris Dimitri. Lia koro estis kapabla aŭdigi eĥon.

De tiu tago, sinjoro, mi vivis kiel la bestoj, trinkante, manĝante kaj spirante la aeron. Mi ekspedis miajn kolektojn al Hamburgo, sen unu sola floro de Boryana variabilis. Miaj amikoj kondukis min al la Franca ŝipo, la tagon post la balo. Ili opiniis, ke estas prudente vojaĝi nokte, pro timo, renkonti la soldatojn de Sro Perikles. Ni atingis Pireon ne malhelpite; sed, kiam nia boato estis je dudek kvin klaftoj de la bordo, seso da nevideblaj pafiloj kantis tute proksime de niaj oreloj. Ĝi estis la adiaŭo de la gracia kapitano kaj de lia bela lando.

Mi travojaĝis la montojn de Malto, de Sicilio kaj de Italujo, kaj mia kolekto riĉiĝis pli ol mi mem. Mia patro, kiu havis la prudenton konservi sian gastejon, sciigis al mi, en Messina, ke miaj sendaĵoj estas tre ŝatataj en Hamburgo. Eble mi trovos oficon alvenante; sed mi trudis al mi la leĝon, ne plu konfidi al io ajn.

Harris estas sur la vojo al Japanujo. Mi esperas ke, post unu aŭ du jaroj, mi ricevos sciigojn pri li. Juna Lobster skribis al mi en Romon; li ne ĉesis ekzerciĝi en la pistolpafado. Giacomo daŭras sigeli leterojn dum la tago kaj rompi avelojn vespere. Sro Mérinay trovis por sia ŝtono novan klarigon, multe pli sagacan ol la mia. Lia granda studo pri Demosteno estos certe presata. La Reĝo de l’ montoj paciĝis kun la aŭtoritato. Li konstruigas grandan domon sur la vojo al monto Penteliko, kun gardejo por loĝigi dudek kvin sindonajn Palikarojn. Atendante, li luprenis dometon en la moderna urbo, apud la rivero. Li akceptas multajn personojn kaj klopodas ageme por fariĝi ministro de la justeco; sed tio postulos tempon. Fotini mastrumas lian domon. De tempo al tempo Dimitri iras por vespermanĝi kaj sopiri en la kuirejo.

Mi ne aŭdis plu ion pri Sino Simons, Sro Sharper kaj Mary-Ann. Se tiu silento daŭros, mi baldaŭ forgesos ilin. Kelkafoje ankoraŭ, meze de la nokto, mi sonĝas, ke mi estas antaŭ ŝi, kaj ke mia longa maldika vizaĝo rebrilas en ŝiaj okuloj. Tiam, mi vekiĝas, mi ploregas, kaj mi mordas furioze mian kapkusenon. Mia bedaŭro, kredu min, ne rilatas al la virino, sed al la riĉeco kaj al la situacio, kiujn mi maltrafis. Feliĉe estas, ke mi ne liveris mian koron, kaj ĉiutage mi dankas mian naturan malvarmecon. Kiel plendinda mi estus, mia kara sinjoro, se malbonsorte mi estus enamiĝinta!

IX[10]

LETERO EL ATENO.

La tago mem, kiam mi estis sendonta la rakonton de Sro Hermann Schultz al la presejo, mia honorinda korespondanto en Ateno resendis al mi la manuskripton kun la jena letero:

