Title: Parizina
Author: Baron George Gordon Byron Byron
Translator: Venancio Da Silva
Release date: January 10, 2018 [eBook #56351]
Language: Esperanto
Credits: Produced by David Starner and the Online Distributed
Proofreading Team at http://www.pgdp.net
LORD BYRON
PARIZINA
EL LA ANGLA POEZIO ESPERANTIGIS
Dʳᵒ VENANCIO DA SILVA
PARIS
PRESA ESPERANTISTA SOCIETO
33, RUE LACÉPÈDE, 33
1912
Prezo: Fr. 0,50 ([Sm] 0,20)
LORD BYRON
PARIZINA
EL LA ANGLA POEZIO ESPERANTIGIS
Dʳᵒ VENANCIO DA SILVA
PARIS
PRESA ESPERANTISTA SOCIETO
33, RUE LACÉPÈDE, 33
1912
Al Sinjoro Majoro Lauriano das Trinas
Prezidanto de la Brazila Klubo “Esperanto”
mi dediĉas ĉi tiun verketon, kiel malgrandan pruvon de amikeco: ĝi ne prezentas ian valoron, krom la deziron vulgarigi, kvankam malprecize kaj neperfekte, la historian pecon, tiel bele kaj majstre versigitan de la genio de la senmorta angla poeto Lord Byron!
Rio de Janeiro, Januaro 1911.
La Tradukinto.
«Dum la regado de Nikolao III, Ferrara estis makulita de hejma tragedio. Per la atesto de unu servisto kaj persona observado, Markizo de Este[1] malkovris la sangadultajn amojn de sia edzino Parizina kaj sia bastarda filo Hugo, bela kaj kuraĝa junulo. Ili estis senkapigitaj en la kastelo, post la sentenco de la patro kaj edzo, kiu publikigis sian honton, postvivinte al iliaj ekzekutigoj. Li estis malfeliĉa, se ili estis krimaj; se ili estis senkulpaj, li estis tiam plej malfeliĉa: nek estas tie ĉi ia ebla situacio, ĉe kiu mi povas sincere aprobi la lastan faron de justeco el ia patro.»
(Gibbon’s Miscellaneous Works, vol. III, paĝ. 470.)
[1] En la angla poezio, «Markizo de Este» estas anstataŭigita per la nomo Azo, pro postulo de la verso.
Estas la horo, kiam oni aŭdas el arbaroj la akran pepadon de la najtingalo; estas la horo, kiam la promesoj de la geamantoj ŝajnas dolĉaj je ĉia mallaŭta vorto, kaj malforta venteto, proksimaj riveretoj muzikas al la dezerta orelo; kiam la roso delikate surverŝas la florojn; la steloj brilas sur la6 ĉielo, la lazuro de l’ondoj estas pli densa, la koloro de la foliaro pli bruna; kaj en la spaco vastiĝas la malhela lumo, dolĉa, pura, kiu sekvas la falon de l’tago, kiam la krepusko fluidiĝas sub la leviĝo de la luno.
Sed ne por aŭdi la bruadon de l’akvofalo Parizina forlasas sian ĉambron, ne por rigardadi la ĉielan lumon ŝi promenas en ombro de la nokto; ŝi sidiĝas en la arbareto de Este, ne pro amo al ĝiaj floroj tute ekfloritaj; ŝi atentas ne al najtingalo, sed al alia kanto tiel amema. Tie glitas paŝoj sur la dika foliaro; ŝia vizaĝo paliĝas, ŝia koro batas rapide; unu voĉo paroletas tra la bruantaj folioj, la ruĝeco revenas al ŝia vizaĝo, ŝia brusto spiras. Unu momenton plu, ili sin renkontos. Ĝi pasis... La amanto staras apud ŝiaj piedoj....
Kio estas por ili la ĉirkaŭanta mondo, kun ĝia ŝanĝo de tempo kaj sezono? La estaĵoj, la tero, la ĉielo estas nenio por iliaj spirito kaj okuloj. Kiel la mortintoj, ili estas indiferentaj pri ĉio envolvanta ilin. Kvazaŭ ĉio estis mortinta, ili sole vivas unu por la alia; iliaj ekĝemoj mem estas plenaj de ĝojo tiel profunda, ke se ĝi ne malfortiĝus, tiu feliĉa frenezeco detruus la korojn suferintajn ĝian varmegan jugon. Ĉu en tiel tumulta kaj amema revo ili pensas pri krimo aŭ danĝero? Kiu,7 sub la jugo de tiu pasio, haltis aŭ timiĝis en tia horo, aŭ pensis kiel mallongaj estas tiaj momentoj? Sed tamen, ili jam pasis... Ho ve! ni devas vekiĝi, antaŭ ol scii, ke tiu revo ne revenos plu....
