SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET.
20. (Vol. II., No. 6.)
Junio, 1905.
La Esperanta Gazeto por la
Propagando de la Internacia Lingvo.
ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1½ roubles; 75 cents).
Wholesale Agents: 41. Outer Temple, London, W.C.
All Communications should be sent to THE EDITOR, 67, Kensington Gardens Square, London. W.
Page | |
---|---|
A Modern Hermit (Clarence Bicknell) | 81 |
The Golden Heart (C. Oxenford) | 82 |
Reminiscences, Part VI. (Edward Metcalfe, M.A., Oxon) | 84 |
Oddments | 86 |
To Give or not to Give (E. W.) | 87 |
Recollections of Ireland (F. A. Meigh) | 88 |
A Foreigner Abroad (C. W. T. Reeve) | 89 |
The Golden Hour (Rev. T. Eli Evans) | 90 |
Pancakes (A. Vuillaume) | 90 |
From the Light of Asia (A. Motteau) | 91 |
The Brothers of Birchington (S. H. Emptage) | 92 |
The Home of the Essence of Roses (Ilarion Raytcheff) | 93 |
My Holiday (The Editor) | 94 |
Indian Lions (H. K. G.) | 96 |
Avizo Grava.
La malnova firmo Buchanan, Scott & Co., fondita en la jaro 1870, prezentas siajn komplimentojn al la Esperantistaro kaj anoncas ke, post nelonge interesa kaj enspeziga propono aperos en tiu ĉi spaco. Ĉiu Esperantisto, ĉu membro de ia konata grupo aŭ kies nomo enskribiĝis en la Adresaro de Dro Zamenhof, kiu volas akcepti tiun ĉi proponon povos samtempe ne nur ŝpari al si specialan rabaton sed ankaŭ antaŭenpuŝi la disvastigon de Esperanto.
Buchanan, Scott & Co.,
Garthland Street,
Glagow, Scotland.
THE UNIVERSAL TYPEWRITER.
Just think of it!
THE INTERNATIONAL MACHINE.
Unbound by ties of nationality:
The common bond of union of all civilised peoples.
The Remington can be supplied fitted for Esperanto.
THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY,
100, Gracechurch St., London, E.C.
LA UNIVERSALA SKRIBMAŜINO.
Pripensu je tio!
LA INTERNACIA MAŜINO.
Tute liberiĝita de naciaj ligiloj:
La Komuna unuigilo por ĉiuj civilizitaj popoloj.
La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj.
LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO,
100, Gracechurch St., Londono, E.C.
ĈIUJ, NI POVOS
PARADIZON IRI.
Por tio ĉi, oni devas aĉeti bonajn vinojn, kaj sin turni al:—
Sro. Ch. Jadoan en Mercurey (S. & L.) France.
The "Review of Reviews"
Is the Best Magazine for Busy People. And it is read by ‘Esperanto’ Students.
The aim of this Magazine is to make the Best Thoughts of the Best Writers universally accessible at a Trifling Cost.
The busiest and poorest in the community may here follow with intelligent interest the great movements of Contemporary History.
Post Free for Twelve Months, 8/6,
10 fr. 75 c., or 8.50 marks.
Office: MOWBRAY HOUSE, NORFOLK ST., LONDON.
FOR SALE.
160 Guinea ‘Broadwood’ Grand Piano for £63. In fine condition; Rosewood. For all particulars write to The Editor.
Correspondence Lessons in Esperanto.
ARE GIVEN BY
Mr. A. MOTTEAU, Certified Teacher of Esperanto, 157, Earlham Grove, Forest Gate, London, E.
7/6 the Quarter.
La Kosto de la Enskribo estas 6d. (70c. poŝtmarkoj).
81
The Esperanto Gazette for the Spread of the International Language.
ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ ĈE
SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO
N.B.
N.B.
Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis poŝtmarkon.
Alsendatajn artikolojn la Redakcio laŭ bezono korektos.
Oni povas sendi la abonpagon per poŝtmarkoj, kiuj estas akceptataj laŭvaloro.
Oni sendu ĉiujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro, 67, Kensington Gardens Square, London, W.
20. [Vol. II., No. 6.]
Subscription, 3s. Per Annum. Single Copies, 4d. net. Nos. 2 to 13, 6d. each; Later issues 4d. each, net.
JUNIO, 1905.
Dum dudek jaroj mi estas loĝinta en malgranda urbo sur la Mediteranea marbordo, kaj mi konas tre bone la pastron, la fiŝkaptistojn, la kampanarojn, ja ĉiujn, sed nur sciiĝis la lastan semajnon ke inter ni kaj la plej proksima vilaĝo vivas maljuna ermito. Oftege mi estas promeninta laŭlonge la kvin kilometroj da ŝtona laciga bordo neniun renkontinte, kaj neniam iu priparolis al mi pri la stranga estaĵo pri kiu mi estas skribonta. Oni vidas tie unuflanke la krutajn montetojn kun ŝtonegoj kaj dornaj arbetoj, du aŭ tri ĝardenojn kun palmarboj kaj oranĝujoj, kaj malmulte da muroj ruinitaj; aliflanke estas la profunda transvidebla blua maro. Sed irinte meztagmanĝi kun amiko kiu antaŭ nelonge aĉetis unu el la kulturaĝetoj kie li nun estas alklimatiganta nekomunajn kaj delikatajn arbojn kaj florojn kiuj ne povas bone vegeti aliloke, mi konatiĝas kun la ermito, ĉar dum ni manĝis, jen, sur la marbordo alproksimiĝas la malalta blankhara solulo, paŝanta malrapide kun siaj okuloj rigardantaj la teron.
Kio estas tio, mi demandis?
Ĉu vi ne konas la ermiton, li respondis mia amiko?
La ermito alvenis apud ni, kaj mi esperis paroladi kun li, sed li ne respondis al mia amika saluto. Tiam mi proponis partopreni kun li mian panon kaj kokinaĵon, kaj tiujn ĉi li akceptis sed sen ia dankesprimo. Tio ne min mirigis, ĉar la anoj de nia urbo estas tre malmulte dankemaj, sed ŝajnis pli mirinde ke li ne volas trinki eĉ iom da vino, ĉar niaj urbanoj tre volonte trinkas, eĉ drinkas vinon kaj likvorojn.
Baldaŭ li foriris, kaj mia amiko rakontis lian historion. Ŝajnas ke la ermito loĝas ĉiam sur la marbordo, kaj neniam iras al la urbo aŭ al la butikoj kaj ne, eĉ dum la Kristnaska festo aŭskultas la meson en la nemalproksima preĝejo. Li dormas sub la ŝtonegoj aŭ en ia ĝardeno. Li interparolas kun neniu kaj ne havas amikojn. Tamen li estas edziĝita pli ol unufoje, kaj havas multajn idojn, sed li ilin forlasis, kaj ili nature ne amas lin, kaj kvankam kelkaj parencoj loĝas apude ili ne vizitas lin. Li neniam iris al la komunuma lernejo kaj ne povas legi aŭ skribi. Li ne tranĉas la hararojn kaj havas longajn vangharojn, kaj estas sen botoj, sen ĉemizo kaj sen ĉapelo.
Mia amiko ne povis doni al mi aliajn sciigojn, kaj li mem ne scias kie la ermito naskiĝis aŭ kiam li komencis tiun ĉi manieron da vivado.
Mi demandis kiel li nutras sin, ĉar li ne laboras kaj nenion aĉetas. Ĉu li posedas bienojn aŭ monon? ĉu li sendas iun en la urbon? Ne, li respondis, sed li rabas en la ĝardenoj sed preskaŭ ĉiutage li manĝas fiŝon, ĉar kiam la fiŝkaptantoj altiras marbordon siajn retojn li subite ekkuras al ili, kaj ili aŭ donacas iom, aŭ foririnte lasas la senvalorajn restaĵojn por li, kaj kelkafoje ili kiuj amas la solulon, donas siajn manĝaĵeretojn, pecon de pano aŭ makaronio aŭ fromaĝo. Tial la mizerulo ne estas tute legommanĝantulo nek tute viandmanĝantulo.
De tia tago mi rakontis la aferon multefoje al miaj amikoj. Ĉiuj diras, "Tre strange, mi ankaŭ iros serĉi lin." Jes, estas strange, ne vere en tiuj ĉi nuntempoj, en kiuj turistoj, ne dezertuloj, troviĝas en la Egiptaj dezertoj, kaj la grotoj de la antikvaj ermitoj estas nur vizitataj de kampofestenantoj. Tamen ne tre strange, ĉar mia nova amiko estas nur kato, pli ruza ol siaj samspeculoj, ĉar li povas manĝi fiŝon ĉiutage sen ia timo pro malpacoj kaj ungogrataĵoj.
C. Bicknell.
82
Fantazio, originale verkita de C. Oxenford.