«Sinjoro,

«La historio de l’ Reĝo estas fantazio de iu malamiko de la vereco kaj de la ĝendarmaro. Neniu el la cititaj personoj metis piedon sur la teron de Grekujo. La polico kontrolis neniun pasporton, kiu surhavis la nomon Sino Simons. La komandanto de Pireo nenion aŭdis pri la Fancy kaj Sro John Harris. Fratoj Philip ne memoras, esti okupigintaj Sron William Lobster. Neniu diplomatia agento konis en siaj oficejoj Maltanon nomatan Giacomo Fondi. La Greka Nacia Banko havas multajn kulpojn por penti, sed ĝi neniam havis deponitajn kapitalojn, devenintajn de rabado. Se ĝi estus ricevinta tiajn, ĝi estus konsiderinta kiel devon, ilin konfiski por sia profito. Mi povas disponigi al vi la liston de niaj oficiroj de ĝendarmaro. Vi trovos sur ĝi nenian postsignon de Sro Perikles. Mi konas nur du homojn kun tiu nomo: unu estas drinkejmastro en Ateno, la alia spicisto en Tripolitza. Pri la fama Haĝi-Stavros, kies nomon mi aŭdas hodiaŭ por la unua fojo, ĝi estas fabela estaĵo, metota en la mitologion. Mi konfesas tutsincere, ke ekzistis iam kelkaj rabistoj en la reĝolando. La ĉefajn detruis Herkulo kaj Tezeo, kiuj povas esti konsiderataj kiel la fondintoj de la Greka ĝendarmaro. Tiuj, kiujn ŝparis la brako de tiuj du herooj, falis sub la batoj de nia nevenkebla armeo. La aŭtoro de la romano, per kies sendo vi honoris min, montris tiom da nescio, kiom da malbonfido, afektante konsideri la rabadon kiel nuntempan fakton. Mi donus multon, por ke lia rakonto estu presita, ĉu en Francujo, ĉu en Anglujo, kun la portreto de Sro Schultz. La mondo scius fine, per kiaj malhonestaj artifikoj oni provas suspektigi nin de ĉiuj civilizitaj nacioj.

«Pri vi, sinjoro, kiu ĉiam faris juston al ni, akceptu la certigon de ĉiuj bonaj sentoj, kun kiuj mi havas la honoron esti

«Via tre danka servanto,

«Patriotis Pseftis,

«Aŭtoro de volumo da ditiramboj pri la regenero de Grekujo; redaktoro de la ĵurnalo La Espero; membro de la Arkeologia Societo en Ateno; koresponda membro de la Akademio de Ioniaj Insuloj; akciulo de la Nacia Kompanio de la Spartano Pavlos[11]».

X

LA AŬTORO REPRENAS LA PAROLON

Atenano, amiko mia, la plej veraj historioj ne estas tiuj, kiujo okazis.

FIN

VORTARA NOTO

I.—Proponataj novaj radikoj

Ĉi tiu traduko postulis diversajn novajn radikojn, netroveblajn en Universala Vortaro. La plimulto el ili troviĝas en la dua eldono de la Esperanta-Germana Vortaro, redaktita sub la kontrolo de Dro Zamenhof, kaj ne bezonas do pluan klarigon. La ceteraj estas montritaj ĉi malsupre, kun iliaj Angla, Franca kaj Germana tradukoj. Kelkaj el ili, apartenantaj al specialaj fakoj, troviĝas en la Teknika Vortaro de Sro Verax kaj estas montritaj per la litero (V); al tiuj, kiuj estas nomoj de vegetaĵoj, mi aldonis la latinan tradukon.

El la tute novaj radikoj, nur malmultaj postulas apartan klarigon.

Antaŭ ĉiuj, la vorto fugi, kiu signifas forkuri. Ŝajnis al mi, ke tiu lasta vorto ne estas sufiĉe ĝenerala, ĉar la esenco de la Esperanta vortfarado estas, ke la elementoj de komponita vorto konservas siajn apartajn sencojn; kaj la vorto forkuri enhavas do la ideon de kuro, dum oni ofte fugas tute ne kurante, kaj tia estas speciale la okazo en ĉi tiu romano, kiel oni vidos en ĉapitro 6a. La Franca teksto uzas la vorton «évasion», kiu signifas speciale «fugo el fermita loko»; kaj unu el la plej eminentaj esperantistaj aŭtoroj konsilis, ke mi uzu la radikon evado, simila al invado, kiu estas jam uzita por traduki la Francan «invasion». Sed mi ne juĝis utile montri la tute ne internacian nuancon inter simpla fugo kaj fugo el fermita loko.

Oni kontraŭparolos eble, ke fugo estas jam uzata (ne en Universala Vortaro), en muzika senco. Sed, unue, nenio malkelpas ke teknika radiko havu ankaŭ ĝeneralan sencon; kaj aliparte, la muzika internacia vorto fugo montras precize muzikaĵon, en kiu du motivoj «fugas», t. e. forkuras, alterne unu antaŭ la alia. La vorto fugo, por la ĝenerala ideo de forkuro, ŝajnas do al mi tute rekomendinda.