Kun amemaj rigardoj ili forlasas la lokon de la estinta kulpa ĝojo; kvankam ili havas esperon kaj faras promesojn, ili malĝojiĝas, kvazaŭ tiu disiĝo estus la lasta. La oftaj ekĝemoj, la longa ĉirkaŭpremo, la kisoj sur la vizaĝo de Parizina antaŭ la ĉielo, sub la lumo de la kvietaj steloj, kiuj el malproksime atestis iliajn malfortecojn, ne pardonante ilin, ĉio tio retenas ilin en la loko de l’krimo. Tio devas okazi, ili devas disiĝi kun malespera ĉagreno en la koro, kun la profunda kaj trema senkuraĝo, kiu rapide sekvas la malbonajn farojn.
Kaj Hugo reiras la solulan liton, dezirante fervore aliulan edzinon; sed ŝi devas remeti kun konsciencoriproĉo sian kapon apud la kredema koro de la edzo. Kredeble febra en la dormado, kun la vizaĝo ruĝa pro malkvietaj sonĝoj, ŝi elparolas unu nomon, kiun vekita ŝi ne kuraĝus diri; ŝi premas la edzon kontraŭ sian bruston, kiu batas por alia forestanta: li vekiĝas je tiu ĉirkaŭpremo, kaj kredante sin feliĉa, li konfuzas la sonĝajn ekĝemojn kaj la varmajn karesojn kun tiuj, kiujn li kutimis glori, kaj kortuŝiĝis ĝis la larmoj pro ŝi, kiu, eĉ dormante, amegis lin.
Li ĉirkaŭtenas ŝin dormantan kontraŭ sia koro, por aŭdi ĉian interrompitan vorton; li aŭdas ... kial Princo Azo ektremas, kvazaŭ li estus aŭdinta la voĉon de la ĉefanĝelo? Prave li ektremas ... plej grava sentenco tondros super lia tombo, kiam li vekiĝos por ne plu dormi, kaj aperi antaŭ la Eternula trono. Prave li ektremas, lia tera paco mortis post la aŭdado de tiu nomo, kiu, elparolita dum la dormado elmontris ŝian kulpon kaj la honton de Azo. Kies nomo estas tiu, kiu sur ŝia kapkuseno sonas timinda? Kiel la rompanta ondo, rulante la tabulon al la marbordo, ĵetas al la pintaj ŝtonegoj la malfeliĉulon, kiu falas por ne plu leviĝi, tiel la frapo vundis lian animon. Kies nomo estas tiu? de Hugo, ĝi estas la lia; vere li neniam suspektis tion! Estas la nomo de Hugo, filo de la virino, kiun li amis, lia tuta malfeliĉo, produkto de lia erarigita juneco, kiam li perfidis la honestecon de Bianka, fraŭlino kies malprudenteco konfidigis ŝin je li, kiu ne edziniĝigis ŝin.
Li tiris la ponardon el la ingo, sed reingigis ĝin antaŭ ol la pinto estos libera; kvankam nun malinda vivi, li ne kuraĝis mortigi tiel belan ekzistaĵon, ne vidante, dormante tie ne plu; tiam li ne vekis ŝin, sed fiksis al ŝi tian rigardon ke, se ŝi estus vekiĝinta el sia ravo, ĝi glaciumus la senton9 ree dormi: sur lia frunto, sub la lumo de la brulanta lampo, brilis grandaj gutoj. Ŝi ne plu parolis, sed ankoraŭ dormadis, dum ĉe lia juĝo ŝiaj tagoj estis kalkulitaj.
Je la mateno, li serĉis kaj trovis, en multe da rakontoj de la ĉirkaŭvivantoj, la pruvon de ĉio, kion li timis koni: iliajn nunajn kulpojn, sian estontan malfeliĉon. La fraŭlinoj, longatempe kunkulpaj, serĉas savi sin transportante la krimon, la honton, la sentencon al ŝi. Sekreto ne estas plu; ili rakontas ĉian detalon, kiu povis alporti plenan kredaĵon al la diskonigita okazo; la vundita koro kaj la orelo de Azo havas nenion plu por aŭdi aŭ suferi.