Unu vidvino kuŝis sur sia lito. Si estas mortonta. Ŝi scias ke baldaŭ ŝi devas lasi sian filineton sola en la kruela mondo; kaj tiu penso doloras ŝin pli multe ol ŝia malsanego. Ŝi alvokis sian filineton, kaj ŝin karesante, diris: "Karulino mia, mi foriras al malproksima lando, kaj vi ne min revidos ĝis multaj jaroj. Ne, plej amata, ne ploru; certe, vi min revidos ian alian tagon. Aŭskultu, kiam mi iros, vi estos sola; sole vi devos pasi tra la vivado. Mi estas tiel malriĉa ke mi ne havas ion ajn vin doni; sed ĉirkaŭ via kolo vi havas ĉeneton portante la duonon de ora koro, kiun vi portis de la tago kiam vi naskiĝis. Ie en la mondo vivas knabo kiu posedas la alian duonon de tiu ĉi koro, kvankam mi ne scias kie, ian tagon vi lin renkontos, kaj tiam, kiam vi renkontos unu la alian, vi trovos, ke la duonkoroj kuniĝos, kaj neniu nek nenio ilin povos redisŝiri, aŭ rompigi. Sed, estu singardema; multe da viroj provos preni de vi la duonkoreton, aŭ deziros ĝin interŝanĝi, aŭ ĝin aĉeti. Plie, eble vi mem trompiĝos, kaj kiam vi vidos duonkoron similan al la via, vi pensos ke ĝi estas tiu kiun vi serĉas. Eble ĝi estos tiel simila ke ĝi trompigos ambaŭ vi kaj la havanto. Sed estos pruvo. Se ili ne egalas, ili ne kuniĝos, kiel ajn vi penados, kaj neniam vi povos forpreni ĝin de la ĉeneto. Bone do rigardu, kaj zorgu, ke vi ne montros vian oran koron tuj kiam vi pensas ke vi vidas unu ŝajne simila al ĝi. Reaŭskultu: estas belega lando kiun mi treege deziras ke vi trafu. Ĉiu penas trafi, sed ne ĉiu sukcesas. Neniam alvenas tien iu kiu estas sola. Estas nur duope ke oni povas atingi la Paradizon de la Koroj. Tial, karulino, ĝis la tempo kiam vi trovos la knabon kiu havas la alian parton de via koro, ne penu iri tiun landon. Tio estas ĉio, kion mi povas diri, mi laciĝas. Adiaŭ, plej karega filineto mia, mi ne pli longe povas gardi aŭ zorgi pri vi,—min kisu—mi iras—," tiam, per lasta peno, ŝi aldonis tiujn ĉi vortojn: "Ne permesu aliu ajn vidi vian koron—ĝis vi—renkontos—la alian, tiam vi—konos. Adiaŭ, kar——"
La knabineto ploris multe, sed kvankam la najbaroj ŝin kompatis, ili ne povis redoni al ŝi ŝian patrinon. Baldaŭ ili ekmalzorgas ŝin; eĉ ili ekmalametas ŝin, ĉar ŝi ne estas simila al la aliaj knabinoj. Ŝi ne estas bela, kvankam ŝi havas bonkoron; sed ŝi havas tre mallumajn okulojn, kiuj ŝajne travidas la personon al kiu ŝi parolas, kaj neniu amas tion, ne vere? Unu virino diris al ŝi "Vi havas kruelajn okulojn, mi volas ke vi ne rigardu tiele ĉe mi." Tiu ĉi virino estis trompantino. Tamen la knaboj ludus kun ŝi antaŭ ol ili ludus kun la aliaj knabinoj; kaj kiam ŝi iĝis pli granda, pli maljuna, ili marŝus kaj paroladus kun ŝi anstataŭ kun la pli belaj junulinoj en la vilaĝo. Tial ŝi malamiĝis de multaj, kaj ŝi estas tre malfeliĉa. Ŝi estis tute sola, kaj ŝi multefoje ploris por ŝia perdita patrino. Sed, neniam ŝi montras al iu sian malgrandan duonkoron, kvankam ŝi elrigardus maltrankvile por vidi ĉu iu ajn el la junuloj havas duonkoron simila al la ŝia. Sed ne, tre malofte knabo montras ĉu li havas koron aŭ ne, kaj inter la malmultaj kiujn ŝi vidis, neniam estis unu kiu estis eĉ iomete simila al la ŝia.
Sed, unu tago alvenas al la vilaĝo juna viro, kiu estas tri aŭ kvar jaroj pli maljuna ol ŝi. Ho, li estas bela, forta, kaj tiel agrabla kaj aminda, ke ŝi pensas: jen estas eble la junulo kiu havas la alian duonon de mia koro. "Mi estas certa, ke se mia patrino estus ĉi tie, ŝi same dirus," diris ŝi al si mem. En tiu ĉi tempo ŝi estas malamegita de ĉiuj ĉirkaŭ ŝi, ĉar kiam ŝi viriniĝis, ŝi trovis ke ĉio en la vilaĝo estas malsimila de tio kio ĝi aperas esti. Ĉiu portas maskon; kaj ŝi neniel komprenas kial. Tial ŝi ofte fortiras la maskojn de iaj personoj, ĵus kiam ili la plej dezirus ĝin konservi. Tial, vi vidas, ŝi devas esti treege malamata. Ĉie ŝi portas ĉagrenon, hontecon, kaj certe, en la okuloj kaj laŭ la pensoj de tiuj ĉirkaŭe ŝi estas malbonkora.
La junulo kiu estis nove alveninta, vidas tiun ĉi, kaj kompatas ŝin. Ili iĝas geamikoj, kaj ŝi tute konfidas al li. Tagon ŝi montris al li sian oran koron, kiun, kiam li vidis, li deziregis havi, kvankam li bone scias ke li ne havas la alian duonon. Sed li havas la duonon de kupra koro, kiun li pensas igi similan al la ŝia. Li observis zorge la supraĵon de ŝia koro, kaj poste tordis, fleksis, kaj poluris sian kupraĵon, ĝis ĝi vere ekaperas iomete simila al ŝia, tiam li montras ĝin al ŝi, kaj ŝi, ĉar ŝi estas ankoraŭ juna kaj malsaĝa, kaj ĉar ŝi pensas ke ŝi lin amas, ekdonas la sian; sed subite ŝi vidas ke eĉ dum ŝi rigardas, la kupraĵon iĝas malhela, malluma, kaj kiam ŝi volus provi ĉu la du kuniĝos, ŝi trovas ke ŝi neniel povas sian forpreni de la ĉeno ĉirkaŭ sia kolo. Kiam la junulo trovis ke li ne povis gajni ŝian koron, li pli kaj pli ĝin deziris. Li iĝis tre kolera, kaj preskaŭ tiel kruela kiel la vilaĝanoj, kaj iafoje penis perforte ŝteli la malgrandan duonkoron, sed ŝi tiel forte ĝin tenis, ke li ne povis.
Fine, ne povante trovi aŭ feliĉecon aŭ bonkorecon en sia vilaĝo, ŝi foriris de sia naskloko, kaj marŝis dum la nokto ĝis la proksima urbo; esperante 83 ke tie ŝi povos labori por sia pano, dum ŝi serĉos la junulon kiu posedas la alian duonon de sia koro, kiun ŝi trovas ĉiutage pli peza. Certe, pensis ŝi, tie ĉi baldaŭ mi trovos mian korkunulon, ĉar la jena devas esti la plej granda urbo en la mondo, kiel ĝi estas la plej bela. Eble mi estas proksime la Paradizon de la Koroj, kiun mia patrino priparolis.
Ho ve! Baldaŭ ŝi trovas ke la urbo estas nek bela nek granda, kaj la koroj de la loĝantoj, se iam ŝi vidis iajn, estas maldolĉigitaj, malbeliĝintaj. Ŝi deviĝas labori treege, sed neniam ŝi povis plaĉigi siajn mastrinojn, kaj ofte ŝi multe ploras dum ŝi laboregas. Semajnojn, monatojn, eĉ jarojn ŝi pasigis tiamaniere, sed ĝis nun ŝi ne estas trovinta iun kiu posedas la alian duonkoron. Unu tagon ŝi renkontis maljunegulon, kiu diris al ŝi ke neniam ŝi trovos tion, kion ŝi serĉas en tiu urbo. Li loĝis tie dum multe da jaroj, kaj li bone scias ke preskaŭ ĉiuj la loĝantoj jam kunligis siajn korojn, kvankam multaj pretendas ke ne, kaj multaj aliaj pretendas ke siaj kunulinoj estas nesimpatiaj. Ne, ŝi alvenis ĉe la malprava urbo, ŝi devis sin turni maldekstre, anstataŭ dekstre, kiam ŝi foriris de ŝia vilaĝo.
"Ho ve!" diris ŝi, "mi estas tiel lacigita vivi tiel izole malĝoje. Ĉu mi akceptos unu el la kupraj aŭ ŝtaloj koroj kiujn oni prezentas al mi? Ili tre brilas, kaj unu aŭ du preskaŭ egalas al la mia. Kompreneble ili neniam kuniĝos, sed—ĉu jes, ĉu ne?" Ŝi pripensadis mallonge. "Ne, mi ne povas, estas neutile peni. Mi ne estas ankoraŭ tro maljuna por penadi trafi tiun landon kiu estas tiel bela. Eble mi povos trovi ĝin sole, malgraŭ la timoj de mia patrino. Eble ŝi eraris, en ŝia zorgeco pri mi. Jes, mi iros, eble estas alia vojo el tiu ĉi urbo, kiu kondukos min al la Paradizo."
Tial ŝi demandis de ĉiuj kiujn ŝi renkontis, ĉu oni povus montri al ŝi la vojon al la Paradizo de la Koroj. Sed ĉiuj ridis.
"Vi? Penas trovi tiun landon kiun trovas ja malmultaj. Ho jes, estas vojo el tiu ĉi urbo kondukante al ĝi, sed estas malofte uzita, kaj estas tre malfacile vidi la vojeton nune. Ankaŭ vi estas tro maljuna, tro malbela—malsaĝa. Estas nur la junaj belulinoj kiuj sukcesas, ĉar ili ĉiam estas helpataj. Vi neniam ĝin trovos sole. Vidu," diris unu, "trarigardu tra tiu ĉi okulvitro, estas maldolĉa, malbela, malluma vojo, kaj la Paradizo estas trompaĵo, estas pli malbona ol tiu ĉi urbo."
Sed alia viro kompatis ŝin, kaj diris: "Malfeliĉulino, bone pensu. Se vi ekiras, vi ne povos reveni. Vi devas iri longe antaŭ eĉ vi alproksimiĝas je ĝi. Unue vi devas trairi tra la Aleo de la Nekonatoj, ĉe la fino de la aleo, vi trovos La Simpativojon; ĉe la krucvojoj, maldekstre, vi vidos la Strateton de la Amantoj; kiam vi alvenos al la fino de tiu strateto, vi eniros la grandegan Arbaron de Ellern-unu-la-alian, kaj trapasinte tra tiu malfacila arbarvojo, vi trafos la belan landon kiun vi serĉas. Sed kie estas via kunulo? Ĉu vi ne havas iun? Nur duope oni povas tiun landon trafi."
"Ho ve! tiel diris mia patrino, sed mi pensis ke eble ŝi eraris. Ŝajnas al mi ke estas tre longa malfacila vojaĝo, kaj mi ne ankoraŭ trovis iun kiu sufiĉe min amas por eĉ montri al mi la vojon. Kial mi ne penas iri sole?"
"Ho, multaj estas pensintaj ke ili povus trafi la landon sole, sed neniam mi aŭdis ke ili sukcesis. La vojo estas vere malĝoja kaj doloriga al tiuj kiuj penas."
"Mi ne estas timulino. Eble mi trovos iun jam sur la vojo. Kie do estas la unua strato, la Aleo de Nekonatoj, ĉu vi bonvolos diri al mi?"
Li ridetis.
"Vi estas nune preskaŭ ĉe la fino de la Aleo; tie estas la komenco de la Simpatia Vojo. Nu, mi admiras vian kuraĝon, mi iros kun vi ĉe la fino de la Aleo, kaj montras al vi kie estas la krucvojoj."
Ĉe tiu ĉi eldiro, ŝi tre kontentiĝis. Jam si malametis la penson de deviĝi diri adiaŭ al la bonkora viro. Pensis ŝi, li estas la unua persono kiun mi renkontis en la urbo, kiu ŝajnas havi koron.