Anstataŭ elparoli (kiu devus signifi paroli el, tutsame kiel alparoli signifas paroli al), oni proponis jam de longe apartan radikon prononcipronunci. Kvankam kelkaj personoj jam uzas la duan formon, mi preferis prononci, pro simileco kun anonci, ĉar la originalaj naciaj vortoj, al kiuj respondas tiuj du formoj, estas identaj. Ŝajnas al mi, ke oni devas eviti ĉiun kapricon en la reguloj de Esperanta transskribo.

La vorto svarmisto devenas de svarmi (Esperanta-Germana Vortaro), kiu signifas: a. «to swarm», fr. «grouiller, essaimer» kaj g. «schwärmen, wimmeln».

Fine, anstataŭ terebinto (vortaro de Verax), mi uzis terebento, kiu respondas pli bone, laŭ la Esperanta metodo de transskribo, al la prononco de tiu internacia vorto.

Jen la listo de tiuj proponataj radikoj.

akuzi,a., to accusefr., accuserg., anklagen
alceo (V),alcéeStockroselat., althæa rosea
alertoalertalerteWaffenruf
angoro (V)anguishangoisseHerzensangst
arbuto (V)arbute-treearbousierEdbeerbaumarbutus
asfodelo (V)asphodelasphodèleAsphodillasphodelus
damaskeni (V)to damaskendamasquinerdamascieren
demoticademoticaldémotiquedemotisch
doganocustomsdouaneZoll(itale, dogana)
emetiko (V)emeticémétiqueBrechpulver
epigastro (V)epigastriumépigastreMagengegend
filamentofilamentfilamentFaser
flaĝoletoflageoletflageoletFlageolet
fugoflightfuiteFlucht(itale, fuga)
gamosepalagamosépale
grimpito climbgrimperklettern
grundogroundterrainGrund, Boden
halucino (V)hallucinationhallucinationHallucination
hezitito hesitatehésiterzögern
hieratikahieraticalhiératiquehieratisch
indiĝeno (V)native (indigenous)indigèneEingeborne
intersekco (V)intersectionintersectionDurchschnittspunkt
inventito inventinventererfinden
kaliko (V)calyxcaliceBlumenkelch
kavernocaverncaverneHöhle
komisurocommissurecommissureVereinigungspunkt
komputi (V)to countcompterzählen
korolo (V)corolcorolleBlumenkrone
krinolinocrinolinecrinolineKrinoline
latiro (V)sweet peapois de senteurlatirus
lentisko (V)lentisklentisqueMastixbaumpistacia lentiscus
ligustro (V)troèneRainweideligustrum
lobhava (V)divided into lobeslobégelappt
melioméliamelia
menaĝeriomenageryménagerieMenagerie
metakarpeo (V)metacarpusmétacarpeMittelhand
minoraj ordenojminor ordersordres mineursniedere Weihen
ornitogalo (V)ornithogaleVogelmilchornitogalum
ovario (V)ovaryovaireFruchtknoten
paĉolo (V)patch-leafpatchouliPatschuli
perkalocambric muslinpercalePerkal
perkutpafilopercussion riflefusil à percussionPercussionsgewehr
petalo (V)petalpétaleBlumenblatt
petuniopetuniaPetunie
prajmo (V)primingamorceZündung
prononcito pronounceprononceraussprechen
ProvidencoProvidenceProvidenceVorsehung
retroirito recoilreculerzurücktreten
senioroseniorplus ancienAeltere
sibaritosybaritesybariteSybarit
skabiozo (V)scabiousscabieuseSkabiosescabiosa
soldohalfpennysouKreutzer(itale: soldo)
stameno (V)stamenétamineStaubfaden
svarmistoskirmishertirailleurPlänkler
ŝorbetosherbetsorbetSorbett(Arabe, ŝorbat; Turke, ŝorbet)
terebentoturpentine-treetérébintheTerpentinbaumpistacia terebenthus
toksikologiotoxicologytoxicologieGiftlehre, Toxicologie
tujo (V)thuyaLebensbaumthuya
viktimovictimvictimeOpfer
volbo (V)vaultvoûteGevölbe

II.—Sufiksoj

Krom la ĝustediraj radikoj, ĉi tiu verko enhavas la proponatajn sufiksojn , atr, iz, kaj oz, kiuj utilis por anstataŭi neoportunajn perifrazojn.