Li ne estis homo, kiu amus prokraston; en la parlamento de la ŝtato, la estro de la antikva regno Este sidiĝis sur la juĝa trono; liaj nobeloj kaj gvardioj estas tie; antaŭ li staras la kulpaj geamantoj, ambaŭ junaj kaj unu en la plej granda beleco! La alia, kun zono sen glavo, la manoj katenataj, ho Kristo! Kiel povas filo stari tiel antaŭ la patro! Hugo tamen tiel devas renkonti lin kaj aŭdi la koleran sentencon, la rakonton de sia malfeliĉo! Kvankam silenta, li ne ŝajnas konsternita.
Kvieta, pala, senvorta, Parizina atendis sian juĝon; kiel ŝi ŝanĝiĝis de post lasta fojo, kiam ŝiaj vivaj okuloj dissemis ĝojon ĉirkaŭ la hela salono, kie nobeloj fieriĝis atendi, kie Beleco aspiregis imiti ŝian ĝentilan voĉon kaj amindan mienon, kaj kolekti el ŝia aero kaj paŝado la ĉarmojn de ilia reĝino. Ke ŝiaj okuloj tiam ploru pro malgajeco, tuj mil militistoj antaŭenirus, mil elingitaj glavoj brilus proprigante al si ŝian malpacon. Kio estas nun ŝi? Kio estas ili? ĉu ŝi povas ordoni; ĉu ili povas obei? Silente kaj indiferente, kun la okuloj mallevitaj, la brovo sulkigita, la brakoj krucigitaj, la mieno glaciumita, la lipoj malfacile kaŝantaj la sarkasmon, tie staras la kavaliroj, la sinjorinoj, la tuta kortego fine. Ke li, la elektita, kies lanco kuŝanta antaŭ lia rigardo, havu la brakojn malligitajn unu momenton, li mortus aŭ gajnus la liberecon... La amanto de sia duonpatrino estas tie katenita apud ŝi; li ne vidas ŝiajn ŝveliĝintajn okulojn, plenigitajn de larmoj malpli pro ŝia malespero, ol pro tiu de li; la palpebroj, sur kiuj la violkoloraj vejnoj desegnis maldikajn liniojn plialtigitajn per la tre dolĉa blankaĵo, kiu invitis la plej ameman kison, nun ŝajnis kunpremi la okulojn kun varma kaj dubeblua flamo: ili brilis tiel malĝoje, kiam la larmoj silente verŝitaj amasiĝis kaj plenigis ilin.
Li ankaŭ estis plorinta pro ŝi; sed pro la ĉeestantoj rigardantaj lin, lia malĝojo, se li havus ĝin, ne aperis. Li altigis fieran kaj severan frunton, se ian ĉagrenon lia animo sentus, li ne tremis antaŭ la amaso; tamen li ne kuraĝis rigardi ŝin. La memoro al la pasintaj horoj, lia krimo, lia amo, lia nuna stato, la patra kolero, la malamo de la honestaj homoj, lia tera kaj eterna fatalo, ŝia fatalo, ho! la ŝia, tio malpermesis al li rigardi ŝian malĝojegan frunton! Alie, lia ravita koro malkaŝus konsciencan riproĉon pro la tuta malbono, kiun ĝi faris.
Kaj Azo parolis: «Hieraŭ ankoraŭ mi fieriĝis pri mia edzino kaj pri mia filo; la revo en tiu mateno forflugis; antaŭ la ekfiniĝo de l’tago mi havos neniun el ili! Mia vivo devas solece treniĝi. Nu! tio pasu; tie ĉi ne vivas iu, kiu ne agus kiel mi; tiuj ligiloj estos rompitaj ne de mi; tio pasu ankaŭ, la sentenco estas pretigita! Hugo, la pastro atendas vin, kaj poste la rebato al via krimo! Iru, direktu viajn preĝojn al la ĉielo; antaŭ la leviĝo de l’vesperaj steloj, vi scios ĉu tie vi povos meriti pardonon, ĉu ĝia kompato povos ankoraŭ pardoni vin; sed tie ĉi, sur la tero, estas neniu loko, kie vi kaj mi povas vivi kune almenaŭ dum unu horo. Adiaŭ! mi ne volas vidi vian morton; sed vi, malsaĝa estaĵo, vidos lian kapon!... Iru,12 mi ne povas diri plu... Iru, virino je voluptema brusto! Ne mi, sed vi verŝis lian sangon! Iru, se vi povos vivi post tiu spektaklo, kaj ĝojiĝu pri la vivo, kiun mi donas al vi.»