Nu, ili marŝis kaj marŝadis, kaj nekonscie marŝis tra la Simpativojo; sed noktiĝante, ili restis ĉe Amikdomo ĝis la sekvanta mateno, ĉar li trovis ke li ne povus retrafi la urbon antaŭ la nokto falus. Kiam mateniĝis, ŝi malgaje ekdiras adiaŭ, sed li respondis: "Estas tiel bela mateno, mi iros pluete kun vi, kaj almenaŭ montros al vi kie la Am-Strateto eliras el tiu ĉi vojo, kaj tiam ni diros adiaŭ." Ili do marŝadis malrapide sur la vojo, paroladante dume. Ju pli ili parolas, des pli ili ametas unu la alian kaj ree nekonscie ili atingas la krucvojojn kaj sin turnas en la strateton.
"Ho, kia bela strateto," kriis ŝi.
"Jes, estas vere bela," li respondis, sed nek li nek ŝi scias ke ili estas jam en Am-Strateto, kaj tiel ili marŝadas kune. Dume ili promenadas, li rakontas al ŝi ĉion pri li mem, kaj ŝi rakontas al li ĉion pri ŝi; sed neniam vorton pri la ora koreto. Subite, li diris:
"Mi plenkonfidos al vi (ĉar mi vin tre ametas, kaj mi bone scias ke vi estas konfidinda) tion kion mi neniam antaŭe konfidis al iu." Tiel dirante, li elprenis el sia brustpoŝo, skatoleton, kaj ĝin malfermante, montras al ŝi la duonon de malgranda ora koro. "Tiu ĉi," li diris, "estas la sola aĵo kiun mi posedas, sed mi vidas ke vi estas ankoraŭ pli malriĉa, kaj devas iri longe antaŭ vi trafos vian deziratan landon. Ĉu vi akceptos ĝin? Estas difekta, mi scias, kaj ne multe valoras. Mi ne scias kie estas la alia duono, sed tia kia ĝi estas, mi volonte donas ĝin al vi, ĉar mi vin amas."
Kiam ŝi ekvidis la koron, kaj aŭdis liajn vortojn, 84 preskaŭ ŝi svenis pro ĝojo, sed ankoraŭ ŝi timas. Supozu ke lia koro ne egalas la ŝian—supozu ke ĝi ne estas ora, sed nur kupra; ŝi pensis. Sed nune ŝi ekvidas la arbojn de la grandega arbaro en la blua malproksimaĵo, kaj ŝi treege ektimas, kaj inklinas reiri al la urbo.
"Ĉu vi ne akceptos mian oferon? Kredu ke ĝi estas vere oro; mi scias ke ĝi ne estas grava, kara donaco, sed estas mia ĉio."
Tiam ŝi parolis—kun rideto sur ŝiaj lipoj, sed larmetoj en ŝiaj okuloj. "Ĉu vi ja donos al mi vian duonkoron, vian ĉion? Sed, rigardu, amiko mia, mi ankaŭ havas duonkoron. Mia patrino diris ke ie estas viro kiu havas la alian duonon, ni vidu, eble niaj duonoj kunliĝos kaj iĝos unu tuta koro." Kun tremantaj manoj, ili pruvis la rompitajn duonojn. Jes, ili iĝis unu; kaj ili do interŝanĝis ilin; li portis la ŝian, kaj ŝi portis lian, ĉar ili trovis ke kiam ili remetus ilin en iliaj propraj ingoj, ili ne povis.
Nu, post tio, ili pensis ke ili devas zorgi trovi la Strateton de la Amantoj antaŭ falos la nokto, sed—! Jen rigardu! Longtempe ili estas marŝadinta sur ĝi kaj ne sciis.
"Nun mi ne povas forlasi vin," li diris, "mi ankaŭ iros kun vi, kaj kune ni trovos tiun belan landon, la Paradizon de la Koroj. Kune ni iros tra la arbaro, sed ĉar estas malluma arbaro, ni do haltos hodiaŭ ĉe la domo de Hymeno, la forĝisto, kaj li forĝos ĉenon kiu kunliĝos niajn duonkorojn, tiel ke neniam ni povos iri malproksime unu de la alia. Ni restos nokte ĉe Mielluna Dometo, kaj morgaŭe ni kune iros tra la Arbaro de Ellern-unu-la-alian."
Tiun ĉi ili faris.
Ho, sed estis grandega, malluma, malfacilirebla arbaro. Estis multaj malbonsprituloj tie, kiuj provis ŝteli iliajn korojn. Multaj estis la malfacilaĵojn kiujn ili trovis; malhelpaĵojn kiujn ili deviĝis surrampi. Multefoje ili ekfaletas. Multefoje ili preskaŭ rompigis siajn korojn, sed la ĉeno de Hymeno estas forta, kaj ilin kuntenas. Unufoje, ĉio mallumiĝis kaj malgajiĝis; venis teruran ventegon, sed subite, kiam ĉio aperis senespera, infaneto venis al ili el la mallumo, kaj ludis ĉirkaŭ ili; alligante florajn ĉenojn al la hymena ĉeno. Tiam ree la suno ekbrilas tra la densaj arboj, kaj baldaŭ ili vidas ke ili preskaŭ estas ĉe la fino de la arbarvojo. Ili iĝas gajaj kaj ludas kun la infaneto; ili pendigis la duonkorojn ĉirkaŭ ĝia kolo, kie tuj ili kuniĝis kaj estas unu koro. Ili nune estas trapasintaj tra la arbaro, kaj estas trafintaj la alian flankon kaj en unu momento, subite ili vidas la gloran sunon kaj la belegan kamparon de la Eterna Korparadizo.
Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).
La aŭtoro rizervas ĉiajn rajtojn.
"La Amerika senceremonieco." Tiu estas preskaŭ la lasta frazo de la antaŭa (Maja) Fragmento; sed ankoraŭ pripensante la aferon mi komencas dubi ĉu, eĉ en tiu granda senceremonieco, oni ne trovos ankaŭ ceremoniecon. Pri tio la leganto juĝu: mi rakontos al li kiel eble plej akurate tion kio okazis.
Mi legis libron en unu el la salonoj kiam alvenis vizitantoj; almenaŭ mi unue pensis ke ni vidos nur kelkajn vizitantojn. Baldaŭ mi trovis ke estas vere vizitantarego, ĉar kiam ĉiu seĝo havis sidantinon, kaj tie ĉi kaj tie staris grupetoj da homoj, ni estis vidintaj, por tiel diri, nur la unuajn gutojn de la hompluvado. La pluvo rapide fariĝis pluvego, kaj la pluvego daŭradis ĝis superakvego.
Ĉu mi daŭrigos la komparaĵon, kaj priskribos kiamaniere, ekkaptita de tiu homa turnakvo, mi estis forĵetata en angulon de la ĉambro, kaj tie restis tiel kiel se mi estus marportita lignaĵo en fendaĵo de ŝtonego; kaj kiamaniere fine tiu homakvego superakvegis sur la balkonon kaj en la ĝardenojn?
Ne; mi diris ke mi rakontos la aferon "kiel eble plej akurate," kaj tia priskribo donus ideon pri tumulto, kvankam en tiu amindega kaj bonkora kunveno tumulto certe ne estis. Tamen la gastaro tute plenigis la ambaŭ salonojn kaj troviĝis ĉie en la du ĝardenoj.
Se seĝoj mankas, tiel ke oni povas sidigi nur malgrandan porcion da la gastaro, pro kio tio valoras? Oni ricevas gastojn per koroj, ne per seĝoj, kaj la pastraj koroj (tiel kiel ankaŭ la pastra gastemeco) estas senlimaj.
Bedaŭrinde la du salonoj ne posedis la saman 85 karakterizon, kaj, tiamaniere plenigitaj, oni povas bone imagi ke ili baldaŭ fariĝos ne nur varmaj sed varmegaj. Mi vidis ĉirkaŭ mi aregon de brilantaj okuloj; mi vidis pafarkajn ridetantajn lipojn; mi aŭdis gajajn kaj dolĉajn voĉojn ondetantajn tiel kiel arĝentaj sonoriloj, kaj—ĉe la unua okazo mi ekfuĝis en la ĝardenon al la egale feliĉa sed multe malpli varma ekstera gastaro.
Tie mi trovis kelkajn kiuj grave diskutis pri diversaj aferoj, sed la pli juna kaj pli saĝa porcio de la gastoj amuzis sin per la ludoj de Croquet kaj Snake (kiun lastan ludon mi jam priskribis en la kvara (Aprila) Fragmento). Tro ofte ni pliaĝuloj vivas inter la nuboj de venonta pluva tago, kiu eble por ni tute ne venos. La infanoj, multe pli saĝaj, ĉiam ekkaptas la nun. Ili obeas al la vortoj de proverbo kiun kredeble ili neniam aŭdis:—
La Tempon perditan, pasintan, Revenigi vi tute ne povas; La Tempo estonta ne estas; Ekkaptu Vi,—kion vi trovas.
Kunvenojn tiajn kiajn mi priskribas la Amerikoj nomas Surprise Parties (kunvenojn de surprizo); kaj oni aranĝas ilin laŭ la sekvanta maniero:—
Kiam oni decidas fari al iu la honoron de unu Surprise Party, oni interkonsentas ke, ĉe fiksita horo de fiksita tago lin vizitos ĉiuj la interkonsentantoj.
Nature la familio vizitota tute nescias pri la afero (alie la kunveno ne estus unu de surprizo), sed kredeble tiu familio estas la sola en la vilaĝo kiu ne konas la ĉiujn aranĝojn.
Mi kredas ke ofte oni kunportas manĝaĵojn kaj lasas la vizititojn pli bone provizitajn ol ili estis antaŭ la kunveno; tiamaniere el la kutimo farante delikatan metodon por helpi kaj samtempe honori la malriĉulojn. Sed pri tio mi ne povas diri de mia persona sciado. Certe ĉe tiu ĉi okazo, oni tion ne faris, sed, malgraŭ la ligna dometo, la pastro ne estis malriĉulo.
Tre ofte vizitis la pastrejon sinjorino kiu estis antaŭ ne longe edzigita, kaj kies idolo estis ŝia Baby (infaneto). La etulo portis oran broĉon, oran ĉenon kun pendaĵo, kaj sur la fingro ĝi havis oran ringon.
Memorante la antikvan infanejan ritmon mi rigardis la piedojn por vidi se ĝi havis ankaŭ "sonorilojn sur la piedfingroj," sed kredeble tiu ĉi ideo ne ankoraŭ eniris la patrinan kapon, kaj mi ne kuraĝis ĝin inspiri. La kompatinduleto jam portis sufiĉon kaj mi neniel deziris pligrandigi tiun pezon de amo.
Vere Amerikaj infanoj estas treege frumaturaj. Ni ĉiuj konas la rakonteton pri infanistino kiu eniris la salonon kie sidis Amerikino kun sia kvar aŭ kvin jara infanineto.