La sufikso estas jam tiel ĝenerale uzata, ke ĝi ne bezonas komentarion.

Atr montras objekton, kiu havas ŝajne, aŭ parte, la econ difinitan de la radiko. Mi uzis ĝin en la ekzemploj flavatra, grizatra. Tiuj vortoj montras objektojn, kiuj estas kvazaŭ flavaj, aŭ grizaj; sed tute ne «dubeflavaj», aŭ «dubegrizaj», laŭ la esprimo nuntempe uzata: la koloro ne estas duba, ĝi estas difinita, kaj similas al la flava aŭ al la griza.

Iz, kiu signifas «kovri, plenigi, smiri, aŭ ĝenerale provizi per...», utilis por formi la vorton elektrizi.

Fine oz, signifikanta «kiu enhavas, aŭ portas multon da...», liveris la vortojn anguloza, doloroza, famoza, fumoza, furioza, haroza, konkoza, kotoza, odoroza, polvoza, ŝlimoza.

III.—Propraj nomoj.

La Grekaj, Rusaj kaj Turkaj nomoj, kiuj troviĝas en ĉi tiu verko, estas fonetike transskribitaj. La ceteraj, t. e. la nomoj apartenantaj al lingvoj skribataj per latinaj literoj, estas presitaj laŭ ilia nacia ortografio. Ĉar multaj el la legontoj ilin konas, oni ne enpresis ilian prononcon en la teksto mem, por ne difekti la aspekton de tiu lasta. Por la ceteraj personoj, tiu prononco estas montrita ĉi sube.

Oni eĉ lasis al la antaŭnomoj la formon, kiun ili havas en la originala teksto: oni opiniis efektive, ke skribi «Johano Haris» kaj «Jakobo Fondi», anstataŭ «John Harris» kaj «Giacomo Fondi», estus vera difektigo de tiu teksto.

Same, oni konservis en tiu traduko la fremdajn vortojn enhavatajn en la originala teksto, donante nur, pli sube, ilian prononcon kaj tradukon, por la personoj, kiuj ilin ne konas. Kompreneble, ne montrita prononco estas la sama, kiel en Esperanto.

En tiuj transskriboj, la literoj â, ê, ô, û montras la Francajn «nazajn vokalojn». La personoj, kiuj ilin ne konas, povas prononci ilin an, en, on, en, anstataŭigante n per m antaŭ b, p, f kaj v.

About (france) prononcu:Abu.
Aurélien (fr.)Oreljê.
Bareaud (fr.)Baro.
Barley (angle)Balej.
Bertrand (fr.)Bertrâ.
Boryana (latine)Borjana.
Bory de Saint-Vincent (fr.)Bori dsêvêsâ.
Brainne (fr.)Bren.
Byron (a.)Bajr’n.
Calcraft (a.)Kalkraft.
Calcutta (a.)Kalkuta.
Caliban (a.)Kalib’n.
Cavendish (a.)Kav’ndiŝ.
Charles (fr.)Ŝarl.
Daraud (fr.)Daro.
Edmond (fr.)Edmô.
Edward (a.)Edŭard.
Fancy (a.)Fansi.
Fauriel (fr.)Forjel.
Frantz (germane)Franc.
Gaston (fr.)Gastô.
Giacomo (itale)Ĝjakomo.
Gil Blas de Sintillane (fr.)Ĵilblas d’ sâtiljan.
Gustave (fr.)Gistav.
Hippolyte (fr.)Ipolit.
Illinois (a.)Ilinojz.
John (a.)Ĝon.
Leipzig (g.)Lajpcig.
Lesage (fr.)L’saĵ.
Liverpool (a.)Liv’rpul.
Lloyd (g.)Lojd.
Macaire (fr.).Maker.
Marseille (fr.)Marsej.
Mary (a.)Meri.
Mérinay (fr.)Merine.
Moch (fr.)Mok.
Niebuhr (g.)Nibur.
Osnabruck (g.)Osnabruk.
Pascal (fr.)Paskal.
Pellisson (fr.)Pelisô.
Pleyel (fr.)Plejel.
Philip (a.)Filip.
Piccadilly (a.)Pikadili.
Piacenza (it.)Pjaĉenza.
Pont-Audemer (fr.)Pôtodmer.
Pradier (fr.)Pradje.
Rebecca (a.)Rebeka.
Reynault (fr.)Reno.
Robert (fr.)Rober.
Scholl (fr.)Ŝol.
Schultz (a.)Ŝulc.
Scott (a.)Skot.
Sharper (a.)Ŝarper.
Sheffield (a.)Ŝefild.
Simons (a.)Sajmons.
Suniono, malnova internaciigita nomo de promontoro (lat., Sunium; novgreke, Kolonnais).
Ternes (fr.)Tern.
Vendôme (fr.)Vâdom.
Vincennes (fr.)Vêsen.
Walter (a.)Ŭot’r.
Washington (a.)Ŭasingt’n.
William (a.)Ŭiljam.
Wolfgang (g.)Volfgang.
Wyse (a.)Ŭajz.
Yorkshire (a.)Jorkŝajr.
Zimmerman (g.)Cim’rman.