Tiam sovaĝa Azo kaŝis al si la vizaĝon, ĉar ĉe lia frunto la ŝvelaj arterioj batis, kvazaŭ varma sango alfluis kaj refluis lian cerbon; li kurbiĝis iom da tempo, metis la tremantan manon antaŭ la okuloj, vualante ilin kontraŭ la amaso; dum Hugo, altiĝante la katenitajn manojn, petis la atenton de la patro dum mallonga tempo; la silenta sinjoro ne malpermesis, kion li petis. «Ne estas ĉar mi timas la morton; vi vidis min flanken je vi rajdi tute ruĝa de sango tra la batalo, nek foje viaj sklavoj tiregis el mia mano senutilan glavon, kiu disverŝis pli da sango por vi, ol iam mia hakilo faris por mi. Vi donis al mi la vivon, vi povas repreni ĝin: donacon pro kiu mi ne dankas vin; la ofendoj al mia patrino ne estas forgesitaj, ŝia malŝatita amo, ŝia nomo ruinigita, la honta heredo de ŝia idaro; sed ŝi kuŝas en la tombo, kie ŝia filo, via konkuranto, baldaŭ ripozos; ŝia krevita koro, mia kapo eltranĉita atestos anstataŭ vi, inter la mortintoj, kiom sincera kaj karesa estis via juna amo kaj via patra zorgo! Estas vere, ke mi senhonorigis vin, sed domaĝo pro domaĝo; vi sciis, ke tiu ĉi juĝata via fianĉino, alia viktimo de via malhumileco, antaŭ longatempe estis difinita por mi; vi vidis ŝin kaj13 vi avidis ŝiajn ĉarmojn; kun via vera krimo, el kiu mi devenis, vi malestimis min kiel malindaĵon, kiel malnoblan paron por ŝiaj brakoj, ĉar vere mi ne povis sopiri al la leĝa heredo de via nomo, nek sidiĝi sur la hereda trono de Este. Tamen, se mi vivus kelke da someroj plu, mia nomo brilos pli, ol tiu Este kun honoroj tute miaj. Mi havis glavon, mi havas bruston, kiu almilitus tiel altan plumfaskon, kiel neniam balanciĝis laŭlonge de la rango de ĉiuj viaj reĝaj moŝtoj; nek ĉiam la kavaliraj spronoj estas plej brile portataj de tiuj plej alte devenintaj: la miaj pikis la flankojn de mia kurĉevalo antaŭ la malhumilaj ĉefoj el princa rango dum la batalo, sub la ekscitanta krio: “Este kaj Venko!” Mi ne volas defendi la kaŭzon de la krimo, nek petegi vin por reaĉeti el tempo kelke da mallongaj horoj aŭ tagoj, kiuj devas pasi super mia sensenta kadavro. Tiaj momentoj de frenezeco, kiaj la pasintaj, ne povis nek devis daŭri. Kvankam mia deveno kaj mia nomo estas humilaj, kaj la nobleco de via raso malŝatas ornami tian objekton kian mi, tamen miaj trajtoj malkaŝas ian similecon al la vizaĝo de mia patro, mia spirito montras ĉion de vi. El vi devenis mia kuraĝeco, el vi ankaŭ... Kial vi ektremas? El vi, kun tuta ĝia forto, devenis mia valora brako, mia flama animo; vi donis al mi ne nur la vivon, sed ĉion, kio igis min plej simila al vi mem. Vidu, kion faris via krima amo! ĝi rekompencis al vi per tre simila filo! Mi ne estas bastardo ĉe mia animo; ĉar tiu ĉi, kiel la via, malamas kontrolon; pri mia14 vivo, tro frua donaco, kiun vi donis al mi por repreni ĝin tiel rapide, mi ne taksis ĝin pli ol vi, kiam vi plialtigis la kaskon sur la frunto kaj ni ambaŭ batalis unu apud la alia, puŝante niajn kurĉevalojn sur la mortintoj. La estinteco valoras nenion, fine la estonteco estos ankaŭ samvalora. Mi dezirus esti mortinta tiam, ĉar kvankam vi kaŭzis la malfeliĉon al mia patrino, kaj forprenis la fianĉinon difinitan por mi, tamen mi sentas, ke vi estas mia patro. Kvankam estas severa via kruela dekreto, ĝi estas justa eĉ elveninte el vi. Naskita en la peko por morti hontoplena, mia vivo komenciĝis kaj finiĝos same. Kiel eraris la patro, tiel eraris la filo; vi devas puni ambaŭ ĉe unu sola. Laŭ la homa vidpunkto, mia krimo ŝajnas la plej malbona, sed Dio juĝos inter ni ankaŭ.»