"Ĉu vi sonorigis, sinjorino?" demandis la infanistino.
"Ne," ekkriis la knabineto. "Mi sonorigis. Forprenu la panjon, mi petas. Ŝi estas treege maldolĉa kaj malagrabla."
Sed malgraŭ lia frumatureco, mi ŝatas la Amerikan infanon. Li ne estas sen ĉarmo, kaj li estas almenaŭ sincera kaj tre patriota. Mi ne memoras kie mi legis la sekvantan sed ĝi tre montras tiun ĉi karakterizon.
Instruisto demandis de sia klaso:—"Kiu estis la unua homo?" Kaj malgranda knabeto tuj respondis "George Washington." Nature la instruisto estis mirigita.
"Ĉu vi neniam aŭdis pri Adamo?"
"Ho! jes," respondis la eta patrujamulo, neniel hontigita, "sed mi ne pensis ke vi ankaŭ kalkulas fremdulojn."
Oni povis kompreni la sentojn de la Amerika sinjorino, kiam Italianino demandis al ŝi:—"Ĉu Ameriko estas tiel granda kiel la urbo Firenze (Florence)?"
Jen kion diris al mi juna Amerikano:—"Kial vi ne parolas al mi, sinjoro? Mi vin bone konas. Ĉu vi ne memoras? Mi estis hieraŭ sur balancilo en la ĝardeno, kaj kiam vi preterpasis, preskaŭ mi frapis vian kapon."
Iom stranga pretendo al konateco, sed ankoraŭ pli stranga estis tiu de malgranda samlandano.
Mi vidis la malgrandan knabeton sidanta sur malgranda tricikleto kaj min rigardanta per grandaj bluaj okuloj. Tiel atente li min rigardegis ke la tricikleto tute renversiĝis kaj falis sur la korpeton de la malgranda rajdinto. Mi rektigis la ambaŭ, rajdinton kaj rajditon; kaj ankoraŭ sidigis lin sur la selon. Tiam, per reproĉinda voĉo, li diris: "Ĉu vi ne konas min, sinjoro?"
Vane mi penis revenigi en memoron la malgrandan ĉagrenitan vizaĝon.
"Ne," mi fine respondis. "Mi ne memoras vin. Ĉu mi vin antaŭe vidis?"
"Ho, jes; antaŭ unu jaro kiam mi estis tre, tre malgranda. Ho! for, for de tie ĉi. Ĉe G——. Ĉu vi ne memoras? Mi konis vin tuj."
"Ne, knabeto. Antaŭ unu jaro vere mi estis ĉe G—— sed mi vin ne memoras."
"Sed, sed,—vi parolis al mi. Vi puŝis Biciklon supre sur la kolino; mi estis sur la vojo, kaj vi parolis al mi."
"Ne, mi ne memoras. Kion al vi mi diris?"
"Vi diris, vi diris: ‘For de mia vojo, knabeto, aŭ mi vin surkuros.’ Sed vi ne parolis maldolĉe kaj vi ridetis. Ho! mi konis vin tuj, kaj mi pensis ke vi ankaŭ konus min." Kaj la larmegoj formiĝis en la grandaj bluaj okuloj.
Sed tro longe mi postsekvis la memorojn pri infanoj. En la proksima fragmento mi revenos al mia priskribo.
86
Inter multenombraj leteroj, gazetoj kaj diversaj avizoj kiujn sendis afablaj amikoj dum nia alilanda forestado, ni trovis la sekvantajn novajn librojn:—
La Norda Stelo, belforma skribmaŝinata gazeto, organo de la Aberdeen Esperantist Club. Ni deziras sendi korajn gratulojn pro ĝia eldonmaniero kaj enhavo.
Esperanto, scienca kaj literatura monata revuo, redaktata de Marich Agostin (8 pp.), en la lingvoj Hungara & Esperanta. Eldonejo Papnovelde u. 6. Budapest IV., Hungary.
Programo de Esperanta koncerto, kiu okazis en Vladivostock la 2an Marton, 1905.
Union Internationale, Aprilo, 1905, enhavanta longan kaj valoran artikolon pro-Esperantan de Joseph Jamin, Direktoro de la Belga Sonorilo.
Do you know Esperanto? utilega broŝuro de la London Esperanto Club, enhavanta gramatiketon, kritikojn de eminentuloj pri Esperanto, kaj la leterojn por enskribigi sur la Adresaro.
La langue internationale, peut-elle être le latin? (eltirita el L’Esperantiste) de Marquis Louis de Beaufront. En la lingvoj Franca kaj Esperanta (77 paĝoj), 60 c.
L’Esperanto, langue internationale auxiliaire, par Edgar Sacré. Artikolo kun ilustraĵoj kaj du geografiaj kartoj verkitaj laŭ la Tutmonda Jarlibro de 1904. Eldonata, 23a, Avenue Longchamps, Uccle, Bruxelles, Belgium.
Esperanta Svensk Ordbok (Esperanta-Sveda vortaro), de P. Ahlberg, granda 145 paĝa bonege presita verko, kosto f.2.50, de 50, Döbelnsgatan, Stockholm, Sweden.
La tekniko de la termala kuracado ĉe Aix-les-bains, de Dro Jean Dardel, eldonata ĉe la Esperanta medicina biblioteko, 25, Rue de l’École de Medicine, Paris. 23 pp.
La langue internationale auxiliaire, congrés de Grenoble, 1904. Séances générales, eldonata ĉe la grupo Esperantista Pariza, 28, Rue Serpente, Paris. 28 pp., kosto 50 c.
La kolorigisto aer-veturanto, tradukita de la Grupo de Monaco. Ĉe Hachette, 24 pp.
Ankaŭ en Parizo ni vidis la novan Rusan monatan gazeton, Esperanto, kaj korege ĝojas pro ĝia beleco. Ĝi ja ŝajnas esti inter la manoj de tre fortaj kaj energiaj kundukantoj.
Estas atentinde ke nuntempe preskaŭ ĉiuj Esperantaj gazetoj pliboniĝis rilate ekstera vidaĵo. Antaŭe oni ricevis ilin legis ilin, kaj kaŝis ilin, por ke amikoj ne vidu tiajn malbonajn revuojn. Kontraŭe, ni nun fiere kuŝigas la Esperantajn ĵurnalojn sur niajn skrib-tablojn kaj aliloke, por ke ili, pro siaj belaj eksteraĵoj, altiru la atenton de la ekrigardanto. Tiu ĉi estas vera signo de progreso.
Inter la diversaj avizoj, kiujn enhavis la restaĵo de la korespondado, estas nur eble citi malmultajn.
Nia agema Dovera Grupo perdis la servojn de ĝia antaŭa tre energia Sekretario, Sro Geddes, sed ni devas gratuli la grupon trovinte novan Sekretarion en Sro Chitty, kies fervoreco estas sufiĉe bone-konata. Sir William Crundall, la eminenta Urbestro de la havena-urbo, konsentis fariĝi la grupan Prezidanton—honoron pro kiu ni kore dankas lin.
La Dovera Komerca Ĉambro donacis £2 2s. al la Bulonja Kongreso.
Du filinoj de nia nelacigebla Maître Michaux edziniĝos ĉe la suprenomita Kongreso. Ambaŭ la edzoj estos Oficiroj de la Franca armeo, kaj ankaŭ Esperantistoj. La atestantoj estos Dro Zamenhof mem, kaj tri aliaj Esperantistoj el Canada, Peru kaj Hispanujo. Oni diras ke la sub-urbestro eĉ Esperantiĝas, por povi fari Esperantan paroladon ĉe la ceremonio! Bonege!
Pri la Kongreso mem estas plezure ekvidi ke ĝi promesas esti eĉ pli signifa ol ni atendis. Jam kelkaj aŭtoritatuloj certigas ke pli ol tri mil Esperantistoj ĉeestos. Certe ni ĉiuj plezure atendas la 5an de Aŭgusto por renkonti tiujn amikojn, kies nomoj jam estas ĉiu-tagaj vortoj ĉe ni, kaj kies agoj kuraĝigas nin je la ĉiama propaganda laborado.
Sro René Deshays, la fama verkisto de la bela kanto La Vojo, verkis, por la Kunveno, novan himnon al Dro Zamenhof.
La Grupo de Liège, Belgujo, deziras ke ni petu tiujn Esperantistojn, kiuj vizitos la Lieĝan ekzpozicion, ke ili ankaŭ venu al la Grupaj kunvenoj, kiuj okazas ĉiuj lundoj kaj vendredoj (je la oka horo vespere), en la kafejo "Au petit Trianon," Bvd. de la Sauvenière, apud la Reĝa Teatro.
Sro Boirac, Rektoro de la Diĵona Universitato, deziras altiri la atenton de la tutmonda Esperantistaro al la libertempa kurso ĉe tiu Universitato kiu daŭros de 1 Julio ĝis 31 Oktobro. Sro Lambert jam tre sukcese faris Esperantajn kursojn kaj intencas samon fari tiun ĉi jaron. Li plezure sendos pluajn informojn, se oni petos ilin de la Universitato de Dijon.
Sro Michaux sendis al ni la sekvantan sciigon pri la Universala Kongreso:—
Grava Alvoko.—La unua Kongreso estonte, laŭ la parolo de Dro Zamenhof, la paĝo la plej serioza de la Esperanta historio, estas necese ke ĉiu Esperantisto respondu jese al nia alvoko. Tiu ĉi elmontro devas fari grandan impreson tra la tuta 87 mondo, ĝi devos gajni la indeferentulojn kaj plie venki la malamikojn. Estas pro tiu celo ke Dro Zamenhof prezidos la unuan kongreson kaj volas ke ĉiu ĉeestanto subskribu kun li la netuŝeblajn kaj fundamentajn regulojn de la lingvo.—Do, ĉiu vera Esperantisto devas veni al la Kongreso, malgraŭ ĉiuj malfacilaĵoj. Li tiel tre helpos la definitivan triumfon de nia kara afero.
Kunvenoj.—La Kongreso komencos la 5an de Aŭgusto kaj daŭros unu semajnon. La Komitato speciale insistas por ke ĉiuj kongresanoj ĉeestu almenaŭ je la 6a, 7a, kaj 8a de Aŭgusto. Tiuj ĉi tri tagoj estas rezervataj por la plej gravaj kunvenoj.—La 10an, okazos ĝenerala mara promenado, dum kiu oni vizitos Esperantistajn havenojn, Anglajn kaj Francajn.—La sekvantajn tagojn, variaj distraĵoj.—Ĉiuj kiuj povos, aŭ kanti, aŭ deklami, bonvolu tion sciigi al ni. Ni plie organizos vesperkunvenon kun naciaj vestaĵoj.—Ni tre insistas por ke ĉiu kongresano kiu akceptas tion, skribu tuj al ni.