IV.—Fremdaj vortoj.

TABELO DE ENHAVO

Dediĉo de l’ aŭtoroV
Antaŭparolo de l’ tradukintoVII
Sro Hermann Schultz1
Fotini6
Mary-Ann33
Haĝi-Stavros59
La ĝendarmoj117
La fugo154
John Harris197
La kortega balo229
Letero el Ateno238
La aŭtoro reprenas la parolon241
Vortara noto243

FINO DE LA TABELO

Piednotoj de la tradukinto

[1] Aludo al Nuntempa Grekujo, de Edmond About.

[2] Oni nomis tiel, en Anglujo, urbetojn kiuj elektis unu deputaton, kvankam ili havis tre malmulte da balotantoj, kiuj vendis sian voĉon.

[3] Edukejo por la filinoj de la militistaj membroj de la Honora Legio, apud Parizo.

[4] Per tiu ŝercnomo, About montras sian amikon Aurélien Scholl, ĵurnaliston kaj romaniston tre faman pro sia spriteco.

[5] Oni memoru, ke la Ioniaj insuloj estis, en 1856, sub Brita administro.

[6] Oni nomis tiel, en Francujo, la maljunajn soldatojn de la Napoleona gvardio.

[7] Alia aludo al Nuntempa Grekujo.

[8] Aludo al la parolo de Pascal: «La homo estas nur kano, la plej malforta en la naturo, sed li estas pensanta kano. Ne estas necese, ke la tuta universo sin armu, por lin premegi. Vaporo, guto da akvo sufiĉas por lin mortigi. Sed, eĉ se la universo lin premegus, la homo estus ankoraŭ pli nobla ol tio, kio lin mortigas, ĉar li scias, ke li mortas; kaj la superecon, kiun la universo havas kontraŭ li, la universo tute ignoras.»

[9] Persono en la romano Gil Blas de Santillane, de Lesage, kiu kuracis ĉiujn malsanojn per sangeltiro kaj varma akvo.

[10] La ĉi supra ilustraĵo prezentas la friponojn Bertrand kaj Robert Macaire, du famajn personojn de la Francaj teatro kaj karikaturo.

[11] Vidu diskuto pri Pavlos en la kvina ĉapitro.

Librejo HACHETTE & Kio, 79, boul. Saint-Germain, PARIS.

KOLEKTO DE “LA REVUO”

INSTRUA FAKO

Francaj verkoj
Cours élémentaire pratique d’Esperanto, d’après la méthode directe combinée, par MM. Michel BECKER et GROSJEAN-MAUPIN.

Cet ouvrage est conforme aux programmes officiels de l’Enseignement des langues vivantes. Il convient merveilleusement à ceux qui désirent apprendre seul, ainsi qu’aŭ professeurs qui veulent enseigner l’Esperanto suivant la méthode directe. Un certain nombre de vignettes illustrent cet ouvrage.