Li silentis kaj staris kun la krucigitaj brakoj, sur kiuj resonis la ĉirkaŭantaj katenoj; neniu estro inter ĉiuj tie ĉeestantaj sentis sian orelon vunditan, kiam tintis tiuj pezaj ĉenoj. Tiam la mortaj ĉarmoj de Parizina ree altiris ĉiujn rigardojn. Ĉu ŝi povus aŭdi tiel lian kondamnon al la morto?! Pala kaj silenta ŝi staris, la viva kaŭzo de la malfeliĉo de Hugo: ŝiaj grandaj okuloj nemoveblaj, nek foje turniĝis ien flanken, nek foje la palpebroj fermiĝis kaŝante la helon, kiun ili ŝirmis; sed ĉirkaŭ ĝiaj globoj je la plej densa lazuro, la blanka rondo plivastiĝis, kaj tie ŝi montris sin kun tiel vitreca rigardo,15 kvazaŭ ŝia malmoligita sango estus glaciigita: iafoje dikaj larmoj amasiĝis malrapide kaj glitis el la longa kaj nigra franĝo de la belaj palpebroj. Estas vidinda ne aŭdinda afero; kaj ĉiuj ĉeestantoj surpriziĝis, ke tiaj larmoj povas elflui el homaj okuloj. Ŝi provis paroli, la nefinita vorto sufokiĝis en la ŝvelita gorĝo; ŝajnis, ke ŝia tuta kuraĝo ŝprucis en la tono de tiu mallaŭta ĝemo. Tio ĉesis, ŝi provis ree paroli, sed ŝia voĉo eksplodis kiel akra krio, kaj ŝi falis teren, kvazaŭ ŝtono deĵetita el sia fundamento; pli simila al senviva objekto, restanta formo de la edzino de Azo, ol al ŝi, kulpa ekzistaĵo, kies ĉia pasio estis pikilo instiganta al kulpo, sed kiu ne povis suferi sian malkovron kaj malesperon. Tamen ŝi vivis, ŝi restariĝis tre rapide el tiu sveno kvazaŭ morto, sed apenaŭ akirinte la konscion, la sentoj estis superstreĉitaj de akraj doloroj, ĉiu malforta fibro de ŝia cerbo (kiel pafarkaj ŝnuroj moligitaj de la pluvo ĵetas flanken la erarintan sagon) sendis antaŭen malraciajn kaj senenhavajn pensojn! La estinteco estis malplenaĵo, la estonteco estis nigra kun briloj de funebraj strekoj, kiel la fulmoheligita dezerta vojo, kiam la noktomeza ventego pleniĝas je kolero. Ŝi timis, ŝi sentis, ke ia malbono kuŝas sur sia animo, tiel profunde kaj malvarme, ke ŝi konsciis nur, ke estas kulpo kaj honto, kaj ke iu estas mortonta; sed kiu? ŝi forgesis. Ĉu ŝi estas vivanta? ĉu tio estas ankoraŭ la tero sube, la ĉielo supre, la homoj ĉirkaŭe?! aŭ ĉu estis demonoj, kiuj nun tiel minacas ŝin, antaŭ kies okuloj ĝis tiam ili estis ridintaj kun simpatio? ĉio estis16 konfuza kaj nedifinita al ŝia erarinta kaj ekmovita spirito, ĥaoso da malsaĝaj esperoj kaj timoj!... Jen en ridoj, jen en ploroj, freneze silenta je ĉia ekstremo, ŝi bataladis kontraŭ tiu konvulsia sonĝo, kiu tiel ŝajnis agi sur ŝin. Ho! vane ŝi penados por vekiĝi!