Ekspozicio.—Granda Ekspozicio estos organizata. Ĉiuj grupoj Esperantistaj estas petataj sendi kiel eble plej multajn dokumentojn al Sro Deligny, sekretario de la grupo de Saint-Omer (France).
Aliĝoj.—Ĉiu Esperantisto kiu sendos almenaŭ 5 frankojn ricevos (krom la karton kiu permesos ĉeesti ĉe ĉiuj kunvenoj aŭ festoj de la Kongreso kaj ricevi rabaton da 50 po 100 sur la fervojoj) detalajn programojn kaj ilustritan gvidlibron de Boulogne, kaj de la Kongreso.
Senutile estas diri ke la kartaj prezoj ne sufiĉos por egaligi la elspezojn. Ni do danke akceptos la monoferojn kiujn oni bonvolos al ni sendi.
Por ĉiuj sciigoj, sin turni al: "Sro Michaux, advokato—Boulogne-sur-Mer (France)."
P.S.—Ni petas ke niaj kunverkantoj bonvolos sendi kelkajn artikolojn kiel eble plej baldaŭ. Dum nia vojaĝo la enhavo de la tirkesto ne bone kreskis!
E.W.
Ĉirkaŭ la jaro 1847 multe da laboristoj ne plu dungiĝis en la regaj fabrikejoj ĉe Deptford. Tiame oni ne kutimiĝis aŭdi pri du milionoj da malsataj estaĵoj en sia lando, kaj terura estis la ideo ke 2,000 homoj mizeriĝis senkulpe. Estis ankaŭ terure vidi arojn da viroj lacaj kaj hontemaj, kiuj marŝis malrapide kaj silente, rigardante surtere.
Ili ne povis trovi laboron, kaj ne volis almozuliĝi; apenaŭ mano ŝanceliĝe etendiĝis por ricevi modeste prezentitan donacon.
La unuan fojon ke mi renkontis aron da tiuj ĉi malfeliĉuloj mi ne havis monon sur mi, sed preskaŭ senvole mi donis mian mufon kaj rapide ekdemetis miajn felajn kolumon kaj manumojn, dirante: "Mi petas, prenu tion ĉi kaj ĝin vendu."
Unu viro repuŝis mian manon, kaj dua diris: "Ke Dio benu vian korpon kaj animon, vi bonkora idiotulino! Ĉu vi ne povas vidi ke tio ne donos al ni unu duonon da plenbuŝo da pano, kaj vi estus malvarma la tutan vintron?"
Estis vere, ĉar ili estis inter 400 kaj 500 viroj.
De tiu tempo mi ĉiam portis mian monujon kiam mi promenis, ĝis fine mi ne havis plu moneron, krom ŝilingo, kiun mi gardis por aĉeti poŝtmarkojn.
En tre malgranda strateto mi renkontis subite unu el la malriĉeguloj nun ja almozulo. Li ŝajnis tiel sovaĝa, tiel malespera, ke mi preskaŭ timis lin preterpasi, sed, kiam mi diris: "Mi bedaŭras, mi ne havas monon," li nur ĝemis kaj mi lin lasis. Post kelkaj paŝoj mi memoris la ŝilingon, kaj mi sciis ke mi trompis lin. Kompreneble mi kuris kaj, lin atinginte, diris "Nesciante, mi mensogis al vi, mi forgesis tiun ĉi ŝilingon. Prenu ĝin."
Li unue min rigardegis, tiam li ekkriis "Ho vi bona kara estaĵino, diru al mi vian nomon kaj adreson. Mi repagos ĝin al vi."
"Ne," mi diris. "Donu ŝilingon kiam vi havos monon, al iu via kunulo kiu ĝin bezonas."
"Fraŭlino, neniam mi ne faris tion, diru al mi tamen vian nomon, por ke mi ĵuru je ĝi!"
Mi petis lin neniam blasfemi, sed mi diris al li mian nomon kaj, kun manpremo, ni disigis.
Unu el miaj amikoj, pastro kiu pli frue estis advokato, alvenis al mi kaj sin turnis por akompani min. Mi kredas ke, vidante la manpremon, li pensis ke mi monon donacis, ĉar li ekkomencis longan predikon pri la malbonmoreco de nediskreta almozdono. Li min sciigis ke oni multege oferdonis pro la 2,000 senlaboruloj, ke komitato el viroj saĝaj kaj sindonemaj informiĝis pri ĉies karaktero, tial ke nur merituloj ricevu helpon.
Mi lin demandis ĉu li konsilis al la malmerituloj ŝteli, sin mortigi, aŭ morti pro malsato, sed li ne bonvolis respondi al rimarko tiel nerespektoplena.
Li anstataŭe sciigis min ke mi devos aĉeti biletojn por doni al la almozuloj, tiel certigante, ke mia mono elspeziĝos en pano, kaj ne en biero kaj alkoholo.
Enfine li min preskaŭ konvinkis ke mi grave 88 pekis, kaj dum du tagoj mi pentis pro mia memindulgo. Mi ne aĉetis biletojn, ĉar ĝis la venonta monato mi ne havus monon.
La kvaran tagon mi vekiĝis feliĉa, ĉar mi pensis: "Ne estas certe ke mi helpis al friponoj kaj ankaŭ la plej malvirtulojn iafoje plibonigis bonaĵo."
Post iom da tempo oni aŭdis malbonajn raportojn pri la mirinde organizita help-komitato. Centoj da homoj devis ĉiutage stari multajn horojn sur la stratoj por atendi sian vicon por enskribi siajn nomojn kaj adresojn. Neniu el ili ricevis nutraĵon, sed, la morgaŭan tagon ili devis denove atendi (ofte dum sep horoj) sur la stratoj por ricevi panbiletojn kiujn ili devis porti al bakistoj por havi panon por du tagoj. De tagmezo ĝis la tria aŭ kvara horo de mateno la stratoj, en kiuj loĝis tiuj bakistoj amasiĝis de viroj kaj kelkaj virinoj kies edzoj ne plu povis marŝi. La plej fortaj baraktis al la butikoj kaj frue ricevis panon, la plej malfortaj nenion ricevis, kaj ofte tiujn ĉi svenis kaj estis forportataj hejmen de la policanoj. Policanoj ankaŭ devis aresti pli ol 200 da ebriuloj kiuj, ricevinte panon, ĝin forportis al la drinkejo por ĝin ŝanĝi kontraŭ alkoholo.
Kiam mi eltrovis ke tiuj ĉi famoj ne estis neigeblaj, mi pensis: "Pli bone estis agi memstare ol konfidi en komitato el viroj tiel saĝaj kaj sindonemaj!"
Eble mi eraris, sed estas malnova proverbo: Kion vi atendas de porko, se ne blekon, kio signifas: Kion vi atendas de tre maljuna virino se ne sentimentalan malsaĝecon.
Originale verkita de Florence A. Meigh.
Kvankam oni ofte aŭdas malafablajn rimarkojn pri Irlando kaj la tieaj malriĉaj loĝantoj, ĝi estas sendube tre interesa lando kie pasigi la somerajn libertempojn. Aparte de la belegaj pejzaĝoj kaj interesaj antikvaj konstruaĵoj, oni allogiĝas per la kuriozaj kutimoj, spirito kaj boneco de la vilaĝanoj. Eble multe da la eraraj ideoj pri ili deveniĝis de la pentraĵoj kiujn oni kelkafoje vidas, kiuj image ilustras "Irlandan Vivon." Tiuj ĉi ofte estas tiel ridindaj, kiel ili estas malkorektaj; kaj se oni demandus de malklera Angla laboristo "Kiel vivadas la Irlandano?" Eble li dirus "Li estas viro kiu manĝas nur terpomojn kaj loĝas ĉe malgranda malpura dometo, kune kun siaj porkoj, kortbirdoj kaj azeno." Certe mi ofte estas vidinta la kortbirdojn en la kuirejo, sed nur unufoje mi estas vidinta la porkon dormanta paceme sur la pordŝtupo kun la nudpiedaj geknaboj ludantaj apude. La malaltaj dometoj kun blankigitaj muroj kaj dikaj pajlaj tegmentoj estas tre pentrindaj; sed malfeliĉe la luantoj ne ĉiam sin ĝenas pri la eksteraj riparoj ĉar mi rimarkis kelkafoje, ke kiam la kamentubo rompiĝis, oni ĝin anstataŭis per ligna barelo sen aŭ supro aŭ malsupro.
La kredemo pri la agoj de la protektanta sanktulo "Patrick" estas tre kurioza. Estas bonekonata fakto ke estas nek serpentetoj nek bufoj en Irlando; kaj kiam mi foje demandis Kial? Viro diris al mi ke "La benita Sanktulo Patrick ilin forpelis maren antaŭ multe de centjaroj" kaj li montris al mi pentraĵon kiu atestis almenaŭ al sia kontentigo la verecon de sia raporto. Sed estas kurioza fakto ke, kvankam mi estas preninta tie kelkajn bufojn, ili ĉiam mortas post mallonga tempo; tiel oni devas konjekti ke la malbeno de la sanktulo ankoraŭ restas sur la bufa raso! Kompreneble ĉe la kamparaj kvartaloj oni malofte renkontas aŭtomobilojn kaj sekve la azeno (kiu estas la precipa ŝargbesto de la malriĉuloj) prenas tiun ĉi okazon certigi sian obstinegan naturon. Mi neniam forgesos rajdinte trans marĉego kune kun amiko sur memmova bicikleto. Ni estis sur longa rekta vojo, kie azeno estis vaginta. Aŭdante la bruon de la bicikleto li staris por ĉirkaŭrigardi, sed laŭta blovego de la korno funkciis magie kaj li forkuris antaŭ ni blekante timeme. Je ĉia posta blovego la ĉaso pli rapidiĝis, ĝis ni preskaŭ flugis. Estis neeble preterpasi lin ĉar li kuris de flanko ĝis flanko de la vojo; kvankam post unu mejlo la vojo bonŝance forkiĝis kaj nia amiko rapide diris adiaŭ.
La malgrandaj kamparaj kvartaloj ne ĉiuj posedas preĝejojn kaj la adorantoj devas ofte veturi kelkajn mejlojn dimanĉe. Mi estas vidinta ok aŭ naŭ azenojn (kun ŝargoveturiloj) alligitaj al muro apud la preĝejo, atendante dum la okupintoj sin konfesas. Sed la veturilaj sidejoj estis tre ridindaj. Oni vere diras ke "Neceseco estas la patrino de elpenso" kaj ĉar la ŝargoveturiloj ne ĉiuj posedis sidejojn oni estis uzinta ordinarajn kiurejajn seĝojn; sed historio ne rakontas kio okazus se la veturisto erare veturis en la defluilon.