 
Un volume in-16, de 144 pagesFr. 1 »
Grammaire complète d’Esperanto, par Camille AYMONIER.

Convient particulièrement pour les cours supérieurs et pédagogiques d’Esperanto. (Les «Versions» et les «Thèmes» du «Cours méthodique» ci dessous, fournissent des textes utiles à traduire. Ils concordent avec les régles données dans la grammaire.)

 
Un volume in-16, de 166 pages1 50
Cours méthodique d’Esperanto—Versions, par MM. Camille AYMONIER et GROSJEAN-MAUPIN. 
Un volume in-16, de 136 pages1 20
Cours méthodique d’Esperanto—Thèmes, par MM. GROSJEAN-MAUPIN et Camille AYMONIER. 
Un volume in-16, de 136 pages1 20
Recueil de Phrases (plus de 1800 phrases françaises avec la traduction en Esperanto), par Henri de COPPET. 
Un volume in-16, de 188 pages1 80
Internaciaj verkoj
Esperanta Sintakso, laŭ verkoj de Dr ZAMENHOF kaj aliaj aŭtoroj, en Esperanto, verkita de Paul FRUICTIER. 
Unu volumo in-16, 75-paĝa1 50
Frazaro, (pli ol 1800 frazoj en Esperanto), de H. de COPPET. 
Unu volumo in-16, 108-paĝa1 »
Konkordanco de la vortoj de Ekzercaro. Ellaboris Alfred E. WACKRILL. 
Unu volumo in-16, 95-paĝa1 »
Du mil novaj vortoj, uzitaj de Dro ZAMENHOF kaj netroveblaj en Universala Vortaro. Ellaboris Paul BOULET. 
Unu volumo in-16, 72-paĝa (nova eldono)1 50

LITERATURA FAKO

Angla lingvo sen profesoro, unuakta komedio de Tristan BERNARD, tradukita de Gaston MOCH. 
Unu volumo in-8, 44-paĝaFr. 1 »
Aspazio, tragedio en kvin aktoj, de A. SVJENTOĤOVSKI, trad. de Dro Leono ZAMENHOF. 
Unu volumo in-8, 154-paĝa2 50
Brazilio, parolado de So Everardo BACKHEUSER. 
Unu volumo in-8, 28-paĝa, kun ilustraĵoj ekstertekste1 50
Bukedo, artikoloj pri literaturaj kaj beletristikaj demandoj, de Ch. LAMBERT. 
Unu volumo in-8, 159-paĝa2 »
Imenlago, novelo de Theodor STORM, trad. de Alfred BADER. 
Unu volumo in-8, 33-paĝa» 75
La libro de l’ Humoraĵo, originale verkita de Paul de LENGYEL. 
Unu volumo in-8, 194-paĝa2 50
La Faraono, romano de PRUS, tradukita el la pola lingvo de Do BEIN. 
Unua volumo in-8, 194-paĝa2 »
Dua volumo in-8, 238-paĝa2 »
Tria volumo in-8, 191-paĝa2 »
La Reĝo de la montoj, de Ed. ABOUT, trad. de G. MOCH. >Gustave DORÉ. 
Unu volumo in-8, 245-paĝa3 50
La Rompantoj, kvin monologoj originale verkitaj de Fr. PUĴULA-VALJES. 
Unu volumo in-8, kun ilustraĵoj, 40-paĝa1 »
La Tria, memoraĵoj pri la Tria Kongreso. 
Unu volumo in-8, 46-paĝa, ilustraĵoj ekstertekste1 50
Laŭroj, kolekto de premiitaj verkoj en la Unua literatura konkurso de «La Revuo». 
Unu volumo in-8, 142-paĝa2 »
Makbeto, kvinakta dramo de SHAKESPEARE, tradukita de Do LAMBERT. 
Unu volumo in-8, 125-paĝa2 »