La sonoriloj de la monaĥejoj malĝoje kaj malrapide sonoras, balanciĝante en la malhela kvarangula turo, kun profundaj sonoj, kiuj funebre vundas la koron! Atentu! Oni ekkantas la himnon, la kanton por la mortintoj, aŭ por la vivantoj, kiuj estas baldaŭ mortontaj! Por la animo de ia foriganta ekzistaĵo, la morta himno resonas, la konkavaj sonoriloj sonoras. Li proksimiĝas al la templimo de la vivo, genufleksante antaŭ la genuoj de monaĥo. Malĝoja aŭdado, kompatinda spektaklo estis vidi lin genufleksitan antaŭ la ŝtipo, sur la nuda, malvarma tero, ĉirkaŭitan de la gvardioj, kies estro, kun la brako nuda, ekzamenas ĉu la tranĉrando estas akra kaj firma, por ke la bato estu rapida kaj certa. Dume, la popolamaso kunvenas en silenta rondo, por vidi la ekzekutigon de la filo kondamnita de la patro.
Estas proksimume la ĉarma horo antaŭ la subiro de la somera suno. Lumigante tiun malĝojan tagon kaj mokante je ĝi kun la plej firmaj radioj,17 la suno brilis sur la kondamnita kapo de Hugo, kiam lastafoje li, konfesante sin al monaĥo, plorante sian fatalon, pentofarante, kurbiĝis por aŭdi la vortojn de pardono, kiu estingas la mortajn pekojn. La alta suno brilis sur la bukloj de liaj kaŝtanaj haroj, frizitaj laŭlonge de la nuda kolo; sed pli brila ankoraŭ estis la radio ĵetita sur la hakilon rebrilantan apud li kun klara kaj funebra relumo. Ho! maldolĉa horo de l’foriro! Eĉ la sensentaj restis glaciigitaj pro timo. Kvankam la krimo estis grandega, kaj la leĝo justa, tamen ili tremis antaŭ la spektaklo.
La bastarda filo kaj kuraĝa amanto estis farinta la lastajn preĝojn: la eroj de lia rozario, kaj liaj kulpoj, estis renombritaj; la horoj de lia vivo atingis la lastan minuton. Li estis senigita je sia mantelo, la blondaj haraj tufoj estis tonditaj. La vestoj, kiujn li portis ĝis tiam, la skarpo, kiun Parizina donacis al li, ne devas ornami lin ĉe la tombo: ĉio devas resti flanke; nur sur liajn okulojn oni devas meti bandaĝon; sed ne, tiu lasta malindaĵo neniam vualos liajn fierajn okulojn. Liaj sentoj, ŝajne submetitaj, reviviĝis iom kun profunda malŝato, kiam la ekzekutisto preparis sin por vuali ilin, kvazaŭ li ne kuraĝus rigardi la morton. «Ne, mia sango kaj mia vivo apartenas al vi, miaj manoj estas katenitaj, sed lasu min morti almenaŭ kun la vido libera. Frapu!» Rapide la glavo18 falis, la kapo ruliĝis, la peza trunko makulita, sangverŝante, falis sur la teron, kies profundaj fendoj sorbiĝis de sanga fluo, la konvulsiaj okuloj kaj lipoj tremis rapide, poste, ili fiksiĝis je eterne.... Kiel la krimuloj, li mortis sen fanfaronado, sen parado; kiel konfesanto, li kurbiĝis kaj preĝis ne malŝatinte la pastran helpon, nek perdinte la esperon en la ĉielo. Dum genufleksita antaŭ la pastro, lia koro foriĝis el teraj sentoj ... lia kolerema patro, lia amantino, kio estis ili en tiu horo? Ne plu riproĉo, ne plu malespero; neniu penso krom la ĉielo, neniu vorto krom la preĝo, escepte tiujn vortojn elparolitajn kiam, nuda por suferi la baton de la ekzekutisto, li petis morti kun la okuloj malkovritaj, kaj lian solan adiaŭon al tiuj ĉirkaŭantaj lin.