Estas malmulte da almozuloj en Irlando sed ilia metodo demandi almozojn estas tre amuziga. Okazis foje ke mi sidiĝis ripozi voj-flanke, kiam almozulino alproksimiĝis. Ŝi demandis monon per hipokrita, malforta voĉo kaj diris ke se mi donus 89 al ŝi: "La anĝeloj rekompence faros mian liton ĉiele." Sed kiam mi rifuzis, ĉar ŝi estis sufiĉe forta por labori, ŝi formarŝis kaj rapide esprimis la deziron ke: "La diablo venos kaj enmetos aron de urtikoj en la liton." Ordinare la donaco de sespencoj elvokas sufiĉajn benadojn por plenigi malgrandan libron.
Oni rakontas ŝercan rakonton pri la longeco de la Irlando mejlo kiu estas 1,440 futoj pli longe ol la Angla mejlo. Foje viro kiu vojaĝis ĉe County Antrim (kie oni nune kalkulas Angle) demandis de policano "Kiom da mejloj malproksime estas B—?" La policano respondis "Nu! estas nur 12 mejloj se vi marŝas sur la maldekstra flanko de la vojo, sed, se vi marŝas sur la dekstra flanko estas 15½ mejloj." Li poste klarigis ke oni ne estis forpreninta la malnovajn Irlandajn mejlstangojn kiam oni enmetis la Anglajn sur la kontraŭa flanko de la vojo. Ankaŭ mi ofte estas rimarkinta ke kiam vilaĝano diras ke estas "nur unu mejlo kaj peco al X—," la peco estas multe pli longa ol la mejlo!!
Sed tio ĉi estas nur bagatelo kaj oni multe lernas per sperto.
De C. W. T. Reeve.
(Muziko jam verkita presiĝos kiam sufiĉe da mendoj riceviĝis de Sro Reeve).
Traduko:
(Ĥoro de Sro Parsons).
(Sro Legoffre, du Havre).
(Clarence Bicknell, Bordighera).
(Norman Maclean, Aguilas).
90
Tradukita el la Kimra Esperanten de Pastro T. Eli Evans.
Dio ofte punas sekretajn pekojn per publika honto.
Ĉio en Dio estas mirinda, kaj Dio estas mirinda en ĉio.
La Sanktulo preferas havi Dion sen ĉielo, ol Ĉielon sen Dio.
Kelkaj trompas siajn korojn, kaj, ĉe aliaj, la koroj trompas ilin mem.
Meriti honoron sen ricevi ĝin estas pli bone ol ricevi honoron sen meriti ĝin.
La vero ne estas en tiu, kiu ne estas en la vero.
Li, kiu ne prenos ekzemplon de aliaj, estos farata ekzemplon por aliaj.
Peko estas en ĉiu sankta homo, sed ĉiu sankta homo ne estas en peko.
(Recepto eltirita el "Annales Politiques et Litteraires").
Tradukita A. Vuillaume (Stenay).
Materialo.
Metodo.
Miksu la sukeron kune kun la faruno, rompu la ovojn, agitu la tuton aldonante la varmetigitan buteron. Varmetigu lakton, kaj ĝin verŝu iom post iom, evitante sekajn amasetojn. Parfumu per vanilo aŭ rumo. Hejtu paton, ŝmiru ĝin zorge kaj tenu ĝin iom klina, prenu unu kuleron da pasto, lasu ĝin flui en la paton donante al la kulero alternan movon, por ke la pasto sterniĝu unuforme kaj maldike. Tuj kiam la krespo estas orkolorigita, elprenu ĝin per tranĉilo, volvu ĝin ĉirkaŭ la tranĉila ŝtala plato kaj metu sur pladon.
Tiuj krespoj, nomataj ankaŭ volvitaj krespoj, estas tre bonaj kiam ili estas varmaj, sed ne malpli bonaj kiam ili estas malvarmaj. Oni povas ilin konservi almenaŭ dum ok tagoj, se oni zorgas enmeti ilin en ladan keston.
[1] Krespo (France, crêpe; Angle, Pancake) speco de kukaĵo, kiun oni manĝas ordinare dum la Grasa Mardo, t.e., la tago kiu finigas la karnavalon.
Viro, kiu zorgis grandan hundon por amiko kiu vojaĝis eksterlande, malplaĉiĝis ĉar la besto ĉiam sidis en la plej bona seĝego.
Unu tagon ideo frapis lin. Li eniris la ĉambron kaj trovis la hundon en lia kutima loko, tial li marŝis fenestron kaj kriis "Katoj! Katoj!"
La hundo supersaltis kaj kuris al la fenestro, dum la viro sidis seĝegon.
Post kelkaj tagoj la hundo eniris la ĉambron kaj trovis ke lia mastro sidis seĝegon.
Irinte al la fenestro li bojis laŭte.
La viro leviĝis por vidi tion kio okazas kaj la hundo saltis en la seĝegon.
F. E. Bearne (8225).
91
El "La Lumo de Azio" de Sir Edwin Arnold.
Versigita de A. Motteau.
92
(Legendo de la Insulo de Thanet, Anglolando).
Originale verkita de Sydney H. Emptage.
De la enŝipigejo de nia urbo, Margate, rigardante al la Okcidento, oni povas vidi, malproksime de proksimume naŭ mejloj, du altajn turojn de tute similaj vidiĝoj, kiuj elstaras kontraŭ la horizonto sur la ekstrema rando de la krutaĵo. Tiuj turoj—kiujn oni nomas "Reculvers’"—estas la restaĵo de antikva monaĥa preĝejo, konstruita antaŭ multe da centjaroj, kaj jam utiligita dum la regado de nia Henriko IIa. (jarojn 1135-1154). Nu, oni diras, ke la turoj ne estis parto de la originala preĝejo. Oni rakontos al vi du diversajn legendojn, laŭ la gusto de la rakontanto—unue, ke ili estis aldonitaj de abatino, kiel dankpago ĉar ŝi saviĝis el terurega ŝippereo—due, ke konstruis ilin la "Fratoj de Birchington’," ankaŭ kiel dankpago. Jen sube la dua legendo, laŭ niaj lokaj saĝuloj.
Kiam regadis nia Henriko IIa., en Reculvers vilaĝo staris sentura monaĥejo, en kiu loĝadis kiel ĉefabato certa Rikardo de Birchington’, saĝa, bona, religia homo, kiu preĝis, fastis kaj pentofaris senĉese; li estis mondfama pro sia sankteco. Vere feliĉa homo—laŭ sia idealo—oni pensus, kvankam li ne dormadis sur lito de rozoj; sed neniu povas ĝui perfektan feliĉecon, kaj li havis sian dornan kronon. Ĝi estis efektive lia frato Roberto, ankaŭ "de Birchington’." Tiu ĉi kavaliro tute similis al Rikardo—ekstere, tio estas, kaj nur ekstere, ĉar li ne estis sanktulo—kaj el tiu simileco kreskis ĉiuj specoj da malplaĉaĵoj. Roberto mokis sian fraton; drinkis, blasfemis, eĉ mortigis kaj ĉiam serĉadis okazon por ĉagreni lin. Malbonaj viroj, kiuj malamis la ĉefabaton, aŭdinte pri certaj pekoj de Roberto, ofte diris kun palpebrumo—"Ho jes! ni bone scias, sed ... ĉu li ne estis Rikĉjo?" Tiaj kalumnioj treege vundis la bonulon, sed li pacience suferis kaj nenion diris.
Nu, la Princo de la Mallumo ekzamenis sian nigran libregon, en kiu li konservas registron de la pekemaj homoj, kaj ekvidante sub la flamskribita nomo de "R—— de Birchington’" grandegan nombron da pekoj, li alvokis diableton kaj ordonis al li:—
"Supreniru teren kaj alportu tien ĉi la viron, kies nomo aperas sur tiu ĉi surskribeto. Mi trovas, ke lia ŝuldo tro pligrandiĝas, kaj li devos elpagi ĝin tiun tagon mem. Foriru!"
La morgaŭan tagon, la monaĥoj serĉadis ilian ĉefon, kiu estis malaperinta.
Kie li estis? Nek en kelo, nek en preĝejo; li tute neniiĝis. Maltrankvile ili atendis lian revenon ĝis la tagmezo, kiam palvizaĝa vilaĝano rapide enkuris por sciigi ke li ĵus trovis la ĉefabaton en la kamparo mortinta.
Sekvis kriado, plorego, malĝojo; preĝas la monaĥaro, terurplena: sonadas la mortsonoriloj, kaj la vilaĝo, kies anoj tre amis la mortinton, alprenis funebran vidiĝon, silente bedaŭrante ĝian perdon.
Subite, en la mortĉambron, aperis la Sanktulo Thomas à Beckett. Kvazaŭ per magio la bruego ĉesis, la sonorilado silentiĝis.
La Sanktulo benis la kunvenon, ĉirkaŭrigardis kaj diris:
"Kion vi havas, miaj filoj? Pro kio vi ploregas?"
Ili unuvoĉe respondis "La ĉefabato."
Sankt’ Thomas’ alproksimiĝis la mortulon, ekridetis, poste sulkigis, kaj fine rimarkis:
"Ha! mi tiel pensis. La Diablo havas lin."
Je tiuj vortoj, teruro revenis al la aŭdintoj, kiuj tuj rekomencis murmuri preĝojn, sed la Sanktulo trankviligis ilin, elstreĉante la brakon kaj dirante:—
"Ne timu, miaj filoj. Satano estas vere multepova, sed li ne povas venki min, kiu estas ankoraŭ pli multepova. Mi devigos lin revivigi mian fraton, Rikardon."
Li forte frapigis kontraŭ la ŝtonoj sian episkopan bastonon. La tero ekskuis kaj malfermis. Sur kolono da fajro elsaltis Satano, grincante la dentojn kaj tremante pro kolero; sub brako li portis la nigran libregon. La monaĥoj ankaŭ ektremis—ne pro kolero—ĉar la Diablo ŝajnis minaci ilin; sed Sankt’ Thomas’ eĉ ne paliĝis.
"Bone, perfidulo!" li kriegis, "ĉu vi jam alvenas? Kion vi faras, serpento? Vi kredis ke vi povos ŝteli la puran animon de estonta Sanktulo, ne vere? Nu, vi multe eraris. Reportu ĝin sen ŝanceliĝo, kaj remetu ĝin en la korpon de tiu mortulo. Ne rifuzu! ĉar mi avertas vin ... nu, la Infero sendube havas ĝiajn turmentojn, sed je tia okazo mi elpensos por vi iajn ĝis nun nesonĝeblajn."
Satano altigis la ŝultrojn, kaj malbenis sian malbonŝancon, sed li tamen respondis kun respekto.