TEKNIKA KOLEKTO

Anatomia vortaro (en latina, franca, angla kaj esperanta lingvoj), verkita de la Medicina Esperantista Grupo. 
Unu volumo in-8Fr. 1 50
Komercaj leteroj en Esperanto, kun vortareto kvarlingva, de P. BERTHELOT kaj Ch. LAMBERT. 
Unu volumo in-16» 50
La komerca sekretario, de Ros. SUDRIA.
Unu volumo in-16» 50
Matematika terminaro kaj krestomatio, de R. BRICARD.
Unu volumo in-16» 75
Monadologio, de LEIBNIZ, tradukita de E. BOIRAC.
Unu volumo in-16» 60
Muzika terminaro, de F. de MÉNIL.
Unu volumo in-8, 20-paĝa» 60
Praktikaj komercaj leteroj (en esperanta kaj franca lingvoj), de J. C. O’CONNOR, Ph. Dr. M. A., kaj D. D. P. HUGON.
Unu volumo in-16» 90
Provo de Marista Terminaro, verkita sub la direkto de M. ROLLET DE L’ISLE.
Unu volumo in-8 (bindita)1 50
Vocabulaire des mots spéciaux à la philatélie, avec modèles de lettres (en français et Esperanto), par R. LEMAIRE.
Unu volumo in-8» 40
Vocabulaire technique et technologique Français-Esperanto, par Charles VERAX.
Unu volumo in-8 (bindita)2 50

MUZIKO

Himno al Zamenhof, paroloj kaj muziko de R. DESHAYS1 »
La Vojo (kanto kaj fortepiano), paroloj de Dro ZAMENHOF, muziko de R. DESHAYS» 35
Esperanto (valso por fortepiano), muziko de F. de MÉNIL» 50
La kanto de l’ cigno (melodio), poemo de SVIRIDOV, muziko de F. de MÉNIL1 »
Mi aŭdas vin, poezio de Leono ZAMENHOF, muziko de F. de MÉNIL1 »
Kuŝas somero, poezio de Th. KANALOSŜI-LEFFLER, muziko de F. de MÉNIL1 »

KOLEKTO ESPERANTO

Advokato Patelin, unuakta komedio de BRUEYS et PALAPRAT, tradukita de J. EVROT.
Unu volumo in-16Fr. » 75
Albumo de Konataj Esperantistoj, de Fritz SCHUCK.
Unu luksa volumo, 55-paĝa (ekzistas ankoraŭ nur kelkaj ekzempleroj).3 »
Cikado ĉe Formikoj, el LABICHE et LEGOUVÉ, unuakta komedio.
Unu volumo in-16» 60
Ĉu li? romano originale verkita de Dro VALLIENNE.
Unu volumo in-164 »
Diversaĵoj, rakontoj tradukitaj de Sroj LALLEMANT kaj BEAU.
Unu volumo in-161 25
Don Juan, kvinakta komedio de MOLIÈRE, tradukita de E. BOIRAC.
Unu volumo in-161 50
Elektitaj Fabeloj de Fratoj GRIMM, tradukitaj de Dro KABE.
Unu volumo in-161 80
Elektitaj Fabloj de LA FONTAINE, esperantigitaj de G. VAILLANT.
Unu volumo in-16» 75
Eneido, de VIRGILIO, kantoj I-XII, tradukitaj de Dro VALLIENNE.
Unu volumo in-163 »
Esperantaj Prozaĵoj, de diversaj aŭtoroj.
Unu volumo in-162 50
Inter blinduloj, de Dro JAVAL, tradukis Sino JAVAL.
Unu volumo in-162 »
Internacia Krestomatio, elektis kaj tradukis Dro KABE.
Unu volumo in-161 50
Kastelo de Prelongo, romano originale verkita de Dro VALLIENNE.
Unu volumo in-164 »
Kiel ni plibeligos la vivon, originale verkita de SAĜULO.
Unu volumo in-16, 20-paĝa» 65
Kondukanto de l’ interparolado kaj korespondado kun aldonita Antologio Internacia, de A. GRABOWSKI.
Unu volumo in-162 »
Kurso tutmonda, de E. GASSE.
Unu volumo in-16» 75
La Avarulo, kvinakta komedio de MOLIÈRE, tradukita de S. MEYER.
Unu volumo in-16» 75
La fundo de l’ mizero, romano de SIEROŜEVSKI (Vaclav), tradukita de Dro KABE.
Unu volumo in-16» 75
La interrompita kanto, romano de ORZESKO, tradukita de KABE.
Unu volumo in-16» 75
La kolorigisto aerveturanto, gaja rakonto, de GODINEAU.
Unu volumo in-16» 30
La kvar Evangelioj, kunigitaj en unu rakonto, de Pastro LAISNEY.
Unu volumo in-161 50
La nevo kiel onklo, triakta komedio de SCHILLER, tradukita de STEWART.
Unu volumo in-161 »
Lernolibro de esperanta stenografio, de F. SCHNEEBERGER.
Unu volumo in-161 »
Paĝoj el la Flandra literaturo, tradukitaj de Dro SEYNAEVE kaj Dro van MELCKEBEKE.
Unu volumo in-161 50
Pola Antologio, elektita kaj tradukita de KABE.
Unu volumo in-162 »
Poŝkalendaro Esperantista 1909.
Unu volumo in-161 »
Poŝlibro internacia por aferistoj, turistoj, k. c., de NORMAN.
Unu volumo in-16 (bindita)2 »
Pri unu speco de kurbaj linioj, von Prof. A. DOMBROVSKI.
Unu volumo in-16» 60
Rakontoj pri feinoj, de PERRAULT (Ch.), tradukitaj de Sino SARPY.
Unu volumo in-161 »
Sub la neĝo, taglibro de juna loĝanto de la Jura montaro, de J. J. PORCHAT, tradukita de J. BOREL.
Unu volumo in-16, 144-paĝa1 25
Tri unuaktaj komedioj, de A. v. KOTZEBUE, T. WILLIAMS, Sino M. HANKEL.
Unu volumo in-16, 96-paĝa1 »
Unua legolibro, de Dro KABE.
Unu volumo in-161 90
Verdaj Fajreroj, kolekto da versaĵoj de Romano FRENKEL.
Unu volumo in-161 »
Verkaro, libro Ia, de DEVJATNIN.
Unu volumo in-162 »
Vojaĝo interne de mia ĉambro, de MAISTRE, tradukita de S. MEYER.
Unu volumo in-16» 75