Silentaj kiel la lipoj fermitaj de la morto, la ĉeestantoj restis mutaj; sed kiam la mortiga bato frapis lin, kies vivo kaj amo tiel finiĝis, elektra tremfrosto trairis de homo al homo, kiuj kun mallaŭta murmuro haltigis ekĝemon, kiu ree revenis ĉiun bruston. Krom la frapo, kiu kun fortika kaj funebra bato penetris ĝis la ŝtipo, neniu akuta bruo estis aŭdita, krom unu freneze akra, troe sovaĝa, fendinta la silentan ĉirkaŭaĵon. Simila al la krio de patrino, kies filo estas mortigita de subita frapo, tiu plendo supreniris ĉielon, kiel senmorta malfeliĉo de unu animo. Elpuŝita tra la kradoj de la palaco de Azo, kien direktiĝis ĉiuj rigardoj,19 la terura sono kun la aperaĵo samtempe ĉesis! Estis la terura krio de unu virino; neniam la malespero sin montris en plej freneza esprimo! ĉiuj, kiuj aŭdis ĝin, kompateme faris religian promeson, por ke ĝi estu la lasta.
Hugo mortis; de tiu horo Parizina ne estis plu aŭdita nek vidita en la palaco, en la salono, en la ĝardeno. Ŝia nomo, kiel malnobla aŭ timinda vorto, estis ekzilita el ĉiuj lipoj kaj oreloj, kvazaŭ ŝi neniam estus vivinta; el Princo Azo, neniu aŭdis ian raporton pri edzino aŭ filo. Ili ne havis monumenton nek memoron, estis entombigitaj en nesankta tero, almenaŭ la kavaliro, kiu mortis je tiu tago. La fatalo de Parizina restis kaŝita, kiel la polvo sub tomba ŝtono. Ĉu ŝi loĝadis en ia monaĥejo kaj gajnis la ĉielan vojon per malkvietaj kaj riproĉindaj jaroj de turmento, fastoj kaj senĉesaj ploroj; aŭ ĉu ŝi falis per la bulo aŭ glavo, pro la funebra amo, kiu submetis sin; aŭ ĉu frapita je tiu momento, ŝi mortis de tujaj suferoj, kiam tiun ŝi vidis morti sur la ŝtipo; aŭ ĉu la frapo de l’ekzekutisto, ekmovinte ŝian kompateman koron, neniigis ŝian organismon; neniu sciis, neniu iam scios: sed io estis ŝia fatalo tie ĉi, ŝia vivo komenciĝis kaj finiĝis malfeliĉe.
Kaj Azo trovis alian edzinon; belaj filoj kreskis apud li, sed neniu estis tiel aminda, tiel brava kiel tiu velkinta en la tombo; aŭ se ili estis tiaj, ilia kreskado pasis neatentinda por lia rigardo aŭ rimarkita kun sufokita ekĝemo. La ploro neniam malsupreniris lian vangon, la rido neniam malstreĉis lian frunton, sur kiu estis gravuritaj la kruciĝintaj linioj de la pripensoj, sulkoj, kiujn la varmega parto de Malĝojo tie fendis antaŭtempe, cikatroj de la ŝirinta spirito, kiujn la batalo de l’Animo lasis malantaŭe! Li estis sentinta tutan ĝojon kaj malfeliĉon; apenaŭ restis al li sendormaj noktoj, pezaj tagoj; animo tute mortinta por la malestimo aŭ laŭdo, konscienco kiu evitante sin mem, tamen ne cedis nek forgesis; kiam li ŝajnis malpli kvieta li pensis kaj sentis forte; nur la densa glacia tavolo povas kovri la supraĵon, la viva fluo loĝas aktiva malsupre, tial ke ĝi kuras senĉese. Ĉe lia fermita brusto loĝis sentoj enradikigitaj de la Naturo tre profunde por esti eltiritaj el tie. Kiam ni bataladas por deteni la larmojn farante ilin forflui koron, ili ne sekiĝas, iras returnen al la primitiva fonto, tie ili fariĝas pli puraj, restante en ĝia profundeco, neverŝitaj, ne glaciitaj, sed pli amataj tie, ili estas malpli videblaj. Forlasita al la intimaj ekstremoj de ĉagreno por kompati tiujn formetitajn el la vivo, kaj sen la potenco plenigi la mankon, kiun kaŭzis lia suferado, kaj plene konscia, ke li estis parolinta justan sentencon; ke ili estis preparintaj21 siajn kondamnojn, tamen, la vivo de Azo defluis mizeroplena! La malbonigitaj branĉoj de l’arbo zorge ĉirkaŭhakitaj alportas al la resto forton, floradon, vivon, freŝan verdaĵon, liberan ŝtonĵetilon; sed se la kolerema fulmo furioze ruinigas la balanciĝantajn branĉetojn, la dika ŝtipo sentas la malbonon, kaj neniam plu produktos unu folion.