"Pardonu min, Sankta Moŝto, mi petegas, ĉar tio ne estis mia kulpo. Vi baldaŭe vidos ke mi havis rajton. Rigardu en mian libregon jen aperas la nomo—"R—— de Birchington’, kavaliro, loĝanto en Reculvers." Nu, li estis Rikardo—aŭ R—— de Birchington’, li loĝadis ĉe Reculvers; ke li estis pastro anstataŭ kavaliro ne estas mia eraro, sed de mia sekretario, kiu malbone enskribis lian profesion. 93 Pura animo?" kaj li ridegis. "Ekzamenu, mi petas, la kolekton da pekoj."
Sankt’ Thomas’ sulkigis kiel fulmotondro. Per sia bastono, li batadis la Diablon, samtempe kriante:—
"Tio ĉi eble farigos vin pli zorgema. Vi eraris, idioto. Ĉu vi ne sciis ke Rikardo havis fraton, Roberton? Ŝtelu lin, se vi volos; li estas malbonulo kiel vi—sed, vi tuj reportos la animon de tiu sankta homo. Nun, rapidu! ... rapidu!!"
Pro manko da spirado, li ĉesis, kaj Apoljono, kiu vane penis eviti la fortajn batojn, murmuris kvazaŭ li ploris pro kolero kaj honto:—
"Bone, Via Sankteco ... sed mi jam nuligis la ŝuldon kaj...."
"Rapidu!" interrompis S. Thomas’. "Aŭ mi batos vin denove."
Apenaŭ li finigis la paroladon, kiam la mortulo ternis, oscedis kaj malfermis la okulojn. La monaĥoj ĝoje alproksimiĝis al li, gratulis pro lia mirinda reveno al la tera vivado, kaj poste fervore dankegis Sankt’ Thomas’on. Dum ili ĉiuj interparoladis tiamaniere, eniris la ĉambron Roberto, kiu alvenis por demandi pri sia frato. Li ekdiris:—
"Ho! graseguloj! Ĉu vi ion aŭdis pri...." kaj tuj neniiĝis. La Infera Reĝo, sidiĝanta en angulo, elpuŝis raŭkan, mokeman ridon, tordante sin de ĝojo, ĉar li tre ŝatis la konsternemajn vizaĝojn, kiuj ĉiuparte ĉirkaŭturnis, kvazaŭ por eltrovi la kaŭzon de tia dua malapero.
Sed lia plezuro daŭris nur mallongan tempon. Sankt’ Thomas’ hokis lin per la kolo, kaj piedfrapis lin per fortaj batoj.
"Kiel? Ankoraŭ?" li demandis. "Ĉu vi jam forgesis tion, kion mi promesis al vi? Kien vi alsendis Roberton? Al la Infero, sendube. Nu, revenigu lin, kaj baldaŭe, aŭ...."
"Ne, Sankta Moŝto," plendis la Mallumreĝo. "Rigardu en mian libregon pro kiom da pekoj li ŝuldas min...."
"Li ŝuldas al vi tute nenion ajn," respondis S. Thomas’. "Ĉar vi mem certigis ke la ŝuldo estas jam nuligita. Ne penu trompi min, perfidulo! Memorigu mian averton, kaj montru al ni Roberton."
Post tiu parolado, okazis tondra bruego, kun flama ekbrilo, kaj oni ne vidis plu la Diablon. Apenaŭ li foriris, kiam la tero denove malfermis, kaj la korpo de malfeliĉa Roberto, elĵetinta el la truo ĝis la plafono, falis pezeme sur la ŝtonplatojn.
De tiu tago, la karaktero de Roberto ŝanĝis. Li forlasis sian pekeman vivadon, konfesis sin kaj longe pentofaris, kiam post senpekigo li eniris la monaĥejon, en kiu, la legendo ĵuras, neniam antaŭe nek poste, loĝadis monaĥo tiel pia kaj tiel bonfarema. Siajn posedaĵojn li ĉiujn vendis, disdonante la plimulton da mono al la malriĉuloj de tiu kvartalo. La restaĵon li aldonis al simila sumo provizita de Rikardo, kaj iom pli malfrue la monaĥa preĝejo posedis du altajn kvadratajn turojn, kiujn la vilaĝanoj nomis "La Dunaskitojn."
Je tiuj ĉi tagoj nur restas fragmentoj de la muroj de la preĝejo mem, sed dum kaj tra la pasintaj centjaroj fortike elstaradis la frataj turoj, kaj—al ĉiuj kiuj kredas, aŭ konas la legendon—sendube memorigas tiun mortigitan Sanktulon "Thomas à Beckett," kiu savis el la teruroj de la Infero, la animojn de la "Fratoj de Birchington’."
Ilarion Raytcheff (Burgas).
En la naturo ekzistas unu forta odoro al la homo kontentiga, ĝojiga. Mi priparolas la roz-esencon, kies patrujo estas la Bulgaraj roz-valoj.
La parfumistoj scias ke du-trionoj da la rozesenco en la tuta mondo eliras el Bulgarujo, ĝi estas pura, natura kaj forta.
Dum la jaro 1903 Bulgarujo sendis kilogramojn da rozesencon kiel sekvas: Al Anglujo 1,054, Aŭstrujo 64, Belgujo 4, Germanujo 1,027, Italujo 36, Rusujo 272, Unuigitaj Ŝtatoj 1,467, Turkujo 393, Francujo 1,870, kaj alien 22.
Do 6,210 kilogramoj entute estis forsenditaj.
Tiu ĉi cirkonstanco min devigas rekomendi tiun ĉi komercaĵon de nia patrujo.
Eksterlandaj fabrikistoj aĉetas ĝin por fari diversajn parfumojn.
Rozesencon oni enmetas en ujojn da diversaj mezuroj, kaj vendas ĝin proksimume je unu franko po gramo. Se oni volas aĉeti iom da la esenco, oni skribu tien ĉi pri la dezirata kvanto, sendante poŝtan mandaton aŭ poŝt markojn laŭ la dirita kosto. Oni plezure plenumos mendojn de dek gramoj ĝis cent kilogramoj.
Avizo de la Redaktoro.—Mi ricevis de Sro Raytcheff, kiu estas la Limpagej-estro ĉe Burgas, specimenon de tiu ĉi roz-esenco, kaj tute senŝancele mi konsilas ke parfumamantoj mendu kelkajn gramojn da la bonodora komercaĵo kaj tiel ne nur profitu pro Esperanto, ricevante la veran parfumon, sed ankaŭ tiel montru al niaj Bulgaraj amikoj ke Esperanto plifaciligas komercajn interrilatojn.
H.B.M.
94
La Redaktoro.
En kupeon, se plaĉos!
Kaj, post la multenombraj trompet-blovoj, fajfoj kaj ekkrioj kiuj akompanas la forveturon de Franca vagonaro, mi ektraveturis tiun parton da Esperantujo kiu kuŝas inter Parizo kaj Marseille.
Jam frumatene mi renkontis niajn bonajn amikojn Srojn Ducros (patro kaj filo) kaj Legoffre en Havro, kaj poste, en tiu malgranda oficejo kiu baldaŭ plilarĝiĝos, mi havis la plezuron paroladi por la unua fojo kun Hungaroj. Efektive la Akcia Societo, kies estroj estas Dro Fruictier kaj Sro Lengyel Pal estas ja internacia oficejo. Sro Lengyel kaj lia helpanto nur parolas Esperante kaj Hungare, Sro Mann estas Anglo, kaj Dro Fruictier kompreneble estas Franco. Oni do aŭdas nur Esperanton, dum oni aranĝas la tipliterojn por niaj progresemaj samtempaĵoj, la Lingvo Internacia kaj la Internacia Scienca Revuo.
Nu, revenante al la skuiga vagonaro, ni estas kvazaŭ en Anglujo, ĉar ĉiuj kupeanoj estas Angloj.
Pri la mirinda vojaĝo sur la Mediteranea maro ne estas mia nuna intenco verki. Estas tute neeble vorte pritrakti tiun temon. Mi nur skribu ke, post trankvilega vojaĝo, simila al la naĝado de cigno sur spegula lageto, ni trovas nin ĉe Palma, ĉefurbo de la Hispana insulo Majorca. Mi kredas, ke tie ne ankoraŭ troviĝas Esperantistoj. Pro tio mi devis akompani la aliajn ŝipanojn kaj atendi ĝis la morgaŭ antaŭ ekĝui la specialan privilegion de la Esperantisto.
Sed vere, kiam miaj estimataj amikoj Sinjorino kaj Kapitano Cape-Montrosier kaj ankaŭ Sro Bresson renkontis min en Alĝero, kaj kondukis min ĉiam kaj ĉie, la kunvojaĝantoj ja volus ĝui la saman afablan kondukadon!
Efektive, se mi ne estus havinta tiajn gegvidantojn, mi estus timinta eniri la misteran antikvan urbon, kie troviĝas la ĉarmego de la loko. Sed, post interesega promenado kun Sinjorino Cape, kaj post neforgesinda matenmanĝo ĉe Araba restoracio, mi sentis min tute sentima en la novaj ĉirkaŭaĵoj.
Tiu transiro de Eŭropo en Afrikon ja postulas tutan volumon da priskribo.
Mi povus doni la menuon de tiu impresiga festo, mi eĉ povus desegni la grandan lignan kuleron, kiu estis nia sola ilo por manĝo, sed esprimi la senton esti en tia miksaĵo da nigruloj kaj diversaj vestoj, mi tute ne povas.
95
Kaj kia kontrasto! Matene manĝante ĉe Araba domo, kaj vespere dinante kun la Esperantistoj ĉe bela salono aŭskultante aron da kleraj muzikistoj.
En tiu tago, pli ol iam antaŭe, mi komprenis kiom mi gajnis, lerninte Esperanton. Miaj kunvojaĝintoj nepre ne povas havi tiajn plezurajn memorojn de la bela "Diamanto de la maro," kiel oni poete nomas la blankan kaj verdan Alĝeron.
Estis malĝoja momento kiam mi devis forlasi mian unuan Afrikan urbon!
La sekvantan tagon ni naĝis laŭlonge la interesan marbordon, kaj posttagmeze granda plimulto da la ŝipanoj tre interese aŭskultis pro-Esperantan paroladan en la salono. Vespere oni vidis multajn Unufoliegojn sur la ferdeko.
Estis signifa fakto ke almenaŭ du jam aĉetis lernolibrojn, kaj la plej granda nombro jam konis iom pri la lingvo.
Mia Alĝera sperto tute kuraĝigis min kiam mi alvenis en tiun ĉarmegan urbon, Tunis. Kvankam mi ne renkontis la tie loĝantajn Esperantistojn, mi neniel ŝanceliĝis eniri la antikvan urbon, restoraciojn kaj mond-famajn bazarojn tute tiel, kiel mi estis de longaj jaroj Tunisano.