Franca Societo Esperanto kaj Ruĝa-Kruco

(Société Française Esperanto et Croix-Rouge.)

Esperanto et Croix-Rouge, par le lieutenant BAYOL, Instructeur à l’École spéciale militaire de Saint-Cyr. 
Brochure très précieuse pour les conférenciers militaires et de la Croix-Rouge. 
Un volume in-16Fr. 1 »
Intercompréhension dans les formations et établissements sanitaires en temps de guerre. 
Un volume in-16Fr. » 50

MALGRANDAJ GVIDLIBRETOJ DE LA RUĜA-KRUCO EN ĈIUJ LINGVOJ

Eldonoj en aliaj lingvoj preparataj.

Prezo: 1 ekz. Fr. 0.10; 20 ekz. Fr. 1,50; 100 ekz. Fr. 5; 1000 ekz. Fr. 40.

Specimenoj estas senpage senditaj.

Ĉiu propagandisto, ĉiu grupo, aĉetu tiujn ĉi malkarajn broŝurojn por dissemi inter siaj amikoj kaj konatuloj.

BILDAROJ

Teksto en Esperanto.—25 malsamaj numeroj

Tiuj bildaroj, kvankam skribitaj por infanoj, taŭgas perfekte por la novaj adeptoj. Per ili la profesoroj povas rapide kutimigi la lernantojn paroli esperante. Ili utilas ankaŭ por la propagando.

Gepatroj, Profesoroj, Propagandistoj! Aĉetu kaj konigu la BILDAROJN.

Prezo, serio da 25 numeroj{ Francujo kaj koloniojFr.1 50
—per poŝto simpla1 65
Aliaj landoj2 »
—per poŝto rekomendita2 40

Specialaj prezoj por la Grupoj.

Coulommiers.—Imprimerie Paul BRODARD.

Noto de transskribinto:

Mi senregistre ĝustigis diversajn mispresaĵojn de la originala libro. Mi forigis la atribuadon al la tradukinto ĉe ĉiu piednoto, kaj reverkis la 11a piednoto. Paĝkomencojn mi registris per html-aj komentoj.