Sed, por miaj nunaj legantoj, ne estos konvene, ke mi detale priskribu tiun urbon, sed estos pli bone ke mi tuj rapidu al bela Maltujo, la fruktodona insulo kies estinta historio estas tiel sanga kaj interesplena.
Eĉ antaŭ la ŝipo haltis en la haveno mi rekonis niajn energiajn kunbatalantojn, Dron Busuttil & Srojn Agius kaj Dominic Chiantar.
Tiuj ĉi tri sindonemaj amikoj afable veturigis min tra la belaj ĉirkaŭaĵoj, kaj kondukis min en la luksegan ĉambregon de la antikvaj Kavaliroj de S. Johano, kaj en diversajn preĝejojn. Ili volu denove akceptu miajn dankojn!
Kaj ĉiam kaj ĉie la sama lingvo, sen malfacileco komprenebla!
Sed ne al Maltujo mi finigis mian Esperantan vagadon, ĉar, post varmega vizito al la interesa Syracuse, mi trovis ĉe Palermo la afablan Doktoron Nalli, Sekretario de la Sicilia Societo. Li sindoneme dediĉis al mi tutan tagon, kaj pruvis al mi ke tiu kiu ne vizitis Palermon mankis tute ĉarman urbegon.
Tie ankaŭ mi havis bonegan matenmanĝon laŭ Palerma maniero, dum miaj kunvojaĝantoj perdis pli ol du horojn ĉe granda hotelo Franca.
Kiam en Romo, faru kiel faras Romo!
Ja saĝa proverbo, kaj tiu kiu ne sekvas ĝian konsilon neniel povos plene ĝui alilandan vojaĝon. Sed por ĝin plene efektivigi estas kompreneble necese paroli aŭ la nacian aŭ la internacian 96 lingvon, kaj mi persone trovis tiun ĉi la pli facilan kaj plezurigan el la du!
Tiun vesperon la menuo de la dinero sur la ŝipo presiĝis Esperante.
Kaj nun, rilate la Esperantistoj, mia vojaĝo finiĝis. De komenco ĝis fino unu longa senmakula plezurplena transiro de unu paradizo ĝis alia.
Ajaccio kaj Villefranche ne estas ĝis nun notindaj Esperantaj luliloj.
Efektive, miaj legantoj ne devas malkontentiĝi kiam ili eklernas ke mi ne plu vizitis Esperantistojn. Krom apud Ajaccio, kie mi hazarde renkontis nian eminentan botaniston kaj kunverkanton, Sro Clarence Bicknell, kiu, portante la verdan stelon en la butontruo, serĉis kreskaĵojn en kampeto, mi ne vidis konatan samideanon ĝis mia reveno en Londonon.
Tiel mi trafis mian deziron, kaj ĝuis la tutan ŝanĝon kiun postulis la sano. Kaj, vere, kiam mi forlasis la belajn artoplenajn urbojn de Italujo, kaj ĝiajn sonĝindajn lagojn, kaj diris "Ĝis la revido" al la turist-plena Svisujo, mi ektimis ke mi ja estis forgesinta Esperanton!
Tia devas esti tuta ŝanĝo, ne vere?
Sed mi nun ĝoje trovas ke la fingroj kuras sur la klavoj de la skribmaŝino preskaŭ tiel facile kiel antaŭe, kaj ke la monta neĝo ne sukcesis malfluidigi la fluon de Esperantaj pensoj.
Je konkludo, mi konsilas ĉiujn kiuj povas fari tian vojaĝon: ne ŝanceliĝu, sed iru morgaŭ, kaj ankaŭ, se eble, postmorgaŭ. Kaj oni estas permesita bedaŭri ke oni ne ankaŭ iris hieraŭ—sed tiu lasta estas eble iom nesaĝa!
And, after the innumerable trumpet squeaks, whistles and cries which accompany the departure of a French railway train, I commenced to traverse that section of Esperantoland which lies between Paris and Marseilles.
Already, early, I had met our good friends Messrs. Ducros (father and son) and Legoffre in Havre, and later on, in that little office about to be enlarged, had had the pleasure of speaking for the first time with Magyars. In fact, the Limited Company, of which Dr. Fruictier and Mr. Paul Lengyel are the mainstays, is indeed an international office. Mr. Lengyel and his assistant speak only Esperanto and Magyar, Mr. Mann is an Englishman, and Dr. Fruictier is, of course, a Frenchman. One therefore only hears the Esperanto tongue, while the type is set for our progressive contemporaries, the Lingvo Internacia and Internacia Scienca Revuo.
Well, returning to the joggley railway train, we are as it were once again in England, for all the travellers are English.
Of the wonderful voyage in the Mediterranean it is not my present intention to write. It is quite impossible to treat of such a subject verbally. Let me but say that, after a most tranquil journey, resembling the passage of a swan over a mirror-like lake, we find ourselves at Palma, the capital of the Spanish island of Majorca. I believe no Esperantists are yet to be found there. On this account I had to accompany my fellow travellers and wait till the morrow before commencing to enjoy the special privilege of the Esperantist.
But, indeed, when my esteemed friends Mme. and Captain Cape-Montrosier and M. Bresson met me in Algiers and conducted me everywhere and always, my fellow travellers would indeed have liked to enjoy the same kind guidance!
In fact, had I not had such cicerones I should have feared to enter that mysterious native town, in which the charm of the locality is to be found. But, after a most interesting walk with Mme. Cape, and after an unforgettable lunch in an Arab restaurant, I felt quite fearless in my new surroundings.
This transit from Europe into Africa demands a volume for description.
I could give the menu of this impressive meal, I could even depict the large wooden spoon, which was our only aid, but as for expressing the feeling of being in such a medley of black folk and varied garments, I am quite incapable.
And what a contrast! In the morning eating in an Arab house, and in the evening dining with Esperantists in a fine hall, listening to a band of able musicians!
That day, more than ever before, did I understand how much I had gained through having learned Esperanto. My fellow voyagers can certainly not have the same pleasing memories of the "Diamond of the sea," as the white and verdante Algiers is poetically called.
It was a sad moment when I had to depart from my first African city!
Next day we glided along the interesting coastline, and in the afternoon the majority of the passengers listened with interest to a pro-Esperanto talk in the saloon. In the evening many Broadsheets were to be seen on the deck.
It is a significant fact that at least two had already got textbooks, and most knew something of the language.
My Algerian experience quite braced me up when I arrived in that most charming city, Tunis. Although I did not meet the Esperantists residing there, I did not hesitate to enter the Old Town, restaurants, and world-famed bazaars just as if I had resided in Tunis for long years.
But, for my present readers, it is not well that I should describe this city, but better that I should hasten to beautiful Malta, the fruitful island whose past history has been so bloody and full of interest.
Even ere the ship had come to a standstill in the harbour I recognised our energetic comrades, Dr. Busuttil and Messrs. Agius and Dominic Chiantar.
These three devoted friends kindly drove me over the beautiful surroundings, and took me into the luxurious hall of the Knights of St. John of olden time, and into various churches. Will they kindly accept my renewed thanks!
And ever the same language, intelligible without difficulty!
But it was not in Malta that I terminated my Esperantic wanderings, for, after a broiling visit to the interesting Syracuse, I found in Palermo the genial Dr. Nalli, Secretary of the Sicilian Society. He kindly devoted a whole day to me, and proved that he who has not visited Palermo has missed a city of many charms.
There also I enjoyed an excellent lunch à la Palermo, while my fellow tourists lost more than two hours waiting in vain at a French hotel.
When in Rome, do as Rome does!
Truly a wise proverb, and he who follows it not can in no way fully enjoy a foreign tour. But to carry it out completely it is of course necessary to speak either the national or the international language, and I personally found the latter the more easy and pleasurable of the two!
That evening the menu on board was printed in Esperanto.
And now, as far as concerns the Esperantists, my journey had come to its termination. From beginning to end one long unmarred pleasant transition from one paradise to another.
Ajaccio and Villefranche are not, up to the present, notable Esperanto cradles.
In fact, my readers must not be disappointed when they learn that I no longer visited Esperantists. Except near Ajaccio, where I casually met our eminent botanist and contributor, Mr. Clarence Bicknell, who, wearing the green star in his buttonhole, was searching in a little field for plants, I did not see a known Esperantist until my return to London.
Thus I carried out my wish, and enjoyed the thorough change which health demanded. And, in truth, when I left the fine art-full cities of Italy, and her lakes to be dreamed of, and had said Au Revoir to the tourist-haunted Switzerland, I had begun to fear that I had forgotten Esperanto!
Such should a thorough change be, is it not so?
But I now gladly find that the fingers run over the typewriter keys almost as freely as of old, and that the mountain snow has not succeeded in freezing the flow of Esperantic ideas.
In conclusion, I advise all who can take such a journey: hesitate not, but go to-morrow, and, if possible, on the day after to-morrow also. And one may be allowed to regret that one did not go yesterday as well—but this last is somewhat unwise, maybe!
Eltiraĵo de l’ "Madras Mail" de l’ 15.3.’05, de H.K.G.
La melfeliĉo, kiu ĵus okazis ĉe la Katiawar Arbaro, kiam Majoro Carnegie mortiĝis de leono, malĝojamaniere atentigas al la stato de leonoj Hindaj.
Estas ĝenerale konjektita ke nuntempe ekzistas tre malmultaj leonoj en Hindujo (la diferenco, inter la Afrika kaj Hinda leono, estas bonekonata: la Hinda estas senkolharo).
Tamen, tiu kredo de nelonge estas pruvita tute erara. Pro nedisputeblaj postsignoj ilia nombro estas nune kalkulata ĉirkaŭ 100.
Plie, tiuj ĉi leonoj fariĝis pli sentimaj ol antaŭe: iliaj postsignoj troviĝas apud domoj apartigitaj, vilaĝoj, kaj eĉ urboj. Ili elportis bestojn el limoj de la Kolegio Ĉefurba: la vilaĝanoj ne volas vojaĝi krom grupe, kaj kun armiloj, kaj lanternoj, kaj eĉ tiamaniere time.
La kaŭzo de la plimultiĝo estas simpla: la Arbaro Gir’a dum multe da jaroj estis gardita por ĉaso: granda spaco estas netrapasita de homoj, kaj estas malmulte konata.
Por savi la vivojn homajn kaj bestajn, kaj por eksigi perdon je la malriĉaj vilaĝanoj, la tempo venis por detrui tiujn ĉi leonojn ĝis ilia nombro estos multe malpliigata, kaj ĝis la danĝera brutaro estos forpelata ree en siajn profundaĵojn arbarajn.